Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Cent tradukoj valoras pli ol unu originalaĵo

Cent tradukoj valoras pli ol unu originalaĵo

de Redakcio Laste modifita: 2010-10-03 18:06
"Majstro kaj Margarita" de Miĥail Bulgakov, en la traduko de Sergio Pokrovskij, estas la plej leginda tradukita beletraĵo en Esperanto. Tion povis konkludi Edmund Grimley-Evans, dum li kompilis sian liston de la cent plej legindaj tradukoj en Esperanto. La prijuĝo kompreneble estas subjektiva, sed la superrego en la kvanto de rekomendoj estis tre klara, diras Edmund Grimley-Evans. Sed kial kompili tian liston? "La celo estas instigi homojn legi la librojn. Ŝajnas al mi, ke esperantistoj ne sufiĉe aprezas sian tradukliteraturon, kaj ĉi tiu eta iniciato eble instigos kelkajn homojn pli interesiĝi pri ĝi", diras Edmund Grimley-Evans en intervjuo de Libera Folio.

Libera Folio: Vi kompilis liston de legindaj beletraj tradukoj en Esperanto - kiucele?

Edmund Grimley-Evans: Mi ekhavis la ideon pro anglalingva libro, kiun mi tralegis, kiu prezentas la romanojn, kiujn oni "legu antaŭ ol morti". Dum mi tralegis ĝin, mi notis la librojn, kiujn mi jam legis, kaj la librojn jam tradukitajn al Esperanto, kaj mi pripensis, kiagrade oni povas ekkoni la mondan literaturon per Esperanto. (La anglalingva libro prezentas ne nur, sed ĉefe anglalingvajn librojn.) Jen la origino de la ideo, sed la celo estas instigi homojn legi la librojn. Ŝajnas al mi, ke esperantistoj ne sufiĉe aprezas sian tradukliteraturon, kaj ĉi tiu eta iniciato eble instigos kelkajn homojn pli interesiĝi pri ĝi.

Cetere, mi persone gajnis el la projekto, ĉar mi ricevis liston de utilaj rekomendoj por aldoni al mia listo de legotaĵoj. Kvankam miaj malgrandaj infanoj forrabis preskaŭ mian tutan liberan tempon, ĝuste por legado mi ankoraŭ havas tempon, ĉar legado estas io, kion oni povas fari, dum oni gardas infanojn. Nu, mia edzino eble pridisputus tion. Kiam ŝi hodiaŭ atentigis min pri iuj detruoj faritaj de la infanoj, dum mi havis "la nazon ŝovita en libron", ŝi ne estis tre imponita de mia senkulpigo, ke Kafka uzas tiel diable longajn alineojn kaj mi kutimas levi la rigardon nur ĉe la fino de alineo.

Kelkfoje, dum mi prilaboris mian liston, mi demandis min, ĉu ĝi valoras tiom da tempo - mi pritraktis pli ol 300 retmesaĝojn, pretigante ĝin - sed ne estus la unua fojo, ke mi kulpas tiel. Kiel studento mi iam foruzis en esplorado kelkcent horojn por verki dupaĝan artikolon por Monato. Ĉu la rezulto valoris tiom da tempo? Verŝajne ne, kaj eble estas simile rilate mian liston de legindaj tradukoj, sed mi esperas, ke ĝi almenaŭ iomete utilos.

Kiel vi elektis la verkojn, kiuj eniris la liston? Kiujn kriteriojn vi uzis, kies konsilojn vi petis?

Por peti rekomendojn mi retmesaĝis al longa listo da homoj, kiujn mi elektis kvazaŭ hazarde. Sten Johansson helpis pri la adresaro. Inter la spamitoj estis pluraj fakuloj pri literaturo, kaj preskaŭ ĉiuj havis ian ligon al literaturo, sed ne estis nur literatoroj, kaj tiel estas bone, ĉar mi volis scii ankaŭ, kiujn librojn ŝatas la "ĝenerala publiko". Mi skribis al okdeko da homoj, kaj pli ol du trionoj el ili respondis, kio estas granda proporcio kaj eble montras la helpemon de esperantistoj.

Pri la kriterioj estas malfacile respondi, ĉar ili estis tre malprecizaj. Mi povus mencii: nacilingva graveco, graveco por Esperanta literaturo, kvalito de la traduko, populareco... Dum mi prilaboris la liston, aperis kriterio, pri kiu mi komence ne pensis, sed kiu multe influis la finan elekton, kaj tio estas kriterio aplikebla ne al unuopaj verkoj, sed nur al la tuta listo: nome, bunteco. Mi volis krei liston kun multaj diversaj verkoj: diversaj stiloj, diversaj epokoj, diversaj temoj, diversaj fontlingvoj. Tial mi decidis ne enmeti pli ol unu verkon de ĉiu aŭtoro, kaj mi intence elserĉis bonajn verkojn el kelkaj lingvoj ankoraŭ ne reprezentataj en la listo.

Unu respondinto atentigis min pri interesa kriterio, kiun mi antaŭe ne pripensis: la rapideco aŭ aktualeco de traduko. Ĝenerale oni tradukas al Esperanto malnovajn librojn, klasikaĵojn, librojn de aŭtoroj de longe mortintaj (ankaŭ pro la hodiaŭa kvazaŭeterna kopirajto). Tamen, en la historio de Esperanto estas kelkaj frapaj esceptoj al tiu regulo, libroj, kiuj aperis en Esperanto preskaŭ samtempe kun la originalo, ekzemple: "En okcidento nenio nova" (1929), "Per balono al la poluso" (1930), "Ekspedicio Kon-tiki" (1950/1951).

Kiom da libroj eniris la liston, kaj kie ĝi estos legebla?

Jam de la komenco mi volis listigi cent librojn, nur ĉar cent estas tiel nomata "ronda" cifero, sed mi ne certis, ĉu eblos trovi tiom da rekomendeblaj libroj; eble mi devus kontentiĝi per kvindek. Fine ne estis malfacile listigi cent, ĉar oni rekomendis al mi pli ol 350 librojn, sed elekti ilin estis malfacile, kompreneble, kvankam mi povis tuj forstreki kelkajn rekomendojn pro la decido ne enmeti antologiojn, tio estas, kolektojn de verkoj de diversaj aŭtoroj.

Mi esperas, ke la listo aperos premiere en la oktobra aŭ la novembra numero de "Esperanto". Poste ĝi aperos ankaŭ en la reto, kaj mi esperas, ke ĝi estos la komenco de nova sekcio en la bonega TTT-ejo esperanto.net/literaturo, prizorgata de Sten Johansson, kiu nun traktas nur la originalan literaturon en Esperanto.

Pri kio konsentis la personoj, kies opiniojn vi petis, pri kio ili ne konsentis?

Jes, estis kelkaj interesaj malkonsentoj! Verŝajne la plej frapa temas pri De Diego. De Diego esperantigis multajn gravajn verkojn el pluraj lingvoj, sed troviĝas tre diversaj opinoj pri la valoro de liaj tradukoj. Laŭ iuj, ili estas "bonegaj", "elstaraj". Laŭ aliaj ili "simple ne estas legeblaj": De Diego "transformis la ordinaran, klaran lingvaĵon de la originaloj al nekomprenebla galimatio". Kvazaŭ mezan vidpunkton oni trovas ĉe unu respondinto, kiu konstatis, ke "la lingvaĵo de De Diego estas vere ia dialekto de Esperanto, sed oni ne povas ne ĝui ĝin". Nu, verŝajne mi jam sufiĉe, eble jam tro avertis pri la specialeco de la lingvaĵo de De Diego; legu mem liajn tradukojn por ekhavi propran opinion. Cetere, unu el liaj pli fruaj tradukoj, la "Cigana romancaro", estis rekomendita eĉ de Renato Corsetti, kies opinio pri neologismoj estas bone konata en Esperantujo. Jen alia kialo por ne antaŭjuĝi.

Alia interesa malkonsento temis pri du tradukoj de "Infero" de Dante, fare de Kalocsay kaj Dondi. Laŭ iuj la traduko de Kalocsay estas nepre pli bona; laŭ aliaj la traduko de Dondi. Bedaŭrinde mi mem ankoraŭ ne serioze okupiĝis pri Dante kaj ne povas esprimi propran opinion. Oni devus prezenti elĉerpaĵojn kiel paralelan tekston kaj diskuti senpartie iliajn mankojn kaj meritojn. Verŝajne iu jam faris tion, sed mi ne trovis tian komparon en la reto. Tial mi devis transdoni la decidon al la legantoj de mia listo. Ne nur ĉe tiu verko mi profitis la eblecon mencii plurajn tradukojn de la sama verko.

Estis ankaŭ aliaj konfliktaj opinioj pri apartaj verkoj, kio instigis min peti pliajn opiniojn pri specifaj libroj. Mi havas la impreson, ke mi trafis iufoje la reciprokan malŝaton inter rivalaj grupoj. Mi suspektas, ke mi ricevis kelkajn pritaksojn, kiujn influis ne nur la kvalitoj de la teksto pritaksata, sed ankaŭ iaj personaj faktoroj.

Alia afero, kiu ne estas vere malkonsento, sed ja ia malkongruo inter la rekomendoj, estas tradukoj el la japana. Kelkaj tradukoj el la japana estis rekomenditaj de diversaj homoj el diversaj landoj, sed ne multaj, do malneto de mia listo havis tre malmultajn tradukojn el la japana. Japana korespondanto persvadis min repripensi tiun mankon. Japanio havas fortan literaturan tradicion kaj fortan Esperanto-movadon. Ĉu eblas, ke oni malprave ignoras ĝiajn atingojn? Kvankam mi ĝenerale ne volis enlistigi verkojn rekomenditajn nur de samlandanoj, mi faris escepton ĉe kelkaj japanaj verkoj, kvazaŭ por kompensi maljustan traktadon. Mi esploris pri la koncernaj verkoj laŭ miaj ebloj, sed mi ankoraŭ ne trovis tempon por efektive legi ilin, do mi esperas, ke mi ne grave eraris. Mi ricevis ja kelkajn fidindajn atestojn pri ili.

