Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / EU-raporto reproponas: ”Ĉiuj sciu tri lingvojn”

EU-raporto reproponas: ”Ĉiuj sciu tri lingvojn”

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-11 09:40
La Eŭropa Komisiono komisiis al tiel nomita "Grupo de Intelektuloj por Interkultura Dialogo", estrata de Amin Maalouf, raporti pri la temo "Kiel lingva diverseco povus fortigi Eŭropon", esplori pri la ligoj inter lingva diverseco kaj Eŭrop-unia identeco. La rezulta 30-paĝa raporto ĵus aperis. Laŭ Aleks Kadar, kiu atente tralegis la raporton, la raporto estas interesa, sed "apenaŭ progresiga laŭ lingvopolitika kaj lingvodemokratia vidpunkto". Unu el la ĉefaj ideoj de la raporto estas, ke en ĉiuj EU-landoj devus esti fluaj parolantoj de ĉiuj EU-lingvoj, kaj ke rilatoj inter ajnaj du EU-landoj devus baziĝi sur la lingvoj de tiuj du landoj, ne sur ajna komuna pontolingvo. Samtempe la raporto klare akceptas kiel elirpunkton la rolon de la angla ĝuste kiel tia pontolingvo.

Post belaj enkondukaj frazoj "EU-identeco fontas el kultura kaj lingva diverseco kaj el divido de komunaj universalaj ecoj", la raporto prezentas du ĉefajn, laŭdire novajn, ideojn, kiuj plifortigos la lingvan diversecon kaj sekve la eŭropan identecon.

Unue, ambaŭflankaj rilatoj inter popoloj de EU devus baziĝi prefere sur la lingvoj de la du popoloj ol sur alia lingvo. Devus esti parolantoj de ĉiu EU-lingvo en ĉiuj aliaj landoj. Tiuj estu tute fluaj parolantoj. Ekestu organizaĵoj du-lingvaj, du-landaj en ĉiuj EU-landoj, por plifortigi la rilatojn inter ĉiuj eblaj paroj de landoj kaj lingvoj, pere de ĝemeligoj, de reciproka lingvolernado, interŝanĝoj.

Due, por ke estu "kohortoj" de tiuj parolantoj, EU devus subteni la ideon de "persone adoptita lingvo" (PAL). Ĉiu EU-ano estu instigata elekti libere alian lingvon ol sian identecan lingvon kaj ol sian internacian komunikad-lingvon.

La ideo de tiu grupo, ke la "persone adoptita lingvo" estu flue regata, ke ĝi estu "2-a gepatra lingvo" anstataŭ 2a fremda lingvo por la lernantoj, elvokas la utopion de la trilingva eŭropano.

Diversaj avantaĝoj estas atendataj de tiuj du ideoj: kulturaj, pacigaj, ekonomiaj, identecaj. La postuloj necesaj ne tre grandas. Unuatempe povus sufiĉi desubaj iniciatoj. Tamen por plena realigo EU-nivela subteno estas dezirinda. Novaj retaj teknologioj ebligos solvi la homajn, materiajn problemojn. La 2 ideoj fine kontribuos al Interkultura paca Dialogo, kaj ideale la oficiala decido okazu ĉi-jare 2008, kiu estas la EU-jaro pri Interkultura Dialogo.

Oni povus imagi, ke la fakula grupo atingis la maksimumon, kion ĝi povis atingi sen lezo al la "EU-lingvo-politika korekteco" (tio estas akcepti la superregon de la angla kiel komunikilo de EU kaj subteni malegalan plurlingvismon), sed eĉ tion ĝi ne atingis.

Estas ja admirinde kaj aplaŭdinde, ke la grupo strebis trovi motivojn por lerni alian lingvon, duan fremdan lingvon, krom la unuan, kiu estu la "internacia komunikilo". Tiu ĉi ĝenerale estos la angla, sed ne nur, ankaŭ povus esti la franca, la ĉina, la hispana, la portugala ktp.

Rilate la alian lingvon, la koncepto eltrovita nomiĝas "persone adoptita lingvo". Laŭ la aŭtoroj, la gamo de elekteblaj lingvoj estu la plej malferma kaj granda: aziaj, aliaj grandaj eŭropaj kulturaj lingvoj, minoritataj... Jen nova pordo por Esperanto, parenteze. Aliflanke, tio signifas, ke ne plu temas pri subteno al lernado de du Eŭrop-uniaj lingvoj.

Kio estos la avantaĝo por la EU-identeco, se lernantoj lernos la anglan kaj la ĉinan ?

Tute forestas mencioj pri lingvo-demokratio, justa komunikado, egaleco de lingvoj, nunaj ekzemploj de lingva diskriminacio. La raporto klare akceptas kiel deirpunkton la funkcion de la angla kiel "lingua franca" de EU. Resume, nenio en ĝi estas revolucieca.

