Roterdamanoj neniam aŭdis pri Esperanto
Lastjare, en 2007, ĉe la komenco de la Universala Kongreso, mi vane serĉis mencion de la vorto Esperanto en Jokohamo. Mi piediradis tra la urbo dum horoj serĉante eĉ la plej malgrandan mencion pri Esperanto. Vane. Mi eĉ aktive enketis, demandante al multe da Japanoj, “Pardonu, ĉu vi scias, kie estas la Kongreso de Esperanto?” Tiun enketadon mi faris per la simplaj vortoj de unuajara lernolibro de la angla.
Eble oni dirus, “Dennis, la japanoj miskomprenis vin, ĉar vi parolis angle!” Eble jes, sed mi ankaŭ faris enketon proksime de la kongresejo kun kelkaj junuloj kiuj bone parolis angle. Vane. Neniu el ili aŭdis pri Esperanto. Kaj se tio ne konvinkas, mi diru, ke du tagojn antaŭ ol la kongreso ekis, mi iris al la luksa hotelo de la kongresejo mem kaj diris. “Pardonu Sinjoro, ĉu vi povus diri al mi kie troviĝas la Kongreso de Esperanto?” La deĵorantoj de tiu luksa hotelo tute ne komprenis la vorton Esperanto. Ne nur la ĉefa deĵoranto sed ĉiuj aliaj kiuj laboris tie! Kaj ni ne pensu, ke tiu manko de mencio pri Esperanto nur okazis en Jokohamo.
Mi, kune kun bona Esperantisto Aleks Humet de Belgio, promenis dum horoj tra Florenco, kaj nur post longa promenado, ni finfine ekvidis, bone kaŝitan en la mallumo, afiŝon pri Esperanto.
Alveninte al Roterdamo unu tagon antaŭ la komenco de la Universala Kongreso, mi decidis repreni mian merkatikan emon, pridemandante individuojn lokajn ĉu ili konas Esperanton. Ĉi-foje, mi komencis mian nesciencan enketon proksime de mia hotelo en unu kvartalo je eble 20-minuta distanco de la kongresejo.
Mi starigis angle la demandon “Kie estas Esperanto?” al eble 20 individuoj. La unua persono, laboranto en papervendejo, diris ke li tute ne scias, sed post kelkaj sekundoj li demandis al mi “Ĉu Esperanto estas revuo?” Dua persono, ĉi-foje en retkafejo, demandis al mi ĉu Esperanto estas eklezio aŭ religio. Aliaj pensis, ke Esperanto estas aŭ hotelo aŭ restoracio. Nur unu persono el la unuaj 10 sciis, ke Esperanto estas lingvo. En postaj tagoj mi starigis la saman demandon ne malproksime de la kongresejo en restoracioj, trinkejoj, ktp. Iom post iom mi ricevis pli kaj pli da pozitivaj respondoj.
Eble vi, kara leganto, estas skeptika pri miaj rezultoj. Ke nur unu el la unuaj 10 personoj en mia nescienca enketo konis Esperanton estas ja surprize paradokse en, ni diru, la tutmonda ĉefurbo de Esperanto. Ankaŭ mi estas skeptika pri miaj rezultoj. Tamen, sciu, ke mi profesie enketis, ripetis la vorton Esperanto almenaŭ dufoje, pacience atendis respondon, kaj vane atendis mencion aŭ de la Universala Kongreso en la World Trade Center, aŭ de la Centra Oficejo en la strato Nieuwe Binnenweg, aŭ de la lingvo mem.
Kaj parenteze, dek minutojn post la komenco de mia enketado, mi ekkonstatis, ke la strato kie mi enketadis efektive nomiĝas Nieuwe Binnenweg! Krome, sciu, ke la lastaj tri enketoj okazis je distanco de kelkaj paŝoj de la Centra Oficejo mem. Fakte, dum la lasta enketo, mi tuŝis la muron de la CO, aŭdante de mia respondanto, “Mi tute ne scias, kio estas Esperanto.”
Neniu kulpas pri tiu senkono de Esperanto en la ĉefurbo de Esperanto. Tio estas normala afero. Aliaj internaciaj asocioj pli grandaj kaj pli riĉaj ol nia troviĝas en tre simila situacio. Tamen, aliflanke, mi pensas, ke la plejparto el ni Esperantistoj konsentos iom kun mi, ke tia nekono ne helpas la Esperantan Movadon. Ni bezonas esti konataj, tre tre konataj ne nur en la kongresaj urboj sed en ĉiuj urboj eblaj tra la tuta mondo.
Sed kiel diskonigi pli bone kaj pli efike Esperanton? Kion vi pensas? Se vi havos tempon dum esperanta aranĝo, faru mem enketon. Nun, kiel mi menciis supre, pli kaj pli da personoj post la komenco de la UK scias, ke estas Kongreso de Esperanto en Roterdamo Tio estas pozitiva. Sed demandu al ili ankaŭ kion ili pensas pri Esperanto. Se vi komprenos tion kion ili nun pensas, vi multe pli efike informos, reklamos, kaj varbos pri nia internacia lingvo.
Dennis Keefe