Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Supreniro kaj malfalo de Esperanto

Supreniro kaj malfalo de Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2010-12-27 21:00
Ĉu iu vere kredas ke per Esperanto-agado oni plej efike plibonigas la mondon? Se oni pensas serioze pri morala agado, ĉu oni ne devas ankaŭ uzi siajn rimedojn plej efike por plibonigi la mondon? Tion demandas al si la konata usona esperantisto Steven Brewer, responde al Renato Corsetti, kiu en lastatempa artikolo cerbumis pri la "subeniro kaj falo de UEA". Laŭ Corsetti la ĉefa problemo estas "falo de entuziasmo rilate al la celoj de la Esperanto-movado". En sia reago, Steven Brewer argumentas, ke Esperanto povas signifi diversajn aferojn por diversaj homoj. Eĉ se la organizaĵoj formortos, Esperanto povas vivi kaj prosperi, li konstatas: "Ne plu necesas veturi por lerni Esperanton nek por renkonti esperantistojn. Kaj la ŝanĝo de Esperanto - de semajna aŭ monata afero al ĉiutaga aŭ ĉiuhora afero - aŭguras bone por nia komunumo."

Renato Corsetti en Subeniro kaj falo de UEA, (simile al Humphrey Tonkin en Lingvo kaj Popolo) taksas grava la moralan flankon de Esperanto-agado. Laŭ mi, la atento al la morala flanko de Esperanto-agado tute ne allogas nuntempajn usonanojn, ĉar kompare al la seriozaj problemoj kiujn laŭ ĝenerala agnosko la mondo alfrontas (daŭrigebla disvolviĝado, pinto de naftoproduktado, tergloba varmiĝado, nutromanko, homa sano, ktp) Esperanto ŝajnas ne konvinke serioza. Ĉu iu vere kredas ke per Esperanto-agado oni plej efike plibonigas la mondon? Se oni pensas serioze pri morala agado, ĉu oni ne devas ankaŭ uzi siajn rimedojn plej efike por plibonigi la mondon?

Mi ne volas nei la lingvajn problemojn de la mondo: la nekapablon de ordinaruloj interkompreniĝi, la lingva imperiismon de la angla, la perdon de lingva diverseco, la kostojn de tradukado, ktp, ktp. Sed ĉiu epoko rekonas certajn problemojn kiel plej gravajn -- modajn, êc, kaj la lingvaj problemoj nun simple ne troviĝas inter tiuj.

Samtempe, eĉ se Esperanto malkonvinke rolas kiel morala devo por multaj homoj nuntempe, mi kredas ke Esperanto ja funkcias efike kiel parto de tiu tempo kiun oni pretas pasigi socie, kreeme aŭ hobie. Se en la mensaj kalkuloj Esperanto konkurencas kun basbalo aŭ kinejo, oni ne devas senti sin kulpa se oni volas verki poezion Esperante (anstataŭ ol verki en la angla). Eble kiel d-ro Emilio Lizardo, kiu pretas uzi sian tempon same por fiŝkapti kiel por mortigi, mi pretas uzas mian tempon por Esperanto, sen ia bezono senti min kulpa pro tio.

Esperanto povas esti malsama afero al diversaj homoj. Kaj decas ke estu tiel. Trafis min kiam mi vizitis Brazilon ke oni tie rigardas Esperanton tute malsame ol homoj en Usono. Kompreneble, ne ĉiuj en Brazilo aŭ Usono pensas same pri Esperanto, sed la komunumoj estas ege malsamaj pro la malsamaj idearoj kiuj allogas homojn al Esperanto en la malsamaj landoj. Ni devas konstrui grandan tendon kiu povas bonvenigi ĉiujn kiuj volas aparteni al nia komunumo ĉu pro spiritismo, ĉu pro hobio, ĉu pro morala devosento.

