Strategio por Esperanto: superruzi, ne ataki
Ekde cent jaroj la esperantistoj prezentas al la mondo sian savmesaĝon kaj precize samlonge la mondo montriĝas obstina kaj malkomprenema. Kiu volas ŝanĝi la mondon kaj - kiel la Esperantistoj - precipe sin apogas sur raciaj argumentoj pri utilo kaj avantaĝo, iras vojon ŝtonplenan. La kialo troviĝas en eldiro de Nietzsche: "La homo estas nur mezkvalita egoisto. Liaj preferoj, kutimoj kaj sentoj pli gravas al li ol lia avantaĝo".
Antaŭ ĉio en la okcidenta pensado oni tradicie renkontas la konvinkon, ke la homo estas racia estaĵo, kiu sobre kaj senpasie kalkulas siajn decidojn lau ŝancoj kaj malavantaĝoj. Eĉ ripetataj kontraŭpruvoj sperteblaj antaŭ kortumoj, en la politiko, en negocado kaj en la akademia vivo ne sukcesas ŝanceligi tiun ĉi konvinkon.
Kiu propagandas ideon per raciaj argumentoj, renkontas i.a. jenajn obstaklojn:
- Por ĉiu argumento ekzistas kontraŭargumento. Kiom ofte vi en diskuto sukcesis silentigi vian oponanton per brila argumento? Kiom ofte vi mem cedis al la supereco de via oponanto kaj kapitulacis?
- Oni povas devigi neniun akcepti argumenton. En diskutoj kaj intertraktoj ni dependas de la honesteco kaj bonkoreco de niaj kontraŭuloj. Imagu kiom senhelpa vi estas, kiam iu reagas al brilega ideo via per "mi ne konvinkiĝis".
- Nur malmultaj homoj volonte malvenkas en intelektaj debatoj. Ju pli bonaj estas viaj argumentoj, des pli ĉagreneta eble fariĝos via kundiskutanto. Fakte li ja scias, ke neniu admiras malvenkintojn, kaj sekve li prave hezitas koncedi, ke ĉi-kaze liaj intelektaj kapabloj ne sufiĉas.
Multaj homoj laŭ sia naturo montriĝas rezistemaj kontraŭ faktoj, kiuj ne akordiĝas kun ilia mondkoncepto. Ili ne intence ignoras tiujn realaĵojn, sed ilin fakte tute ne perceptas. Jen utila mekanismo, kiu protektas nin, ke ne ĉiam denove ni devu ŝanĝi nian orientiĝon, kiam aperas novaj faktoj.
Se do iu deklaras, ke Esperanto povus tute ne funkcii, li per argumento apenaŭ estos konvinkebla. Kiam ekzemple oni invitas lin al Esperantkluba vespero, li eble konstatos: "Mi scias, ke la lingvo ne funkcias, kial mi do disipu mian tempon?"
Same kiel persono en stato de paniko ne trankviligeblas per la postulo "ne paniku", tiel ankaŭ iu, kies penskapablo perdiĝis, ne estas influebla per racia argumento, ĉar tiucele li ja bezonus sian penskapablon.
Ni ne decidas racie, ĉu ni volas agi racie. Ekzistas instanco antaŭ la racieco, kiu decidas pri la apliko de la racieco. La germana filozofo Arthur Schopenhauer priskribis tiun fenomenon jene: "Kion malakceptas la koro, tion la racio ne aprobas."
Nuntempe milionoj da homoj ne sentas kiel diskriminacion, ke ili dum jaroj penadas lernante la anglan, dum al angloj kaj usonanoj tiu ĉi investo de tempo, peno kaj mono restas ŝparita. Same ekzistas apenaŭ iu problemkonscio pri la fakto, ke la plej erudicia ruso, ĉino aŭ franco - kvankam bone posedanta la anglan - perdas ĉiun diskuton kun la plej malsaĝa anglo, se en la diskuto aplikatas la angla.
Kiom ajn da avantaĝoj Esperanto posedas: kie dominas sentoj, konvinkoj kaj kutimoj, tie argumentoj nur marĝene efikas.
