Litova ŝtato financas kongreson de esperantistaj ĵurnalistoj
La Tutmonda kongreso de esperantistoj-ĵurnalistoj okazos en la malnova urbodomo de Vilno de la 26-a ĝis la 30-a de majo kun la ĉeftemo Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto. Pro la registaraj subvencioj la partopreno, loĝado kaj manĝado estos senpagaj por la ĉeestantaj ĵurnalistoj.
Al la kongreso estas invitataj ĉiuj nunaj kaj iamaj membroj de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio TEĴA, ĉiuj aliaj profesiaj kaj praktikantaj ĵurnalistoj kaj homoj de apudaj profesioj iel rilataj al ĵurnalismo - ekzemple literaturistoj. Krome estas invitataj ĉiuj estraranoj de UEA kaj ties ĝenerala direktoro. Entute oni antaŭvidas ĉirkaŭ 100 partoprenantojn.
La registarajn subvenciojn por la esperantista aranĝo oni sukcesis ricevi kunlabore kun la Litova Ĵurnalista Asocio, kaj kelkaj neesperantistaj litovaj ĵurnalistoj partoprenos parton de la kongreso por kontakti kun siaj esperantistaj kolegoj.
Libera Folio: Ĉu vi uzis iujn specialajn argumentojn por ricevi tiel malavaran registaran subtenon?
Povilas Jegorovas: Laŭ mi, ne ekzistas iaj specialaj argumentoj. Ĉefa afero estas tio, ke Litova Esperanto-Asocio kaj ĝenerale Esperanto havas bonan reputacion, rekonon, agnoskon kaj prestiĝon en Litovio. Kompreneble, multon signifas bonaj personaj kontaktoj de esperantistaj gvidantoj kun diversnivelaj politikistoj litovaj. Helpas ankaŭ tio, ke la deveno de Esperanto kaj de ties kreinto estas ligita kun Litovio, do, Esperanto estas kvazaŭ iom litova afero.
Libera Folio: Kion oni faris por gajni tian prestiĝon kaj fidon?
Povilas Jegorovas: Ĉiuj antaŭaj projektoj de Litova Esperanto-Asocio estis sukcesaj, inkluzive Universalan Kongreson en 2005. Do, ni jam havas bonan fidon ĉe registaraj kaj politikaj rondoj. Tio ke al la afero aliĝis Litova Ĵurnalista Asocio multe plifortigas tiun fidon kaj rekonon, ĉar la ĵurnalista asocio ĝenerale estas sufiĉe influa organizaĵo, la opinion de ĵurnalistoj kutime oni estimas, eĉ se oni ĝin ne ĉiam ŝatas.