Esperanto malpermesita en germana lingvokonkurso
Ofte lige al Esperanto aperas la demando, kial ĝi ne jam estas pli disvastigita. Unu el la respondoj estas, ke Esperanto kiel t.n. "artefarita lingvo" estas kelkloke diskriminaciata kompare kun aliaj lingvoj. Tio okazas, kvankam estas homoj en pli ol 120 landoj, kiuj parolas Esperanton, kaj en la rangolistoj de lingvoj nia Esperanto aperas plej ofte inter la dekkvina kaj la kvardeka loko, depende de la kampo. En la ĉiutaga uzado la "artefariteco" ludas nur tre malgravan rolon.
Ĉiuj fremdlingvoj egalas - unu malpli egalas...
Ekzemple la germana "Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj" ("Bundeswettbewerb Fremdsprachen") ne permesas Esperanton kiel konkursan lingvon, en kontraŭdiro al la publikigitaj kondiĉoj de partopreno. Tiu konkurso en diversaj kategorioj direktiĝas al lernejanoj inter la 7-a kaj la 13-a klaso, kiuj do aĝas ĉ. 12 ĝis 19 jarojn. Ĉi-jare oni invitas lernejanojn interalie al esea konkurso, kie ili povas partopreni per eseo "en fremdlingvo laŭ ilia elekto". Tamen la oficejestro, s-ro Bernhard Sicking, informis, ke Esperanto ne rajtas esti konkursa lingvo; li citis malnovan decidon de la konkursa konsilantaro, laŭ kiu "artefaritaj lingvoj" ne rajtas partopreni.
Imprese do estas, ke la konkurso ne nur diskriminacias kontraŭ Esperanto, sed aldone ne publikigas la diskriminacian decidon. La sekvo estas, ke de tempo al tempo Esperanto-parolantoj aŭ -asocioj iom protestas - sed la renomo de la konkurso estas bona, la renomo de Esperanto estas malbona kaj sekve ili povas permesi al si maljustecon sen malagrablaj sekvoj. Se kontraste ili malferme publikigus la decidon, ili verŝajne ricevus daŭre mesaĝojn de la Esperanto-flanko kaj eble eĉ de aliaj subtenantoj.
La fremdlingva konkurso estiĝis fine de la sepdekaj jaroj kiel privata iniciato de "Asocio de Donacantoj por la Germana Scienco" (Stifterverband für die Deutsche Wissenschaft), en kiu membras trimilo da germanaj entreprenoj, kiuj komune subvencias la sciencon per ĉ. 20 milionoj da eŭroj jare; krome la asocio administras multajn fondusojn, kiuj donacas aldonajn ĉ. 100 milionojn da eŭroj jare. La Asocio de Donacantoj iam poste fondis plian "Asocion por Kleriĝo kaj Talento", kiu administras la konkurson pri fremdlingvoj kaj kelkajn aliajn iniciatojn.
En 1981 la konkursa teksto alvokis partopreni per vivanta lingvo. Kiam aliĝis la tiama lernejano Martin Haase per Esperanto, la konkursa konsilantaro faris decidon ne akcepti "artefaritajn lingvojn". Do jam en 1981 la konkurso ne sekvis la proprajn regulojn.
La tiama ĉeforganizanto de la konkurso estis Thomas Finkenstaedt, profesoro pri la angla lingvo en Augsburg, kiu okupiĝis interalie pri la rolo de la angla kiel internacia lingvo. Laŭ onidiroj el du fontoj li neniel volis permesi la partoprenon per Esperanto. Por atingi tion li minacis ne plu organizi la konkurson, se oni allasus Esperanton. Ĉar la Asocio de Donacantoj ne havis alian organizanton, ĝi cedis kaj la konsilantaro malakceptis "artefaritajn lingvojn". Ĝis hodiaŭ oni neniam donis klarigon pri la kialoj de tiu decido, kiu kompreneble ekskludis antaŭ ĉio Esperanton - supozeble ĉar estis neniu plia kaŭzo ol persona malŝato.
Okazis tiutempe iom da leterinterŝanĝo kaj gazetara publikigo (aktivis ĉefe Rudolf Fischer kaj mi) - sed fine la Esperanto-flanko ne havis efikan rimedon por defendi sin kontraŭ la decido de privata asocio. En la posta jaro la konkurso eksplicite ekskludis Esperanton - restis nenio por fari.
En 1990 okazis dua provo en la konkurson enigi Esperanton, kiun gvidis Wolfgang Schwanzer kaj Rudolf Fischer. Ankaŭ tiam estis iom da diskutado, sed neniu progreso.
Dum la postaj jaroj la konkurso iom foriris el la atento de la Esperanto-parolantoj en Germanio. Eble erare, ĉar ĝi ja celas la plej bonajn lingvolernantojn el lernejoj kaj ĝi enhavas ankaŭ kategorion, en kiu oni konkursas per du lingvoj - la partoprenantoj do estas bona celgrupo por Esperanto (kvankam ankaŭ ĉi tie eble nur unu el cent interesiĝos lerni nian lingvon). Dum la lastaj tagoj mi legis pri du knabinoj lernintaj Esperanton, kiuj fakte partoprenis en la konkurso. Unu el ili iam demandis pri Esperanto kaj ricevis nean respondon.