La raporto ŝajnigas, ke lingvopolitiko rilatas nur al instruado de lingvoj. Tute ne temas pri lingvo-uzado ene de la institucioj de EU, ĉu inter politikistoj, ĉu inter fakuloj, ĉu inter EU-ŝtatoficistoj. Ne temas pri komunikado inter EU kaj la EU-civitanoj. Apenaŭ temas pri lingvoj en kompanioj, en komerco...

La celo de la raportistoj klare estis "esti kaj ambicia kaj realisma". Nu, eblas dubi ĉu ili atingis tion. Ĉu estas ambicie admoni, ke ĉiuj EU-anoj lernu 2 fremdajn lingvojn, kion EU jam de multaj jaroj rekomendas? La rekomendo de la raportistoj krei reton de dulingvaj institucioj, ligante ĉiujn EU-landojn kaj -lingvojn ja estas ambicia, sed ĉu realisma?

La lernado de PA-lingvo ligiĝos al kultura interesiĝo. Bone. Tion ŝatos subtenantoj de la grandaj kulturaj lingvoj.

Kaj al persona interesiĝo. Tio plaĉos al defendantoj de minoritataj kaj regionaj lingvoj. Bone. Sed kio estos la utilo de tiuj diversaj PA-lingvoj rilate la EU-identecon? Estos klare, ke tra-EU-a komunikado eblos nur pere de la Internacia Komunikad-lingvo. Kiugrade la uzado de tia internacia lingvo plifortigos la EU-identecon?

Grava teoria malforto estas, ke la raporto tute silentas pri la malhelpa efekto de la angla kiel unua instruata lingvo. "La angla, fakte, blokas la lernadon de aliaj lingvoj" asertas s-ro Baetens Beardsmore, konsilisto de la EU-Komisiono pri lingvopolitiko. La raporto diras nenion pri la necesaj kondiĉoj por instigi lernejanojn kaj eŭropanojn ĝenerale lerni aliajn lingvojn.

Interesa ekzemplo estas la rolo de EU-institucioj rilate la komunikadon kun la civitanoj. Se iu havis la okazon rememorigi al niaj EU-gvidantoj, ke ili montru la ekzemplon, certe estis tiu fakularo. Kiel instigi la civitanojn lerni aliajn lingvojn, se ekzemple la EU-komisionanoj publike ĉiam uzas nur unu, la anglan ?

Ankaŭ tre domaĝas, ke la nura citita referenco estas la raporto kiun mendis la Brita Konsilio (British Council) de David Graddol, "English Next". Ĉu la nura komuna lingvopolitika fonto estas la pensoj de Brita Konsilio? Dezirindus, sed forestas, referencoj al mejloŝtonaj lingvopolitikaj verkoj, ekzemple tiuj de Robert Phillipson (Ĉu nur-angla Eŭropo?) kaj de François Grin, pri ekonomio de lingvoj.

La raportistoj emfazas, ke facilos ekigi tiun agadon desube, je loka nivelo: lernejoj, kompanioj, landoj, sen atendi desupran (EU-nivelan) decidon. Ĉu ili forgesas, ke lingvoinstruado estas landnivela decidkampo? Kaj grava forgeso estas, ke la postulo por lingvoj estu nutrata de adekvata politiko pri oferto de lingvoj.

En kelkaj landoj, la elekto estas teorie libera. Vidu la rezulton. Pli ol 90%e "libere elektiĝas" la angla. Ekster apartaj personaj kazoj (gepatroj el du landoj , minoritatoj, regionaj lingvoj), kiel instigi lernantojn kaj gepatrojn elekti aliajn lingvojn, malgrandajn aŭ ekzotikajn, ol la plej potencajn? Ĉefe, kiel igi ilin eklerni ĉiujn 21 aliajn EU-lingvojn? Tio ŝajnas ege utopia, se fidi nur al bonvolo de civitanoj, lernejoj, ŝtatoj.

Bona ideo tamen estas la uzado de retaj teknologioj por kunigi dise lokitajn lernantojn de certaj lingvoj, helpe de komunaj temposkemoj, kaj tiel ebligi instruadon de tiuj maloftaj lingvoj fare de malmultaj instruistoj.

Paroli pri "persone adoptita lingvo" rilate enmigrantojn, kiuj prefere lernu la lingvon de la adoptita lando, estas troigo! Tio signifas fakte, ke enmigrintoj ne havos elekton, krom pri la internacia komunikadlingvo, kiu tre malverŝajne estos alia ol la angla.

Ĉu influis la rezultojn la fakto, ke plej verŝajne, la grupo laboris en la angla, ilia komuna lingvo? Aŭ ĉu eble ili laboris en diversaj lingvoj? Notinde: inter la dankitaj homoj aperas Diego Marani, tradukisto, inventinto de la eŭropa ŝerclingvo Europanto.

