Per propra lingvo al paca kunvivado de etnoj
En sia ĉefartikolo en la aktuala numero de la revuo Social Scientist, profesoro Javeed Alam [ĝavid alam] diras, “Ni komencas el la konvinko, ke la mondo estu la loko kie realiĝu la homa emancipiĝo kaj plenviveco”.
Mi laboras kun organizaĵo en kiu multaj dividas tiun ĉi konvinkon, nome, la Universala Esperanto-Asocio (UEA). Inter la temoj sur la tagordo de UEA estas la gepatralingva edukado.
Ni komencu per la rimarko, ke en mondo plene je etnaj konfliktoj, pacesplorstudoj disponigas al ni tri larĝajn strategiojn. La unua estas “konflikt-solvo”: sidigi la disputantajn partiojn ĉe la diskuta tablo. La dua strategio estas “konflikt-regado”: klopodi, ke la konflikto restu ene de kelkaj kampoj, kaj ne etendiĝu ĉiudirekten, rezultante en amasmurdado, kiel ofte tragike okazas. La tria strategio kiun disponigas al ni la pacostudoj estas “konflikt-transformiĝo”: ŝanĝi vidpunktojn – pensmanierojn – tiel ke, homoj kaj grupoj ne elektu solvojn perfortajn dum konfliktoj.
En tiu ĉi strategio de konflikt-transformiĝo, la edukado rolas grave. Temas ja pri strategio kiu bezonas plurajn jarojn, ĉu ne? Jen do la rimarko: la edukado estas grava ero de la pacedukado kaj konflikt-transformiĝo.
Nia tezo estas, ke kompare al la negepatralingva edukado, gepatralingve bazita multlingva edukado havas pli grandajn ŝancojn sukcesi en ĉia lernado, inkluzive la pacedukadon cele al la konflikt-transformiĝo. Tiu multlingvismo aparte gravas en situacioj kiam najbaras malsamlingvaj etnoj, sed la strategio daŭre validas en ĉiu kunteksto.
Tutmonde, la edukesplorado montras, ke edukrezultoj estas pli bonaj se la instrulingvo estas la gepatra lingvo. Kompreneble, ankaŭ la komuna saĝo tion dirus: mi komprenus la koncepton de la longitudo pli bone se mi lernus ĝin per la gepatra lingvo.
Sed eĉ pli interese por nia kunteksto estas, ke laŭ la esploroj temas ne nur pri tio, ke geografion kaj kemion la infano lernas plej bone gepatralingve. La fakstudoj montras ankaŭ, ke kiom bone oni lernos la duan lingvon – la tiel nomatan L2 – dependas de kiom longe oni jam lernis la gepatran lingvon. Jene resumas UEA la esplorojn tiukampajn: “Se la instruado [de la lernantoj] en la gepatra lingvo okazas nur dum unu aŭ du jaroj, kaj poste ili devas transiri al la uzo de la reganta lingvo, eble ili bone sukcesas tiel komence, sed ĉirkaŭ ekde la kvara lernojaro, ilia progreso malrapidiĝas, kaj la diferenco inter ili kaj la infanoj parolantaj denaske la regantan lingvon plukreskas.”
En mondo en kiu la loka iĝas tutmonda, la infano certe bezonas lerni lingvojn L2, L3, eble eĉ L4: jen la “porpanaj” lingvoj. Memorindas, ke preskaŭ ĉiam kaj ĉie en la mondo tiu ĉi situacio jam validas por infanoj de lingvaj malplimultoj kaj indiĝenaj popoloj. Krom la gepatra lingvo, ili bezonas lerni almenaŭ unu porpanan lingvon, ofte pli.
Tial necesas la plurlingva edukado, kaj la gepatra lingvo estas la bazo. Lastatempa superrigardo de la esploroj estas libro redaktita de Ajit Mohanty [aĝit mohanti] kaj liaj kolegoj titolita Multilingual Education for Social Justice: Globalising the Local (Plurlingva edukado por socia justeco: tutmondigo de la loka), eldonita ĉi-jare en 2009.
Aliaj esplorstudoj en Afriko montras, ke estas efektive pli malaltkoste havi edukadon gepatralingve bazitan ol en lingvo negepatra. La kosto al la eduksistemo pro lernanto kiu malsukcesas en la ekzamenoj, kaj refaras la saman klason, kaj la kosto al la lernanto mem pro jaro malŝparita igas la gepatralingvan edukadon bona politiko-elekto eĉ laŭ komerca modelo de mongajno kontraŭ investo.
Tria kialo emfazi la gepatralingvan edukadon estas tiu de homaj rajtoj. La “Internacia konvencio pri la rajtoj de la infano” de la Unuiĝintaj Nacioj – kies 20-jaran datrevenon ni celebras en 2009 – eksplicite deklaras, ke membro-ŝtatoj respektu la gepatran lingvon de la infano.
Eĉ de pure utilisma starpunkto, sen aludo al etikaj demandoj, memorindas, ke granda parto de nia scio pri la mastrumado de la biodiverseco estas enkodigita ĝuste en tiuj ĉi malgrandaj, lokaj lingvoj: la mitoj, kantoj, rakontoj kaj proverboj de tiuj ĉi lingvoj sciigas al la komunumo kio kreskas kie kaj kiam, kaj pri kio ĝi utilas. En mondo en kiu lingva diverseco estas malaperanta multe pli rapide ol la biodiverseco, kaj en kiu la regionoj de la plej granda biodiverseco estas ankaŭ regionoj de la plej granda lingva diverseco, tutcerte estus saĝe kaj prudente klopodi konservi kaj flegi malgrandajn lingvojn.
Tiel, ĉu ni parolus de la vidpunkto de homaj rajtoj, ĉu laŭ komerca modelo de mongajno kontraŭ investo, ĉu ni prenus pure utilisman starpunkton, aŭ ĉu ni uzus fakesplore bazitan aliron, la plej bonaj interesoj de la infano kaj la plej sukcesaj edukrezultoj kuŝas en gepatralingve bazita multlingva edukado. Kaj ĝuste tia edukado plej efike kontribuus al la pacedukado, kaj la multlingveco kiun plifaciligus tia edukado, kontribuus al la konflikt-transformiĝo.
A. Giridhar RAO
Cxiu jam de bebo estas edukata en legendoj, rakontoj, fabloj, kantetoj k.t.p.Cxio estas facile komprenata cxar cxio estas "mem bakita"
Laux mia opinio cxiu devus krom sia gepatra lingvo lernu lingvon de najbara lando kaj unu neutralan por internacia kontakto.
Propra lingvo ne nur pli facile edukos kaj instruos, sed konservos etnan ricxajxoj de propra kulturo kaj samtempe ricxigos la mondan kulturon,
najbara helpos kompreni kaj kunlabori kun la proksima kaj
internacia -neutrala, kiu starigos cxiun sur sama nivelo sen nationalisma, monopolisma, cxu imperialisma karaktero,permesos tolereme kaj paceme kunvivi integrante cxiuj kulturon en unuan bukedon.
Unuigxinta Nacio devus tion ne nur konstati, sed postuli.Estas plej urgxa tempo fini kun la monopolismo kaj profito de certaj klasoj koste al pli multo.
Sincere via Stanislavo