Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / La esperantisto de la jaro unue volis rifuzi la honoron

La esperantisto de la jaro unue volis rifuzi la honoron

de Redakcio Laste modifita: 2010-02-04 08:23
En la voĉdonado ĉiujare aranĝata de la revuo La Ondo de Esperanto, la titolon ”Esperantisto de la jaro 2009” gajnis la redaktoro mem, Aleksander Korĵenkov. La elektantoj decidis honorigi lin pro lia ”ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof”. Pri sia probabla elektiĝo li mem eksciis hazarde, unu tagon antaŭ la fino de la voĉdonado, trovinte paperfolion kun ciferoj inter la dokumentoj de sia edzino. ”Je la unua momento mi volis, ke ŝi urĝe admonu la voĉdonantojn, ke ili ne elektu min, ĉar tio eble pensigos kelkajn pri manipulado, sed Halina konsilis, ke mi konsultu pli prudentajn personojn flankajn, kaj agu laŭ ilia konsilo”, li rakontas en nia intervjuo, kiu samtempe aperas ankaŭ en la retejo de La Ondo de Esperanto.
La esperantisto de la jaro unue volis rifuzi la honoron

Aleksander Korĵenkov

Libera Folio: Kia estis via reago, kiam vi eksciis pri via elektiĝo?

Aleksander Korĵenkov: Kial kaŝi, ke mi estis tre kontenta? Parte pro la natura sento de persono kiu ricevas moralan rekompencon pro jaroj da laboro, sed ĉefe ĉar la ĉi-jara elekto emfazas la gravecon de zamenhofologiaj studoj.

Ĉu vi jam pli frue sciis, ke vi estas inter la kandidatoj? Kaj se jes, ĉu iam pripensis rifuzi la kandidatiĝon en konkurso, kiun aranĝas via propra gazeto?

Mi eksciis pri mia kandidateco, kiam la listo de la kandidatoj estis preta. Mi apenaŭ atentis mian nomon, ĉar mi kredis, ke iu alia estos elektita, ekzemple, lige kun la Bjalistoka kongreso, aŭ kun la agado en la reto.

La sekretario de la konkurso estas via edzino. Ĉu ŝi longe povis konservi la sekreton, kiam voĉoj favore al vi komencis amasiĝi?

Ŝi kapablas longe teni sekretojn, mi scias, sed ĉi-foje unu tagon antaŭ la fino de la voĉdonado, serĉante necesan dokumenton, mi trovis hazarde paperfolion kun la nombro de la voĉoj, kaj mi spertis specon de ŝoko…

Je la unua momento mi volis, ke ŝi urĝe admonu la voĉdonantojn, ke ili ne elektu min, ĉar tio eble pensigos kelkajn pri manipulado, sed Halina konsilis, ke mi konsultu pli prudentajn personojn flankajn, kaj agu laŭ ilia konsilo. Nu, tiuj kolegoj, kies honesteco kaj senpartieco estas ekster ĉia suspekto, rekomendis al mi akcepti la rezulton tia, kia ĝi estos, kaj ke mi ne provu influi la voĉdonadon pro la ebla reago de la “kelkaj”, kiuj facile kaj senpretekste trovas kaŭzojn por ĉikani.

Vi ricevas la honorigon pro via ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof. Kio plej fascinas vin en la persono de Ludoviko Zamenhof?

Permesu, ke anstataŭ respondi, mi citu el la Zamenhofa letero al Alfred Michaux, kiun mi metis kiel prologon al Homarano:

… mia tuta vivo, de la plej frua knabeco ĝis nun, prezentas unu konstantan kaj seninterrompan serion da diversaj bataloj: a) interne en mi konstante bataladis reciproke diversaj idealoj kaj diversaj celadoj, kiuj ĉiuj egale estis por mi ordonaj, sed kiujn reciproke interkonsentigi estis ofte treege malfacile, kaj tio ĉi multe min turmentadis; b) ekstere mi ofte devis bataladi kontraŭ diversaj malhelpoj, ĉar neniam miaj idealoj apartenadis al la idealoj en modo kaj tial neniam mankis al mi mokantoj kaj atakantoj.

