Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / UEA restarigas laborgrupon ĉe UN

UEA restarigas laborgrupon ĉe UN

de Redakcio Laste modifita: 2009-11-05 09:42
En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj funkciis tre aktiva laborgrupo de UEA ĉe la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. Inter la pintaj agantoj tiam estis Humphrey Tonkin. Nun sub lia gvido estas starigata nova laborgrupo, kiu jam faris siajn unuajn paŝojn. Humphrey Tonkin volas ne nur pli intense informi Unuiĝintajn Naciojn pri Esperanto, sed ankaŭ pliigi la informadon al esperantistoj pri la laboro de Unuiĝintaj Nacioj. Probal Dasgupto bonvenigas la iniciaton: "Por ke oni restu ano de la monda organizaĵara parlamento, oni devas laŭtaŭge ofte aŭdigi sin, sed ankaŭ aŭskulti la aliajn."

Universala Esperanto-Asocio havas formalajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj, kaj tial gravas, ke la membroj de la asocio estu informataj pri la funkciado de UN, opinias Humphrey Tonkin. Interalie li proponas, ke la revuo de UEA regule aperigu artikolojn pri la diversaj aspektoj de UN, kaj ke en ĉiu Universala Kongreso okazu seminario pri la laboro de UN.

La nun restarigata laborgrupo intencas ankaŭ malfermi retpaĝon, kiun konsentis starigi Pierre Jelenc el Novjorko. En la retejo laŭplane aperos informoj pri la agado de UEA ne nur ĉe la ĉefsidejo de UN en Novjorko, sed ankaŭ pri la agado rilate al UN kaj Unesko en aliaj lokoj.

- En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estis tre aktiva laborgrupo ĉe UN, kiun mi aparte diligente prizorgis, kaj kies sekvo estis serio da ĉiujaraj konferencoj, kiujn ni organizis kunlabore kun la lingvaj servoj de UN. La grupo fariĝis malpli aktiva en la 1990-aj jaroj kaj poste, kvankam Rochelle Grossman, emerita oficisto de UN, tenis la aferon funkcianta, kaj ankaŭ mi de tempo al tempo povis vojaĝi al Novjorko por prizorgi UN-aferojn. Sed Rochelle malsaniĝis. Antaŭ unu jaro, Neil Blonstein, emerita instruisto, transprenis la laboron, kaj Neil kaj mi komencis revivigi la agadon, lastatempe kun helpo de Thomas Eccardt, Scott Page kaj Ulrich Becker, rakontas Humphrey Tonkin.

Fine de la 1970-aj jaroj ĉe la ĉefsidejo de UN en Novjorko aktivis ankaŭ Probal Dasgupta, la nuna prezidanto de UEA. Tuj post la Rejkjavika kongreso en 1977, li tri semajnojn volontulis en la Centra Oficejo de UEA. Li poste reprezentis Universalan Esperanto-Asocion ĉe Unuiĝintaj Nacioj inter oktobro 1977 kaj januaro 1979. Post tio oni kreis la Novjorkan Oficejon de UEA por daŭrigi lian laboron.

Probal Dasgupta memoras, ke al la laboro tiam grave utilis la helpo de la estro de la aŭstralia delegacio ĉe UN, la konata esperantisto kaj diplomato Ralph Harry.

- Tio ĉi komenciĝas post la UK en Rejkjaviko (mia unua UK), kiun alparolis la ĝenerala direktoro de Unesko, Amadou-Mahtar M'Bow. Mian unuan vesperon en la UK mi pasigis kuntradukante kun Brian Moon (kies tradukulan eminentecon mi tiam ne sciis) la M'Bow-dokumenton kaj tuj tajpante ĝin sur stencilon, kaj la nokton ni pasigis multobligante kaj krampante la sekva- matene bezonotajn 1200 ekzemplerojn.

Tiam 24-jara, li volis vidi tujajn rezultojn, kaj sentis skeptikon pri la valoro de la laboro ĉe UN kaj Unesko, Probal Dasgupta memoras.