Ĉu laŭ via sperto homoj legas tradukojn al Esperanto, aŭ ĉu literaturemaj esperantistoj preferas legi en Esperanto nur originalaĵojn? Kiaj argumentoj ekzistas por legi aŭ ne legi tradukitan beletron en Esperanto?

Multaj homoj skribis, ke ili preferas la originalan literaturon en Esperanto, kvazaŭ tio estus originala sinteno. Fakte tio estas tre ofta opinio, kaj kelkfoje ĝi randas al antaŭjuĝo. Oni povas argumenti, ke la nacilingvan literaturon oni legu prefere nacilingve, sed pripensu, kiel eblus plivastigi tiun argumenton. Ĉu francaj esperantistoj parolu inter si nur la francan, ĉar tiel oni komunikas pli efike? Se ĉiuj esperantistoj kondutus tiel, de kie venus bona lingvoscio? Mi ne volus iri al alia ekstremo kaj pretendi, ke oni devas legi nur la Esperantan tradukon, kiam ĝi ekzistas, sed legado de nacilingva literaturo estas unu el multaj aferoj, kiujn oni povas fari per Esperanto, do, kiam oni disponas la okazon tion fari, eble oni kaptu ĝin, ĉar tiel oni disvolvas sian propran lingvoscion kaj ankaŭ la lingvon mem.

Kompreneble ne ĉiu interesiĝas pri beletro, same kiel ne ĉiu interesiĝas pri komerco. Mi ofte legis la admonon, ke por sukcesigi Esperanton esperantistoj okupiĝu pri komerco. Tamen, mi ne interesiĝas pri komerco, en iu ajn lingvo. Estus verŝajne granda fiasko, se mi ekkomercus per Esperanto. Aliflanke, mi ja ŝatas legi librojn el diversaj landoj, do mi klopodas fari tion laŭeble per Esperanto, eĉ se la Esperantaj libroj estas pli multekostaj kaj ne ĉiam pli bone tradukitaj.

Cetere, mi ne volas troigi pri la malŝato de tradukliteraturo. Multaj esperantistoj forte interesiĝas pri tradukoj en Esperanto, kaj ni havas, se ne neŭtralan, almenaŭ tre larĝan rigardon al la monda literaturo. Inter la rekomendoj estis 36 fontlingvoj, kaj preskaŭ tridek lingvoj estas reprezentataj en mia listo de cent "plej legindaj" tradukoj. Tio okazis parte pro tio, ke mi intence favoris la lingvojn ankoraŭ ne reprezentatajn, sed verŝajne estus dudeko da lingvoj, eĉ se mi ignorus tiun aspekton. Tio estas jam granda nombro. En tipa nacilingva kulturo, kiom da homoj kutime legas literaturon tradukitan el dudek lingvoj?

Kiuj estis la plej popularaj verkoj inter la homoj, kiujn vi kontaktis?

La plej rekomendita prozaĵo estis "La majstro kaj Margarita" (fakte kun granda marĝeno, kvankam ĝia tradukinto estis tro modesta por mem rekomendi ĝin). Sekvis ĝin: "Cent jaroj da soleco", "La faraono", "La metamorfozo", "Kvin virinoj de amoro", "Don Quijote". Jen kvin lingvoj reprezentataj en la unuaj ses. La ses plej rekomenditaj versaĵoj estis: "Kalevala", "Sinjoro Tadeo", "Cigana romancaro", "Hamleto" (tr. Zamenhof), "Aniaro", "Floroj de l' malbono".

En via listo estas almenaŭ unu verko, kiu ne aperis libroforme - la traduko de 1984 de Orwell. Kial rekomendi libron, kiu ne haveblas?

Unu traduko de tiu verko estas trovebla en la reto kaj senpage elŝutebla. Tiel ĝi estas pli facile havebla ol multaj paperaj libroj. Ekzemple, diru al mi, kiel mi akiru ekzempleron de "En okcidento nenio nova" - prefere per privata mesaĝo, por ke mi kaptu ĝin unue!

Aliflanke estas vere, ke oni ofte kvazaŭ ignoras la verkojn, kiuj aperas nur elektronike. Oni ne recenzas ilin, kaj estas malfacile ekscii, kiom oni legas ilin. Mi mem tre malofte legis tutan libron elŝutitan de la reto, kaj eĉ tiam mi preferis mem surpaperigi ĝin. Verŝajne tio ŝanĝiĝos, ĉar la tekniko progresas, poŝlegiloj iĝas pli konvenaj kaj malpli multekostaj, kaj nacilingvaj eldonejoj pli kaj pli okupiĝas pri senpapera eldonado. En Britio eĉ eblas prunti bitlibron/e-libron de kelkaj publikaj bibliotekoj. Estos interese observi la sekvojn de tiu teknologia revolucio. Ĉu ĝi influos ankaŭ la naturon de la literaturo mem?

Farante mian liston de legindaj tradukoj, mi tute ignoris la haveblecon de la verkoj. Iuj ja estas malfacile troveblaj, sed tiu situacio povas ŝanĝiĝi. Mi ĝojus, se la listo instigus al reeldonado de kelkaj libroj.

Se mi rajtas aldoni lastan vorton, mi volas esprimi grandan dankon al ĉiuj helpintoj, kiuj kontribuis al mia listo. Mi esperas, ke oni pardonos al mi la verkojn, kiujn mi ellasis de ĝi.

arkivita en:
javergara
javergara diras:
2010-09-27 17:26
Bonshance en Esperantujo ankau estas homoj tiaj, kia Edmundo! Li modele serioze okupighas pri Esperanto kiel lingva/kultura fenomeno, mem signife kontribuis al ghi i.a. per tradukoj de gravaj verkoj literaturaj kaj fakaj (lastkaze pri homaj rajtoj, demokratio, lingvistiko kiel la jhus eldonita Chomsky-libro), jhus gajnis la unuan premion en la kategorio Prozo de la Belarta Konkurso de UEA kaj nun kompilis tiun chi gvidliston.

Ech se mi mem ne estas tre literaturema, mi volas konvinkite respondi al li ke la tempo kiun li sindone oferis al tiu chi memproponita tasko ja valoris la penon, char per tio li provizas la esperantularon je nova (kaj potenciale tre utila) atestilo pri la valoro de nia kleriga iniciato kolektiva, kies transkultura kaj transgeneracia karaktero igas ghin ununura kaj vere prifierinda. Mi bedauras ke estas iuj aktivuloj kiuj simple ne kapablas kompreni ke la ekzisto de Esperanto kiel homa realajho multon shuldas al la inspira fakto ke iuj persiste tradukis indajn literaturajhojn en ghin, malgrau chiuj malfacilajhoj (ekz. sufiche mizera E-libromerkato, malestimo al tiu chi agado flanke de nuraj propagandistoj, ktp). Do Edmundo, kion oni faras por richigi nian konscion, tiel meman kiel esperantuloj kiel pri la valoro de nia komuna, kunkonstrua aventuro, estas dankinda.

Mi havas la ghojon persone koni la belajn edzinon kaj knabinetojn de Edmundo, kaj do esperas ke tio kion la du tenerulinetoj detruis ne estas neriperabla au neanstatauebla.

Amike kaj sincere admire,

José Antonio Vergara
Joxemari
Joxemari diras:
2010-09-28 01:08
En 1979 Fernando de Diego klasis la esperantajn prozajn tradukojn en kvar kategoriojn (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6164):
1) Tradukoj lingve fuŝaj de verkoj literature negravaj.
2) Tradukoj lingve bonaj de verkoj literature negravaj.
3) Tradukoj lingve fuŝaj de verkoj literature gravaj.
4) Tradukoj lingve bonaj de verkoj literature gravaj.

Li opiniis, ke dek procentoj de la prozaj esperantaj tradukaĵoj apartenas al la kvara kategorio, kaj dudek procentoj al la dua; la duono kalkuleblus al la unua tipo (t.e. fuŝaj tradukoj de verkoj negravaj). Pasis 31 jaroj post la dediega kategoriigo kaj multaj novaj tradukoj aperis intertempe, sed mi emas pensi, ke la procentoj nemulte variis.

Surprizas min ĉe la iniciatinto la (manko de) kriterioj enlistigi unujn verkojn aŭ aliajn. Eĉ li mem konfesas, ke ili estas “tre malprecizaj”: do se la premisoj mem lamas serioze, oni estu tre singarda pri la konkludoj.

Sed eble kriterioj dependas ankaŭ de la intencoj de la kompilinto. Se la celo estas impon(et)i al senpripensaj eksteruloj aŭ pufigi la balonon de orgojlo de facile impreseblaj esperantistoj, plej simple oni prenu unu el la multaj listoj troveblaj en la reto (ekz. “la cent plej bonaj prozaĵoj el la tuta universo”) kaj nur forstreku la ankoraŭ neesperantigitajn titolojn. Tamen se oni celas serioze registri “legindajn” tradukojn, aŭ simple gvidi kaj klerigi literatur-amajn esperantistojn, oni fiksu klarajn selekto-kriteriojn, kies bazo nepre estu la minimuma kondiĉo postulenda al iu ajn beletraĵo: lingva kvalito. Sen lingva boneco, t.e. sen ke la teksto fluus nature kaj senstumble kaj sen tio, ke oni rimarkus, ke ni sidas antaŭ tradukita teksto, esperantigo valoras nulon. Ĉi-rilate la tasko de tradukisto estas eĉ pli postulema, aŭ eble oni nomu ĝin pli sendanka, ol tiu de originala verkisto: se la enhavo de originalaĵo ĝuindas, eblus eĉ apreci ĝian valoron kaj taksi pozitive la aŭtoron malgraŭ eventualaj formaj makuloj. Ĉe transdono de rekonata verko ali-lingva, tamen, fuŝa tradukisto kulpas, krom la propra malkompentento, ankaŭ atencon al la originalo, je kies plezura akiro senigis la legantojn. Ĝuste unu el tiuj fuŝegaj tradukaĵoj, neniel rekomendinda malgraŭ la nekontestebla intereso de la originalo, mi trovis en la supra listeto de menciitaj prozaĵoj.

