Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / UEA ĉesigas kontakton kun Gbeglo Koffi

UEA ĉesigas kontakton kun Gbeglo Koffi

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-17 07:54
La prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Probal Dasgupta, marde la 7-an de oktobro publike deklaris, ke UEA ne plu povas havi laboran kontakton kun Gbeglo Koffi, komitatano A por Togolando. Tion laŭ Probal Dasgupta unuanime decidis la tuta estraro de la asocio. La kialo de la decido laŭ li estas la kalumniaj publikaj deklaroj de Gbeglo Koffi pri oficistoj de la asocio, deklaroj kiuj laŭ Probal Dasgupta atestas pri "malobservado de tute bazaj principoj de la deco".

Gbeglo Koffi estas antaŭa estrarano de UEA, sed konfliktas kun la asocio ekde la dua jarduono de 2005, kiam la estraro de UEA ne plu volis daŭrigi la favorajn kondiĉojn de la Afrika Oficejo de UEA, gvidita de Gbeglo Koffi. Tiam la intimaj rilatoj inter li kaj la Esperanta Civito kaŭzis multan kritikon en la komitato de UEA. Ankaŭ la prisilentata demisio de unu el la afrikaj oficistoj tiam mirigis komitatanojn de UEA.

La kontrakto kun la Afrika Oficejo de Gbeglo Koffi, finance favora al li, ne estis renovigita de UEA, kaj ekde tiam Gbeglo Koffi per diversaj minacoj, kun publika instigado de la Esperanta Civito, klopodas influi la gvidantojn de UEA.

La insistaj postuloj de Gbeglo Koffi dum longa tempo temis pri monprunto donita de UEA al la projekto Indiĝenaj Dialogoj dum la periodo kiam li mem estis estrarano de UEA. La prunto neniam estis repagita pro la malsukceso de la projekto, kaj kvankam estis nenio sekreta pri la afero, Gbeglo Koffi minacis "malkaŝi" ĝin, se la estraro de UEA ne plenumos liajn postulojn.

Pri siaj minacoj al la estraro Gbeglo Koffi mem rakontis en la diskutejo de la komitato de UEA, en mesaĝo al la tiama ĝenerala sekretario de UEA, Ulla Luin:

- Certe vi memoras miajn minacojn al la estraro pri tiu prunto. Ekde oktobro 2005 mi minacis publikigi la aferon, se vi... Certe vi memoras, ĉu ne?

De tiam Gbeglo Koffi multfoje levis la temon de la malnova monprunto en la diskutejoj de UEA, sed ne sukcesis konvinki la membrojn aŭ la komitatanojn pri sia praveco. Sian plej freŝan provon li faris dum la Universala Kongreso en Roterdamo, sed daŭre sensukcese.

Post sia fiasko en Roterdamo Gbeglo Koffi ŝajne perdis la esperon pri la monprunta intrigo, kaj anstataŭe intensigis siajn provojn ĵeti koton - unue en privataj kaj poste ankaŭ en publikaj mesaĝoj - sur unuopajn  oficistojn de UEA per krudaj kalumnioj pri seksa orientiĝo al li ne plaĉa.

La intensiĝanta kalumnia kampanjo flanke de Gbeglo Koffi fine gvidis al elpaŝo de la prezidanto de UEA. En letero sendita al ĉiuj estraranoj kaj komitatanoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE), Probal Dasgupta skribis interalie:

Temas ne nur pri lezo de la principo distingi en publika komunikado inter publikaj kaj privataj temoj, sed pri malobservado de tute bazaj principoj de la deco – tia malobservado, kiun la juro rigardas kiel vortan agresadon. Pro tio, ke Koffi Gbeglo uzis iujn esprimojn severe trans la limoj de la interkultura konduto, nun ĉiuj estraranoj de UEA unuanime kaj insiste petis min skribi al vi.

