Oostendorp: "Povi legi gazeton norvege, hispane aŭ frise"
Eŭropo havas enorman lingvan riĉecon, kiun ni devas protekti. Kun iom da pasiva kono la eŭropanoj povos interparoli ĉiu en sia propra lingvo, pledas lingvistoj-esploristoj Marc van Oostendorp kaj Gertjan Postma.
De post la lasta plilarĝigo la Eŭropa Unio havas 23 oficialajn lingvojn. Inter tiuj oni eĉ ne kalkulas malplimultajn lingvojn kiel la frisa, la eŭska, la araba aŭ la svahila. Jen riĉeco kiu laŭ multaj eŭropanoj meritas protekton.
Tiel sonas la kerna mesaĝo ankaŭ de la ĉi-monate aperinta raporto "Bonvena defio", preparita de "Grupo de intelektuloj por la interkultura dialogo", kiun la Eŭropa Komisiono starigis.
Ĉi tiu grupo, sub prezido de la libana-franca verkisto Amin Malouf, volas ke ĉiu eŭropano 'adoptu' lingvon. Ĉi tio favoras la internan unuecon de Eŭropo. La adoptita lingvo do ne estu la lingvo gepatra, ankaŭ ne la "lingvo por internacia uzo" (la angla), sed krom tiuj ĝi povas esti ĉiu ajn lingvo – la germana, la ĉeĥa, la eŭska, la jida, eĉ la japana.
Ni povas aŭskulti radion aŭ podkastojn norvege, hispane aŭ frise.
La adoptita lingvo estu "intense lernata kaj flue parolata"; adoptinto de iu lingvo devigas sin ankaŭ studi la kulturon kaj historion de la komunumo kies lingvon li uzas.
Tio ĉi havas diversspecajn avantaĝojn. Ekzemple, duflankaj kontaktoj inter du eŭropaj landoj ĉiam povas okazi en unu el la du lingvoj de tiuj landoj, tiel ke ne necesas fari kromvojon tra la angla. En ĉiu lando ja troviĝas iom da homoj kiuj adoptis la lingvon de la alia lando.
Krome, adopti lingvon donas al la civitanoj okazon de memevoluigo: konatiĝi kun alia lingvo kaj kulturo plilarĝigas onian horizonton.
Jen poezia ideo: ĉiu eŭropa civitano enprofundiĝu en alian lingvon kaj alian kulturon. Tiel ene de ĉiu kulturo estos sufiĉe da homoj povantaj kompreni alian kulturon, kaj tio forigos la danĝeron ke la angla iom post iom subpremos ĉiujn aliajn lingvojn.
Tamen, la propono baziĝas sur preskaŭ karikature nefunkcipova ideo, kiu jam pro sia nerealigebleco blokas efektivan eŭropan lingvopolitikon. Ja ne ĉiu civitano havas la necesan tempon, talenton aŭ motiviĝon funde lerni alian lingvon kaj enprofundiĝi en ties kulturon. Por tio necesas ja multe tro granda, realisme tute ne atendebla fortostreĉo.
Krome eblas fari obĵeton al la tezo ke ne indas lerni lingvon se oni ne strebas atingi la perfektecon de denaska parolanto. Kial ne indus? Ĉi tia "idealo" povas nur malaltigi la kuraĝon de eblaj lingvolernantoj, nervoze zorgantaj kiel eble plej bone plenumi, dum tiu kiu "pli bone scias", malŝparas energion ĉagreniĝante pro sia kunparolanto. Ĉu do iometa kono de alia lingvo neniom valoras?Krome, tute ne klaras kiel la konsilantoj prezentas sian ideon en la praktiko. Ni pensu, ekzemple, ke nederlanda municipa konsilio aŭ flugpilka asocio renkontas sian ĉeĥan partneron: ĉu tiam troviĝos sufiĉaj nederlandanoj adoptintaj la ĉeĥan aŭ ĉeĥoj kiuj faris simile pri la nederlanda? Aŭ ĉu ili tamen plej ofte serĉos solvon en la angla? Sed eblas ja pensi ankaŭ pri tre multaj alternativaj proponoj pli simplaj kaj pli funkcipovaj.