Se iu, dubinde, interesiĝus, mi listigus rekomendindajn tradukojn laŭ jenaj kaj simplaj kriterioj, kiuj laŭ mia opinio devus plenumiĝi sam-tempe:
1) Lingva boneco.
2) Literatura valoro por nunaj legantoj.

Eble listo laŭ tiaj kondiĉoj ne atingus eĉ dekonon de la celata kaj bel-efekta cento; eble eĉ forfalus pluraj t.n. antonomaziaj “klasikaĵoj”, kiuj cedus lokon al aliaj pli modestaj kaj nekonataj, sed literature frandindaj juveletoj el naci-lingvaj literaturoj etaj aŭ gigantaj. Negrave, almenaŭ temus pri listo honesta kaj precipe utila: t.e., celanta plezurigi legemulojn anstataŭ allogi kolektantojn de surbretigotaj, mucide ŝimontaj volumoj, kiujn legos neniu.

Cetere, laŭ mia scio ekzistas almenaŭ tri esperantigoj de “La metamorfozo”: kiu(j)n el ili celas la kompilinto?
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2010-09-28 16:57
Diskutindas al kiu kategorio apartenas liaj propraj tradukoj; ĉar li ofte tradukis normalan nacilingvaĵon per eksperimenta esperanto, li ne spegulis la stilon de la originala teksto. Do laŭ la opinio de multaj lia loko estas en la tria kategorio, ne en la kvara. (Liaj propraj tekstoj estas alia afero.)
Tonyo
Tonyo diras:
2010-09-28 18:08
Estas do des pli rimarkinde ke, el la 12 plej rekomenditaj tradukoj, 3 estis faritaj de De Diego. Eble ĉar oni ne kalkulis negative la malrekomendojn, kio, konsiderante la komentojn de Edmund pri la dispolusigo ĉe la taksado de lia laboro, kondukus al alia rezulto.
Joxemari
Joxemari diras:
2010-09-29 03:25
Kio karakterizas la dediegan stilon ne estas anekdotaj vort-elektoj, cetere preskaŭ ĉiam oportunaj, sed la solido de cizelita lingvaĵo, natura flueco, elegantaj fraz-konstruoj kaj elasta sintakso. Bedaŭrinde ĉi elementojn, ege pli gravajn ol novismoj aŭ malnovismoj, multaj ignoras kvazaŭ lingvo povus reduktiĝi al statika vort-kolekto.

Ostracismi FdD-n nur pro la uzo de certaj vortoj, senrigarde al aliaj kaj ĉefaj atutoj de lia stilo, signifas konfuzi esperanton kun vortaro kaj ne kompreni la dinamikan, esencan naturon de lingvo: ĝian potencialon krei, trans unuopaj izolite neni-valoraj vort-elementoj, kompleksajn ideo-fadenojn kun aparta estetika valoro kaj funkcio. Waringhien jam atentigis, ke esperanto estas tro grava por konfidi ĝin al profesiaj lingvistoj.
pistike65
pistike65 diras:
2010-09-29 06:24
Absolute konsentite pri chiuj vortoj de Joxemari. Restas al mi mireto: kial tradukmajstro preskau chiuflanke perfekta insistas pri siaj "mava" kaj "mido" en lokoj kie la originalo malkonsilas tian vortelekton? Estas kiel pri Zidane: absoluta majstro de la pilko, kaj tamen fushas pro Materazzi.

amike
Istvan Ertl
Jorge
Jorge diras:
2010-09-29 09:34
Laŭ mia scio, la vorton "mava" lanĉis ne Diego sed, kredeble, Kalocsay aŭ Waringhien (bele, se ni disponus Historian Vortaron de esperanto!). Intertempe ekuzis ĝin diversaj aŭtoroj, ekzemple ankaŭ la tre ŝatata poeto Giŝpling. Estas fakto (supozeble en ĉiuj lingvoj) ke vortoj havas propran vivon; ne nur iliaj signifoj povas ŝanĝiĝi kun la paso de la tempo, ankaŭ diversaj nuancoj, la emocia ŝarĝo/ŝargo, la kapablo impresi freŝe ktp.

Se oni volas pruvon pri tio ke la vorto "malbona" apenaŭ havas impresivon, esprimforton, oni simple konstatu ĉi-temfadene ke la diversaj debatantoj preferas skribi "aĉa", "fuŝa" ks anst. simple "malbona". Kaj mi vidas nenion mavan aŭ riproĉindan en tio.

Se multaj homoj tute senprobleme uzas vortojn kiel "dura", "frida" (fridujo), "kurta", "leĝera", "pigra", "trista" ktp -- kial oni ne uzu ankaŭ la malmalvorton "mava" anst. la jam eluzita kaj senaroma "malbona"?

http://jorgecice.blogspot.com/[…]/la-mava-lingvo-neologismoj-kaj.html

Sed, kiel diras Joxemari Sarasua, en ĉi debato oni reduktas stilon al vort-elekto, precize kiel ŝatas fari t.n. "bonalingvistoj" kaj korsetistoj.
giuseppe
giuseppe diras:
2010-09-29 11:30
Laŭ mi fideli al la originalo per la vortelekto ne sufiĉas, sed necesas. Kie la originalo enhavas nur ĉiutagajn vortojn, traduki per "frida" aŭ "mava" aŭ "postmido" estas perfido: tiujn vortojn mi uzus kie ankaŭ la originalo aspektas same stranga kaj literatureca.
Jes, eblas perfidi ankaŭ alimaniere; ekzemple uzante komplikan kaj pezan sintakson kie la originala estas simpla kaj flua, aŭ inverse. Tio ne pravigas la vortelektajn perfidojn.
La argumento "Ankaŭ Zamenhof uzis neordinarajn vortojn" malmulte validas: en lia tempo apenaŭ ekzistis tradicio, apenaŭ ekzistis "ordinaraj" vortoj. Pli ol elekti inter ekzistantaj stiloj, li devis krei ilin.
pistike65
pistike65 diras:
2010-09-30 21:58
Kiel mi nun malkovras, en la listo AdE-diskuto antau kelkaj tagoj Toño del Barrio komentis similan temon jene:

Bertilo:

> Plej ofte, jes. Sed siatempe mi trakontrolis la romanon "Doktoro
Jekyll kaj sinjoro Hyde" en la traduko de Fernando de Diego
(1985). En ghi estis ech ne unu vorto farita per la prefikso MAL-.

Gunnar:

> Do li lezis gravan principon de la tradukarto, nome ke traduko lauxeble
> spegulu de la originalo ne nur la enhavon sed ankaux la stilon. Se mi
> gxuste memoras, la originalo de tiu libro estas en tiutempe tute normala
> angla lingvo, sed esperanto sen ajna mal-vorto ne estas tute normala
> esperanto. Tiajn eksperimentojn oni rajtas fari en propraj tekstoj, aux en
> tradukoj de tekstoj same eksperimentaj, sed ne tiel.

Tiu ankau estis mia argumento en
http://www.liberafolio.org/2007/normalalingvo rilate al alia traduko de De
Diego, tiu de "La familio de Pascual Duarte", en kiu kamparano komencas sian
konfeson per la frazo «Mi, sinjoro, ne mavas, kvankam ne mankis al mi
motivoj por mavadi»
Sed De Diego estas iom ekstrema kazo, kaj ne chiam reprezenta pri la
(ne)uzado de mal-vortoj.

> Cxu vi atentigis lin pri tio?

Mi ne konis lin persone, sed lau chies atestoj De Diego ne estus facile
konvinkita de viaj atentigoj :-)
Joxemari
Joxemari diras:
2010-10-01 20:19
Rilate al la ofte citata unua frazo de la dediega traduko de “La familio de Pascual Duarte” (t.e. “Mi, sinjoro, ne mavas, kvankam ne mankis al mi motivoj por mavadi”), mi trovas la argumentojn de Toño del Barrio kaj Gunnar Gällmo nekonvinkaj. Ambaŭ riproĉas al de Diego, ke per sia vort-elekto li perfidas la originalon enhave kaj stile (“kamparano ne uzas tiajn klerajn vortojn”). Mi ne konsentas pri tiu juĝo, kiu laŭ mia opinio originas el duobla miskompreno:

a) Unue, “mava” ne celas esti “klera” vorto, sed ĉiu-taga, kunviva alternativo al mal-vorto (t.e. “malbona”), kies ekzisto-kialo respondas al prozaj motivoj: faciligi komunikon kaj senbalastigi la stilon (oni memoru la internan bataleton de Kalocsay: “Eĉ, estas mia sento malgraŭvola, / ke la malmola molas pli ol mola. / Poste minacas min erar’ eterna: / fini kunsidon per parol’ malferma.” ). Ŝajnas al mi, ke tuta generacio de esperantistoj (tiuj nutrintaj sin per PIV-1970) asimilis la komplekson, ke certaj vortoj stampitaj per la “triobla-okona” stigmato estas nur “poeziaj” kaj do ial fremdaj al la “normala” lingvo, sekve malrekomendindaj ekster la parnasa poetiko. Paradokse Corsetti kaj bon-lingvuloj pravas ĉe la argumento, ke estas absurde paroli pri “poeziaj” vortoj kvazaŭ temus pri aparta kategorio: ĉiuj vortoj sendistinge rajtas esti poeziaj kaj ĉiuj vortoj sendistinge rajtas uziĝi en kiu ajn kunteksto laŭ la volo de la aŭtoro kaj laŭ la celata stil-efekto. Feliĉe la Nova PIV rezignis pri la irita ŝibolet-simbolo kaj donis karton de civitaneco sam-ranga al ĉiuj vortoj, inkluzive de la t.n “neologismoj”: uzantoj mem decidu kiel kaj kiam uzi ilin.

