Esperanto: ilo por la malkoloniigo
La fina punkto en la Manifesto de Prago estas “Homa Emancipiĝo”, kiu diras, ke Esperanto estas "projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homa komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili". En granda parto de la mondo, nepra kondiĉo por la homa emancipo estas la malkoloniigo.
Mi volas argumenti, ke la fenomeno Esperanto disponebligas al ni kelkajn ilojn por la malkoloniigo. Tiujn ilojn ni rekonu, plirafinu, kaj uzu en la lukto kontraŭ hegemoniaj fortoj.
Kiel oni scias, la koloniismo tute ne temas nur pri la ekonomia ekspluatado. Ĝiaj psikologiaj efikoj estas tiom potencaj, ke socioj bezonas plurajn generaciojn por malkoloniigi la menson, kiel nomis la taskon la kenja verkisto Ngũgĩ wa Thiong'o. La fama eseo de Ngũgĩ de 1986 havis la titolon “Malkoloniigi la menson: la politikoj de lingvo en la afrika literaturo”. Efektive, jam en 1968 Ngũgĩ kaj liaj kolegoj en la angla fakultato de la Universitato de Kenjo verkis polemikon kontraŭ la pedagogia superrego de la angla literaturo en postkolonia afrika kunteksto. Ili pledis, ke oni metu la anglan literaturon en Afriko tien kie ĝi historie apartenas – nome en la periferion de la afrika kulturo.
Ĝuste en la kampo de la socia membildo, kiun traktas la literaturo, troviĝas la plej grava kaj longdaŭra psika damaĝo de la koloniismo. La brita kolonia administranto en Barato, Thomas Macaulay, verkis fifaman raporton en 1835 favore al la enkonduko de la angla edukado en Barato – raporton kiu estis eksplicite malfavora al la indiĝenaj eduksistemoj. Li deklaris, ke “ne estas troigo diri, ke ĉiuj historiaj informoj kolektitaj el ĉiuj libroj verkitaj en la sanskrita lingvo malpli valoras ol tio kion oni trovas en la magraj eltiraĵoj uzataj en la bazaj lernejoj de Britujo”.
En la sama raporto, li ankaŭ asertis, ke “ununura breto de bona eŭropa biblioteko valoras same kiel la tutaj indiĝenaj literaturoj de Barato kaj Arabujo”. Rezulte de tiu lia raporto, ekis en Barato 150 jaroj da supera edukado anglalingva dum kiu lernantoj, interalie, daŭre lernas multon pri la belaj someraj floroj de Britujo. Jam en la kolonia periodo, Gandhi ofte atentigis la samlandanojn pri la danĝero de tia ĉi fremdlingva kaj fremdiga eduksistemo.1 Sed la landaj elitoj malkonsentis kun li.
Cetere, se parenteze temi pri la somero, menciindas, ke en multaj el la lingvoj de tropika Barato, estas la ombro pri kiu oni parolas pozitive; la suno mortigas. Hindia poeto kantas pri la komfortiga ombro de la densa hararo de la amatino. Se barata junulo do sekvus la konatan ŝekspiran soneton, kaj komparus belulinon al somera tago, li invitus vangfrapon: "Ĉu mi komparu vin al tag' somera?" Vangofrapo: FATAAK!
La projekto malkoloniigi la menson devas barakti kontraŭ tiaj ĉi kulturpolitikaj bariloj. Kaj ĝuste ĉi tie rolas la rajto al gepatralingva edukado. Infanoj kiuj vizitas lernejon kie la instrulingvo ne estas la hejma lingvo suferas ŝokon. Multaj simple lasas la lernejon. Laŭ raporto de Unesko en 2008, por 80 elcentoj de la infanoj en la Filipinoj, malsamas la lerneja kaj la hejma lingvoj; la cifero por Paragvajo estas 64 elcentoj.2
Simile, antaŭa raporto de 2004 de la Unuiĝintaj Nacioj sciigas, ke en sub-Sahara Afriko, el la infanoj kiuj vizitas lernejon, nur 13 elcentoj ricevas gepatralingvan edukadon.3 Tiuj ĉi estas skandalaj ciferoj pri la malrespekto de bazaj homaj rajtoj. La lingva subpremado estas io pri kio ni esperantistoj scias multe, aŭ proprasperte (kiel parolantoj de lingvo de malplimultoj), aŭ raporte. Esperanto jam funkcias kiel deponejo de informoj pri lingva diskriminacio. Jen agadkampo en kiu ni povas kontribui al la konstruo de pli justa mondo. Por tia ĉi strategia laboro ege gravas la kunlaborado kun aliaj organizaĵoj, kaj Esperantaj kaj ne-Esperantaj.
