Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Esperanto ne estas plene funkcianta lingvo

Esperanto ne estas plene funkcianta lingvo

de Redakcio Laste modifita: 2009-12-16 19:40
En sia populara libro pri lingvaj mitoj, la sveda lingvisto Mikael Parkvall atakas ankaŭ la aserton, ke Esperanto ne estus plenvalora lingvo. Li mem ne estas esperantisto, sed defendas la lingvon kaj la ideon kun entuziasmo, kiu povus igi tiun aŭ alian kabeemulon ruĝiĝi kaj duonvoĉe plendi pri "diablaj idealistoj". Li atentigas, ke kvin sesonoj el la monda loĝantaro ne scias la anglan. Subtenantoj de la angla anstataŭ Esperanto laŭ li implicas "ke internacia lingvo, precize kiel hodiaŭ, devas esti privilegio de elito."

Mi pli frue asertis, ke apenaŭ iuj lingvoj estas tiel ĉirkaŭataj de mitoj kiel signolingvoj. Eventuala konkuranto povus tamen esti Esperanto. La plej multaj aŭdis pri la lingvo, kaj multaj havas almenaŭ svagan ideon pri tio, kio Esperanto estas. Por tiuj, kiuj ne havas: Esperanto estas artefarita lingvo, kreita de la pollanda juda okulkuracisto Ludoviko Zamenhof. Kreskinta en la multlingva (belorusa, rusa, pola, jida) urbo Bjalistoko, Zamenhof estis kaptita de la penso krei neŭtralan, interpopolan lingvon, kiu povus ebligi al homoj renkontiĝi kun egalaj elirpunktoj, ne donante al iu el ili avantaĝon. En 1887 li lanĉis sian proponon, lingvon kiun oni nur poste komencis nomi Esperanto ("tiu, kiu esperas", tio vere estis la pseŭdonimo, kiun la aŭtoro uzis pri si mem - la lingvon li nomis simple "la internacia lingvo"). Krom esti neŭtrala, Esperanto estis konstruita por esti facile lernebla, malhavante neregulajn verbojn, ĝenrojn kaj ĉian ceteran rubon, kiu normale kaŭzas teruran suferadon al la tute senkulpa lernanto.

Esperanto ricevis relative grandan atenton baldaŭ post sia debuto. Ĉio ĉi ja okazis antaŭ ol la angla atingis tiun unikan statuson, kiun ĝi havas hodiaŭ. Eĉ preskaŭ iĝis tiel, ke la lingvo estis nomita la oficiala lingvo de Ligo de Nacioj, anstataŭ la tiam duope regantaj angla kaj franca. (Svedio estis inter la landoj, kiuj voĉdonis kontraŭ.) Dum la intermilita periodo Esperanto daŭre ŝajnis havi relative grandajn ŝancojn iĝi precize tio, kion Zamenhof esperis, alivorte lingvo, kiun ĉiuj en la tuta mondo lernus aldone al sia gepatra, kaj kiun oni uzus en internacia komunikado (eĉ tiu estro de kooperativa vendejo en Åsele, kiu poste iĝos mia avo, havigis al si lernolibron, eĉ se li apenaŭ faris multajn pliajn paŝojn al plena posedo).

La dua mondmilito tamen kreis fundamenton por tute nova mondo. Mondo en multaj manieroj pli bona, kompreneble, sed mondo ankaŭ tia, ke ĝi dispelis la viziojn de la esperantismo. La plej multaj diktaturoj estis naŭzitaj de la ideo, ĉar ĝi allogis suspektindajn kosmopolitojn, kaj en la libera mondo Usono iĝis pli superreganta ol iu ajn unuopa ŝtato iam ajn dum la pli frua historio estis, kio kaŭzis, ke relative malmultaj homoj sentis heziton pri la superrego de ĝia lingvo.

Esperanto spite ĉion plu vivas. Eble ducent mil homoj parolas ĝin, kaj ne lastvice en la reto ĝi estas relative vigla. Ezemple kiam la reta enciklopedio Vikipedio estis nova, la esperantistoj estis inter ĝiaj fruaj adeptoj, kaj en la komenco de la unua jardeko de la nova jarmilo ĝi estis la kvara lingvo laŭ grandeco tie. Kiam mi verkas ĉi tion en novembro 2008, ĝi falis al la 22-a loko. Ankaŭ tiu tamen devas esti konsiderata relative respektinda loko (antaŭ ekzemple la dana, greka, araba kaj la hindia, se ne paroli pri tiuj miloj da lingvoj, kiuj tute ne estas reprezentataj tie). Sed la vere granda trarompo tamen evidente ne okazis.