b) Dua juĝ-eraro rilatas, laŭ mia opinio, al nesufiĉa kompreno pri la mekanismoj de verkado kaj pri la reguloj ĝin regantaj. Kvankam Pascual Duarte estas kamparana marĝenulo, lia lingvaĵo en la originalo ne respondas strikta-sence al tiu de senkultura analfabeto, sed li male esprimas sin per hispana lingvo riĉe modela: la sintakso fluas per tia facileco, kia rezultas nur el zorga kaj artisma cizelado (simpleco en literaturo ofte kaŝas diligentan, sindediĉan prilaboron); la rakonto-fadeno estas perfekte strukturita; metarofoj kaj aliaj beletraj rimedoj abundas; ĉiu vorto, ĉiu komo, ĉiu figur-senco montras al cel-konscia kaj metiisma stil-elekto, kian neniu analfabeto kapablas. Ŝajnas iom absurde memorigi certajn elementaĵojn, sed ver-ŝajne tio necesas: doni voĉon al personoj ne signifas transskribi laŭlitere ilian vortojn. Male verkisto “rekreas” per literaturaj mekanismoj la parolon de liaj roluloj kaj tiel “estigas” la fikcion, ke ili parolas per lia voĉo. Kiel do la aŭtoro prezentas la senkulturecon de Pascual Duarte? Ne per senzorga prozo, sed per klerula stiligado de la kamparana lingvaĵo tra la kribrilo de artisma reverkado: dozitaj krud-vortoj, proverboj anstataŭantaj originalajn pensojn, bizaraj komparoj k.a. estas ordinaraj teknikoj.

Jen kial mi opinias, ke la dediega traduko (inkluzive de la unua frazo “Mi, sinjoro, ne mavas, kvankam ne mankis al mi motivoj por mavadi”) sence adekvatas kaj stile konformas al la originalo. Ĉia-okaze mi konsentas pri la forta konotacio de “mavi”. Eble ĝuste tie kuŝas la sola tubero en la afero: ne temas pri lingvo-tavola konflikto, sed pri tio, ke ĝi povas ŝoki nekutimiĝintajn orelojn. Se neologismo ne enhejmiĝas en la lingvo, ĝi ja fariĝas abortaĵo. Kiom da tempo kaj kioma uzateco necesas por deklari neologismon mort-naskita aŭ ĉu “mavi” apartenas al tia kategorio, mi ne scias.

Cetere estas mito, ke de Diego evitas sisteme mal-vortojn. Jen trakribraĵo el du liaj tradukoj:

“Viveroj” (1983, 41 p.): malriĉo, malamiko, malsan/a/ulo (2), malnova.

“Krado-mondo” (1983, 144 p.): malpli (3), malheroo, malaperi (6), malhel/a/e (3), malvarmumi (2), malantaŭ/e (2), malamiko, malfacil/a/i (3), malagrabla, malpara, malsan/iĝi/ulo (2).

Efektive eĉ Haupenthal, ofte rigardata kiel ekstrema neologismemulo, uzas nature malvortojn kiam ajn li konsideras ilin oportunaj:

“Markizino de O...” (1997, 61 p.): maltrafi, malkomponi, malfacil/e/i (2), malamik/o/a/e (3), malsan/o/a/igi/iĝi (7), malaprobi, malagrablo, malplaĉi, maljusto, malŝargiĝi, malvirtulo (2).

“Thiel, la rel-gardisto” (2005, 50 p.): malordo, malantaŭ, malsan/a/i/ulo (7), malpli, malsimila, malŝarĝiĝi, malkontent/o/i (2), maltrankvilo, malkovri, malamiko.

Oni povas obĵeti, ke aliaj homoj ne tiel multe ŝparemas pri mal-vortoj. En ordo. Tamen de Diego (aŭ Haupenthal aŭ iber-skolanoj aŭ multaj aliaj aŭtoroj en diversaj gradoj) nur sekvas tendencon plene enhejman en Esperanto almenaŭ de 1932, post kiam Waringhien kaj Kalocsay ĝin formulis kaj pravigis eble unua-foje en eksplicita kaj kohera maniero.
giuseppe
giuseppe diras:
2010-10-01 22:40
> “Mava” ne celas esti “klera” vorto, sed ĉiu-taga

Stranga ideo. Ĉu tradukisto elektu vorton ĉar ĝi efektive estas ia, aŭ ĉar ĝi “celas esti” ia?

> tuta generacio de esperantistoj (tiuj nutrintaj sin per PIV-1970)

Laŭ mi neniu generacio de E-istoj nutris sin per iu vortaro. Plej multaj E-istoj (inkluzive de bonegaj regantoj de la lingvo) ne legadas vortarojn (kaj ankaŭ tial ili trovas nelegebla multan E-an literaturon).

> “Eĉ, estas mia sento malgraŭvola, / ke la malmola molas pli ol mola”

Miavice mi klare sentas, ke Kalocsay ne kaptis la esencon de E-o. Eble li ne lernis pensi E-e, sed devis konstante traduki el kaj al aliaj lingvoj. Mi, male, jam kapablis senti la malmolecon de “malmola” ne finleginte la unuan lernolibron...

> mi konsentas pri la forta konotacio de “mavi”.
> Eble ĝuste tie kuŝas la sola tubero en la afero: ne temas pri lingvo-tavola
> konflikto, sed pri tio, ke ĝi povas ŝoki nekutimiĝintajn orelojn.

La vorto “mavi” ŝokas _ĉar_ ĝi ne apartenas al la ĝusta/atendata lingvotavolo.

Se la originalaj hispanaj vortoj, male, apartenas al la ordinara lingvotavolo (la tavolo kies vortoj _ne_ postulas apartan kutimiĝon), evidente la traduko estas stile _mal_konforma al la originalo.
pistike65
pistike65 diras:
2010-10-02 07:33
pistike65
pistike65 diras:
2010-10-02 07:32
Dankon, Joxemari, pro la filologie detala argumentado! Nun multo pli kompreneblas pri la verko "La familio de Pascal Duarte", kiun mi siatempe legis, fascinite, en la Dediega traduko - sed en tempo kiam, leginte ankorau malmulton en Esperanto, mi ne bone konis la valorojn de multaj niaj vortoj...
Mi komprenas kaj konsentas ke en la esperantigo ni ne atendu audi la rektan vochon de Esperanta kamparano (supoze ke tia ekzistas...), sed, malgrau chio, mi kalcitras kaj baumas antau/koram tiu "mava"... same kiel sentas pri ghi Giuseppe.
Chu proponindas la ideo ke vortojn pli frue malmulte uzitajn ("neologismojn") oni lanchu prefere en originalaj verkoj, kaj ne en tradukoj? (Rusoj skribus: "...SED ne en tradukoj"....) Traduko ja havas la taskon, principe, sentigi al la tiulingva leganto la samon kion sentas leganto de la originalo, kaj tio, plej ofte, iom limigas la rimedaron de la tradukanto al la kutime akceptata lingvajho. (Evidente, SE la originalo estas tia. Esperantiganto de Joyce rajtas pli eksperimenti...)

amike
Istvan Ertl
Sten
Sten diras:
2010-10-06 10:30

Kalocsay/Sarasua: > malmola molas pli ol mola

Estas fakto, ke multaj e-istoj stumblas konfuzante vortojn kiel mola-malmola, fermi-malfermi, dekstra-maldekstra. La kaŭzo laŭ mi tamen ne estas ia ”moleco” de la vorto ”malmola” ktp. Plej ofte oni vane serĉus tian rilaton inter formo kaj signifo de la vortoj, ekster la klaraj onomatopeaĵoj. La vera kaŭzo ŝajnas jena:
Ĉe multaj mal-vortoj temas pri du polusoj, el kiuj la radiko esprimas ”la ĉefan” en iu senco, la malvorto do la malĉefan. Ekz. 1) La radikvorto esprimas altan gradon/kvanton de io: granda, alta, vasta, peza ktp. 2) La radikvorto esprimas ion ”bonan”: bona, pura, feliĉa, facila ktp (ĉe tiuj du lastaj eĉ latinidaj lingvoj uzas la sistemon kun prefikso). 3) Ĉe iuj la ”ĉefeco” estas malpli facile kaptebla: varma, juna, nova ktp, tamen plej ofte ni ne konfuzas ilin kun ilia respektiva malvorto.
Ĉe aliaj tamen mankas (por multaj homoj) tia natura ”ĉefeco”. Kio estas ”ĉefa” el mola kaj malmola, el fermi kaj malfermi, el dekstra kaj maldekstra? Tiu manko, ne la formo de la radiko, certe fojfoje stumbligas nin. Do, Zamenhof kaj aliaj pioniroj farus saĝe, se ili frue enkondukus apartajn radikvortojn por malmola, malfermi, maldekstra, same kiel ni havas de ĉiam tago-nokto, fini-komenci, nordo-sudo ktp.
Kiam Kalocsay lanĉis ”dura, aperti, liva” 1) estis jam iom malfrue (ĉar temas pri ĉiutagaj konceptoj), 2) ili aperis inter aro da malpli bezonataj vortoj kiel ”minca, mava” ktp, 3) la Ido-skismo jam vakcinis la restantajn e-istojn kontraŭ novaĵoj.
giuseppe
giuseppe diras:
2010-10-07 01:43
Jes, “mola” ne estas “ĉefa” koncepto kompare al “malmola”; kaj jes, eble tial ni relative ofte konfuzas tiujn du vortojn.
Tamen mi tute ne vidas kian helpon donus tiurilate la ekuzo de “dura” anstataŭ “malmola”.
La risko interŝanĝi la du signifojn restus precize sama, kaj _krome_ aperus novaj erar-ebloj (ekzemple mismemori ke “dura” signifas “stulta”, aŭ “kampara”, aŭ “molega”...).
Jorge
Jorge diras:
2010-09-28 19:10
Fernando de Diego ne uzis eksperimentan esperanton (kiel Karolo Piĉ), sed esperanton kun novaj radikoj, kiujn li opiniis necesaj -- precize kiel faris Kalocsay aŭ, kial ne?, Zamenhof mem en siaj propraj tradukoj. Escepte de unu aŭ du senŝance lanĉitaj novradikoj (kiel "men" anst. "malpli"), mi opinias lian stilon modela.