Corsetti ankaŭ pritraktas la membronombron de UEA. Li kulpigas sin mem, kiel unu el la gvidantoj kiuj lasis ke UEA restu sama, dum la mondo ŝanĝiĝis. Laŭ mia kompreno, Corsetti maltrafas la plej gravan novaĵon pri la membronombro: ne temas fakte pri falo de UEA membronombro - la nombro de individuaj membroj restas preskaŭ sama ekde la 1950-aj jaroj ĝis hodiaŭ. Fakte, la mondo pligrandiĝis, dum Esperantujo restis sama. Temas pri alia granda falo, tiu de la nombro de aligitaj membroj - t.e. la nombro de membroj de landaj asocioj. Multaj tiaj membroj malaperis, precipe ĉar ekonomie Orient-Eŭropo nun integriĝas pli efike en la ceteran mondon, kaj tie oni nun dediĉas siajn fortojn al studo de la angla, ĉar ĝi estas la plej valora lingvo por ekonomia plibonigo. (Kompreneble, tio estas nur ĝeneraligo -- en certaj precizaj lokoj, eble la germana aŭ ĉina havas pli altan valoron). Sed nepre oni pravas pri sia decido nun lerni la anglan. La angla estas ege utila - multfoje necesa - por profiti en la nuntempa mondo. Mi, kiel denaska parolanto, neniam provus pravigi la bezonon lerni la anglan, sed same mi neniel dirus al aliaj ke Esperanto estas pli valora aŭ utila.

Pri la disfalo de la landaj asocioj, mi taksas la analizon de Corsetti prava. Kiam la reto ne ekzistis, oni pli-malpli devis aparteni al organizaĵo por uzi Esperanton: por lerni pri Esperanto, ekscii pri okazaĵoj, kaj trovi aliajn esperantistojn. Nuntempe, oni povas fari ĉion ĉi senkoste pere de la reto. Nuntempe, malmultaj homoj pagas monon nur por "aparteni" al organizaĵo.

Organizaĵoj povas ankoraŭ ludi gravan rolon kiel perilo de mono kaj de agado por atingi celojn. Mi scias ke kelkaj homoj, precipe Humphrey Tonkin, de pli ol dudek jaroj provas efektivigi tian ŝanĝon ĉe UEA: de organizaĵo kiu servas al organizaĵo kiu organizas kaj celas fariĝi perilo por la agado de la homaro. Li volas ke la organizaĵoj petu monon ne simple por ekzisti: organizaĵoj devas peti monon por fari konkretajn taskojn. Mi diras de longe la samon pri Esperanto-USA: ju pli longe ĝi restos nur kvazaŭ privata socia klubo de riĉaj samideanoj, des pli longe ĝi putros anstataŭ efiki por ŝanĝo.

Dum kelkaj jaroj ĉe Esperanto-USA okazis batalo ene de la estraro ĉar iuj volis ke la retpaĝaro flegu la komunumon, dum aliaj volis ke la retpaĝaro restu nur la voĉo kaj propagandilo de la gvidantoj. Tiu debato finiĝis ĉe la Landa Kongreso en Sankta Luiso, kiam Boris Kolker prelegis pri la estonteco de Esperanto kiel afero unue reta: "Ni konstruos la estontan Esperantujon komputile ĉe la Interreto".

Esperanto estos por ĉiam vid-al-vida fenomeno - kiam homoj havos la tempon kaj monon por vojaĝi. Per la reto, tamen, Esperanto fariĝas ĉiutaga afero. Oni ĉiutage povas interŝanĝi novaĵojn, leterojn, artikolojn, blogaĵojn, pepaĵojn, ktp. Ne plu necesas veturi por lerni Esperanton nek por renkonti esperantistojn. Kaj la ŝanĝo de Esperanto - de semajna aŭ monata afero al ĉiutaga aŭ ĉiuhora afero - aŭguras bone por nia komunumo, eĉ se la organizaĵoj, kiuj restas katenitaj al la pasinteco, formortas.