Li atentigis, ke pro la neakceptebla konduto de Gbeglo Koffi, UEA ne plu povos labori kun li, kaj ke la cirkonstancoj malutilas ankaŭ al la rilatoj inter UEA kaj ĝia landa asocio en Togolando, UTE:

[P]or ke la inter-organizaĵa komunikado inter UTE kaj UEA plue funkciu, necesas paŝoj de la flanko de UTE rilate la okazintaĵojn. Minimume, UTE formale sin distancigu de la uzo de tiaj esprimoj fare de la komitatano A, kiu reprezentas la Unuiĝon antaŭ nia Asocio. Preter tio, se UTE rekonsideros lian rolon kiel komitatano A reprezentanta UTE en la komitato de UEA, tio eĉ pli pozitive efikos sur la rilatojn inter la du organizaĵoj.

Responde al demandoj de Libera Folio, Probal Dasgupta klarigis, ke kvankam UEA laŭ la publika deklaro "ne plu povos labori kun li", la asocio ne plene interrompos sian komunikadon kun Gbeglo Koffi.

- Dum li restas komitatano, UEA certe havas komunikajn devojn al li ene de la asocio, kaj UEA skrupule observos siajn regulojn. Se li ĉesos esti komitatano, denove, UEA ne planas emisii oficialajn ukazojn por ekskomuniko el ĉio alia.

Cetere Probal Dasgupta ne volis komenti sian publikan leteron, klarigante, ke ĝi estas formulita en maniero komune interkonsentita de la estraro, kiu provas agi laŭeble kohere kaj unuvoĉe en delikata afero.

Laŭ la regularo de UEA, membro kiu "evidente kontraŭlaboras la celojn de UEA, morale aŭ materie damaĝas ĝin" povas esti eksigita. Decidon pri eksigo de ordinara membro faras la estraro, sed kiam temas pri komitatano, kia estas Gbeglo Koffi, por eksigo necesas decido de la tuta komitato de UEA. Do, eĉ se la estraro konsiderus, ke Gbeglo Koffi morale damaĝas la asocion, eksigi lin povus nur la komitato, kiu kunvenas nur dum Universalaj Kongresoj.

La tekstoj de Gbeglo Koffi, rekte kaŭzintaj la fortan reagon de UEA, aperis en la bulteno Konsciu la 18-a septembro. La bulteno laŭ sia mempriskribo estas "Informilo por enprofundiĝi en la E-movadon Afrikan".

Libera Folio petis komenton ankaŭ de Gbeglo Koffi mem, sed ne ricevis respondon.

arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2008-10-09 09:19
Mi konsentas kun Bertil Nilsson (HeKo 370 3-C, 8 okt 08, http://esperantio.net/index.php?id=683 ), ke oni devas eviti publikigon de suspektigoj (des pli, kiam HeKo mem konstante prezentas amason da kritikindaj kaj priridindaj asertoj).

Mi tamen publike demandas de Nilsson, ĉu ankaŭ li, samkiel lia spirita kaj ideologia guruo Silfer (HeKo 370 2-A, 8 okt 08, http://esperantio.net/index.php?id=682 ), preferas silenti pri la gejofobiaj diroj de Gbeglo Koffi en la ĉi-supre referencita numero de Konsciu ( http://209.85.135.104/search?q=cache:OtIxBeNIfuYJ:mas-eo.org/article.php3%3Fid_article%3D315+%22Konsciu+39%22&hl=eo ).

Tiaj selektemaj silentadoj ja "riskas veneni la etoson de nia malgranda komunumo!"
redakcio
redakcio diras:
2008-10-09 15:44
Estimata sinjoro Camacho,

ĉar vi metis publikan demandon al mi, mi volas respondi tiel klare kiel eblas.

Via demando estis: ”Mi … publike demandas de Nilsson, ĉu ankaŭ li, samkiel lia spirita kaj ideologia guruo Silfer, preferas silenti pri la gejofobiaj diroj de Gbeglo Koffi en la ĉi-supre referencita numero de Konsciu?”

Respondo:

1) Giorgio Silfer ne en ia ajn senco estas mia guruo, kaj en strikta senco (en kiu mi preferas uzi la vorton) li tute ne estas guruo. Kiam mi en la fino de la okdekaj jaroj unuafoje aŭdis pri raŭmismo kaj konatiĝis kun Giorgio Silfer, mi konstatis, ke mi jam venis al ĝuste la sama starpunkto kiel la raŭmistoj en mia pensado pri Esperanto.
Do, temas pri malkovro de afineco, kaj ne rilato de guruo-disĉiplo aŭ ideologo-adepto.