HomaranoKion laŭ vi la nuna Esperanto-movado povus lerni de Zamenhof?

Lian koncepton, ke Esperanto ne estas la celo en si mem, nek agrabla ludilo, sed nur parto de pli grandioza ideo pri la unuiĝo de la homaro.

Kiujn tendencojn en la nuntempa Esperantujo vi opinias plej subtenindaj? Kiujn plej negativaj?

Anstataŭ paroli tro ĝenerale pri tendencoj, mi preferas nomi kelkajn konkretajn subtenindajn projektojn, inter kiuj estas la Esperanto-urbo Herzberg, la Interlingvistikaj Studoj en Poznań, Esperanto@Interreto, Varsovia Vento, Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Vinilkosmo… Kutime, tiujn projektojn motoras etaj grupoj de entuziasmuloj kun limigitaj rimedoj, kaj ĉia subteno por ili estas grava.

Ĉu negativaj? Tro da paroĥeco je la loka nivelo, kaj tro da koterieco je la alta nivelo. Dum la unuan mi akceptas kiel neeviteblaĵon, mi tute ne povas kompreni tiujn, kiuj uzadas amason da energio kaj scioj — uzeblaj por disvastigo kaj utiligo de Esperanto — por flegado de siaj propraj grupetoj kaj opoziciado al la aliaj.

Kiaj estas viaj personaj planoj kaj la perspektivoj de via revuo, via eldonejo, por la proksimaj jaroj?

En la fino de la 2006-a jaro ni estis devigitaj draste ŝanĝi nian vivon. Ni preskaŭ forlasis la instruan kaj la organizan aktivadon lokan kaj malintensigis la libroeldonadon prioritate al la revuo, kaj ĉi tiu prioritato restas. La komprenemo, fido kaj helpo de niaj legantoj instigas nin daŭrigi malgraŭ la komplikaj cirkonstancoj, kaj ni nature serĉas kaj trovas novajn eblojn. Ekzemple, la elektronika abonantaro de La Ondo jam iĝis eĉ finance grava por ni, kaj nun ni esploras la teknikajn kaj merkatajn cirkonstancojn por eldonado de elektronikaj libroj. Krome, ni devos reaktivigi nian podkastan servon…

Kiajn avantaĝojn kaj riskojn vi vidas en la eldonado de e-libroj en Esperanto? Kiel la disvastiĝo de e-libroj laŭ via kredo influos la esperantlingvan libromerkaton?

La avantaĝoj estas tute klaraj, same kiel ekster Esperanto: e-libroj estas pli ekologiaj kaj pli malmultekostaj. Ne nur e-libro kostas oble malpli ol la papera libro, sed ankaŭ librolegilo kostas malpli ol libroŝranko, kaj do oni povas, vojaĝante, kunhavi unu libroforman (kaj libropezan!) legilon kun centoj da libroj en ĝi. La lanĉo de amasa produktado de e-libroj en Esperanto krome solvos la eternan problemon, pro kiu libro eldonita en Estonio aŭ Makedonio atingas la leganton en Argentino, Mongolio aŭ Benino nur plurajn monatojn post la eldono, ekzemple, en Zamenhof-festo (se ties organizantoj proprariske mendis stoketon). Oni povos aĉeti la libron nemultekoste en la tuta mondo kelkajn minutojn post ĝia apero.

Ja estas problemoj pri malsamaj formatoj, pri piratado ks., sed la kreskeganta e-libra merkato en Usono kaj Japanio, kaj precipe en Ĉinio, kuraĝigas nin, kvankam ni komprenas, ke la e-libroj iom reduktos nian tradician eldonadon, same kiel okazas pri La Ondo.

Kiel ĉiuj, ankaŭ vi devas respondi al la tradicia demando, elpensita de vi mem: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, se oni ekzilus vin al neloĝata insulo?

La tutan Originalaron, alivorte: la tri volumegojn de la Iom reviziita verkaro de L.L. Zamenhof.

