Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Kvar el dek en Francio aŭdis pri Esperanto

Kvar el dek en Francio aŭdis pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-17 11:36
La landa asocio de UEA en Francio faris surstratan sondadon por ekscii, kiom da homoj scias kio estas Esperanto. Estis kolektitaj 1.500 respondoj, kaj el la respondintoj proksimume 40 procentoj diris, ke ili jes aŭdis pri Esperanto. La plej multaj sciis, ke temas pri lingvo. Kvarono el tiuj, kiuj ion sciis pri Esperanto, ricevis siajn sciojn en la lernejo, kvinono de familianoj. Klare malpli multaj ricevis informojn tra gazetoj aŭ televido. En sia raporto pri la esploro Cyrille Hurstel, vicprezidanto de Esperanto-France, skribas ke necesas pli da scioj por plani la agadon de la asocio. La franca enketo estis farita amatore, kaj kredeble havas plurajn mankojn el la vidpunkto de profesiuloj, sed supozeble estas pli bone scii ion pri la temo ol scii nenion. Rimarkindas, ke la rezulto forte diferencas de la respondoj pri kiuj Dennis Keefe samtempe raportas en la sekcio "Vidpunkto".

De tempo al tempo, ni skizas strategion por la estonteco sen havi firmajn bazojn pri la nuntempa situacio, sen iu ajn mezurado. Por antaŭeniri, ni devas pritaksi la efikojn de niaj agadoj, ni devas kompreni kio funkcias kaj kio ne funkcias. Tial Esperanto-France starigis enketon pri ĝenerala kono de Esperanto ĉe la loĝantaro franca, demandante "Ĉu vi jam aŭdis pri Esperanto?".

Ni celis kolekti 1500 respondojn de homoj hazarde elektitaj surstrate, en la urboj kie disponeblas la senpaga gazeto 20 minutes. Tiel ni povus taksi la rezultojn de la mono elspezita kaze de anonco per tiu gazeto. Segmentado de la samplo laŭ aĝo, profesia kategorio ktp… estus ideala, sed tute ne atingebla per aktivula laboro, kian ebligas niaj rimedoj. Ili hazarde enketis po 50 homoj. Oni facile atingas tiun kvanton post unu aŭ du horoj da laboro, ĉar nur 5 ĝis 10 % de la demanditoj rifuzas respondi.

Lastmomente la komitato de Esperanto-France petis ke la enketantoj taksu la aĝon de la demandito, sed ĉiu demandinto taksis tion laŭ propra maniero. Ekspluati la rezultojn estas temporabe kaj malfacile, sed montriĝas evidentaĵo: gejunuloj malpli multe aŭdis pri Esperanto: "Esperanto estas des pli konata, ju pli la demandito vivis longan tempon".

La unuan kontakton oni faris per la demando: "Bonan tagon, mi havas demandon, ĉu vi scias kio estas Esperanto?"

Se la demandito neniam aŭdis pri Esperanto, oni dankis, kaze de demando "Kio ĝi do estas?" donis malgrandan kalendareton, kaj pluiris por demandi al iu alia. Se la demandito jesis, oni daŭrigis: "Laŭ vi, kio estas Esperanto?
Kiel vi aŭdis pri Esperanto?"

La respondon oni kodis per "televido", "gazetoj", "familio", "lernejo" kaj "alia /fonto/". Oni dankis, kaj poste demandis la sekvan homon, ĉar ni ne estis ĉe budo kaj ne planis babiladi.

La unuan rezulton de la enketo oni povas resumi jene: "Tiuj kiuj jam aŭdis pri Esperanto scias ke temas pri lingvo". La demanditoj, kiuj jesis al la unua demando, respondas ke ĝi estas "monda lingvo, eŭropa, konstruita, artefarita"  kaj tiel plu, kun ĉiuj variaĵoj, sed preskaŭ ĉiam kun rilato al lingvo.

