Kvar el dek en Francio aŭdis pri Esperanto
De tempo al tempo, ni skizas strategion por la estonteco sen havi firmajn bazojn pri la nuntempa situacio, sen iu ajn mezurado. Por antaŭeniri, ni devas pritaksi la efikojn de niaj agadoj, ni devas kompreni kio funkcias kaj kio ne funkcias. Tial Esperanto-France starigis enketon pri ĝenerala kono de Esperanto ĉe la loĝantaro franca, demandante "Ĉu vi jam aŭdis pri Esperanto?".
Ni celis kolekti 1500 respondojn de homoj hazarde elektitaj surstrate, en la urboj kie disponeblas la senpaga gazeto 20 minutes. Tiel ni povus taksi la rezultojn de la mono elspezita kaze de anonco per tiu gazeto. Segmentado de la samplo laŭ aĝo, profesia kategorio ktp… estus ideala, sed tute ne atingebla per aktivula laboro, kian ebligas niaj rimedoj. Ili hazarde enketis po 50 homoj. Oni facile atingas tiun kvanton post unu aŭ du horoj da laboro, ĉar nur 5 ĝis 10 % de la demanditoj rifuzas respondi.
Lastmomente la komitato de Esperanto-France petis ke la enketantoj taksu la aĝon de la demandito, sed ĉiu demandinto taksis tion laŭ propra maniero. Ekspluati la rezultojn estas temporabe kaj malfacile, sed montriĝas evidentaĵo: gejunuloj malpli multe aŭdis pri Esperanto: "Esperanto estas des pli konata, ju pli la demandito vivis longan tempon".
La unuan kontakton oni faris per la demando: "Bonan tagon, mi havas demandon, ĉu vi scias kio estas Esperanto?"
Se la demandito neniam aŭdis pri Esperanto, oni dankis, kaze de demando "Kio ĝi do estas?" donis malgrandan kalendareton, kaj pluiris por demandi al iu alia. Se la demandito jesis, oni daŭrigis: "Laŭ vi, kio estas Esperanto?
Kiel vi aŭdis pri Esperanto?"
La respondon oni kodis per "televido", "gazetoj", "familio", "lernejo" kaj "alia /fonto/". Oni dankis, kaj poste demandis la sekvan homon, ĉar ni ne estis ĉe budo kaj ne planis babiladi.
La unuan rezulton de la enketo oni povas resumi jene: "Tiuj kiuj jam aŭdis pri Esperanto scias ke temas pri lingvo". La demanditoj, kiuj jesis al la unua demando, respondas ke ĝi estas "monda lingvo, eŭropa, konstruita, artefarita" kaj tiel plu, kun ĉiuj variaĵoj, sed preskaŭ ĉiam kun rilato al lingvo.
Por prijuĝi aliajn rezultojn, ni havas 1046 respondojn el 9 urboj: 38,7% de la demanditoj de la samplo jesis al la unua demando. Tio signifas, ke la serĉata procento de la franca loĝantaro situas kun 95 %-a verŝajneco inter 35,8% kaj 41,7%. La precizeco rekte dependas de la kvanto da respondoj, sed ne plu multe kreskos post 1.000 respondoj. Resume, oni povas deklari ke 4 francoj el 10 asertas ke ili jam aŭdis pri Esperanto.
Tiu unuflanke estas granda atingo, pro kiu ni povas danki ĉiujn esperantistojn, des pli ke oni atingis ĝin sen granda socia subteno. Aliflanke, tio ankaŭ signifas, ke la plimulto de niaj samlandanoj tute ne scias pri kio ni parolas, kiam ni asertas ke Esperanto devus utili en la internacia vivo. Imagi, ke ili scias kial la uzo de tiu lingvo estus pli justa ol alia, kial oni pli facile kaj rapide lernas ĝin, ke Esperanto estas jam disvastiĝinta sur la tero, ke la uzado de nacia lingvo ekster sia kadro difektas ĉiujn aliajn, estas alia afero pri kiu oni povas veti pri granda malscio.
Ĉu urbanoj havas pli da scioj ol malurbanoj? Niaj rezultoj neniel korelacias kun la grandeco de la urba areo (-0,4).