Resume, eblas bilanci pri ilia raporto, ke ĝi estas interesa laŭ intelekta kaj lingvokultura vidpunkto, sed apenaŭ progresiga laŭ lingvopolitika kaj lingvodemokratia vidpunkto. Laŭ mi, tre malverŝajne la EU-Komisiono ekrealigos ĝian proponon pri reto de dulingvaj-dulandaj organizaĵoj.

Aleks Kadar

arkivita en:
mankso
mankso diras:
2008-02-03 05:22
Leginte la plenan anglalingvan raporton mi dirus, ke ghi estas miatakse plejparte filozofia fantaziajho, sed kion oni atendu de dekkapa komisiono, en kiu trovighas 5 verkistoj, 2 filozofoj, 2 estroj de naciaj/naciemaj lingvo-instituoj, kaj 1 t.n. eksperto pri komunikado (rumanino kun usonaj diplomoj). Plene ridinde estas, ke che-fine oni malkashas sian kontakton kun Diego Marani! Pli realisme orientita komisiono enhavus ekzemple malpli da verkistoj k pli da ekspertoj pri lingva politiko, lingva planado, lingvaj rajtoj ktp. k certege ankau Robert Phillipson k/au Tove Skutnabb-Kangas. La sola realisma parto estas kelkaj konstatoj, ekzemple ke ne plu sufichas scio de nur la angla, ke la nuna avantagho de anglalingvaj unulingvuloj baldau forvaporighos, ke oni plej bone marchandas per sia denaska lingvo, ke oni apenau plu studas la lingvon de najbara lando, sed preferas la anglan, ktp. La pinto de nerealismo estas atendi, ke ankau britaj unulingvuloj farighu trilingvaj! Mi preskau falis desur la segho pro ridado.

Mi volus proponi, ke ekestu ia oficiala kontakto kun chiu individua komisionano (chu fare de nia prezidanto, chu fare de UEA mem), dankante pro ilia "valora" (kia mensogo!!) kontribuo ktp. al la temo, sed atentigante pri nia pli ol 100-jara sperto pri la fako, k sendante al chiu ekzempleron de la seplingva broshureto Praga Manifesto [UEA, 2000], k petante iliajn komentojn pri ghi. Mi vetus, ke ajnaj eventualaj kontrauaj komentoj, se entute estus, bazighus chefe sur la manko de kultura k historia fono de nia lingvo.
dennis
dennis diras:
2008-02-05 14:45
Brian bone rimarkigas nin pri la problemo de la konsisto el tiu komisiono, plejparte verkistoj kaj filozofoj. Certe mankas ne nur fakuloj pri lingvoplanado kaj lingvopolitiko sed ankauh personoj kiuj doktorighis auh fakighis pri lingvo-instruado al fremduloj. Ankauh mankas fakuloj kiuj povas kalkuli la koston de tiu programo kaj tiuj kiuj kapablas fari tutan programon kun sia detala enhavo. Kaj finfine, multo el la realigo de la projekto okazos che la elementa lernejo. Kie en la raporto trovighas la vidpunktoj de niaj instruistoj de infanoj? Tion dirite, mi tralegis la tutan raporton, kaj trovas multajn, belajn ideojn kiuj povas utiligi kiel gvidliniojn de euhropa lingvoprojekto. Sed la realigo de tiuj ideoj kostos multe da laboro kaj mono, kaj nun Esperanto povas, lauh mi, helpi tiurilate.
KenMiner
KenMiner diras:
2008-02-03 17:32
Mi atentigas nur (ne estante eŭropano), ke tiu tre ofta sentimentalo, kiu kontribuas al la dokumento, simple ne estas vera:

"Ĉiu lingvo estas la rezulto de unika historia sperto; ĉiu estas la vehiklo de memoro, literatura heredaĵo, specifa lerteco. Lingvoj ne estas interŝangxeblaj, neniu estas forigebla, neniu estas superflua."

Ĉu 18-jarcenta romantikismo? Se ĝi verus, ne ekzistus tiu komuna heredaĵo, pri kiu la dokumento tiel elokvente insistas. Se ĉiu lingvo estus rezulto de unika historia sperto, naciaj lingvoj apenaŭ ekzistus (kaj certe Esperanto ne ekzistus, nek la jida). Se ĉiu lingvo estus la vehiklo de unika memoro, ni scius nenion pri la anglo-saksoj, la frankoj, la pranordianoj, la helenoj... Se lingvoj ne estus interŝanĝeblaj, popolo neniam povus ŝanĝi sian lingvon (ciganoj, hebreoj, irlandanoj kaj skotoj, prusoj, lombardoj...). Se neniu lingvo estus superflua, ni ne povus vivteni sen la latina, se diri nenion pri la milionoj da lingvoj, kiuj malaperis dum la historio. Ktp ktp.