La nuna debato konvinkas min pri la plena praveco de la opinio de Joxemari Sarasua.

Cetere, la menciitan tradukon de la romano "1984", de George Orwell, oni trovas tie chi en bita versio:

http://i-espero.info/[…]/eo%20-%20orwell,%20george%20-%201984.pdf
pistike65
pistike65 diras:
2010-09-28 21:46
La tradukoj Dediegaj estas tiom ghuindaj ke oni apenau atentas liajn amatajn chevaletojn kaj pretas forges(t)i.
Tamen, je dua lego oni miras kial De Diego tiom facilanime enjhetis apenau ekzistantajn vortojn en siaj frazoj tie kie la hispana sonas tute normale:
Muchos años después, frente al pelotón de fusilamiento, el coronel Aureliano Buendía había de recordar aquella tarde remota en que su padre lo llevó a conocer el hielo.
Multajn jarojn poste, fronte al la ekzekutplotono, kolonelo Aureliano Buendia memoris la pasee foran postmidon, en kiu lia patro prenis lin koni la glacion.
(Jhus mi citis tiun "postmidon" dum kurso en Poznan pri tradukado.)

Kaj tamen, mi relegas la tradukojn de via plum', Fernando, kaj mi pensas, ke laukutime bone vi kompensas la chagreneton legi.

amike
Istvan Ertl
giuseppe
giuseppe diras:
2010-09-28 23:31
Eble la stilon de liaj originalaĵoj oni povas juĝi modela; sed se li sisteme tradukis ordinarajn hispanajn vortojn per neordinaraj esperantaj vortoj, mi konkludus ke liaj tradukoj estas stile malfidelaj kaj do aĉaj.
Jorge
Jorge diras:
2010-09-29 09:40
Li ne tradukis sisteme ordinarajn vortojn per neordinaraj. Li jen kaj jen ekuzis aŭ pluuzis pli malpli novajn radikojn, kiuj, krom _kelkaj_ esceptoj (la jam menciitaj "men" aŭ "mido") bone sidas ene de frazoj stile modelaj, t.e. imitindaj de ajna bona kaj lernema verkisto aŭ tradukisto.

Mi ripetas: precize kiel faris Zamenhof, kiu cetere enkondukis _amason_ da novaj radikoj en ĉiun novan tradukon.

"Do", oni ne povas facil-anime kaj leĝer-argumente nomi liajn tradukojn kokraj aŭ aĉaj, se oni deziras alfronti serioze kaj honeste la taksadon de ilia valoro.
Sten
Sten diras:
2010-10-01 08:11
Jorge: >Mi ripetas: precize kiel faris Zamenhof, kiu cetere enkondukis _amason_ da novaj radikoj en ĉiun novan tradukon.

Tamen pripensu, ke Zamenhof ne tradukis al ekzistanta, vivanta lingvo. Li efektive KREIS novan lingvon interalie per siaj tradukoj. Hodiaŭ tamen la situacio estas alia. Hodiaŭ la rolo de tradukanto al Esperanto devus pli simili tiun de tradukanto al la sveda aŭ hispana, kiu plejparte ne KREAS sed UZAS sian lingvon. Se oni hodiaŭ tradukas kiel faras ekz. Haupenthal, oni kreas novan lingvon aŭ dialekton, same kiel faris Zamenhof.

Mi konsentas, ke de Diego estis bona stilisto, kaj mi proponis plurajn liajn tradukojn por la listo de Edmund. Tamen por mi lia neuzo de mal- estas misaĵo, kaj "mava" por mia persona lingva sento estas same orelfrapa kiel "mido". Ordinaran stilon oni ne traduku per neordinara. Tamen la lingvo ja evoluas; eble post kelkaj jardekoj "mava" sonos same ĉiutage kiel la neologismo "stulta", jam oftege uzata de esperantistoj.
fritzon
fritzon diras:
2010-09-28 21:07
Se kredi la komentojn de Joxemari Sarasua, la listo kompilita de Edmund Grimley-Evans estus kaj ne “honesta”(?) kaj ne utila, celanta unuavice impon(et)i al senpripensaj eksteruloj aŭ pufigi la balonon de orgojlo de facile impreseblaj esperantistoj kaj ne bazita sur la kriterioj de lingva boneco kaj literatura valoro por nunaj legantoj.

Tiel venene insulta misprezento de la intencoj de la kompilinto estas des pli malfacile komprenebla, kiam ĝi aperas tuj sub ampleksa artikolo, kie liaj efektivaj celoj kaj kriteriaro tute senambigue evidentiĝas komplete aliaj ol tiuj, kiujn Joxemari Sarasua volas atribui al li.

La “argumentado” (se tiel nomi ĝin) de Joxemari Sarasua baziĝas sur la absurda premiso, ke lingva boneco kaj kaj literatura valoro estus objektive mezureblaj kvalitoj. Dume Edmund Grimley-Evans saĝe elektis metodon kvantan kaj pragmatan, utiligante la suman opinion de sufiĉe granda aro da literature interesataj legantoj. Ke ĉiuj tiuj homoj apenaŭ rekomendus siaopinie lingve malbonajn aŭ literature senvalorajn verkojn kiel siajn preferatajn plej legindajn tradukaĵojn estas afero tiel memklara, ke ŝajnas ĝene bezoni aparte atentigi pri tio. La fakto, ke Joxemari Sarasua ne samopinias pri la valoro de iuj eroj en la listo, aŭ eble eĉ ne pri unu, nenion pruvas, ĉar lia prijuĝo estas nur unu subjektiva opinio inter multaj samrangaj.

Preferindus, ke Joxemari Sarasua efektive kompilus sian skizitan rivalan liston, pli laŭan al liaj propraj preferoj, ol kiel nun nur uzi ĝin kiel plene ĥimeran argumenton kontraŭ realmonde plenumita laborego de aliulo. Ambaŭ listoj, kaj ĉiuj similaj, vane pretendus objektivan verecon. Sendube tamen ankaŭ lia listo valorus, simile al la nun pridiskutata, kiel instigilo kaj orientilo por malkovremaj literaturamantoj. Da tiaj ni apenaŭ povus havi tro.
Joxemari
Joxemari diras:
2010-09-29 02:52
Kiel diris Harry la Dirta, “opinioj similas al pugoj: ĉiu havas sian propran”. Do en ordo ankaŭ pri viaj opinioj. Sed bv. legi atente kaj la artikolon kaj mian komenton: nur pro la fakto, ke vi ne ŝatas miajn argumentojn, ne senigu ilin je ilia naturo, ĉu ne? Ne mi diris, ke la selekto-kriterioj estas “tre malprecizaj”, sed la aŭtoro mem; kiel ajn statas la afero, liaj postaj klarigoj forbalaas ajnan ombron da dubo.

La aksiomon, ke konsultitaj homoj (kiuj homoj?) ne rekomendus lingve malbonajn aŭ literature senvalorajn verkojn kredu nur vi fido-plena: ja ĉi-kaze temas pri sendanĝera ludo. Tamen mi konsilas al vi ne trairi ŝoseon kun bendo sur la okuloj, kiom ajn vi fidus veturigantojn. Mi mem preferas kredi al miaj propraj okuloj, post kiam ili legis kaj prijuĝis la koncernajn verkojn. Konfesinde, nur surbaze de tiel magra bagaĝo mi montras mian opinion (aŭ pugon, se vi preferas).

Pri listigoj mi nek tempas nek emas okupiĝi: ĉu pro tio mi silentu pri aliaj laboroj? Cetere Pokrovskij, Kabe aŭ de Diego, inter aliaj cititaj, ŝajnas al mi modelaj tradukistoj.
slavik
slavik diras:
2010-09-29 13:59
Estas interese, ĉu estas pli ol deko da tiaj esperantistoj, kiuj tralegis almenaŭ duonon de la kompilita listo?..
esperanto
esperanto diras:
2010-09-29 16:04
Al mi shajnas, ke tiu listo
http://esperanto.net/literaturo/autor/index.html

enhavas pli da kvanto ol kvalito.

De jaroj mi trafas al tiu listo, kiam mi serchas biografian noton pri iu Eo-"verkisto". Oni do trafas chiam pli malpli la same magran kaj nekompletan informaron.
Anstatau fanfaroni pri kvanto, oni eble okupighu prioritate pri kvalito. Alikaze oni riskas ridindighi antau la "ekstera mondo", se ghi hazarde trovas tiujn listojn - la retpahoj mem estas - kiel preskau chio esperantista - sufiche amatorece faritaj. Jam en la komenca periodo de la retdizajno oni malrekomendis ekzemple ke retpaghoj estus flavaj.
JNordiek
JNordiek diras:
2010-09-30 13:10
Oni nepre ne primoku la "kvanton" en OLE.
Lau mi gxuste cxi tiu (preskau)-kompleteco ESTAS gxia kvalito.
La ligoj al interrete legeblaj recenzoj faras gxin ecx pli utila.

Elkoran dankon al Sten Johansson por la prizorgado de tiu listo!

Mi tre aprezus, se gxin enirus la listo de tradukajxoj, cxar ilin mi opinias tre gravaj pro la Esperanta literaturo. (Fakte la plimulto de Esperantaj libroj, kiujn mi legas, estas tradukoj.)

Cetere: Lau mi la kvalito de literatura listo dependas de gxia enhavo, ne de gxia koloro.

