Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Sveda lingvisto: ”La angla plu konkerados la mondon”

Sveda lingvisto: ”La angla plu konkerados la mondon”

de Redakcio Laste modifita: 2009-12-15 08:19
"Nur en Svedio ekzistas lagom" nomiĝas freŝa, populara libro de la sveda lingvisto Mikael Parkvall pri lingvaj mitoj. La titolo aludas al la sveda vorto "lagom" ("taŭge"), kiu laŭ disvastiĝinta kredo diras ion esencan pri la sveda popolkaraktero - kaj tial devas esti unike sveda fenomeno. En sia libro Mikael Parkvall atakas ankaŭ la mitojn "la plej multaj homoj parolas la anglan", kaj "Esperanto ne estas funkcianta lingvo". Li tamen kredas, ke la rolo de la angla lingvo en la mondo plu kreskos. "Multo el la disvastiĝo de la latina ja okazis dum la romia imperio jam estis degeneranta. Mi emas kredi, ke la samo validas por la usona imperio", diras Mikael Parkvall en ekskluziva intervjuo al Libera Folio.

Libera Folio: Kial vi kredas, ke malmultaj homoj pretas sinteni serioze al Esperanto? Kaj kial vi mem tion faras?

Mikael Parkvall: Hu, jen malfacila demando. Mi mem ofte miris pri la sama afero, sed ne tute certas kion kredi. Plej proksime al respondo eble estas diri, ke homoj ligas lingvon kun kulturo kaj nacio en malsama maniero ol mi.

Kvazaŭ jene: "Multaj legis Ŝekspiron, do li devas esti bona. Kaj Ŝekspiro ne estus bona, se ne la lingvo ne estus bona. Do la angla estas bona. Kaj vidu, anglalingvanoj koloniigis distancajn kontinentojn kaj lanĉis spacnavedojn, kaj tio apenaŭ eblus, se ilia lingvo estus tia aĉa kaĉo kiel supozeble la plej multaj aliaj lingvoj estas. La angla devas esti pli bona ol ekzemple la sveda, ĉar alikaze ankaŭ la sveda havus sian Ŝekspiron. Ĉu Esperanto havas Ŝekspiron? Ne, jen vidu. Tio ja devas ion signifi."

Baf, mi ne scias, sed eble tiel homoj pensas. Ofte aperas argumentoj pri tio, ke lingvo devas havi plurjarcentan historion kaj Grandajn Poetojn por valori ion. Tamen efektive la plej multaj homoj kiuj iel tiel elturniĝas en la angla neniam legis Ŝekspiron kaj verŝajne eĉ Sidney Sheldon. Eĉ sen tio tute bone eblas diri "Special price, only for you". Kaj eĉ verki disertaĵon en la angla. (Tion mi povas mem atesti.)

Ke mi mem sintenas al Esperanto serioze dependas (aŭ tion mi mem volas kredi) de tio, ke mi estas sciencisto, kaj tial (hm, hm) komplete malferma kaj senantaŭjuĝa. Mem mi kompreneble kredas, ke lingvoj ne iĝas grandaj pro siaj internaj ecoj, sed ke tio pli dependas de la kvanto de mono kaj nukleaj armiloj, kiujn la parolantoj havas.

(Ke mi iom pozitive sintenas al Esperanto tial rilatas al personaj politikaj pritaksoj kaj valoroj. Kiel sciencisto mi kompreneble opinias nenion ajn pri io ajn, krom se tio estas science pruvebla...)

Libera Folio: Por kio laŭ vi Esperanto povus utili?

Hm... por paroli? Inter homoj kiuj ne havas la saman gepatran lingvon? Tio ja kvazaŭ iel estas la ideo...

Libera Folio: Kial do la angla ne taŭgus por tiu celo?

Mikael ParkvallPro du kialoj. Unue, mi kredas ke "natura" lingvo estas pli malfacile lernebla (se ĉio alia estas egala), ĉar la jarcentoj aŭ jarmiloj da evoluo, kiujn homoj ĝenerale opinias tiel gravaj, kontribuis al la estiĝo de amaso da balasto (neregulaĵoj kaj tia merdo). Mi ne profunde studis la koncernan literaturon, sed mia impreso estas ke kelkaj studoj subtenas tiun penson, eĉ se la rezultoj ne estas tute sendisputaj.

Tie ni kompreneble havas la problemon "se ĉio alia estas egala" - eĉ se ni donas al Esperanto same multajn lecionhorojn kiel al la angla, restas la fakto, ke la studentoj estas elmetataj al Big Mac kaj Britney Spears dum la restantaj horoj de la tagnokto.

