La esperantisto de la jaro unue volis rifuzi la honoron
Libera Folio: Kia estis via reago, kiam vi eksciis pri via elektiĝo?
Aleksander Korĵenkov: Kial kaŝi, ke mi estis tre kontenta? Parte pro la natura sento de persono kiu ricevas moralan rekompencon pro jaroj da laboro, sed ĉefe ĉar la ĉi-jara elekto emfazas la gravecon de zamenhofologiaj studoj.
Ĉu vi jam pli frue sciis, ke vi estas inter la kandidatoj? Kaj se jes, ĉu iam pripensis rifuzi la kandidatiĝon en konkurso, kiun aranĝas via propra gazeto?
Mi eksciis pri mia kandidateco, kiam la listo de la kandidatoj estis preta. Mi apenaŭ atentis mian nomon, ĉar mi kredis, ke iu alia estos elektita, ekzemple, lige kun la Bjalistoka kongreso, aŭ kun la agado en la reto.
La sekretario de la konkurso estas via edzino. Ĉu ŝi longe povis konservi la sekreton, kiam voĉoj favore al vi komencis amasiĝi?
Ŝi kapablas longe teni sekretojn, mi scias, sed ĉi-foje unu tagon antaŭ la fino de la voĉdonado, serĉante necesan dokumenton, mi trovis hazarde paperfolion kun la nombro de la voĉoj, kaj mi spertis specon de ŝoko…
Je la unua momento mi volis, ke ŝi urĝe admonu la voĉdonantojn, ke ili ne elektu min, ĉar tio eble pensigos kelkajn pri manipulado, sed Halina konsilis, ke mi konsultu pli prudentajn personojn flankajn, kaj agu laŭ ilia konsilo. Nu, tiuj kolegoj, kies honesteco kaj senpartieco estas ekster ĉia suspekto, rekomendis al mi akcepti la rezulton tia, kia ĝi estos, kaj ke mi ne provu influi la voĉdonadon pro la ebla reago de la “kelkaj”, kiuj facile kaj senpretekste trovas kaŭzojn por ĉikani.
Vi ricevas la honorigon pro via ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof. Kio plej fascinas vin en la persono de Ludoviko Zamenhof?
Permesu, ke anstataŭ respondi, mi citu el la Zamenhofa letero al Alfred Michaux, kiun mi metis kiel prologon al Homarano:
… mia tuta vivo, de la plej frua knabeco ĝis nun, prezentas unu konstantan kaj seninterrompan serion da diversaj bataloj: a) interne en mi konstante bataladis reciproke diversaj idealoj kaj diversaj celadoj, kiuj ĉiuj egale estis por mi ordonaj, sed kiujn reciproke interkonsentigi estis ofte treege malfacile, kaj tio ĉi multe min turmentadis; b) ekstere mi ofte devis bataladi kontraŭ diversaj malhelpoj, ĉar neniam miaj idealoj apartenadis al la idealoj en modo kaj tial neniam mankis al mi mokantoj kaj atakantoj.
Kion laŭ vi la nuna Esperanto-movado povus lerni de Zamenhof?
Lian koncepton, ke Esperanto ne estas la celo en si mem, nek agrabla ludilo, sed nur parto de pli grandioza ideo pri la unuiĝo de la homaro.
Kiujn tendencojn en la nuntempa Esperantujo vi opinias plej subtenindaj? Kiujn plej negativaj?
Anstataŭ paroli tro ĝenerale pri tendencoj, mi preferas nomi kelkajn konkretajn subtenindajn projektojn, inter kiuj estas la Esperanto-urbo Herzberg, la Interlingvistikaj Studoj en Poznań, Esperanto@Interreto, Varsovia Vento, Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Vinilkosmo… Kutime, tiujn projektojn motoras etaj grupoj de entuziasmuloj kun limigitaj rimedoj, kaj ĉia subteno por ili estas grava.
Ĉu negativaj? Tro da paroĥeco je la loka nivelo, kaj tro da koterieco je la alta nivelo. Dum la unuan mi akceptas kiel neeviteblaĵon, mi tute ne povas kompreni tiujn, kiuj uzadas amason da energio kaj scioj — uzeblaj por disvastigo kaj utiligo de Esperanto — por flegado de siaj propraj grupetoj kaj opoziciado al la aliaj.
Kiaj estas viaj personaj planoj kaj la perspektivoj de via revuo, via eldonejo, por la proksimaj jaroj?
