Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Solena konferenco en la sidejo de Unesko

Solena konferenco en la sidejo de Unesko

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-26 08:57
La Zamenhof-taga konferenco en la sidejo de Unesko estis granda sukceso. Tion opinias Louis Zaleski-Zamenhof, la nepo de la kreinto de Esperanto, kiu mem estis invitita fari prelegon pri sia avo. Kiel reprezentanto de la ĝenerala direktoro de Unesko elpaŝis programspecialisto Mauro Rosi, kiu aparte dankis al UEA pro multlingvaj tradukoj de la mesaĝo de la ĝenerala direktoro pri la Internacia Jaro de Lingvoj. La tuta aranĝo okazis en la franca kaj en Esperanto, kun samtempa interpretado en ambaŭ direktoj. Post prelegoj okazis ankaŭ debato, dum kiu estis traktitaj interalie demandoj pri la kulturo de Esperanto kaj pri ĝia instruado. La publiko ne tute plenigis la 400-lokan salonon.

La Zamenhof-jaro, dum kiu oni festos la 150-an datrevenon de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, estis impone inaŭgurita per la konferenco "Esperanto, lingvo justa", kiu samtempe ligiĝis al la finiĝanta Internacia Jaro de Lingvoj. Ĝi havis lokon en la sidejo de Unesko en Parizo kaj okazis en la Zamenhof-tago, la 15-a de decembro 2008.

La konferenco estis iniciatita de la pola ambasadoro ĉe Unesko, Maria Wodzyńska–Walicka, al kies iniciato aliĝis ŝia litova kolegino Ina Marčiulionytė. La konferencon prezidis Barbara Despiney, reprezentanto de UEA ĉe Unesko. Ĝi disvolviĝis en du lingvoj, Esperanto kaj la franca, kun samtempa interpretado inter ili.

Plejparte estis uzata la franca lingvo - eĉ la litova ambasadoro, kiu unue planis paroli en la angla, parolis en la franca - kun interpretado al Esperanto. Nur la mesaĝoj de Probal Dasgupta kaj de Carlo Minnaja estis legitaj en Esperanto, kun samtempa interpretado al la franca. Oni ankaŭ disdonis al kelkaj petantoj skriban tradukon de la mesaĝoj en la angla. Interpretis Cyrille Hurstel kaj Francisko Simonnet.

Komence la ambasadoroj Wodzyńska-Walicka kaj Marčiulionytė bonvenigis la ĉeestantojn en la 400-loka salono. La publiko reprezentis almenaŭ 12 landojn. Poste Claude Nourmont, vicprezidantino de Universala Esperanto-Asocio, legis en Esperanto la salutmesaĝojn de prezidanto Probal Dasgupta kaj de la Akademio Internacia de la Sciencoj, senditan de ĝia vicprezidanto Carlo Minnaja.

Kiel reprezentanto de la ĝenerala direktoro Matsuura, programspecialisto Mauro Rosi el la Sekcio de kulturaj esprimoj kaj kreaj industrioj faris enkondukan paroladon pri la Internacia Jaro de Lingvoj. Li aparte dankis al UEA pro ĝia agado antaŭ unu jaro por tradukigi al multaj lingvoj la mesaĝon, per kiu la ĝenerala direktoro de Unesko enkondukis la Jaron kaj skizis ĝiajn celojn.

Emociiga por multaj estis la ĉeesto de d-ro Louis Zaleski-Zamenhof (sur la foto), la nepo de la kreinto de Esperanto, kiu faris prelegon pri Ludoviko Zamenhof kiel idealisto, substrekante la aktualecon de liaj idealoj kaj tute aparte tiun de toleremo.

uneskopublikoPri Zamenhof kiel lingvisto prelegis Henriette Walter, honora profesoro ĉe la Universitato de Haute Bretagne. Ŝi reliefigis el lingvistika vidpunkto avantaĝojn de Esperanto kompare kun naciaj lingvoj kaj aliaj planlingvoj. La ne-esperantistaj partoprenantoj povis gustumi la Internacian Lingvon per provleciono el la ĵus lanĉita DVD-disko "Esperanto estas", post kiu Estelle Maria Loiseau parolis pri la temo "Esperanto en tria jarmilo", precipe el la junulara vidpunkto.