Due, la neŭtraleco. Mi ne volas ke Gordon Brown kaj Barack Obama povu uzi la lingvon por formanovri miajn reprezentantojn (kaj poste ridi al ili en la kulisoj). Homoj kiel Margot Wallström [sveda EU-komisionano] aŭ Anders Borg [sveda ministro de financoj] eble opinias, ke tio estas brila ideo, sed mi ne estas same entuziasma. En iuj el la internaciaj konferencoj kiujn mi foje vizitas mi vidis proksimume tion okazi (ambaŭ aferojn).

Libera Folio:  Kio laŭ vi estus bezonata, por ke Esperanto povu ekhavi pli rimarkeblan rolon ie en la mondo?

Ke homoj komencu iom pripensi aferojn?

Unu el la malmultaj, mikroskope malgrandaj fenestroj kiuj malfermiĝis en la moderna tempo estas Eŭropa Unio. Iom post iom EU iĝos La Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, sendepende de tio, kion homoj diras. (Atentu, ke mi neniel diras ke tio estas malbona, mi nur ne kredas, ke la integriĝo en iu magia maniero ĉesos morgaŭ), kaj finfine EU ne plu toleros kvintilionon da oficialaj lingvoj, sed metos la emfazon je unu aŭ eble du, tri. Mi kredas ke tio estos la angla, kaj dum transira periodo eventuala unu aŭ kelkaj pliaj, sed mi vidas ankaŭ minimuman sed tamenan ŝancon por Esperanto ĉi tie.

Libera Folio: Ĉu la ĉina estos la sekva mojosa lingvo en la mondo?

Ĉiuj ja aŭtomate supozas, ke la mandarena estas la ĉampiono de la morgaŭa tago. Kaj ja estas kelkaj aferoj kiuj subtenas tiun supozon. Sed (aŭ ĉu nur temas pri tio, ke mi emas ĉiam oponi?) mi foje opinias, ke oni tro facile anticipas tiun venkon. La angla havas kelkajn atutojn kiuj mankas al la mandarena, ekzemple geografia disvastiĝo, kaj la fakto ke la terglobo pro historia hazardo tutmondiĝis ĝuste dum la periodo kiam regis la angla lingvo.

En ajna kazo la angla estos granda ankoraŭ dum longa periodo - ofte oni povas konstati certan prokraston en la rilato de lingvoj kaj imperioj. Eble estas nejuste kompari kun tia malnova kazo kiel la latina, sed multo el la disvastiĝo de la latina ja okazis dum la romia imperio jam estis degeneranta. Mi emas kredi, ke la samo validas por la usona imperio, kaj kultura tutmondiĝo ankoraŭ dum ioma periodo estos preskaŭsinonima kun usoniĝo.

Du ĉapitroj el la libro de Mikael Parkvall kun permeso de la aŭtoro kaj la eldonejo baldaŭ aperos en esperanta traduko en Libera Folio. La unua nomiĝas "Ĉiuj ja scias la anglan?", la dua "Esperanto ne estas plene funkcianta lingvo".

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-12-01 13:10
Karaj miaj, mi ne estas lingvisto, nek sciencisto sed esperantisto de pli ol 50 jaroj, interesigxas pri lingvistiko kaj precipe pri politiko kaj historio kaj suficxe bone povas priptrakti.

Do, kion diras vocxo de la popolo.Laux mia vidpunkto cxiam la lingva hegemonio estis ligita kun imperiaj interesoj. Tiel estis en roma imperio kaj poste cxiuj volis same. Ne alie estas kun la anglo-amerikana. Ne temas, ke popoloj sin komprenu, sed lingve subjugi por garantii proprajn profitojn kaj influojn. Lingva hegemonio garantias, ne nur ekonomian, sed plitikan kaj kulturan profiton kun senmezureblaj perdoj por malgrandaj nacioj.

En Euxropo estas tute alia situacio kaj oni ne povas mezuri kun situacio kia estis tiame en USONO, cxu koloniigita tempo de Britio.Euxropo estis cxiam la plej dangera loko de konfliktoj, kie logxas la plej dense diversaj popoloj.Ili ofte luktis jarcente por sia libereco kaj lingvo.Mi estas 100% certa, ke kiel iam kun franca, germana cxu rusa ili ne konsentos akcepti kolonian, imperian lingvon kiu donus nur por kelkajn profitojn.

Pli aux malpli frue ili ne konsentos esti popolo de dua cxu tria klaso.Se nia ideologoj kaj politikoj vere deziras sekuran estonton de EU , ili komencu vere alian lingvan politikon. Pro la komformismo la popolo por momento povas akcepti asekurante sian "panon".