Por prijuĝi aliajn rezultojn, ni havas 1046 respondojn el 9 urboj: 38,7% de la demanditoj de la samplo jesis al la unua demando. Tio signifas, ke la serĉata procento de la franca loĝantaro situas kun 95 %-a verŝajneco inter 35,8% kaj 41,7%. La precizeco rekte dependas de la kvanto da respondoj, sed ne plu multe kreskos post 1.000 respondoj. Resume, oni povas deklari ke 4 francoj el 10 asertas ke ili jam aŭdis pri Esperanto.

Tiu unuflanke estas granda atingo, pro kiu ni povas danki ĉiujn esperantistojn, des pli ke oni atingis ĝin sen granda socia subteno. Aliflanke, tio ankaŭ signifas, ke la plimulto de niaj samlandanoj tute ne scias pri kio ni parolas, kiam ni asertas ke Esperanto devus utili en la internacia vivo. Imagi, ke ili scias kial la uzo de tiu lingvo estus pli justa ol alia, kial oni pli facile kaj rapide lernas ĝin, ke Esperanto estas jam disvastiĝinta sur la tero, ke la uzado de nacia lingvo ekster sia kadro difektas ĉiujn aliajn, estas alia afero pri kiu oni povas veti pri granda malscio.

Ĉu urbanoj havas pli da scioj ol malurbanoj? Niaj rezultoj neniel korelacias kun la grandeco de la urba areo (-0,4).

Oni devas flegi ĉiujn manierojn pri reklamo por Esperanto ĉar la plimulto aŭdis pri ĝi ĝuste laŭ « alia maniero ». Tiu kategorio arigas 40 % de la respondoj, kaj estas notinda la malofteco de interreto tiukaze.

Multe pli klaras ke Esperanto estas lingvo kiu disvastiĝas de "buŝo al orelo"! Tute normale por lingvo, ĉu ne? Instruistoj havas kernan rolon (24 %), helpataj de la familio (21 %). Post jardekoj da artikoloj en regionaj gazetoj, kaj iom malpli en naciaj gazetoj, tio nur iom pli efikas (8 %) ol kelkaj minutoj da televido (7 %). Certas ke tiu rimedo diable efikas; se oni mastras la enhavon, oni kontrolas la pensmanieron de la plimulto.

frekvenco

Por legi la grafikaĵon:
Horizontale: Procento de la homoj kiuj jesis al la unua demando.
Vertikale: Procento de la urboj kies rezulto estas en la kategorio.
Ekzemple, en 25 % el la urboj, inter 30 kaj 40 % el la homoj jesis al la unua demando.

Ĉu diferenco inter du urboj estas tute hazarda pro la samplado aŭ fontas el malsimilaj situacioj? Alidire, ĉu nia plej bona rezulto (64 %) en Tuluzo estas tute hazarda aŭ fontas de laboro farita de lokaj grupoj?

Kompari du proporciojn, tiun de iu urbo kun la tuta samplo, estas malfacila afero. Malgraŭ niaj instrukcioj, kelkaj samploj enhavas malpli ol 50 respondojn, kaj tiam la diferenco inter averaĝoj ne sekvas la Gaŭsan leĝon, sed pli kompleksan distribuon. Plia kalkulado eble okazos iun tagon!

La distribuo de oftecoj tamen montras ke, se ĉiuj urboj estus tute samaj, ĉiuj rezultoj estus arigitaj en la kvara kolono (inter 30 ĝis 40).

Verŝajne, longdaŭra varbado tute ne estas senefika, ĉar ĝuste ĉe la dekstra flanko de la grafiko aperas urbo, kiun francoj taksas "aktiva". Ĉiu klubo varbu, kaj tiam la rezulto povos kreski de 10% ĝis 60% aŭ eĉ pli.

Ĉu kutima analizo,
laŭ la socia kategorio, validus kaj montrus ke superaj kategorioj pli bone konas nian lingvon?