Restis tempo por interesa debato kun demandoj, interalie pri la oficiala instruado de Esperanto kaj ĝia kulturo. La demandoj kaj intervenoj dum la debato ĉefe venis de esperantistoj, sed la respondoj ankaŭ celis Uneskon kaj la neesperantistajn ĉeestantojn. Kiel kutime en Parizo, partoprenantoj povis daŭrigi diskutadon en la halo, ĉirkaŭ honorvino donacita de la pola ambasado.

Laŭ François Lo Jacomo, unu el la kunorganizintoj, la aranĝo bone sukcesis.

- La salono aspektis sufiĉe plena, almenaŭ pli ol duone, okazis filmado, surbendigo, kaj tiel plu. La debato ĉe la fino ŝajnis al mi interesa.

Ankaŭ Louis Zaleski-Zamenhof en mesaĝo sendita al la organizantoj opiniis la konferencon ĉe Unesko "brila sukceso".

Laŭ gazetara komuniko de UEA kaj propraj informoj. Foto: François Lo Jacomo

arkivita en:
chielismo
chielismo diras:
2008-12-17 15:49
Gratulon al brila sukceso ĉe Unesko! Ĉu helpa lingvo por Unesko antaŭ ol fariĝi la helpa ĉe UN? Ŝajnas ke la plej brila estas debato ĉe la fino de la brila okazo. Ĉu eblus okazi simila debato sur TV. Ŝajnas ke eŭropanoj devas diskuti debate pri lingva problemo...
tsalomon
tsalomon diras:
2008-12-18 11:52
> la nepo de la kreinto de Esperanto, ...

"Mi ne volas esti kreinto de la lingvo, mi volas nur esti iniciatoro."
L. L. Zamenhof

Vidu la artikolon pri Zamenhof ĉe:
http://interpopolalingvo.inf.hu
slavik
slavik diras:
2008-12-19 21:54
Oni povas multe paroli pri personaj preferoj de Zamenhof, sed ĝuste li kreis la bazon de Esperanta gramatiko kaj vortaro, kaj ĝuste dank' al liaj klopodoj la lingvo ne ripetis la sorton de siaj mil parencoj, sed sukcesis iĝi lingvo de nia viva diskuto :)

Estas tute normale, ke ĵurnalisto ĉi-kuntekste nomas Zamenhofon "kreinto de Esperanto".
Lu
Lu diras:
2008-12-20 20:05
LLZ - kreinto de la bazo de Esperanto, iniciatinto de la nuna lingvo kaj komunumo, ĉu?
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-12-21 13:27
Ekzistas limigita aro da reguloj por la homa lingvo, do rilate la lingvon LLZ "nur" iniciatis proponon kiel kombini ilin por uzo en internacia komunumo. Sed koncerne la Movadon li efektive kreis ion novan. La antauxa provo, de Martin Schleyer, ja ne estis sukcesa. En normala jxurnalisma lingvajxo oni ne klare distingas.
Peter
Peter diras:
2008-12-22 21:01
"La antaŭa provo, de Martin Schleyer, ja ne estis sukcesa. En normala ĵurnalisma lingvaĵo oni ne klare distingas."

Bone, eble ne havas sencon disputi kun ĵurnalistoj pri tio, ĉar por ili la demando kreinto / iniciatinto estas harfendado.

Sed okulfrape ne estas tiel; Zamenhof preparis la fundamenton, montris al la homoj kiel aspektu brikoj, pordoj kaj fenestroj kaj cetere lasis ilin konstrui la domon laŭ iliaj ideoj kaj preferoj. Kontraste al tio Schleyer ludonis meblitajn ĉambrojn. Sendube ĝuste tiu diferenco decidis inter plena sukceso kaj kompleta fiasko.

Peter