2) Kial Giorgio Silfer silentas pri certaj diroj de Gbeglo Koffi, mi ne scias – pri tio li mem respondu kaj respondecu.

3) Al mi persone estas indiferente, ĉu homo estas gejo aŭ ne, kaj strebo kontraŭefiki diskriminacion pro gejeco estas apoginda sinteno.

4) Konflikto okazas inter komitatano Gbeglo Koffi kaj kelkaj aliaj personoj en UEA. Se Gbeglo Koffi kritikas gejecon de iu aŭ iuj en UEA, tio estas interna afero de UEA, kiu estu solvita ene de UEA. Mi ne estas membro de UEA, tial estus impertinente, se mi miksiĝus en tiun konflikton.

5) Mi volis atentigi sinjoron Kniivilä, ke la Esperanta Civito ne celas instigi iun ajn konflikti kun UEA. Se iu tamen sin trovas en tia konflikto, tio estas bedaŭrinda pro la perdata energio.

6) Mi ankaŭ volis atentigi sinjoron Kniivilä (kaj eventuale aliajn), ke, se oni volas kritiki agadon aŭ ideologion de la Esperanta Civito, estas multe pli bone rekte, klare, precize kaj aferece indiki, kion oni opinias ne bona, anstataŭ mistifikante fari aludojn pri supozataj instigado en tiu ĉi kazo kaj pri konfuzado en la kazo diskutata en Heroldo 2008:7.

7) Komuna en tri kazoj (Silfer konsiderata guruo, Gbeglo Koffi konsiderata instigito, tri estraranoj de UEA konsiderataj konfuzitoj) estas la hipotezo, ke homoj ne estas sin mem determinantaj estaĵoj, sed senvolaj objektoj de alies volo. Mi ne kredas, ke tio estas realisma interpreto de homa psikologio ĝenerale. Preskaŭ ĉiuj, kiuj aplikas ĝin al aliaj, konsideras sin mem escepto.

Sincere, Bertil Nilsson
probaldasgupta
probaldasgupta diras:
2008-10-09 16:17
Estimata Bertilo,

Mi shatus publike demandi vin, kial vi ne respondis la tute simplan kaj senmistifikan demandon de Jorge Camacho, kial vi preferas silenti la dirojn de Gbeglo Koffi en la ĉi-supre referencita numero de Konsciu ( http://209.85.135.104/search?q=cache:OtIxBeNIfuYJ:mas-eo.org/article.php3%3Fid_article%3D315+%22Konsciu+39%22&hl=eo ).

Se vi legis tiun tekston, vi devus scii, ke via aserto "tio estas interna afero de UEA, kiu estu solvita ene de UEA" estas simpla klopodo malvere prezenti la faktojn. Se vi ne legis la tekston, mi publike petas vin legi ghin kaj poste interveni en publikaj forumoj pri la temo.

Sincere salutas

Probal


redakcio
redakcio diras:
2008-10-09 22:01
Estimata sinjoro prezidanto de UEA,

mi fluglegis la tekston de sinjoro Gbeglo kaj mi ripetas nun per aliaj vortoj: La konflikto okazas inter personoj en organizo, en kiu mi ne estas membro. Mi insistas pri mia rajto ne partopreni en konflikto interna en organizo, en kiu mi ne estas membro. Interalie, ĉar mi neniel povus kontribui al solvo de la konflikto.

Mia origina nefermita letero estas direktita nur al sinjoro Kniivilä kaj la sola afero, kiun mi levis al atento, estas, ke en du artikoloj Libera Folio esprimis suspektojn 1) ke tri estraranoj en UEA estas personoj, kiuj lasis sin konfuzi de mi kaj du miaj kolegoj 2) ke sinjoro Gbeglo estas instigata de la Esperanta Civito (do, interalie de mi) konflikti kun UEA.