Johannes Nordiek

Sten
Sten diras:
2010-09-30 15:34
Kara Andreas,
Viaj ontaj kontribuoj al pliriĉigo de la listo http://esperanto.net/literaturo/autor/index.html (kaj aliaj OLE-listoj) estos tre bonvenaj, sendepende de iliaj kvanto, kvalito kaj koloro.
Amike
/Sten

bernardo
bernardo diras:
2010-10-02 09:00
Pli ol 250 e-librojn, inter ili la famajn "Inko-librojn" (temas plej parte pri klasikaj tradukoj de literaturaj verkoj) oni trovas en la Ipernity-spaco dee sinjoro Zhang Xuesong: http://www.ipernity.com/explore/keyword/452220. Agrablan legadon!
edmundo
edmundo diras:
2010-10-20 14:55
Ĝi estas en la novembra numero de la revuo Esperanto, nun elŝutebla de uea.org.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-20 17:42
Chi tiu listo shajnas al mi arbitra, subjektiva, nescienca kaj pro tio neutiligebla.
pistike65
pistike65 diras:
2010-10-20 22:17
La plej multaj aferoj en la vivo estas arbitraj, subjektivaj, nesciencaj kaj pro tio agrablaj.

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-10-20 22:18
Jen ghi:
esperanto
esperanto diras:
2010-10-21 02:55
Kie estas via listo?

Bedaurinde en la revuo Esperanto mi legas chiufoje pli kaj pli da absurdaj aferoj. Sed tio estas la sekvo de manko de tauga redaktoro, kiu povus eviti la abundan fatrason, kiu aperas en tiu kompatinda revuo.
pistike65
pistike65 diras:
2010-10-21 10:20
"Kie estas via listo?"
Mi aperigis ghin kompleta.
Pri la revuo Esperanto: mi kontribuis al la kompatindaj numeroj oktobra kaj novembra.

amike
István
esperanto
esperanto diras:
2010-10-21 20:32
La fakto, ke en Libera Folio oni legas neniujn raciajn komentojn kaj reagojn al miaj fikomentoj montras, ke au oni konsentas au oni havas nenion por aldoni. Mi supozas, ke ambau estas la kazo.

Cetere mi scias, el aliaj fontoj, ke grandparto de miaj opinioj estas pravaj, sed la senlima hipokriteco en la Eo-movado bedaurinde kauzas, ke neniu kuraghas konfirmi la pravecon de miaj vidpunktoj.

Pardonu la fanfaronadon.
dmalkoc
dmalkoc diras:
2010-10-22 15:30
Kial malŝpari raciajn komentojn kaj reagojn por nutri trolon?
msandelin
msandelin diras:
2010-10-21 11:10
Listo kun rekomendoj pri legajhoj, rekomendoj kiuj venas el la koroj de la homoj, kompreneble ne povas esti io alia ol "arbitra, subjektiva, nescienca". La ideo ke povus esti alimaniere ŝajnas al mi same stranga kiel tiu ke eblus elekti edzon, amikojn, ŝatokupojn aŭ politikan konvinkon laŭ iuj sciencaj kriterioj.

Amike,
Maria
esperanto
esperanto diras:
2010-10-21 13:21
chu vi do ne elektis vian edzon lau sciencaj kriterioj?
Licxjo
Licxjo diras:
2010-10-21 23:17
Kion mi efektive ŝatas estas havi informojn arbitrajn, subjektivajn, kaj nesciencajn de homoj kiujn mi respektas, kaj kiuj volonte elmetas siajn perspektivojn kaj ideojn.

LM
esperanto
esperanto diras:
2010-10-22 11:58
Krom tio la listo montras, ke la e-istoj malmulton gravan kaj interesan tradukis al Eo. Tio estas ech pli embarasa en tiu listo ol ghia hazarda karaktero.
Ankau ke la e-istoj legis, almenau lau la unuaj dek titoloj, nur bagatelajhojn kaj efemerajhojn, due: el foraj tempoj, do komplete mankas moderna literaturo. Sed tio kongruas kun la ghenerala bildo pri la "intelekta nivelo", kiu ekzistas pri esperantistoj, kiu estas ne pli alta ol tiu de "euska bovino" kaj kiu kompletigas la acheto-konduton che la Eo-libroservoj (vd. la artikolon Eo-libroj por Eo-dummies en Spegulo). Jam Pola Esperantisto antau la unua mondmilito lamentis, ke la e-istoj ne legas librojn en sia lingvo kaj ne posedas Eo-librojn en siaj bibliotekoj.
Pri la demando de la kvalito de multaj tradukoj mi shatus silenti. Neniu elstara tradukisto trovighas inter la 10 unuaj titoloj, eble kun esceptoj de Zamenhof kaj Warignhien, sed ech tiuj ne povas esti konsiderataj kiel senmakulaj.

Lau tiaj kriterioj necesus analizi la liston.

Per tiu listo oni povas konkludi, ke la beletra tradukagado de la Eo-movado fiaskis.
JNordiek
JNordiek diras:
2010-10-22 12:41
La Künzlia opinio "shajnas al mi arbitra, subjektiva, nescienca kaj pro tio neutiligebla".
esperanto
esperanto diras:
2010-10-22 15:29
Ha, ha, shajnas ke mia opinio impresis vin...
Cetere mi korespondis kun pluraj literatur-fakuloj, kiuj reprezentas tre similan vidpunkton, sed bedaurinde ili ne elpashas en Lib. Folio.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-22 18:18
Ju pli oni enprofundighas en tiun liston, despli absurda ghi aperas antau la okuloj.

Cetere en la enkonduko la kompilinto ja diras la samon pri ĝi kiel mi - hazarda kaj subjektiva. Do vi falis en la kaptilon, klopodante rifuzi mian kritikon, ĉar vi verŝajne eĉ ne legis la enkondukon.
Do ĉefa argumento ŝajnis esti la "bunteco" de la listo. Kia groteska kriterio!

Kiel povas esti, ke mankas ekzemple la Biblio (Hebrea Biblio aŭ Malnova Testamento) de Zamenhof (cetere estas menciitaj pluraj aliaj libroj tradukitaj de LLZ kaj en la enkunduko estas skribite, ke estas enmetita nur unu verko de ĉiu aŭtoro) aŭ la Butonmilito der Pergaud - chu neniu legis ghin? verŝhajne la situacio analogas en la kazo de amaso de aliaj libroj.Do jam tiu ĉi indiko sufiĉas por suspekti tiun liston kiel malseriozan - aŭ: por konsideri la legosintenon de esperantistoj neserioza, kaze ke tiu listo respegulas la realan situacion (pri kio oni tamen povas iomete dubi) - sed tiu estas alia temo kaj pli malfacile esplorebla ol por fari liston pri la demando "kiujn librojn vi plej ŝatas?".
kiel povas esti, ke Krimo kaj Puno de L.N. Tolstoj situas nur che la 28a loko?
kiel povas esti, ke Sub la jugo de Vazov (kiun certe legis chiuj bulgaroj) che la 95a loko? (ĉu iu bulgaro troviĝis intter tiuj 50 "spertuloj" aŭ respondis /ja eble Modest, la plej konata vivanta/.
por mencii du ekzemplojn
ktp. ktp.k ktp. ktp. ktp. ktp ktp. ktp. ktp.k ktp. ktp. ktp. ktp ktp. ktp. ktp.k ktp. ktp. ktp. ktp ktp. ktp. ktp.k ktp. ktp. ktp. ktp ktp. ktp. ktp.k ktp. ktp. ktp. ktp ktp. ktp. ktp.k ktp. ktp. ktp. ktp ktp. ktp. ktp.k ktp. ktp. ktp. ktp ktp. ktp. ktp.k ktp. ktp. ktp. ktp ktp. ktp. ktp.k ktp. ktp. ktp. ktp ktp. ktp. ktp.k ktp. ktp. ktp. ktp ktp. ktp. ktp.k ktp. ktp. ktp. ktp ktp. ktp. ktp.k ktp. ktp. ktp. ktp ktp. ktp. ktp.k ktp. ktp. ktp. ktp ktp. ktp. ktp.k ktp. ktp. ktp. ktp ktp. ktp. ktp.k ktp. ktp. ktp. ktp ktp.

Pli interesa estus la listo de la nomoj de la enketitaj 50 "spertuloj - kaj chiu tiuj demanditoj entute legis tiujn librojn au chu ili nur estas "iliaj plej shatataj". Ankau mi povus nomi dudekon da plej shatataj Eo-tradukoj, sed bedaurinde mi ne estis demandita (sed tio ne gravas). Ankau Tomasz Chmielik, unu el la plej bonaj konantoj de la Eo-literaturo, ne ricevis la demandilon.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-23 13:18
jen la unua kaj sola utiligebla kontribuo flanke de HeKo ekde jaroj
http://www.esperantio.net/index.php?id=1495
esperanto
esperanto diras:
2010-10-23 15:19
PS Alia interesa observo, kiun eblas fari en tiu listo, estas, ke ekzemple verkoj kiel PAN TADEO de Mickiewicz/Grabowski, kiuj aperas en la listo en la 62a loko, shajne tute ne estis inter e-istoj tiom popularaj, kiel la oficiala Esperanto-propagando tion asertis.

Zofia Banet-Fornalowa skribis en sia libro pri Grabowski, p. 68, jenon:

"Vershajne en nenia Esperanto-biblioteko, vaste en la mondo forestas ekzemplero de Sinjoro Tadeo en lia - kiel asertas fakuloj pri literaturo - genia traduko".