Ĉe tiom da obstakloj ne estas mirige, ke la fina venko ankoraŭ ne sin montris. Mirigas male, ke la lingvo malgraŭ tiuj kontraŭaj cirkonstancoj tenis sian pozicion dum 120 jaroj.
Estas antaŭ ĉio la merito de UEA kaj de multaj engaĝitaj Esperantistoj el la tuta mondo. Per sia strategio de racia argumentado ili tamen atingis igi sian lingvon la plej sukcesplena planlingvo de ĉiuj epokoj. Sekve estas respektinde kaj tute ne malprudente ankaŭ estonte sekvi tiun ĉi strategion. Ĝi celas esti sur posteno, kiam la koro de la homoj permesos al la racio akcepti argumentojn.
La momenton por tiu ŝanĝiĝo determinas la spirito de la epoko, kaprica fenomeno, kiun oni povas rekoni kaj utiligi, sed nur malfacile elvoki kaj apenaŭ influi. Ronald Reagan trifoje klopodis fariĝi prezidento. Li ĉiam propagandis la samajn konvinkojn kaj proponojn. Dufoje li restis sensukcesa. La trian fojon la spirito de la epoko staris je lia flanko. Tiun fojon la homoj diris: "Finfine iu proponas la ĝustajn ideojn!"
Kiam oni ne sukcesas influi la spiriton de la epoko, oni tamen kapablas konatigi la propran ideon publike. Kiu, malsame al Coca Cola, ne disponas pri centoj da milionoj de dolaroj, tiu utiligu la publikajn komunikilojn. Ties labormaniero sekvas simplan regulon: la plej spektakla novaĵo gajnas la prioritaton.
Al la kategorio de la spektakleco ne apartenas 16 gramatikaj reguloj, sed pli verŝajne 16 belulinoj vestitaj nur per Esperanto-insignoj, penantaj dum aŭdienco proksimiĝi al la prezidento de iu lando. Greenpeace uzis ĉi tiun metodon grandskale. Per sensaciaj kampanjoj la organizaĵo ĉiam denove sukcesis furori frontpaĝe en la gazetoj kaj finfine famiĝis mondvaste.
Oni povus metode agi tiel: ekde nun "spektaklaj publikaj aktivecoj" fariĝu fiksa programero en ĉiu UK. Ĉiuj kongresanoj estas invitataj laborgrupe aŭ individue proponi siajn ideojn. La ĉiujara junularkongreso estus aparte taŭga, ĉar la vivosperto ankoraŭ ne sufokis la kreemon de la gejunuloj. Elstaraj proponoj estu premiitaj.
Kiam la ideoj estas realigataj, rajtas aperi nur la vorto "Esperanto", neniel samtempe kompendio por lingvostudado. La publiko fariĝu scivolema, sed ne estu nepetinte instruata. Tro intensa varbado estigas nur kontraŭreagon. Kiu en restoracio babilas kun amiko en Esperanto kaj estas demandata de najbara tablo pri la parolata lingvo, pli efike servas al nia ideo ol homo, kiu nepetite altrudas sian savmesaĝon al aliuloj.
Miaj propraj klopodoj misii miajn amikojn kaj konatojn instruis al mi modestecon. Neniu dankis al mi, ke mi volis helpi lin al pli bona vivo.
Ĉagrene por la Esperantistoj: la mondo sentas sin grandioza anstataŭ mizera. Tial la Esperantistoj taŭzas al si la harojn kaj eĉ pli pasie gloras la avantaĝojn de sia lingvo, same kiel turisto eksterlande parolas pli laŭte, kiam la enlandanoj ne komprenas lian lingvon.
Antaŭ ol Esperanto povos sukcesi, ĝi devas esti konata. Ĉu ne, diable, dekmiloj da Esperantistoj devus kapabli laborigi la publikajn komunikilojn por si kaj tiel superruzi la mondon?
Iun tagon la spririto de la epoko aliĝos niaflanken, la digoj krevos kaj la homoj indigniĝos: "Kial neniam iu ajn menciis Esperanton?" Kaj tiam ni triumfos, espereble mallaŭte.
H.-Georg Macioszek
(Elgermanigis Horst Vogt)
Masklisme, amike
Istvan Ertl