Mi kategorie neas, ke tiu suspekto havas bazon kaj mi rimarkigas, ke, male al suspektigoj, rektaj, klaraj, precizaj kaj aferecaj indikoj pri eventualaj eraroj en agado aŭ ideologio povas esti utilaj en nia strebo servi al la esperanta komunumo.

Esperante pri via bonvola kompreno, ke mi preferas uzi la tempon por pli konstruaj taskoj ol implikiĝi en debatojn, pri kiuj mi ne kompetentas, mi dankas pro via interesiĝo kaj deziras al vi, amiko Probal, longan, pacan vivon, sanon kaj tagojn plenajn de kreiveco kaj celatingoj.

Kaj samon al ĉiuj legantoj.

Sincere,
Bertil Nilsson.
probaldasgupta
probaldasgupta diras:
2008-10-10 06:09
Estimata Bertilo,

Por klarigi, kion komunikas via aserto ke vi ne havas starpunkton pri la publikaj diroj de Koffi Gbeglo (kiuj, lau mia kompreno, se ili estus dirataj au skribataj en Svedio, estus rigardataj kiel kontrauleghaj kaj priprocesindaj lau la leghoj de via lando, en kiu estas alte evoluinta la publikaj pensado kaj agado pri la homaj rajtoj), mi eble reiru al morfologia eksperimento.

Konata morfologo en anglalingva lando eksperimente demandis iun, "Chu vi trovas la formon "mortentive" ebla vorto en la angla?" La alparolito diris, "Mi ne povas respondi vian demandon; mi devos serchi ghin en vortaro." La morfologo diris, "Dankon, vi jam respondis mian demandon."

En la morfologio, estas jam "ebla vorto" tia formo, pri kiu parolanto de la koncerna lingvo pensas, ke necesas serchi en vortaro antau ol konstati, chu ghi estas parto de la lingvo.

Se ne vi, certe viaj legantoj komprenas, ke vi jam respondis mian demandon per tiu mesagho, en kiu vi deklaras sindetenon pri respondado.

Sincere salutas

Probal
edmundo
edmundo diras:
2008-10-10 17:13
Tio mirigas min, se Svedio vere havas malpli da parollibereco ol aliaj eŭropaj landoj. Nu, tio mirigus min, ĉar mi ne nepre kredas, ke Gbeglo Koffi ne rajtus tiel paroli en Svedio.

Malpermesi la esprimadon de "malbonaj" pensoj ne estas nur grava atenco kontraŭ homaj rajtoj, sed ankaŭ tute senutile, se ne kontraŭefike, se la celo estas subpremi tiujn "malbonajn" pensojn. Sed eble tio ne estas la celo ...
redakcio
redakcio diras:
2008-10-10 22:07
La tiurilata leĝo en Svedio ne multe diferencas de la leĝo en aliaj eŭropaj landoj. La ĉefa tiutema leĝoparagrafo estas la unua paragrafo de la 5-a ĉapitro de la kriminala kodo:

"Tiu, kiu asertas iun krima aŭ riproĉinda en sia vivmaniero, aŭ alimaniere disvastigas aserton, kiu estas celita subigi iun je malrespekto de aliaj, estu kondamnita pro misfamigo kaj pagu monpunon."

Pro tiu paragrafo, la teksto de Gbeglo Koffi neniam povus aperi en Libera Folio.

Krome ekzistas aparta paragrafo pri agitado kontraŭ popolgrupoj. Kiam temas pri gejoj, ĝis nun ekzistas nur unu kazo, en kiu homoj estis kondamnitaj je puno pro agitado kontraŭ gejoj, kaj la kondamno ne estis nuligita en pli alta instanco. Temas pri personoj, kiuj disdonis kontraŭgejajn flugfoliojn en lernejo en julio 2006.

Konata kazo de kontraŭgeja retoriko estis la afero ĉirkaŭ pastro Åke Green, kiu faris predikon en kiu li forte argumentis kontraŭ la rajto de gejoj registri sian partnerecon. Li invitis lokajn amaskomunikilojn ĉeesti la predikon, kaj tiuj poste raportis pri ĝi. Dum la prediko li interalie nomis gejojn "kancera tumoro" de la socio.