Ekzistas modelo kiu, je nia surprizo, preskaŭ neniam menciiĝas en ĉi tiaj diskutoj, ankaŭ ne de la Maalouf-grupo: nome, la modelo skandinava. Kiam renkontiĝas svedoj, danoj kaj norvegoj, ofte ĉiu parolas en sia propra lingvo. Tiu modelo baziĝas sur la supozo ke homoj havas "pasivan" konon de la lingvo de la alia – ili ja povas kompreni, sed ne paroli, la alian lingvon. Anstataŭ alstrebi la altan idealon ke oni konu sian adoptitan lingvon ĝis la plej etaj nuancoj, ni povus labori en la direkto ke kiel eble plej multaj eŭropanoj havu pli larĝan pasivan konon de aliaj lingvoj. Tiam ĉiu povas paroli sian propran lingvon, ankaŭ se la alia respondas en lingvo malsama.
Skandinavigo de nia lingvokulturo postulos iom da adaptiĝo, ĉar ni kutimas ke interparoloj okazas en unu sama lingvo. Aliflanke, evoluigo de pasiva lingvokono havas en iuj aspektoj ĝuste profundajn radikojn en la eŭropa kulturo. Pli frue ankaŭ en la nederlanda eduksistemo ĉe la lingvoinstruado oni emfazis precipe la legipovon almenaŭ en la franca, germana kaj angla lingvoj.
En la nuna epoko oni povus elekti por la sama celo ankaŭ aliajn lingvojn parolatajn en Eŭropo. Se kiel eble plej multaj civitanoj povos legi retejojn kaj gazetojn aŭ aŭskulti radioelsendojn aŭ podkastojn en la norvega, hispana aŭ frisa, tio sufiĉe garantios la multlingvecon de Eŭropo.
Temas pri modelo kiu jam montris sian realigeblecon. Kiel dirite, ĝi vaste funkcias en Skandinavio, kaj je malpli granda skalo ĉiutage ankaŭ inter eŭropanoj kun plej diversaj lingvofonoj.
Necesas esplori kiel okazas ĉi tiu procezo, kaj kiugrade ĉi tiu modelo povus esti adaptata sen tro da problemoj al lingvoj malpli intersimilaj ol la skandinavaj. Ĉiuokaze, la skandinava modelo proponas pli da ŝanco por reala solvo, enplektanta ĉiujn eŭropanojn ĉe la konservado de la lingva riĉeco de nia kontinento.
La aŭtoroj estas lingvistoj-esploristoj ĉe la Instituto Meertens en Amsterdamo.
Aliaj reprenis la saman ideon, i.a. la iama ĉefredaktoro de "Le Monde Diplomatique" kiu absolute kontraŭas al la angla kvankam li estis iam direktoro de la anglalingva fako de la (apudpariza) Universitato de Vincennes :
http://www.monde-diplomatique.fr/2005/01/CASSEN/11819
http://www.monde-diplomatique.fr/mav/97/
Cetere, rimarku tiun frazon de li :
"Il faut être naïf ou ignorant pour ne voir dans une langue vivante qu’un outil de communication, comme le sont les langues artificielles." (Necesas esti naiva aŭ senscia por vidi nur ilon de komunikado en vivanta lingvo, kiel tio okazas por la artefaritaj lingvoj). Estas utile scii ke Cassen ne volas aŭdi pri Esperanto.
Tion povas diri lingvistoj, ĉar lingvoj estas ilia profesio. Ili scipovas plurajn lingvojn, ili havas pli malpli da konoj pri kelkaj pliaj, kaj ili uzas sian tempon por la lingvoj. Sed ĉu povas estis same por sciencisto kiu uzas sian gepatran lingvon kaj la anglan en sia laboro, eble ankaŭ la germanan ? Aŭ por teknikisto ? Kaj kio por simpla laboristo, kiu finis pli frue siajn studojn ?
Persone, kvankam ne lingvisto, kaj eble pro tio pli prave, mi estas tre dubema. La skandinaviaj lingvoj aspektas al mi "fizionomie" pli proksimaj inter si (escepte de la islanda) ol, ekz., la itala, la franca, la hispana, la rumana... Por mi, tio estas nur ludeto por sinpretendanta "elito"; tio aspektas al mi kiel farso, precipe se oni celas precizecon kaj fidindecon. Tio ĉiam kondukos al la angla kiel referenca lingvo, kiel savlingvo.
Vidu :
http://fr.wikipedia.org/wiki/Politique_linguistique_de_l'Union_européenne
ĉe "Intercompréhension passive"