Eksigo de ĉefdelegito - unua etapo en la skismo de UEA
Laŭlonge de sia centjara historio Universala Esperanto-Asocio (UEA) suferis intrigojn, konfliktojn kaj eĉ asocian dissplitiĝon. Ĉiuj estis ne sendamaĝaj, sed la skismo de 1936-1947 meritas iom da historia kunteksto.
Katastrofa kaj hombuĉada estis la unua mondmilito (1914-1918), ĝi forrabis el niaj vicoj tre multajn gvidantojn kaj membrojn de la movado. Je la fino de la milito necesis ĉion restarigi. La financa situacio de UEA estis malfacila kaj nestabila.
Kiam mortis Hector Hodler en 1920, lia vidvino ne kontraŭstaris la volon de sia edzo heredigi kapitalon je la alto de tiamaj 176.000 svisaj frankoj valorborsaj por sekurigi la financojn de UEA kaj de ĝia/lia ĵurnalo Esperanto. Du jarojn antaŭe li mem heredis monon post la morto de sia patro, la renoma svisa pentristo Ferdinand Hodler. Unuafoje post la milito okazis Universala Kongreso (UK) de Esperanto en Hago (1920), sed oni devis atendi du jarojn pli por havi novan movadan strukturon.
Komisiita de Hippolyte Sebert (1839-1930), la kunordiga brako de Zamenhof por la movado, Gabriel Chavet, dungita sekretario de la Esperantista Centra Oficejo en Parizo antaŭ la milito, diskutis kun Edmond Privat, prezidanto de UEA, pri asocia reorganizo de la movado.
Por kompreni pri kio temas oni devas scii, ke dum la UK de 1912 en Krakovo Zamenhof rezignis pri ĉia rolo en la organizo de la movado. La sekvan jaron kreiĝis en Berno sistemo de Rajtigitaj Delegitoj por Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj (IUES), dum UEA funkciis surbaze de individuaj aliĝoj. Do, en 1922, Chavet kaj Privat alvenis al "Interkonsento" submetita al - kaj akceptita de - la UK en Helsinki (1922).
El tiu interkonsento rezultis, ke estis kreita Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj (KR), dum UEA daŭre funkciis kun individuaj aliĝoj. Por kunordigi la tuton estis kreita Internacia Centra Komitato (ICK), kies ses membroj estis elektitaj post akordo de IUES kaj ICK.
Tamen restis la financa dorno. Ekzemple, en 1927 ICK helpis la kongreskomitaton de la Viena UK (1924), kiu eldonis subvenciajn kuponojn por forigi la tre gravan deficiton de la kongreso. Ankoraŭ en 1930 la konto ne estis fermita. En decembro 1927 estis krome lanĉita alvoko por forigi la propran deficiton de UEA.
Edmond Privat, prezidanto de UEA kaj redaktoro de ĝia organo, Esperanto, publikigis frontpaĝe de la januara numero de 1928 artikolon, kiu ekklikigis tiam nemezuratajn konsekvencojn: "Ni restos fidelaj!" En ĝi li rememorigas pri la perfido de Beaufront kaj la Ido-krizo.
Samnumere, lingva studo, "Uzo kaj toleremo", ankaŭ de li verkita, kvankam sensubskriba. tiel komenciĝas: "En nia ĉefartikolo ni jam aludis la mirindan konduton de kelkaj homoj kiuj konstante kritikas UEA pro landnomoj (kvazaŭ krimo) dum ili mem aŭ aliaj amikoj flirtas kun kontraŭ-esperantaj movadoj." Sed li ne citas nomojn.
Montagu C. Butler, membro de la Lingva Komitato kaj sekretario de la Brita Esperantista Asocio, verkis tre dokumentitan kaj precizan proteston. Théophile Cart, prezidanto de la Lingva Komitato, sentis sin atakita kaj sin turnis al du fratoj Zamenhof. "Por mi persone la atakoj de Privat estis tute neatenditaj kaj mi efektive ne scias, kion pensi pri la entenitaj en ili aludoj" respondis Felikso (29.1.1928).
La incidento estus devinta finiĝi kun klarigoj de Privat kaj Cart en Esperanto de marto 1928, sed intervenis presita cirkulero de la 27-a de februaro 1928 de Georges Delanoue, dumviva membro kaj ĉefdelegito de UEA por Francio. Titolita "Solidareco", grandkvante dissendita, ĝi publikigis lian respondon al alvoko "pri libervola helppago por 'ŝtopi' la deficiton de UEA", relanĉis la polemikon pri la artikolo de Privat, kaj esprimis sian malkontenton pri la elektomaniero de komitatanoj de UEA kaj la sinteno de Privat. Tiel komenciĝis "la afero Delanoue". Diskutoj, disputoj, kalumnioj, akuzoj, tiel estis la sekvo.
