Mark Fettes volas krei novan gvidorganon por UEA
Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la plej gravaj taskoj de UEA dum la venontaj tri jaroj?
Mark Fettes: Krei kadrojn por pli efika kunlaboro. La interligado de la mondo per la novaj komunikaj teknologioj estas vera beno por monda asocio, sed ni apenaŭ profitis laŭmezure ĝis nun. Ni devas demandi nin, kiel aspektus kaj funkcius UEA, se oni fondus ĝin en 2008 anstataŭ 1908. Kompreneble tion oni ne povas realigi plene en nur tri jaroj, sed oni povas eklabori en tiu direkto.
Kiel la asocio devus agi por atingi tiujn celojn? Kion vi mem kiel B-komitatano pretus fari por kontribui al la atingo de la celoj?
En la lastaj jaroj, kadre de Esperantic Studies Foundation, mi ĝuis tre fruktodonan kunlaboron kun la aktivuloj de E@I (Esperanto ĉe Interreto), kiuj montriĝis bonega fonto de novaj iniciatoj kaj ideoj (interalie de lernu!, nun la plej granda Esperanto-lernejo en la mondo, kaj la baldaŭ lanĉota informejo aktuale.info). Ĝuste tiuspecajn pensadon kaj agadon mi ŝatus apliki al la strukturoj kaj agadoj de UEA. Ĝenerale mi ambicias nutri komunan ideadon kaj kunlaboron por konkretaj celoj, kiuj plifortigas nian komunumon kaj helpas al homoj trovi kaj uzi Esperanton je kvalite alta nivelo.
Kiuj estas la ĉefaj fortoj kaj malfortoj en la nuna funkciado de UEA? Kion vi proponus fari por plibonigi la situacion?
La ĉefa forto: tradicio. La ĉefa malforto: tradicio. Mi malfidas je simplaj kritikoj kaj receptoj por ŝanĝo. Transformadon oni devas kovi pacience kaj kune.
Ĉu la komitato de UEA laŭ vi sufiĉe aktive influas la direkton de la asocio? Se ne, kion vi proponas fari por aktivigi la komitaton?
Laŭ mi, la Komitato en sia nuna formo tute ne povas aktive influi la direkton de la asocio. Ĝi estas tro granda, ĝiaj anoj estas tro hazarde elektitaj, ilin kunligas maltro da komunaj ideoj, kaj la komunikado lamas. Mi jam de jaroj opinias, ke necesas ŝanĝi la gvidstrukturon por krei organon pli vastan ol nur kelkkapa Estraro, sed pli malgrandan, celorientitan kaj laborkapablan ol la nuna Komitato. Mi esperas konvinki aliajn pri tiu bezono.
Ĉu vi estas kontenta pri la agado de la nuna estraro? Se ne, kion vi proponus ŝanĝi?
Mi mem de proksime observis kvar estrarojn - du kiel redaktoro de la revuo Esperanto en 1986-92, du kiel estrarano en 1992-98. El tiuj spertoj mi konscias, kiom malfacila estas tiu laboro, kaj kiel facile ĝi dispremiĝas sub la asocia rutino. Kutime la Estraro simple spegulas etskale la situacion en la Komitato, kiun mi jam priskribis. Neniam, laŭ mia memoro, la Estraro funkciis kiel pli ol kolekto de unuopuloj, ĉiuj meritplenaj laŭ sia speco, sed neniel koheraj kiel teamo.
Tiun situacion ni ŝanĝos nur se ni sukcesos krei pli efikan kunlaboron ekster la Estraro, tiel ke la homoj venos al estraraneco jam kun multe da scio kaj sperto pri siaj kolegoj kaj pri la funkciado de la asocio. Do, temas pri longdaŭra evouo, ne pri io ŝanĝebla tuj.
Ĉu vi mem pretus kandidati por posteno en la nova estraro?
Jes... se mi sukcesos teni fermitaj la orelojn al la voĉo de l' prudento!
Biografieto kaj deklaro pri movadaj celoj
Civitano de kvar landoj (Britio, Usono, Novzelando, Kanado); nuntempe loĝas en Vankuvero, Kanado, kie li estas asista profesoro pri edukado en Universitato Simon Fraser. Li havas multjaran sperton en la internacia Esperanto-movado, i.a. kiel LKK-ano de la 69-a UK (1984), redaktoro de la revuo Esperanto (1986-1992), estrarano de UEA (1992-1998), kaj unu el la gvidantoj de Esperantic Studies Foundation (1995 ĝis nun). En 1996 li verkis la Manifeston de Prago.
Fettes volas labori por la reformado de UEA, por fari ĝin pli efike kaj vere tutmonda.
Tiucele, li opinias ke ni devas pristudi la organizajn formojn kaj strategiojn de aliaj internaciaj asocioj, ne por senkritike imiti ilin, sed por ĉerpi novajn ideojn kaj alirojn. Necesas ankaŭ reorienti la Asocion al novaj celoj, taŭgaj por la epoko de Interreto, ekologia krizo, amasa formortado de lingvoj kaj kulturoj, kaj ŝajne nehaltigebla ekonomia interplektiĝo de ĉiuj landoj. La malnovaj rutinoj ne plu sufiĉas.
La elekto de komitatanoj B
La elekto de komitatanoj B estas
la sola maniero, en kiu la individuaj membroj de UEA povas rekte influi
la gvidadon de la asocio. Libera Folio alvokas kandidatojn prezenti
sian programon kaj allogi subtenon pere de nia bulteno.
Membroj de UEA, kiuj subtenas la kandidatiĝon de Mark Fettes al la komitato, povas tion fari, sendante leteron al la Centra Oficejo. Por ke kandidatiĝo estu valida, necesas skriba subteno de dek individuaj membroj de UEA. Por faciligi la aferon, UEA preparis pretan formularon, kiun eblas printi, subskribi, kaj sendi al la Centra Oficejo. La formularo ne estas deviga; simpla letero au poŝtkarto same validas.
Membroj de UEA, kiuj mem volas kandidatiĝi por la posteno de komitatano B, devas sendi al la Centra Oficejo sian biografieton kun deklaro pri la movadaj celoj, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn. Kune kun la biografieto oni sendu ankaŭ sian skriban konsenton kandidatiĝi.
Jes, ni devas sercxi novajn vojojn por ne stari, cxar kiu staras retroiras.
Mi emas pro tiu elpasxo 9 punktoj doni kaj gratuli.