Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Mark Fettes sur unua loko en la elektoj de UEA

Mark Fettes sur unua loko en la elektoj de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-16 21:46
La unuan lokon en la elekto de B-komitatanoj de UEA atingis Mark Fettes, kiu origine kandidatis ankaŭ al posteno en la estraro de UEA, sed poste pro familiaj kialoj retiris sian kandidatiĝon. Por li voĉdonis du trionoj el la 1.550 individuaj membroj de UEA, kiuj sendis validan balotilon. La duan lokon atingis la nuna prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, kiu ricevis la subtenon de preskaŭ same multaj voĉdonintoj. La subteno de la individuaj membroj kredeble signifas, ke Probal Dasgupta plu estros la asocion ankaŭ post la Universala Kongreso en Kubo. Li estas la sola kandidato al la posteno de prezidanto.

La 1-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de ses Komitatanoj B por la periodo 2010-2013.  Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Rob Moerbeek, Piet Schuil, Francisco L. Veuthey kaj Atie van Zeist.  La stabo de la Centra Oficejo asistis la komisionon en la nombrado, kiu daŭris iom pli ol kvin horojn.

Balotilo estis sendita al 4.801 individuaj membroj, el kiuj voĉdonis 1.550, t.e. 32,3%.  Estis 1.527 validaj kaj 23 malvalidaj balotiloj. La  balot-aktiveco klare superis tiun de la antaŭa fojo en 2004, kiam 29,0% de la membroj voĉdonis, sed ĝi ne atingis la rekordon de 33,6% en 1998.

Kvanto de voĉoj en la B-elekto 2010Plej multe da voĉoj, 1.010, ricevis Mark Fettes. La aliaj kvin sukcesaj kandidatoj estis Probal Dasgupta (973), Barbara Pietrzak (876), Amri Wandel (820), José Antonio Vergara (816) kaj Wu Guojiang (732).

Ne elektitaj estis Petr Chrdle (653), Jukka Pietiläinen (613), Marija Belošević (529), Tomasz Chmielik (491), Paulo Branco (443), Josip Pleadin (309) kaj Johan Derks (282).

La Komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn. Por ĉiu komencita milo da membroj estas unu Komitatano B. Krome ĉiu landa kaj faka asocio, aliĝinta al UEA, rajtas nomumi Komitatanon A, se ĝi havas pli ol 100 membrojn. Aliaj asocioj nomumas observantojn, kiuj ne havas voĉdonrajton en la komitatkunsidoj.

Fine la Komitatanoj A kaj B rajtas alelekti Komitatanojn C, kies nombro ne rajtas esti pli ol la kvarono de tiu de la Komitatanoj A kaj B.

 

Gazetara komuniko de UEA. En la foto disponigita de UEA videblas Tobiasz Kaźmierski, Rob Moerbeek kaj Pasquale Zapelli.

 

 


arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2010-06-01 21:43
... kaj ne komprenas ke kolego Johan Derks ne elektighis. Ghuste li, kiu eble ech meritus la titolon de la plej aktiva komitatano de la lasta mandato. Stranga mondo.

amike
Istvan Ertl
mtfettes
mtfettes diras:
2010-06-03 11:44
Ankaŭ mi bedaŭras. Sed fakte la ordinaraj individuaj membroj apenau povas konstati, kiuj estas plej aktivaj aŭ efikaj en la Komitato. Mi supozas ke en la voĉdonado rolas ĝenerala konateco, seksa kaj geografia ekvilibro, kaj la deklaroj pri movadaj celoj - eble en tiu sinsekvo. Oni havas la kategorion de C-komitatanoj ĝuste pro tio, ke la Komitato mem povas pli bone pritaksi la efektivan kontribuon de homoj kiel Johano.

Mark
hectoralos
hectoralos diras:
2010-06-04 10:06
Mi samopinias. Ŝajnas al mi sensence suspekti pri misfaroj en la elektoprocezo, kiam aferoj estas facile alimaniere klarigeblaj. Estas konate, ke la esperantistaro ekzistas forta tendenco al manko de kritiko (kvankam ja ankaŭ ekstreme akraj kritikoj ekzistadas - kaj ni havas ekzemplojn en ĉi tiu rondo), do estis antaŭvidebla subteno de la reganta estraro. Cetere, tiu inklino de parto de la loĝantaro favori registarojn ekzistas ŝajne ĉie en la homaj socioj. Aliflanke en la konkreta kazo de Derks eventuale rolas lia iama demisio kiel sekretario de EEU. Sendepende de eventualaj opinioj pri la taŭgeco aŭ mal- de la ago, plej verŝajne parto de la jes-jesaj voĉdonantoj vidas en li eble iom konflikteman homon kaj preferas aliajn kandidatojn. Aliokaze mi ne povas klarigi al mi lian lastan lokon. Mi neniel celas per tio aserti, ke tio veras, sed provas trovi klarigojn pli naturajn al strangaj konspiraj teorioj. Krome, tiuj teorioj ŝajnas senbazaj pro la neglektinda pezo de B-komitatanoj kompare kun la A-, al kiuj aldonindas la elekteblaj C-. El ekstere, la tuta voĉdonprocezo ŝajnas demokrati-pantomimo. UEA estas federacio de asocioj, kie individuaj membroj praktike rajtas voĉdoni nur per abono aŭ malabono de la asocia miksaĵo de Pravda kaj Gardoturo. Sed, kiel dirite, vasta plimulto estas ege senkritika, do ne eblas multon timi ĉi-flanke.
javergara
javergara diras:
2010-06-04 19:11
Mi private menciis al Johan ke mi bedauras ke oni ne elektis lin. Lia serioza, persista esplorado (kaj proponado) pri eblaj manieroj modernigi kaj efikigi la procedurojn de la Komitato estas aprezinda kontribuo.

Lau mia impreso pri la membraro, mi opinias kun iom da maltrankvilo ke vershajne Mark (kaj Andy) pravas je tio ke la simpla konateco estas la chefa elektokriterio en iuj kazoj. Tio estas sufiche malkomforta kaj maltrankviliga por mi kiel elektito: mi tamen esperas ke la homoj taksis min sunteninda surbaze de la ideoj kaj stilo kiujn mi defendas au mem enkarnigas. Sed mi agnoskas ke eble iom da "populareco" helpis, kiel flanka rezulto de tio ke je granda peno por niafamilia bugheto (latinamerika) mi klopodis partopreni iujn UK-ojn en la lastaj jaroj pro fideleco al UEA...

Pri la fakto ke la Elekta Komisiono decidis faligi min el la proponata nomaro por la estraro elektota por 2010-2013, mi kompreneble komplete rifuzas la malice konspiran teorion lau kiu la ghenerala direktoro de UEA starus malantaukulise... Mi certas ke tute ne temas pri tio nek pri tio ke la instancoj de nia kompatinda Asocio funkcius kiel apenauaj marionetoj de iu Granda Frato chion decidanta. Neniel: mi certas ke la Elekta Komisiono laboris memstare kaj ghiaj membroj esploris la aferon.

Por tiu decido koncernanta min, kiun mi respektas, eble efikis konsideroj pri miaj apartaj personeca, labormetoda, generacia kaj ideologia trajtoj, tre probable sufiche malglataj al iuj, chu kiel unuopaj malagrablajhoj, chu kiel neeltenebla tuto ;o) Ne vere gravas.

Nu, mi timas ke unu el la diversaj aspektoj de nia profunda krizo ghuste kushas en la jam de longe falantaj prestigho kaj legitimeco de nia gvidantaro. Mi kredas ke urghas kolektive pripensi kiujn reformojn necesus enkonduki, ekz. en la elektosistemo kaj la funkciado de niaj gvidaj organoj. Tiel kiel la brila junulo Francesco Maurelli atentigis, la elektoj devus kiel eble plej baldau farebli per la reto. Alia interesa ideo estas malsamtempigi la alelektojn por la Komitato kaj la estraro, ktp.

Kune kun Mark, mi estas profunde konvinkita ke ni devas deinterne, per konstrua kaj kunlaborema kritika sinteno, peni reformi nian komunan hejmon UEA, por ke ghi estu kiel eble plej vigle kaj efike je la servo de la vibranta ideo Esperanto.

José Antonio Vergara
esperanto
esperanto diras:
2010-06-04 22:12
Kial bedauri? Kion Johan Derks povas fari, au kion alian li povus fari ol la aliaj? Nenion.

La problemo ech ne estas la unuopaj UEA-gvidantoj, kiuj lau la opinio de Vergara perdis la prestighon. Kiel montras la jhusaj elektoj de la B-komitatanoj, ili tute ne perdis prestighon, sed male estas elektitaj unuavice. Do mi ne komprenas la logikon de Vergara.

La problemo estas tute alia: nome la prestigho de UEA kiel asocio, kaj la statuso de la lingvo Esperanto (sed shajnas ke mi jam plurfoje skribis tion en tiu chi Libera Folio, sen ke iu ajn estus reaginta al tiu chi problemo). Fakte UEA produktas nenion valoran en Esperanto por la mondo. UEA akiros pli da prestigho nur, kiam ghi produktos ion (kulture) valoran en Esperanto.

Sed ankau la Civito kaj la plimulto de chiuj ceteraj Eo-organizoj produktas nenion valoran. Estas nur kelkaj personoj, kiuj sentas sin gravaj kaj palavradas iujn strangajhojn, en Libera Folio, en la diversaj retlistoj. 90% au pli de tiuj diskutoj oni povas ignori, char ili entenas nenion gravan.

