Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Dek kvar kandidatoj por ses lokoj de komitatanoj B

Dek kvar kandidatoj por ses lokoj de komitatanoj B

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-16 22:08
14 membroj de UEA el 12 landoj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn membrojn en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2010-2013. Ses el ili estos elektitaj kiel Komitatanoj B per poŝta balotado, kiu komenciĝos en aprilo. Entute estis proponitaj 16 kandidatoj, sed du el ili ne sukcesis kompletigi siajn dosierojn ĝis la limdato fine de februaro. Ĉiu kandidato devis akiri subtenon de minimume dek membroj el tri landoj. La granda nombro draste kontrastas kun la elektoj en 2007, kiam por sep lokoj aperis nur kvin kandidatoj kaj balotado ne necesis.

Laŭ Osmo Buller, kiu pro ofico gvidas la proceduron, tio estas kuraĝiga evoluo. "Post periodo de ia apatio kaj senkonsileco membroj denove ekinteresiĝas pri la estonteco de UEA, kiu estas tiel bildodifina pri la tuta Esperanto-movado", li konkludas. "Espereble tiu ĉi sukcesa fino de la unua etapo de la elektoprocezo plu akcelos densiĝon de la elekta etoso, kiun mi ja eksentas en la aero." Buller karakterizas la elekton de B-komitatanoj kiel la plej grandskalan referendumon en Esperantujo. "Ĝi estas ankaŭ bonega maniero ankoraŭ pli proksimigi la membrojn al ilia Asocio, precipe nun, kiam pro la multeco de kandidatoj vere temas pri elektoj en la plena senco de la vorto."

La kandidatoj estas: Marija BELOŠEVIĆ (Kroatio), Paulo BRANCO (Belgio), Tomasz CHMIELIK (Pollando), Petr CHRDLE (Ĉeĥio), Probal DASGUPTA (Hinda Unio), Johan DERKS (Nederlando), Mark FETTES (Kanado), LEE Jung-kee (Korea Resp.), Jukka PIETILÄINEN (Finnlando), Barbara PIETRZAK (Pollando), Josip PLEADIN (Kroatio), José Antonio VERGARA (Ĉilio), Amri WANDEL (Israelo) kaj WU Guojiang (Ĉinio).

Kvar kandidatoj (Belošević, Chmielik, Derks kaj Pietiläinen) estas nunaj Komitatanoj B; ne rekandidatiĝis nur István Ertl, kiu unue elektiĝis en 2004 kun la plej granda nombro da voĉoj en la tiama balotado. Chrdle kaj Vergara estas Komitatanoj A; Branco, Dasgupta, Pietrzak kaj Wandel Komitatanoj C. Ĉar ses kandidatoj ne membras en la nuna Komitato, el ilia sukceso povus eĉ rezulti, ke ĉiuj reprezentantoj de la individuaj membroj en la nova Komitato estus aliaj ol antaŭe. Aparte rimarkinde estas, ke prezidanto Dasgupta, ĝenerala sekretario Pietrzak kaj estrarano Vergara prezentas sin por la prijuĝo de individuaj membroj. Tio ne venas kiel surprizo, ĉar sian intencon ili indikis jam en la Universala Kongreso en Bjalistoko.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-03-01 23:12
Mi ne bone komprenas... se oni jam estas A-komitatano, kiel oni povas kandidati por B-posteno? Kaj se oni estos elektita, ĉu tiam oni devos transdoni la A-komitatanecon al iu alia?
pistike65
pistike65 diras:
2010-03-06 09:53
Se mi bone memoras (mi pigras konsulti la regularon, sed gxi troveblas en la UEA-pagxaro):
povas kandidati por B-posteno ajna membro, cxu jama komitatano (A, B, C) cxu ne. Se komitatano A deziras ixgi komitatano B, tio en miaj okuloj signifas rang-altigxon, cxar cxe kom. B temas pri rezulto de demokratia elekto, ne pri simpla delegado kiel en la kazo de kom. A.
Pri Via dua demando, la respondo imageble estas jes.
Tamen, kion mi absolute ne scias, estas: kiamaniere oni farigxas komitatano Z?

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-03-02 00:44
La elekto de B-komitatanoj riskos finighi en farso, precipe kiam oni elektos 3 UEA-estraranojn kiel B-komitatanojn MALFAVORE al aliaj kandidatoj ekster la UEA-estraro, kies shancoj esti elektitaj lau mia pritakso konsiderinde malkreskos en tiu konstelacio.