Krom tio mi ne konsentas kun aserto de la s-ro Mikael Parkvall, ke Esperanto ne havas Sxekspiron.La aliaj lingvistoj povas certigi, ke traduko de Biblio estas konata kiel plej bona en la mondo. La traduko de la pola epopeo "Sinjoro Tadeo" estas unu nura , kiu povis respeguli 13-silaba verso de Mickiewicz estis nur en Esperanto komplete ebla. Krom tio mi nur volas rememori, ke pro la origina verkado Wiliam Auld estis proponita por Nobel premio. Krom tio oni devas diri, ke aliaj lingvoj ankaux ne estas pli malbonaj ol la angla, nur ne havis la"imperiajn fortojn" .
ejas
ejas diras:
2010-02-10 17:58
Jen la artikolo aperinta en pola neklerikala semajna revuo "Fakty i Mity" (Faktoj kaj Mitoj)nr 4. 2010r.
prilaborita de Kazimierz Krzyżak
Esperantigis: Edward Jaśkiewicz

LA EŬROPA LINGVO

Eŭropa integra procezo pli kaj pli perfektiĝas ĉiujare, do ni pli proksimiĝas al aŭtentika unuiĝo kaj konsolido de tuta Eŭropo je unu korpoparto de diversaj nacioj. Tamen estas unu kondiĉo.
Ni havas komunan himnon, flagon kaj valuton. La problemo estas nur akcepto de komuna lingvo por Eŭropo, pri kiu oni kontinuas persistajn diskutojn. Sen ebligo al ĉiuj homoj de Eŭropo facilan interkompreniĝon helpe de facila kaj neŭtrala lingvo, la eŭropaj nacioj daŭre restos por si reciproke fremdaj kaj neniam ĝisfine integriĝos.
Kiel aktuale aspektas la aferoj? Nuntempe en Eŭropa Parlamento laŭ principoj de ŝajna egaleco estas parolataj preskaŭ 40 lingvoj, ĉar krom membroŝtataj naciaj lingvoj estas allasitaj ankaŭ lingvoj de iuj minoritataj nacioj. Malgraŭ tiu egaleco ekzistas la lingvoj pli „egalaj”, kiel la: franca, germana, hispana kaj itala. Kaj „plej egala” el ili estas la angla.
Pri ŝajna „egaleco” de ĉiuj eŭropaj lingvoj plej bone atestas la fakto, ke kiam oni kontraktas konvencion ekzemple en pola kaj angla lingvoj, do tiam estos deviga nur la angla teksto kaj la pola formas kiel ornamo.
Tiun eksterordinare komplikitan (pro tradukadoj kaj kostoj) la lingvan problemon oni penas ielmaniere solvi. Februare de la 2004. en EP oni aranĝis voĉdonadon por elekti komunan lingvon por Eŭropo. Por voĉdono oni proponis iujn naciajn lingvojn, kiuj ricevis nepercepteblan kvanton da voĉoj. Nur por lingvo Esperanto voĉdonis la plej multo, ĉar eĉ 43% da deputitoj.
Pri popularigo de E-lingvo atestas ankaŭ aranĝitaj interretaj sondadoj (www.freewels.com/international-languages), kie voĉdonis eĉ 70% da respondintoj.
Ĉi rezultoj elvokis panikon en tre forta anglalingva, influprema politika grupo. Por malgravigi tiujn favorajn por Esperanto voĉojn, Leonard Orban la komisaro de UE pri aferoj de la multlingveco – trudas utopian koncepton pri ŝajnaj ĉarmoj kaj valoroj de la multlingveco.
Por kredindigi ĉi koncepton, li iniciatis specialan komisionon, kiun konsistigis reprezentantoj de: “British Council”, “Instituto de Goethe” kaj “Centro de Popularigo de franca lingvo kaj kulturo”, do la institucioj escepte neobjektivaj, iteresiĝintaj nur pri popularigo de siaj propraj naciaj lingvoj. Tiu neobjektiva komisiono prezentis kelkajn nerealajn konkludojn: ĉiuj eŭropanoj, por interkomunikiĝadi devus dum sia tuta vivo lerni fremdajn lingvojn kaj trakti tion kiel sportan distron
Tamen la plej esenca postulo de tiu komisiono estas penado por prezenti verkiston Józef Konrad Korzeniowski (Josef Conrad), kiel la imitindan modelon – ja gepatra lingvo por li estis la pola, sed vojaĝante tra la mondo, li sin priservis kiel tiaman dominantan la francan kaj verkis belan literaturon en la angla, ĉar li traktis ĉi lingvon kvazaŭ propran. Do ĉiuj eŭropanoj devus akcepti anglan lingvon kiel la PROPRAN.