Jughante lau la unuaj replikoj de Fettes en Libera Folio, mi devas konstati, ke ankau li havas nenion interesan/novan por diri. Lian blogon mi ne legis, pro tempoanko. Eble mi legos ghin.
esperanto
esperanto diras:
2010-06-01 22:13
Malofte mi ricevis tian shokon kiel hodiau post lego de tiu novajho, kiun mi ne kapablas kredi (sed ghi koincias kun mia antauvido, ke venkos la plej popularaj kandidatoj. Sed ke tio estas tiom drasta mi ne atendis).

Mi frenezighas...

Mi pensas ke venis la momento fondi novan UEAn. Mi kolektas alighojn...
esperantogo
esperantogo diras:
2010-06-01 22:46
Certe tio chi estas plenumigho de alia profetajho. Mi jam diris, ke Probal ne iros al C-komitataneco, sed trovos lokon jam nun en B-komitataneco. Jen tio estas farita.

La homo tre kontestata ech en propra lando aliulvole gvidos UEA-n dum pliaj tri jaroj.

Mi estas kontrolema, sed kion mi povas nun ? Estas malfacile koni la autentajn balotilojn. Jes, tute prave, tia estas la situacio en multaj reghimoj, ech en vere demokratiaj landoj.

La retroiro de UEA pli kaj pli farighas sekvenda regulo en la asocio.

Malantauen !
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-06-02 08:02
Kiel diras Silfer: "Sed ĉu entute indas opozicii elinterne?" Nu, se oni volas sukcesi opozicii elekstere, tiam onia idea bazo devas esti pli solida ol tiu kiun oni forlasas. Kutime oni atendus ke science bazita agado estas pli solida ol blinda fido, sed lingvistiko efektive estas eĉ pli malunueca ol la Esperantomovado. Tamen, ĝi estas tia interalie ĉar la Esperantistoj ne kuraĝas postuli al la lingvistoj ke ili faru sian laboron. Se ni prenus lingvistikon kaj ĝian evoluon serioze, niaj diskutoj povus temi pri pli multe ol la propra umbiliko. Nur se tia diskuto montriĝus pli facile farebla kadre de nova organizo -- indus pripensi ĝian fondon.
esperantogo
esperantogo diras:
2010-06-02 09:55
En Roterdamo 2008, kiam starighis la grupo por verki la novan laborplanon de UEA, tiam d-ro Jose Antonio VERGARA proponis sin por tiu laboro. Kiu sekvas la diskutojn en la komitata retlisto, tiuj rimarkas la grandan laboron de Johan DERKS por shanghoj ene de UEA. Jam en Roterdamo mi timis pri Jose. Kiam mi sekvas ankau la serioze grandan laboron de Johan, pliafoje mi timis. Kion ?

La kerno, kiu nun gvidas UEA-n chirkau jam 35 jarojn, tute ignoras la evoluon, kiel naturan leghon. Tiu kerno pensas, ke kio estas akceptata en 1975, tio plu estas centprocente tia ankau nun en 2010. Jen la kerno konscie au senkonscie dronas en troa konservemo/konservatismo, kiu ne nur blindigas ilin, sed forigis de ili la tutan kapon. Tial ili nur eliminas homojn, kiuj havas novajn ideojn vere bonegajn por antauen pushi la asocion. Kiam tiuj homoj estas eliminitaj, la shanghoj ne okazas, kaj sekve la asocio plurestas chiam sur la samaj piedoj. Estas vere bedaurinda por UEA.

Kara Jose, via laborego por la naskigho de la nova laborplano de UEA estas laudinda, sed la kerno vere gvidanta UEA-n ne ghin bezonas. Tial la danko al vi pro tiu granda laboro estas via forigo el la listo de kandidatoj por la estraraj postenoj.

Kaj vi, Johan DERKS, vishu viajn larmojn. Certe vi jam alkutimighas al tiaj malsukceoj. En 2004 vi estis la nura kandidato por la prezidanta segho en Esperanto Nederlands, sed vi ne elektighis. Tio estis vere kruela bato al vi. Nun UEA-posednatoj dankas vin pro viaj blankaj noktoj pasigitaj por fari gravajn proponojn por ke UEA adaptighu al la nova erao. Jes, ja ! vi kulpas pri tio, char la kerno vere gvidanta UEA-n nun ne tion bezonas. Nur homojn pensantajn per la kapo (forigita) de la kerno vere gvidanta UEA-n bezonas la kernuloj. Por eniri tiun kernon oni devas esti troe obeema kiel Probal DASGUPTA.

Antauen SEKVISMO en la politiko de nunaj UEA-gvidantoj. La asocio nur regresas. Estas tasko nia relevi ghin.
Kion faras ? Pripensinda afero !
jparzyszek
jparzyszek diras:
2010-06-02 12:23
UEA funkcias ne aparte bone, sed tamen funkcias. Fondi novan organizon facilas, sed ne facilas vivigadi gxin cxiutage kaj klarigadi al esperantistoj kaj al neesperantistoj kial E-movado malfortas!

Gratulon al 6 elekitaj komitatanoj. Kelkaj neelekitoj certe faras multon kaj spertas verdkampe, tamen se la individuaj membroj ne abundas, konforme al la nuna UEA-Statuto pli multaj B-kategorianoj ne elekteblas.

Gravas, ke elektante C-Komitatanojn oni ne forgesu pri la laborpretaj kaj laborkapablaj Homoj, kiuj ne elektigxis.

La rezultoj de la B-balotoj indiku la direkton de la nova Estraro. La individuaj membroj forte subtenis i.a. Vergara, kiu laux mia impreso estas unu el la plej produktivaj estaranoj ne nur en la lasta oficiperiodo ...

Tamen, kiel nemembro de UEA (kaj de aliaj E-organizoj) mi nur espriamas mian opinion.

amike
Dirk
Dirk diras:
2010-06-02 15:06
Vi, kiel nemembro de UEA, opinias: "ke elektante C-Komitatanojn oni ne forgesu pri la laborpretaj kaj laborkapablaj Homoj, kiuj ne elektigxis."

Mi, kiel membro de UEA, esperas ke la Komitato respektos la decidojn de la Individuaj Membroj kaj ne elektos kiel C-komitatanojn ĝuste tiujn, kiujn la membroj elektis ne. Alie la tuta elektado estus nura blufo.

Cetere, mi ne vidas proksiman rilaton inter laborpreteco kaj komitataneco. Aktivuloj aktivas certe ankaŭ ekster la komitato. (Fakte, ekster komitato ili havas pli da libera tempo.)
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-06-02 13:01
La segxoj de UEA jam estas bone adaptitaj, do por kio ilin sxangxi!
Oni miras, kial komunismo, cxu socialismo fiaskis. En mia patrujlando oni ecx gxis hodiaux opinias, ke; "La kapoj foiradis ocidenten kaj enlande restis pugoj".
Alie dirite foriradis fakuloj kaj specialistoj kaj restis postenuloj.

Mi tamen havas malgrandan esperon kaj samtempe peton ne pensu nur pri viaj segxoj, kies kruroj jam estas vurmitaj, sed pensu iom pri modernigigxo, se Esperanton vi volas disvastigi. Viaj metodoj ecx por afrika kontinento estas jam ne aktualaj kaj mirindaj!

Ne laboru laux malnovaj socialismaj principoj;
-kiu multe laboras, faras multajn erarojn
-kiu malmulte laboras, faras malmultajn erarojn
-kiu nenion laboras, faras neniun eraron, kaj
-kiu ne faras erarojn estos premiita!

esperantogo
esperantogo diras:
2010-06-02 14:48
Esperantoluna skribis : "Viaj metodoj ecx por afrika kontinento estas jam ne aktualaj kaj mirindaj!"

Certe, se oni nun demandis lin/shin diri pri kiuj metodoj temas, li/shi malfacile respondos. Mi mem ne scias, chu mi uzas iujn metodojn por labori por Afriko. Kion mi scias, tio estas, ke mi chiam raportas fidele pri tio kio okazas en Afriko kaj cetere en la tutmonda E-movado.

Jam estas for la erao, kiam oni diras, ke en Afriko estas junuloj, kiuj bezonas piedpilkon por disvastigi Esperanton. Kalkulu !

Kiam Hans BAKKER komencis la laborojn pri Afrika Agado en 1980, tieaj esperantistoj estis junaj, almenau 16-jaraj. Nun kiom aghaj ili estos ? Chu tiuj ne nun estas vere maturaj por gvidi proprajn aferojn ? Vizitu nek Beninon, nek Burundion, sed Togolandon, kaj vi vidos alian aspekton de Esperanto-movado. Certe antau kelkaj aferoj via busho restos fauke malfermita pro miro.

Certe vi legis pri fondigho de UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Bonvolu regule informighi pri ghi, kaj vi vidos, ke afrikaj esperantistoj vere ne chiam bezonas eksterafrikajn esperantistojn por zorgi pri siaj esperantaj aferoj.

jparzyszek
jparzyszek diras:
2010-06-02 16:30
Kara Afrika Amiko!

Dank' al Esperanto mi vizitis grandan mondon kaj sxajnas al mi ke ankaux al vi Esperanto (iome) helpis viitadi kaj grandajn urbojn kaj (ne nur) UK-ojn.

Bone, ke vi ne plu bezonas helpon de UEA kaj de tiaj homoj, kiel Hans Bakker, por esti plu aktiva en Esperantujo. Tamen memoru ke vi mem aktivis en la Asocio kaj kuninfluis ties evoluon.

La reguloj de demokratio en UEA eble ne perfektas, sed ili multe pli bonas ol ekzemple la reguloj en la iama Pola Popola Respubliko. Konante la plimulton de la UEA-oficistoj mi ne kuragxus sopozigadi ke ili falsigis la balotojn. La demokratio estas tia, ke venkas kutime ne nepre la plej bonaj, sed la plej popularaj kandidatoj (ekzdemple dimancxe en Islando).