"Nudeco!" estis la titolo de la lasta presita cirkulero de Delanoue, kiun li disdonis ankaŭ dum la UK de 1928 en Antverpeno. Ĝi komenciĝis per ekstrakto de letero, kiun li ricevis de Chavet, elrevigita pro tio ke kiam li diskutadis kun Privat, li "pensis ke oni povus konservi en Paris la Centran Oficejon".
En la penso de Chavet la "movado havis du centrojn, en Paris [Parizo] kaj en Genève [Ĝenevo] kun Internacia Komitato kiel ligilo", sed "pro bedaŭrindaj cirkonstancoj, la agado de la Pariza Centra Oficejo ĉesis iom post iom kaj la tuta organiza afero koncentriĝis en Genève". "De tiu momento, la tuta spirito, laŭ kiu mi komprenis la kontrakton de Helsinki, estis detruita", pluskribis Chavet. Poste la cirkulero de Delanoue, bankoficisto, prezentas analizon lian pri la financa situacio, ĉefe pri la elspezoj de UEA.
Chavet kaj Delanoue esperis, ke la antverpena kongreso nuligos la "Interkonsenton" de Helsinki, sed tiel ne estis. Fakte, kelkajn tagojn antaŭ la kongreso, sepmembra enketa komisiono, sine de kiu estis du francoj, liveris siajn konkludojn al la komitato de UEA: ĝi rekonis kiel senkulpaj la akuzitojn, kaj Delanoue estis forpelita kiel ĉefdelegito de UEA por Francio. Tia konvulsio en la movado estas sola en niaj analoj, sed la afero ne tiel finiĝis.
Per cirkulero kun la dato de la 27-a de oktobro 1928 delegitoj kaj membroj de UEA de la pariza regiono invitis la delegitojn kaj membrojn de UEA en Francio al kunveno en Parizo, ĉar ili opiniis riproĉinda kaj senbaza la cirkuleran decidon subskribitan de Hans Jakob, elpelantan Delanoue kiel ĉefdelegiton de UEA.
De tiam Louis Bastien kaj Raymond Laval kunordigis la interrilaton kun UEA, kiu rifuzis validigi la kunvenon en Parizo preziditan de Bastien. Al la sendita raporto la Komisiono de UEA respondis, subskribite de Eduard Stettler (nova, sed duan fojon) prezidanto, kaj de Jakob, direktoro, ke "juĝita afero devas resti juĝita". Fine de aprilo 1929, ne plu kiel prezidinto de la kunveno, sed en sia propra nomo, Bastien skribis al Stettler. Kelkajn monatojn poste, en tro longa "persona" letero, Stettler dankis al Bastien pro "la inda kaj objektiva maniero en kiu vi pritraktas la delikatan temon". Ne solan fojon Stettler skribis al Bastien kun tiaj vortoj.
En Parizo (UK de 1932) kunveno de la Konstanta Reprezentantaro (KR) de la landaj societoj, estigita de la Kontrakto de Helsinki, malligis de ĝi la KR. Tiel kadukiĝis la Kontrakto, kaj UEA ekpaŝis al "Interkonsento de Kolonjo" la sekvan jaron.
Venis la Universala Kongreso de 1934, en Stokholmo.
Privat kaj Andreo Cseh ne estis reelektitaj. Proteste, Stettler kaj Jakob eksiĝis. Bastien estis elektita prezidanto de UEA kun Robert Kreuz kiel direktoro. Ĉu la problemoj publike levitaj de Delanoue kaj la postsekvo de lia forpelo kiel ĉefdelegito de UEA por Francio, ses jarojn antaŭe, influis la eventojn ĉe la kapo de UEA dum la stokholma kongreso? Pri tio dubo ne estas.
Bastien, ĉar intendanto-generalo, estis tre kompetenta pri financoj, kio, kombinite al la sindona organizkapablo de Kreuz, montris bonan novan direkton. Tamen la alta kurzo de la svisa franko ne kongruis kun la mizera financa situacio de UEA. Ĉio subite ŝanĝiĝis, kiam ne atendite mortis Kreuz la 31-an de januaro 1936. Bastien proponis la direktoran postenon al G. Chavet, kiu respondis, ke li ne povas akcepti tian oferton, al kiu li jam dediĉis la dek plej belajn jarojn de sia vivo tamen kun multe da pasio.
Anstataŭ Hans Jakob, post provizora surposteniĝo de Michael Wittenberg (MoVo) kaj surloka iniciiĝo de Cecil Goldsmith, ĉi lasta principe akceptis la direktoran postenon je la nepra kondiĉo, ke la sidejo de UEA ne restu en Ĝenevo, sed transiru al Britio. Problemo estis, ke jure UEA devis - almenaŭ sin alkroĉis al tio la svisoj, sed ne ĉiuj - daŭre sideji en Svisio, kaj do resti en Ĝenevo.