- En la flughaveno, post la kongreso, mi iom laŭte esprimis tiujn sentojn al Sadler. Sadler diris, 'Se vi volas efiki sur la politikon de UEA rilate al UN, vi povas simple partopreni la laboron kaj efektivigi viajn evidente aliajn ideojn.' Li turnis sin al Humphrey kaj diris, 'Ĉu ni varbu Probal kiel reprezentanton de UEA ĉe la UN-sekretariato en Nov-jorko?' Humphrey, evidente citante la titolon de la siatempa organo de _Junularo Esperantista Brita_ (el la epoko, kiam li kaj Victor kaj Duncan kaj John estis kune en la britaj studentaj rondoj), diris 'Kial ne?', kaj oni ekrulis la procezon devigi min traduki mian kritikemon en agemon.

En tiu epoko UEA laŭ Probal Dasgupta volis varbi la apogon de ŝlosilaj naciaj delegacioj ĉe UN, proponi al la eduka centro de UN (Unitar) konkretajn eksperimentojn pri la uzo de Esperanto en specifaj sektoroj, popularigi la uzon de Esperanto por pli justa transdono de teknikaj scioj al evoluantaj landoj, kaj pli ĝenerale agadi por pli justa monda komunika ordo, laŭ la tiama strebado de Unesko.

- Lige kun la unua celo, mi vizitis kun Humphrey almenaŭ la rusan, ĉinan, baratan delegaciojn kaj funkciulon en la oficejo pri publika informado. La vizitoj ne estis varbaj sukcesoj, sed almenaŭ havis la efikon evidentigadi nian plueston sur la mapo.

Kvankam ne multaj el la starigitaj celoj estis atingitaj, la intensa laboro ĉe UN ne estis senutila, opinias Probal Dasgupta:

- La stimulo de laborado por provi kapti la atenton en UN igas nin pli celtrafe mobilizi niajn proprajn scierojn. Mi dirus, ke la novjorka unuo de la UEA-volontulaj laboroj, kiun oni tuj post mia foriro transformis en UN-oficejon, estis unu el la kovejoj de la posthamburga ideologia linio de UEA - organizaĵo volanta forĝi al si apartan identecon kiel avangarda sed internacie respondeca kultura agantaro, kiu aparte interesiĝas pri la bezonoj de la plej malbone servataj partoj de la homaro, kiu kunlaboras kun simildeziraj agantaroj, kaj kiu sin mem kuntenas per la uzo de facila, celtrafe arkitektita lingvo de amikeco.

Laŭ Probal Dasgupta, post la misiisma epoko de la 1960-aj jaroj UEA movis sian strategion en la direkto de konversacioj kun diversaj agantoj por pli justa mondo, enfokusigante la demandon de la homaj rajtoj.

- En la 80-aj kaj 90-aj jaroj UEA partoprenis konversaciojn pri la ekologio, reliefigante la lingvan aspekton de la ekologio kaj prezentante Esperanton kiel partoprenejon en specifaj niĉoj de la lingvaj ekologioj en sufiĉe diversaj ekosistemoj de la planedo. En tiu tempo, UEA varbis la gravan paron Skutnabb-Kangas kaj Phillipson, kaj disvolvis propran strategion en la Praga manifesto. De tiam UEA flegas plurisman bildon de lingvaj rajtoj.

La restarigo de la laborgrupo de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj estas taŭga paŝo en la "aktiva kaj pacienca" strategio kiun UEA entreprenu, opinias Probal Dasgupta. Laŭ li, UEA devas ofte aŭdigi sin, sed ankaŭ aŭskulti la aliajn, kaj interveni en la konversacioj kiam la temoj maturiĝas.