Steven Brewer

arkivita en:
bertilow
bertilow diras:
2010-12-27 17:00
"Humphrey Tonkin en Lingvo kaj Vivo"

???
limako
limako diras:
2010-12-27 18:10
Lingvo kaj Popolo.
redakcio
redakcio diras:
2010-12-27 21:02
Hontinde, ke mi ne rimarkis la fuŝon... Sed nun ĝi estas kokretita. ;-)

István Kniivilä
Renatocorsetti
Renatocorsetti diras:
2010-12-27 21:53
Mi konsentas pri la ideoj de Steven Brewer. La problemo restas kiel ŝanĝi UEA-n por ke ĝi estu kongrua kun la novaj tempoj.
Amike
Renato
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2010-12-29 22:28
1) La angla dividiĝas je du grandaj sferoj: la brita kaj la usona. La disiĝo kontinuas malgraŭ la medioj publikaj. Lingvistoj kiel la usona Labov eĉ konstatis ke la dialektoj en Usono ade disiĝas. La fama "Granda Vokala Ŝanĝo" kio komencis antaŭ Shakespeare dauras, aparte forte en la nordcentra regiono de Usono. La mondo ankoraŭ rigardas la anglan kiel unueca lingvo. La vivo neniam estas tiom blanka-negra. Mi preferas diri ke mi parolas la usonan.
2) Eĉ se oni ne celas plibonigi la mondon pere de Esperanto, oni povas uzi ĝin kiel komunikilo. Por mi, Esperanto estas kiel ŝildo de mia tutmondeco. Ĝi estas simbolo ke mi ne nur estas usonano sed pli grave monda civitano.
3) Min interesas la uzo de Esperanto propedeŭtike, kiel oni nun faras en la Projekto Springboard to Languages ĉe la Universitato de Manĉestero en Anglio. Tiu projekto aparte interesas min ĉar mi instruas instruistojn kiel instrui fremdajn lingvojn en la kolegio de eduksciencoj ĉe Florida Atlantika Universitato. Mi jam uzas lekcion pri geografio en Esperanto por modeli al miaj studentoj kiel uzi la cellingvon por instrui fakmaterion. Mi ne plu surpriziĝas kiam kelkaj lertaj studentoj ekbabiletas esperante post la modellekcio. Mi komprenas ke la akirado de lingvoscipovo en iu ajn lingvo plaĉas al ili, potencigas ilin, donas al ili senson de mastrumado. Fakte ni jam scias ke sukcese lerni ion ajn liberas en niaj cerboj hormonon plezurigan, iomete same kiel la hormono liberita kiam ni amoras. Mi do donas al la studentoj la lingvajn ilojn dum la modellekcio por ekkomenci mallongajn konversaciojn. Poste ni kiel grupo eksplicite priparolas ne nur la modellekion sed ankaŭ la aliajn punktojn menciitajn ĉitie. Plej ofte, ĉe la fino de la la studentoj demandas de mi pli precizajn informojn pri Esperanto. Kelkaj studentoj nun studas E-on libertempe kaj skribas al mi en ĝi. Do, jes, por mi Esperanto estas ilo por ioma plibonigo, se nur ke pere de ĝi miaj studentoj komprenos pli bone kiel instrui la hispanan aŭ la usonan en la lernejo.
4) Mi samopinias ke UEA devus ŝanĝi kvankam mi ne povas diri kiel. Se dum la UK en Roterdamo intervuistoj fakte malkovris ke eĉ kelkajn stratojn for de la CO kvazaŭ neniu ion sciis pri Espranto, do tio estas kiel "ruĝa flago" atentiganta nin ke ni ĉiuj devus repripensi la rolon de la movado.
petro666
petro666 diras:
2011-01-19 11:28
Pri UEA - laŭ mi, unue la organizo (do fakte ĝiaj gvidantoj) devus entute voli ŝanĝiĝi. Mi verdire ne vidas grandan emon, deziron ŝanĝi UEA (almenaŭ ne en tia direkto/kvanto, kiun la ŝanĝo bezonus). Eble tio kulpiĝas en la malfacileco imagi "alian mondon". Vera ŝanĝo ja bezonas novajn ideojn, kaj eble homoj kun "malnovaj pensoj" ne povas imagi bezonojn por tio (mi ne celas ofendi iun ajn, simple tiel estas, kaj ne ĉiam temas pri aĝo).
Ekzemple E@I jam en 2007 venis diskuti kun la UEA-estraro al Roterdamo pri eblaj ŝanĝoj, kunlaboro ktp. - Ni eĉ estis invititaj tien, por prezenti niajn ideojn sub titolo: "Kiel povus esti E@I utila al UEA". Tiam ni prezentis niajn projektojn´, planojn, diskutis vaste. Kaj la rezulto estis - nula :( Plurajn el la ideoj do ni ellaboras solaj, kelkaj jam realiĝis, kelkaj eble neniam aperos (ĉar mankas subteno - homa, mona, tempa...).
Plurajn jarojn ni proponadis diversajn ŝanĝojn, projektojn - malofte okazis iu fruktodona kunlaboro. (Almenaŭ konsiderante la grandecon/gravecon de la projektoj.)
Unu ´bela ekzemplo estas la retejo de uea mem - verdire hontinda afero por la jaro 2011 (ĝi estus akceptebla por 1990, kiam eble oni konstŕuis ĝin).

