Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Ĝenerala direktoro de Unesko salutis la kongreson

Ĝenerala direktoro de Unesko salutis la kongreson

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 19:25
La ĉi-jara jubilea Universala Kongreso en Roterdamo estis oficiale malfermita dimanĉe matene per solena inaŭguro, kiu komenciĝis en salono Zamenhof je la 10-a horo. Specialan saluton al la kongreso sendis la ĝenerala direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura. Humphrey Tonkin festparolis pri la 100-jara Universala Esperanto-Asocio, kaj la multjara ĝenerala direktoro de UEA iĝis honora membro de la asocio. La festparolado de Humphrey Tonkin nun aŭdeblas en Ipernity.

La solenan inaŭguron de la kongreso enkondukis la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta. Poste estis legita la saluto de la alta protektanto, Gerdi A. Verbeet, prezidanto de la nederlanda parlamento. Ŝi esprimis sian admiron al la sindediĉa entuziasmo de la esperantistoj, kaj gratulis al la 100-jariĝanta UEA, aparte menciante, ke la sidejo de la asocio de pli ol 50 jaroj troviĝas en Nederlando.

La kongresanoj kun ovacio akceptis la specialan mesaĝon senditan al la kongreso de Koichiro Matsuura, la ĝenerala direktoro de Unesko, la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por edukado, scienco kaj kulturo. En sia mesaĝo li konstatis, ke lingvoj ĉiam estis en la kerno de la misio de Unesko.

Koichiro Matsuura klare ligis la koncepton de lingvaj rajtoj al la homaj rajtoj, menciante, ke jam en la unua artikolo de la konstitucio de Unesko la graveco de la lingvo estas menciita. La celo de Unesko laŭ tiu artikolo estas antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj "sen distingo pri raso, sekso, lingvo aŭ religio".

La ĝenerala direktoro en sia mesaĝo atentigis, ke Unesko laŭ sia propra naturo estas multlingva organizaĵo, kaj ke multlingvismo nuntempe pli ol iam ajn estas ŝlosila temo por la estonteco de la homaro. Laŭ li, la Universala Kongreso de Esperanto reprezentas unikan kontribuon al la afero de lingva diverseco. "Tial mi deziras al UEA, kaj al la organizantoj kaj partoprenantoj plenan sukceson en la diskutoj", li finis sian saluton.

Poste parolis interalie Ludoviko Zaleski-Zamenhof, la nepo de la iniciatinto de Esperanto. Li nomis sian avon "avo de ĉiuj esperantistoj". Salutis la kongreson ankaŭ la urbestro de Herzberg, germana urbo kiu oficiale nomas sin "la Esperanto-urbo" kaj donas fortan subtenon al la agado de la lokaj esperantistoj.

Simo MilojevićDum la solena inaŭguro estis diskonigita la decido de la komitato igi la multjaran ĝeneralan direktoron de UEA, Simo Milojević, honora membro de la asocio.

- Mi transdonas amason da imagataj ruĝaj tulipoj al la nova honora membro, kiu estas Simo. En la Jarlibro ni kompreneble skribos Simo Milojević. Li kiel komisiito de UEA instruis Esperanton dum pli ol unu jaro en Hinda Unio kaj Nepalo. De 1979 ĝis 1995 li partoprenis ĉiujn Universalajn Kongresojn, kaj estis kunorganizanto de la plej multaj, ĉeforganizanto de multaj, interalie de la jubilea kongreso 1987 en Varsovio, kun pli ol 6 000 partoprenintoj, rakontis Osmo Buller, la nuna ĝenerala direktoro de UEA.

Simo Milojević estis ĝenerala direktoro de UEA de 1983 ĝis 1995. Poste li laboris kiel la ĉefo de la libroservo ĝis la jaro 2002, kiam li pensiiĝis.

La festparoladon pri la centjariĝanta asocio faris la iama prezidanto de la asocio Humphrey Tonkin, kiu konstatis, ke por nova epoko necesas nova asocio, kaj UEA devas adaptiĝi al la evoluo de la socio. Laŭ li, organizaĵoj kiuj kolektas kotizojn por liveri servojn al siaj membroj spertas grandajn problemojn en la tuta mondo.

Humphrey Tonkin- Iam oni devis aliĝi al organizaĵo por esti aktiva esperantisto, sed tiel ne estas plu. Eblas lerni rete, legi rete, komuniki rete, kaj fine aperi kiel freŝbakita uzanto de Esperanto kiu neniam eĉ konsciis pri la ekzisto de Esperanto-organizaĵoj. La servoj, kiujn ni proponas, estas nun ofte liverataj senpage kaj pli rapide tra la reto, diris Humphrey Tonkin.

Li tamen ne opiniis, ke UEA pro tio perdas sian gravecon.

- La sola reala servo estas la progresigo de Esperanto. Por tio UEA ekzistas, pro tio ĝi faras sian laboron, ĝi kunigas la membrojn por difinita elo, por disvastigi nian lingvon, li daŭrigis, kaj estis interrompita de aplaŭdoj.

