Mesaĝo de Probal Dasgupta okaze de la lingvotago 2012
La lingvotago en la jaro 2012
Ne diru al mi, ke vi bezonas fari guglan serĉon por retrovi, en kiu kongresa parolado aŭdiĝis la vortoj “Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono”. Tamen, se trafis vian cerbon tragika forgeso, bonvolu ja fari tiun gugladon kaj rekapti la fadenon. Nia movado dekomence laboras – kiel vi nun memoras, do – por alternativa historio, kie ne temas “ŝanĝi la politikan karton de la mondo”, sed ludi tute alian karton: la karton de la interna ideo, aŭ se vi preferas alian formulon, la karton de la humanisma internaciismo.
Tibor Sekelj revenas al ni en la memoron okaze de tiu ĉi 21a de februaro, tiu ĉi tago de la gepatra lingvo, ĉar li estis la unua humanisme internaciisma mondvojaĝanto. Li ne vojaĝis konkereme, kvazaŭ orientisma ambasadoro, kiu dezirus subordigi la malsamajn analfabetajn parolojn de ĉiuj landoj kaj langoj sub unu supera skribo. Lia esperantismo male soifis konatiĝi kun la malsamaj saĝoj, kun la malsamaj sagoj de ĉiuj pafarkoj, kaj inter ĉiuj tiuj skriboj li strebis konstrui Esperantan ponton. Li sciis, ke ankaŭ la gefiloj de la ĝangalo lernis de siaj saĝuloj kiel Maljuna Maloa, kaj li kapablis flari en la diroj de tiuj saĝuloj la skribarton eĉ manke de videblaj literoj sur tuŝebla papero. Sekelj scipovis saĝe aŭskulti.
La internacia lingvotago ne estas nura paroltago. Ni, kiuj serioze surtagordigis la 21an de februaro, celas kreskigi la senton de egaleco inter ĉiuj lingvoj – la komprenon, ke ĉiuj lingvanaroj same rajtas kaj devas flegi la beletran kaj sciencan literaturon kiel saĝobazon en la respektiva gepatra lingvo. Nek la tradicia militarto, nek tiu “daŭrigo de la milito per aliaj rimedoj” kiun oni nomas la arto politiki, iam inspiris la plenkoran deziron kultivi ĉiujn saĝobazojn anstataŭ strebi senpacience subordigi la tro diversajn saĝojn sub iuj ĉampionaj.
Probal Dasgupta
prezidanto de UEA
http://www.liberafolio.org/[…]okaze-de-la-lingvotago-2012
Sed unue mi rigardis la hejmpaghon de UEA kaj vidis neniun chi-teman gazetaran komunikon. (eble ghi estas ene de tiu pri T. Sekelj).
Nu, kiel ajn, la Internacia Tago de la gepatra au denaska lingvo ne estas kaj ne estu la problemo de UEA, lau mi, same kiel etnaj minoritatoj, indighenaj lingvoj kaj lingvopolitiko ne devus esti oficiala temo de UEA. Pri kio okupighu individuoj, tio estus ilia persona afero.
Mi ne komprenis, en kio konsistas au konsistu la "serioza surtagordigo de la 21a de februaro", char mi vidis neniun programon chi-rilate.
Same mi ne komprenas la frazojn pri ligo inter gepatra lingvo kaj tradicia militarto. Sed vershajne mi ne konas la tutan filozofion, au historion, au estas tro stulta au tro olda.
Kio ghenas min ghenerale che la 'statements-oj' de P. Dasgupta estas, ke oni malbone komprenas, kion li volis diri, au skribi. Li chesu torturi la homojn :-)))
Ankau la celo "kreskigi la senton de egaleco inter ĉiuj lingvoj" estas abstrakta kaj ne devus esti la problemo de UEA, char la kapacito serioze priservi tiun temon ghi ne posedas. Eble nur en la svisaj trajnoj tiu sento de egaleco inter lingvoj estas atingita (do, enkonduki E-on ne necesas). Sed, kiel dirite, individuaj e-istoj povas okupighi lauplache pri kio ili deziras. Neniu povas malhelpi kaj malhelpu ilin. Se mi kiel esperantisto okupighas pri justaj au maljustaj reguloj en bokssporto, oportuneco de novaj aviadiloj por la svisa armeo, au mortigo de bestoj lau islama rito, ankau neniu malhelpu min fari tion. Male, estus bone, se e-istoj kiel e-istoj pli ofte okupighus pri tiaj politikaj temoj.