Tia konkludo esprimplene iras renkonte al hegemoniaj aspiroj de Britio, kiu per dominado de sia lingvo ekde jardekoj certigas al si politikajn, ekonomiajn kaj kulturajn influojn, do preskaŭ kolonie dependigas Eŭropon.
Pri la sama dominado konkuras kun Britio – kvankam ne tro efike – Germanio kaj Francio, eĉ Hispanio kaj Italio. La pola eksministro pri kulturo Zdzisław Podkański preferus, ke Pollando strebu al grupo de privilegiaj landoj. En forumo de eŭropa debato de civitanoj li proponis, ke la pola lingvo reprezentu slavajn landojn kaj restu enkalkulita kiel la sesa en vico de dominantaj en Eŭropo. Por teni tiun dominadon oni disvastigas miton pri ŝajna universaleco de la angla lingvo. Ĝi estas ja mensogo, ĉar en Eŭropo anglalingve parolas nur malmultnombra grupo da homoj, kiuj finregis tiun ĉi lingvon en nesufiĉa grado. Vasteco de la angla lingvo en la mondo malpligrandiĝas, ĉar pli multo de ekskoloniaj landoj revivigas siajn naciajn lingvojn.
La elstara lingvisto Claude Piron, kiu estis parolanta multajn lingvojn, la ekstradukisto ĉe UN, frakase opiniis pri la angla lingvo kiel homonimeca, tre malfacila en prononcado kaj skribado. Li konsideras, ke eĉ multjara lernado ne garantias bonan majstradon per la angla lingvo.Tian lukson povas permesi al si nur malmultaj.
Kian problemon kaŭzas dominado de angla lingvo en la mondo, plej bone atestas ekzempla incidento kia eventis en septembro de la 2007. sur aerodromo en Vancouver, kie la polo Robert Dziekański iĝis murdita de policanoj nur pro tio, ke ne konis la anglan kaj ne scipovis kun ili inperkompreniĝi.
En la forumo de UE-komisaro pri multlingvecaj aferoj Leonard Orban (http://forums.rc.eŭropa.eŭ/multilingualism.languages-for-young-people) en la temo”Graveco de fremdaj lingvoj”, voĉdonis jam pli ol 825 personoj el tuta Eŭropo kaj plimulte da voĉoj estis por Esperanto.
La ideo de Esperanto, kiel de la plej facila lingvo kaj enkonduko ĝin lernejojn ankoraŭ pli multe dominas en aliaj internaciaj TTTejoj de tiu debato. Precipe en tiaj landoj kiel Germanio, Francio aŭ Britio. Eĉ la angloj, kiuj ne ŝatas lerni fremdajn lingvojn, ĝuste – ho mirindaĵo – tre volonte lernus ĝin.
Se ni plu indiferente rigardos la provojn de trudado de la angla dominanta lingvo por Eŭropo kaj eĉ sen antaŭzorga saĝo senkritike apogos tion, do en baldaŭa estonteco ni povos dividi la sorton de indianaj popoloj, kiuj nuntempe regas nur la anglan, hispanan kaj portugalan, sed siajn proprajn lingvojn ili jam ne konas.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-02-10 18:53
Estimataj Euxroparlamentanoj, politikoj!
Legu tiun pagxon kaj pripensu, cxu ne estus epoka solvo kaj garantio por indentece estonta demokratia Euxropo. Agu racie kaj estontece. Unu fojon kio dezirus via popolo. Viaj posteuloj benos aux malbenos vin. Tio depenas nun de vi!
Estonto de EU dependos de via decido. Interpopola komprenigxo (neutrala) estas pli grava ol neutrala mono.
Granda entuziasmulo de vere demokrata Euxropo.
umatthias
umatthias diras:
2010-02-11 20:25
La revuo nomiĝas "Faktoj kaj mitoj", kaj vere la enhavo de la artikolo ŝajnas esti miksaĵo de ambaŭ. Mito estas almenaŭ la sekva aserto:

"Februare de la 2004. en EP oni aranĝis voĉdonadon por elekti komunan lingvon por Eŭropo. Por voĉdono oni proponis iujn naciajn lingvojn, kiuj ricevis nepercepteblan kvanton da voĉoj. Nur por lingvo Esperanto voĉdonis la plej multo, ĉar eĉ 43% da deputitoj."

