Jukka Pietiläinen ne vidas grandajn problemojn en UEA
Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la plej gravaj taskoj de UEA dum la venontaj tri jaroj?
Jukka Pietiläinen: Mi ne vidas grandajn problemojn en la agado kaj ne necesas radikalaj ŝanĝoj. Tamen necesas daŭre okupiĝi pri la estonteco de la asocio, necesas singarda administrado kaj glata, senproblema funkciado de la servoj de UEA. La estonteco de UEA aparte gravas al mi, ĉar mi estas dumviva membro kaj tial mi volas, ke la asocio bone funkciu ankaŭ post kelkdek jaroj. Kiel 43-jarulo mi povas ankoraŭ esperi pri relative longedaŭra membreco en UEA.
Fakte UEA estas unuavice serva organizo kaj grandan parton el la laboro, i.a. en disvastigo de Esperanto faras landaj asocioj kaj lokaj kluboj. UEA devus okupiĝi precipe pri landoj, kie la organizita movado estas malforta, ekzemple la araba kaj islama mondo. Krome necesus prizorgi evoluon de Esperanto-movado en eksa Sovetunio kaj Ĉinio, ĉar tiuj du partoj de la mondo estas ankoraŭ tiuj, kie Esperanto povas vere funkcii kiel lingvo por forigi lingvajn barojn, ĉar la angla ne estas tiom vaste konata en tiuj regionoj. Simile estas ankaŭ en Japanio, sed tie la movado jam estas sufiĉe forta. Necesus ankaŭ prizorgi la evoluon de Esperanto-movado en anglalingvaj landoj, ĉar tie Esperanto prezentas alian avantaĝon, nome relative facilan ekkonon de la fremda lingvo. La nuntempa populareco de la angla riskas lasi denaskajn anglalingvanojn en fermiteco al unulingveco, kiu estas malavantaĝo al ili.
Necesus evoluigi la kulturon en Esperanto. Estus bona ideo lanĉi novan literaturan aŭ muzikan premion, ion kroman apud la tradiciaj belartaj konkursoj. Ekzemple, ion kies konkurson eblus aranĝi en la UK, i.a. en la stilo de Eurovision konkursoj. Necesus ankaŭ premii jam aperintan literaturan verkon, ne nur tekston en formo de neaperinta manuskripto kiel nun. Eble tiu konkurso povus esti komuna por originalaj kaj tradukitaj beletraj verkoj. Necesus ankaŭ evoluigi esperantlingvan sciencon kaj sciencan esploradon de Esperanto. En tiu lasta punkto mi mem iom faris ion, i.a. publikigante fakajn artikolojn en Esperanto (ekzemple en Language Problems and Language Planning 3/2007). Se mi volas, ke Esperanto estu utila en scienco, kial ne fari ion por tio, nome publikigi sciencajn verkojn en Esperanto?
Kiel la asocio devus agi por atingi tiujn celojn? Kion vi mem kiel B-komitatano pretus fari por kontribui al la atingo de la celoj?
Antaŭ ses jaroj, kiam mi unue kandidatis por la komitato mi sentis mian kandidatecon kiel kontraŭstaron al tiu evoluo kiu kondukis al demisio de pluraj oficistoj de Centra Oficejo. Poste la aferoj solviĝis, granda parto el tiuj oficistoj revenis al la oficejo, kaj la konflikto inter la estraro kaj la oficistoj solviĝis. Nuntempe la situacio estas multe pli paca, kaj nova konflikto estas malverŝajna.
Mi volus plu agi por prizorgi ke la administrado de la asocio restu en bona ordo kaj ke ne aperu novaj konfliktoj. Tial necesus elekti bonan kaj laborkapablan estraron, kaj feliĉe ne mankas bonaj kandidatoj. Mi mem pretas subteni estraranecon de Jose Antonio Vergara, sed inter tiuj kiuj estas kandidatoj por komitatano B estas ankaŭ pluraj aliaj bonaj personoj.
Se temas pri fondo de nova literatura premio aŭ aldono de nova kategorio, ekzemple ”esperanta beletra libro de la jaro”, mi volonte partoprenus la serĉadon de taŭga ĵurio por tiu konkurso. Mi ne proponas min mem, ĉar certe troviĝas pli kompetentaj fakuloj ol mi.
Kiuj estas la ĉefaj fortoj kaj malfortoj en la nuna funkciado de UEA? Kion vi proponus fari por plibonigi la situacion?