En la hodiaŭa mondo unuavice la angla plenumas la taskon, por kiu estis konstruita Esperanto. Jen kaj jen aperas proponoj pri relanĉo de Esperanto, ne lastvice kadre de la EU-kunlaboro, kun ĝiaj (hodiaŭ) 23 oficialaj lingvoj, sed la proponoj ofte estas renkontataj de malestimaj komentoj kaj eĉ rekta malamikeco. Per Gahrton de la Sveda verdula partio argumentis favore al Esperanto en Sydsvenskan (2007-08-13), kaj la propono rikoltis komentojn en multaj forumoj, unuavice en politikaj blogoj:

Per Gahrton tute serioze asertas, ke estus pli bone, se oni parolus ne la anglan, sed Esperanton aŭ latinon en la institucioj de EU. [...] Pli bone estus, se ni farus politikan decidon uzi mortan aŭ elpensitan lingvon. [...] Ĉu Gahrton ne pensis pri tio, kial latino "mortis", aŭ kial Esperanto neniam "faris trarompon"? [...] Kompreneble tio dependas de la fakto, ke latino kaj Esperanto malbone taŭgis por homa komunikado, dum la angla estas bone adaptita por ĉi tiu celo. (La blogo de Jonas Pettersson, Right View 2007-08-13)

Proksimume la saman rezonadon ni trovas en Dagens Nyheter (2006-02-16), kie oni povas legi: "Se Esperanto, kiel kelkaj entuziasmuloj imagas kaj kredas, havus ŝancon kiel tutmonda lingvo, tiam ĝi jam de longe estus ĝenerale uzata".

Tiu aŭ alia leganto eble memoras la literaturan personon Pangloss en la Voltera verko Candide. "Ni vivas en la plej bona el la mondoj", estis lia moto, kaj ke diversaj fenomenoj estis bonaj, tion pruvis ilia nura ekzisto. Mi ne povas ne opinii, ke la rezonado en la ĵusaj citaĵoj estas timige simila al tiu de Pangloss, kaj kun la sama logiko oni egale bone povus aserti, ke la ekzisto de militoj pruvas la nedezirindecon de paco, kaj ke la subigo de la virinoj en multaj kulturoj montras, ke virinoj estas "malbone adaptitaj" al regado de socioj.

Eĉ se ankaŭ multaj lingvistoj sintenas skeptike al Esperanto, ne multaj konsentus, ke la eventualaj sukcesoj de tiu aŭ alia lingvo iel rilatas al ĝiaj internaj ecoj, anstataŭ politikaj kaj ekonomiaj faktoroj. Same estas nedisputate, ke la angla havas sian nunan rolon pro tio, ke Usono estas la plej potenca lando en la ĝisnuna historio de la homaro, ne pro tio, ke ĝia lingvo iel estus "bone adaptita al homa komunikado".

Lingvoj tutsimple iĝas grandaj, se iliaj parolantoj havas potencon.

Ofte oni bezonas neniajn ajn argumentojn por rifuzi Esperanton. Aŭ almenaŭ neniajn verajn argumentojn. La kogna esploristo Peter Gärdenfors estas relative reprezenta: "La problemo de Esperanto estas, ke ĝi ne estas kulturportanto, ekzistas neniu literaturo en Esperanto. La angla, aliflanke, estas unu el la grandaj kulturportantoj, kaj tial la angla estas tiel multe pli bona ol Esperanto." (Proksimuma citaĵo laŭ eldiraĵo en Kunskapskanalen, Sveda televido 2007-02-01.) Letero de leganto en Dagensnyheter (2006-02-16) klarigas, ke Esperanto estas "senseksa kaj rigida" kaj "malhavas la specifajn nuancojn kiujn ja postulas poezio kaj beletro".

