Verdaj kaj bluaj steloj en Bjalistoko
Bjalistoko estis por mi, kiel judo loĝanta en Israelo, unu el la plej bonaj el preskaŭ tridek Universalaj Kongresoj kiujn mi partoprenis ekde 1974. Grandan rolon en tiu pozitiva impreso ludis la organizantoj, ne nur esperantistoj, sed ne malpli la urbaj instancoj kaj loĝantoj, kiuj entuziasme kunlaboris kun la esperantistoj por digne kaj agrable gastigi la kongreson festante la jubileon de la juda Bjalistokano Zamenhof, ne ignorante la judan pasintecon kaj eĉ emfazante ĝin.
Tiuj pozitivaj spertoj malgravigis ĉe mi la impreson de la kelkaj kontraŭ-esperantaj (kaj eventuale kontraŭ-judaj) vandalaj agoj okazintaj dum la kongreso kaj antaŭ ĝi. Ekstremistaj grupoj troviĝas ĉie, sed mi emas kredi ke la urbaj instancoj kaj la lokaj amasoj sincere subtenis Esperanton kaj respektis la judan devenon de ĝia kreinto.
Jam alvene, sur la kajo en Bjalistoko, videblis multaj verdaj flagoj kaj steloj kaj bone ekipita Esperanto-informbudo. La kongresa dokumentaro estis impone riĉa – diversaj turismaj prospektoj, reklamoj kaj kompaktdiskoj en Esperanto. Alia prognozo de la bonvolo kaj klopodo de la urbestraro digne gastigi la kongreson estis la impona urbestra saluto en escepte bona Esperanto.
Verdaj flagoj kaj kvinpintaj steloj videblis abunde en la urbocentro, kie oni povis vidi ankaŭ aliajn stelojn, sespintajn kaj bluajn "stelojn de Davido" – sur la israelaj flagoj ĉe la podio en la centra urba placo, kie okazis folklora danc-festivalo paralele de la UK. Lunde oni prezentis tie Esperantan koncerton, kaj dum ĝia fina vespero (marde) aperis israela trupo, prezentanta jidajn kaj israelajn dancojn kaj kantojn, kiu ricevis longan kaj entuziasman aplaŭdon de la grandega spektantaro plenpleniganta la ĉefan placon.
Samtempe en la kongresejo okazis belega klezmera (judmuzika) koncerto, kaj la kanton "Hava Nagila" mi tiun vesperon aŭdis dufoje: en la urba placo kaj denove en la klezmera koncerto ĉe la kongresejo. Tiun ĉi koncerton prezentis bonega kvinpersona Bjalistoka grupo, Chanajki. Dum plena horo ili kantis kaj ludis jidajn kantojn, fervorigante la spektantojn, kiuj ĉe la fino ekstaris kaj longe aplaŭdis.
Anekdote, tuj sekve de la klezmeroj, pluraj kongresanoj denove spektis verdan stelon (kvankam ne kvinpintan), ne surflage sed en la ĉielo, kadre de IKU-AIS-kurso pri "400-jara jubileo de la teleskopo". Jidaj dancoj okazis ankaŭ dum alia IKU-AIS kurso, tiu de la israelano Tsvi Sadan (pri la jida kaj Esperanta lingvoj en la interreto), kiu fine de sia prelego surprizis la spektantojn per jidaj dancoj. Sadan prelegis ankaŭ kadre de la Esperantologia Konferenco, pri la juda fono de Zamenhof kaj Esperanto.
Kortuŝe levis la judan historion en la kongresurbo la prelego de la pola esploristo Tomasz Chmielik (kiu tradukis en Esperanton parton de la libroj de Isaac Bashevis Singer) pri la filmoj de la fratoj Goskind - judaj reĝisoroj kiuj filmis la judan vivon en ses polaj urboj, kelkajn monatojn antaŭ la komenco de la dua mondmilito. Ili fidele registris la vibran vivon en la judaj kvartaloj, vivo kiu baldaŭ poste malaperis en la holokaŭsto. Du iliaj filmoj – pri Bjalistoko kaj Varsovio - estis projekciitaj dum la prelego.
Tiu malaperinta pasinteco reflektiĝis ankaŭ en la skribaĵo sur la urba gvidtabulo ĉe la domo de Zamenhof (kaj aliaj pasintecaj monumentoj): "Tio, kio ne plu ekzistas".
Okaze de la kongreso kaj la 150-a jubileo de Zamenhof, la urbo kreis turisman "Esperanto-kulturan vojon" - promen-itineron tra pli ol dudeko da gravaj monumentoj kaj lokoj, ĉ. duono de ili ligitaj al Zamenhof (la domo kie li naskiĝis, lia lernejo, lia monumento) aŭ portantaj lian nomon (Ulica Zamenhofa, du kulturaj centroj, porinfana hospitalo, kafejo).
Estas indikita ankaŭ la sinagogo (sed bedaŭrinde ne la juda tombejo). Apud tiuj monumentoj troviĝas klarigaj tabuloj trilingvaj: en la pola, Esperanto kaj la angla.
Aldone aŭtobusoj portis ŝildojn pri Esperanto, E-menuoj troviĝis en restoracioj, kaj homoj surstrate interesiĝis pri Esperanto.
Parenteze, similan konservemon kaj restaŭradon de la juda pasinteco (kvankam nuntempe sen judoj) mi spertis en la bele restaŭrita juda kvartalo en Krakovo (Kazimierz) – en forta kontrasto al la situacio en la okdekaj – kaj ĉe judaj monumentoj en Varsovio (la juda tombejo, monumentoj de la getto, la sinagogo kaj la juda teatrejo).
Amri Wandel
En la unua vespero – sabate – estis prezentitaj dum 1,5 horoj belegaj kantoj de la tiama juda urbeto ("Ŝtetlo"). Kantis ilin jidlingve kaj hebree la konata polino Irena Urbanska, akompanata de s-ro Lic, kiu ludis alterne per kelkaj muzikiloj. Ankaŭ tiu ĉi koncerto akiris grandan sukceson.
La urbestraro tre malavare kaj larĝanime dediĉis al ni - la kongresanoj kaj la movado - sian fortostreĉon. Interalie ili substrekis per diversaj dumkongresaj artaj programoj la judecon de Zamenhof kaj de la tiama Bjalistoko: per judkulturaj programeroj ktp. Tiu ĉi urbestraro ankaŭ iniciatis antaŭ nelonge partan riparadon de la juda tombejo.
Kaj mi ricevis informon pri tio, ke la vicurbestro Aleksander Sosna (ankaŭ prezidanto de la LKK) multe agas por konservi la memoron de la nepolaj etnoj vivintaj en tiu ĉi urbo antaŭ la mondmilito.
Resume, kiel judo mi sentis grandan ĝojon en tiu ĉi "Zamenhof-jubilea" kongreso de Esperanto.
Josi Ŝemer