Mi mem perdis la kredon, ke Esperanto-movado progresas kaj la deziron kunludi, tamen mi ne neas ke progresas la lingvoevoluo kaj la akitvecoj sendependaj (Libera Folio, Vinilkosmo, Varsovia Vento k.t.p.).

Akuzante UEA ni memoru ke multaj (ni) forlasinte gxin malfortigas gxin kaj materie kaj organize kaj varbocele, cxar gxi - havante mapli da membroj, havas malpli da argumentoj.

Tamen, kiel mi jam pli frue skribis, mi estas kontraux malfondado de UEA kaj fondado de novaj organizoj. Tio jam estis sensukcese eksperimentita.

Nia (Esperantuja) malforto dependas de malmultaj bonvoluloj, kiuj malofte sandirekte kune plugas komunajn sulkojn.

Kial simple, se eblas komplike? Mi ne scias, do mi ne profetas!
esperanto
esperanto diras:
2010-06-02 17:17
La rezulto de tiuj balotoj respegulas la groteskan triumfon de la malnova UEA-koterio.

Sed mi daure serchas klarigon kiel povis okazi, ke tiu koterio estis senprobleme reelektita, kvankam aperis tiom da kritiko kontrau tiuj kandidatoj. Mi ne kapablas trovi la klarigon. Chu nur pro la populareco de la nomoj de tiuj homoj ? Kial povis okazi, ke la plimulto de la membraro kvazau bloke vochdonis por tiu grupo de kandidatoj kaj neniu de la aliaj kandidatoj, kiuj ja sendube ne estas malpli kapablaj au inteligentaj ol la aliaj, havis ech ne la plej malgrandan shancon sukcesi en tiuj balotoj ?

Ekzemple Tomasz Chmielik esprimis sin ech por la prezidanteco de M. Fettes. Do, Chmielik pretis kunlabori kun Fettes en nova teamo. Lau tiu logiko Chmielik devus esti elektita, char li subtenis Fettes-on. Sed shajnas, ke en tiu UEA-movado regas komplete alitipa logiko (kiel en Eurovision Song Contest).

La ideo pri falsado de la rezulto flanke de tiuj, kiuj kalkulis la baloton ja aperas, sed mi neniel kredus au volus kredi al tiu ideo.

Cetere, se tiuj novaj B-komitatanoj estos elektitaj kiel estraranoj, mi pensas ke estus honeste, se ili rezignus pri sia B-komitataneco favore al la neelektitaj B-komitatanoj.
Johan_Derks
Johan_Derks diras:
2010-06-03 10:01
Kvankam mi ne kredas ke ekzistas iu 'koterio', kiel skribas Andreas Kuenzli, kaj ke mi bedauras, ke li uzas tiujn vortojn por kiuj li donas neniun seriozan argumenton, mi - kun li - serchas klarigon pri mia propra malgrasa rezulto.
Ni tenu unue, ke neniu estas riprochinda: la individuaj membroj decidis kaj tio estu respektata (s-ro Bindmann ech strange tial emas limigi la liberecon de la Komitato elekti C-komitatanojn lau ghia intenco: ekhavi ekspertojn inter si).
Sed por estontaj balotoj estus utile povi analizi la 'popularecon' de kandidatoj. En politikaj balotoj oni ja facile povas konstati ekzemple, ke en la kamparo konservemaj kandidatoj ghuas preferon kaj ne la maldekstrumaj. Sed en chi-tiu tutmonda baloto ni ech ne havas esplorsplitighon lau la landoj kie vochdonas la IM. Ne-respondebla tial estas la demando chu eble IM prefere vochdonas lau nacieco. Ne-respondebla estas ankau la influo de aliaj faktoroj kiel agho, profesio, bonfamo kiel verkemulo au kiel organizemulo kaj la ebla rilato de tiuj faktoroj kun personaj faktoroj de la elektanto.
Tiuj estas vershajne vanaj deziroj. Do nun alia, konkreta, afero:
De Jukka Pietiläinen venas la ideo ke estonte la balotoj por Estraro kaj Komitato ne okazu samjare, char tiel la nov-elektitaj komitatanoj (A kaj B) devas tuj post enpostenigho decidi pri elektado de nova Estraro. Ili devus havi unu jaron da funkciado jam antau ol povi fari ekvilibran elekton. Ili mem devus dum la antaua Universala Kongreso havi la eblecon kampanji por si mem kiel (A- kaj ?) B-kandidatoj. Tio donas rektan kontakton kun granda grupo de IM-oj. En septembro la elektoperiodo devus finighi, C-komitatanoj povus esti elektitaj en autuno (per interreto !) kaj tiel stabila komitato pretighas por elekti novan Estraron.
Chu bona ideo ?
Esperantst
Esperantst diras:
2010-06-04 00:31
Johan, ankaŭ mi forte bedaŭras ke vi ne elektiĝis kiel B-komitatano. Viaj ideoj estas bonaj kaj mi opinias ke vi estis inter la plej aktivaj komitatanoj en la lasta periodo. La ideo ke elektoj por estraro kaj la renovigo de komitato ne okazu en la sama jaro certe estas taŭga. Alternativo estus ankaŭ elektoj laŭ la usona sistemo do renovigi en ĉiu jaro trionon de la komitato. Fine mi alparolis en Bjalistoko ke oni ankaŭ povus pensi ĉu ne estas taŭge havi iun formon de UK-komitatanoj, do elekti homojn dum la UK (la koncernaj homoj povus fari prelegon komence de UK kaj la balotado povus okazi dum la lasta UK-tago. Tiel la partoprenantoj havus la eblecon vere koni la personon dum la UK. Temus pri plifortigo de la demokrata elemento ĉe UEA.

esperantogo
esperantogo diras:
2010-06-05 12:53
Mi chiam asertas, ke UEA-estraranoj estas pupoj, char iuj al ili diktas chion. Mi spertis tion dum miaj ses jartoj da estraraneco (1998-2004). Se tiam iu diktadis ion al mi, tiun mi konsideras membro de la koterio. De 2005 ghis 2007, intervenoj pri Afrika Agado montras klikon konsistantan el tri personoj, kaj kiuj konstante frapadis min.

Mi tiel trovas por mi mem membrojn de la koterio. Iam mi skribis, ke ankau Humphrey TONKIN estas unu el la potenculoj de UEA. Li tre milde kaj afable respondis, ke li konstante starigas chiam liston de farendajhoj por antauenigo de UEA, sed neniam enmiksighas en ghian politikon. Mi vere kredas lin. Eble oni shatus scii kiujn mi vidas membroj de la koterio.

Unu aferon mi unue menciu. Se vi volas havi bonan vizaghon antau la koterio, unue postulu de via dio, ke ghi igu vin richa, kaj tiam chiam donacu monon al UEA, jes amason, kiej faras Japanoj. Se monon vi ne havas estu ekstreme obeema al la koterio. Che tiu chi tute rolas nek inteligenteco, nek diligento, sed chefe richeco kaj/au troa obeemo ghis shafigho.

Jes, ne nur japanoj donas amason de mono, sed ankau alilandanoj. Oni tuj forigu afrikajn landojn, kaj ne min oni demandu kial. Nun bone, ni reiru al la koterianoj.

Se oni atente sekvas la evoluon de la financoj de UEA, oni rimarkos kiel mirakle malaperis granda parto de la chiujara deficito. Tio okazas, kiam Ans BAKKER ten Hagen estis estrarano de UEA pri financoj kaj administrado. Memorindas, ke en shia tempo revenis Osmo BULLER. Tiam Renato CORSETTI estis prezidanto de UEA. Dum estrara periodo de Ans CO elpensis la esprimon DESKRIBI por malaperigi la shuldon de Indighenaj Dialogoj. Por defendi tiun chi aferon, Renato CORSETTI povis nenion krom aliancighi kun Osmo por ke la tuta mondo ne malkovru la sekreton. Char Ans revenigis Osmon, shi tute ne povas forlasi lin, kaj chion faradis, ke oni diru, ke li estas bona. Por iomete kamufli la tutan sistemon, Ans malaperis je la okuloj de homoj, kiuj pensas, ke nur kiam oni estas estrarano oni havas la povon. Ne, tute ne, ech ekster ghi oni estas multe pli potenca, kaj tio okazas nun. Ni memoru Roterdamon 2008 : kiu tiam prezidis LKK-on ? Ni ne iru malproksimen ! En la komitata listo aperis vortoj pri agado en Kenjo, kaj oni amplifas la laboron, kiel oni siatempe faris, kiam oni translokis Afrikan oficejon de Togolando al Benino. La vortoj de la koterianoj estas tute alispecaj, char ilia celo estas cerbolavi naivulojn, kaj tiaj nun multas en UEA-medio.

Vere ekzistas koterio, kiun nun konsistigas homoj, plejparte ekster la estraro de UEA kaj kiuj chiam diktas chion al la estraro. Probal ne estas libera, nek Barbara. Legante iliajn vortojn au audante ilin, oni tuj komprenos, ke parolante pri UEA-afero tiel kiel volas la koterio, ili montras aron da vortoj ne chiam koheraj, sed alikampe ili agadas tute bone. UEA vere suferas de tio. Nun kion fari ?

Se tiu chi koterio ne forlasos UEA-n, tiu chi neniam tre bone funkcios. Nun kion fari por savi UEA-n ? Supraj vortoj povas gvidi nin.