- - -

Kutime Aleksander Korĵenkov mem intervjuas la Esperantiston de la jaro, sed ĉar tio ĉi-foje ne eblis, li donis la taskon al Libera Folio, kaj afable respondis ĉiujn demandojn, kvankam li trovis kelkajn el ili netradiciaj por La Ondo de Esperanto. La intervjuo estis presita en la februara kajero de La Ondo de Esperanto sub la titolo "La redaktoro respondas", kaj aperas samtempe en Libera Folio kaj en la retejo de La Ondo de Esperanto.

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2010-01-31 19:26
Korjhenkov certe meritas similan honoron, sed ne tra tiu ridinda maniero (kiun oni komparis kun la elekto de portanto de Nobelpremio). Tio estus kvazau kiel se la redakcio de Spegulo nomus chijare Andy Künzli esperantiston de la jaro (antau kelkaj jaroj li preskau farighis tia che la Ondo - kvankam anticipe li rifuzis la kandidatighon - maltrafinte la nomumon je unu au du vochoj) kaj venontjare Tomasz Chmielik kaj postvenontjare K. Leja au alian personon proksiman al la Spegul-anoj, au analoge por aliaj revuoj kaj cirkloj.
Do la tuta proceduro, kiu tre similas al la reciproka laudado de koterio "je alta nivelo" (kiun Korjhenkov ja samtempe kritikas) vekas nur ridon kaj mokon. Prefere oni chesigu tiajn dubindaj ekzercojn, char krom por ridado kaj mokado tiaj ekzercoj servas por neniu alia celo. Eble ili kondukas superflue certajn homojn en embarason kiel evidente kolegon Korjhenkov, kiu havis neniun alian eblecon ol akcepti la honoron, char en inversa kazo tio aspektus kiel speco de skandaleto kaj detruo de la esperantista harmonio. Tiel Esperantujo sociologie funkcias. Chi tiuj kazoj estas perfektaj ekzemploj por sociologia studo pri la Eo-movado. Ekzistas multaj similaj ekzemploj, ekzemple La Esperanta Civito au la transdono de festlibro al Tonkin fare de Lins kaj Blanke en la Centra Oficejo, en la cheesto de Dasgupta kaj aliaj subalternaj (duarangaj) koterianoj, ktp.
Kvankam inter la chi tie menciitaj kazoj mi tamen vidas nuancojn, tamen la ghenerala principo estas la sama. Principe mi ech nenion havus kontrau la ekzisto de koterioj (char tio estas pure homa fenomeno neevitebla), se inter si ili estus iom pli toleremaj kaj ne praktikus ekskludan politikon vidalvide de personoj, kiujn ili ne shatas, char ili audacis esorimi kritikon au verkis "objektivan" artikolon au simile.
Persone mi ankau pretus kunlabori kun tiuj grupoj, kondiche ke mi rajtus resti sendependa homo.
slavik
slavik diras:
2010-01-31 21:42
Kio estas la „Spegulo“, kiun vi mencias, cetere?
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-01-31 22:05
Kara Slavik,
Spegulo estas socikultura, sendependa revuo en Esperanto, kiu aperas 4 foje en jaro. Cxefredaktoro estas Tomasz Chmielik kaj ofte tie redaktas gxuste Andreas Künzli, Leja. Versxajne multe al vi nun estas pli klare.
esperanto
esperanto diras:
2011-01-29 15:12
Jen opiniesprimo de sincera samideano, kiu estis abonanto de Spegulo. Interkonsente kun li mi publikigas lian mesaghon anonime en chi tiu loko.
Mi ne publikigas tion por vershi larmojn au esprimi banalan nostalgion pri malaperinta Eo-revuo, sed por dokumenti principan opinion de esperantisto, kiu shajnas al mi esti reprezenta por certa grupo de esperantistoj, kiu sentas la bezonojn esprimitajn en tiu chi mesagho.