Eble ekzistas seriozaj defendoj de lingva diverseco, kiuj ne estas vortsalato; sed mi ne vidis ilin.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-02-05 11:11
Ne ekzistas argumentoj por lingva diverseco, kiuj ne estas argumentoj por diverseco ĝenerale. Tiuj, aliflanke, ne ĉiam estas nura vortsalato.

La problemo de transnacia lingvoplanado estas ke neniu povas imagi kiel trovi funkciigeblan kompromison inter imperiismo kaj naciismo. La raporto asertas ke la uzo de la Angla kiel "internacia komunikilo" ne estas avantaĝa al la Angla lingvo mem, sed tiel ja estas nur laŭ nacieca vidpunkto. Por imperiaj ambicioj, tutcerte estas avantaĝo.

La raporto estas interesa, sed ĝi ne eskapas la kadron de nacieca pensado. Tio esprimiĝas ankaŭ en la subnacia nivelo, per tio ke ĝi nenion rekomendas koncerne la diversecon de la unuopaj naciaj lingvoj. Ĝi riskas fariĝi sakstrato ĉar ĝi rifuzas rilati serioze al la malpli prestiĝaj idiomoj: la dialektoj de naciaj lingvoj kaj la internacia lingvo Esperanto.
javergara
javergara diras:
2008-02-04 21:24
Mi opinias la raporton interesa, sufiche realisma kaj zorge, elegante verkita. Krom la propono ke che duflankaj interrilatoj la lingvoj de ambau landoj/popoloj havu prioritaton, ja progresa kompare al la nuna fakta, ekskluda (pr)emo al nur-angla unulingvismo, la ideo pri tria (ajna), libere, persone elektebla adoptolingvo, kiun oni plene posedu ech kiel iaspecan duan gepatran lingvon, shajnas al mi tute salutinda kaj kohera al la konkreta praktiko, al la akumulita sperto de nia movado/komunumo kaj ghia daura strebado. Por multaj el ni Esperanto estas ghuste io tia.

La raporto substrekas ke je tiu persona adoptolingvo ne temu nur pri lingvolernado pro utileco sed pri intima konatigho kun la respektiva uzantaro, nome kun ties literaturo, kulturo, socio kaj historio. La raporto parolas pri desubaj, buntaj decidoj kaj iniciatoj cele al tiu persona adoptolingvo, tra la lernejoj, lokoj, ghemelaj urboj, ktp. Nia Esperanto havas nesurmonteblan komparan avantaghon por paradi kiel lerninda lingvo, kiel lingvo de libero, por trovi homojn, simplajn homojn, en aliaj lokoj de la mondo.
javergara
javergara diras:
2008-02-05 12:44
István Ertl afable atentigis min pri tiu neekzistanta vorto, misuzita en la chi-supra komento, kiun mi senkonscie kopiis el la angla (unsurmountable).

Mi kompreneble celis ke Esperanto havas nesupereblan komparan avantaghon pro ties aparta karaktero esti neetna, senteritoria tamen vera lingvo kun homdiversa parolkomunumo. La raporta propono pri persona adoptolingvo shajnas al mi valora kaj utiliginda por stimuli prilingvan konsciighon che vastaj homgrupoj.
RenatoCorsetti
RenatoCorsetti diras:
2008-02-05 12:37
Mi tute konsentas kun Alex!

Tiu raporto konsistas nur el:

- akcepto de la angla kiel internacia lingvo (en Euxropo kaj en la mondo);

- fritita aero (tiel oni diras en la itala por diri "nenio");

- estas kiel se la verkintoj tute ignorus, kiom malfacile estas lerni lingvon, kaj ke starigi sistemon laux kiu, ekzemple, italo bonege lernus la adoptitan estonan, estas io, kio superas ecx la financajn rimedojn de la Euxropa Komunumo mem.

Mi pensas, ke esperantistoj (cxefe EEU9 havas la devon klare diri al Orban, kion oni opinias pri tiu raporto. Neniu diplomatia aliro suficxas por tiaj euxropaj politikistoj. Ili estas fortaj kun la malfortuloj kaj malfortaj antaux siaj usonaj mastroj. Mi bedauxras ne vivi tiom longe por vidi, kiel iliaj filoj kondutos kun la cxinaj mastroj.