Sed pri artikoloj - mi multe konsentas kun ambaŭ fakte - kaj Renato kaj s-ro Brewer pravas en multaj aferoj. Necesas do eluzi la akiritajn sciojn kaj agi - ekzistas ja multaj terenoj, en kiuj E-movado daŭre povas progresi, pliboniĝi.
amike
Peter Baláž (Petro)
É@I-kunordiganto
iafantomo
iafantomo diras:
2011-04-12 17:24
Peter Baláž: "Ekzemple E@I jam en 2007 venis diskuti kun la UEA-estraro al Roterdamo pri eblaj ŝanĝoj, kunlaboro ktp. - Ni eĉ estis invititaj tien, por prezenti niajn ideojn sub titolo: "Kiel povus esti E@I utila al UEA". Tiam ni prezentis niajn projektojn´, planojn, diskutis vaste. Kaj la rezulto estis - nula :( Plurajn el la ideoj do ni ellaboras solaj, kelkaj jam realiĝis, kelkaj eble neniam aperos (ĉar mankas subteno - homa, mona, tempa...). "

Peter- ĉu vi pripensis kio povus esti la kaŭzo de tio?

En mia landa asocio mi faris studon kaj produktis PowerPoint-prezenton pri similaj situacioj en dekjara periodo. Estis konstante tiel. Iuj homoj kabeis pro tio. Sed almenaŭ iu faris studon pri tio, kaj trovis ke je estas problemo kun la homoj kiuj ŝatas esti en komitatoj. Tio bele difinis la problemon.

Mi volonte sendus al vi tiun prezenton. Ĝi estas en Esperanto kaj daŭras, kun sono, unu horon.
dennis
dennis diras:
2010-12-31 18:08

Renato Corsetti en lastmonata artikolo de Ondo de Esperanto, kaj Steven Brewer en chi-semajna vidpunktajho de Libera Folio prikomentas la malkreskon de UEA kaj la "bonauguran" disvastighon de la lingvo Esperanto sur la Interreto. En ambau artikoloj estas kelkaj priatentindaj nocioj rilate strategion kaj Esperanton. Aldone, estas du tre rimarkindaj ideoj en la komentoj de d-ro Robb Kvasnak.

Corsetti fakte skribas ion kio devas esti en la menso de chiu kiu volas starigi novajn strategiojn por la Esperanto-Movadoj, nome, ke li trovas tre malfacila starigi membro-sistemon en la retejo Bona Lingvo ech se la kotizo estus NULA. En la vortoj de Corsetti: “En la retlisto ‘La Bona Lingvo’ estas cento da homoj, kiuj vigle laboras kaj diskutas. Ili tamen rezistas formale aliĝi al asocio pri tiu temo, eĉ se la aliĝkotizo estas nula.”