Mi povas citi mian propran kazon: En mia biblioteko tiu libro ja ekzistas jam de jardekoj, sed mi neniam FINlegis ghin kaj ne povas jughi ghian tradukan geniecon, inter alie pro tio, ke mi ne havis la okazon kompari ghin kun la pola originalo.
Tamen, mi iom fidas al la tradukinto, kiu ja priparolis sian tradukon kun LLZ dum la unua mondmilito.
Licxjo
Licxjo diras:
2010-10-23 16:37
Tamen . . . jen rekomendoj de unu persono, kiu sekvas alian modelon kaj donas kelkajn tre bazajn, tre konatajn titolojn. Baze ŝi diras "Mi preferas ĉi tiujn librojn, ne tiujn kiujn rekomendis E G-E." Egale la elekto estas arbitra, nescienca, kaj subjektiva (malgraŭ la provo enŝovi kelkajn neklarajn kategoriojn). Kaj egale la listo interesas min. Mi ne vidas, ke estas problemo en la afero. Estas kvazaŭ amiko donas konsilon, kaj tio ne estas malestiminda ago--ĝi estas parto de normala vivo. La konata listo de William Auld same funkcias en nia komunumo--la konsiloj de konata aŭtoro kaj tradukisto, pri kiuj mi rajtas konsenti aŭ malkonsenti, laŭ miaj propraj gusto kaj taksado. Tiaj listoj funkcias kiel gvidiloj, "startpunktoj", kaj mi kredas ke ili utilas por homoj kiuj volas komenci esplori la literaturan kampon.

LM
pistike65
pistike65 diras:
2010-10-25 21:09
Eble oni pli fidus rekomendaron de nur deko au dudeko da titoloj, faritan de unusola persono? Kaj se deko da homoj afishus siajn preferojn, ni havus interesan kolekton - el diversaj subjektivecoj.

Mia propra respondo al la enketo de Edmundo estis jena:

Mi elektis respondi tute subjektive, lau la kriterio: le legado de kiuj titoloj donis *al mi* la plej grandan plezuron, au havis ian gravecon *por mi*.

Fakte, mi ekkonsciis ke mi legis/legas malmultajn tradukojn al Esperanto!

Josef Nesvadba: La perdita vizagho. Trad. Adolf Staňura. La unua beletra libro kiun mi legis en Esperanto.
Karel Čapek: Libro de apokrifoj. Trad. Josef Vondroušek. La dua beletra libro kiun mi legis en Esperanto.
Camilo José Cela: La familio de Pascal Duarte.Trad. Fernando de Diego.
Ramón del Valle-Inclán: Tirano Banderas. Trad. Fernando de Diego.
Wenceslao Fernández-Flórez : La malica komizo. Trad. Fernando de Diego.
Sofoklo. Regho Edipo. Trad. Douglas B. Gregor.
Flaubert:Tri rakontoj. Trad. Lucien Bourgois, Philippe Combot.
Harry Martinson: Aniaro. Trad. William Auld.
Manashi Das Gupta: Mi juna. Trad. Probal Dasgupta.
Frans G. Bengtsson: Orm la Rugha. Trad. Bertil Nilsson.
Edith Södergran: Lando malekzista. Trad. Sabira Stahlberg.
Amélie Nothomb: Higieno de l' murdisto. Trad. A. Le Quint, J. Le Puil.
Jorge Luis Borges: Trad. diversaj.. La sekreta miraklo. Malmodesta rekomendo.
Imre Kertész: Sensorteco. Plia malmodesta rekomendo.

Evidente, mi konscias pri la ekzisto kaj boneco de multaj aliaj tradukoj, kiujn mi ne legis tial ke la koncernan verkon mi jam legis en originalo au en alilingva traduko. Tiaj verkoj estas ekz.:

Bulgakov: La majstro kaj Margarita. Trad. Sergio Pokrovskij.
Grass: La lada tambureto. Trad. Tomasz Chmielik.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-11-11 17:25
chu neniu legis ?

Apitz, Bruno
2.Autor/in Schulze, Karl [Übers.]
Einheitssacht. Nackt unter Wölfen <Esp.>
Titel Nuda inter lupoj
Zusatz zum Titel romano
Verfasserang. Bruno Apitz. [Trad. el la germana originalo Karl Schulze]
Verlagsort(e) Leipzig
Verlag Ed. Leipzig
Jahr 1974
Umfang 480 S.
Weitere Angaben Aus d. Dt. übers.
Lokale Signatur 708.970-B.Esp-
Notation etc. dokumento Esperanta
Esperanto Schlagw. tradukoj Esperantaj
Joxemari
Joxemari diras:
2010-10-25 18:38
Bedaŭrinde miaj unuaj tamenoj konfirmiĝis: lingva kvalito, minimumo postulenda al ajna traduko, ne estas decida kriterio.

Mi sci-volas, ekzemple, pri la “spertulo”, kiu opiniis leginda la esperantigon de “Memoraĵoj de eŭska bovino”, minora verko de la cetere elstara eŭska verkisto B. Atxaga: malfacilus trovi en la esperanta traduk-literaturo pli densan orgion de laŭliterismo kaj har-starige ortopedia lingvo-parado. La traduko de “Higieno de l’ murdisto”, originala romano de A. Nothomb, estas rekte nedigestebla. Rilate al “La naiveco de Pastro Brown”, de G. K. Chesterton, de Diego taksis la verd-lingvan redonon parto de “plorinda tradicio elsuĉi ĉian vivan esencon el la korpo de esperanto”.

Mi ne legis ĉiujn cititajn tradukojn, kaj kompreneble multaj el ili ege valoras. Tamen la apero de pluraj fuŝaĵoj ĵetas ombron da dubo sur la metodon kaj praktike senigas la liston je didaktika valoro: apud ĝuindaj elementoj sidas fatraso da ne nur nelegindaj, sed rekte nelegeblaj tradukoj. Kial do fidu senpripensa konsultunto? Se temus simple pri registra kompilaĵo, mi neniom obĵetus, sed evidente la listo celas gvidi kaj rekomendi. Estus pli interese se la aŭtoro kompilus paralelan liston de “nelegindaj” tradukoj: tia-maniere ni ekscius, ĉu ĉi lasta fenomeno ekzistas aŭ ĉu por li ajna esperantigo akiras senplie rangon de legindeco pro la sola fakto, ke ĝi estas en esperanto.
Licxjo
Licxjo diras:
2010-10-26 03:04
Finfine ĉia diskuto pri literaturo estas afero de "mi ŝatas tion, kaj ne tion ĉi." Ne eblas science taksi; kiel ekzemple oni mezurus "lingvan kvaliton"?

Mi mem tre ŝatas la tradukon de "La naiveco de Pastro Brown". De Diego ne ŝatis ĝin; bone. Ni malkonsentas. Mi ne dirus ke ĝi estas majstro-traduko, sed ĝi estas tre plaĉa kaj redonas bone la etoson de tiu brita epoko. Pro tio ke de Diego negative prikomentis ĝin, ĉu mi devus forstreki ĝin el mia listo? Eble male: tio povus esti forta rekomendo pri la verko, el ies vidpunkto, ĉu ne?

Homoj kiuj ne kontentas pri la listoj de Auld aŭ E G-E, ks, kreu proprajn listojn. Tio povas riĉigi la diskuton. Sed zorgu, ke vi faru science, objektive, kaj nearbitre. Se ne, aliaj homoj certe atakos vin ĉi tie.

LM
esperanto
esperanto diras:
2010-10-27 18:35
Kun intereso mi legis tiun chi komentaron
http://www.ipernity.com/blog/bernardo/270892

kaj konstatis unu fojon pli, ke e-istoj reagas nur al formalajhoj.

La eldonejo ne disponigis lektoradon - mi devintus pagi por ghi kelkmil eurojn, do mi rezignis.
La libro estas legebla ankau kun tiuj eraroj kaj malglatajhoj.
Se oni kredas, ke la komputila programo solvas chiujn ortografiajn demandojn, oni simple trompighas.

Bedaurinde chiujn tiujn komentarojn mi ne povas konsideri serioze, inkluzive de la Haupenthal-recenzo, kiu estis verkita kun plena intenco kontrau min kiel personon. Sed estas konate, ke en la pasinteco li detruis chiujn iom li seriozajn librojn che la eldonejoj, kie ili aperis, oni memoru nur la vortarojn Esperanto-germanajn. Mi mem konas la fortojn kaj malfortojn de mia libro, do pseudoinstruojn mi ne bezonas.
En la germana, svsia kaj austra Esperanto-movado neniu interesighis pri mia projekto, kvankam mi skribis al diversaj personoj kaj organizajhoj. Do mi faris ghin sen esperantistoj, kaj mia libro ANKAU NE ESTAS DIREKTITA AL LA ESPERANTISTOJ, pri kiuj mi grandparte fajfas.
Sten
Sten diras:
2010-10-26 12:45
Mi sekvas la bonan ekzemplon de István Ertl, montrante sube kiujn librojn mi proponis al Edmundo.

En la listo troviĝas almenaŭ unu verko, kies tradukan lingvaĵon mi trovas aĉa. Tamen la literatura valoro de iu verko nur ete dependas de la lingva nivelo aŭ variaĵo, kaj pro tio mi (sed ne Edmundo) inkludis ĝin. Troviĝas en mia listo ankaŭ kelkaj, kiujn mi legis ne en Esperanto.

Mi volas emfazi la memkompreneblaĵon, ke ”leginda” signifas ”inda esti legata”, ne ”pleje influinta la lingvoevoluon de Esperanto”, nek ”lingve plej altnivela”, nek ion alian. Mi persone ne konsentas pri ĉiuj kriterioj kaj preferoj de Edmundo. Tamen ĉe la sufikso ”inda” la vorto ”subjektive” kvazaŭ rajdas duope, ĉu ne? Ne necesus aparte averti pri tio.

La listo de Edmundo post kelka tempo aperos en nova tradukaĵa parto de OLE (esperanto.net/literaturo). Laŭ mia persona opinio oni povus tie meti listojn de pluraj personoj. Se mi ĝuste komprenis Edmundon, li (almenaŭ origine) intencis kolekti ankaŭ koncizajn resumojn/priskribojn pri la cent verkoj. Kondiĉe ke iuj homoj kunhelpos verki tiajn, ankaŭ ili povos trovi lokon en tiu retejo.