La samplo hazarde konstruita tute ne helpas, sed bonŝance Renée Triolle enketis dum Festivalo de Rusa Teatro en Marsejlo kaj dum kolokvo ĉe Unesko en Parizo. Mi asertas ke ĉi tiu samplo ne plu estas tia ke ĝi entenus ordinarajn civitanojn.

La kvanto da respondoj malpli ampleksas (122 respondoj), kaj malpli prezicigas la rezulton sed tute utilas : 83,6 % da demanditoj jesis al unua demando. Konsekvence, 95 procente, inter 77 % kaj 90,2 % de tiuj civitanoj jam aŭdis pri Esperanto. Duoblo pli ol tiu de la ĝenerala loĝantaro. Tiu rezulto certe ne fontas en hazardo eĉ, se ni ne scipovas distingi la efekton de la aĝo.

Ĉiam oni devas dubi pri la reprezanteco de la samplo, eĉ se ni ne havas rimedojn por pli bone enketi nuntempe. Ekzistas 5 % da ŝancoj ke la vero estas ekster la du limoj de nia "forko", 35 ĝis 41 %.

Ĉar ni ne povas aliri al vera televida kampajno, oni ne povas decidi ke iu amaskomunilo estas la idela rimedo, ni devas celi ĉiujn eblajn.

Se ni refaros la saman enketon post unu jaro, sekve de kampanjo per granda ĉiutaga gazeto, oni povas nuntempe nur esperi por pliboniĝo. Intertempe, estus interese kompari Francio kun aliaj landoj, kiu provas mezuri sammaniere ĉe si?

Cyrille Hurstel
Vic-prezidanto de Esperanto-France
pri eksteraj rilatoj

arkivita en:
dennis
dennis diras:
2008-08-22 17:57
La diversurba enketo organizita de Cyrille Hurstel estas bona ekpasho por pli bone kompreni la sintenon de neesperantistoj rilate la Internacian Lingvon. Esperantistoj bezonas ghuste tiajn enketojn por komenci bone informi la publikon. Pli malgrandskale ekzistas aliaj enketoj en aliaj landoj en aliaj momentoj. Ekzemple, Werner Bormann en la libro Bona Shanco, de Stafeto, 1969, pagho 97, parolas pri tri enketoj faritaj en Germanio en la 60aj jaroj.
Lu
Lu diras:
2008-08-22 22:27
Por mi eble la plej interesa detalo de la enketo estas, ke la konateco tre multe varias en la diversaj urboj. Inter iom sub 20 kaj 64 procentoj, tio estas vere granda diferenco. Apartan gratulon al la tuluzanoj, kiuj sukcesis alten levi la konatecon de Esperanto en sia urbo!

Metodika demando ĉi-loke tamen estus, ĉu la diversaj niveloj de konateco eble dependas ankaŭ de malsama eduka nivelo. Aŭ de la aĝo, kiel menciite. Tiurilate certe multe influas, en kia urboparto oni enketas kaj en kiu momento de la tago kaj de la semajno.

La sukceso de Tuluzo montras, ke eblas atingi multon per aktiva agado. Ĉu cetere la urboj kun relative granda konateco de Esperanto havas ankaŭ pli grandan procentaĵon de asociaj membroj en la loĝantaro? En Germanio mi iam elkalkulis, ke la procentaĵo (membroj inter miliono da loĝantoj) estas pli granda en meze grandaj kaj malgrandaj urboj - se tie entute estas Esperanto-grupo. (Fakte mi konstatis, ke normale grupo havas inter kvin kaj dek kvin membrojn - kaj se en granda urbo estas nur unu grupo, la urbo havas sekve nur relative malaltan procentaĵon de asociaj membroj. La procentaĵo povas kreski nur post fondo de plia grupo, pro la natura limo de la kresko de grupoj ĉe ĉ. dek kvin membroj.)