Ni memoru, ke Corsetti estas tre kompetenta, tre alloga kaj entuziasmiga Esperantisto. Se li ne kapablas membrigi iun, malfacile estos por aliaj kiuj ne tiel eminentas. Shajnas, ke la venonteco de membro-organizoj, inter ili, UEA, suriros tre malfacilan vojon. La apogemo de Hokan Lundberg kaj aliaj Esperantistoj antau unu jaro kaj duono pri la 1-eura membrokotizo shajnas nun multe pli nerealeca (UEA retdiskutejo, la 8an de majo, 2009).

Alia memorinda skribajhero de Corsetti estas la provo komenci analizi la eksterajn faktorojn kiuj faligas la membraron de UEA. Li parolas pri shanghoj en orienta Europo, pri la influo de la Interreto, kaj pri kelkaj aliaj ekstermovadaj detaloj. Aldone al tio, ankau Brewer listigas eksterajn faktorojn, kaj speciale aludas al la pli densa konkurenco-spaco en kiu trovighas multaj internaciaj problemoj, interalie, tergloba varmigho, daurigebla disvolvigho, sanproblemoj, ktp. Estus bone, ke ni komencu, tamen, multe pli profunde provi kompreni tiujn eksterajn fortojn kiuj influas kaj bremsas la Esperanto-Movadojn. Estas plej probable, ke la falo de la membrokvanto rilatas al tiaj eksteraj faktoroj pli ol al eraroj de la gvidantoj de UEA, lau mi.

Se tia estas la okazo, ke eksterajhoj kaj NE nekompentaj Esperantistoj kauzas la malkreskon de UEA, kaj tion mi kredas, ni devas esti iomete pli ghojaj kaj malpli kverelemaj inter ni. Corsetti ne bezonas kulpigi sin mem; oni ne povas shanghi la fluojn de la granda oceano.

Alia prinotinda ideo estas en la artikolo de Brewer, kie trovighas la plej lerta analizo, kvankam ankorau suprajha, pri la naturo de la kialoj por lerni Esperanton. Li ne uzas la vorton celgrupoj, tamen, li esence parolas pri ili, kaj la motivigoj de membroj de tiuj celgrupoj. Unue, li prave rimarkigas, ke malsamaj landoj havas malsamajn motivojn por lerni Esperanton, ekzemple, en Brazilo Esperanto ofte tushas spiritismon. Mi povas aldoni, ke en Chinio, tiu religia motivigo plejparte ne ekzistas, kaj ke tiulande oni povas trovi plurajn motivojn, interalie, perlabori monon, ekrenkonti eksterlandanojn, vojaghi eksteren, ktp.

Atentindas ankau kiam Brewer argumentas pri la nocio, ke Esperanto estas en alia konkurenco-spaco kie trovighas hobioj, sociaj aferoj, ktp, kaj en tiu spaco Esperanto povas vigle kaj senghene vivadi. Tiu nocio povas esti grava por konscie lanchi alian strategian vojon de Esperanto. Ni ne forgesu, ke Brewer supre diras, ke en la konkurenco-spaco nomata morala agado, jam estas multe da fortaj konkurencaj aktivajhoj: tergloba varmighado, daurigebla disvolvigho, ktp. Tie Esperanto malfacile rimarkeblas. Tie estas malfacile konvinki al Usonanoj kaj aliaj landanoj, ke Esperanto alportas nunan, praktikan solvon al mondaj problemoj.

Meritas pli da pensado rilate la komenton de Brewer, ke Esperanto ne plu estas monata au semajna afero, sed chiutaga au chiuhora. Tiu temposhangho dankighas al la kosto-malkresko por utiligi Esperanton per la Interreto. Sed ghuste kiel utiligi tiun nocion en konkreta agado?

Laste, kelkaj el la komentoj de D-ro Robb bone enkadrighas en la rubriko celgrupoj. Kaj permesu al mi parenteze diri, ke mi kredas, kontrau al la plejparto de la Esperantistoj, ke estas multaj, DEKOJ ech CENTOJ da celgrupoj por la Esperanto-Movadoj, kaj ke la Movadoj perdas multe da mono kaj energio, char ili provas atingi preskau chiujn celgrupojn kaj individuojn per la sama, tro ghenerala argumento kaj varbsistemo. Pri tio mi povos paroli en alia momento.

