Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Mark Fettes volas krei novan gvidorganon por UEA

Mark Fettes volas krei novan gvidorganon por UEA

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-16 22:09
Tradicio estas kaj la ĉefa forto kaj la ĉefa malforto de UEA, opinias Mark Fettes, kiu kandidatas por la posteno de B-komitatano, kaj kaze de elektiĝo pretas konsideri postenon ankaŭ en la venonta estraro de la asocio. La komitato en sia nuna formo ne povas aktive influi la direkton de UEA, li opinias. "Ĝi estas tro granda, ĝiaj anoj estas tro hazarde elektitaj, ilin kunligas maltro da komunaj ideoj, kaj la komunikado lamas", li konstatas. Por korekti la situacion, necesus laŭ li krei novan gvidorganon, pli vastan ol la estraro, sed pli celorientitan kaj laborkapablan ol la nuna komitato. Similajn problemojn li vidas ankaŭ en la funkciado de la estraro, kiun li spertis de proksime kaj kiel redaktoro de la revuo de UEA kaj kiel estrarano.

Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la plej gravaj taskoj de UEA dum la venontaj tri jaroj?

Mark Fettes: Krei kadrojn por pli efika kunlaboro. La interligado de la mondo per la novaj komunikaj teknologioj estas vera beno por monda asocio, sed ni apenaŭ profitis laŭmezure ĝis nun. Ni devas demandi nin, kiel aspektus kaj funkcius UEA, se oni fondus ĝin en 2008 anstataŭ 1908. Kompreneble tion oni ne povas realigi plene en nur tri jaroj, sed oni povas eklabori en tiu direkto.

Kiel la asocio devus agi por atingi tiujn celojn? Kion vi mem kiel B-komitatano pretus fari por kontribui al la atingo de la celoj?

En la lastaj jaroj, kadre de Esperantic Studies Foundation, mi ĝuis tre fruktodonan kunlaboron kun la aktivuloj de E@I (Esperanto ĉe Interreto), kiuj montriĝis bonega fonto de novaj iniciatoj kaj ideoj (interalie de lernu!, nun la plej granda Esperanto-lernejo en la mondo, kaj la baldaŭ lanĉota informejo aktuale.info). Ĝuste tiuspecajn pensadon kaj agadon mi ŝatus apliki al la strukturoj kaj agadoj de UEA. Ĝenerale mi ambicias nutri komunan ideadon kaj kunlaboron por konkretaj celoj, kiuj plifortigas nian komunumon kaj helpas al homoj trovi kaj uzi Esperanton je kvalite alta nivelo.

Kiuj estas la ĉefaj fortoj kaj malfortoj en la nuna funkciado de UEA? Kion vi proponus fari por plibonigi la situacion?

La ĉefa forto: tradicio. La ĉefa malforto: tradicio. Mi malfidas je simplaj kritikoj kaj receptoj por ŝanĝo. Transformadon oni devas kovi pacience kaj kune.

Ĉu la komitato de UEA laŭ vi sufiĉe aktive influas la direkton de la asocio? Se ne, kion vi proponas fari por aktivigi la komitaton?

Laŭ mi, la Komitato en sia nuna formo tute ne povas aktive influi la direkton de la asocio. Ĝi estas tro granda, ĝiaj anoj estas tro hazarde elektitaj, ilin kunligas maltro da komunaj ideoj, kaj la komunikado lamas. Mi jam de jaroj opinias, ke necesas ŝanĝi la gvidstrukturon por krei organon pli vastan ol nur kelkkapa Estraro, sed pli malgrandan, celorientitan kaj laborkapablan ol la nuna Komitato. Mi esperas konvinki aliajn pri tiu bezono.

Ĉu vi estas kontenta pri la agado de la nuna estraro? Se ne, kion vi proponus ŝanĝi?