Amike

Renato
pistike65
pistike65 diras:
2008-02-05 15:37
Mi konsentas ke la raporto estas fritita aero, sed... aero kutime ne sufokas, kaj fritajxo kutime bongustas. (Krom... mi memoras ke en 1977 mi acxetis el Budapesxta auxtomato, per propra posxmono, bulkon kun fritita... aero, anstataux la viando promesita.)
Mi celas ke la raporto povas esti, malgraux cxio, pasxo antauxen. Gxi ja rekonas ke la unue lernota lingvo povas esti iu alia ol la angla, kaj almenaux donas sloganecan ideon ("la PALa lingvo..") pri tio kiu lingvo estu la dua. Tio estas iometete pli ol la gxisnuna EU-tamtamajxo pri du lingvoj lernotaj.
Ni havas la viandon, ili havas aeron, sed ni povus iom friti kune.
Digesteme, amike
István Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2008-02-09 11:14
Cxar mi masohxisme kutimas legi la komunikojn kaj ekskomunikojn sur la nekomentebla afisxtabulo de la t.n. Civito, mi jxus eksciis cxe http://www.esperantio.net/index.php?id=487 ke la cxi-supra komento de Renato, aperinta "fakte en skandalgazeto", estas "je la nivelo de persona insulto kontraŭ Orban kaj kompanio".
Se paroli pri nivelo: la koncerna afisxtabulero, klopodante interpreti la Maalouf-raporton, miskomprenas esencan aspekton. Laux la (kiel kutime) anonima auxtoro, la raporto instigas ke
"Ĉiu EU-landano devus koni la denaskan, sed ankaŭ duan lingvon laŭ libera elekto, tiel ke li estu efektiva dulingvulo."
Reale, la raporto instigas, konforme al la valida EU-lingvopolitiko, al kono de tri lingvoj: 1. la denaska, 2. "lingvo de internacia komunikado" kaj 3. libere elektita lingvo.
Amike
Istvan Ertl
akueck
akueck diras:
2008-02-09 17:59
Istvan Ertl: "Reale, la raporto instigas, konforme al la valida EU-lingvopolitiko, al kono de tri lingvoj: 1. la denaska, 2. 'lingvo de internacia komunikado' kaj 3. libere elektita lingvo."
Tia estas ankau mia kompreno.
Lau tiu chi, plue:
Lau mia interpreto de la raporto loko por Esperanto nun rezultas nur, se tiu chi estas la denaska lingvo, char:
1) Esperanto ne povas esti la lingvo de internacia komunikado, char la chi-lasta lingvo estas la angla lau la raporto ("Da es sich beim Englischen um die Sprache der internationalen Kommunikation handelt ..." = "Char okaze de la angla temas pri la lingvo de la internacia komunikado ...").
2) Esperanto ne estu la "persone adoptita lingvo", char chi lasta estu unu el la lingvoj parolataj de la popoloj. Tia chi lingvo estu uzata en la duflankaj rilatoj kaj disponu je grava grupo de kompetentaj kaj forte motivitaj parolantoj ("Dies setzt voraus, dass jede europaeische Sprache in jedem Land der Union ueber eine bedeutende Gruppe kompetenter und stark motivierter Sprecher verfuegt." = "Tio chi antaukondichas, ke chiu Europa lingvo en chiu lando de la unio disponas je grava grupo de kompetentaj kaj forte motivitaj parolantoj."). Por ke tiuj grupoj de parolantoj povas esti estigataj, EU antauenpushu la nocion persone adoptita lingvo ("Damit diese Sprecherkontingente gebildet werden koennen, sollte die Europaeische Union den Begriff persoenliche Adoptivsprache vorantreiben."). Lau mia interpreto la persone adoptita lingvo povas esti ankau ekster-Europa lingvo: "... waere es nur fair und nutzbringend, dass auch die Sprachen, die die Identitaet der Einwanderer begruenden, zu jenen Sprachen zaehlen, die die Europaeer selbst zu 'adoptieren' ermutigt wuerden." (= "... estus nepre juste kaj profitdone, ke ankau la lingvoj bazantaj la identecon de la enmigrintoj, apartenu al tiuj lingvoj, kiujn 'adopti' estas kuraghigataj la Europanoj mem.") De la chi-lasta afero jen mia interpreto en la formo de ekzemplo: La urdua povus esti la persone adoptita lingvo de homoj en Germanujo por iliaj rilatoj kun el Azio enmigrintoj, kiuj loghas en Britujo, enmigrintoj, kies au denaska au persone adoptita lingvo estas la urdua.
Sekve ne nun, sed eble iam estontece, kiam en EU jam estos sufichaj denaskaj parolantoj de Esperanto, ghi povos farighi lingvo de popolo kaj, kiel tia lingvo, esti uzata en duflankaj rilatoj.
Kia eraro estas en mia konkludo?
Andreas Kueck
pistike65
pistike65 diras:
2008-02-09 19:33
Ne nepre estas eraro en Via konkludo, sed la raporto sxajnas al mi diverse interpretebla.
Vi konkludas el gxi ke
"1) Esperanto ne povas esti la lingvo de internacia komunikado, char la chi-lasta lingvo estas la angla lau la raporto."
Tamen, la raporto fakte diplomate nuancemas: "Da es sich beim Englischen um die Sprache der internationalen Kommunikation handelt, ist uns sehr wohl bewusst, dass die Mehrzahl der Menschen sich für diese Sprache entscheiden würden. Aber manche könnten Französisch, Spanisch, Portugiesisch, Mandarin oder auch andere Sprachen wählen." (Aux cxu la raportantoj eble opinias ke cxi-lastaj homoj eraras en sia elekto sed ke oni ja lasu ilin erari...?)
"2) Esperanto ne estu la "persone adoptita lingvo", char chi lasta estu unu el la lingvoj parolataj de la popoloj."
La raporto: "Der Wahl der persönlichen Adoptivsprache wären nahezu keine Grenzen gesetzt." kaj "Wenn es auch wahrscheinlich ist, dass die Mehrheit unserer Mitbürger die Sprache eines weiteren Landes der Union zur persönlichen Adoptivsprache erwählen würde, so ist es ebenso wahrscheinlich, dass viele von ihnen sich für Sprachen entscheiden würden, die auf anderen Erdteilen gesprochen werden – man denke hierbei vorrangig an die Sprachen der großen asiatischen Länder, die bereits zu bedeutenden Wirtschaftspartnern geworden sind."
Fakte, la raporto ja enhavas internajn kontrauxdirojn: gxi deklaras kiel sian celon la multigon kaj plibonigon de duflankaj kontaktoj inter lingvoj de EU, sed poste instigas al lernado ankaux de aliaj lingvoj, cxu kiel internacia komunikada lingvo cxu kiel persone adoptita lingvo. Kaj, do, se la raporto mem senlime ambiguas, tiam ankaux ni, E-parolantoj, ne bezonas limigi nin malambigue.
Amike
Istvan Ertl

