Dasgupta: ”Hotelprezoj estis fiksitaj antaŭ la kurzofalo”
En sia martofina kunsido, la estraro de UEA atingis jenajn reliefajn decidojn, kiujn mi povas utile resumi por vi. Mi intence preterlasas la demandojn pri la membreco-kategorioj, kiujn oni traktos en posta interveno.
La kongresa temo de la UK en Bjalistoko ricevis la vortumon “Krei pacan ponton inter la popoloj”: Zamenhof hodiaŭ. Kvankam ĉi tiun vortumon la membroj jam konas, eventuale utilas noti, ke la estraro laŭ la nederlanda juro povas nur en siaj fizikaj kunsidoj formale fari tiajn decidojn – rete ĝi povas interŝanĝi nur malnetojn sen jura definitiveco. Formale dirite, nur en la marta kunsido tiu vortumo iĝis definitiva; tiel okazas ĉiujare.
Ĉi-jare la Asocio helpos organizi sisteman informkampanjon lige kun la unuopuloj, kiuj partoprenos la bjalistokan Kongreson. Temos pri loka gazetara aperigo de antaŭinformoj “Jena persono, el nia urbo, partoprenos la UK” kaj de postraportoj “Jena persono, el nia urbo, partoprenis la UK” – reuzante, kaj laŭbezone modifante, modelon el la gotenburga kongreso.
Al la temo informado oni dediĉos la Strategian Forumon en la ĉi-jara Kongreso. Oni uzos la dumkongresan Fakan Forumon por pliseriozigi la fakan agadon. Al tio servos ankaŭ nova libroserio. Apud la konata mondbeletra serio Oriento-Okcidento – al kiu oni nun formale alkalkulis ankaŭ romanon aperintan en Japanio, La edzino de kuracisto Hanoka Seisyû de Sawako Ariyosi (tr. Konisi Gaku) – la Asocio nun lanĉis sciencan libroserion Scienca Vorto, kiu debutas per verko de Charles Darwin aperonta ĉe FEL.
UEA formale kunaŭspicias la sciencan revuon Multilinguismo e societá ‘Multlingveco kaj socio’ (eldonota de Edistudio kunlabore kun IEF) kaj la Artajn Konfrontojn en Esperanto ARKONES 2009 en Poznano.
Kun granda bedaŭro, la estraro akceptis la demision (pro sanproblemoj) de vicprezidanto Ranieri Clerici, kies vigla kaj sukcesa agado restarigis seriozajn rilatojn inter la Asocio kaj la UN-sistemo. En tiu ĉi momento de raportado al la publiko, mi volas kapti la okazon por kun vi forte aplaŭdi ne nur lian diligentan kaj efikan intervenon, kiu ebligis ĉi tiun aliniveligon de niaj eksteraj rilatoj kun la UN-sistemo, sed lian taktan manieron persvadi la tutan estraron doni prioritaton al tiuj rilatoj sen forlaso de niaj aliaj gravaj okupiĝoj.
La Kongresa Fako de la Centra Oficejo havas nun asistanton – oni notu, ke lia poleco igas lin ĉi-momente aparte bonvena helpanto al la KKS. La estraro estas certa, ke nun draste kreskos la efikeco kaj akurateco de la tiufakaj laboroj.
Inter multaj membroj cirkulis demandoj pri du temoj, kiuj bezonis – kaj ĉi-printempe ricevis – estraran atenton. Unu demando temis pri eventualaj altigoj de la kostoj de dumkongresa loĝigo en Bjalistoko; cirkulis la onidiro, ke UEA en la ĵusaj monatoj, kaŝe kaj mallojale, altigis tiujn prezojn. Fakte UEA estis intertraktinta kun agentejo – kaj eŭre definitiviginta – prezojn en momento antaŭ ol la kurzoj draste malstabiliĝis. Pro la malstabilaj kurzoj, klientoj mendantaj pli malfrue efektive alfrontas pli altajn prezojn ol klientoj jam antaŭe farintaj siajn mendojn. Ĉi tiujn efikojn de la merkata malstabiliĝo ni ne povas mildigi: ni simple ne povas proponi al ni ĉiumonate reintertrakti kun agentejo tiajn prezojn.
Dua demando rilatas al la dungorilato inter la Asocio kaj ĝia ĝenerala direktoro Osmo Buller. La estraro dum sia kunsido notis, ke pro la priaj nederlandaj leĝoj tiu dungorilato konstantiĝis, kaj pludaŭros post la periodo antaŭvidita en la laborkontrakto el aprilo 2004. Ni forte esperas, ke la publika diskutemo, en si mem tute bonvena, movos sin for de ĉi tiaj spekulativoj al pli fruktodonaj terenoj.
Probal Dasgupta
Kiu estis la ruza regxisoro de tiu cxi komerca arangxo?
Mi ne povas kredi ke iu tielnomata spertulo subskribas kontrakton en exuro kiam en la lando oni havas alian monunuon kaj antaux tiom da tempo!
Kaj kial do oni ne renegocis la prezojn post la kurzo-falo por tiu sola periodo de la nuna jaro ne adaptita al la novaj cirkonstancoj? Mi timas ke la respondo estu : neniu interesigxis pri tio. Komplimentojn.
Komplimentojn ankaux por la nova pola bonvena helpanto en la Kongresa Fako. Iom malfrue, mi supozas. La kuko estas jam kuirita.
La Prezidanto bonvolu ne forporti nian atenton per altnivelaj frazoj kaj planoj ambiciaj. Se oni ne kapablis mastrumi simplan rutinan problemon, kia hotelprezoj, mi forte dubas pri kapablo realigi tiajn belajn intencojn.
Edvige Ackermann