Letero de UEA al mondaj gvidantoj kaŭzas disputon
La letero al la gvidantoj de la kvar landoj estis verkita okaze de ilia pintkunveno en Jekaterinburgo en Rusio la 16-an de junio. Dum la renkontiĝo, kies ĉefa temo estis la tutmonda ekonomia krizo, Barato, Brazilo, Ĉinio kaj Rusio deklaris, ke ili intencas kunlabori pli intense kaj elpaŝi kune en la monda politiko. La kunsidon partoprenis Dmitrij Medvedev el Rusio, Manmohan Singh el Barato, Luiz Inácio Lula da Silva el Brazilo kaj Hu Jintao el Ĉinio.
En sia letero, sendita al tiuj kvar politikistoj jam post la kunveno, Probal Dasgupta karakterizis la eventon kiel historian. "Ekonomia krizo okazigita alilande trafas viajn landojn grave, ne nur pro la nekredeblaj riskoj kaj ŝuldoj alprenitaj en Usono, sed ankaŭ pro la fakto, ke la valuto de nur unu lando rolas kiel internacia valuto", li komentis la temon de la kunveno. Per tio li samtempe enkondukis proponon:
Universala Esperanto-Asocio proponas al vi la ideon, ke valutoj kaj lingvoj funkcias sammaniere. La internacia uzo de la angla plifortigas nur kelkajn privilegiitajn landojn kaj samtempe starigas riskojn kaj kostojn por ĉiuj aliaj. Ĉu tiaj privilegioj, valutaj kaj lingvaj, kondukis nin al pli bona mondo? Ĉu la kostoj estis efikaj? Certe ne.
Viaj kvar landoj estas promesaj landoj por la estonteco. Sed vi, kiel ni tra la tuta mondo, devas cxesigi la valutajn kaj lingvajn privilegiojn, se ni volas progresi rapide, malpli koste kaj harmonie. Pri nova valuta sistemo, vi jam havas ideojn kaj proponojn. Por nova lingva sistemo, ni proponas Esperanton kiel efikan, pragmatan kaj malpli kostan solvon.
La letero estis datumita la 21-an de junio kaj sendita al ĉiu ricevanto en ties propra lingvo kiel ordinara papera letero. La 26-an de junio, kiam ĉiuj ricevantoj jam almenaŭ teorie povis ricevi la leteron, UEA diskonigis la aferon per gazetara komuniko, kiu kaŭzis viglan diskuton en kaj ekster UEA.
En la retpoŝta diskutejo UEA-membroj unue reagis Emilio Cid el Brazilo. Li gratulis la prezidanton de UEA pro la iniciato, kaj petis la portugalan tekston de la letero, por dissendi ĝin al aliaj brazilaj politikistoj.
Tuj poste venis kontraŭa opinio, de Andreas Künzli en Svisio. Li forte kritikis la leteron de Probal Dasgupta, kaj postulis, ke la komitato de UEA en Bjalistoko konsideru eksigon de la prezidanto.
Laŭ Andreas Künzli la pintkunveno de la kvar landoj estis konspira kunveno kun la celo malfortigi la okcidenton. Aparte malplaĉis al li, ke Probal Dasgupta en la letero esprimis kritikan opinion pri la rolo de Usono en la monda ekonomia krizo.
- La alpreno far UEA de opinio pri la valutaj problemoj estas la sama sektemo kiel se la Esperanta Civito enmikisiĝas pri internacia juro aŭ konflikto en Palestino au Burundo. Cetere ne estas komprenebla, kial Dasgupta atakas Usonon. Lia lando estis provinco de Britio, do havas nenion komunan kun usona imperiismo.
Por Andreas Künzli la letero de UEA al la kvar mondaj gvidantoj estis la lasta guto en politiko, kiu laŭ li iĝas "ĉiam pli bizara":
- Ĉi tiu elpaŝo de la prezidanto de UEA, kiel ajn simpatia li estas kiel homo, igas min, simplan membron de UEA, proponi al la Komitato de UEA, diskuti, ĉu Probal Dasgupta estas ankoraŭ eltenebla kiel prezidanto de UEA por la dua duono de sia mandato.
Komplete malan opinion esprimis la antaŭa prezidanto de UEA, Renato Corsetti:
- Miaopinie Probal ne meritas kondamnon sed laŭdon pro tio. Estas momentoj, kiam oni devas provi kompreni ĉu la historio estas ŝanĝanta siajn ĉevalojn, laŭ simila fama frazo de Goethe. Eble ĉi tiu ne estas la momento, eble jes! Estas, tamen, fakto, ke tiu estas laŭ mi la unua paŝo de inciato, kiu verŝajne portos nin peti la helpon de ĝuste tiuj registaroj por niaj inciatoj ĉe Unesko kaj UN. Eble vane, sed aliflanke daŭre peti la okcidentanojn, kiuj daŭre rifuzas eĉ paroli kun ni, estas io same malbona.
Simile argumentis ankaŭ José Mário Marques el Brazilo, responde al Andreas Künzli:
- En la letero de Probal, kiun vi rajtas vidi kiel kiĥoteska, estas nenio kiu alfrontu Usonon. Krome kial kaj kiel vi vidas tendenca tiun grupon de ŝtatestroj? Ili reprezentas minimume trionon de la tuta homaro kaj kuniĝas ĝuste por malpliigi la kvanton kaj kvaliton de privilegioj en la kampo de la ekonomio, ĝenerale malfavoraj al [iliaj] respektivaj landoj. Memdefendo ne estas atako. Atentigo pri la politika lingva malekvilibro en la nuna mondo, favora al difinita grupo [de] landoj, paralela al tiu ekonomia ekvilibro, estas tute neriproĉebla, laŭ mia vidpunkto.
Responde al demando de Libera Folio, Probal Dasgupta mem klarigis, ke li verkis la leteron laŭ persona iniciato de Cyrille Hurstel.
Libera Folio: Ĉu la ideo estis iel traktita de la estraro de UEA?
Probal Dasgupta: En tiu ĉi kazo, mi decidis, ke mi povas fari la leteradon mem, kaj akcepti la respondecon. Mi ne demandis la estraron. Al pluraj niaj komisiitoj mi publike diradas, ke kiam iu estas surloke, kaj havas antaŭ si la eblon agi por UEA, tiam tiu persono supozu (ene de la limoj de modereco, kompreneble), ke li/ŝi estas UEA kaj ne bezonas apartan mandaton antaŭ ĉiu malfermo de buŝo. Kompreneble, tiu mia doktrino pri la valoro de spontaneco estos severe kompromitita, se pluraj niaj spontanaĵoj montriĝos stultaj aŭ malmoderaj. En mia persona opinio, tiu ĉi iniciato ne estas stulta aŭ malmodera, sed mi ja notas, ke iuj havas alian opinion.
Ĉu vi esperas ricevi ian reagon?
- La teksto ne estis tia, ke mi atendas pli ol la kutimajn ŝtatestro-oficejajn ricevagnoskojn (kaj ne ĉiuj ŝtatestro-oficejoj sendas eĉ tiajn). La celo estis aŭdigi ankaŭ nian voĉon.
Lau mi via letero estas gratulinde trafa. Estas tempo ke ankau politikistoj internacie influaj konsciighu pri la fenomeno lingvo kiel politike uzata ilo. Internacia uzado de nacia lingvo ne estas ja simple instrumentismo, sed politika decido.