La unua kortuma instanco kondamnis Åke Green je unumonata malliberigo pro "agitado kontraŭ popolgrupo", sed la apelacia kortumo liberigis lin, atentigante pri la libereco de la religio, kiu estas konfirmita en la svedia konstitucio.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
edmundo
edmundo diras:
2008-10-10 23:40
Ĝi estas hontinda leĝo, kaj mi esperas, ke eŭropa kortumo iam nuligos ĝin. Mi facile kredas, ke iuj aliaj eŭropaj landoj havas similan leĝon, sed Britio ne havas, kaj Usono certe ne havas.

Ĝenerale la homaj rajtoj malaperadas en Britio, sed dume oni ankoraŭ rajtas "aserti iun riproĉinda". Evidente kun la celo subigi lin je malrespekto de aliaj; pro kiu alia motivo oni asertus lin riproĉinda?

Cetere, ĉu en ĉi tiu diskuto oni ne jam, almenaŭ malrekte, asertis Gbeglo Koffi riproĉinda, tute probable kun la celo subigi lin je malrespekto de aliaj? Atentu! Eble la polico trabatos vian pordon en la venonta nokto!
kallekn
kallekn diras:
2008-10-11 07:32
La britaj leĝoj pri misfamigo, kaj precipe ilia interpreto, estas multe pli severaj ol la svedaj. Faru serĉon ekzemple pri "Craig Murray", aŭ rigardu ĉi tie.

http://tinyurl.com/misfamigo
Jorge
Jorge diras:
2008-10-09 23:08
Nilsson: "Se Gbeglo Koffi kritikas gejecon de iu aŭ iuj en UEA, tio estas interna afero de UEA, kiu estu solvita ene de UEA". Kvazaŭ li dirus: Se la registaro de Berlusconi persekutas ciganojn, tio estas interna afero de Italujo (aŭ de ciganoj?), kiu estu solvita ktp ktp. Jen la neŭtralismo de la Civito!!!

Silfer: "Spegule al tio, same kiel akuzi judon pri ŝtelo ne nepre estas antisemitismo, akuzi gejon pri ŝtelo ne nepre estas homofobio." Sed "akuzi" iun pri ŝtelo kaj "aldone" pri gejeco -- jen perfekta ekzemplo de gejofobio! La kompatinda Giorgio Silfer, kredanta sin nova George Soros, preferas diri nenion pri la gejofobiaj asertoj de la silfercivitano Koffi. Kiel sciate: silento estas konsento.

Mia hipotezo estas, ke Silfer kaj Nilsson estas sin mem ridindigantaj estuloj, objektoj de siaj propraj ideologiaj deliroj.
Jorge
Jorge diras:
2008-10-09 23:53
Mi ne scias, ĉu Silfer kaj Nilsson samopinias kun la gejofobiaj asertoj de Koffi, sed 1) Silfer silentas pri ili, ĉar utilas al li uzi Koffi kontraŭ UEA en Afriko; kaj 2) Nilsson same silentas, ĉar li estas ravita de raŭmismo, civitismo kaj aliaj ĥimeroj. Ilia sinteno efektive similas tiun de germanaj entreprenistoj ktp dum la 30aj jaroj, kiuj aktive preferis ne kontraŭi naziismon, favore al siaj propraj interesoj. Nu, tiaj uloj sen principoj nun pretendas povi doni lecionojn pri etiko ktp al la ceteraj esperantoparolantoj!
unuel
unuel diras:
2008-10-10 11:54
La sinteno de la Civitanoj al la agado de Gbeglo Koffi estas tute racia kaj tre bone komprenebla. Ili preferas, ke li staru en ilia tendo kaj pisu el ĝi eksteren, ol ke li staru ekster la tendo kaj pisu internen. Eĉ pli bone, se la ŝpruco krome trafas najbaran, neŝatatan tendaron.
pistike65
pistike65 diras:
2010-03-23 06:30
http://www.esperantio.net/index.php?id=1228