Ni do bezonas iun tre richan, inteligentan, diligentan, kreeman, plibonigeman ktp, kiu kapablas doni amason de mono al UEA. Tiu chi homo devas donadi ege multe kaj samptempe eniros la koterion. La homo devas tre bone sidi unuafaze, blinde sekvante la veteranajn koterianojn por funde koni ilin. Nur poste, la homo, iom post iom, montru sian revolucian mienon. Lau mi, nur tiaj homoj povas savi UEA-n.

esperanto
esperanto diras:
2010-06-06 01:51
Kio jhus okazis pere de la elekto de la B-komitatanoj, povas esti konsiderita kiel nerekta konspiro, au speco de konservema pucho ene de la asocio, legitimita per la demokrata helpo de la membraro (se ne okazis falsado en la CO, kion mi ne volas kredi). La CO povas havi sole la intereson pri status quo, sed mi pensas, ke la CO estas chio alia ol felicha pri la okazintaj elektoj.

Vergara kaj Derks estas nur sensignifaj viktimoj, pri kiuj oni povas facile rezigni, char ili estas nur ghena balasto por UEA, char ili reprezentas iun emon pri iuj shanghoj, dum tiu konservema koterio ne deziras shanghojn. Vergara ricevis novan shancon kiel B-komitatano. Li eluzu tiun shancon. Persone Vergara havas mian plenan PERSONAN simpation.

Necesas emfazi, ke Osmo Buller estas honesta persono, krom Gregoire Maertens (kiun mi revidis en la Malferma Tago en nov. 08) la plej honesta en la tuta UEA, kaj li, Buller, neniam permesus al si ech nur etan ereton falsi ion ajn.

La nomoj de la koterio kaj subkoterioj de UEA estas konataj - ili regas UEAn ekde 1974, ech se nuntempe nur el la fono (char ili decidas chiujn gravajn demandojn en la komisionoj). Ili similas al la Ceausescu-koterio en Rumanio au al la Castro-reghimo en Kubo. Dum iuj klopodas enkonduki ian nostalgian kortego-historiografion au defendon de la komunismaj "atingoj", iuj aliaj pli kaj pli komencas svage konfesi siajn strategiajn erarojn de la pasinteco.
Do, UEA estas iusence hipnotizita de tiu koterio.
Nur kiam tiuj koterioj malaperos, ekzistos la shanco de shanghoj en UEA. Sed mi dubas, chu tiaj shanghoj okazas, despli ke tiuj koterioj reproduktighas. Ekde kiam iu tre interesa e-isto atentigis min pri tiu "hipotezo", ghi simple obsedas min. Oni bezonas shamanon por malobsedigi min pri tiu hipotezo, eble el Bashkirio.

esperantogo
esperantogo diras:
2010-06-06 12:37
Neniu homo estas nur bona au malbona. Tion chiuj ni scias. Tamen, homo, kiu faris eraron, sed ne volas rekoni tion, kaj anstatau mensogas por kashi la eraron, estas tute ne honesta.

Kara Andeas KUENZLY, se vi estus en nia medio, oni dirus al vi :"ne tiom sekvu la homon, se ne, voduo mortigos vin".

Kiu bone sekvas la iradon de la aferoj en UEA, tiuj scias kiel kaj kial naskighis la vorto DESKRIBI en la unua trimestro de 2006. La kunsido de la estraro de UEA en printempo 2006 scias multon pri tio. Ankau la koterio scias chion.

La malfaleciho de UEA estas en la manoj de tiu chi koterio :

1- Afrika oficejo en Benino
La koterio instalis ghin. Ghi ne plu funkcias. Anstatau rekoni tion publike, ili plu diras malverajn aferojn. Chu tio estas honesta konduto ?
Anstatau tion korekti, ili pluinformadas, ke la oficejo bone funkcias, kvankam ili tion scias. Chu tio estas honesta konduto ?

2- Alprunto al Indighenaj Dialogoj
Neniam la estraro 1998-2001 faris tiun alprunton, sed ghin faris Osmo BULLER. Tiu chi devas rekoni la eraron kaj peti pardonon, sed li neniam tion rekonas, kaj la koterio vere MENSOGAS, ke la estraro 1998-2001 faris la alprunton. Chu tio estas honesta konduto ?

3- Gianfranco POLERANI scias nenion pri la financoj de UEA.
Dum la UKo de Roterdamo en 2008 mi demandis la komitatan reviizanton pri la mono de Indighenaj Dialogoj. Li diris, ke li neniam audis pri tio. Mi demandas min kiel okazas la reviziado. Chu la reviziantoj nur faras amikan viziton al CO, nenion vere reviziante, kaj poste nur raportas ke chio estas en bona ordo ? Kion faras la financa komisiono. Certe ankau Helena FANTOM nenion scias pri tiuj aferoj. Chu Osmo BULLER tamen montras chiujn paperojn financajn al la reviziantoj, al la membroj de la financa komisiono ?
Mi scias, ke li kutime rifuzas montri tiajn aferojn, kiuj malkashos lian malhoneston, kiun Andreas ne konas.
Kiam Renato kaj Jean CODJO raportis, ke AO-Benino en ses monatoj dissendis pli da materialo al afrikanoj ol faris en ses jaroj AO-Togolando, mi petis, ke ili montru la liston de ricevantoj al la komitato. Osmo rifuzis al ili tion fari. Kial ? Simple char Jean kaj Renato havas nenion por montri, au ili montros ion, kion mi kontrolos kaj malkovros la veron pri la mensogo. Chu tia ago por kashi la veron estas honesta konduto ?

Chiuj jughu mem !
bkolker
bkolker diras:
2010-06-07 19:12
> Oni bezonas shamanon por malobsedigi min pri tiu hipotezo, eble el Bashkirio.

Mi travivis en Bashkirio 28 jarojn kaj povas atesti, ke shamanoj tie forestas kaj ecx principe ne povas enesti. Sed eble Andy, kiu neniam estis en Bashkirio, scias pli bone. :-)
esperanto
esperanto diras:
2010-06-07 21:10
Kara Boris - mi jam atendis vian respondon, kaj krom tio ricevis la konfirmon, ke vi sekvas la diskutojn en Lib. Folio... Tre bone.

Jes bedaurinde mi neniam sukcesis vojaghi ghis Bashkirio (kvankam mi certe volus - sed nun jam ne plu), sed ja en diversaj volgiaj respublikoj kaj en Siberio mi estis, kaj iomete okupighis pri shamanismo (kiel decas por historiisto pri orientaj landoj). Sed por scii, ke en Bashkirio ekzistas shamanismo au shamanoj, oni ech ne devis esti en Bashkirio. Mi ja ankau scias, ke en Norvegio ekzistas troloj, ech se mi neniam estis en Norvegio, kvankam iuj asertas, ke troloj ne plu ekzistas en Norvegio. Sama afero. Sed iuj esperantistoj ech malkovris, ke troloj ekzistas en Svislando kaj trovis unu - Andy Kuenzli.

Do, sherco. Kaj mi neniel volas min pravigi, chu mi scias au ne scias ion ajn. Se pri shamanismo en Basjkirio vi volas informighi, sufichas serchi en Google ekzemple lau la frapvortoj "Shamanism in Bashkiria" (diablo prenu - en la angla lingvo) au simile, kaj vi ricevos plurajn rezultojn, kiuj kondukos vin al la temo.

Shamanismo estis malpermesita kaj persekutata en Sovetunio. Pro tio ekssovetianoj ghenerale nenion scias pri tiuj fenomenoj.

Cetere la situacio de tiuj religioj, kiuj iom renaksighis post la fino de la komunismo, estas tre malfacila en nuntempa Ruslando, materie kaj morale, precipe char rusaj naciistoj kontraubatalas ilin, ekzemple en Mari El, kie oni detruas la sanktejojn de mari-anoj, kiuj estas ligitaj kun paganismo kaj shamanismo.

Simple necesas legi diversaj fakajn raportojn, kaj oni estas informita pri iu certa temo.
esperantogo
esperantogo diras:
2010-06-02 22:29
Jes, ni, esperantistoj, ja bezonas unu reprezentanton antau neesperantista popolo. Provoj por tio jam okazis, kaj finfine oni venis al la konkludo ke UEA de 1947 havus tiun chi rolon. Chiuj ni volas tion, sed kio okazas, tion chiuj jam kritikas.

Nunaj UEA-gvidantoj pensas, ke UEA estas ilia proprajho, kaj jen ili per ghi faras chion ajn, ech malutilante al aliaj esperantistoj. Se iu ne nun blinde sekvas la kernon nun UEA-n gvidantan, tiun la kernuloj chion faras por ekstermi el la asocio, ech el le Esperantujo, kiel Osmo BULLER tion deklaris pri mi en 2000, kiam mi tute kontrauis sian kontraustaron al Afrika Agado :"Ni faru chion ke tiu ulo ne havu estontecon en la esperanto-movado", deklaris Osmo pri mi. En tiaj cirkonstancoj, kion devas fari la premato ? Simple iri alian vojon, ankau kiu kondukas al Romo.

Kion celas ni esperantistoj ? Chu ne la disvastighon de Esperanto ? Kion celas UEA-membroj ? Certe la antaueniron de UEA, kaj certe la disvastighon de Esperanto. Kiam koterio akaparas UEA-n, farante nur tion kion ili volas, la asocio neniel povas progresi, kaj oni ja rajtas iri alian vojon por helpi al UEA. Fondo de novaj asocioj estas bonvena tiusence.

Nun UETA ekfunkcias en Afriko. Chion pri ghi faras afrikanoj mem. UETA estas kiel SAT, MAS, UETA kaj la Espepranta Civito, elementoj de Esperantujo. Kunlaboro de tiuj organizajhoj inter si ege progresigis chiun el ili kaj sekve ankau Esperantujon. Tamen io estas evitenda.

Tute ne decas, ke E-organizajhoj kontraulaboru alian. Tion mi abomenas. Ion alian mi trovas abomenenda, tio estas la konduto de Esperantistoj, kiuj chion faras por nigrigi aliajn pro la nura fakto, ke ili ne havas saman opinion pri afero.