Humphrey Tonkin diris, ke li mem ne aliĝis al UEA por ricevi "servojn", nek por legi la revuon aŭ ricevi jarlibron, sed ĉar li kredas, ke UEA plej bone povas reprezenti la Esperanto-komunumon eksteren.

- Mi ne kontraŭas nian nunan agadon, ni daŭrigu la revuon kaj la kongresojn, ĉar nenio povas plene anstataŭi la personan kontakton. Sed ĉefe ni dediĉu niajn fortojn al la disvastigo de Esperanto, ĉar ju pli da homoj parolas gin, des pli valora ĝi iĝas. Esperanto estas trezoro dividebla sen limo, trezoro ne kaŝata, sed brilanta antaŭ la mondo. Enirante sian duan jarcenton nia kara UEA aŭdigu sian fortan vokon kaj disvastigu sian novan senton per la rimedoj de la nova epoko.

La tuta festparolado de Humphrey Tonkin nun aŭdeblas en Ipernity.

arkivita en: ,
Lu
Lu diras:
2008-07-21 01:00
Kiam mi legas pri la parolado de Humphrey Tonkin, mi havas la impreson, ke li eble legis multajn tekstojn pri lingvistiko kaj literaturo, sed malpli multajn pri organizado de asocioj. Kelkaj asocioj, kiuj liveras bonajn servojn al siaj membroj, fartas tute bone - ekzemple asocioj pri mediprotektado aŭ por aŭtoŝoforoj. La demando estas, kial UEA havas hodiaŭ same malmultajn membrojn kiel en la jaro 1948 - kaj ne sufiĉas kiel respondo, ke iuj aliaj asocioj (kiuj same ne adaptiĝis al la modernaj tempoj) estas simile malsukcesaj.

Se laŭ Tonkin la "sola reala servo estas la progresigo de Esperanto", la stagnado de UEA ne estas miraklo, ĉar membroj deziras ion pli realan kontraŭ sia mono. Kaj krome bedaŭrinde ĝuste pri la progresigo de Esperanto UEA ne estas aparte sukcesa. La progresantaj kampoj kiel ekzemple muziko, renkontiĝoj aŭ interreto estas ĝuste tiuj kampoj, kie UEA kaj ties landaj asocioj ne faras grandajn kontribuojn al la kresko de Esperantujo.

Mi krome ne kredas, ke UEA "plej bone reprezentas la Esperanto-komunumon eksteren". Tro malofte ĝi ekzemple transdonas mesaĝojn al la amaskomunikiloj - kaj se tio okazas, tro ofte oni parolas pri iaj lingvoproblemoj kaj pri la deziro fariĝi mondlingvo. Laŭ la kompreno de la ekstera mondo (kaj laŭ mia propra) gravaj lingvoproblemoj ne plu ekzistas pro la funkciado de la angla. Kaj kiu hodiaŭ paroladas pri la deziro, ke Esperanto fariĝu mondlingvo, tiu facile estas priridata - tro malgranda aspektas la ĝisnuna progreso de Esperanto tiudirekte kaj tro nebula estas la priskribo flanke de la Esperanto-asocioj, laŭ kiu vojo oni venu al la fina celo.

Volonte mi dediĉas min al la disvastigo de Esperanto - sed prefere en kadro adaptita al la hodiaŭa realeco de Esperanto.
andrejg
andrejg diras:
2008-07-21 07:54
> la stagnado de UEA ne estas miraklo, ĉar membroj deziras ion
> pli realan kontraŭ sia mono. La progresantaj kampoj kiel
> ekzemple muziko, renkontiĝoj aŭ interreto estas ĝuste tiuj
> kampoj, kie UEA kaj ties landaj asocioj ne faras grandajn
> kontribuojn al la kresko de Esperantujo.

Se vi analizos la plej grandajn sukcesojn kaj malsukcesojn de UEA, vi versxajne rimarkos, ke inter la unuaj estas cxefe la volontulaj agadoj, kiam granda nombro da movadanoj kunagis (kiel siatempa Delegita Reto, Pasporta Servo de TEJO, kaj nepre UK-oj). Kaj inter la malsukcesoj estas pluraj provoj "agi profesie" (la okazoj, kiam oni dedicxis la membrokotizojn por pagi salajrojn por profesia "progresiga agado"). Ne tiom ecx malsukcesaj ili estis enhave, kiom malsuficxegaj: ekz. la fortoj de unu-du salajruloj suficxis por prepari du-tri kvalitajn eksterajn gazetarajn komunikojn semajne - sed por la mondo rimarku tion, necesus miloble pli. Kaj ne nur miloble pli da mono - necesus ankaux miloble pli la reala loka, landa kaj internacia volontula E-agado, ja oni ne povas simple elpensi gazetaran komunikon el nenio.
Lu
Lu diras:
2008-07-21 10:28
> ekz. la fortoj de unu-du salajruloj suficxis por prepari
> du-tri kvalitajn eksterajn gazetarajn komunikojn semajne -
> sed por la mondo rimarku tion, necesus miloble pli.
> Kaj ne nur miloble pli da mono - necesus ankaux
> miloble pli la reala loka, landa kaj internacia
> volontula E-agado, ja oni ne povas simple elpensi
> gazetaran komunikon el nenio.