Oni devas flegi ĉiujn manierojn pri reklamo por Esperanto ĉar la plimulto aŭdis pri ĝi ĝuste laŭ « alia maniero ». Tiu kategorio arigas 40 % de la respondoj, kaj estas notinda la malofteco de interreto tiukaze.
Multe pli klaras ke Esperanto estas lingvo kiu disvastiĝas de "buŝo al orelo"! Tute normale por lingvo, ĉu ne? Instruistoj havas kernan rolon (24 %), helpataj de la familio (21 %). Post jardekoj da artikoloj en regionaj gazetoj, kaj iom malpli en naciaj gazetoj, tio nur iom pli efikas (8 %) ol kelkaj minutoj da televido (7 %). Certas ke tiu rimedo diable efikas; se oni mastras la enhavon, oni kontrolas la pensmanieron de la plimulto.
Por legi la grafikaĵon:
Horizontale: Procento de la homoj kiuj jesis al la unua demando.
Vertikale: Procento de la urboj kies rezulto estas en la kategorio.
Ekzemple, en 25 % el la urboj, inter 30 kaj 40 % el la homoj jesis al la unua demando.
Ĉu diferenco inter du urboj estas tute hazarda pro la samplado aŭ fontas el malsimilaj situacioj? Alidire, ĉu nia plej bona rezulto (64 %) en Tuluzo estas tute hazarda aŭ fontas de laboro farita de lokaj grupoj?
Kompari du proporciojn, tiun de iu urbo kun la tuta samplo, estas malfacila afero. Malgraŭ niaj instrukcioj, kelkaj samploj enhavas malpli ol 50 respondojn, kaj tiam la diferenco inter averaĝoj ne sekvas la Gaŭsan leĝon, sed pli kompleksan distribuon. Plia kalkulado eble okazos iun tagon!
La distribuo de oftecoj tamen montras ke, se ĉiuj urboj estus tute samaj, ĉiuj rezultoj estus arigitaj en la kvara kolono (inter 30 ĝis 40).
Verŝajne, longdaŭra varbado tute ne estas senefika, ĉar ĝuste ĉe la dekstra flanko de la grafiko aperas urbo, kiun francoj taksas "aktiva". Ĉiu klubo varbu, kaj tiam la rezulto povos kreski de 10% ĝis 60% aŭ eĉ pli.
Ĉu kutima analizo, laŭ la socia kategorio, validus kaj montrus ke superaj kategorioj pli bone konas nian lingvon?
La samplo hazarde konstruita tute ne helpas, sed bonŝance Renée Triolle enketis dum Festivalo de Rusa Teatro en Marsejlo kaj dum kolokvo ĉe Unesko en Parizo. Mi asertas ke ĉi tiu samplo ne plu estas tia ke ĝi entenus ordinarajn civitanojn.
La kvanto da respondoj malpli ampleksas (122 respondoj), kaj malpli prezicigas la rezulton sed tute utilas : 83,6 % da demanditoj jesis al unua demando. Konsekvence, 95 procente, inter 77 % kaj 90,2 % de tiuj civitanoj jam aŭdis pri Esperanto. Duoblo pli ol tiu de la ĝenerala loĝantaro. Tiu rezulto certe ne fontas en hazardo eĉ, se ni ne scipovas distingi la efekton de la aĝo.
Ĉiam oni devas dubi pri la reprezanteco de la samplo, eĉ se ni ne havas rimedojn por pli bone enketi nuntempe. Ekzistas 5 % da ŝancoj ke la vero estas ekster la du limoj de nia "forko", 35 ĝis 41 %.
Ĉar ni ne povas aliri al vera televida kampajno, oni ne povas decidi ke iu amaskomunilo estas la idela rimedo, ni devas celi ĉiujn eblajn.
Se ni refaros la saman enketon post unu jaro, sekve de kampanjo per granda ĉiutaga gazeto, oni povas nuntempe nur esperi por pliboniĝo. Intertempe, estus interese kompari Francio kun aliaj landoj, kiu provas mezuri sammaniere ĉe si?
Cyrille Hurstel
Vic-prezidanto de Esperanto-France
pri eksteraj rilatoj