La komento de Gärdenfors estas sufiĉe facile rifutebla, ĉar ĝi estas tiel senkape stulta. Oni kalkulas ke en Esperanto estis eldonitaj pli ol 25 000 libroj, kaj principe ĉiuj klasikaĵoj de la monda literaturo estas tradukitaj al Esperanto - kaj la Biblio, kaj La Kapitalo, samkiel gigantoj de la beletro (Kafka, Dostojevskij, Goethe, Dante kaj Voltaire, por nomi nur kelkajn). Ankaŭ multaj el la ĉiamaj klasikaĵoj de la infana literaturo, kiel Alico en Mirlando, Winnie-la-Pu, Fabeloj de Fratoj Grimm kaj la Sorĉisto de Oz estas legeblaj en Esperanto, samkiel Ture Sventon kaj la plej multaj el la grandaj verkoj de Astrid Lingren, se ne paroli pri Asterikso kaj Tinĉjo. Multaj pliaj grandaj svedaj verkistoj krom Astrid Lingren same haveblas, ekzemple Lagerlöf, Ferling, Lagerkvist, Gullberg, Lenngren kaj kompreneble Strindberg. Ekzistas ankaŭ (se tio estas kion Gärdenfors difinas kiel literaturon) ampleksa originala literaturo (alivorte, verkita rekte en Esperanto), kiu ampleksas poezion, romanojn kaj fakajn verkojn.

Aldone oni produktas grandan kvanton da periodaĵoj, kaj, kiel dirite, multajn retpaĝojn. Mi pensis, ke mi trovis la plej strangan uzon de la lingvo, kiam mi antaŭ kelkaj jaroj elŝutis ukrainan mortmetalan rokon en la lingvo, sed ĝi ricevis fortan konkuranton, kiam mi hazarde trovis paĝon kun seksaj konsiloj por gejunuloj en Esperanto.

Ĉu la lingvo estas "senseksa kaj rigida" (seksaj konsiloj, anyone?) kaj "malhavas nuancojn" (iom dependas de tio, kiel oni sintenas al ukraina mortmetala roko) kompreneble estas ne same facile malpruvebla (aŭ pruvebla). Sed iom interese tamen estas noti, ke la eldirantoj de ĉi-specaj komentoj preskaŭ neniam mem scipovas la lingvon. Kaj kiel ili do povus juĝi? Peter Gärdenfors ja apenaŭ legis verkojn de Strindberg, Kafka, aŭ ion alian en Esperanto, ĉar li pro iu kialo anticipe decidis, ke ili tute ne ekzistas.

(Persone mi emus pridubi la aserton, ke lingvo devas esti kulturportanta por povi funkcii kiel interpopola lingvo. Mi mem apenaŭ legis verkojn de Strindberg eĉ en la sveda, kaj tamen mi relative sukcese povas eldiri kion mi volas en ĉi tiu lingvo. Kaj la turist-urba taksiisto, kiu spite ĉion elturniĝas pri la komunikado kun la gastoj helpe de ioma angla lingvoscio, apenaŭ trastudis la kolektitajn verkojn de Ŝekspiro. Spite ĉion la fiakristo estas pli reprezenta ekzemplo de tio, kiel la centmilionoj da dualingvaj angleparolantoj uzas siajn sciojn en la ĉefa interlingvo de la mondo, ol estas la kulturdebatisto, la filozofo, aŭ, kial ne, la kogna esploristo.

Nu ja, sendepende de tio, kiel oni taksas la valoron de tio, ke lingvo havas literaturon, apenaŭ povas esti dubo pri la fakto, ke Esperanto plenumas almenaŭ tiun postulon. Oni devas konfesi, ke la lingvo pruvis sian kapablon esprimi eĉ abstraktajn pensojn kaj artajn piruetojn. Sed ekzistas multe pli peza indiko pri la taŭgeco de Esperanto. Mi pli frue asertis, ke lingvoj evoluigas tiun esprimkapablon, kiun ili bezonas, depende de la uzo kaj bezono de la parolantoj. Lingvistoj kutimas aserti, ke ĉiuj gepatralingve parolataj lingvoj havas la saman bazan esprimpotencon.

Unu klasika ŝerco temas pri ĉefo de entrepreno, kiu planas dungi novan sekretarion. Post esplordemandado pri la lingvoscioj de la kandidato (ŝi respondas, ke ŝi eksterordinare bone scipovas la anglan, germanan kaj la francan) li demandas, ĉu la potenciala sekretario scipovas Esperanton. "Kiel denaskulo", ŝi respondas. La ridindaĵo kompreneble kuŝas en la scio, ke oni ne povas esti denaska esperantlingvano.