akueck
akueck diras:
2008-02-09 22:50
Jen miaopinie la esenco de la raporto (kun speciala rigardo al Esperanto):
Kara EU-ano! Bonvole posedu almenau jenajn tri lingvojn:
1) Lingvon D: vian denaskan lingvon (tiu chi certe povas esti ankau jam nun Esperanto).
2) Lingvon A: la internacian komunikad-lingvon, la anglan; se A = D au, kiel alternativon, elektu alian grandan trafiklingvon, ekzemple la francan, hispanan, portugalan, mandarenan au alian (sed nepre tian, kiu povus esti grava en ekonomiaj rilatoj, do ekzemple - lau nuna vidpunkto - certe ne Esperanton, sed tiu chi situacio ja iam estontece povus shanghighi, tiel ke tiam ankau Esperanto povus esti konsiderata).
3) Lingvon P, kiu estas nek D nek A; P tamen nepre estu lingvo parolata de iu el la en EU loghantaj popoloj (ankau la linvoj de la unuopaj popoloj de la enmigrintoj estu konsiderataj), do ekzemple - lau nuna vidpunkto - certe ne Esperanto, sed tiu chi situacio ja iam estontece povus shanghighi, pli precize kiam en EU ekzistos parolanta Esperanton civ..., pardonu: popolo; farighu specialisto pri lingvo P, kvazau vian denaskan lingvon adoptu ghin kaj uzu ghin en duflankaj rilatoj kun homoj en alia EU-lando, kiuj ankau ial posedas lingvon P.
Andreas Kueck
akueck
akueck diras:
2008-02-09 22:51
Jen miaopinie la esenco de la raporto (kun speciala rigardo al Esperanto):
Kara EU-ano! Bonvole posedu almenau jenajn tri lingvojn:
1) Lingvon D: vian denaskan lingvon (tiu chi certe povas esti ankau jam nun Esperanto).
2) Lingvon A: la internacian komunikad-lingvon, la anglan; se A = D au, kiel alternativon, elektu alian grandan trafiklingvon, ekzemple la francan, hispanan, portugalan, mandarenan au alian (sed nepre tian, kiu povus esti grava en ekonomiaj rilatoj, do ekzemple - lau nuna vidpunkto - certe ne Esperanton, sed tiu chi situacio ja iam estontece povus shanghighi, tiel ke tiam ankau Esperanto povus esti konsiderata).
3) Lingvon P, kiu estas nek D nek A; P tamen nepre estu lingvo parolata de iu el la en EU loghantaj popoloj (ankau la linvoj de la unuopaj popoloj de la enmigrintoj estu konsiderataj), do ekzemple - lau nuna vidpunkto - certe ne Esperanto, sed tiu chi situacio ja iam estontece povus shanghighi, pli precize kiam en EU ekzistos parolanta Esperanton civ..., pardonu: popolo; farighu specialisto pri lingvo P, kvazau vian denaskan lingvon adoptu ghin kaj uzu ghin en duflankaj rilatoj kun homoj en alia EU-lando, kiuj ankau ial posedas lingvon P.
Andreas Kueck
pistike65
pistike65 diras:
2008-02-18 13:05
El Mundo (intertitolo en la artikolo "Euxropo vetas je la lingvoj"): "Paroli la anglan estos kutimajxo"
http://ec.europa.eu/commission_barroso/orban/news/docs/080205_europa_aquesta.pdf