En la fino de la 2006-a jaro ni estis devigitaj draste ŝanĝi nian vivon. Ni preskaŭ forlasis la instruan kaj la organizan aktivadon lokan kaj malintensigis la libroeldonadon prioritate al la revuo, kaj ĉi tiu prioritato restas. La komprenemo, fido kaj helpo de niaj legantoj instigas nin daŭrigi malgraŭ la komplikaj cirkonstancoj, kaj ni nature serĉas kaj trovas novajn eblojn. Ekzemple, la elektronika abonantaro de La Ondo jam iĝis eĉ finance grava por ni, kaj nun ni esploras la teknikajn kaj merkatajn cirkonstancojn por eldonado de elektronikaj libroj. Krome, ni devos reaktivigi nian podkastan servon…
Kiajn avantaĝojn kaj riskojn vi vidas en la eldonado de e-libroj en Esperanto? Kiel la disvastiĝo de e-libroj laŭ via kredo influos la esperantlingvan libromerkaton?
La avantaĝoj estas tute klaraj, same kiel ekster Esperanto: e-libroj estas pli ekologiaj kaj pli malmultekostaj. Ne nur e-libro kostas oble malpli ol la papera libro, sed ankaŭ librolegilo kostas malpli ol libroŝranko, kaj do oni povas, vojaĝante, kunhavi unu libroforman (kaj libropezan!) legilon kun centoj da libroj en ĝi. La lanĉo de amasa produktado de e-libroj en Esperanto krome solvos la eternan problemon, pro kiu libro eldonita en Estonio aŭ Makedonio atingas la leganton en Argentino, Mongolio aŭ Benino nur plurajn monatojn post la eldono, ekzemple, en Zamenhof-festo (se ties organizantoj proprariske mendis stoketon). Oni povos aĉeti la libron nemultekoste en la tuta mondo kelkajn minutojn post ĝia apero.
Ja estas problemoj pri malsamaj formatoj, pri piratado ks., sed la kreskeganta e-libra merkato en Usono kaj Japanio, kaj precipe en Ĉinio, kuraĝigas nin, kvankam ni komprenas, ke la e-libroj iom reduktos nian tradician eldonadon, same kiel okazas pri La Ondo.
Kiel ĉiuj, ankaŭ vi devas respondi al la tradicia demando, elpensita de vi mem: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, se oni ekzilus vin al neloĝata insulo?
La tutan Originalaron, alivorte: la tri volumegojn de la Iom reviziita verkaro de L.L. Zamenhof.
- - -
Kutime Aleksander Korĵenkov mem intervjuas la Esperantiston de la jaro, sed ĉar tio ĉi-foje ne eblis, li donis la taskon al Libera Folio, kaj afable respondis ĉiujn demandojn, kvankam li trovis kelkajn el ili netradiciaj por La Ondo de Esperanto. La intervjuo estis presita en la februara kajero de La Ondo de Esperanto sub la titolo "La redaktoro respondas", kaj aperas samtempe en Libera Folio kaj en la retejo de La Ondo de Esperanto.
Do la tuta proceduro, kiu tre similas al la reciproka laudado de koterio "je alta nivelo" (kiun Korjhenkov ja samtempe kritikas) vekas nur ridon kaj mokon. Prefere oni chesigu tiajn dubindaj ekzercojn, char krom por ridado kaj mokado tiaj ekzercoj servas por neniu alia celo. Eble ili kondukas superflue certajn homojn en embarason kiel evidente kolegon Korjhenkov, kiu havis neniun alian eblecon ol akcepti la honoron, char en inversa kazo tio aspektus kiel speco de skandaleto kaj detruo de la esperantista harmonio. Tiel Esperantujo sociologie funkcias. Chi tiuj kazoj estas perfektaj ekzemploj por sociologia studo pri la Eo-movado. Ekzistas multaj similaj ekzemploj, ekzemple La Esperanta Civito au la transdono de festlibro al Tonkin fare de Lins kaj Blanke en la Centra Oficejo, en la cheesto de Dasgupta kaj aliaj subalternaj (duarangaj) koterianoj, ktp.
Kvankam inter la chi tie menciitaj kazoj mi tamen vidas nuancojn, tamen la ghenerala principo estas la sama. Principe mi ech nenion havus kontrau la ekzisto de koterioj (char tio estas pure homa fenomeno neevitebla), se inter si ili estus iom pli toleremaj kaj ne praktikus ekskludan politikon vidalvide de personoj, kiujn ili ne shatas, char ili audacis esorimi kritikon au verkis "objektivan" artikolon au simile.
Persone mi ankau pretus kunlabori kun tiuj grupoj, kondiche ke mi rajtus resti sendependa homo.