UETA neniam volas esti tia organizo, kaj en ghi tiaj esperantistoj ne havos lokon. UETA kunlaboros kun chiuj kaj partoprenos en la interhelpado de tiuj organizajhoj, kio estas evoluiga por Esperantujo.

Kunlaboro vera vere necesas.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-06-03 07:57
Kiel mi jam skribis en miaj komentoj, mi bedauxras tre , ke ne estas signita granda reformo, granda sxangxo en la fudamenta agado de UEA. Malgrandan esperon mi tamen havas, ke novelektitaj, malnovaj gvidantoj pripesos kaj volos bonvole respekti multajn rimarkojn kaj kritikojn.

Mi multe kritikas, kio ne signifas, ke mi ne dezirus ekziston de UEA. Gxi estas nia historio kaj ni devas ,se nur estas eble gxin influi. Kompreneble la stagnado dauxris jam tro longe kaj sxangxo komencigxas unue en la kapo. Estas malfacile meti novajn meblojn en la cxambron, se malnovaj baras la lokon.

Pritraktu UEA al bakisto. Se li ne vendas siajn bulkojn devas pripensi kaj sercxi kialon. Aux ili ne bongustas, estas tro malgrandaj, malfresxaj aux tute multekostaj, cxar estas bakitaj neracie... eble li uzas ne efike reklamon?

Povas tamen esti, ke la bulkoj estas tiel bonaj, ke ili estas formangxata de propraj familianoj, do neniu profito, do mankas mono por modernigi, por reklami.

Al mi sxajnas, ke ni gxuste kuiras supon , kiu estas tiel bona, ke suficxas nur por ni mem. La agado de multaj kluboj montras tiun tendencon. Multaj "grandaj" gvidantoj auxtoritative opinias, ke nur ili havas patenton por agi , ke nur ili pravas. Aliaj kun novaj provoj, cxu proponoj estos sxtampitaj kiel stranguloj cxu perfiduloj. Gxuste tian staton mi konstatas en la lulilo de Esperanto en Pollando.Mi esperas, ke baldaux estos nova esrtaro de PEA, kun kiu oni povos DEMOKRATE kunlabori. Oni devus pripensi kiel kunigi diversajn grupojn en unu asocio (eble federative) por komenci komunan agadon por bono de Esperanto.

La samon mi dezirus, ke UEA povu sukcese kunlabori kaj kunligi cxiujn E-organizojn. Nur komune ni povos ion atingi kaj ne perdi bezonan energion kaj tempon por interbatali. Zamenhof certe , renaskita, estus malfelicxa kaj malkontenta pro tiu situacio.

Do karaj, ni ne kuiru nian supon nur por ni mem! Ni havas respondecon por venonta generacio! La vojoj povos esti diversaj, la celo la sama!
esperantogo
esperantogo diras:
2010-06-03 10:09
Kio okazas nun ene de UEA, tio montras, ke la nuna UEA tute ne taugas kiel tutmonda organizo de chiuj esperantistoj. Ghi nun aspektas kiel tutmonda klubo de iuj esperantistoj, kiujn chirkaus nur lojaluloj. Ilia agmaniero estas tute ne garanatias efikan funkciadon de UEA :
1- emfazi fondon de landaj asocioj ech nur unu ver membroj kaj aliaj surpaperaj
2- akcepti asocion kiel landan asocion al UEA alighintan, ech ne sciante, chu la asocio vere ekzistas
3- havi kernon en landoj, nur kun kiu rilati, char la kelkaj membroj estas obeemuloj, kaj samtempe pushi la aktivan alon en abismon de forgeso/formorto
4- Elimini tre bonajn homojn, kun la timi, ke ili iam povos ilin anstataui
5-ktp

Tutmonda organizo devas esti vere malferma al chiuj mondanoj. Ghi devas chiam serchi pacon inter la mondanoj kaj chiam starigi pacon inter ili. Ghi ne deva
esperantogo
esperantogo diras:
2010-06-03 10:13
Pardonu !
La supra teksto estas malneto, kiu pro mia nebona scio pri uzado de komputilo, foriris de mi. Ignoru ghin. Mi petas de la redakcio tuj forigi ghin. Baldau mi sendos la veran tekston.
esperanto
esperanto diras:
2010-06-03 12:08
La kritikon de la "opozicio" tiu koterio tutcerte ignoros, despli ke ili havas kialon por tio, char ili estis demokrate kaj triumfe reelektitaj, kaj elshaltitaj estas chiuj kritikaj vochoj (tiu memorigas la praktikon en totalismaj shtatoj. La iama kritiko de Zelazny pri stalinismo en UEA vershajne farighas vera. Sed shajnas al mi, ke pli temas pri fenomeno, ke simple regas fortega lojaleco flanke de la membraro al tiu grupo de gvidantoj, kiuj jam gvidas UEAn, kies nomoj estas al chiu infano konata kaj kiu garantias la senkompromisan defendon de la pracelismo kaj finvenkismo (chi tiun trajton de la UEA-delegitaro mi jam rimarkis pere de du enketoj, kiujn mi faris inter la delegitaro). Do, tiu balotanta amaso, kiu estas samtempe la reala premgrupo por Esperanto, evidente vochdonas nur por tiuj kandidatoj, kies nomoj estas al ili bone konataj, kaj al kiuj ili fidas, ke ili ne "perfidas" la principojn de Eo, dum iun riskon vochdoni por aliaj kandidatoj, kiuj estas iom kritikaj, ili ne volas fari. Tion oni povus nomi ankau pragmatismo, char diablo scias, kion tiuj "riskaj" kandidatoj kapablas kaj ne kapablas.

Sed kion pensas la ceteraj - chu indiferentaj? - 3274 membroj, kiuj ne vochdonis ?, kaj krom tio nur 4801 (kotizantaj) membroj ricevis la balotilon, sed UEA havas chirkau 5800 IM.).

Kaj la nuna reganta koterio havas la fortan apogon de la koterio, kiu regas UEAn ekde 1974. Vi ja legis la Estraran Raporton, en kiu aperis nur fanafaronajhoj senkritikaj (krom eta aludo far Vergara - sed tiu sama Vergara estis nun eliminita de la Elekta Komisiono kaj lau mi li estas sufiche seniluziigita). Kaj en la retlisto de la Komitato, kiu ekstagnis la 27an de majo, ech unu komitatano ne diskutis la aferon de la B-komitatanoj au komentis la rezulton de la baloto.

Sed vershajne post tri jaroj alvenos la fino de tiu koterio. Sed kio poste? Iu inteligenta observanto klarigis al mi, ke la samtipa koterio reproduktighos, kaj mi emas kredi al li.

Kial Derks aperis che la fino de tiu listo, ne estas klare. Io ne devis esti tute koshera kun tiu kandidato. Lau mi li devas eltiri la konsekvencojn el sia fiasko.
mtfettes
mtfettes diras:
2010-06-03 12:05
Mi komprenas la malkontenton esprimitan de pluraj pri la nuna stato de UEA, kaj mi grandparte dividas ĝin.

Sed laŭ mi estas tute senutile revi pri fondo de nova asocio - kaj ĉar senutile, ankaŭ malutile.

Ankaŭ kalumnioj pri malhonesteco, manipulado, kaj simile estas malutilaj. Evidente ekzistas profundaj fendoj personaj, ideaj, strategiaj kaj tiel plu. Sed ni provu ne lasi la sentojn de amaro, frustriĝo, ofendiĝo ktp regi la manieron esprimi niajn kritikojn, aŭ peli nin al troa personigo de la analizoj.

Mi devidis reveni en la Komitaton, ĉar mi ne pretas rezigni pri la ebleco de deinterna reformado. Pro personaj cirkonstancoj mi ne povis akcepti kandidatigon al la estraro ĉi-foje, sed mi faros ĉion eblan por mobilizi la Komitaton por pozitivaj ŝanĝoj.

Tamen pri la malutilaj flankoj de la kritiko, kiel mi indikis ĉi-supre, mi nepre ne okupos min. La vivo estas tro mallonga por tio.

Mark

Postskribe: Mi komencis blogon ĉe Ipernity por marki mian rekomitaniĝon: http://www.ipernity.com/blog/56240/home. Mi uzos ĝin por diskonigi miajn ideojn pri la nuno kaj estonteco de la Asocio. Viaj vizitoj kaj komentoj estos bonvenaj!
esperanto
esperanto diras:
2010-06-03 12:42
KION ONI ATENDAS DE TIUJ ELEKTITAJ KANDIDATOJ NE ESTAS MEMKONTENTECO, FORMALECO, SIDADO, PROPAGANDO, LIPAJ KONFESOJ KAJ RECIPROKA FLATACHADO, SED REALAJ NOVAJ ATINGOJ POR ESPERANTO. SHAJNAS KE AL TIO ILI NE ESTAS KAPABLAJ, SED ILI DEZIRAS ESTI ELEKTITAJ KUN LA CHEFA CELO POR KONTENTIGI SIAJN PERSONAJN DEZIROJN (char alikaze ili nun estus rezignintaj pri rekandidatigho).

Fettes povas malignori "malutilajn flankojn de la kritiko" kiom ajn longe li volas, lia sinteno indikas certan indiferentecon pri la esencaj demandoj, kiujn UEA devos solvi en la venontaj jaroj. Kaj tio havas nenion komunan kun tio, chu la vivo estas longa au mallonga. La solvendaj problemoj ja ne dependas de tio chu Fettes vivas longe au mallonge (espereble li vivu longe).