- Ĉi-rilate gravas substreki la gvidan rolon de Lee Chong-yeong. Kaj lia Kampanjo 2000 kaj lia festado en 1998 en la UN-oficejo en Ĝenevo de la 50-jariĝo de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj estis konstruitaj ĉe la intervizaĝo inter UEA kaj la UN-sistemo, kaj ambaŭ liaj fortostreĉoj efikis mobilize en la Asocio mem. Lia iniciato en 1998 estis ekzemplo de trafa interveno. Ankaŭ nia renovigo de tiu iniciato en Ĝenevo en 2008 estis io spronita de li, postkulise; la kunmetadon de nia simpozio en Ĝenevo en 2008 gvidis ege inspire Ranieri Clerici; jen alia ekzemplo de trafa interveno en trafa momento.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-10-28 18:14
Kun gxojo mi legis pri revigligxo de la kunlaboro. Ni devas ne nur kun UNO sed kun cxiuj progremaj organizoj kunlabori.
Mi esperas , ke fruktojn oni ankaux kolektos komune.Neniu devas esti pli malgrava.
Min nur interesus, cxu UNO eldonos ekzemple Zamenhof - posxtmarkon okaze de 150-a jubileo.
Kaj nu mi trinkos glaseton da vino je sukcesa venonta kunlaboro.
Gardisto
Gardisto diras:
2009-10-28 22:04
"Pinta aganto" signifas "cxefa aganto" sed nur en UN., kie oni uzas "top..." en la angla, cxu ne? Se oni alproksimigxas esperantuje al pinta aganto eble oni diskrevos...
pistike65
pistike65 diras:
2009-10-29 06:28
Sxajnas ke Vi pravas! "Cxepinta aganto" estus pli bona. Kondicxe ke ne ekzistu la verbo "cxepi"..

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2009-10-29 18:48
La starigo de nova laborgrupo che UN estos pro pluraj kialoj vana peno.
aK
pistike65
pistike65 diras:
2009-10-29 20:59
Por starig' de laborgrupo
Oni estu nepre dupo...
Cxu agadi UN-pinte?
Fugxu pente, piedpinte!
Jam deklaris Künzli Andy:
Cxe UN malbonas bandi.
Post la fi-fiask' finfina
jene gxemos nepo cxina:
"Cxu ni vane, do, kunvenis?
Ho, ni vane penis-penis."

