La ferma parolado de Probal Dasgupta en Bjalistoko
Karaj kongresanoj,
Ni kune spertis emocian semajnon en la lulejo de la praesperantisto. Nun ni venas al la fino de nia pilgrimo – de pilgrimo, dum kiu la nepoj nin benis, ĉar ni pacience eltenis dum pli ol jarcento. Vojaĝinte al la individua pasinteco de unu homo, ni konkrete alfrontas la gigantajn aktualajn taskojn de la homaro – en hodiaŭo, kies intensaj interetnaj konfliktoj donas specifan urĝecon al la tagordoj de la esperantistoj kaj de la homaranoj. En ĉi tiu momento, kiam ni transiras de nia pilgrimo al energia reengaĝiĝo kun ĉies aktualo, ni evidente devas unue tutkore danki ĉiujn, kiuj ebligis tiel plengaman ĉielarkan sperton dum ĉi tiu pilgrima semajno. Al la LKK, al la Centra Oficejo, urba administrejo bjalistoka, al la eminentaj gastoj, al la postkulisaj ebligantoj - al tre longa listo da kreditoroj ni sentas ŝuldon, dankemon, aplaŭdemon, gratulemon, kaj ni ja plene donu nin al tiuj sentoj, kresĉendaj en festofina jubilado.
Tiu intenseco en la esperantistaj sentoj, kiuj pintas en la klimaksa semajno de la komunuma jaro, stimulas ian reagon en nia cerbo. La poeto Mauro Nervi prave skribis: „Kie mi kaŝas miajn sonĝojn? / En la cerbo, en la cerbo.” Ni volas esti raciaj, strategie saĝaj, senstultaj, senmitaj agantoj por pragmatike defendebla celaro, kaj nin akute embarasas la emocioj de la idealismo. Eble parte pro tio, ni ofte, tuj post la kongresa fervoro, komencas recenzi la ĵusan kongreson, ĉiujn kongresojn, tra revizora prismo. En tiu humoro ni deklaras nin enuantaj, aŭ ni pridubas la elekton de kongreslandoj. Kaj la enuantoj kaj la superdemokratoj negativadas pri niaj kongresoj, kaj en la fervoro de tiu severemo komplete ignoradas tiujn, kiuj argumentas, ke ne estas serioze defendeblaj la juĝkriterioj malantaŭ tiuj ĉiujaraj verdiktoj. Sendepende de la pravoj kaj malpravoj en tiu prisekvinda debato, mi volus sugesti, ke la postkongresa juĝemo parte spegulas nian embarasiĝon pri nia dumkongresa emociemo.
Sed la pli vasta zamenhofa familio de ni ĉiuj, kiuj en 1888, en la Dua Libro, ricevis de la iniciatinto la rajton kaj la respondecon kolektive plukrei la lingvon (laŭ vojo hodiaŭ rekonebla kiel vikipedia labormetodo), ne povas stiri nian komunuman ĉaron sen la emocioj de idealismo. La ideo, ke UK estus simple varo, kies vendiĝon oni plej taŭge analizus per merkatikaj metodoj, aŭ similaj ideoj en sociologia aŭ alia pure objektivisma vesto, laŭ mi maltrafas iujn kernajn faktojn pri nia situacio, kvankam kompreneble UEA volonte malfermas sin al ĉiuspecaj studemuloj kaj kritikemuloj, kaj ĉion farados por kiel eble plej kuraĝigi kaj antaŭenigi la objektiviĝon kaj profesiiĝon. (Mi havas la permeson de Dennis Keefe kaj Zbigniew Galor publike skeptiki pri iliaj manieroj skeptiki.)
Eble ni nin komprenos pli bone, se ni ekvidos, ke nia idealismo estas hodiaŭ en tiu sama pozicio, en kiu estis la demokratiemo en la antikva socio en Grekujo. La antikvaj grekoj – nomu ilin helenoj, se vi emas – kovis la demokration en la sino de tia sama hierarkio de mastroj kaj sklavoj, kian ĉiuj tiutempaj socioj rigardis kiel normalan. Tamen, kontraŭ ĉia verŝajno, el la greka socio kreskis tia demokratio, kian oni poste trafis aliredakti en universalan formon. El la etoso de Romio, kies publiko pretis brutale aplaŭdi leonojn nevegetarismajn, venis la kristanismo. Malgraŭ la neniel admirebla reĝimo de la rusaj caroj, la mondo estas danka al la rusimperia humo pro Zamenhof, pro Tolstoj, kaj finfine pro tiu alilanda disĉiplo de Tolstoj, kies bildo ornamas la monbiletojn de Barato – Mahatma Gandhi. Simple dirite: kvankam la mallumo ĉirkaŭas nin, tamen ne estas racie perdi la fidon. Ni laboru kaj esperu.
