Ziko van Dijk malkaŝas sekretojn de la UEA-arkivo
Libera Folio: Nun aperis via historia verko pri UEA, La Asocio. Ĉu ĝi estas la traduko de via germanlingva disertaĵo?
Ziko van Dijk: Ne, kvankam ankaŭ ĝi rilatas al la historio de UEA. Ĉe mi kolektiĝis kelkaj artikoloj kiuj estis tro longaj por Esperanto-revuo, kaj tro mallongaj por propra eldono. Tial mi kunmetis ilin en unu volumon.
Ŝajne temas unuflanke pri studoj, kaj aliflanke pri epizodoj?
- La unuaj tri kontribuoj estas fakte historioj pri temoj, de la komenco ĝis la fino. Ekzemple pri la historio de Biblioteko Hector Hodler. La aliaj pritraktas unuopajn eventojn aŭ malgrandajn temojn, kiel la problemojn de Gian Carlo Fighiera en Varsovio 1959.
La unua jubilea kongreso en Pollando... kio malhelpis al la konstanta kongresa sekretario tiam?
- Fighiera raportis en siaj leteroj pri antisemitismo, ŝtatsekuro, klika ekonomio kaj entute malrespekto de la kongresa regularo. UEA devis okazigi krizan konferencon en Londono, kaj vicprezidanto Holmes vojaĝis al Varsovio por enketi.
Ĉu ĉiuj eroj estas tiel krimrakontaj?
- Nu, pli strukturhistoria estas la historio pri la statutoj de UEA. Danke al sistemeca pritraktado nun eblas superrigardi, kian longan vojon la Asocio iris por atingi fine la nunan staton. Kaj oni komprenas, kial reformo de la nuna statuto estus tre malfacila.
Ĉu la moŝtoj de UEA ne kontraŭis la publikigon de tia verko, kiu montras sekretojn kaj fuŝojn el pasintaj tempoj?
- La celo de la verko ne estas ridindigi, sed prezenti kazojn el kiuj la Asocio lernis. Kutime la estroj ja reagis konvene al la multflankaj defioj. Cetere, UEA-estraranoj kaj direktoro Osmo Buller ofte subtenis mian laboron kaj montris multe da interesiĝo. Ili eksciis pri flankoj de prauloj, kiujn ili ne konis antaŭe. Kaj la eroj de La Asocio ja finiĝas je la jaro 1966...
Vi aludas la aŭdiencon ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kiam Ivo Lapenna "ne fariĝis heroo de Novjorko", kiel vi skribis.
- Tiu oktobro 1966 kun la "Propono al UN" vere estis strangaĵo, kaj Humphrey Tonkin kaj karmemora Lee Chong-Yeong en 2003 ne povis kompreni, kial Lapenna entreprenis tian kampanjon sen perspektivo pri sukceso. Danke al arkivaj dokumentoj nun venis iom da lumo en la aferon: la rifuzo de UN meti la UEA-proponon pri Esperanto en la tagordo, ne estis tiel skandala kiel Lapenna asertadis poste.
La Asocio ŝtopas provizore breĉon kaj kontentigos jam multe da scivolemo. Sed kiel statas pri via ĉefverko, Die neutrale Sprache? Ĉu via disertataĵo iam aperos en Esperanto?
- Iam ĝi certe aperos, mi povas jam nun diri. Sed kiam... mi kutime ŝercas ke lerni la germanan pli rapidas ol atendi.