Nur ke oni ja povas. Precize kiel multaj parolas Esperanton denaske oni ne vere scias, sed la pritaksoj kutimas temi pri proksimume milo dise en la mondo. "Kompatindaj ulaĉoj", estas ofta reago, kiam mi rakontas tion al homoj. Sed kial la denaska parolanto de esperanto estus pli kompatinda ol tiu, kiu denaske parolas la svedan, la elvdalan [obskura sveda dialekto] aŭ la korean, tion neniu eĉ provis klarigi al mi. Esperanto estis praktika elekto en multaj el tiuj familioj, kie la gepatroj havas malsaman lingvan fonon; paralele la infano kompreneble aŭtomate lernas la lingvon de la ĉirkaŭaĵo, kaj nenio indikas ion alian ol ke Esperanto funkcias tute brile kiel hejma lingvo.

Oni kompreneble povas havi malfavoran sintenon al Esperanto pro diversaj aliaj kialoj, sed la homon, kiu asertas ke la lingvo estas dekomence malkapabla esprimi aferojn esprimeblajn en aliaj lingvoj, oni devas simple konsideri malprava ĝis la malo estos pruvita.

Foje oni demandas, por kio la mondo bezonus Esperanton, kiam ni jam scias la anglan. Sed vere oni povus reformuli tiun demandon jene: "Por kio la mondo bezonus Esperanton, kiam ni en Svedio jam scias la anglan?". (Komparu la ĉapitron Ĉiuj ja scias la anglan?) Verkinto de letero al la gazeto Göteborgs-Posten (2001-01-28) plendas ke "Tiuj proksimume unu miliardo da homoj, kiuj hodiaŭ komprenas unu la alian, devus fari kompletan ŝanĝon kaj antataŭe lerni artefaritan lingvon". La nevidebla evidentaĵo estas, ke la verkinto eĉ ne mencias tiujn kvin miliardojn, kiuj ne scias la anglan.

Eĉ se la rezultoj ne estas tute pruvitaj, multo indikas, ke Esperanto (se ĉio alia estas egala) estas pli facile lernebla ol aliaj lingvoj, tutsimple pro tio, ke ĝi malhavas esceptojn, kio tiukaze signifus, ke eblas pli rapide instrui Esperanton al ses miliardoj da homoj, ol instrui la anglan al kvin miliardoj. Tiu, kiu apelacias al ni svedoj, kaj la cetero de la angleparolanta sesono de la homaro, aŭ antaŭsupozas, ke Esperanto ne estas tiel facile lernebla (kio ja povas esti, sed ial apenaŭ iu el la kontraŭuloj apogas sin sur tiudirektaj pruvoj), aŭ en la praktiko tutsimple implicas, ke internacia lingvo, precize kiel hodiaŭ, devas esti privilegio de elito.

Mikael Parkvall

La ĉapitro "Esperanto är inte ett fullt fungerande språk" ("Esperanto ne estas plene funkcianta lingvo") el la libro "Lagom finns bara i Sverige" ("Lagom ekzistas nur en Svedio") en Esperanta traduko aperas ĉi tie kun permeso de la aŭtoro kaj la eldonejo. Republikigo aliloke malpermesita.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-12-15 10:27
Estas preskaux cxio dirita, mi nur volas volonte en 3 punktoj aldoni;
rilate al cxu Esperanto estas kulturportanto?

- klare jes. Esperanto ekzistas iom pli ol 120 jaroj, do oni ne povas kompari kun nacia lingvo, tamen gxi estas portanto de mondliteraturo kaj ecx suficxe jam originalan.Se la originala ne estas tiel abunda kiel la angla estas bone, cxar ne portas nacian karakteron.Cxu estonta monda kulturo estu angla? cxu pli bone internacia? Simpla homo ne devas pripensi por respondi.

Esperanto ne estas adaptita kiel la angla.

- tio estas vero, sed mi ne vidas iun ajn obstaklon. Izraela sxtato, kiam ekestis, alprenis lingvon kiu estis apenaux uzata dum pli ol 2 mil jaroj kaj hodiaux cxion esprimas!

Esperanto ne bezona angla estas bona.