"Estimataj, iom prokrastite mi informas vin, ke mi bedaŭras la "Adiaŭon" esprimitan en la lasta numero de Spegulo. La fakton devas bedaŭri ankaŭ la movado, ĉar revuon de tiu speco kaj nivelo ĝi bezonas. Sed mi la situacion de eldonisto scias bone imagi, pro tio mi ne estas surprizita. La esperantista plebo deziras unuavice amikiĝi, amuzi sin, turismi. Por via kuraĝo kaj la ĝisnunaj faroj mi dankas al vi.
Tamen mi prezentos modestan rimarkigon laŭ mia fakeca imago (konstrufaka, terminologia). La temoj traktitaj en Spegulo estis bone elektataj kaj konscience prezentataj, sed mankis al mi temoj orientitaj al la lingvo mem, mi diru temoj esperantologiaj. Mi vidas, ke en lastaj (dek)jaroj la evoluo de Esperanto tendencas antiplane, spontane kiel la lingvoj naciaj (ekzemploj abundas en NPIV, en la rekomendoj de la nuna AdE). Mankis ankaŭ temoj pri faka apliko de la lingvo, ankaŭ tiu agadsfero de homa socio estas sekvinda de sociologio. Ĉar pri la problemoj de mia fako en Esperanto mi okupiĝas ekde la jaro 1966 (ekde tiama UK en Budapeŝto), mi klare vidas absolutan subevoluintecon de Esperanto en la direkto al la kampoj teĥnikaj, metiaj, kiuj grave rolas en nia ĉiutaga vivo. (...)
La redaktoro kaj eldonanto K. Leja en la lsta n-ro informas, ke "post iom da tempo mi planas denove eksperimenti..." Mi deziras por li kaj por vi ceteraj, ke la energio kaj bona volo restu ĉe vi. "

Mia komento:
Mi estas absolute certa, ke tiu opinio estas apogata de nemalgranda grupo de e-istoj, kiuj ne deziras esprimi tian opinion publike.

Sed kiel oni eble memoras, siatempe la revuo ESPERANTOLOGIO au PLANLINGVISTIKO havis similan sorton kiel SPEGULO nun. Cetere SPEGULO estis malferma al multaj temoj, ankau al interlingvistikaj. Ni simple havis tiom multe da aliaj kontribuajhoj en la tirkesto, kiuj atendis sian publikighon, tiel ke ne eblis doni prioritaton al chio kaj tiel ke en la lastaj numeroj necesis fari veran elekton kaj aperis konkurenco inter diversaj artikoloj. Pro tio multej kontribuajhoj ne povis esti publikigitaj, kion mi persone bedauras, kvankam chiu numero havis 64 paghojn.
Do, la problemoj de Spegulo ne koncernis mankon de interesaj kontribuajhoj, kio estas fakte la problemo de la plimulto de Eo-revuoj, sed aliaj kauzoj, kiuj estis priskribitaj aliloke kaj kiujn mi ne ripetas chi tie.
Mi deziras tion aldoni nur por averti aliajn, kiuj sendube faros saman sperton, kaze ke ili deziras lanchi similan revuon kiel Spegulo.
Jorge
Jorge diras:
2010-01-31 19:44
Estas bedaŭrinde ke Libera Folio "tradukas" la anglan e-book senpere kaj senplie per e-libro, kio kreas konfuzon kun la tradicia prefikso E- = esperanto, Esperantujo: E-libro = libro en esperanto.

Libro legebla pek komputilo estas simple bita libro aŭ bitlibro, legebla per bitlegilo (angle: e-reader).
Jorge
Jorge diras:
2010-01-31 19:44
Estas bedaŭrinde ke Libera Folio "tradukas" la anglan e-book senpere kaj senplie per e-libro, kio kreas konfuzon kun la tradicia prefikso E- = esperanto, Esperantujo: E-libro = libro en esperanto.