Notindas, ĉi-kuntekste, ke pro la ŝanĝiĝanta evoluiga tagordo en postkoloniaj landoj kiel Barato, estas nuntempe multe pli facile kaj strategie utile kunlabori kun eksteraj (tio estas, ne-Esperantaj) organizaĵoj. Mi klarigu mallonge pri tio kion mi diras.4 Dum la unuaj kelkaj jardekoj de sendependa Barato – ni diru, proksimume de la 50-aj jaroj ĝis la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento – la registara strategio evoluigi la landon konsistis ĉefe el la tiel nomataj 5-jaraj ekonomiaj planoj. Tiuj planoj estis plejparte grandskalaj kaj fokusis sur la industriaj kaj agrikulturaj sektoroj: minejoj kaj ŝtalfabrikoj; kemioplena, maŝinigita agrikulturo kaj digegoj. Efektive, nia unua ĉefministro, Nehru, nomis tiujn digegojn “temploj de moderna Barato”. Tiun periodon de la barata ekonomia evoluigo ni povas nomi la “moderna” periodo.
Sed jam de la 70-aj jaroj ekestis profunda skeptiko pri tiuj grandskalaj projektoj. Jen la “postmoderna” periodo de la evoluigaj strategioj en Barato. Oni komencis kalkuli la diversajn kostojn – homajn kaj ekologiajn – de tiu moderna evoluiga strategio. Studoj ekaperis pri la ekologia detruo kaŭzata de la minejoj, digegoj kaj la kemioplena agrikulturo. Aktivuloj ankaŭ nomis neakcepteblaj la grandajn homajn translokadojn devigajn kiujn multaj el tiuj projektoj bezonis.
Se temas pri digegoj, ekzemple, milionoj da indiĝenoj kiuj loĝadis en unuarangaj arbaroj estis devige transloĝigitaj por inundi la arbaron cele al la konstruado de la digego. Tutaj komunumoj de indiĝenoj iĝis t.n. “mediaj rifuĝintoj”, devigitaj forlasi la proprajn vivejojn. Loĝante sub aĉaj kondiĉoj en la periferio de la socia ĉeffluo, ene de unu aŭ du generacioj, ili perdis sian tutan socian kaj kulturan kapitalon. Estis ili kiuj pagis la koston de la evoluigo de la lando.
Plue, studoj montris, ke pro diversaj historiaj kaj politikaj kialoj, kelkaj regionoj sukcesis akiri kaj kapti la avantaĝojn de tiu moderna evoluigo multe pli bone ol aliaj regionoj. Alivorte, la moderna evoluiga strategio ankaŭ pliakrigis enlandajn diferencojn – kiuj jam estis sufiĉe grandaj en tiu ĉi profunde hierarkia lando de la hindua kastsistemo.
Notindas ĉefe du rezultoj kiuj havas implicojn por Esperanto-agado en Barato. Unue, en demokratia lando kiel Barato, ekestis regionaj politikaj partioj kies reprezentantoj rapide gajnis povon, ĉar estis klare, ke Nov-Delhio evidente malsukcesas prizorgi la lokan evoluigon. Jam de jardeko, do, ni en Barato estas en epoko de plurpartiaj koaliciaj registaroj, kun multe pli da marĉandado pri evoluigaj prioritatoj.
La dua rezulto de la registara malsukceso evoluigi la malriĉajn regionojn estas la ekfloro de neregistaraj, civilsociaj organizaĵoj. En lando kun longa historio de sociaj reformmovadoj – jam de la mezo de la 19-a jarcento – tiuj ĉi neregistaraj organizaĵoj ektrovis firmajn niĉojn de aktivado por antaŭenigi sociojustecajn celojn. La rolo de tiuj ĉi civilsociaj organizaĵoj iĝis eĉ pli grava dum tiu ĉi lastatempa fazo de la postmoderna evoluiga periodo, karakterizita de la ŝtata abdiko de siaj respondecoj, kaj la instalo de sovaĝa tutmondiĝanta kapitalismo.
