Reinhard Selten denove kandidatos en la eŭropaj elektoj
EDE starigas listojn ankaŭ en ĉiuj regionoj de Francio, tiel ke entute ĉ. 108 milionoj da eŭropanoj (64 milionoj en Germanio kaj 44 milionoj en Francio) havos la eblecon subteni la disvastigon de Esperanto per sia voĉo. Dum en Germanio ĉiu voĉdonanto aŭtomate trovos EDE sur la balotilo, en Francio oni bezonos specialan voĉdonilon. EDE planas presigi kaj disdoni 7 milionojn da ili, kaj krome oni ofertos la eblon elŝuti ilin el interreto.
En Germanio entute 32 partioj kaj politikaj asocioj partoprenos la balotojn – pli ol iam ajn antaŭe. Jam nun ĵurnalistoj publikigis la opinion, ke tiu ĉi abundo povus instigi la grandajn partiojn akcepti ideojn de la novaj politikaj movadoj. Tiel ankaŭ EDE esperas, ke ĝia baza ideo, plibonigi la kompreniĝon pere de Esperanto kaj tiamaniere akceli lingvan egalrajtecon kaj demokration sur eŭropa nivelo, ekhavos novajn impulsojn.
Pro la partopreno en la balotoj, EDE povos senpage elsendi varbajn filmetojn en la germana kaj franca televido. Krome oni klopodas multe informi ekzemple pere de afiŝoj, faldfolioj, informstandoj kaj gazetaraj komunikoj. Eĉ se (pro la neceso superi la 5 %-an sojlon en Germanio kaj Francio) la akiro de seĝo en la parlamento ne ŝajnas esti realisma, nun milionoj da homoj ekscios pri la ekzisto de Esperanto, tiel ke certe ankaŭ la ĝenerala Esperanto-movado profitos de la balotoj.
Laŭ realisma takso, EDE povos atingi en Germanio kaj Francio sume ĉ. 100.000 voĉojn. Jam tia nombro certe pli impresus la eksteran mondon ol la membronombro de la diversaj Esperanto-asocioj en Eŭropo. La eŭropaj balotoj do povas grave helpi en tio, ke oni prenu la Esperanto-movadon pli serioze.
Ulrich Matthias
(vicprezidanto de EDE-Germanio)
Mi esperas, ke tio ne okazos (nek okazis) en Germanio aŭ Francio, kaj ĉiuokaze sendube plej bone scias lokanoj la antaŭvideblaj konsekvencoj de siaj informpolitiko. Mi povas nur diri, ke mi ne uzus tiun sistemon por informi "pri la ekzisto de Esperanto" en Katalunio (kie mi plej bone konas la situacion). Mi kredas, ke estas pli trafaj metodoj por informi, pli profunde, pri Esperanto kaj ties celoj, nome al influaj unuopuloj kaj elektitaj rondoj (sociaj forumoj, federacioj de asocioj, lobiado interne de partioj ktp.).
Sed por atingi tion necesas scii ekzakte, kion oni volas, kaj tion ofte ne scias esperantistoj, trans kelkaj frapfrazoj. Tial mi ŝatus legi iom pri la programo ol aperas en: http://www.e-d-e.org/-Nia-programo- Kiel ekzakte tradukiĝas la "respekto al minoritatoj"? Per kiuj konkretaj rimedoj? Ĉu per plifortigo de regiona memregado (ekz. en Francio), surbaze de la citita principo de subsdiareco? Ĉu oni celas instruadon en la gepatraj lingvoj aŭ nur de ili? Ĝis kiu nivelo en la eduksistemo? Kio pri ilia uzado en la publika administrado? Ĉu oni parolas pri historiaj aŭ de novaj malplimultoj? Kaj kio pri aliaj malplimultoj aŭ diskriminaciataj grupoj (inoj, gejoj ktp.)?
Se oni volas aperi sur la politikan arenon, necesas havi konkretan programon - eĉ se ĝi tuŝas nur lingvojn (aŭ ĉasadon): almenaŭ en tiu fako estu klara programo, pri kiu eblas diskuti kun aliaj grupoj, kaj montriĝi seriozaj. Ne nur "esperanto en Eŭropan Union". Se oni volas kuiri omleton, necesas rompi ovojn: do, bv. konkretigi kaj montri, kio ekzakte sekvas, laŭ vi, almenaŭ pri lingvoj en la ŝtata organizo kaj la eduksistemo el Eŭropo, Demokratio kaj Esperanto.