"...Universala Esperanto-Asocio estas regata de samseksemuloj (burokrata aparato, foje eĉ prezidanto), kaj kie estas gejoj tri el la kvar salajrataj direktoroj (ĉe UEA, ĉe la plej grava muzeo kaj arkivejo, ĉe la plej antikva didaktika centro)"

nu, Orellana Rojas jam estis eljxetita en Hago, sed ne pro samseksemo.

amike
Istvan Ertl
redakcio
redakcio diras:
2008-10-10 11:50
Estimata prezidanto Dasgupta,
estimata sinjoro Camacho,

mi vere ne havas deziron miksi min en la internajn aferojn de UEA, sed ŝajnas, ke mi devas pli klare klarigi mian sintenon.

La prezidanto atentigas, ke se la publikaj diroj de Koffi Gbeglo estus dirataj aŭ skribataj en Svedio, ili estus rigardataj kiel kontraŭleĝaj kaj priprocesindaj laŭ la leĝoj de tiu lando.

Sinjoro Camacho supozas, ke, se la registaro de Berlusconi persekutas ciganojn, mi rigardus tion interna afero de Italujo, kiu estu solvita interne de tiu lando.

Jen mia respondo:

Tiaj aferoj povas okazi en tiuj landoj. Tiam aktiviĝus en tiuj landoj la sistemoj de sendependaj juraj instancoj. Se la kazoj estus tre malfacile juĝeblaj eĉ povus okazi, ke ili trafus antaŭ internaciajn tribunalojn. Ĉiuokaze, la aferoj venus al fino kaj la finon la civitanoj ĝenerale akceptus tiom ĝusta kiom estas home ebla.

Antaŭ jaroj komenciĝis konflikto inter unu komitatano kaj aliaj personoj en UEA. Eble la problemo en tiu stadio estis bagatela, sed ĝi ne estis solvebla, ĉar en UEA ne troviĝas instanco por juĝi aŭ arbitracii. Tial la afero kreskis kaj inflamiĝis kaj nun, kiam ĝi ŝajnas nesolvebla, naskiĝas espero, ke homoj ekster UEA partianiĝu en la afero.

Ĉar vi menciis Italion kaj Svedion, ni daŭrigu la komparon. Se ŝtato ne havas sendependan juran mekanismon, la jeno okazas:

civitanoj iras sur la stratojn kaj manifestacias kontraŭ sia registaro.
civitanoj en aliaj landoj iras sur la stratojn kaj manifestacias kontraŭ la manko de sendependa justico.
civitanoj fuĝas el la lando, kie mankas sendependa justico.
kelkaj civitanoj komencas uzi brutalajn metodojn kontraŭ sia propra registaro.

La okazado en kompareblaj situacioj en Esperantio ne identas kun tia evoluo. Tamen estas sufiĉe da simileco por ke medito pri ĝi povus esti tre fruktodona.

Male al UEA la Esperanta Civito havas sendependan juran mekanismon. Mi ne volas fanfaroni pri tio, ĉar tio simple dependas de tio, ke la Esperanta Civito fondiĝis pli malfrue ol UEA, kaj sekve povis alproprigi al si pli da spertoj el la historio de Esperantio. Ke la Esperanta Civito havas tian juran mekanismon eble ne solvos ĉiujn problemojn, sed ĝi tamen estas paŝo en ĝusta direkto kaj estas unu el la detaloj, kiu difinis mian elekton civitaniĝi tie. Tio ne, kiel sinjoro Camacho supozas, dependas de raviteco de ĥimeroj.

Mi esperas, ke vi estas kontentaj pri ĉi tiu respondo, ĉar, kiel vi certe komprenas, mi ne volas debati pri problemo, kiu estas lasita evolui ĝis nesolvebleco.

Sincere,
Bertil Nilsson.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-10-10 12:08
Bertil Nilsson deklaras ke li "vere ne havas deziron miksi min en la internajn aferojn de UEA". Mi tamen demandas min ĉu tio ne estu la deziro de UEA -- nome, ke la Esperantistoj ĝenerale estu tre interesitaj pri ĝiaj aferoj, ankaŭ se ili pro tiu aŭ alia kaŭzo aktuale ne estas membroj?
Jorge
Jorge diras:
2008-10-10 14:35
Nilsson: "Male al UEA la Esperanta Civito havas sendependan juran mekanismon".