Rilate Kvasnak, li bone mencias aliajn, tre indajn celgrupojn. Unue, tiuj kiuj lernas lingvo-instruadon che Florida Atlantika Universitato. La apliko de Esperanto de Kvasnak por trejni novajn instruistojn estas laudinda, kaj tre similas, lau mia memoro, la laboron de D-ro Duncan Charters en la usona shtato Missouri. Kunlaboro inter ili povus esti fruktodona.

Due, Kvasnak parolas pri la lernado de Esperanto kaj plezurigaj hormonoj. Auskultu lin mem: “Mi komprenas ke la akirado de lingvoscipovo en iu ajn lingvo plaĉas al ili, potencigas ilin, donas al ili senson de mastrumado. Fakte ni jam scias ke sukcese lerni ion ajn liberas en niaj cerboj hormonon plezurigan, iomete same kiel la hormono liberita kiam ni amoras.”

Inter tiuj supraj linioj trovighas skizo pri alia granda celgrupo de Esperanto. Tie trovighas la kerno de speciala segmentado-metodo en merkatiko nomata vivostilo-celgrupoj. Kiel mi diris supre, probable ne estas nur unu celgrupo de Esperanto, estas dekoj au centoj. Kvasnak indikas al ni alian, potencan strategian vojon, kiu, en la manoj de lertaj publikrilatistoj au merkatistoj povos esti tre fruktodona, kaj plifortigi, poste, la bazan ideon ke Espernato estas facila, neutrala lingvo, kiu havas ankau moralan kialon, kiu iam, venontece, bone prezentighos en la konkurenco-spaco nomata morala agado.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-01-19 14:39
Se homo estas jam en agonia stadio sur morta lito, jam anime adiauxas la mondon kaj akceptas, ke nenio povos helpi al li, tiam cxiu provo estas senutila.

Simile okazas de jaroj kun UEA, se ili ne volas akcepti terapion, kuracilojn mem, cxiu agado, persvado estas senutila. Mi mem multe pri tiuj sxangxoj skribis, sed preskaux neniu ehxo, kvazaux ili estus certaj, ke la segxoj estas por ili garantiitaj ankaux se nenion faros.

En Kuba okazis farsa elekto, kiu nenion sxangxis, neniun rezulton ni ekspiris. Ni veturos dauxre en drosxko kiel tio okazis jam antaux 100 jaroj.Kun malnovaj personoj, precipe maljunaj oni ne povas atendi novajn metodoj da agado.

Unu ankoraux ekzistas ebleco, tuj kunvoki komision por ellabori novajn regulojn de elektado. Cxesu stultan ABC-XYZ systemon. Personoj kun plej multaj vocxoj eniras konstitucian elekton kaj plej taugxga persono prezentas sian programon kaj elektas siajn proksimajn helpantojn.
Por ne multe perdi la tempon oni devus urgxe pri tio pripensi kaj agi.

Krom tio oni devus kun plej talentaj strategistoj kaj tiuj ekzistas ellabori novan strategion de UEA agado.La strategiistoj estu publike proponataj kaj neniam flanke de UEA.

Jam nun vastigxas opinio, ke nenio helpos, ili diras laboru ekster la UEA, gxo mortos de si mem. Cxu estas tia via glora celo?! Levigxu kaj se vi ne povas, cxu volas donu postenon al pli juna!Cxu estas unue bezona Pariza Komunumo?!
esperanto
esperanto diras:
2011-01-19 17:55
Tute ne kredu, ke de tiuj homoj vi ricevos ehxon, au racian respondon au entute respondon. Ili ankau neniam malkashos al vi siajn sincerajn opiniojn pri la aferoj.