En la supra komuniko oni aludas tiun farsan situacion, kaj post dekfoja relegado oni eble komencas kompreni ankau chi tiun absurdan burokratan frazon: Ĉar ses kandidatoj ne membras en la nuna Komitato, el ilia sukceso povus eĉ rezulti, ke ĉiuj reprezentantoj de la individuaj membroj en la nova Komitato estus aliaj ol antaŭe (oni provu alimaniere formuli tiun penson).

Alia scenaro povus esti, sed mi kredas ghin malvershajna, ke la tri aktualaj estraranoj ne estos elektitaj kiel B-komitatanoj, ghuste char la elektontoj komprenis chi farsan situacion, au oni ne estas kontenta pri la ghisnuna agado de tiuj kandidatoj, kio povus influi ilian neelekton (poste ankau kiel estraranoj mem).

Krom tio temas pri groteska teatro: Kial komitatano A au C subite volas farighi komitatano B ? Chu komitatano A au C funkcios pli tauge kiel komitatano B ? Lau mi ili faros same multon kiel malmulton kiel kandidato A, B au C. Do la tuta afero estas stulta kaj ridinda ludo eble por infanoj en la ghardena sablujo.

Mia demando estas kial la nunaj tri estraranoj kandidatas kiel B-komitatanoj? Chu ili timas, ke ili ne estos reelektitaj kiel estraranoj, kaj tiam, se ili estis elektitaj kiel komitatanoj, ili tamen restos en la ludo (t.e. almenau en la komitato).

Krome, oni vidas nomojn kiel Belosevic, Dasgupta, Pietrzak, Fettes, Wandel, nomojn kiuj cikle revenas de jardekoj chiujn kelkajn jarojn por okupi iujn postenojn, kiujn ili (mis)uzos por sia propra kariero. Chu do oni rajtas oscedi? Chi tiuj nomoj estas eksaj, pruvis, ke ili nenion realan faras por la progresigo de Esperanto kaj devus esti anstatauitaj de pli freshaj fortoj - eble almenau lau la pli dinamika tipo de Lundberg, Cid, Balazs, Marcek, Kovats, Stefano Keller, k.s.

Mi havas miajn supozojn, kiuj estos elektitaj kaj kiuj ne (kvankam mi povas erari - estas kiel che loterio). Sed mi ne volas mencii nomojn, por ne influi la elekton.
Do, estas multaj demandoj, kaj oni ja vidos kiel tiu cirko, kiu jhus inaugurighis, finighos.
Estos demokrata kaj libera baloto, sed lau miaj spertoj, la elektontoj ne multe pripensos, sed preferos la plej popularajn nomojn. Char kial oni elektu personojn, kiuj ne estas konataj ?
Kiel ajn - la elekto de B-komitatanoj, chu de popularaj, chu de nekonataj personoj, havos en la realeco neniujn konsekvencojn por la organizo, kaj ech malpli por Esperanto. Do, la tuta ekzerco estas vana, pure formala.



Unu afero certe klaros: Chiukaze chu kun au sen tiuj komitatanoj au estraranoj, la ghenerala situacio restos la sama dum la venontaj tri jaroj. Ghi ech riskos malbonighi, char sub tiu estraro kaj komitato ls chiuflanka stganado de UEA firmighos, kio povos havi tre negativajn sekvojn ne nur por la asocio mem, sed por la ghenerala stato kaj progreso de Esperanto.

Ni do legu la programon de tiuj kandidatoj, kiu estos publikigita tra intervjuo sur la paghoj de Libera Folio, kaj tiam oni povos ricevi pli bonan imagon pri la vaneco au ne de tiuj kandidatoj.