Kiel jam ofte dirite en tiu chi forumo, la kernaj problemoj de Esperanto situas en ghia statuso kiel planlingvo, nenie kaj de neniu oficiale agnoskita. El tiu konstelacio oni devas tiri la konsekvencojn. Daurigi kiel ghis nun havas neniun sencon kaj tutcerte kondukos rekte en la abismon. La carlevara jaro 2045 rapide alproksimighas. Chu tiu koterio iam ajn konfesos la erarojn, kiujn ili faris? Eble. Jam Tonkin konfesis, ke kun M'Bow oni vetis je la malghusta chevalo, se mi bone komprenas. Jen vidu, la konfesado komencighas. Relegu la huraajn raportojn pri tiu M'Bow (kiu trompis la esperantistojn) en la 70-80aj jaroj.

Fondi novan asocion estas praktike nereala ideo, kvankam la ideo estis esprimita. En tio la CO devus ludi la centran rolon. Konkrete: La CO devus rezigni pri la nuna estraro, komitato ktp. kaj transiri al la nova flanko. Sen CO UEA estus nenio (nur restus la membraro - chu ghi ribelus?). Mi kredas, ke tio estas prakike nereale ideo, tamen teorie ebla, char oni ne konas la opinion de la ceteraj 2000 membroj, kiuj ne partoprenis en tiu baloto.

Chu en Kubo malgranda grupo de komitatanoj simple kapjese kaj senkritike konfirmos la volon de la Elekta Komisiono?

Chu Fettes povus/pretus kontraustari tion ? Kiun influon Fettes vere havas en UEA ? Tion mi shatus scii. Certe li havas la apogon de la malnova koterio, sed chu tio solvus la problemojn ?

Kiel dirite che la komenco de chi tiu mesagho kaj mi ripetas ghin: ESENCAS NUR CHU EN LA VENONTAJ JAROJ POVOS ESTI FARITAJ NOVAJ SUBSTANCAJ ATINGOJ POR ESPERANTO AU CHU CHIO RESTAS CHE LA MALNOVA SITUACIO ? Chiuj aliaj demandoj estas komplete duarangaj. Kaj la novan estraron/komitataon oni mezuros lau tiu kriterio. Se novaj atingoj mankos, la kritiko post tri jaroj estos despli katastrofe detruaj, chu kun au sen la saghaj konsideroj de Fettes en sia blogo.

Jen tiel kaj ne aliel statas la aferoj.
esperanto
esperanto diras:
2010-06-03 12:55
Pri la supre menciita cifero:

En la jaro 2009 Universala Esperanto-Asocio havis 5713 individuajn membrojn (IM)

Balotilo estis sendita al 4801 individuaj membroj, el kiuj voĉdonis 1550. (Do dekomence ekskluditaj el la baloto estis 912 membroj, char ili ne pagis la kotizon).

Do mem kalkulu la diferencon. Sed mi helpu al vi: 4163 individuaj membroj NE partoprenis la baloton.

Eltiru mem la konsekvencojn el tio. La nova estraro(komitato de UEA devus serioze okupighi pri tiu cifero - sed en la komitata retlisto oni legas ech ne 1 vorton au frazon pri tio.

esperantogo
esperantogo diras:
2010-06-03 17:54
Kio okazas nun ene de UEA, tio montras, ke la nuna UEA tute ne taugas kiel tutmonda organizo de chiuj esperantistoj. Ghi nun

aspektas kiel tutmonda klubo de iuj esperantistoj, kiujn chirkaus preskau nur lojaluloj. Ilia agmaniero tute ne garanatias efikan

funkciadon de UEA :
1- emfazi fondon de landaj asocioj ech se ghi havas nur unu veran membron kaj aliaj surpaperaj
2- akcepti asocion kiel landan asocion al UEA alighintan, ech ne sciante, chu la asocio vere ekzistas
3- havi kernon en landoj, nur kun kiu rilati, char la kelkaj membroj estas obeemuloj, kaj samtempe pushi la aktivan alon en abismon

de forgeso/formorto
4- Elimini tre bonajn homojn, kun la timo, ke ili iam povos ilin anstataui
5-ktp

Tipa faro organizaghas kontrau mi fare de UEA-gvidantoj. Vidu tion kio pri mi aperis en numero de KONSCIU. La periodajho mencias

kiel nunaj UEA-gvidantoj traktas min de 2005 (lasta trimestro) ghis nun :

- eksigo de la afrika komisiono
- eksigo de la afrika oficejo
- barado de la vojo al liaj mesaghoj en retlistoj de UEA (landa agado, ktp)
- Konfisko de mono lia en CO
- Blokado de liaj kontoj che UEA
- eksigo de chefdelegiteco
- kampanjo kontrau li che esperantistoj
- Ribeligo de afrikaj esperantistoj kontrau li
- Filtrado de liaj mesaghoj che la listo UEA-membroj
- ktp
- kaj laste barado de la vojo al liaj mesaghoj en la komitata listo, kaj ankau che subkomitatoj ( landa agado, financoj, edukado,

ktp).

Chu penseblas, ke gvidantoj de organizo, kiu konsideras sin vere tutmonda povas tiel agi kontrau membroj ? Ne, tiajn homojn mi

neniam trovas che la kapo ech de kampara klubo. Vere UEA suferas en la manoj de tiaj homoj, kaj necesas forpushi ilin por doni al

UEA ties rolon de 1947.

Tutmonda organizo devas esti vere malferma al chiuj mondanoj. Ghi devas chiam serchi pacon inter la mondanoj kaj chiam starigi

pacon inter ili. Ghi ne devas torpedi agadon de aliaj organizajhoj, chiam klopodante hisi sin super chiujn ech tiujn chi surtretante. Legu che http://unuighotogolandaporesperanto.jimdo.com/[…]/ por ion noti.

Reformoj necesas, sed la nunaj gvidantoj tute ne povas ion fari. Ili estu for de la scenejo
  

jparzyszek
jparzyszek diras:
2010-06-03 20:33
Mi legis la komunikon de UTE (cxu estas tiel?) kaj la blogon de Marko.

Ni cxiuj - tiuj kiuj esprimas niajn opiniojn - konsentas, ke UEA estas en profunda krizo. El la nuna jara raporto de la UEA-Estraro legebblas simila konkludo. Kion fari?

Kutime por sxangxi ion, oni une analizas la nunan staton. Ne nur konstatante kiel estas, sed ankaux provante respondi: kial estas tiel?
En preparado de novaj entrepren/riparplanoj kutime oni komencas per SWOT -analizo (fortoj, malfortoj, eblecoj/sxancoj kaj dangxeroj).

Mi ne faros detalan nalizon tie-cxi, sed certe tia analizo farendas de la gvidantaro (de UEA aux de iu alternativa organizo).

La unua grava problemo - laux mi - estas tio, kion menciis GBEGLO Koffi - la movado (kaj ni) maljunigxis. Ne nur genaracie sed ankaux idee.

Dua problemo - UEA kaj aliaj E-organizoj ne allogas (multajn) novajan, talentaj membrojn - aktivulojn. Kaj la malnovaj malpli aktivas (aux ofte fugxas).

Tria problemo: amatoreco, en malbona senco de la vorto, kio signifas falon de la niveloj de: arangxoj (la kongresoj iom pli bonas, se la lokaj organizantoj trovos financajn kaj programajn subtenantoj, ne dank' al UEA), la (UEA) eldonajxoj malmultas, postrestas teknike (vidu ek-ze la kajeron post la pasintjara Esperantologia konferenco), la Revuo tute neinteresas (suficxas kompari la nuntmepajn numerojn kun tiuj el la jaroj 50-aj, 60-aj eux ecx kun la numeroj redakitaj de Ertl kaj de Fettes)
  
Kvara problemo - malforto organiza/teknika kaj financa - ek-ze la CO-stabo antaux 25 jaroj estis preskaux duoblo de la nuntempa)

Kvina problemo - sxajne la plej grava - manko de realisma, realigata iom-post-iome plano. Ne suficxas eldoni/lancxi la brosxureton/ideon "Kiu faru kion". Gravas realigado de la plano, pri kio konscias kaj la realigantoj kaj la "konsumantoj". Kaj se plano ne realigeblas, nepras la aktuatigado.

Kitiki facilas, sed malfacilas reformi, cxar bezonatas:
1. Realisma reformoplano.
2. Konvinko de la publiko (vocxdonantoj).
3. Kolekto de fortoj/homoj/mono.
4. Transpreno de la povo kaj de la respondeco.
5. Fortoj/rimedoj/homoj/konvinko/pacienco por realigado.
6. Iom-post-ioma realigado de la plano.
7. Akcepto de la sxangxoj.

Se la sxangxoj ne donas pozitivan rezulton aux ne estos akceptitaj de la publiko, oni (la proponanto/la publiko/ la movado) - do cxiuj - perdas kelkajn jaroj, cxar en la sekvaj balotoj "la reformuloj" perdas kaj se ili perdos oni (UEA< E-Movado, ni) perdas kelkjaran distancon al la mondo kaj la volon reformi...