- iam mi estis fascinita ne nur ne simpleco de Esperanto sed ankaux de ideo , ke cxiuj popoloj povu sin kompreni por forigi kauxzojn de militoj.Mi ecx , nekompreneble por miaj E-amikoj, konsentus kun la angla, sed baldaux mi komprenis, ke tio ne povas okazi, cxar cxiam la nacia lingvo portas nacian karakteron , gxuste trudas propran kulturon kaj subjugas aliajn.Krom tio la angla estas ne logika kaj tro malfacila (praktike oni devas lerni skriban kaj parolan lingvon kaj tamen havos problemon kun interkoprenigxo, do restos elita lingvo ne por popolo).
Hodiaux mi estas konvinkita, ke ne nur pro ekonomio, simpleco, logikeco de la lingvo sed pro precipe fakto , ke CXIU POPOLO HAVU LA SAMAN LINGVAN RAJTON KAJ NENIU ESTU HOMO DE DUA CXU TRIA KLASO!

Sincere via Stanislavo
brilanto
brilanto diras:
2009-12-15 19:59
Interese scii, kio okazus, se s-ro Parkvall estus lerninta la lingvon..

Movademajn salutojn,
Robert.
esperanto
esperanto diras:
2010-01-14 17:43
Chi tiu artikolo havas en si mem interesajn vidpunktojn (inter alie char ghi alportas iusence iun svedan starpunkton), sed ankau montras alian flankon de la medalo: Chiuj tiuj autoroj, kiuj verkas pri la praktiko kaj esenco de Esperanto, mistaksas plurajn punktojn, char ili mem ne disponas praktikajn spertojn pri la planlingva fenomeno kaj ili ne partoprenis la movadan vivon, malmulte konas ghian historion ktp. Do, ili verkas pli teorie ol praktike. Pro tio tiaj tekstoj ofte sonas por esperantistoj iom strange.
Sed tiaj kontribuoj, malgrau tio, ke ili ne estas sufiche kritikaj, povas esti tute utilaj por pritaksi la Esperanto-demandon de ekstere kaj por akceli la prian diskuton.
Estas interese, ke chiam denove aperas eksteraj homoj, kiuj trovas Esperanton bona. Sed ili vershajne tuj forfikighus, se ili renkontus la amason de stulteco, kiam ili praktike renkontighas kun certa tipo de e-istoj mem.
Similan kontribuon ja faris ankau Okrent. Sed tuj aperas "recenzistoj" kiel Blanke, kiuj riprochas al tiaj autoroj, ke ili melmulte komprenas pri la planlingva debato. Tiuj recenzistoj vershajne preferas, ke oni chiam denove remachu iliajn "movad-internajn" vidpunktojn, kiujn ili pretas akcepti kiel la sole veraj. Tiuj vidpunktoj cetere estas profunde ideologie-fundamentalistaj, komntrauanglismaj, ktp. Do, mankas objektiveco. Fundamentalistaj planlingvistoj perdis grandparte sian objektivecon, char ili estas "befangen", "belastet" (teme sharghitaj, influitaj, konvinkitaj) kiel diras germanlingvaoj. La interlingvistiko devas urghe emancpighi de tia pensmaniero.
PS Cetere lau mi ne sufichas, se en Esperanto ekzistas la tradukoj de la supre menciitaj verkoj. Se oni parolas pri Eo-literaturo, oni kutime regurdas tiujn nomojn kaj titolojn. Sed la monda literaturo ne haltis che Dostojevskij, Goethe, Dante, Voltaire, Lagerlöf ktp. PRaktike en Eon nenion de la "moderna" literatura, ne nur beletra, estas tradukita. Do, miloj da verkoj de la monda biblioteko simple mankas en Eo.
PS La frazon: "Persone mi emus pridubi la aserton, ke lingvo devas esti kulturportanta por povi funkcii kiel interpopola lingvo" mi grandparte apogus, char ghi koincidas kun mia konvinko, ke Eo devus esti aplikata sen specifa socia movado en la fono, kiel la nuntempa Eo-movado. Do, per tio oni volas diri en principo, ke Esperanto NE BEZONAS kulturon. Tio estas interesa vidpunkto kaj kontraudiras la ideojn de tiuj, kiuj nepre volas altrudi al Eo iun kulturan funkcion, kvankam tio vershajne ech ne necesas.
Kirilo
Kirilo diras:
2010-01-15 08:52
Kara Andi,