Erkkilauri
Erkkilauri diras:
2010-03-04 10:45
Kiam mi legis la kritikon (komenton) de s-ro Andreas Kuenzli, mi farighis malghoja. Tio ne okazis pri la kritiko mem, sed pro iuj ofendaj vortoj al konataj esperantistoj. Chu vi vere pensas, ke la nomitaj samideanoj estas balasto de UEA, kiuj (mis)uzos postenojn por sia propra kariero kaj ili nenion realan faras por la progresigo de Esperanto?
Dum mia longa vivo, mi ofte rimarkis, ke personoj, kiu tre akre atakas al aliaj, mem deziros esti en la postenoj de kritikatoj. Espereble vi, Andreas, ne apartenas al chi tiu grupo.
Mi nur diru, ke malamo ne estas bonajxo efiki por celoj dezirataj. Ofte okazas, ke malafablaj vortoj kovras deziratan rezultaton auh vidpunkton.
Kiam temas pri elektado, mi nature komprenas problemon de novaj kaj junaj kandidatoj. Sed ili ne havas pli da ebloj, se oni mokas eksajn.
esperanto
esperanto diras:
2010-03-04 16:19
Du komentoj:
1. Mi ne apartenas al tiu grupo. (Mi havas nuntempe nenian emon, nek ambicion esti en iu estraro au komitato, kaj en 2009 mi forlasis, krom UEA esceptokaze, chiujn Eo-organizojn, en kiuj mi membris).
2. Ekzakte la pensmanieron, kiun vi reprezentas, kaj kiu tiom malhelpas ajnan progreson, mi shatus shanghi en la Esperanto-movado. Tiom longe ke oni senkritike flatas kaj laudas chiujn strangajn eventojn (kaj personojn) oni neniam progresos kaj due vekos nur mokon che la "ekstera mondo", kie oni shatus progresigi Esperanton.
La hsitorio de UEA de la pasintaj 20 au pli da jaroj devus klare montri tiun problemon antau viaj okuloj.
Erkkilauri
Erkkilauri diras:
2010-03-05 17:24
Mi plu malghojas. Bone, ke vi ekzakte scias mian pensmanieron!
Bedauhrinde mi ankauh plu pensas, ke viaj rimedoj ne estas tauhgaj kaj efikaj, se oni intencas shanghi ion pri UEA. Malgrauh tio, mi respektas personojn, kiel vi, kiuj pasie volas fari ion por Esperanto.
Ne estos farso, se induvidiaj membroj de UEA elektos personojn, kiuj ne eble plachas al chiuj.
pistike65
pistike65 diras:
2010-03-06 10:00
Sed Andy, kial estus farso ke nunaj estraranoj celas igxi B-komitatanoj? Antauxe oni plendis pri tio ke estraranoj estas ne elektataj de la membraro, sed kvazaux kunmetataj de la Elekta Komisiono kaj aprobataj de la Komitato.
La estraro plu estos muntata en tiu sama maniero, sed eble almenaux iuj gxiaj membroj estos akirintaj iom da demokratia legitimeco...? Iom simile kiam partio fieras pri rezultoj en regionaj balotoj, kvankam ne rekte influaj al nacinivelaj elektoj.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-03-06 17:12
La (absurda) teatro konsistas en tio, ke tiuj kandidatoj volas esti kaj resti kaj A-, kaj B-, kaj C-komitatanoj kaj estraranoj kaj kaj kaj. Timante, ke ili ne povus esti elektita por tio au jeno, ili kandidatas por chio ebla samtempe.
Au eble ili havas ech pli malnoblan intencon.
Kaj la farso konsistas en tio, ke la samaj figuroj kiel ajn restos en unu au alia pozicio, eventuale kun iom alia formala funkcio, kiel tio okazas tiom la lastaj 20-50 jaroj (ekzemple Corsetti), kaj la tragiko konsistas en tio ke tio nek por UEA nek por Esperanto ludas ian rolon, hähä, sed nur elmetas ghin al la mokado de la kritikantoj.
La trompitoj estas tiuj, kiuj elektas tiujn kandidatojn.
La malafablajho (kaj arogantajho) simple estas, ke tri estraranoj (kiuj plej vershajne estos elektitaj, char iliaj nomoj estas konataj) forshtelas 3 B-komitatajn lokojn, kiujn povus okupi aliaj kandidatoj.
Jen la plej aktuala analizo, farita kun unu ridanta okulo kaj unu ploranta okulo.
javergara
javergara diras:
2010-03-06 18:54
Ni bezonas ke la homoj aktive engaghu sin en la vivo de UEA mem kiel organiza brancho de la Esperanto-movado, ankau en ghiaj elektaj proceduroj, char UEA apartenas al chiu kiu sentas sin respondeca pri tiu chi specifa arigho (ne la sola ebla!) kontribui al la agado por Esperanto.

Mi mem jam estas komitatano A nome de ISAE sed preferus transdoni tiun lokon al brila juna aktivulo (Francesco Maurelli), char mi opinias nepra la vigligon kaj intelektan plifortigon de la Komitato kiel unu el la superaj organoj de UEA. Mi akceptus farighi estrarano por nova periodo nur se mi konstatas ke mi trovas realan subtenon che parto el la anaro de UEA, per tio ke suficha nombro esprimus sian subtenon al unu el ni idee au spirite proksima (chi-kaze, mi) per rekta, demokratia vochdonado.

