CNN raportis pri Esperanto
Ekde 22.45 laŭ la centr-eŭropa horo la programo resumis la lingvorilatajn prezentojn de la antaŭaj tagoj: lunde pri klopodoj en Usono flanke de parolantoj de malpli grandaj fremdaj lingvoj vivigi tiujn lingvojn inter enmigrintoj, marde pri lingvolernaj programoj en Ĉinio, merkrede pri antaŭenigo de la araba en Libano, ĵaŭde pri klopodoj revivigi la jidan; la tasko por vendredo estas esplori kreitajn lingvojn.
Ekde 22.47 ĝi eniris la temaron per Klingon, la lingvo uzata de malbonuloj en la kulta televida serio Star Trek. Oni asertis ke ĝi havas milojn da parolantoj en 45 landoj kaj organizas tendarojn kaj eldonas gvidilojn. Ili montris scenetojn el Hamleto kaj el opero en la lingvo. Poste ili aludis la nov-zelandan filmon Lordo de la Ringoj, kiu uzis elfan lingvon kreitan de J.R.R. Tolkien. Ili asertas ke miloj da homoj lernas tiun lingvon; oni eldonas gvidilojn por lerni ĝin. Aperis aktorino el la filmo, kiu povis ankoraŭ elparoli poemon de ŝia rolo en la filmo. Post tio ili aludis la pli lastatempan filmon Avatar, kun la lingvo Navi, kiun lingvisto laŭ komisio ellaboris por la filmo. Tiu ellaboris tion multe pli amplekse ol la filmo mem bezonus.
Ekde 22.50 komenciĝis la parto pri Esperanto. Enirpunkto reiris al Star Trek, ĉar ĝia ĉefrolulo William Shatner pli frue aktoris en la filmo Incubus, kiu laŭdire uzis Esperanton. Ili montris fragmenton, sed la parolaĵo (ja teknike nebonkvalita) estis neniel rekonebla kiel Esperanto. La prezentanto asertis ke milo da homoj parolas Esperanton denaske (kredebla), kun inter 10,000 kaj 2 milionoj da pliaj nedenaskaj parolantoj (ankaŭ kredebla, depende de la difino de ‘parolas’). Ŝi tamen konkludis, ke povus esti sama kvanto de parolantoj de Klingon kaj Esperanto.
Ekde 22.52 la programo intervujis Skajpe aŭtoron de la libro “En la lando de inventitaj lingvoj”, el Filadelfio, Pensilvanio, Arika Okrent. Responde al la demando kiam unue aperis inventitaj lingvoj, ŝi respondis antaŭ almenaŭ mil jaroj, citante la lingvoprojekton de Hildegard Bingen, Lingua Ignota. Pri Esperanto oni demandis, kial ne estu nur unu lingvo, kaj kial ne Esperanto. Ŝi respondis ke unu lingvo implicas unu kulturon, kaj sekve iu ajn lingvo kiu aspiras tiun rolon, tamen mem dissplitiĝos. Ŝi tamen agnoskis, ke Esperanto proponas solvon, kaj ke ĝi relative bone funkcias “…does a pretty good job” provizi neŭtralan ilon per kiu interkompreniĝi kaj diskuti ion ajn. Responde al demando la intervjuito diris, ke ŝi havas pasivan konon de la lingvo.
Tiel finiĝas la Esperanta parto; poste oni demandis al Arika kion ŝi opinias pri ‘Globish’ (tio estas la angla adaptita kaj dissplitigita en regionaj variaĵoj por plenumi internacian rolon) kaj pri klopodoj revivigi minacatajn lingvojn. Malfacila demando estas kiel oni devigu al homoj lerni lingvojn – tion homoj faros ĉar ili volas, ne ĉar ili devas. Fine, la intervjuato diris, ke miloj da kreitaj lingvoj ekzistas, kaj ili naskiĝas kontinue; facilas trovi unu laŭ ĉies gusto. Se oni ŝatas latinidajn lingvojn, oni trovas tiajn proponojn (jam ekde 1907!), se oni ŝatas la finnan aŭ la hungaran, troveblas eĉ kreitaj lingvoj tiel bazitaj.
Per tio, je 22.55 la prezentaĵo venis al fino.
Konklude, ne negativa, eĉ modeste pozitiva. Eble ni ĝoju, ke oni turnis sin al relative sendependa intervjuoto, kiu tamen estis bone informita pri la lingvo. Esperantisto riskus maltrafi la okazon per troa entuziasmo! Ni ne miru pri la obsedo je lingvoj naskiĝintaj el filmoj, efektive tia enkonduko necesas por ne tedi la publikon. Oni povus deziri ke la esenca diferenco inter Esperanto kaj la aliaj menciitaj lingvoj estu pli forte emfazita – pri la parolkomunumo malantaŭ Esperanto estis neniu parolo. Rimarkinde, neniu alia malfilma lingvo-projekto el la lastaj mil jaroj estis menciita. En dek minutoj oni ne povas aliri la demandon, kiel Esperanto trovu sian lokon inter la aliaj naciaj lingvoj nuntempe uzataj por internacia komunikado.
Raportis Stefan MacGill
Bedaŭrinde la statistikilo estas en kelkaj tagoj ne renovigata, sed se fino de septembro havos ioman kreskon, do eblas paroli pri interesiĝo eble dank' al tiu mencio.