Libera Folio revigliĝas
de Redakcio
—
Laste modifita:
2008-09-04 19:58
Post la intensa kongresa sezono la redakcio de Libera Folio libertempis en aŭgusto. Ekde la komenco de septembro nia bulteno denove revigliĝas.
Laŭplane novaj artikoloj aperos ĉiusemajne, kaj kontribuoj de legantoj tre bonvenas. Ni aparte invitas artikolojn por la rubrikoj Vidpunkto, Kulturo kaj En la reto. Proponojn sendu al la retpoŝta adreso de la redakcio, trovebla en la kolofono.
Estas nun la momento, kiam Renato CORSETTI devas iomete bilanci pri sia agado en Afriko. En 2006 li tamtamadis, ke okazos ILEI-konferenco en Afriko. Nun io okazis. Chu afrikaj esperantistoj povis diplomighi kiel E-instruistoj kiel tion diris Renato ? Certe raporto en Libera Folio pri la evento informojn priajn donos.
Libera Folio trovu la informojn !
GBEGLO Koffi, administranto de Afrika Centro Espeprantista