Mi feliche spertis tujan, kuraghigan subtenon flanke de iuj UEA-anoj kiuj afable anoncis al mi sian pretecon helpi koncerne la statutan formalajhon disponi je subtenaj (paperaj!) leteroj en la CO.

Ni estas movado/Asocio al kiu oni libere, memvole alighas. Chiu rajtas au povas (fakte devus ...) chiel ajn partopreni la plurforman agadon por Esperanto lau siaj personaj interesoj, talentoj, lertoj, emoj, ktp. Oni ech povas arogi al si la rolon tondre kritiki chion ajn kaj chiun ajn el memelektita ekstera observoturo. Tiu chi lasta sinteno ankau povus esti tre utila kontribuo, se ghi tauge kaj ghuste montras problemojn, prilumas eblajn solvovojojn, denuncas fushajhojn kiam necese. Eble mi estas ridinde naiva optimisto, sed mi tamen suspektas ke, malgrau niaj stagneco kaj margheneco, ne chio nek chiu estas tiom malbona. Ni havas multegajn problemojn, jes ja, sed ankau multon pri kio ghoji, danki kaj ech fieri.

Amike,

José Antonio Vergara
hermes
hermes diras:
2010-03-06 20:41
Kara S-oro Vergara.

Ne estas ebla kompreni la agoj de UEA, , kaj kiel ANDREA ĝin diris, la kanditatoj ne scias informi la ulojn, pri kio, ili farus se ili estus elektitaj.

Kiel agoj konkretaj devas fariĝi por ke la lingvo plivastigas. Kio fari por ekzistas tre pligrandan multajn da aĵojn en esperanto, por ke la uloj aniĝas al UEA, por ke uloj parolante esperanton, skribas pli al pli en esperanto? Tio estas la demandoj, la agoj kaj la aĵoj absolute necesas por la lingvo esperanto, kreskigi la lingvon per la uzado de la lingvo.

La lingvo angla, malgraŭ la mono ke ĝi ricevas kresko pli per sia uzadego ol per mono aktuale, la mono en angla estas uzita ĉefe por la lernado, sed la cetero estas per bonvoluloj kiuj uzas la lingvo angla.
esperanto
esperanto diras:
2010-03-06 20:42
Mi pensas, ke la diskuto turnighas chirkau la cirklo - por farighi cirko.

Ke chi tie kaj aliloke diskutas nur manpleno de eterne samaj homoj, dum tiuj, kiuj estas respondecaj pro la mizero de la Eo-movado silentas, montras ke la temo koncernas nur malmultajn personojn (kiuj cetere lau mi neniel deziras solvi iujn reale ekzistantajn problemojn de la Eo-movado, konsiderante Esperanton kiel hobion). (Sed mi ne dubas, ke tiuj, kiuj respondecas pro la mizero de la Eo-movado (t.e. tiuj, kiuj kondukis ghin en la sakstraton) - kaj mi ne hezitus nomi nomojn, char tiuj nomoj estas tutmovade al CHIUJ konataj, observas la diskuton en la fono por iam eble fari cinikan mencion au por entute prisilenti la kritikon). Do, vera diskuto ne estighas, char chiu restas sur siaj vidpunktoj. Pro tio mi havas neniun esperon, ke en estonteco io shanghigas en UEA kaj similaj Eo-organizoj. Kaj se oni reelektus la nunan estraron, tio signifus, la la stagnado daurus - do perdita tempo chiukaze.
Sed mi persone ne plu pretas perdi mian tempon. Faru kion vi volas. Venos la tempo, kiam mi komplete retirighos de chio esperantista. Mia opcio definitive forlasi UEAn restas, same kiel mi eksighis el chiuj aliaj Eo-organizoj, kie membreco ne plu indas, pro diversaj kialoj.

A propos perdita tempo: Mi venis al la konkludo, ke ajna propagando por Esperanto sub la nuntempaj kondichoj ne havas sencon kaj estas nur perdita tempo kaj vana klopodo, despli ke post tiu propagando mankas rezultoj. Se oni volus shanghi ion chirilate kaj atingi novajn progresojn, necesus unue komplete shanghi la premisojn. La kondichojn por novaj progresoj mi foje priskribos, eble en artikolo por SPEGULO. Sed mi ankau pensas, ke la trajno por Esperanto forveturis. Chio alia estas nur "dezirpensado", kiel diras germanlingvanoj.
hermes
hermes diras:
2010-03-06 20:55
Kara ANDREAS, kiajn aĵojn kaj agojn konkretajn vi proponus? Ĉar ŝajne, mi mem, mi ne scias
pistike65
pistike65 diras:
2010-03-07 06:18
"la trajno por Esperanto forveturis"... ekveturis!
Kaj ĝi estas Tre Grandrapida Vagonaro.
Jen mia dezirpensado.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-03-05 19:55
Bonvolu transformi tiun strangan tekston en kompreneblan Esperanton, tiel ke "raciisma" europa (au ne-azia) esperantisto povu ion kompreni.
La sola komprenebla frazo estas tiu de Fighiera.
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/5280