Libro legebla pek komputilo estas simple bita libro aŭ bitlibro, legebla per bitlegilo (angle: e-reader).
edmundo
edmundo diras:
2010-01-31 21:55
Franko Luin kolektis kaj distribuis "eLibrojn" de sia "eLibrejo"; mi pensas, ke li literumis la vortojn tiel. Li mortis en 2005. Flandra Esperanto-Libro uzas la vorton "e-libro" ne nur de hieraŭ. Do, vi ne devas kulpigi Liberan Folion pri tradukado el la angla. La vorto estas jam certagrade establita en Esperanto. Tamen, certe ne estas tro malfrue por proponi alternativojn, kiel ekzemple "bitlibro".
Joxemari
Joxemari diras:
2010-02-01 00:08
Jen pli frua diskuto:
http://www.liberafolio.org/Members/madridano/dario/?ref=Guzels.TV

La ekzotaĵo “bita libro”, krom malinternacia, estas ankaŭ absurda: kiam “bito” ĉesos esti (iam baldaŭ?) la komputika mezur-unuo kaj kvantumaj proceziloj mastrumos ne binarajn, sed plur-statajn datenojn, ĉu oni denove rebaptos la ne plu senc-havan “bitan libron” al “kvantuma libro”? Ĉu terminologio estas afero de nur bel-soneco (?) kaj plaĉo?

Cetere estas kurioze, ke oni rifuzas paŭsi internacian anglaĵon, t.e. “elektronika libro”, sed oni ĝin anstataŭigas per ankaŭ angla termino (“bito = (A) bit”, t.e. angla akronimo de “BInary digiT”). Al Ŝulco kaj Piron sendube pli plaĉus “cifereca libro”!
edmundo
edmundo diras:
2010-02-01 23:57
1. Mi pensas, ke ankaŭ kvantumkomputiloj uzos bitojn. Kvantumeco ne temas pri uzado de pli ol du statojn, sed pri neneceso definitive elekti inter la du statoj, proksimume. Cetere, nova speco de komputilo ne signifas novan specon de komputilaj dosieroj. Oni ne deziras malcertecon en la dosieroj, ĉu?

2. "Elektronika libro" ne estas "internacia anglaĵo". Kio estas angla en tiu Esperanta esprimo farita el grekdevena Esperanta vorto kaj latindevena Esperanta vorto? Ĉu vi celas, ke tia uzado de "elektronika" estas iel angladevena? Eble. Kiu scias? Ĉu gravas? Laŭ mi ĝi same bone kongruas kun Esperanto kiel kun la angla. Ĝi ne estas fremdaĵo.

3. "Bito" ne estas "akronimo", ĉar akronimo uzas komencliterojn.

4. "Cifereca libro" ne taŭĝas, laŭ mi, ĉar ĉiu libro, kies enhavo estas vortoj, estas jam cifereca, eĉ se presita. Bildlibro eble povus esti necifereca, se oni produktus ĝin per tre antikva teknologio ...

5. Laŭ mi estas iom malfacile diveni, kion Ŝulco aŭ Piron preferus.
Jorge
Jorge diras:
2010-02-07 17:32
Por ke esprimo estu ekzota, malinternacia au absurda, ne sufichas nomi ghin tia. En multaj europaj lingvoj estas termina konfuzo inter la vortoj "elektronika", "dighita/cifereca", "virtuala" ks. Estas karakterize de la E-vortfarado ke oni povas derivi, kunmeti ktp ajnan radikon, se la rezulta signifo tion permesas. La kunmeto "bitlibro" signifas do "libro konsistanta el bitoj", kiujn oni transsendas au pludonas rete, diske au kiel ajn, kontraste kun la tradicia (paper)libro au kun la iamaj pergamenlibro, papiruslibro ktp.

Chu la vortoj "bito", "elektronika" ktp estas au ne estas anglismoj, tio nun neniom gravas. Gravas ke iuj prenas rekte de la angla la prefikson "e-" kaj pretendas povi uzi ghin senpere kaj senghene kun E-radikoj. Ke tion komencis Franko Luin, tion mi ne diskutas, sed chi fakto neniel faras la menciitan uzon pli aprobinda.