Ni notu ĉi tie, ke la abdiko de sociaj respondecoj rilatas al la praktiko; teorie, konstitucie, Barato daŭre restas fidela al idealoj de sociaj justeco, egaleco, inkluziveco, ktp. Rezulte, la registaro trovas en tiuj ĉi neregistaraj organizaĵoj bonegan fonton de etkostaj kaj etskalaj “eksperimentoj” en socia transformiĝo. Se sukcesas tiaj ĉi eksperimentoj, ili povas trovi sin 10 jarojn poste en la registara politiko.
Pro la kresko de regionaj partioj kaj la kreskinta rolo de civilsociaj organizaĵoj, en tiu ĉi postmoderna periodo de nia evoluigo pli grandas la eblecoj, ankaŭ de la Esperanto-movado en Barato, interveni en debatoj kaj agadoj de socia transformiĝo – kaze de la Esperanto-movado en Barato, ekzemple, en iniciatoj antaŭenigi gepatralingva-bazitan multlingvan edukadon.
Ĉar la supera edukado en Barato estas en la angla lingvo, universitataj studentoj en Barato lernas ne nur pri Barato, sed tipe ankaŭ scias multon pri la geografio, kulturo kaj politiko de Britujo kaj Usono – kaj ege malmulton pri la cetera mondo. La senkritikan akcepton de tiu ĉi kultura imperiismo ili eĉ nomas “mondcivitaneco”. La transnacia edukado kiun proponas Esperanto – denove, ero skizita en la Manifesto de Prago – funkcius ĝuste por helpi malmunti tiun ĉi malsimetrion.
Por kompreni la transnaciecan karakteron de Esperanto-edukado, sufiĉas vidi la mondeton de tradukaĵoj en Esperantujo. Kiel atentigas nin Abel Montagut (en sia prelego en Linguapax en 20045), en grandskala tradukprojekto de Unesko, 70 elcentoj de la tradukaĵoj estis el unu el la kvar grandaj lingvoj de la mondo: la angla, rusa, franca kaj germana – jen la ununura breto de tiu eŭropa biblioteko pri kiu parolis Thomas Macaulay.
Sed inter 1991 kaj 2003 inter la ĉirkaŭ mil tradukaĵoj aperigitaj en Esperantujo, nur 30 elcentoj estis el tiuj kvar lingvoj. La jida, portugala, ĉina, japana kaj hungara – ĉiu el tiuj ĉi havis 5 elcentojn da tradukaĵoj. Kiel rimarkigas Montagut, “sume tiu ĉi distribuo spegulas pli fidele la lingvan realaĵon de la mondo, kaj prezentas ĝuste la inversan proporcion por la kvar grandaj lingvoj”. La prelegon de Abel Montagut oni povas legi plurlingve en la retejo Nitobe.info. Jen, do dua kampo de nia agado en la nova jarcento.
Elstara ekzemplo de tia transnacia edukado estas la esperantigo de lernolibro pri moderna historio de Ĉinujo, Koreujo kaj Japanujo, farita de skipo de esperantistoj el tiuj ĉi tri landoj. Kiel diras la aŭtoroj en la antaŭparolo de tiu rimarkinda libro, "Dum la pasintaj 4 jaroj, ni ofte spertis malsamajn opiniojn rilate al la historio, sed pere de dialogo kaj traktado, ni sukcesis havi komunan historian vidpunkton kaj nun ni eldonas la libron samtempe en la tri landoj".6
Se, ekzemple, barataj, iranaj, nepalaj kaj pakistanaj esperantistoj povus kune proponi ion por antaŭenigi transnacian edukadon en la regiono, tio certe estus inda paŝo malkoloniigi la menson kaj plibonigi la ŝancojn de paco en tiu ĉi mondoparto.
Ĝuste tiu ĉi lasta propono de sudazia kunlaborado tuŝas plian flankon de la projekto de malkoloniigo. Mi klarigu per anekdoto.