Dankon.
Strange ke Corsetti povis gratuli pro tiu eseo. Au Corsetti kapablis kompreni tiun eseon au li perdis chian lucidon kaj objektivecon.
pistike65
pistike65 diras:
2010-03-06 09:50
... Andy, ne devus tiel facile kapitulaci antaux teksto de Probal. Estas ja virto kapabli simple esprimi la komplikecon de la realo, sed cxiu okazo sinesprima estas ja okazo marcxandi inter la efikeco de onia mesagxo kaj inter spegulado de tiu komplikeco...
jxus mi mem lasis mesagxon respondetan al Probal en la komitata listo - malpli kompleksan kaj malpli komplikan, mi supozas.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-03-06 17:01
Jes kial simple se eblas komplike ?

Cetere la tuta afero havas nenion komunan kun filologio, nek kun filozofio, sed ja kun fantazio (sed tio lau mia scio ne estas akademia disciplino, kvankam tre ofte shajnas...)
Sed mi shatus scii, chu PD same esprimas sin en la bengala, au hinda, au angla.
Mi havas nenion kontrau "neologismoj" kiel banjano kaj bambuo, kondiche ke ili estas troveblaj en PIV.
Cetere mi ne kredas ke tiu probala teksto sukcesus trairi la "cenzuron" de la redakcio de la revuo Esperanto (alivorte ne estus publikigebla tie).
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-03-06 20:55
Ofte povas esti malfacile preni Probal Dasgupta tute serioze, sed li almenaŭ ne timas ataki la malfacilajn demandojn. Iam ni devas unu fojon por ĉiam decidi ĉu multlingveco estas io pli aŭ malpli bona ol unulingveco. Kaj kvazaŭ tio ne sufiĉus, por decidi ion ajn tiurilate necesas scii kio estas lingvo.

Bone, kiel do difinas sian kampon la lingvoscienco? Ĝi ne scias! Se oni rigardas la malunuecon de la lingvoscienco, oni devas konkludi ke lingvo ne estas temo taŭga por scienca pritrakto. Se oni insistas esti lingvoscience neŭtrala, tiam oni ne povas preni Esperanton (nek iun alian lingvon) serioze. Oni eventuale povas konsideri la parolantaron de iu lingvo, se ili povas logi per sufiĉe da mono aŭ minaci per sufiĉe da armiloj, sed pri lingvo kiel lingvo oni nenion povas komenci.

Do, dum UEA insistas pri lingvoscienca neŭtraleco, ĝiaj gvidantoj ĉiuokaze estos klaŭnoj, kiel ajn inteligentaj kaj lertaj administrantoj ili cetere estas. _La lingvoscienca neŭtraleco estas la klaŭna masko._ Se oni sukcesos demeti tiun maskon, oni havos ŝancon ĉesigi la klaŭnadon. Ĝis tiam oni devas elekti la komitatanojn laŭ siaj preferataj klaŭnaĵoj, ĉar reale serioza laboro ne havas perspektivon.
esperanto
esperanto diras:
2010-03-07 00:54
Rilate la problemon de multlingveco legu la Universalan Historion de la Lingvofilozofio, kaj vi starigos viajn demandojn iomete alimaniere.

Legante la "eseojn" de PD, mi havas la impreson, ke li ne konas tiun historion.

UEA kiel organizo ne estas fake kompetenta pri la demando de multlingveco - sed eventuale nur unuopaj membroj de UEA. UEA estas eble pli kompetenta pri esperantista turismo au instruado lau Ce-metodo au pri propagando de finvenkismo au pri polemiko kontrau la angla au pri samseksemo au pri elekto de B-komitatanoj.

Char vi mencias PD-pn, lau mi UEA ne insistas pri "lingvoscienca neutraleco" (char pri scienco UEA komprenas malmulte), sed pri "neutraleco rilate "kanajlajn shtatojn".

Jes vi pravas: la UEA-gvidantoj estos klaunoj sendepende de sia inteligenteco au stulteco. Sed tiun scenaron oni povus eviti, komencante argumenti pli racie kaj pli inteligente.