amoke
Istvan Ertl
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-10-29 21:37
Se mi pritraktos vian entuziasmon kaj subtenon, do mi ne miras, ke neniu emas ion ajn fari cxu entrepreni por Esperanto.Kaj bedauxrinde sen peno nenio venos. Cxu gxusta tion ni povos jam post kelkaj jaroj, eble jam pli frue pritaksi.
Unu estas certa, kiu nenion faras, fakte faras neniun eraron sed tio ne signifas, ke li pravas.
En Germanujo estas popola diro; "Pli bone provi ol studi".
Mi esperas, ke ne vane kaj ankaux ne moke sed sincere Stanislavo
esperanto
esperanto diras:
2009-11-01 21:20
Chu "dupo" signifas stulta (el la rusa lingvo tupoj) ?
"Chu ni vane penis ?" povus esti la titolo de nova Eo-sekskrimfikciaromano. Loko de la romano: Esperantista UN-oficejo en Novjorko (granda tendo). Chefaj scenaroj kaj roluloj: Muammar el Khaddafi kaj liaj du svisaj ostaghoj, kiuj en sia ekzilo lernas Esperanton, la lingvon de la espero (ankau la koloro de Khaddafi estas verda). La protagonistoj studas la novan strategian laborplanon de UEA, kiun Fidel Castro subskribos en Havano. Tra CIA oni malkovras, ke Probal Dasgupta estas la bengala gvidanto de Al-Kaida, kiu posedas atombombon. Kune kun la BRIC-landoj UEA forpelas la usonanojn el Irako kaj Afganio, dum kun la beno de la UEA-komisiono pri lingvaj kaj minoritataj rajtoj, prezidata de R. Corsetti, Chinio komplete likvidas kadre de genocido la tibetanojn, Ruslando la chechenojn, Hindio la mizoramanojn, Brazilo la amazoniajn indianojn kaj Slovakio la hungaran minoritaton. Kiel danko al UEA, kiu esence kontribuis al la starigo de nova mondordo, Unesko sub la nova bulgara ghenerala direktoro kaj surbaze de la sofia Unesko-rezolucio de 1985 enkondukas Esperanton kiel solan devigan lingvon por chiuj. Europa Unio ne scias kion fari, sed finfine sentas sin devigita reagi per la imito de la ekzemplo de Unesko. Char Unesko kaj EU enkondukis Esperanton, finfine ankau UN dekretas la devigan lernadon de Esperanto, unue provcele en tuta Afriko, poste definitive en kelkaj kantonoj de Svislando (kie la demokratio estas abolita far Guardia di Finanza, prezidata de Giancarlo Ari V.), - kaj char en la BRIC-landoj Esperanto jam estas realeco, t.e. oficiala lingvo, tiel Esperanto iom post iom atingas sian finan venkon. La angla lingvo estas abolita. Mireille Grosjean kaj Didi Weidmann transprenas la povon en Palaco de Nacioj en Ghenevo, kaj d-ro Nikolao Gudskov farighos prezidento kaj Valentin Seguru chefministro de Ruslando, Valentin Melnikov estro de la sekreta polico, kiu verdiktas mortpunon (ekzemple kontrau Andy Künzli). Vladimir Minin likvidos en la gulago la samseksemulojn. Profesorinon Haleeva oni sendas al la sama prizono, en kiu sidas ankau Hodorkovski, kiu pro erara instrukcio el Moskvo, kie la komisiono pri lingvaj aferoj intermiksis la diversajn planlingvojn, ne lernas Esperanton, sed Volapukon. Tonkin, Lins, Blanke kaj Corsetti farighas nobelpremiitoj, per la mono ricevita eblas shtopi la truojn de ESF kaj sekve daure subvencii edukado.net kaj lernu.net. Pietrzak, Vergara, Nourmont ricevos la Honoran Legion de siaj landoj kaj estas liberigitaj de la armea dejhoro en Mongolio, Angolo kaj Kubo, kiuj estas okupataj de la nova Esperanto-armeo. RoyMcCoy farighas chefa milita cenzuristo kaj Bert Schumann reenkondukas la diktaturon de la proletariato en orienta Germanio, poste ankau en Francio kaj chirkauaj landoj. Detlev Blanke reeldonas la Komunistan Manifeston por Dummies. Pere de ghi Gottschalk, Beckmann, Maischberger, Hugo Egon Balder, Otto Walkes, Hella von Sinnen, DJ Ötzi, Hansi Hinterseer, Franz Beckenbauer kaj Guido Westerwelle farighas esperantistoj. Jose Mario Marques distribuas la svisan enciklopedion en Brazilo, kiu tie farighas chefa deviga legajho por analfabetoj, sed Emilio Cid tion provas eviti (tamen sensukcese) - ekestas brutala konkurenclukto kun la libroj kaj filmoj de Dobrzynski, kiuj strebas disvastighon tra Grattapaglia. Lula da Silva lernas Esperanton en Bona Espero. De la riprocho je Eo-fundamentalismo la chefaj eksponentoj de UEA estas absolvitaj, sed ili devas akcepti la Esperantan Civitanecon kaj automate farighas dumvivaj abonantoj de HeKo online kaj de chiuj ekzistantaj Esperanto-revuoj por ne maltrafi gravan informon, kiun indas diskonigi tra Pola Radio, kaj la belaspekta, sed ghisnun senenhava organo de UFE finfine havos ion por pleniigi siajn paghojn. Malgrau tio, novaj membroj ne povas esti generataj. Tio okazos en la 22a jarcento (en la chielo au en la infero).
pistike65
pistike65 diras:
2009-11-02 07:22
La sola afero kiun Andy forgesis mencii en sia roman-resumo estas ke li mem ricevos por la romano literaturan Nobel-premion, kiun li transprenos eldirante paroladon represotan en Spegulo. Folioj de Kat-Amikaro intervjuos la Kunclian katon, zorge nutratan en la interrompoj de la retaktivado Andia. La germana versio de "Cxu ni vane penis?" ("Umsonst Schwanz, oder?") triumfos en la Buchmesse, kaj estos tradukita ecx en la bavaran.
amoke
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2009-11-02 18:10
Jes mia kato (cetere nekutime sagha kaj charma - mi povas sendi al vi fotojn) legis kaj ridis la malneton por la planita romano kaj korektis, ke la titolo devus esti "Chu ni penis vane ?" (Bedaurinde s-ro Balano ne plu vivas).
Pri peniso mi ankau pen(i)sis, sed en chi tiu kunteksto ne volis farighi tro vulgara. Sufichos, se oni integros diversajn pen(i)sojn en la planitan romanon mem.
Estas vere, ke mia kato ja havas unu Schwanzon - sed ne penison. Kaj shi ne estas Mensch, sed Tier (feliche), sed ne UN-Tier (feliche). Do, mia kato certe verkos mian nobelpremian paroladon, kiun ni aperigos en la disidenta gazetaro, kaj se vi volas, ankau en Beletra Almanako, por kio vi ricevos anticipe la senpagan kopirajton (kontrau 1 provekzemplero, kiun vi povos sendi al Esperanto-Akademio de Burka Fatraso ääh Burkina Faso).
La problemo estas, ke Andy Künzli, kiu kvankam li perdis la honoron, ricevos la nobelpremion post la efektivigo de la mortpuno kontrau li. Nu, Istvan Ertl kiel honorofica anstatauanto de Andy Künzli akceptos ghin (kaj povos konservi ghin por si mem, char kiel Philip Roth ankau Istvan Ertl atendas jam de jardekoj en la vico por ricevi la nobelpremion).
PS Anstatau Buchmesse vi supozeble celis diri Oktoberfest.
PS2 Jes, Stanislaw Rynduch pravas - ofte estas malfacile kompreni la limon inter kolero kaj humuro, kiuj ofte kondichigas unu la alian. Char humuro en la Eo-movado ne ekzistas (nur malserioza fundamentalismo), mi povas bone kompreni konsekvencajn reagojn. Sed ion Stanislavo ne komprenis - nome ke nur per perforto oni povas ion atingi en tiu chi mondo, kiel montris Napoleono, Hitler, Stalin, Mao, Enver Hoxha, Ceausescu, Fidel Castro, Putin, Saakaschwili, Turkmenbashi, Mugabe, Ghaddafi, Berlusconi, Ahmedkarikaturinedshah, ktp. Se oni altrudus Esperanton al la mondo same kiel tion faras la usonaj imperiistoj kun la angla lingvo, la fina venko estus jam delonge realeco. Pri agonio oni ne povas paroli. Leginte la malneton de la romano 'Chu vi penis vane', vi devis certe kompreni, ke mi trovighas en la unua stadio... (ne de la frenezo, sed de la verkado de la romano)...
Sed char minimume jam 4 e-istoj (vershajne char ili ne ricevis la Premion Grabowski kaj pro tio mem trovighas rande de la frenezo*) suspektis min pro mensmalsano, mi jam alkutimighis al tiaj senfantaziaj reagoj kaj komentoj, kiuj jam tedas min.