Ni progresu per paŝo post paŝo. Du gazetaraj komunikoj semajne estas multe tro - kaj por niaj fortoj kaj por la preteco de la ekstera mondo akcepti niajn novaĵojn. Ankaŭ ne nepre necesas nun krei pliajn aktivecojn - sufiĉas raporti pri tio, kio jam okazas. Ekzistas internaciaj renkontiĝoj de pli ol cent homoj el pli ol deko da landoj, pri kiuj oni NE kontaktas la amaskomunikilojn! Tiel oni nek progresigas Esperanton ĝenerale nek certigas la estontecon de la koncerna renkontiĝo.

Laŭ mia impreso UEA transdonas preskaŭ neniam informojn al la gazetaro de Roterdamo (se ne estas UK). Mi supozas, ke almenaŭ la apero de libroj, gastoj kaj volontuloj el eksterlando, jara raporto kaj similaj aferoj povus prezenti bazon por amaskomunikilaj kontaktoj. Unu tia gazetara komuniko baze postulas proksimume duonan labortagon, aldoniĝas la tempo por ĝenerala preparo de la kerna mesaĝo kaj por la pretigo de adresaroj k.c.; aldoniĝas tempo por intervjuoj k.s. - sed tio jam apartenas al la plezura parto, kiu donas senton de sukceso. Aŭ eble ne, ĉar kelkfoje mi havas la impreson, ke por UEA nur la enkonduko de Esperanto en ĉiujn lernejojn de la mondo kalkuliĝas kiel sukceso - dum simpla artikolo en loka aŭ regiona gazeto estas io tro banala por ke tutmonda organizo pretus ĝoji pri ĝi. (Aŭ kion dirus la komitato, se la CO fiere raportus pri kvin artikoloj jare en la Roterdama gazetaro? Se la artikolojn ne transprenus tutmondaj agentejoj, verŝajne oni grumblus pri misuzo de labortempo... Dum mi dirus, ke gazetaraj raportoj en Roterdamo estas la bazo por agentejaj raportoj en tuta Nederlando, kiuj siavice estus bazo por transpreno en eksterlandon.)

> sed por la mondo rimarku tion, necesus miloble pli.

Vi volas, ke la mondo rimarku tion - mi kontentiĝas, se cento da homoj rimarkas artikolon kaj kvin el ili ie eklernas. Kaj ĉe la venonta artikolo pliaj kvin. Kaj tiel plu - Romo ne konstruiĝis en unu tago kaj simile estas pri la iama enkonduko de Esperanto.

Ni konsciu cetere, ke la sukcesoj en Herzberg ne falis el la ĉielo. Dum dudeko da jaroj Peter Zilvar regule informis la gazetaron kaj atingis ĉ. milon da gazetaraj raportoj - kaj "subite" oni decidis nomi la urbon "Esperanto-urbo".
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-07-21 13:28
Kompreneble, estus konvene se ankaŭ Roterdamo oficiale nomus sin Esperantourbo. Sed se UEA implikiĝu en tia projekto, la iniciato devas veni de la loka klubo aŭ eble (ĉar la urbo estas granda, sed la lando malgranda) de la landa asocio. La ĉefpezo de la agado de UEA devas kaj nur povas esti la aplikado.

La landa asocio kaj la loka klubo de la UEA-rezidejo devus ambicii kaj rajti akiri iajn privilegiojn en la UEA-sistemo. Ne ĉiuj landaj asocioj estas same gravaj al UEA, kaj tute same asocioj en grandaj landoj kun longa Esperantotradicio estas malpli dependaj de UEA ol la Esperantistoj en malgrandaj kaj novaj landoj. Mi kredas ke UEA pro erarvaginta idealismo traktas ĉiujn asociojn tro egale.

Do, UEA dependas de la landaj kaj lokaj Esperantoorganizoj en la ekstera informado. Sed ĝi povus fari multe pli por informi la Esperantistaron pri la evoluo de aliaj internaciaj organizaĵoj, registaraj kaj neregistaraj. Ankaŭ UN, EU kaj la aliaj unioj havas ian internan ideon, sed la Esperantistoj estas komplete blindaj al tio.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-07-21 13:01
Ĉu pro la funkciado de la angla ne plu ekzistas gravaj lingvoproblemoj? Nu, tio ja dependas de onia difino de "lingvo", kaj la ĵurio ankoraŭ diskutas pri tio. Laŭ iuj la homa lingvo estas perfekta sistemo, kaj tiam oni ja ŝajne apenaŭ povas paroli pri lingvaj problemoj entute, sed nur pri misteroj.

Mi ne kredas ke la averaĝa membro deziras ion pli de UEA ol ke ĝi progresigu Esperanton. Kiel Esperantistoj ni estas idealistoj; pri tio ni nek fieru nek malfieru, tio simple estas parto de la realeco. Sed se Esperanto ne solvas problemojn kiujn la Angla lasas nesolvitaj, kial do oni klopodu por Esperanto?