Estus ankaŭ interese scii, ĉu la procentaĵo de la sciofontoj (televido, gazetoj, familio ktp.) varias inter la urboj, kie Esperanto estas multe konata aŭ malmulte. Estus imageble, ke en la urboj kun granda konateco de Esperanto la gazetoj aŭ eble la lernejoj ludas pli gravan rolon kiel portanto de la informo pri Esperanto. Tio povus indiki la vojon al la grupoj en tiuj urboj, kie Esperanto estas malpli konata. (Kaze, ke tie vere estas iu homo, kiu pretus aktivi...)

Kion Esperanto France planas nun? Mi legis pri kampanjo per granda ĉiutaga gazeto - ĉu vi vere intencas elspezi monon por anoncoj en gazeto? Ĉu vi jam eluzas ĉiujn eblecojn de amaskomunikilaj rilatoj? Dum la pasintaj du jaroj mi havis amaskomunikilajn rilatojn okaze de kvin diversaj internaciaj renkontiĝoj en Germanio kaj rikoltis ĉiufoje inter tri kaj ĉ. 50 gazetaj artikoloj, krome sume tri televidajn raportojn, dekon da radiaj raportoj kaj kvin novaĵagentejajn tutgermanajn mesaĝojn. Entute mi uzis verŝajne iom pli ol cent laborhorojn - kaj estas sufiĉe kontenta pri la rilato laboro/sukceso. Mi supozas, ke ankaŭ aliloke io simila eblas.
cyrille
cyrille diras:
2008-08-28 22:50
Pri la eduka nivelo, estas tute evidente ke ĝi influas. Oni vidis tion per la du samploj : unu venas de hazarda enketo, kiam la alia okazis ĉe UNESCO kaj festivalo pri teatro. Oni povas supozi ke ĉeestantoj de la dua samplo havas pli altan edukan nivelon, kaj ili multe pli aŭdis pri Esperanto en sia vivo. Sed oni ankaŭ povas dubi pri la ĉeesto de junuloj en tiu dua samplo.

Pri la procentaĵo de la sciofontoj (televido, gazetoj, familio ktp.) inter la urboj, mi havas kalkulon de la procento de la sciofonto laŭ urbo. (Mi dubas ke ĝi estos facile legebla tie kaj tuj pardonpetas)
% kiu jesis al la unua demando % el Televido % el Gazeto % el Familio % el Lernejo % el alia fonto
0,64 0,0% 0,0% 46,9% 21,9% 31,3%
0,58 7,7% 15,4% 7,7% 19,2% 50,0%
0,53 0,0% 8,0% 9,7% 18,6% 46,0%
0,50 12,0% 4,0% 12,0% 20,0% 12,0%
0,47 11,8% 0,0% 11,8% 20,6% 67,6%
0,42 14,3% 4,8% 23,8% 23,8% 9,5%
0,38 15,8% 21,1% 15,8% 21,1% 26,3%
0,34 11,8% 0,0% 23,5% 35,3% 29,4%
0,34 0,0% 23,5% 17,6% 23,5% 35,3%
0,33 5,6% 5,6% 11,1% 27,8% 50,0%
0,22 18,2% 0,0% 54,5% 27,3% 0,0%
0,22 9,1% 18,2% 0,0% 27,3% 45,5%
0,21 7,7% 7,7% 46,2% 30,8% 7,7%
0,20 0,0% 10,0% 20,0% 20,0% 50,0%
0,18 0,0% 11,1% 22,2% 33,3% 33,3%
0,16 0,0% 12,5% 50,0% 12,5% 25,0%

Tio montras neklaran situacion ! Anstataŭ skribi stultaĵon, mi preferas diri ke lernejo estas fifinda afero kaj ĝiaj rezultoj estas la plej malvariaj : inter 12,5 % kaj 35,3 % de la fontoj. Por la aliaj, la minimumo estas ĉiam nulo, kun maksimumo 67,6 % ! El tiuj rezultoj, mi ne scias konsili iun rimedon al loka klubo. Oni devas zorgi pri ĉiuj rimedoj.