La ĉefa forto estas bone prizorgita administracio de la asocio. Nur malmultaj esperantaj asocioj povas havi la lukson de salajrataj oficistoj. Ankaŭ la membraro estas bona forto de la asocio. Malforto eble troviĝas en nesukcesa organizado de volontulaj laborfortoj, ĉar ne ĉio ĉiam funkcias glate. Necesus pli bona kunorganizado de volontulaj laborfortoj, tiel ke restu rezervuloj, kaj ke neniu estu tro ŝarĝita per laboro. Eĉ tia laboro kiu komence estas entuziasmiga povas facile fariĝi teda, aparte se estas tro da laboro, aŭ maltro da tempo ekzemple pro profesiaj aŭ familiaj devoj.
Kiel plibonigi tion? Ja sufiĉe malfacila demando. Necesus iom da centra organizo por dividi taskojn, sed ne tro por ne fortimigi volontulojn.
Ĉu la komitato de UEA laŭ vi sufiĉe aktive influas la direkton de la asocio? Se ne, kion vi proponas fari por aktivigi la komitaton?
La komitato certe havas eblon influi al la direkto, sed ĝi ne ĉiam tiom aktive uzas tiun eblon. Iom simile ĝi funkcias kiel naciaj parlamentoj kiuj ja havas rajton influi sed ofte nur teorie uzas tiun rajton kaj kutime facile akceptas tion, kion la estraro proponas. Komitato certe estas bona loko por diskuti pri la aferoj kaj tiel influi al la estraro kaj la oficistoj. Ĝenerale mi ne vidas iun kialon por ŝanĝi forte la nunan situacion, sed eble foje necesus pli da kuraĝo ĉe komitatanoj por voĉdoni kontraŭ malbonaj proponoj. Mi ne memoras dum ses jaroj eĉ unu fojon, kiam plimulto voĉdonis kontraŭ, kvankam unu-du foje tiu estis proksima. Nu, tio ankaŭ atestas pri plurflankeco de la opinioj inter komitatanoj: mi certe foje voĉdonis ”kontraŭ”, kiam nur malmultaj faris same, kaj ”por” en kazoj, kiam multaj voĉdonis ”kontraŭ”.
Ĉu vi estas kontenta pri la agado de la nuna estraro? Se ne, kion vi proponus ŝanĝi?
Mi estas relative kontenta. La estraro havas plurajn aktivajn membrojn kaj ŝajne neniun vere malutilan aŭ neaktivan membron. Mi estas aparte kontenta pri Jose Antonio Vergara, kiu bone laboris. Ankaŭ Loes Demmendaal bone prizorgas sian fakon pri financoj kaj Barbara Pietrzak tiun de ĝenerala sekretario. La prezidanto povus esti pli aktiva gvidanto, sed ankaŭ tia sciencista, filozofia aliro al la movada evoluo ne estas malbona. Mi aparte esperus, ke Mark Fettes fariĝu estrarano, ĉar mi konas lin iom pli bone ol la aliajn, el mia volontula tempo en la Centra Oficejo en somero 1989, kiam li estis redaktoro de revuo Esperanto, kaj poste ankaŭ pro lia profesia kariero.
Ĉu vi mem pretus kandidati por posteno en la nova estraro?
Mi iom konsideris tion, sed fine decidis ne kandidati. Plejparte pro tio, ke troviĝas multe da taŭgaj kandidatoj, kaj mi pli volonte subtenu ilin ol estu mem kandidato. Krome, mi sentas ke mi povus pli utile uzi mian tempon por UEA ol estante en la estraro. Ankaŭ mi timas, ke povus manki la tempo por vere fari ion en la estraro, ĉar mi plu laboras en scienca esplorado en universitato sen iu firma posteno, kaj pro tio devas daŭre okupiĝi por havi novajn esplorprojektojn kaj, do, salajron al mi mem.
Biografieto kaj movada celaro
Jukka Pietiläinen (nask. 1966) estas doktoro pri sociaj sciencoj kaj esploristo pri Ruslandaj socio kaj ĵurnalistiko en Universitato de Helsinki. Li esperantistiĝis en 1983 kaj estas jam komitatano B de 2004-2010. Lia scienca laboro traktis ankaŭ Esperanton kaj lingvistikon, kaj parto el liaj sciencaj verkoj aperis en Esperanto.
Mi opinias Esperanton serioza afero, kiun necesus pli esplori science kaj per tio ricevi bazon por pli efike disvastigi Esperanton. UEA povus grave kontribui al scienca esplorado de esperanto per aranĝado de taŭgaj forumoj por tio kaj kunordigande kunlaboron inter esperantistaj sciencistoj. Por mi Esperanto estas ankaŭ unika kultura fenomeno, kies propran kulturon necesus pli bone flegi kaj progresigi. Por grandparte volontula movado estas esence ke volontulaj fortoj estu utiligataj tie, kie tio portas plej grandan efikon kaj la malgranda salajrata oficistaro povu koncentriĝi al tio, kio estas nepre farenda, kaj por kio ne troviĝas volontuloj.