El Pais: "Euxropaj intelektuloj proponas defendilojn kontraux la senbrida progreso de la angla"
http://ec.europa.eu/commission_barroso/orban/news/docs/080206_El_Pais.pdf

Lidové Noviny: "Adoptu lingvon! La cxehxan"
http://ec.europa.eu/commission_barroso/orban/news/docs/080205_Lidove_noviny.pdf

Gândul: "Demandite cxu tia cxi propono ne instigos la sintenon de certaj malplimultoj – ekzemple, de la hungaroj en Rumanio - provi plivastigi la lernadon cxe la plimulta logxantaro de ties lingvo, la EU-komisionano deklaris... ke cxi tiu grupo de intelektuloj provis pensadi en maniero euxropa, konsiderante ankaux la ekzistantajn "sentemojn". http://www.gandul.info/scoala/romanii-isi-vor-alege-limba-personala-adoptiva.html?3934;2358540

En jxusa parolado, legebla angle kaj rumane, Orban jam kontrauxdiras la raporton de la laborgrupo, jene:
"La ricxeco de la euxropa lingva heredajxo estas tia ke neniu lingvo devus esti pli rekomendita ol alia : la civitanoj devus povi elekti laux siaj interesoj, logxloko aux familia fono. La vera defio estas ebligi al la homoj konstrui sian lingvan vojiron proponante gamon da lingvoj en niaj eduksistemoj."
http://europa.eu/rapid/pressReleasesAction.do?reference=SPEECH/08/83&format=HTML&aged=0&language=EN&guiLanguage=en

Amike
István Ertl
KenMiner
KenMiner diras:
2008-02-17 14:35
Via sola eraro estas la implicaĵo, ke denaska uzado de E-o igas ĝin "lingvo de popolo", t.e. indiĝena lingvo. Ne estas kaŭza rilato inter denaskaj lingvoj kaj indiĝenaj lingvoj: oni povas eĉ tute forgesi la lingvon, kiun oni unue parolis (kio okazas ĉe multaj homoj).

Ni multe konfuziĝas pro nia kutimo, traduki "native speaker" k.s. kiel "denaska parolanto". Unu E-isto, kiu klare komprenis tion, estis William Auld; vidu lian "Pri la naturo de Esperanto" en la 1993-a libro _Studoj pri Esperanto_ (Ĉina Esperanto-Eldonejo). Ĉar ŝajne multaj ne konas tiun artikolon, mi citos:

"Sendube tiaj eksperimentoj [pri hejma Esperanto - KM] estas samtempe utilaj kaj treege interesaj. Sed ili enhavas unu <em>gravan konceptan eraron</em>. Nome, eĉ por tiuj denaskaj esperantistoj Esperanto devas en tre frua stadio fariĝi lingvo dua kaj multrilate duagrada... praktike — dum la pliparto de la jaro — la nacia lingvo ekster la hejmo estas la lingvo uzata kaj uzebla; kaj kiam komenciĝas la formala edukado de la infano, Esperanto ne havas rolon en tio — aŭ maksimume, pro hejma edukado en kaj pri Esperanto — havas rolon apartan kaj kvante limigitan... En multaj okazoj la denaska esperantisto neniam implikiĝas en la movadon, kaj ofte, pro manko de praktikado, pli-malpli forgesas la lingvon. La denaska posedado de iu ajn lingvo neniam garantias per si mem pli ol minimuman lingvan kompetencon de la posedanto..." [emfazo mia - KM] (ppĝ. 158-9)

Mi forte rekomendas distingi inter "denaska lingvo" kaj "indiĝena lingvo".

akueck
akueck diras:
2008-02-17 18:08
Dankon por la atentigo. Evidente "Sprache ... die seine Identitaet begruendet" estis erare egaligita per "denaska lingvo" anstatau trafe per "identeca lingvo" au "lingvo, kiu konsistigas lian identecon". Se oni shanghus "denaska(n)" al "identeca(n)", chu vi, Ken Miner, tiam konsentus?

Andreas Kueck
KenMiner
KenMiner diras:
2008-02-17 18:26
Jes.
ancxjo
ancxjo diras:
2008-02-06 22:48
Kara Aleks,
mi kaj aliaj esperantistoj partoprenis en la forumon de Leonard Orban, EU-komisionano pri multlingvismo (bv vidi mia alvokon ĉe http://www.ipernity.com/blog/ancxjo.pac-horano/26422 ).

Post granda kvanto de mesaĝoj, Orban respondis al ni afable, kaj montrante ke li atente legis niajn tekstojn.