Tio aspektas, kvazaŭ en 2004 la Fina Venko estis preskaŭ atingita...
pistike65
pistike65 diras:
2010-02-11 22:03
Siatempe pluraj E-komunikiloj raportis pri tio kio precize okazis. Momente mi retrovas nur cxi tiun strang-formatan raporton:
http://www.esperantoland.de/novajhoj-interna/kopinov.php?msgid=554
amike
Istvan Ertl
Lu
Lu diras:
2010-02-12 22:08
La kutimformata versio troviĝas ĉe http://www.esperantoland.de/eo/plu.php?msgid=554 .
Lu
Lu diras:
2009-12-01 14:17
Flanke: Interesan mondmapon Mikael Parkvall publikigis en unu el siaj libroj. En ĝi la surfaco en la mapo dependas de la nombro de lingvoj en la koncerna regiono. sprakliga-stormakter.jpg sur http://strangemaps.wordpress.com/2008/01/ k.a. Certe interesa por multaj Esperanto-parolantoj.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-12-01 17:34
Mi dirus ecx ke la ora epoko de la latina ne "okazis dum la romia imperio jam estis degeneranta", sed kiam gxi estis jam antauxlonge falinta, dum la mezepoko. La romianoj mem uzis gxin cxefe en la okcidenta duono de la imperio; en la orienta, oni pli uzis la grekan.

Sed tiam ne ekzistis interreto. Komunikado okazas pli rapide nuntempe, same sxangxoj; kaj fakto estas ke la anglalingva parto de la reto proporcie sxrumpas. (Komence la reto estis preskaux nur anglalingva, cxar usondevena.)

Kaj gxuste la reto, kaj la retposxto, atentigas nin kiel diable malfacila estas la angla literumado.
javergara
javergara diras:
2009-12-02 03:07
do la eltrovo flanke de LF de la kazo de Prof. Parkvallla estas tre dankinda. Espereble baldau legeblos tiuj du chapitroj.
Tjerielliono
Tjerielliono diras:
2009-12-02 08:43
"...atutojn kiuj mankas al la mandarena, ekzemple geografia disvastiĝo..." Maltrafe! Laux mia sperto, lokoj kie iu povas renkonti mandarinparolantojn, cxu restoraciistoj, cxu komercistoj, cxu laboristoj, ne mankas en la mondo, de la amazonaj urbetoj al Stokholmo, trapasinte Borneon kaj Madagaskaro.
neil_nachum
neil_nachum diras:
2010-03-27 12:33
   Mi suficxe konsentas kun la esprimo, Esperanto ne havas atom-bombojn kaj Sxekspiron. Unuavice, kaj malfelicxe la homoj cxefe atentas potencon. MI MOMENTE, EBLE CXIAME NE VOLAS POTENCON. POTENCON KAJ JUSTECON KONTRASTAS. JUSTECO mi ofte sercxas en Skandinavio (Pri tio mi plu skribos cxe mia nova angla/eble parte esperanta blogo www.Utopia-vs-reality.blogspot.com).
   Mi ankau' kredas ke Esperanto NE amase disvastigxos cxar historio estas RAPIDE FORGESITA.(Mi detale skribis cxe mia angla blogo www.EsperantoFriends.blogspot.com antau' deko da artikolo pri forgesita historio de lingvo-politiko). La homoj provas konvinki min ke la angla lingvo kaj usona potenco estas ege unika. Mi kredas ke historio grand-parte ripetigxas: Ecx esperantistoj nur memoras francan kulturan potencon antau' jarcento, sed lau' personaj enketoj ja forgesis la ege GRANDAN POZICION (Scienco/klasika muziko ktp.) de la germana en tuta Europo kaj Usono (kie german-usonanoj estas la plej granda etno sed subite kasxis sin-sxangxante familiajn nomojn amase-- dum kaj post la perdo de du mond-militoj inter Usono kaj Germanio). Se ni, esperantistoj, ne bone memoras historion, CERTE
la gxenerala publiko kredas ke la Angla-Mond-Kulturo ja venkis. LINGVO- POLITIKO SXANGXIGXAS KUN POTENCO.
    Cxar MI tre admiras Skandinavion pro iliaj pozitivaj sociaj agadoj, subteno a virinaj rajtoj (legu infanaj kaj familiaj rajtoj) kaj ekologia/verda supereco, savado al juda minoritato (dum-milita)kaj migrantaj rajtoj, MI tre rigardas ankau' al ilia lingva politiko-angliga. Mi volas lerni pri justeco en Skandinavio, kaj ili havas multon oferti.
    Mi havis eblecojn paroli kun pluraj skandinvaj politikistoj en UNO, nome de UEA, inkluzive agrablaj konversacioj kun la dana kaj sveda ambasadoroj.
   Konklude,mi volonte sekvos la vortojn de Mikael Parksvall.