Hazarde antaŭ nelonge mi denove legis pri la konkurso, en kiu laŭ gazetara publikigo lernantoj rajtas partopreni "per ĉiu lingvo". Mi do demandis jam timante la malakcepton - kaj tiu venis. Tamen estas kelkaj ŝanĝoj kompare kun la situacio antaŭ jardekoj. Plej grave: la membraro de la konsilantaro ŝanĝiĝis (mi ankoraŭ ne kontaktis ilin persone, do ne jam scias pri iliaj eblaj antaŭjuĝoj pri Esperanto). Krome la konkurso nuntempe ricevas ĉ. 53 procentojn de siaj financaj rimedoj el la tutgermana ministerio pri kleriĝo kaj esplorado.
La ministrino membras en la kuratorio de la organizanta asocio kaj kunlaboranto membras en la konsilantaro. La kulturministerioj de la unuopaj germanaj federaciaj landoj multe helpas en la organizado de la konkurso. Sekve la agado de la konkurso fariĝis iugrade politika kaj pli publika. Estas espero, ke tial la konkurso malpli emos diskriminacii kontraŭ Esperanto, ĉar eventuale la partoprenantaj politikistoj ricevos publikajn demandojn, ekzemple: Ĉu la decido de la konkurso signifas diskriminacion de Esperanto kaj de Esperanton parolantaj lernejanoj kompare kun aliaj?
Mi demandis min, ĉu indas investi energion kaj tempon en la klopodadon enigi Esperanton en la konkurson. Mi kredas, ke jes, ĉar ni simple ne akceptu diskriminacion kontraŭ Esperanto surbaze de ties deveno - same kiel ni ne deziras diskriminacion kontraŭ homoj pro deveno.
Kelkaj homoj timas, ke eventuale ne partoprenos lernantoj per Esperanto aŭ ne sufiĉe da. Entute 15.000 germanaj lernantoj okupiĝantaj pri lingvoj partoprenas en la konkurso ĉiujare - inter tiuj certe troviĝos kelkaj kun intereso pri Esperanto, kiuj konatiĝos kun ties facileco kaj internacieco. Krome ja kelkaj Esperanto-parolantoj en Germanio estas lernejanoj; ankaŭ ili povos partopreni. Kaj, se vere neniu partoprenos, tio povos esti bazo por primoko, sed ne argumento por denove ekskludi nian lingvon...
Kion fari? Evidente la konkurso ne deziras havi publikan informon pri la ekskludo de Esperanto - kontraste tio estas nia intereso. Estas do utile montri, ke la informo jam atingis homojn el la tuta mondo: Bv. skribi al info@bundeswettbewerb-fremdsprachen.de en via lingvo (ja estas konkurso pri fremdlingvoj...) kun eble unu frazo en Esperanto; petu ke ili permesu la partoprenon per Esperanto. Gravos supozeble ne tiom la longeco de via retletero kiom la nombro de retleteroj kaj la nombro de landoj. Estus tre afable, se vi povus atentigi pri la temo ankaŭ viajn amikojn kaj konatojn, kiuj ne parolas Esperanton, sed simpatias kun ĝi. Se vi havas kontakton kun gazetaro, estus bele transdoni la informon kaj post publikigo informi min (aŭ enskribi ĉe Facebook).
Eble vi ŝatos sendi peton ankaŭ al la "Asocio de Donacantoj" (Stifterverband), la germana federacia prezidento (kiu estas patrono de la konkurso), la federacia ministrino pri kleriĝo kaj esplorado, la eldonejo Cornelsen, la lingvovojaĝa entrepreno EF aŭ aliaj subtenantoj de la konkurso. Vi povus informi ankaŭ instruistojn pri fremdaj lingvoj kaj politikistojn favorajn al Esperanto petante subtenon.
Por publike montri la subtenon pri la temo mi instalis peticion Por Esperanto en 'Bundeswettbewerb Fremdsprachen ĉe Facebook. Ĝis nun aliĝis ĉiutage ĉ. 30 homoj. Ankaŭ tie estas aparte bonvene, se vi invitas ĉiujn viajn amikojn kaj konatojn aliĝi.
Kaj kiel plu? Ni vidu. La peto permesi Esperanton atingis ilin kaj ili traktos ĝin. Ni povas trankvile kolekti subtenon por nia afero en la reto kaj de tempo al tempo informi la gazetaron pri ĝi. Se la peticio ĉe Facebook daŭre kreskas kaj se ni sukcesas daŭre informi ĉiujn homojn ligitajn al la konkurso pri la diskriminacio, ili supozeble iam cedos.
Lu Wunsch-Rolshoven
Mi antaŭ nelonge legis pri la fruaj tagoj de tiu projekto (proksimume la samaj kiel tiuj de Esperanto), kiam eĉ Ben-Yehuda ne povis peti kafon kun sukero de sia edzino.
Ĉu la estraro do kuraĝus malpermesi ke konkursantoj ne verku hebrea?