Por ke ni povu racie fidi al la hodiaŭaj energioj, ni malpli bezonas la nostalgion pri la pasinteco, kaj pli bezonas aktualan reinterpreton de nia zamenhofa heredaĵo. Mi mem – eble ĉar mi foje persone portis saluton de la nepo de Zamenhof al nepo de Gandhi – rigardas Zamenhof kiel similan al Mahatma Gandhi, do kiel avangardan pioniron de sisteme malmilita aliro al la strebado kontraŭ la malegaleco, la ŝovinismo, la ekspluatado, la subpremado. Post la malrapida, plurŝtupa efektiviĝo de la programo de la Ligo de Nacioj por la malkoloniado de ĉiuj klasike koloniitaj landoj kaj post la serioza memstariĝo de la orienteŭropaj landoj ekde 1989, la ĉefaj traktendaj konfliktoj ne plu temas pri absurda mondmapo kun maljustaj imperilimoj aŭ ŝtatlimoj. Hodiaŭ en ĉiuj socioj ni spertas konfliktojn inter elito kaj popolo, inter viroj kaj virinoj, inter altaj kaj malaltaj popoltavoloj, inter haŭtoj purpuraj kaj bluaj kaj oranĝaj, inter delongaj loĝantoj kaj lastatempaj enmigrintoj, do ĝenerale inter pli kaj malpli potencaj homgrupoj. Diference de la klasikaj problemoj, tiujn ĉi problemojn neniu proponas solvi per redesegno de la mapaj landlimoj. Ni ne povas el ĉiu lando elhaki, ekzemple, viran respublikon kaj virinan respublikon per secesio de la virinaro. La demando estas: kiamaniere homoj kunekzistu kaj malgraŭ ĉio alparolu la maljustulojn, kun kiuj ili estas en stato de senelira konflikto.
Gandhi instruis, ke la metodoj uzendaj en nia epoko devas baziĝi sur la neperforta rezistado al la malbono. De Zamenhof ni lernis, ke temas pri komunika problemo, kies solvo estas parte lingva. Ambaŭ majstroj emfazis, ke oni devas lanĉi novan tipon de konversacio kun sia malamiko, kaj ke la procezo restos dolora kaj iom ĥaosa, ĉar la homa eksplodemo kaj eksplodigemo ne malaperos per ia tuja magio, sed ke oni tamen trovos, ke per la serioza aŭskultado oni transformas sin, kaj per tio la dialogadon, kaj per tio iom post iom la aliulon, kvankam dum multaj jaroj la pliboniĝantaj ekspluatantoj tamen dolorige plu suferigados siajn viktimojn pro enostiĝinta kutimo tion fari.
Mi tial volas proponi al Vi, ke surbaze de tiu zamenhofa-gandhia programo la esperantista konversaciado regu unu strion de nia pensado pri la asocia laborplano, pri kiu la debatoj nun ekas. Mi poste pli detale ellaboros tiun mian ideon de „teranismo”, el kiu mi ĵus koncizege skizis por vi unu pensfadenon: temas pri versio de la homaranismo kun media suplemento. En 2010 UEA devos formuli kaj adopti novan strategian laborplanon por la jardeko 2011-2020. Mi ĵus kuncerbumis kun vi pri kelkaj elementoj de tio, kion povas kontribui al ĝi la jubilea pilgrima etoso de la bjalistoka kongreso.
Mi denove dankas, en la nomo de ĉiuj pilgrimantoj, al tiuj, kiuj nin gvidis tra kaj gastigis dum ĉi tiu unika sperto. Tre koran dankon – el niaj koroj, kiuj lernis nove kori en tiu ĉi urbo, kie oni trafis disŝuti la kongresan magion tra la kvartaloj, tra la aero, tra la arboj. En la fino, kun Grabowski, ni diru unuj al la aliaj: Agordu la brustojn, ho nia fratar’, por nova, pli vigla jam kanto!
Nu, tio ja estas la ekstera ideo. LLZ unuavice interesiĝis pri la interna, sed ĝi estas malfacila demando, kaj liaj pioniraj klopodoj por kompreni ĝin estis multe malpli sukcesaj ol Esperanto. Eble estus pli precize diri ke se la problemo estas lingva, ankaŭ la solvo devas esti tia.