Pri kio okazos nun en Francio dank'al Espéranto-France, ni ne intencas elspezi monon por anoncoj en gazeto. Sinjoro Mijoshi elektis nian landon por tia agado kaj pagas la anoncojn, sed nia asocio jam diskutis pri tiu strategio kaj ni ne konsentas pri ĝi. Ni preferas la agadon kiun vi priskribas, kies rilato laboro/sukceso facile superas ties de la aĉeto de anoncoj, ĉar ĉi lasta montris NENIUN rezulton. Eble oni ne scipovas vidi la rezultojn, sed faktoj estas ke okazis nek alvoko da ĵurnalisto, nek vorto da renkontita politikisto, nek alvoko da amaso da civitanoj. La gazeto "Le monde" ricevis multe da mono kaj plu verkas stultaĵojn pri Esperanto.

Ankaŭ mi subtenas la profiton de ĉiu internacia evento por disvastigi komunikon al gazetoj kaj amaskomunikiloj. Tion mi faris dum REF kaj ni sukcese havis 4 minutojn regionskale kaj 2 minutojn naciskale per France 3 (Videbla tie http://benecyril.free.fr/dosieroj/France3-080730-esperanto.wmv). Estas facile konsili al ĉiuj fari tion, sed tiu laboro bezonas iom da rimedoj, scipovon kaj tempon. Pro tio, estus pli bone uzi la monon elspezonta al gazetoj por dungi profesiuloj kiuj faras tion plentempe.
Lu
Lu diras:
2008-08-29 01:21
Ankaŭ mi ne scias konkludi multon el la procentaĵa tabelo. Mi dirus (sed tion mi ne eltiras el la tabelo :-) ke pli da amaskomunikilaj rilatoj plibonigas la ŝancon, ke homoj ekscios ion el gazetaro kaj televido ;-) Kaj aldone instruistoj kaj familianoj estos informitaj.

Revenante de banalaĵoj: Kiam la "alia fonto" estas 50 aŭ eĉ 67 %, mi ŝatus scii, pri kio temas. Ĉu interreto? Ĉu la amikino? (Estas kiel demandoludo: Mi scias ion pri Esperanto, sed mi ne scias ĝin el amaskomunikilo nek de mia familio aŭ lernejo. De kie mi scias ĝin?)

Mi tre ĝojis legi pri viaj rezultoj pri REF. Interalie 2 minutoj naciskale en radio esta brila atingo! Supozeble pluraj milionoj aŭdis tion. (Se oni kalkulas unu cendon por ĉiu kontakto, ... :-) Vere admirinde, sincerajn gratulojn!

Se vi, ne vere "profesiulo" pri amaskomunikilaj rilatoj, atingis tion, mi demandas min, kial dungi eksterulon. Eksterulo ne vere komprenas la esencon de Esperanto. Tia homo povas esti valora kiel konsilanto - sed laŭ mi la informadon prefere faru multjaraj Esperanto-parolantoj, kiuj scias, pri kio ili parolas. Kaj ekzistas fakte multaj Esperanto-parolantoj, kiuj povas tute bone respondi al demandoj de ĵurnalistoj - mi certe kontaktigis dekojn da ili kun ĵurnalistoj kaj neniam estis iu esenca misaĵo.

La sola problemo povas esti la uzenda tempo, la pagado kaj la ideologio de idealismo. La kutima tendenco de Esperanto-organizo estas, ke eksteruloj kompreneble devas ricevi normalan salajron, dum niaj homoj same kompreneble devas labori por nenio. Dum UK-ekskurso la gvidanto ricevas konsiderindan honorarion - la esperantlingva interpretisto ricevas "varman manpremon". Per tio ne vere evidentiĝas, ke lerni Esperanton donas avantaĝojn en la vivo...

Laŭ mi ni devas antaŭvidi eble ne grandiozan honorarion, sed eble iujn dek eŭrojn por ĉiu horo, kiun gazetarulo uzas por sia kontakta laboro. Oni limigu eble normale al 30 horoj, do 300 eŭroj por kutima renkontiĝo. Aŭ oni donu premion por la sukceso - dek eŭrojn por ĉiu apero en amaskomunikilo; aŭ por ĉiu centmilo da kontaktoj de la amaskomunikilo (nu, jes, kun iu supera limo por gardi la dececon).