Jen mia (malmodesta) listo (en ordo alfabeta, same kiel en tiu de Edmundo, kion devus vidi homo legiscia):

Aŭtoro ; Titolo ; Originala titolo ; Orig. lingvo ; Tradukinto ; Eldonejo ; Jaro ; Komento
Carl Jonas Love ALMQVIST ; Tio konvenas! ; Det går an! ; Sveda ; Sten Johansson ; Al-fab-et-o ; 1998 ;
Jorge AMADO ; La morto kaj la morto de Kinkas Akvobleko ; A morte e a morte de Quincas Berro Dágua ; Portugala ; Geraldo Pádua ; Fonto ; s.j. ;
Frans G BENGTSSON ; Orm la Ruĝa ; Röde Orm ; Sveda ; Bertil Nilsson ; Eldona Societo Esperanto ; 1989 ;
Giovanni BOCCACCIO ; Dekamerono, unuaj tri tagoj ; Decamerone ; Itala ; Perla Martinelli & Gaston Waringhien ; LFKoop ; 1995 ;
Heinrich BÖLL ; La perdita honoro de iu Katarino Blum ; Die verlorene Ehre der Katharina Blum ; Germana ; Rikardo Ŝulco ; Bleier ; 1978 ; Aĉa Esperanta traduko
Miĥail BULGAKOV ; La Majstro kaj Margarita ; Master i Margarita ; Rusa ; Sergej B. Pokrovskij ; Sezonoj ; 1991 ;
Dino BUZZATI ; La dezerto de la tataroj ; Il deserto dei tartari ; Itala ; Daniele Mistretta ; Edistudio ; 1993 ;
Albert CAMUS ; La fremdulo ; L'étranger ; Franca ; Michel Duc Goninaz ; SAT ; 1993 ; Mi ne legis ĝin Esperante
Camilo José CELA ; La familio de Pascual Duarte ; La familia de Pascual Duarte ; Hispana ; Fernando de Diego ; E-centro ; 1985 ; Mi ne legis ĝin Esperante
Miguel de CERVANTES SAAVEDRA ; La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha ; El ingenioso hidalgo Don Quijote de la Mancha ; Hispana ; Fernando de Diego ; Fundación Esperanto ; 1977 ; Mi ne legis ĝin Esperante
Karel ČAPEK ; Rakontoj el unua poŝo kaj rakontoj el la dua poŝo ; Proídky z obou kapes ; Ĉeĥa ; Josef Vondroušek ; ĈEA ; 1981 ;
Anton ĈEĤOV ; Ĉeriza ĝardeno. Rakontoj, noveloj kaj dramoj ; Višnevyj sad (k.a.) ; Rusa ; pluraj ; Sezonoj ; 2004 ;
Fjodor DOSTOJEVSKIJ ; Blankaj noktoj ; Belye noĉi k.a. ; Rusa ; Grigorij Arosjev, Aleksej Birjulin & Aleksander Korĵenkov ; Sezonoj ; 2002 ;
Fjodor DOSTOJEVSKIJ ; Krimo kaj puno ; Prestuplenie i nakazanie ; Rusa ; Andrej Parfentjev ; Sezonoj ; 1993 ; Mi ne legis ĝin Esperante
Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ ; Cent jaroj da soleco ; Cien años de soledad ; Hispana ; Fernando de Diego ; Fonto ; 1992 ; Mi ne legis ĝin Esperante
Nikolaj GOGOL ; Malvivaj animoj ; Mertvyje duŝi ; Rusa ; Vladimir Vyĉegĵanin ; Sezonoj ; 2001 ;
Günter GRASS ; La lada tambureto ; Die Blechtrommel ; Germana ; Tomasz Chmielik ; Kleks ; 2000 ; Mi ne legis ĝin Esperante
Jaroslav HAŠEK ; Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito ; Osudy dobrého vojáka Švejka za svetové války ; Ĉeĥa ; Vladimír Váňa ; KavaPech ; 2004 ;
Ernest HEMINGWAY ; La oldulo kaj la maro ; The Old Man and the Sea ; Angla ; Fernando de Diego ; Fonto ; 1996 ;
Henrik IBSEN ; Puphejmo ; Et dukkehjem ; Norvega ; Odd Tangerud ; Odd Tangerud ; 1987 ; Mi ne legis ĝin Esperante
Tove JANSSON ; Muminvalo ; Det osynliga barnet ; Sveda ; Eckhard Bick ; EAF ; 1993 ;
Juan Ramón JIMÉNEZ ; Platero kaj mi ; Platero y yo ; Hispana ; Miguel Gutiérrez Adúriz ; Andaluza E-Unuiĝo ; 2009 ; Mi ne legis ĝin Esperante
Franz KAFKA ; La metamorfozo ; Die Verwandlung ; Germana ; Mauro Nervi ; Edistudio ; 1996 ;
Yasunari KAWABATA ; Neĝa lando ; Yukiguni ; Japana ; Konisi Gaku ; Libroteko Tokio ; 1992 ; Mi ne legis ĝin Esperante
Imre KERTÉSZ ; Sensorteco ; Sorstalanság ; Hungara ; István Ertl ; Aranygoljó ; 2002 ;
Aleksis KIVI ; Sep fratoj ; Seitsemän veljestä ; Finna ; Ilmari Ekström ; Vilho Setälä ; 1947 ;
Selma LAGERLÖF ; Gösta Berling ; Gösta Berlings saga ; Sveda ; Stellan Engholm ; Eldona Societo Esperanto ; 1934 ;
Selma LAGERLÖF ; La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson ; Nils Holgerssons underbara resa genom Sverige ; Sveda ; Sten Johansson ; Fonto ; 2002 ;
Torgny LINDGREN ; La beleco de Merab ; Merabs skönhet ; Sveda ; Sten Johansson ; Al-fab-et-o ; 1995 ;
Torgny LINDGREN ; La vojo de serpento sur roko ; Ormens väg på hälleberget ; Sveda ; Sten Johansson ; Al-fab-et-o ; 1997 ;
Joaquim Maria MACHADO de ASSIS ; La alienisto ; O alienista ; Portugala ; Paulo Sérgio Viana ; Fonto ; 1997 ;
Thomas MANN ; La morto en Venecio ; Der Tod in Venedig ; Germana ; P. Buinsters ; FEL ; 2006 ; Mi ne legis ĝin Esperante
Harry MARTINSON ; Aniaro ; Aniara ; Sveda ; William Auld & Bertil Nilsson ; Eldona Societo Esperanto ; 1979 ;
Guy de MAUPASSANT ; Boule de Suif ; Boule de Suif ; Franca ; Fernando de Diego ; Iltis ; 1982 ; Mi ne legis ĝin Esperante
Alan Alexander MILNE ; Winnie-la-Pu ; Winnie-the-Pooh ; Angla ; Ivy Kellerman Reed & Ralph A. Lewin ; UEA ; 1992 ;
MIYAZAWA Kenzi ; Nokto de la Galaksia Fervojo ; ; Japana ; Konisi Gaku ; JELK ; 1994 ;
SAKI ; La lupino kaj aliaj rakontoj ; ; Angla ; Edmund Grimley Evans ; EAB ; 2005 ;
Hjalmar SÖDERBERG ; Doktoro Glas ; Doktor Glas ; Sveda ; Sten Johansson ; Al-fab-et-o ; 1998 ;
Edith SÖDERGRAN ; Lando malekzista ; Landet som icke är (k.a.) ; Sveda ; Sabira Ståhlberg ; Bambu ; 1999 ;
August STRINDBERG ; Insulanoj de Hemsö ; Hemsöborna ; Sveda ; Sten Johansson ; Mondial ; 2005 ;
August STRINDBERG ; Sonĝodramo ; Ett drömspel ; Sveda ; Sten Johansson ; Al-fab-et-o ; 1999 ;
Snorri STURLUSON ; La Edda ; Edda ; Islanda ; Baldur Ragnarsson ; Mondial ; 2008 ; Mi ne legis ĝin Esperante
 ; Barkoj el akvo. Elektitaj Kroataj noveloj 1970-1995 ; ; Kroata ; pluraj ; Internacia Kultura Servo ; 1998 ;
 ; Kalevala ; Kalevala ; Finna ; Johan Edvard Leppäkoski ; Fondumo Esperanto ; 1964 ;
 ; Sagao de Njal ; Njáls saga ; Islanda ; Baldur Ragnarsson ; FEL ; 2003 ; Mi ne legis ĝin Esperante

Sten
Sten diras:
2010-11-07 10:37

Nun la listo de Edmund Grimley Evans ”100 plej legindaj tradukaĵoj” troviĝas en la retejo OLE ĉe http://esperanto.net/literaturo/
Alklaku la tekston ”Novaĵo: Tradukita literaturo”, aŭ iru rekte al:
http://esperanto.net/literaturo/tradukita

Troviĝas tie ankaŭ ligo al diskutlisto "por diskuti la tradukliteraturon en Esperanto, kaj specife por diskuti la liston de ’plej legindaj tradukoj’ ". Ties rekta adreso estas:
http://groups.google.com/group/tradukoj

De la listo troviĝas ligoj ankaŭ al resumaj priskriboj pri kelkaj verkoj. Ĝis nun tiaj resumoj troviĝas nur pri kvin verkoj, sed en la diskutlisto kunlaboremuloj povas proponi pliajn. Kompreneble oni povas ankaŭ kritiki la liston, proponi alternativan liston ktp.
Sten
Sten diras:
2010-11-07 15:50

P.S. Eble mi devus skribi "diskutgrupo" anstataŭ ”diskutlisto”, por ne konfuzi pli ol necese.
a_shxevcxenko
a_shxevcxenko diras:
2010-11-16 11:43
Oni ne vane demandas, kio estis konsultantoj-spertuloj? Se tradukistoj kaj eldonistoj, do forĵetu la tutan liston. Temas pri kaŝita reklamo. Ili ja estas personoj interesitaj. Se oni demandos vin, kiun infanon vi pli amas, ĉu la propran, aŭ najbaran, kion vi respondos?