En 2007, ĵus antaŭ la Universala Kongreso en Jokohamo, okazis la Nitobe-Simpozio en Tokio. La temo de la Simpozio estis eŭropaj lingvoj en Azio. Fakuloj de diversaj mondopartoj, kaj aziaj kaj neaziaj, kunvenis por dividi informojn kaj analizojn pri la kompleksaj lingvosociaj rezultoj de la kontakto inter eŭropaj kaj aziaj lingvoj. Mi varme rekomendas la aktojn de la Simpozio al ĉiuj.7
Sed ne pri tiu Nitobe-Simpozio mi volas ĉi-momente paroli. Mi volas rakonti ion kio okazis al mi survoje al Tokio. En la flughaveno de mia loĝurbo Hajderabado, mi renkontis amikon kiu instruas la anglan en loka universitato – efektive, en la Universitato por la angla kaj fremdaj lingvoj. Li estis survoje al Vjetnamujo, kaj kun li estis du kolegoj, unu survoje al Kamboĝo kaj la alia iranta al Laoso.
“Pri kio temas?” mi volis scii.
“Nu”, mia amiko diris, “pro regiona interregistara interkonsento, Barato sendas instruistojn al neanglalingvaj landoj en suda Azio por instrui la anglan! Tie oni starigas registarajn centrojn por trejni instruistojn, kiuj disvastigos la anglan”.
“Do”, mi diris, “temas pri nova lingva imperiismo, ĉu ne?”
La amiko tuj malgajis, sed unu el liaj kolegoj emfaze konsentis kun mi.
“Jes”, li diris, “nova imperiismo lingva, kaj ni povas fari nenion pri ĝi. Ni estas la soldatoj de tiu ĉi imperiismo, kaj kulpas same kiel la registaroj mem”.
Nu, mia amiko jam aspektis malfeliĉa pro tiu mia rimarkigo, kaj nun ankaŭ lia kolego ekkritikis la projekton. Do, por iom malpliigi lian videblan malĝojon, mi duonŝerce kaj ironiete diris, “Nu, ni eble ne nomu ĝin lingva imperiismo, ĉu? Prefere ni nomu ĝin sud-suda kunlaborado!”
La novkoloniismo alprenas ĝuste tiajn ĉi formojn de elitaj aliancoj. La landaj elitoj jam konvinkiĝis, ke la nura lingva vojo antaŭen estas la angligo de la mondo. Almenaŭ en Barato, la kialoj estas klaraj. Fronte al malcentrismaj fortoj de regionaj partioj kiuj ekmalmuntas la historiajn neegalecojn inter regionoj, kaj fronte al malcentrismaj fortoj de neregistaraj iniciatoj kiuj ekdefias la historie kastbazitajn nejustecojn inter etnoj, la elitoj provas sekurigi siajn privilegiojn interalie per tiuj ĉi novaj formoj de la koloniismo.
Kiel esperantistoj, daŭre okupitaj pri aferoj lingvaj, ni povas prilumi la ideologiajn bazojn de la nunaj lingvaj potencrilatoj; ni povas plu prilabori niajn ilojn de lingva demokratio, kaj transnacia pedagogio; kaj ni povas kunlabori kun diversaj instancoj – kaj registaraj kaj neregistaraj, kaj Esperantaj kaj ne-Esperantaj – por realigi tiujn ĉi niajn jamajn komprenojn pri mondo lingve pli justa.
Tiel, ni daŭre havas validan rolon en la nova jarcento. “Alia mondo eblas” estas la slogano de la Monda Socia Forumo – tiu grandega koalicio de organizaĵoj lokaj, regionaj, landaj kaj internaciaj, kiuj kunvenas ĉiujare por batali kontraŭ la milito kaj kontraŭ la pli sovaĝaj aspektoj de la nuna tutmondiĝo. Al tiu slogano – "Alia mondo eblas" – ni aldonu plian, “Alia lingvo eblas”, por emfazi, ke en la malsimpla tasko malkoloniigi la menson, nepras iri for de la tradiciaj lingvaj iloj kiuj tiom facile nur reproduktas la neegalecojn kiujn ni volas kontraŭbatali.
Kaj lingve kaj ideologie, do, Esperanto restas valora ilo por la homa emancipo.