La mekanismo estas chiam la sama: Observante, kio estas skribita pri ili (char tiuj "korifeoj" ja estas kutime ege orgojlaj tipoj), ili vershajne spontane reagas post ofendigho kiam vi atakis ilin, poste ili silentos kaj ne plu respondos al vi, char ili ne eltenis la (vian cetere pravan) kritikon kaj vi farighis ilia malamiko. Tiu estas mia observo, au ech sperto.

La movado devus unue liberighi de tiuj tipoj, sed oni povas timi, ke samtipaj tipoj reproduktighas kaj volas akapari la samajn postenojn, kiujn havis la antaue forpelitaj au demisiintaj. Tio estas karakteriza por (pseudosignifighinta organizo kiel) UEA (kaj por multaj Landaj kaj Fakaj Asocioj, kiuj estas regataj de la samaj koterioj ekde jardekoj).

Ekzemple la aktuala estraro de UEA posedas la perfektajn kvalitojn por komplete detrui UEAn kaj la Eo-movadon.

limako
limako diras:
2011-01-21 12:32
Mi ege estimas oni kiu pretas fari la laboron de niaj organizaĵoj. Laŭ mia sperto, gvidi Esperantan organizaĵon estas tre malfacila, ĉar esperantistoj tute ne konsentas -- nek pri celoj nek pri peroj. Estas pli malfacila ol peli katojn. Estas kiel kune peli bradipon, hirundon, histrikon, erinacon, kaj limakon. La bradipo volas dormi. La hirundo jam estas for. La histriko ĵetas pinglojn ĉie. La erinaco fariĝas pilkon. Kaj la limako simple sekvas sian propran vojon kaj tute ne atentas la aliajn. Kion ajn vi faras kiel gvidanto levas ĥoruson de malfeliĉaj -- eĉ koleraj -- voĉoj. Nur se vi faras nenion, la plej malmultaj plendos.

Malhelpas, laŭ mi, bleki pri "tiuj homoj" kaj ĝeneraligi ke ili "estas kutime orgojlaj tipoj".

Mi konsentas ke ni bezonas pli "travideblan" organizaĵon, en kiu la demandoj kiujn alfrontas la gvidantoj estas diskonataj antaŭ ol oni diskutas ilin. Kaj la diskutoj pri tiuj demandoj okazu publike tiel, ke la membroj povas ekscii kion diras kaj faras la gvidantoj. Ni devas ĵeti lumon en la organizaĵon por ke la membroj eksciu kio okazas kaj povas partopreni.
esperanto
esperanto diras:
2011-01-21 14:27
Multaj Eo-asocioj kondutas kiel komunistaj partioj, kvazau ili havus ion por kashi au timi. Kaj kutime ili parolas kaj skribas nur rozkolore, tiel ke la membraro de tiuj asocioj estas trompataj konstante.
Lau mi tio okazas pro du kialoj:
a) Respondeculoj timas tro vere diri.
b) Respondecukloj estas ofte diletantoj.

La problemo estas, ke oni apenau havas alternativon, pro tio estas malfacile "forpeli tiujn homojn".

Bedaurinde neniu transprenas la respondecon por la propraj agoj (respektive mal-agoj) au la pasiveco, pro tio la mizero, shrumpo, indiferenteco ktp.

Mi provis lanchi sinceran diskuton en Svislando. Oni evitis ghin chiurimede kaj reagis krude. Do, mi perdis la intereson. Analogo okazas sur internacia nivelo, kie diversaj kulturoj kunpushighas, aldona problemo.