vi pravas pri la manko de la hodiaŭaj klasikuloj en E-o (kiel ekz. John Irving), tamen mi pensas, ke ne mankas volontuloj por traduko, sed la kopirajto, kiu kondukas al ofte grandaj licencaj elspezoj, malebligas al la malgrandaj E-istaj eldonejoj publikigon de ekz. Harry Potter - aŭ povas okazi, ke la aŭtoroj pro malŝato al E-o ne permesas eldonon.
pistike65
pistike65 diras:
2010-01-15 11:16
Jen provo: mi cxerpis el la UEA-katalogo cxiujn tradukitajn beletrajxojn aperintajn en la jaro 2008. Mi trovis 24. (Ne aparte multe...) El ili nur 7 (sep) estas tiaj ke ilia originalo aperis iam post 1960. (Vere ne multe.) Elstarigindaj el ili sxajnas:
La edzino de kuracisto Hanaoka Seisyû, de Ariyosi Sawako.
Salvo al nigra bubalo, de Nándor Gion
Paolo, la lernanto de Leonardo da Vinĉi, de Hans Ulrich.
Do, oni certe ne povas per Esperanto amplekse informigxi pri la nuntempa monda beletro. Kio eblas, estas: ekatenti, per Esperanto, pri kulturaj valoroj ne alireblaj propralingve, des pli se onia lingvo estas unu el la malpli parolataj.
Tamen, ni ne forgesu ke en revuoj pli ofte ol libre ni trovas tradukojn el nuntempaj auxtoroj, ekz. en Beletra Almanako.
amike
István Ertl
Sten
Sten diras:
2010-01-15 13:45
Mi dubas, ĉu vere la kopirajto estas la plej grava obstaklo. En 1996 aperis ĉe Al-fab-et-o eta antologio "EN LA REALO TROVIĜAS TRUO" de la nuntempaj svedaj aŭtoroj Torgny Lindgren, Peter Nilson, Inger Edelfeldt, Marie Hermanson, Cecilia Davidsson, Niklas Rådström. Mi tradukis kaj kontaktis ilin, kaj ĉiuj ses donis eldonpermeson sen mona rekompenco. Temas pri serioza literaturo, do ne furoraj distraĵoj kiel H Potter.

Pli granda problemo estas la merkato. Mankas intereso pri literaturo inter esperanto-parolantoj. Se oni pli multnombre eldonus eo-tradukojn de nunaj aŭtoroj, oni vendus po kelkajn dekojn da ekzempleroj. Por multaj e-istoj libro en eo ne estas por legi, sed por montri al ne-e-istoj en ekspozicio.
pistike65
pistike65 diras:
2010-01-15 16:29
... ni aldonu ke intereso pri tradukita beletro povas manki ankaux se la legunto scias la Espan tradukon nesuficxe bonkvalita... ankaux tio ofte okazas... (ne cxe Sten Johansson nek cxe Gerrit Berveling!)
Kaj ecx se bonkvalita, la legunto povas jugxi ke la saman libron li povas legi pli facile aux/kaj malpli koste en la originalo aux en alilingva traduko.
Mi mem, fakte, en Esperanto pli ofte legas originalan beletron ol tradukitan.

amike
István Ertl
paulpeer
paulpeer diras:
2010-02-19 22:36
Mi tre miras pri la fakto, ke pluraj svedaj aŭtoroj donis al Al-fab-et-o la permeson sen mona rekompenco publikigi tradukojn de siaj verkoj. En la nederlandlingva teritorio mi havas tute aliajn spertojn. Hazarde hodiaŭ venis al Flandra Esperanto-Ligo permeso por eldoni tradukon de Willem Elsschot. La minimuma pago por entute rajti eldoni la verkon estas 850 eŭroj, sendepende de la venditaj ekzempleroj. Se la eldono estus sukcesa, aldoniĝos pliaj tantiemoj. Komenca pago de 750 ĝis 1000 eŭroj estas normala laŭ mia sperto.
Gerrit
Gerrit diras:
2010-01-15 14:52
estas gurdajho sed prava, bedaurinde. St. Johansson pravas - autoroj relative ofte pretas permesi ja ech aplaudi esperanto-eldonon de verketo, sed ... esperantistoj tro ofte ne prenas serioze siajn librojn! Achetu - legu - komentu - diskonigu - ktp ktp!
Jorge
Jorge diras:
2010-01-15 17:30
Krom konato kaj amiko,
viajn librojn -- kiu legos?
Ho poeto sen publiko!