Antaŭa versio de tiu ĉi eseo estis prelego farita dum la 34-a Kataluna
Kongreso de Esperanto, 6-8 decembro 2008, Sabadell, Katalunio, Hispanujo
Notoj
1. Ekzemple, Gandhi deklaris, ke “La uzo de fremda lingvo kiel la supera eduklingvo [en Barato] kaŭzis nekalkuleblan intelektan kaj moralan damaĝon al la nacio”. http://www.geocities.com/agrao99/gandhi/gandhi_pri_edukado.htm (vizitita 2009-2-5).
2. Rao, A Giridhar. 2008. “Por 80% filipinaj infanoj, malsamas la hejma kaj la lerneja lingvoj”. (vizitita 2009-2-5)
3. Rao, A Giridhar. 2008. “Legopovigo kaj gepatralingva edukado” (vizitita 2009-2-5)
4. La temon mi traktis iom pli detale en mia eseo, “De modernismo al postmodernismo: La ŝanĝiĝanta evoluiga tagordo en Barato”, Japana Esperantologio n-ro 3, 2008, pĝ. 64-67.
5. Montagut, Abel. 2004. “La kontribuo de la internacia lingvo Esperanto favore al la pluekzisto de la lingva diverseco”. http://eo.nitobe.info/ld/dokumentujo/listigo.php?tipo=artikolo (vizitita 2009-2-5)
6. Historio por Malfermi Estontecon: Moderna Historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio. 2007. Fremdlingva Eldonejo, Pekino, Ĉinujo. ISBN 978-7-119-04842-0.
7. KIMURA Goro Christoph, YOSHIDA Naoko (red.). 2008. Al justa lingvopolitiko en Azio – Aktoj de la 5a Nitobe-Simpozio. Instituto pri Eŭropo, Sophia-Universitato / Japana Esperanto-Instituto, Tokio, Japanujo.
De pli ol 44 jaroj vivas en Germanio (pli precize iama orienta parto), kie mi espertis grandan efekton de lingva imperiado.Iama tiel fiera popolo, pro historiaj kauxzoj, tute kadukigxis, malkuragxigxis, malcertigxis.Cxio malnova malbenita, nova ne sxatata. Junaj homoj unu fanatike blinde edukita alia sur devojo.Altrudita lingvo fremda malsxatata tro malfacila .La angla sxajnis esti pli interesa, donis pli okcidentan horizonton.Maljuna generacio ne povis doni bonan ekzemplon ne transdonis patrujecan senton kaj juna generacio perdis hejmajn idealojn. La angla sxajnis pli "cool" pli impona.Fine oni perdis nacian identecon, nacian fieron.
Tiutempe la lingva imperieco ne dormis.Per kantoj, jxurnaloj, modaj artikoloj, kolao kaj Mac Donaldoj infektis kaj influis la blindan junan generacion kaj ne nur! Politikistoj, intelektuloj, sociologoj, lingvistoj cxiuj trankvile dormis. Unu pensis nur pri sia kariero, alia timis ion diri.
Intertempe la domagxo estas epoka.Por tion substreki mi rakontu epizodon;
Mia filo konstruis domon kaj cxe fino por cxiuj helpantoj ni arangxis en gxardeno grandan grilan fajron.Post gustumado, iom trinkado, mi prenis gitaron kaj komencis instigi kanti popolajn kantojn,kiuj mi kiel polo lernis en la hxoro.Bedauxrinde nek unu kanton ili povis kunkanti.Nek "Rozo en herbejo" de Goethe.( en lernejo tiutempe oni lernis Kalinka kaj eble Volga Volga... Ili estis depremiitaj kiam mi diris "kiaj germanoj vi estas.."
Bedauxrinde tio okazas hodiaux cxie en la mondo.La lingva imperiismo ne nur detruas aliajn lingvojn, sed domagxas ties kulturon,identecon kio estas mia opinie pli dangxera ol momenta invado.Malgranda civitano ne estas tion konscia, sed kie estas niaj sciencistoj, filologoj,lingvistoj,intelektuloj ne postulante jam tion de politikistoj.Cxu ne povus tion prilabori la iniversitatoj, internaciaj organizoj, Unesco ktp.? Cxu ni komencu lingvajn militojn? Cxu ne estas esperanto solvo? Cxiu popolo uzu sian patrujan lingvon kaj internacie internacian, neutralan kaj tiam cxiu estos sur la sama nivelo.