Pro tio kelkaj, kiel mi, preferas ne riski reformadon, forlasante la agadon. Kaj -bedaurinde - mi ne estas en tia sinteno: sola,sola,so-o-o-la
Esperantst
Esperantst diras:
2010-06-04 00:48
Mi opinias ke ne aŭtomate oni povas diri ke ŝanĝo nur povas okazi de interne. La ekonomiaj teorioj eĉ dirus la kontraŭon (ankaŭ en la historio estas malmultaj ekzemploj pri internaj ŝanĝoj sen ekstera premo). Samtempe mi ne vidas la aŭtomatismon ke estas senutile revi pri fondo de nova asocio aŭ diri ke tio estus malutile. Konkurenco baze ne estas malbona afero. Oni devas klare analizi la situacion kaj pensi pri la verŝajno ke renovigo povas okazi. Se oni venas al la konkludo ke tia renovigo sen ekstera premo ne povas okazi, oni tute legitime povas pensi pri la fondo de nova asocio. Inverse la "malbona" situacio ankoraŭ povas daŭri ankoraŭ 6, 9, 12 aŭ eĉ 30 jarojn.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-06-04 09:00
Ĉu konkurenco estas bona aŭ malbona ideo, iom dependas de la konkurantoj. Ĝenerale oni bonvenigas konkurencon inter komercaj firmaoj, ĉar tiel la konsumantoj ricevas la plej bonan varon je plej malalta prezo. Sed oni ne bonvenigas konkurencon inter laboristaj aŭ mastraj sindikatoj, ĉar tio nur komplikas la labormerkaton, favore al neniu.
mtfettes
mtfettes diras:
2010-06-04 17:56
Jes, kompreneble oni devas teni tiun eblecon en rezervo - mi tute ne dirus, ke neniam indas rezigni pri shanghoj favore al io tute nova. Sed deinterna reformo estas ghenerale preferinda, kiam temas pri volontulaj asocioj, pro la granda emocia signifo kiu ofte ligighas al la asocio kaj konsistigas specon de kapitalo malfacile rehavigeblan. Tiel certe estas, se temas pri UEA.
esperantogo
esperantogo diras:
2010-06-04 21:22
Afrikaj esperantistoj vere dezirantaj la progreson de Esperanto en Afriko vidas klare la rolon de UEA-gvdiantoj en Afrika Agado. Estas klare, ke kiuj malpermesas al afrikanoj kunlabori kun aliaj afrikanoj, tiuj neniam volas bonon de Afriko. Tiu chi kontinento bezonas veran unuighon sur chiuj kampoj de homagado, kiel estas ankau sur aliaj kontinentoj, chu ne ?

Nun la tutmondigho de chio postulas, ke Esperanto havu certan pozicion ankau en Afriko. Kiam UEA-gvidantoj tiel dividas afrikajn esperantistojn, neniam progresos Esperanto sur la kontiento, kaj la konsekvencoj pezos ne nur sur Afrikan Agadon sed sur la tutan Esperantujon. Afrikanoj decidas helpi al Esperantujo. Tial ili rompas kun la anktivan kutimon DIVIDI POR REGI. naskighis UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko).

Afrikaj esperantistoj vere konsciaj pri sia esperantiecao afrika jam deklaris, ke UETA estas unu elemento en Esperantujo apud la aliaj elementoj SAT, UEA, la Esperanta Civito kaj MAS. Ni nomu ghin cheneron en la tuta cheno. Kiam malbonstatas unu chenero, suferas la tuta cheno. Tial chiu chenero luktu ne nur por si, sed ankau por la aliaj cheneroj, ke la tuta cheno fartu bone. Tiel UETA shatas labori.

La tradicio montras, ke, kiam naskighas E-organizajho, UEA-gvidantoj panikas. Tiel ili kondutis en 1921 che la fondigho de SAT. Tiel estis ankau che la apero de la Esperanta Civito en 2000-2001. Afrikaj esperantistoj tute ne atentas la reagojn de jam ekzistantj E-tendentoj pri la naskigho de UETA. Tamen jam notindas la subteno de la Esperanta Civito kaj de MAS (Monda Asempleo Socio). Char en kapo de UEA-gvidantoj brulegas fajrego kontrau kelkaj afrikaj esperantistoj ankau kiuj kontribuas en la fondo de UETA, jen ghis nun ili silentas pri la ekzisto de la nova organizo. Ni esperas, ke tio ne estu signo de kasha kampanjo kontrau la nova organizo, kiu ege helpas en la enradikigho de Esperanto en Afriko, kaj tiel kontribuos en la fortikigo de chiuj E-organizajhoj en Afrika Agado.

Ni, esperantistoj, laboru man-en-mane por progresigi Esperanton.
esperanto
esperanto diras:
2010-06-05 12:27
Post la publikigo de la rezulto de la elektoj de la B-komitatanoj regas kompleta silento en la retlisto de la komitato. La plej lasta mesagho datas de la 27a de majo kaj venis de Istvan Ertl.

Chu tio estas normala ?

Vershajne jes, char la Elekta Komisiono atingis la deziritajn rezultojn - komento evidente estas superflua. Kial perdi sian tempon por prikomenti ion ajn ?

Sed ech gratulo flanke de iu ajn en tiu komitata retlisto mankas. Hontinde. Chi tiuj komitatanoj ech ne konas decan konduton.
esperantogo
esperantogo diras:
2010-06-05 13:01
Kiuj vere analizas la farojn/vortojn de UEA-gvidantoj por konkludi ion pozitivan por la asocio, tiujn UEA-gvidantojn eliminas. Neniu komitatano volas, ke la sorto de Jose VERGARA, Johan DERKS trafu ilin. Ho jes, mi forgesas min mem : mia kazo estas tro malbona, ke oni ne menciu ghin.

Kion povas tiaj homoj por UEA ? Chu ne nur sinkigi ghin kiel tio okazas nun ?
Venu la homo richa, inteligenta, diligenta, kreama...
esperantogo
esperantogo diras:
2010-06-05 13:39
Unuigho Togolanda por Esperanto korespondis kun Probal pri ties konduto al la reprezentanto de UTE en la komitato de UEA. La tuta korespondado aperas che
http://www.ipernity.com/blog/155244/254929
esperanto
esperanto diras:
2010-06-08 15:30
Mi legis tion
http://www.ipernity.com/home/56240

Chi tio estas chio ?
Ech pli teda palavrado ol chio cetera kion mi legis.

Ekzemple en Spegulo ni produktas la multoblon de tiu kvanto kaj kvalito, publicistike, historiogafie, kritike-recenze kaj intelekte ghenerale, 4-foje jare sur 64 paghoj. Kial Fettes ne publikigas siajn artikolojn en Spegulo, sed anstatau tio en tiuj superfluaj blogoj, en kiuj iuj "debatantoj" donas banalajn respondojn, kaj kie Korjhenkov intervenas por defendi sin kontrau kritiko pri rusoj kaj Ruslando ?

Potjomkinaj vilaghoj cetere estas la ghusta pritakso cetere ankau por la Manifesto de Prago.

Se Fettes daurigos en tiu kutima maniero nur palavradi chirkau la kacho, li lau mi taugos nek kiel komitatano, nek kiel estrarano, nek kiel prezidanto de UEA, kiu volus ion shanghi.

Kie restis lia suko, kiun li vershis al la publiko kiam li estis redaktoro de Esperanto ? Tiuj artikoloj estis legindaj (en la tiama tempo). La hodiaua akademieca palavrado estas nur endormiga kaj neutiligebla malklara sauco.

Se Fettes volus alporti ian veran utilon, li prezentu unue ampleksan science farite analizon pri la stato de Esperanto, de la Eo-movado kaj de UEA, kaj alternativan Strategian Laborplanon. Sed chu li volas kaj kapablas tion fari estas alia demando. Mi dubas. Antau ol kredi ion ajn mi volus unue vidi enhavan substancon.

La chefa problemo de Fettes estas, ke li estas iusence hipnozita de tiu malnova koterio, en kies ungoj UEA kaj granda parto de la Eo-movado daure trovighas, kaj kiel lakeo de tiu koterio li ne sukcesas emancipighi. Vot i vsjo.

Virkoko
Virkoko diras:
2010-06-08 18:26
Mi shatas polemikon, ech kiam la partprenantoj troigas au mesogetas. Mi ne shatas kalumnion kaj
Virkoko
Virkoko diras:
2010-06-08 19:03
Pardonon, mi sendis malkompletan komenton. Nova klopodo:
En la polemiko pri UEA abundas insultoj (koterio, lakeo ktp) kaj kalumnioj/aludoj (ekz. pri fraudo dum la elektado de komitatanoj). Chu la komentintoj kiuj insultas kaj kalumnias, savu UEA-n au fondu novan asocion? Nu, ili provu. Ni baldau vidus kiel ili kverelas, insultas, kalumnias inter si. Imagu la damaghon!
Laudindaj estas la kontribuoj de Derks kaj Fettes.
esperanto
esperanto diras:
2010-06-08 21:28
La celo ne estas kalumnii iun ajn au ion ajn, sed provi nomi la aferojn lau ties nomo. En tio oni devas utiligi certajn vortojn, kiuj ne povas plachi al chiuj. Koterio kaj lakeo estas nocioj kiel pano kaj pomo. Imagu se oni nomus sam. X pano kaj sam. Y pomo au okulo kaj orelo - kiuj estus la reagoj kaj komentoj ?

Por rompi la glacion, stagnadon kaj reakcion en UEA necesus vasta, libera kaj honesta diskuto.
Lau mi la preteco por tiu diskuto ne ekzistas. Post chia kritiko sekvas nova rigidigho kaj reakcio. Kaj tiuj, kiuj ne vidas sencon en la nuna formo de UEA, jam delonge rezignis pri ghi.

La Elekta Komisiono atingis sian celon - do kial daurigi la diskuton ? La komitato povas nun ripozi kaj dormi ghis Havano. Se en Havano la kvorumo estos atingita, malgranda grupo de komitatanoj decidos la aferojn - kaj jen chio. La t.n. "opozicio", kiun oni treege malshatas, "char ghi detruas la sanktan harmonion kaj nian karan movadon", havas nul rektan influon. Do bone, ne gravas.



 
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-06-09 08:23
 Kritiko ofte ne estas agrabla. Gxi povas esti kiel pilolo, ofte amara, sed helpema.
Se mi kritikas, tio signifas, ke la objekto cxu afero estas por mi grava, kara kaj ne egala.Mi , do volonte dezirus gxin sxangxi, gvidi sur gxustan vojon laux mia vidpunkto. Cxu mi pravas aux ne tion oni devas konstati per aliaj opinioj, per diskutoj, de kompetentaj personoj, ecx de scienca esploro, statistiko....