* Cetere mi nur nun konscias pri la fakto, ke neniu gratulis min pro tio, kiam en pasinta novembro mi estis kaj prelegis en la Centra oficejo en Roterdamo. Mi nur memoras, ke la epokfara esperantista autoro s-ro van Dijk forkuris de mi, kiam mi volis inviti lin al biero. Sed rekompence, s-ro Cwik atente auskultis min, kiam mi prelegis en la lingvo Europanto, sed ghis hodiau li ne respondis al mia retmesagho (komapre kun van Diojk, kiu kutime ja respondas mesaghojn).
Do, abunda materialo por kolbasigi en la romano "Chu ni penis vane?" (au: "Chu mi venis vane?" - al Roterdamo por prelegi pri Hector Hodler, shajnas ke jes, sed finfine mi ne nomighas Tonkin, Lins, Blanke, Corsetti, Fettes, Dasgupta kaj char mi havas nenion gravan por diri al la publiko). Estas kiel en la svisa televido, kie oni en la elsendo Glanz & Gloria povas farighi atestanto pri kiuj figuroj en la hodiaua mondo estas "relevant-aj". Tie oni povas konstati, ke ne saghaj eldiroj (ekzemple de iuj filozofoj), sed la banalismo de duonkretenoj furoras kaj triumfas. Same estas en la Eo-movado.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-11-02 08:24
Apostolo Andreo! Via reakcio similas al hundo kiu mordas sian voston pro kolero, cxar alia sxtelis al gxi la oston! Cxu tio estas via agonio en la lasta stadio? Vi cxagrenigxos verda , ke neniu volas vi auxdi kaj vi ja tiel pravas! Kian mondon vi volas havi?Proklamu vian sxtaton!