Per tio ni certe forlasas la puran vojon de idealismo (kiun ni cetere forlasis per la unua dungado de Esperanto-oficisto antaŭ cento da jaroj). Por mi estas klara afero, ke homo, kiu ĉeforganizas renkontiĝon, ne devas pagi por la partopreno; same al prelegantoj mi donas rabaton de dek eŭroj, por ke almenaŭ en tiu tago ili povu trinki je la sano de la renkontiĝo. Laŭ mi estas logike, ke ankaŭ la gazetara respondeculo rajtu havi iom da honorario, kiu ne estu brila, sed ie ĉe la suba rando de deca salajro/laŭhora honorario.

Se vi parolas pri plentempeco de profesiulo, mi demandas min, kiel la profesiulo plenigu siajn horojn. Tridek horoj por unu renkontiĝo estas multa tempo. Kiom da renkontiĝoj ekzistas en Francio, kiuj estas "vendeblaj" al la gazetaro? Kaj kion faru la profesiulo dum la resto de la laborjaro? Mi havus pliajn ideojn, sed eĉ per tiuj mi ne sukcesus plenigi tutan jaron. Mi do tendencus dungi laŭ unuopaj labortagoj aŭ -horoj.
Lu
Lu diras:
2008-08-29 01:46
Bv. pardoni - iel "France 3" sonis kiel radioprogramo al mi...

Vi skribas: "Estas facile konsili al ĉiuj fari tion [amaskomunikilajn rilatojn], sed tiu laboro bezonas iom da rimedoj, scipovon kaj tempon." Rilate al la scio mi certe pretas doni konsilojn, se tio estas dezirata; sed eble temos pri ambaŭdirekta interŝanĝo de spertoj.
Lu
Lu diras:
2008-08-24 11:09
Mi ankoraŭ iom pripensis la enketon. Mia supozo pri la reala distribuo de la scio pri "Esperanto" estas, ke tio forte varias depende de klereco (verŝajne tre grava), aĝo, urbo (kaj lando).

Rilate la aĝon mi malklare memoras, ke en Norvegio antaŭ kelkaj jaroj okazis enketo pri la konateco de Esperanto, kiu same donis la informon, ke Esperanto estas des pli konata ju pli la homo aĝas; eble tio estas normala afero ĉe relative malmulte konata temo - ja multaj homoj iom plu lernas kaj informiĝas dum la daŭro de sia vivo. (Pri multaj aferoj mi sciis malpli aŭ nenion antaŭ tri jardekoj, kiam mi estis ĉ. dudekjara.)

Rilate la edukitecon de homoj mi ŝatas atentigi, ke Esperanto-parolantoj havas mezume pli altan eduknivelon ol la resto de la loĝantaro. En la germana enketo de Frank Stocker (publikigo 1996) troviĝis multe pli da abiturientoj ol en la tuta loĝantaro. Laŭ mia memoro ĉ. 80 % de la respondintoj diris krome, ke ili parolas la anglan. (Kp. ankaŭ la norvegan enketon http://www.esperanto.no/enketo/ , laŭ kiu la norvegaj Esperanto-parolantoj parolas mezume preskaŭ tri lingvojn aldone al la norvega kaj Esperanto.)