Estas tamen kritikoj konstruaj , malicaj kaj ankaux detruaj.Tamen, en cxiu kritiko oni trovas iom da vero, da racio, da pravo.
Kritiko ofte ne estas por aliaj agrabla, sed povas esti saviga. Certe vi konsentos kun mi, ke estas pli bone auxdi veron ol falsan lauxdon.
Pli bona estas bona kritiko ol indiferenteco!

Ju pli rapide oni komencos ripari la domon des pli gxi estas malmultekosta kaj pli facile savema. Ju pli longe ni atendas,des pli povas gvidi al tuta ruino.

La nuna stato de UEA estas jam preskaux en tiu antauxlasta stato. Do, estas demando cxu oni dauxre volas esti indiferenta? Cxu tamen ni volas gxin savi?

Se jes, tiam ni ne plu atendu, nur almenaux arangxu konferencon por unue
 - konstati la nunan staton
 - analizi la strukturojn
 - prilabori programon de UEA kaj nepre fiksi nove "neutralecon"
 - fiksi agadkampon de UEA
 - tralabori elektopraktikojn (simpligi kaj pli komprene por cxiu)
 - totale renovigo de agdo kun medioj...
 - .......
Estus multaj aferoj por unue diskuti kio certe estus pli utila ol UEA kongreso. Unue oni povus arangxi plebisciton por analizi opiniojn de la popolo.

Ni faras grandan servon al kontrauxuloj, se ni dauxre reagas kvazaux cxio estus en ordo. La mondo sxangxigxas dauxre kaj ni staras kaj atendas eble okazos iu miraklo.

Ni devas agi ankaux politike. Laboro kun civitanoj estas politiko! Kiam prezidanto Jonas organizis "Auxstra Laborista Ligo Esperantista´n" en tre mallonga tempo nombris 2 mil, dume burgxa asocio dum tiu tempo havis nur 500 da membroj.

UEA devas kunigi cxiuj E-organizoj kaj asocioj, ecx neorganizatojn. Ni devas esti preta kunlabori kun cxiuj neesperantaj progresaj organizajxoj de la mondo.

Ni devas lerni postuli kaj ne almozpeti por esti respektataj kaj atentataj.Ne povas esti, ke unuopaj esperantistoj havas pli da sukcesoj ol iu organizo.
Cxu mi devus suspekti, ke iu estas korupta kaj laboras kontraux Esperanto?
Pardonu, sed kelkaj aferoj estas tre pensemaj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-06-09 11:26
<< Ni devas lerni postuli kaj ne almozpeti por esti respektataj kaj atentataj. >>

Certe, sed konkrete kion ni devas postuli? Ĉu ni devas postuli ion specife por Esperanto, aŭ ĝenerale por lingvo?

Laŭ mi, ni devus postuli de la lingvistoj ke ili faru sian laboron. Ni bezonas de ili sciencan klarigon pri tio ĉu, kial kaj kiel Esperanto povas esti serioza afero. Sed ili eĉ ne kapablas klarigi ĉu, kial kaj kiel _iu ajn_ lingvo povas esti serioza afero. Anstataŭ rigardi nur nian propran umbilikon, mi pensas ke ni devas koncepti la aferon multe pli vaste.

UEA nenion povas fari dum ĝia estraro ne havas komunan koncepton pri la homa lingvo ĝenerale, ne nur pri Esperanto speciale, kaj tiu komuna koncepto ne povas ne esti science bazita. Tial UEA devas postuli de la lingvista komunumo ke ĝi kresku el sia infaneca stadio kaj liveru unuecan kaj vaste subtenatan klarigon pri sia temo -- precize tiel kiel oni atendas de ĉiuj aliaj sciencoj.
esperanto
esperanto diras:
2010-06-15 18:25
Intertempe mi auskultis tion chi
http://www.ipernity.com/doc/97850/8079267

30% estas suprajha palavrado bazita sur neniuj referencoj, 30% estas senutila intelekta fikcio kaj senutila akademieca (sed ne scienca) abstraktajho, 30% estas pura ideologio kaj Wunschdenken, kaj 10% estas lingve nekomprenebla (pro la forta angla akchento de la preleganto).
Komplete mankas la necesa objektiveco, scienceca aliro al la demandoj kaj kritika analizado de la situacio kaj problemoj de la Esperanto-movado. Chio estas pure subjektiva kaj reprezentas nur la privatan opinion de Fettes, perfekte ornamitan per ("proksimumaj") zamenhofaj kaj UEA-ideologiajhoj. Oni do ne scias, chu Fettes konscias pri la realeco au ne interesighas pri tio au celas prisilenti ghin au deziras plachi al Tonkin kaj al la idealismaj esperantistoj.

Du ekzemploj alparolitaj en la prelego:
1) Zamenhof uzis la nocion "kulturo" plurfoje en siaj traktajhoj - do anstatau dubinde aserti kion Z celis per kulturo oni prefere analizu la koncernajn teksterojn en la verkaro de Z mem.
2) Edukado: Esti edukita de UEA - ne dankon ! Eble jes lau la idealoj de Hodler kaj Privat, kiuj estis veraj kaj sinceraj idealistoj, sed lau la oportunismaj dogmoj, ideoj, praktikoj kaj faroj de iliaj posteuloj definitive ne plu.

Do, anstatau revi pri iuj balonoj de Esperanto-edukado ktp., kion Fettes faras, pli utilus kritika analizado de la paroladoj de Zamenhof, Hodler, Privat, Lapenna, Tonkin, kompari tion kun la realeco kaj eltiri la ghustajn konsekvencojn. Sed ideologoj kiel Fettes tion evidente ne kapablas au ne kuraghas fari. De moderna socisciencisto oni atendas alian analizon, aliajn konkludojn.

Chu indas do venigi tiajn prelegantojn EL KANADO okaze de Malferma Tago al Roterdamo, kie ili rakontas al la publiko la eterne samajn duonverojn (kiucele?), - estas iom dubinde.
esperanto
esperanto diras:
2010-06-29 17:26
Kun interesigxo mi legis ch tion:
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/5729

Analizon pri la Eo-movado kaj UEA mi kaj miaj sampensantaj kolegoj en diversaj landoj postulas jam de jaroj. Neniu faris ghin (krom la Estrara Raporto, kiu ne estas vera analizo, sed raporto pri agadoj kun fanfarona kaj propaganda karaktero sen ajna /mem/kritiko). Kaj mi dubas, chu iu ajn iam ajn faros ghin, inkluzive de Fettes. En Spegulo ni komencis tiun laboron surbaze de temporabaj legado de materialoj kaj verkado de analizaj artikoloj, kies laboron neniu rekompencas al ni (krom pri /nesuficha/ abonado de la revuo). Supozeble iuj e-istoj tion rimarkis. Reagoj ghis nun mankis, ili limighas al apog- kaj admiresprimado pri nia laboro (au aliflanke kritiko ekzemple de B. Pietrzak, ghenerala sekretario de UEA, en novembro 2008, ke tia revuo ne estas tro interesa. Pro tio la mencio pri Spegulo en la Estrara Raporto mankas, dum oni mencias Revuon Orientan kaj aliajn).

Dum la UEA-"koterio" vershajne jhaluze kaj konfuzite legas niajn kontribuojn, la ghenerala amaso restas indiferenta kaj daure revas pri la "fina venko", aplaudante la nunan komitaton kaj estraron de UEA, kaj kritikachante la Centran Oficejon, ke tie regas burokratoj, kiuj suchas monon pro salajroj.

La komento de Fettes estas tro malkonkreta, tro ghenerala. Oni havas la impreson, ke oni diras "oni devas fari", sed chio restas nur belaj vortoj kaj intencoj.

Fakte oni ne devas rekomenci UEAn-de la komenco, char tio estus praktike neebla. Ni vivas en la jaro 2010 kaj ne plu en 1908.
Kion oni devas fari estas adapti la Esperanto-agadon al la bezonoj de "modernaj" projektoj.

Mi ne kredas, ke Fettes kapablas fari ion tian, char li tro revas pri indighenaj popoloj kaj ia abstrakta lingva demokratio. Inter alie char al li mankos la konkreta subteno.
Kaj due, char pri Esperanto preskau neniu plu interesighas en la mondo (krom eble iuj urboj, kiuj povas gastigi la Universalan Kongreson, kiu alportas turistojn kaj faras propagandon por la urbo).

Do, che tiuj demandoj necesus komenci la analizon. Palavrado utilas al nenio kaj neniu.




esperanto
esperanto diras:
2010-07-10 19:32
Kvankam mi jam anoncis, ke mi ne daurigos komenti aferojn, mi emas tamen ankorau komenti kion mi legis hodiau kun harhirtiga mirado:

http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/5788

Oni ja parolas pri la plano renovigi la asocion. Sed plano pri la Strategia Laborplano, kiu lau mi devus esti esenca elemento kaj tasko de la Strategia Komisiono, mankas. Anstatau tio formalajhoj kiel paragrafo 7 kaj 8.

Fundamenta eraro de tiu propono estas, ke inter la membroj de tiu komisiono "la
plimulto DEVAS (sic) esti aktualaj komitatanoj".

Temas pri nesufiche trapensita ad hoc-propono por aktivigi la aktivismon. Kiu volas havi la intereson engaghighi en tia nebula komisiono? Estos unu el multaj komisionoj, mortnaskitaj kaj duonvivaj same kiel la plimulto de la komisionoj de UEA. La plej probabla sorto de tiu ideo au antauvidita agado estas, ke Mark Fettes kreos iun rezolucion lau la stilo de far 1 persono kreita Manifesto de Prago, kiu poste estos laudata kiel genia faro de la nova movada chefstratego far la amikoj de la amikoj kaj eble subskribitaj, se ne denove de 14'000 personoj, almenau de la komitato de UEA.