Auskultante la diversajn elpashojn de UEA-estraranoj en diversaj konferencoj kaj legante iliajn artikolojn en diversaj revuoj, oni ricevas ne nur la impreson, ke temas pri klaunoj, sed pri kompletaj intelektaj idiotoj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-03-07 17:56
Efektive mi tre multe legis el la universala historio de lingvofilozofio, ekde "Cartesian Linguistics" de N. Chomsky ĝis "The Linguistics Wars" de R.A. Harris kaj "Western Linguistics" de P.A.M. Seuren (kaj momente mi legas "200 Years of Syntax" de G. Graffi). Mia konkludo estas ke se ni ne liberigos nin de kanajlaj lingvoteorioj, ni mem estos kanajloj, tute egale kiel ajn ni elektas rilati aŭ ne rilati al iu ajn politika reĝimo. Estas multe pli drastaj diferencoj inter la lingvoteorioj ol inter la politikaj ideologioj.
esperanto
esperanto diras:
2010-03-08 01:02
Bone, sed krom kelkaj iom frenezaj fakuloj (chu kanajloj mi ne scias) lingvoteorioj (chu ekzistas kanajlaj mi ankau ne scias) interesas neniun, sed politikaj ideologioj interesas milionojn, se ne miliardojn.
Lingvofilozofio ne konsistas nur el Kartezio, Chomsky, Harris, Seuren & Cie. Mi celus en la lingvofilozofio pli la filozofion ol la lingvistiko (legu ekz. Borst, Coseriu, Trabant).
Cetere mi konsentas kun via kritiko pri lingvistiko, ke en multaj universitatoj lingvistoj okupighas pri stultajhoj kaj tiel perdas sian tempon (la skandalo estas, ke en Svislando tiuj universitataj lingvistoj ech estas sufiche bone pagataj, kvankam ili produktas nenion utilan au interesan). En mia universitata tempo mi perdis la tempon kaj preskau la intereson pri lingvistiko, char la instruado estis teda kaj malkompetenta. Nur autodidakte mi lernis la aferojn.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-03-08 22:55
Kial interesu nin la iluzioj de la amasoj? La homa lingvo estas tio kio ĝi estas, kaj la Esperantomovado estas la sola socia forto kiu objektive interesiĝas pri tiu demando.

Kial ni interesiĝu pri lingvofilozofio kiu ne atentas la progresojn de lingvistiko?
GGreatrex
GGreatrex diras:
2010-04-25 04:31
Mi legis la artikolon, same kiel tiun de Osmo Buller en la aprila numero de la revuo Esperanto. Tie mi rimarkis, kiel same en la diskuto en Libera Folio, kiu sekvas la anoncon, ke nunaj estraranoj sin prezentas por ke oni prijugxu ilian agadon gxis nun.

Mi ne timas farson nek intencas prikomenti la agadon de la estraro. Sed mi ja havas timojn pri la decido de tiuj jam bone konataj estraranoj kandidatigxi en cxi tiu baloto, kie jam ne mankas bonaj kandidatoj. Sendube celante plian demokratiigon, ili tamen malhelpas gxin, forpusxante ne tiom bone konatajn samideanojn, kiuj povus ludi gravan rolon en UEA.

Gxis mi legis la artikolon de Osmo Buller, mi intencis vocxdoni cxefe por homoj, kies nomojn oni ne tiom ofte vidas en niaj revuoj ktp. Tion mi povis fari, sciante ke aliajn kompetentulojn oni alelektus kiel komitatanojn C. Sed nun mi legas ke se la nuna prezidanto ne elektigxos kiel B-komitatano, li ne plu restos estrarano. Nu, tio sxajnas al mi preskaux esti minaco, kio certe ne helpas la tutan proceduron. Kaj, nur per legado de la kandidataj detaloj kun la balotilo, oni ecx ne scius pri tiu anonco.

Probable mi vocxdonos kiel mi unue intencis, sed estas malagrable ke oni konfuzigas la baloton per tia konduto. Kiam venos la rezultoj, estos absolute malklare, kiel oni ilin interpretu - kaj tio certe ne helps la elekton de nova estraro.

Geoffrey Greatrex
javergara
javergara diras:
2010-04-25 16:25
Estimata Geoffrey,

danke al via komento mi konstatas ke mia persista klopodo insiste klarigi ke mi kandidatighis nur por kontribui al la elekta etoso kaj tiel al la vigligho kaj travidebligho de niaj proceduroj, fakte estis vana.

