Fama ”esperantisto” ankoraŭ ne lernis la lingvon
Komence de marto Martin Krämer estis kaptita de la rusa polico en en la proksimeco de la orient-rusia urbo Ĥabarovsk, kaj lia komputilo estis forprenita. Poste li provis veturi al Japanio, kie li planis kunlabori kun Libera Esperanto-Asocio de Hokkajdo por prepari protestojn kontraŭ la planata konferenco de la grupo G8, sed estis resendita de la japanaj limgardistoj.
La asertoj pri la esperantisteco de Martin Krämer montriĝis malveraj. Laŭ Naoto Miyazawa, reprezentanto de Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo, kun kiu li kunlaboras, Martin Krämer estas subtenanto de Esperanto, sed ankoraŭ ne regas la lingvon.
- Laŭ mia plano li lernos Esperanton en Japanio, rakontas Naoto Miyazawa.
Tamen ne klaras, kiam la estonta esperantisto povos viziti Japanion.
Martin Krämer komence de marto alvenis al la haveno Otaru ekster la japana urbo Sapporo, sed ne povis realigi sian planon pri kunlaboro kun japanaj radikalaj aktivuloj, ĉar oni ne permesis al li eniri la landon. Esperantistoj en Sapporo kaj la ambasado de Germanio en Tokio klopodis interveni, por ke al Martin Krämer estu permesite eniri Japanion, sed sen sukceso.
La 14-an de marto la kargoŝipo kun Martin Krämer ekveturis reen al Saĥalin en Rusio. Laŭ la origina plano li intencis fari novan provon eniri Japanion, ĉar lia vizo por Rusio jam malvalidiĝis. Tamen la ŝip-firmao jam ne volis portadi lin tien-reen senpage, do la situacio je la reveno de la ŝipo al Rusio ekŝajnis senelira.
Laŭ Mark Kuperman, estro de Saĥalina Homrajta Centro, citita en pluraj ruslingvaj amaskomunikiloj, post granda klopodado, kun la helpo de pluraj enmiksitaj oficialaj personoj kaj kun subtena petletero de la konsulejo de Germanio en Novosibirsk, helpe de la konsuleja sekcio de la rusia ministerio de eksterlandaj aferoj Martin Krämer fine ricevis dektagan traveturan vizon por Rusio.
La vizo ekvalidis la 23-an marto. La 25-an de marto la lokaj homrajtaj aktivuloj en Saĥalin aranĝis por li gazetaran konferencon (vidu foton) por rakonti pri siaj aventuroj. Li aparte amuziĝis pri la kosto, kiun kaŭzis al la japania ŝtato la militŝipoj, akompanintaj la kargoŝipon per kiu li forveturis el Japanio. Poste li flugis al Moskvo, kaj komence de aprilo li fine atingis Varsovion.
Rusiaj esperantistoj sekvis lian vojaĝon en la forumo de la retejo e-novosti, kaj iu eĉ ironie proponis, ke oni invitu la faman "esperantiston" al la Moskva Esperanto-klubo Leo Tolstoj, kiu bezonas vigligon. Replikis en la forumo Valentin Melnikov:
- Ne, tian feliĉon ni tamen ne bezonas. Kaj cetere, ĉu li entute scias paroli Esperanton? Mi ial ĉiam pli dubas. Kaj ĝenerale estus interese scii, de kie li havas monon por vivi, por vojaĝi kaj por okupiĝi pri "homrajta" aktivado...
Mi tamen suspektas ke tiu homo, kapabla pene kunlabori kun foraj japanaj esperantistoj serve al sociaj idealoj al ili gravaj, kaj eble lernonta la lingvon, estas pli proksime mia samideano ol iuj malghentilaj kaj arogantaj sinjoroj kun kiuj mi nur kundividas la lingvon Esperanto.