Lia respondo estas, miaopinie, siavice respondinda kaj respondenda, ekvilibre kaj racie.
Mi tre ŝatis vian supran artikolon. Ĉu vi ŝatus respondi al Orban? Lia teksto legeblas ĉe http://forums.ec.europa.eu/multilingualism/
Bv noti ke Orban, antaŭ verki sian respondon, legis la plejparton (verŝajne ĉiujn) tekstojn de esperantistoj, aperintaj kiel komentoj al lia unua artikolo. Inter tiuj tekstoj de esperantistoj, ĉeestis ankaŭ pluraj de nia amata Piron (sub la pseŭdonimo de Igor Negravaski - ne gravas ki[u]...) kaj de Zlatko Tiŝljar); do, por kompreni la respondo de Orban, estus bone trafoliumi la antaŭajn komentoj de la e-istoj...

Amike kaj estime,
Anĉjo
http://www.ipernity.com/home/ancxjo.pac-horano
javergara
javergara diras:
2008-02-09 16:29
Mi opinias ke la Maalouf-raporta propono stimuli la lernadon kaj kiel eble plej intiman kaj multaspektan regadon de tria, persona adoptolingvo (PAL) estas salutinda pasho antauen, kongrua al la ideoj de la Manifesto de Prago, nome plurlingveco che la individuoj kaj homgrupoj, konsciigho che la institucioj kaj homoj pri la funda valoro kaj richiga ghuindeco de la lingva diverseco, efika lingvoinstruado k.a. Tial, estus bone strategie subteni ghin kiel praktikan alproksimighon al la atingota ideohegemonio de nia etika, nerezignebla postulo por vere demokratia komunikado je chiuj niveloj bazita sur lingva egaleco kaj lingvaj rajtoj, do lingva demokratio.

Proponi sur la plej diversaj scenejoj Esperanton kiel unu el la multaj lernindaj PAL-oj povus malfermi pordojn (kaj oficialajn bughetojn) por plimultigi, plivastigi, pliprofundigi kaj kunordigi iniciatojn kiuj estus i.a. lau la vojo de tio kion ni jam faras (ekz. Herzberg kaj Bjalistoko kiel E-urboj, la Projekto Interkulturo de ILEI, ktp) kaj eble sur tute novaj, kreeme imageblaj terenoj. Nia komunumo pligrandighus kaj povus atingi socian kaj politikan influojn, dum nia lingvo farighus pli prestigha.

Esperanto indas kiel PAL ne char la E-uzantaro estus ia izolita "lingva minoritato", sed ghuste char la homo "kiu studas Esperanton lernas pri mondo sen limoj, en kiu chiu lando prezentighas kiel hejmo", kiel legeblas en la Manifesto de Prago. Se Esperanto gajnus terenon per sia taktike pli realisma parado kiel PAL, finfine la diverskala okupigho pri ghi eventuale igus pli rimarkebla antau chies okuloj tion, kion ni chiuj spertas (bedaurinde preskau kashe ghis nun) pri la mirakla libero, plenposedoshanco kaj prilingva konsciigho kiujn Esperanto donas al siaj uzantoj.

La nederlanda interlingvisto Wim Jansen skribis en sia doktorigha disertacio ke Esperanto estas "lingvo spertata kiel natura", kun multaj aplikoj kaj natura, afekcia kaj kreema traktado de la lingvo far ghiaj parolantoj. Oni povas do diri ke ghi fakte funkcias kvazau dua gepatra lingvo, ke ghi estas amata kaj regata kiel tia far ghiaj uzantoj. Ni povas fieri je tio ke Esperanto estas vivanta, kulture richa modelo de PAL, kies ekzisto tamen estas multe pli antaua (kaj reala !) ol tiu nuna koncepto.
yinyixing
yinyixing diras:
2008-02-10 09:45
Kial la ponto-lingvo estas Angla
sed ne la helpa esperanta ?
pjer
pjer diras:
2008-02-15 01:06
la angla ne estas la ponto-lingvo sed la rento-lingvo, ... por usonanoj, angloj ...
Esperanto estas la ponto-lingvo, ... por chiuj estontuloj
bab
bab diras:
2008-02-19 11:34
Ŝatu-neŝatu, sed en la praktiko la Angla (aŭ kriplita ”Globangla”), en la nuna mondo, oftege funkcias _kiel_ pontolingvo. (Kiam komercistoj Franca kaj Ĉina interkonsentas pri kontrakto, kiam Brazila junulino enamiĝas al Sveda junulo en Italio, kiam unu grava politikisto Kenja volas insulti alian gravan politikiston Kenjan, ktpktpktpktpktpktpktp.)
La problemo, ŝajnas al mi, estas ke iuj nacioj kontrolas la pontofinojn. Kiam du neanglalingvanoj pontolingvumas per la Angla, la ponto devas unue trapasi Anglalingvujon. Tio estas longa kaj komplika devio.
Esperantujo ofertas pli rapidan, pli facile starigeblan ponton, kiu en idealaj situacioj prezentas egalajn vojkondiĉojn por veturanto X-lingva kaj por veturanto Y-lingva.