(el "Koploj kaj filandroj", p. 79)
Lu
Lu diras:
2010-01-16 00:46
Karaj literaturemuloj,

Eble ne tro admonu la Esperanto-parolantojn pri nesufiĉa legado.

Estas konate, ke ili scias plurajn lingvojn, mezume 3,3 fremdlingvojn (do 2,3 plus Esperanton). Se ili volas dividi sian legotempon egale inter la gepatra kaj la fremdlingvoj, restas nur kvarono por Esperanto. (Kaj mi mem ekzemple ja tre ŝatas vivteni miajn ceterajn fremdlingvajn konojn per legado de diverslingvaj libroj. Kaj de tempo al tempo ĝui eĉ germanlingvan beletron.)

Aldoniĝas, ke beletro ne estas ĉio, kion oni povas legi. Mi ekzemple tre ŝatas legi librojn pri politiko, historio, ekonomio aŭ manaĝerado - kaj ĉi-kampe la plej aktualajn kaj interesajn librojn mi ne trovas en Esperanto :-( (Mi havas la impreson, ke Esperantujo povus bone profiti ekzemple de kelkaj libroj pri manaĝerado. Sed eble sufiĉas privarbi tiujn librojn en Esperantujo.)

Trie kelkfoje ĝenas la emo de iuj Esperanto-aŭtoroj per la verkado iusence instrui ankaŭ diversajn aliajn lingvojn, el kiuj ili ŝatas ĉerpi aldonajn vortojn... Tiaj verkoj ne aparte logas min.

Kaj kvare multaj Esperanto-parolantoj bedaŭrinde havas kromtaskojn aldone al la plezuriga legado. Ĝene por la aŭtoroj, mi konscias.

Mi cetere volonte iam legus iom nombroriĉan rezonadon pri la entuta legotempo de la Esperanto-parolantoj. Laŭ la stilo: Se de 120 Esperanto-libroj jare eldonitaj oni legas po cent ekzemplerojn kun po cent paĝoj, legiĝas jare ĉ. 1,2 milionoj da paĝoj. Se oni uzas tri horojn por unu libro, uziĝas sume ĉ. 36.000 horoj jare. Ĉu tio signifas, ke ĉiu UEA-membro uzas mezume malpli ol du horojn por librolegado? Ja necesas kalkuli ankaŭ la nemembrojn, supozeble dekoble tiom... Aŭ ĉu oni uzas pli da tempo, legas pli da ekzempleroj? (Eble mi devas repreni miajn suprajn klarigojn :-(
pistike65
pistike65 diras:
2010-01-16 06:11
Lu, nepre necesas aldoni ke konsiderinde granda parto de la Esperanta legantaro mem verkas, redaktas, tradukas: cxio tio forprenas tempon de la propra legado, kaj ecx la restinta tempo estas uzata por la legado... de tio kion oni mem verkas, redaktas kaj tradukas...
Pli serioze: ne havas multan sencon "admoni" legantojn. On devas logi ilin, per bonkvalita traduko placxe prezentata kaj kiom eble profesie surmerkatigata. Jen suficxaj defioj...
amike
Istvan Ertl
Tabu
Tabu diras:
2010-02-16 23:44
Se temas pri la legado de esperantaj libroj; por mi la unua baro estas ilia prezo. Kaj manko de biblioteko, kie mi povus prunti la libron. Kaj ne estas vero, ke esperantistoj nur "kolektas" librojn por montri al konataj neespareantistoj. Ni ankaŭ legas.
Gerrit
Gerrit diras:
2010-02-18 18:39
kompreneble homoj el pli grandaj lingvejoj - ekzemple Angla, Franca aux Germana - ne konscias, ke gxenerale la prezoj de Esperanto-libroj ne estas vere altaj: oni komparu kun prezoj de libroj en malpli grandaj lingvejoj (Nederlanda ekz.). Vidu la prezojn de FEL, Fonto, VoKo k.a. - mi parolas nur pri al mi konata cxi tie.
Eble la eldonejoj povus pripensi la eldonadon de posxolibra serio - simile al la Franca Livre de Poche - laux la recepto: bona enhavo, simpla prezento, malgranda ampleksa.