Verŝajne li celas la t.n. Kortumon de la E-Civito ( http://www.esperantio.net/index.php?id=26 ), en kiu de 1998 ĝis 2006 ankaŭ Giorgio Silfer estis kortumano. La sama sinjoro, kiu nun ( http://www.esperantio.net/index.php?id=687 ) regurdas iaman kalumnion kaj nomas min "konata pro antisemitaj precedentoj". Kompatindaj israelanoj, se ili devas kalkuli je Silfer kiel amikon!

Kun tiaj kortumanoj, oni rajtas atendi similan sendependecon kiel de usonaj armeaj tribunaloj en Guantanamo. Efektive, Nilsson estas kaptita de siaj deliroj pri la fantoma E-Civito.
redakcio
redakcio diras:
2008-10-10 15:19
Respondante al sinjoro(?) unuel mi diras, ke mi entute ne havis bezonon pisi en iun ajn direkton antaŭ ol sinjoro Camacho turnis mian nefermitan leteron al sinjoro Kniivilä al io, kio ĝi tute ne estas, nome io kio koncernus “gejofobiajn dirojn de Gbeglo Koffi”. Kaj certe ne mi havas deziron pisi en la tendon de UEA.

Sufiĉe pri tio. Des pli interesa estas la komento de sinjoro Larsen, ke eble UEA deziras, ke la Esperantistoj ĝenerale estu tre interesitaj pri ĝiaj aferoj, ankaŭ se ili pro tiu aŭ alia kaŭzo aktuale ne estas membroj?

Mi kredas, ke vi pravas. La baza kaj oficiala sinteno de la Esperanta Civito al UEA estas fakte tre pozitiva. Ĝi estis eksplicite formulita de la Kapitulo kaj publikigita en Heroldo de Esperanto 2003:6. Ankaŭ la Konsulo fojon post fojo emfazis, ke la Esperanta Civito ne estas kontraŭ aliaj, sed nur por siaj propraj celoj. Tio tamen ne malhelpas, ke pluraj civitanoj de tempo al tempo – fakte sufiĉe ofte – kritikas diversajn trajtojn kaj aferojn en UEA kaj ne same ofte laŭdas. Eble tio, eble alio kaŭzas, ke kelkaj UEA-anoj interpretas tion, ne kiel intereson por UEA, sed kiel malamikecon kontraŭ UEA.

Mi ankaŭ renkontis timon, ke la Esperanta Civito detruos UEA-n. Tamen, ĉu ne estas fakto, ke UEA, malgraŭ kelkaj regresoj de tempo al tempo, estas tiel forta kaj dominanta en Esperantio, ke nur mismanaĝerado ene de UEA povas kaŭzi kolapson de UEA?

Krome, nenio obstaklas, ke individuoj, se ili volas, povas esti membroj en UEA kaj civitanoj en la Esperanta Civito samtempe, kaj ke organizoj povas esti pli malpli ligitaj al UEA kaj membroj en la Pakto por la Esperanta Civito samtempe? La penso pri ekskluziveco ne troviĝas ĉe la Civita flanko.

Kial manĝi el nur unu bufedo, kiam troviĝas du?

Sincere,
Bertil Nilsson
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-10-10 21:28
Mi ne aludis la eblecon ke UEA dezirAS atenton, sed ke ĝi dezirU atenton. Fakte mi konsentas kun vi, ke UEA ne estas bone administrata; tion oni povas mezuri per la membroperdado. Sed ekzistas ankaŭ multaj aliaj mezuriloj. Ekzemple mi kredas ke se UEA estus ideale administrata, verŝajne GK ne venus al la ideo agi surbaze de sia gejfobio, kaj GS/VA klopodus elvivigi siajn ambiciojn kadre de UEA anstataŭ kontraŭ ĝi.