Samkiel por chiu institucio, inklude la politikan sistemon de la unuopaj landoj, ankau por UEA la pasiveco kaj indiferenteco de la membroj estas tre danghera problemo. Oftas la kritikoj direktataj kontrau la gvidaj organoj de UEA (plejparte pravaj), do mi estas firme konvinkita ke ni devas i.a. plibonigi la sistemojn konsistigi ilin, tial ke ili vere reprezentu la preferojn de la anoj kaj respondu al ili. Mi celas ke en la estraro kaj Komitato sidu nur homoj kiuj vere ghuas subtenon de kaj legitimecon che la membroj, homoj kiuj havas intensan kontakton kun la esperantistoj kaj do vere konas la pulson, tendencojn kaj multegajn problemojn de nia afero, homoj kiuj kapablas komunikighi kaj kunlabori kun aliaj homoj.

Mi celas al longdaura procezo de demokratia renovigo de la strukturo de UEA, por ke ghi vere spegulu la realajn ekziston kaj funkciadon de nia plurnivela, malsimetria movado, kies organiza brancho ghi estas. Povus esti ke en iuj kazoj la landaj asocioj ne plu stiras la movadon en la koncerna teritorio sed jes iuj regionaj ligoj kaj lokaj grupoj. Povas esti ke iu individua membro volus proponi diskuton pri la (mal)taugeco de iuj tradiciaj institucioj, kiel la "alta protektanto" de la UK. Kiel trovi lokon en la strukturo de UEA por la ghusta esprimo de tiuj fortoj?

Almenau miakaze, kara Geoffrey, bonvolu ne pensi ke mi aplombe volis forpushi aliajn homojn nur char mi ial farighis iom "konata" en nia malgranda Esperantujo. Mi apenau estas periferia homo, kiu je altega persona kosto (char mi estas latinamerikano, mi tute ne ghuas la enspezonivelon de la homoj el evoluintaj landoj) tamen povis lastatempe aperi en la plejparte europa movado, precipe char mi vere kredas je Esperanto kaj ghia valoro por pli solidara socio. Mi iom ofte verkas artikolojn simple char mi havas ideojn kaj sentojn pri nia afero, kiujn mi volas komuniki al aliaj homoj. Temas nur pri tio.

Amike,

José Antonio Vergara
dennis
dennis diras:
2010-12-09 04:12

La artikolaro en Libera Folio pri la elekto chi jare de anoj de Komitato B utiligis pli da inko, pli da spaco kaj ech pli da bildoj ol iu ajn alia temo. Entute aperis ghis 14 chekapaj artikoloj. Multloke estis substrekita la graveco de tiu elekto pro tio, ke ghi estas la ununura rekta vojo por demokratia influo en la Asocio UEA. Tamen. . . .

Tamen mankas analizo de la DEBATO de tiu elekto. Mi mem dum periodo de preskau ses semajnoj starigis unu demandon post alia al la 10 kandidatoj: Paulo BRANCO, Tomasz CHMIELIK, Petr CHRDLE, Probal DASGUPTA, Johan DERKS, Mark FETTES, Jukka PIETILÄINEN, Barbara PIETRZAK, Josip PLEADIN, José Antonio VERGARA, kaj Amri WANDEL.

Chiu kandidato ricevis kaj unu gheneralan demandon (ekzemple pri budgheto, nova sidejoloko kiel Barato, varbado de retanoj, ktp), kaj unu individuan demandon (pri tio kion ili diris en Libera Folio por sia kandidatigho).

Kial la plejparto de la kandidatoj ne respondis al ech UNU el la 22 demandoj? Kial tiu kandidato kiu plej detale, plej entuziasme, lau mi, respondis tamen malplialtighis en la hierarkio de UEA post la debato? Kial la kandidatoj ne prikomentis la ideojn de aliaj kandidatoj ghenerale? Kial, kial, kial?

Mi mem ne bonas por verki la analizan artikolon, char mi flanke partoprenadis en la proceso. Kiu povas skribi tian artikolon por LF? Miavidpunkte, pro la graveco de tiu elektado, tia analizo skribindas.