Vi tre bone estus helpanto de "grandaj gvidantoj", sed tiuj tempoj jam longe forpasis kaj certe ne venos.Perforta rapida sxangxo pli aux malpli frue finas en sakstrato.

Per tiu mesagxo laux mi vi perdis vian lastan honoron. La legantoj volu prijugxi!

Revenu perdita sxafo, ankoraux estas tempo.
esperanto
esperanto diras:
2009-11-02 22:29
En la hodiaua amfora horoskopo de la gazeto www.blick.ch estas skribite, ke: Amforo povas ghoji pri grandega progreso pri kreativeco. Ke la ideaj fantazioj estas senlimaj, ke ke amforo surfas en maro de geniaj ideoj, kiuj estas nepre surpaperigendaj antau ol tiuj ideoj estos forvaporighintaj.
Do, hierau, prezetante mian malneton pri la romano "Chu ni penis vane?", mi ne faris pli ol kion BLICK hodiau konfirmis.
dennis
dennis diras:
2009-11-01 15:59
Unue, mi tre ghojis legi la novajhon pri la restarigo de laborgrupo che la Unuighintaj Nacioj. La informado, reciproka, certe estas pozitiva pasho por Esperanto. Kaj eble chi foje, ne nur informda laboro povas okazi, sed ankau pli konkretaj agoj. En granda internacia organizo povas trovighi projektoj en kiuj kaj UNO kaj Esperantistoj povas kunlabori. Do, due, ni serchu au ech elpensu tiajn projektojn
pistike65
pistike65 diras:
2009-11-06 09:33
https://sites.google.com/site/zamenhofsymposium/

amike
Istvan Ertl
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-11-06 16:43
Mi vidas ke Arika Okrent partoprenos la simpozion. Mi tre gxuis sxian libron "In the Land of Invented Languages". Mi havas la impreson ke sxi rigardas iniciatintojn de planlingvoj gxenerale kiel frenezuloj - sed faras escepton pri Zamenhof; kaj nun sxi prelegos psi "Zamenhof and humility".
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-11-07 14:50
Mi cetere verkis anglalingvan recenzo pri sxia libro kaj publikigis cxe
http://hubpages.com/hub/Land-of-Invented-Languages
esperanto
esperanto diras:
2009-11-07 18:48
Estus bone se vi esperantigus vian anglan recenzon. SPEGULO aperigos ghin.
antaudanke

PS Mi sendis vian informon tra la retlisto Zamenhofologo
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-11-08 23:37
sed mi bezonos iom da tempo por la laboro.

Kien mi sendu la tekston?
pistike65
pistike65 diras:
2009-11-09 06:55
...Vian recenzon en Libera Folio mem?

amike
Istvan Ertl