Nu, mi havas miajn proprajn strangajn ideojn pri tio kial al UEA estas tiel malfacilege atingi idealan administradon, kaj se vi konas miajn surretajn skribaĵojn, vi scias kion mi celas (kaj se vi ne scias, ne zorgu; mi sendube revenos al la temo). Sed malgraŭ tio: ĉiuokaze UEA dezirU atenton (interalie, sed ne nur en la formo de membrokresko), simple ĉar tio estas mezuro de sukceso de ĝia laboro.
redakcio
redakcio diras:
2008-10-11 07:27
Estimataj debatintoj,

retrospekto al nia debato agordas min al certa solena humileco. Strange kaj mirinde! Damaĝaj sociaj cirkonstancoj ĉirkaŭ la infano Ludoviko Zamenhof ekirigis en li sociokuracan procezon, kiu ankoraŭ efikas. Mia atako kontraŭ sinjoro Kniivilä provokis sinjoron Camacho enpliki min kontraŭvole en debaton sur areno, kiun sinjoro Kniivilä disponigas al ni. Kiel tio povas esti? Ĉar dank al la rezultoj de la infanaj fantazioj de Ludoviko Zamenhof ni nun estas en tia situacio, ke eĉ kiam ni ne tute konscias pri tio, niaj adversecoj kaj eĉ niaj koleroj funkcias kiel katalizatoroj en tiu procezo, kiun li startigis.
Do, dankon pro la debato kaj ek al aliaj aktivecoj.

P.S. Sinjoro Larsen, vi pravas. Mi mislegis en via teksto. D.S.

Sincere,
Bertil Nilsson
iafantomo
iafantomo diras:
2008-11-29 19:48
Kia mistrafa diskuto.

Mi trovis la artikolon manka en bazaj faktoj, kaj neneŭtrala en la lingvouzo kontraŭ Gbeglio Koffi. Due, mi ne estas konvinkita ke Gbeglio Koffi estas silfercivitano.

En tiaj disputoj estas nepre necese reiri al la komenco kaj senpartiece ekzameni la faktojn. En tiu ĉi afero, laŭ mia kompreno, Koffi faris akuzojn aŭ eventuale malkaŝojn kontraŭ la Direktoron de UEA longe antaŭ lia enplektiĝo kun Silfer. En tia situacio estus apenaŭ surpize se lia koro varmiĝus al tre persvadema persono kiu proponas al li helpon. Tio ne signifas, ke li estas silferano kiu celas subfosi la celojn de UEA.

Ĉu fakte Gbeglio Koffi subtenas la filozofion de Silfer, aŭ ĉu li subtenas la celojn de UEA? Neniu demandas. Ĉiuj tutsimple supozas. Li parolu por si mem.

Mi scias nur, ke per mencio de tiu vorto 'Silfer' oni povas facile turni preskaŭ ĉiujn en UEA kontraŭ lin. Mi mem havas pli-malpli saman vidpunkton pri Silfer kiel havas Jorge Camacho. Mi opinias lin inteligenta, ruza, subfosa kaj kvereliga.

Mi scias tamen, ke Gbeglio Koffi persiste metis demandojn en UEA, kiujn oni rifuzis publike respondi, dirante ke oni multefoje private respondis. Tio ja estas signo ke estas io por kaŝi. Tamen ne miskomprenu: tio ne implicas ke ĉiuj kiuj tiel reagas nepre havas ion por kaŝi; la afero kutime ne funkcias tiel. Kutime en tiaj situacioj iuj havas ion por kaŝi kaj aliaj same reagas, havante plenan fidon je ili, kaj supozante ke ne necesas mem kontroli la detalojn, ĉar la afero ŝajnas evidenta. Ofte ili eraras.

Mi sugestas, kiel praktikan paŝon por provi solvi tiun ĉi aferon, ke la demandoj de Gbeglio Koffi kune kun la respondoj estu publikigitaj, tiel ke ni povu ĉiuj juĝu por ni mem.



redakcio
redakcio diras:
2008-11-29 22:45
Estas neniu dubo pri tio, ke Gbeglo Koffi estas ano de la Civito. Tion oni povas legi en la retejo de la Civito mem, ekzemple jen:

http://www.esperantio.net/index.php?id=321