Kiel mi montras per la ĉi-posta kalkulado, tio signifas, ke la scio de Esperanto tre forte korelacias kun la (lingva) edukiteco de la demanditoj. Povas esti, ke inter bonaj parolantoj de la angla (kiel fremdlingvo) la procentaĵo de Esperanto-parolantoj estas dekfoje pli granda ol en la resto de la loĝantaro, kiel mi detaligas sube. Plej supozeble io simila validas ankaŭ por la konateco de Esperanto. Ni do devas demandi nin, ĉu ni ne koncentru nian agadon (kaj niajn enketojn pri konateco) ĝuste al tiuj homoj, kiuj jam atingis certan edukonivelon aŭ survojas al ĝi. (Ne, neniel mi deziras neglekti malpli edukitajn homojn kaj mi volonte instruis kaj instruas ilin. Necesas krome konscii, ke la malpli edukitaj grandparte ricevas siajn konojn ekde la pli edukitaj homoj - informi la edukitajn signifas do ankaŭ survojigi la informadon de la aliaj pere de gazetoj, televido, lernejoj ktp.)

Laŭdire nombroj ĝenerale ne estas aparte ŝatataj. Mi do jam nun petas pardonon, ke traktante nombrojn mi ĉi-poste eĉ kalkulas per ili :-) Mi traktas Germanion, ĉar pri ĝi mi havas iom da nombroj, sed la esenco de la rezonado restas la sama ankaŭ por aliaj landoj.

Ni povas kunigi la supran informon pri 80 % de anglalingvuloj inter la germanaj Esperanto-parolantoj kun la supozo, ke eble ĉ. 20 % de la germanoj parolas la anglan je proksimume tiu nivelo, pri kiu pensis la demanditoj de la enketo de Stocker. Se estas ekzemple ĉ. 100.000 fluaj kaj regulaj parolantoj en la mondo, verŝajne ĉ. dekono de ili troviĝas en Germanio, do ĉ. 10.000. (Tiu supozo cetere ne ŝanĝas la esencon de la konkludo.) Uzante tiujn supozojn inter unu miliono da germanoj troviĝus ĉ. 200.000 parolantoj de la angla kaj ĉ. 125 parolantoj de Esperanto. Se 80 % el tiuj ĉi parolas ankaŭ la anglan, tiam ĉ. 100 homoj el la 200.000 parolantoj de la angla scias Esperanton kaj ĉ. 25 homoj el la aliaj 800.000 nebonaj aŭ ne-parolantoj de la angla. Inter la 200.000 angla-parolantoj ni do havus 100 Esperanto-parolantojn (1 el 2000); inter la 800.000 nefluaj parolantoj de la angla ni havus 25 Esperanto-parolantojn, do ĉ. 1 el 32.000. Kio signifus, ke la proporcio de Esperanto-parolantoj estus proksimume 16-foje pli granda inter la fluaj parolantoj de la angla ol inter la aliaj.

La probablo trovi Esperanto-parolanton inter la angla-parolantoj do estus deksesfoje pli granda ol inter la resto de la loĝantaro - kaj ne estus granda miraklo, ke ankaŭ la konateco de Esperanto estus multe pli granda.

Oni povas refari la kalkuladon kun aliaj supozoj. La rezulta rilato 16 en ĉi tiu ekzemplo devenas de du rilatoj, nome anglaparolantoj al neanglaparolantoj inter la Esperanto-parolantoj kaj anglaparolantoj al neanglaparolantoj inter la tuta loĝantaro. En la ekzemplo ambaŭfoje estas 4, la multiplikado 4foje 4 donas 16. Se vi supozas ekzemple, ke 33 % de la germanoj "parolas" (iel) la anglan (rilato angla-parolantoj al neparolantoj estas 33% al 67 %, do 1 al 2), estiĝos 4foje 2, do 8. Se krome laŭ vi nur 67 % de la Esperanto-parolantoj regas la anglan, vi ricevos 2foje 2, do 4. Ktp. La supozata kvanto de Esperanto-parolantoj en Germanio ne ludas rolon por tiu ĉi pripenso.
Lu
Lu diras:
2008-08-24 11:17
En la kalkulo mi forgesis mencii, ke mi eliras de Germanio kun ĉ. 80 milionoj da "germanoj". (Do 10.000 Esperanto-parolantoj en Germanio signifas proksimume 125 en miliono.) Krome mi erare ripetis unu eldiron. Mi petas pardonon.