Mezorienta renkontiĝo kun dudekkvino da partoprenintoj
Fakte oni malkovris, ke ne vere temis pri la tut-unua Mezorienta Kunveno de esperantistoj. Tre malproksime en la historio, en la 20-aj jaroj, oni trovas similan provon, sed pri ĝi scias nur historiistoj.
Tion malkovris dudekkvino da partoprenantoj, kiuj aŭskultis prelegojn kaj debatis en hotelo en Amano kaj faris multajn ekskursojn al la vidindaĵoj de Jordanio.
Partoprenis multaj junaj israelaj esperantistoj (la plej granda grupo), arabaj esperantistoj el Jordanio (mi nombris 4 el ili, el kiu kelkaj partoprenis la antaŭan renkontiĝon tie kunlige kun la UK en Telavivo), familio de esperantistoj el alia araba lando, Dubajo, 3 el Turkujo kaj 2 el Eŭropo. Surloke aldoniĝis kelkaj neesperantistaj arabaj knabinoj el Libano, kiuj hazarde malkovris Esperanton kaj volis ricevi la unuajn lecionojn.
La prelegoj temis pri la antaŭaj provoj kunlabori inter esperantistoj en la regiono, pri la araba lingvo (tre klera prezento en Esperanto de Wael Al-mahdi), pri la agado por Esperanto en arablingvaj medioj.
Ĉiuj konsentis, ke ni devas trovi manieron por aktive pliinformi pri la jam ekzistantaj retaj kursoj en la araba pere de reklametoj en Google aŭ en ĵurnaloj.
Ĉiuj ankaŭ konsentis, ke ni aranĝu la venont-jaran renkontiĝon pli malpli en la sama printempa tempo en alia lando. Povus temi venontan jaron pri Egiptujo aŭ Turkujo. Tiucela komitateto pluesploras.
Entute la kunveno pasis en tre bela etoso, kiu estis iom malsimila ol tiu de similaj kunvenoj en Eŭropo, tre pli junulara, kun multo da tiu pionira spirito, kiun vi vane serĉas en esperantisme pli malnovaj landoj. La ĉeesto de israelanoj kaj araboj ne vere estis problemo, pro la preteco kompreni la vidpunkton de la aliaj, kiu estas parto de nia esperantlingva kulturo.
La belaĵoj de la lando (bibliaj lokoj, la Sala Maro/Mortinta Maro/Senviva Maro, Petra) ankaŭ kontribuis por fari el ĉi tiu unua Mezorienta Kunveno neforgeseblan sperton por la partoprenintoj. Cetere ankoraŭfoje montriĝis ke unu afero estas renkonti sin en la komputila reto kaj unu afero estas renkonti sin kiel vivantaj homoj.
Ankaŭ pro tio oni decidis daŭrigi tiujn kunvenojn, se ni volas restigi la ĉiam pli oftajn esperantistojn, kiujn oni renkontas en la regiono. Oni konstatis, interalie, ke en la golfaj landoj pli kaj pli ekloĝas eksterlandaj esperantistoj, altirataj de la bonaj labor-kondiĉoj. Eble por ili iam oni devos aranĝi ion apartan.
Renato Corsetti
Amike,
David Curtis.
Ano de Esperanto-Asocio de Britio kaj loka delegito en Weston-super-Mare de Universala Esperanto-Asocio.