Kvankam mi scias, ke mi ne kompetentas pri la verko de tia artikolo, mi plene konscias, ke la elektoproceso kiun ni chiuj vidis estas simptomo de tre malsana asocio. Mi ne diras, ke la kandidatoj malsanas organize, tute ne. Ili chiuj estas bonaj, sinceraj homoj, elstaraj Esperantistoj. Sed la proceso malsanas. Ie en la korpo de la asocio estas ia kancero. Mi scias, ke ghi ne devenas de ni, sed ghi estas tie. Ghi restas barilo por sana kaj sukcesa, disvolvighanta asocio. Ju pli ni komprenas tion, des pli rapide oni povas komenci kuraci por la bono de chiuj, kaj la venonta elektado havos pli pozitivan sencon kaj efikon.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
javergara
javergara diras:
2010-12-09 19:48
Kara Dennis,

mi miras ke nia kara Andy Künzli ne jam aplombe reagis al via alvoko per iu frazo kiel unu el la jenaj: "oni ne perdu nek perdigu tempon per tute nebezonata artikolo tia, char tiu elektacho estis nura fushajho, samkiel chio cetera en Esperantujo", "neniu elektito indas", ktp. Eble ni devas atendi kelkajn pliajn horojn... (mi tuj klarigu ke ghenerale min interesas kaj ech pensigas la acide kritikaj rimarkoj de Andy, ech se li tro ofte emas uzi nenecese akran tonon, lau mia modesta opinio).

Dume, mi simple volas publike danki al vi ke per via persista demandemo al la kandidatoj vi faris zorgan, honestan kaj al UEA lojalan provon debatigi la LF-legantaron pri diversaj aspektoj de nia afero, kvazau la ideoj kaj vizio pri ghi estus io kerne grava, kvazau por chiu el ni la engaghigho en UEA kaj la E-movado estus io serioza. Via klopodo shajnis al mi subteninda, tial mi senescepte respondis al chiu el viaj demandoj.

Kiel sciate, mi nur atingis moderan subtenon (sed tamen ighis komitatano B) kaj la Elekta Komisiono finfine forigis min el la proponita estraro kiun oni jhus elektis en Havano. Interese, mi informighis pri tio nur per la publikigo de la lasta raporto de tiu Komisiono, char vershajne ghia prezidanto (Renato Corsetti) tute ne opiniis necese nek inde persone kontakti min por informi pri la nova situacio antau tiu publikigo. Nu, mi komprenas ke ili havis tre delikatan taskon kovante teamon kiu estu kiel eble plej kohera, kun harmonia interna kunlaborado kaj do tauga por la taskoj. Vershajne iuj konsilis la komisionanojn ke mia profilo ne ghustas por tio, kion mi volonte kaj malamare akceptas ;o)

Char mi plene kundividas la deziron ke UEA estu "sana kaj sukcesa, disvolvighanta asocio", lau via sagha chi-supra analizo, mi nun partoprenas en la Strategia Komisiono brile gvidata de Mark Fettes. Mi tute ne suferas pro mia "malplialtigo en la hierarkio de UEA" (denove citante vin), sed daure klopodos kontribui al ghi lau miaj kapabloj kaj lertoj, char mi estas konvinkita ke Esperanto estas io bona, kaj ke por sciigi tion al kiel eble plej multaj homoj tra la mondo UEA estas nepra, malgrau chio.

Amike,

José Antonio Vergara

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-12-09 21:10
Kara Antonio,
unue mi ege bedauxras, ke vi, Mark kaj Dennis ne estis elektitaj. Mi opinis, ke tiuj personoj povus sukcese reformi UEA.

Mi multon skribis pri neceso kunigi talentajn, inteligentajn personojn, kiuj povus ellabori novan statuto, elekto-regularon kaj strategiajn gvidliniojn.
Mi jam klopodis formi la grupon, nun mi legas, ke tiu grupo jam laboras.

Unue mi tre gxojas, ke fine iu sekvis la rimarkojn, kaj due mi estas mirigita, ke Dennis Keefe ne kunagas. Mi opinias, ke li gxuste faris plej bonajn rimarkojn kaj plej serioze. Mi estas sensignifa, sed laux mia opinio al tiu grupo devus aparteni Ian Fanton, Juka, Pietiläinen, Dennis Keefe kaj ecx Andreas Künzli, kvankam lia ofte akra tono.

Se tiu agado tiel bone sukcesas, estus bone unue scio kiu en gxi agas kaj kio estas sur programo.

Laux mia opinio, ne eblas cxion ellabori. Eble unu post la alia. Unue ellabori eble novan elekto-ordon, ke venontfoje ne okazu tia blamajxo, kiel cxi-jare. Racie estus formi tri komisiojn.

Ni esperu, ke baldaux ni legos pli!


esperanto
esperanto diras:
2010-12-09 23:49
Pardonu sed mi komplete perdis mian intereson pri tiuj diskutoj, kiuj turnighas chirkau la cirklo, por mem farighi cirko. Mi deziras al vi sukcesan strategian debaton, el kiu eble eliros reformita UEA.
:-)