Nediskuteble estas ke tiu anglisma prefikspropono kolizias kun la tradicia E-prefikso "E-". Nediskuteble estas ke la sagha propono de Pokrovskij uzi "bito" kunmete, kvazauprefikse, permesas paroli senprobleme pri bitverkoj, bitlibroj, bitlegiloj, bitrealo, bit-inko kma, dum en ekzemple la hispana lingvo neniu certas chu la esprimo "lector de libros electrónicos" (au, pli "internacie", "lector de e-books") signifas bitlegilon (t.e. mashinon) au bitleganton (t.e. homon).
edmundo
edmundo diras:
2010-02-08 14:21
"Elektronika" estas longa vorto kaj ne trafas la celitan sencon. Principle eblus pritrakti bitlibron tute sen elektroniko. Nur la hodiaŭaj komputiloj hazarde funkcias elektronike.

Ĉiuokaze, post kelkaj jardekoj verŝajne preskaŭ ĉiuj libroj estos "bitaj". Tiam oni povos diskuti pri la plej trafa maniero nomi unu el tiuj antikvaj paperaj aferoj ...
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2010-02-08 17:08
Rapida foliumo en la diverslingvaj vikipedioj donas al mi la impreson, ke la e-konstruo estas jam internacia. Eĉ la finna (kie ne abundas anglismoj) skribas "e-kirja". Bedaŭrinde, mi ne trovis islandan version - en Islando ja regas ne nur ekonomia ĥaoso, sed ankaŭ lingva purismo.

Sed alia vidpunkto:

El la perspektivo de la uzanto, tipa eco de tiuj libroj estas ke oni legas ilin sur ekrano.

Do mi modeste proponas ke ni nomu ilin "ekran-libroj".

Aŭ, pli mallonge, "e-libroj".
edmundo
edmundo diras:
2010-02-09 14:48
Supozeble vi ŝercas, sed jen serioza respondo:

1. Ĝenerale oni unue transprenas anglaĵon kaj nur poste elpensas malpli fremdan nomon, do estas malĝuste skribi, ke la e-konstruo estas "jam" internacia.

2. Plej ofte oni legas tian libron de ekrano, se oni legas ĝin, sed eblas ankaŭ surpaperigi ĝin aŭ aŭskulti ĝin per voĉsintezilo. Ekraneco ne estas kerna trajto. Cetere, se temas pri io senpaga, plej ofte oni elŝutas ĝin, gardas ĝin sur sia disko kaj neniam eĉ rigardas ĝin, do prefere ĝi nomiĝu "diskolibro". Ĝis nun mi nur unufoje sukcesis legi tutan romanon, kiun mi elŝutis de la reto, kaj tiam mi sukcesis, nur ĉar mi presis ĝin. Tamen, mi estas malmodulo. Kiam la teknologio pliboniĝos, verŝajne eĉ mi legos librojn de ekrano.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-05-28 20:10
Mi proponus simple: senpapera libro. Ekzistis ja iam sendrata telegrafo. Do nun ekzistu senpapera libro.
jparzyszek
jparzyszek diras:
2010-02-01 23:14
Andy Kuenzli skribas unuafraze,ke Korjxenkov certe meritas sian titolon.
Nu, ni diskutu pri la faktoj ke Aleksander kaj Halina estas tiuj, kiuj plej longe, pacience kaj profesinivele fosas la verdan grundon, rikoltante frandajn fruktojn. "Homarano" certe apartenas al la plej longe kulturataj kaj bongustaj. Mi tamen volas danki al Aleksander kaj Halina ke ili vivante en malfacialaj kondicxoj de pli ol 20 jaroj zorge kontribuas al la evelou de Esperanto-kulturo. Ve al ni (aliaj, nesuficxe labremaj kaj peciencaj esperantistoj) ke nur kelkaj, tiaj homoj aktivas inter ni.
Pro tio mi sincere dankas kaj gratulas al Aleksander kaj Halina, esperante ke mi kaj ni havos okazos gustumi bongustajxojn el ilia verda gxardeno.

Jarek Parzyszek, eksaktivulo el Bjalistoko