Je pasko 1936, kun ĉeesto de MoVo kaj Goldsmith, la estraro decidis transmeti la sidejon kaj la Centran Oficejon de UEA de Ĝenevo al Londono. Poste ĝi fondis novan tegmentan asocion, Internacian Esperanto-Ligon (IEL), kun Bastien kiel prezidanto. Estis la momento, kiam la germandevena brito Josef Franz Dinslage kaj la edzino Clara estis donacantaj por la bezonoj de Brita Esperanto-Asocio (BEA) kaj de IEL unuhektaran terpecon kun eleganta vilao en vilaĝo ne malproksima de Londono.
La financa horizonto iom heliĝis. La plejparto de la landaj asocioj kaj membroj transiris de la malnova UEA, kiu restis en Ĝenevo, al IEL.
Havante ĉe sia flanko la svisiajn leĝojn, la protestantaj svisoj intencis procesi kontraŭ Bastien kaj komencis agi pere de advokato. Longa anonciĝis la proceduro. La minacanta militatmosfero kaj la militdeklaro (septembro 1939) ĉion bremsis. UEA vegetis kaj IEL tamen eltenis en la intertempo de la milito.
La dolora skismo finiĝis ne ĉe tribunalo, kaj en 1947 la du asocioj unuiĝis kaj retrovis la nomon UEA kiel solan, kvankam kun sistemo de funkciado de IEL. La saĝa financa mastrumado de Bastien savis la Asocion de bankroto. Ernfrid Malmgren, antaŭa estrarano de IEL, fariĝis prezidanto de la nova UEA.
Restas al mi diri kelkajn vortojn pri la sorto de Delanoue de kiam li estis eksigita kiel ĉefdelegito de UEA en 1928. Li ne kabeis.
En 1937 li ricevis inviton - kaj tien li iris - por la malfermo de la internacia konferenco "Esperanto en moderna vivo" en Parizo. Ja de tempo al temo li havis kontakton kun konataj parizaj esperantistoj, kaj li ne perdis la kapablon skribi en tute korekta Esperanto.
Dum la milito li estis membro - aŭ simpatianto - de la naciisma Parti du Peuple Français (Partio de la Francia Popolo).
Célestin Rousseau konsultis lin en 1943, kiam li intencis verki propagandan broŝuron. Rousseau petis de Delanoue konsilojn por ne mispaŝi kaj ne uzi fuŝajn vortojn aŭ formulojn. Delanoue konsilis al li ĉiam paroli pri "helpa lingvo", neniam pri "Esperanto".
Delanoue intencis - diris li - paroli kaj gvidi kurson en privata rondo de al li konataj simpatiantoj al Esperanto. Li volis ankaŭ - diris li - aktualigi sian sliparon pri la membroj de la Societo Franca por la Propagando de Esperanto (SFPE), kiun li tenis ĝis 1927. Jean Guillaume kaj Pierre Petit, kiuj renkontis lin, firme rifuzis komuniki al li la listojn. Imagu! Delanoue estis dumviva membro de SFPE.
Guillaume, Petit kaj aliaj sekrete kunvenis dum la milito ĉe Jean Couteaux, direktoro de la grava pariza hospitalo Cochin. Delanoue invitis Guillaume kaj Petit por vespermanĝo en restoracio. Li sciis, ke tiam ili estis la interligantoj de la franca movado. En 1943 ili volis testi la fortojn endormiĝintajn pro la milito, kaj la bulteno Comprendre ("Kompreni") en Liono lanĉis konkurson pri la kialoj de la nesukceso de Esperanto kaj pri kio farendas. Delanoue tiel respondis tri demandojn:
- Ne necesas tutmonda asocio,
- Sufiĉas publika adresaro kiel propaganda rimedo,
- Nek judoj nek framasonoj.
Terure, kiam oni pensas, ke la jarlibro de IEL por 1938 kaj 1939 indikas, ke tiam ekzistis Juda Esperantista Grupo en Parizo, kun adreso de I. Jurysta, kiu loĝis en rue Vieille du Temple en la juda kvartalo. Nenian postan spuron pri Jurysta mi trovis. [Noto de la redakcio: laŭ informoj de la holokaŭsta muzeo Jad Vaŝem, Iechak Jurista el Parizo pereis en Aŭŝvico en 1943.]
Rilate al Delanoue, lia lasta vivsigno en la movado estis lia aliĝo al la 40-a Universala Kongreso en Bolonjo (1955). Li loĝis en Tanger (Maroko), tiam internacia urbo ĝis 1956. Li mortis en Tanger en 1958.
Jean Amouroux
Republikigo malpermesita sen rajtigo de la aŭtoro