Sed mi timas, ke mi komencas regurdi, kion mi skribadis jam antaue.
edmundo
edmundo diras:
2011-01-21 15:48
Eble vi ne estas la ĝusta persono por fari tion. Povas esti, ke via stilo ne tute taŭgas.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-01-21 18:50
"sed ni ne povas adendi UEA cxesos ekzisti. Ni devus agi cxar jam estas 5 min. antaux la 12 !
Mi auxdis, ke Marc Fettes probable devus okupigxi pri nova strategio de UEA.
Mi skribis al li , volis scii cxu tio estas vero kiu kunagas en tiu grupo kaj kial ni nenion pri tio scias?
Bedauxrinde gxis hodiaux mi ricevis neniun respondon. Oni diras, silento estas ankaux respondo. Mi tamen estis edukita, ke cxiu kultura demando indas respondon.
Mi volis ankaux scii, kiu tiun grupon iniciatis kaj kial ne kunlaboras en gxi talentaj strategistoj, kiuj tamen ekzistas.
Mi opinias, ke , se tiu komisio estu fondita, tiam neniam de UEA; cxar tio jam estas blinda strato.
Krom la grupo certaj temoj devus esti vaste diskutataj.
Precipe , kiel mi jam kelkfoje menciis, grava estas ellabori novajn elektoregularon. De tio ni devos komenci, cxar rapide forflugos la tempo kaj denove ni devos surscenigi farson kaj fine ni denove nenion atingos.

Gxenerale mi miras, kial kelkaJ PERSONOJ MEM NE HAVAS IOM DA HONORO KAJ DIROS; "HEJ, MI MALJUNIGXIS KAJ PER MIA MALNOVA KONVINKO NE MULTE UTITAS, MI VOLAS LIBERVOLE DEMISII, DONI LOKON POR PLI JUNA...
esperanto
esperanto diras:
2011-01-21 22:02
Ankau mi memoras, ke mi neniam ricevis respondon de Fettes, kiam mi skribis al li. Kaj tio antau jaroj kiam mi skribis tre ghentile kaj fervore. Do, mi perdis la intereson.

Fettes estas unu el la (eterne) potencialaj kandidatoj por la UEA-prezidanteco. Pro pluraj kialoj mi opinias, ke li ne taugus por tiu posteno, despli ke li hezitis ghis nun akcepti ghin. Li povintus esti alternativo por Dasgupta, kiu eble eniras la historion de UEA kiel plej malbona prezidanto, sed shajne li maltrafis tiun shancon. Sed se Fettes esprimas la deziron farighi prezidanto de UEA, la Komitato probable instalos lin prezidanto. Tio estas la problemo. Do, UEA frontus novajn 3-6 jarojn da stagnado, char mi ne kredas, ke Fettes trovos la forton "antauenpushi la aferon".

Alia kandidato probable estos Amri Wandel, kiu celas kroni sian karieron per prezidanteco de UEA. Sed tio estus ech pli malbona opcio.

Do, ambau kandidatoj ne taugos. Se ili ne supertaksas sin mem, ili devus konscii pri tio. UEA devus havi tute alispecan estraron, nome realan estraron, kiu pretas transpreni respondecon kaj ne timus entrepreni realajn fortostrechojn por fari ion utilan por Eo.
Lu
Lu diras:
2011-01-21 15:47
Steven bele priskribas unu kernan problemon de la tradiciaj Esperanto-asocioj en sia komento: Laŭ li ili estas kiel aro de bradipo, hirundo, histriko, erinaco kaj limako. Ĉiu havas siajn proprajn bezonojn, ne ekzistas konsento pri komuna agado - sekve apenaŭ io okazas.

Mi emas konsenti. Ĉe UEA ekde 1947 neniu prezidanto sukcesis atingi signifan progreson por Esperanto. Plej verŝajne ne povas ekzisti la superhomo, kiu kapablas antaŭenmovi asocion kun tiom diversaj membroj, kun tiom diversaj opinioj.

Indas rigardi al la ekstera mondo. En la naturo ne ekzistas kuniĝoj de bradipo, hirundo, histriko, erinaco kaj limako - ili kuniĝas laŭ specoj. En la nacioj ne ekzistas nur unu ĝenerala asocio por ĉiuj parolantoj de iu lingvo, ekzistas amaso da unuopaj sendependaj asocioj - kaj ili ne membras ĉiuj en la sama tegmenta asocio. Simile en Esperantujo verŝajne estas saĝe, ke la hirundoj formas sian propran rondon kaj lasas la aliajn trankvile plu umi en la granda asoci'.