Mi mem de proksime observis kvar estrarojn - du kiel redaktoro de la revuo Esperanto en 1986-92, du kiel estrarano en 1992-98. El tiuj spertoj mi konscias, kiom malfacila estas tiu laboro, kaj kiel facile ĝi dispremiĝas sub la asocia rutino. Kutime la Estraro simple spegulas etskale la situacion en la Komitato, kiun mi jam priskribis. Neniam, laŭ mia memoro, la Estraro funkciis kiel pli ol kolekto de unuopuloj, ĉiuj meritplenaj laŭ sia speco, sed neniel koheraj kiel teamo.

Tiun situacion ni ŝanĝos nur se ni sukcesos krei pli efikan kunlaboron ekster la Estraro, tiel ke la homoj venos al estraraneco jam kun multe da scio kaj sperto pri siaj kolegoj kaj pri la funkciado de la asocio. Do, temas pri longdaŭra evouo, ne pri io ŝanĝebla tuj.

Ĉu vi mem pretus kandidati por posteno en la nova estraro?

Jes... se mi sukcesos teni fermitaj la orelojn al la voĉo de l' prudento!

Biografieto kaj deklaro pri movadaj celoj
Civitano de kvar landoj (Britio, Usono, Novzelando, Kanado); nuntempe loĝas en Vankuvero, Kanado, kie li estas asista profesoro pri edukado en Universitato Simon Fraser. Li havas multjaran sperton en la internacia Esperanto-movado, i.a. kiel LKK-ano de la 69-a UK (1984), redaktoro de la revuo
Esperanto (1986-1992), estrarano de UEA (1992-1998), kaj unu el la gvidantoj de Esperantic Studies Foundation (1995 ĝis nun). En 1996 li verkis la Manifeston de Prago.

Fettes volas labori por la reformado de UEA, por fari ĝin pli efike kaj vere tutmonda.

Tiucele, li opinias ke ni devas pristudi la organizajn formojn kaj strategiojn de aliaj internaciaj asocioj, ne por senkritike imiti ilin, sed por ĉerpi novajn ideojn kaj alirojn.  Necesas ankaŭ reorienti la Asocion al novaj celoj, taŭgaj por la epoko de Interreto, ekologia krizo, amasa formortado de lingvoj kaj kulturoj, kaj ŝajne nehaltigebla ekonomia interplektiĝo de ĉiuj landoj. La malnovaj rutinoj ne plu sufiĉas.


La elekto de komitatanoj B
La elekto de komitatanoj B estas la sola maniero, en kiu la individuaj membroj de UEA povas rekte influi la gvidadon de la asocio. Libera Folio alvokas kandidatojn prezenti sian programon kaj allogi subtenon pere de nia bulteno.

Membroj de UEA, kiuj subtenas la kandidatiĝon de Mark Fettes al la komitato, povas tion fari, sendante leteron al la Centra Oficejo. Por ke kandidatiĝo estu valida, necesas skriba subteno de dek individuaj membroj de UEA. Por faciligi la aferon, UEA preparis pretan formularon, kiun eblas printi, subskribi, kaj sendi al la Centra Oficejo. La formularo ne estas deviga; simpla letero au poŝtkarto same validas.

Membroj de UEA, kiuj mem volas kandidatiĝi por la posteno de komitatano B, devas sendi al la Centra Oficejo sian biografieton kun deklaro pri la movadaj celoj, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn. Kune kun la biografieto oni sendu ankaŭ sian skriban konsenton kandidatiĝi.
arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-01-08 17:52
Vere, preskaux interesa manifesto por novaj vojo.Laux unua pritakso aspektas interese, logike kaj promeseme.
Jes, ni devas sercxi novajn vojojn por ne stari, cxar kiu staras retroiras.
Mi emas pro tiu elpasxo 9 punktoj doni kaj gratuli.
LukiZ
LukiZ diras:
2010-01-08 23:48
La ideo ŝajna sesti interesa. Tamen mi volonte legus pliajn konkretojn. Kiel aspektu la nova organo? Kiel ĝi estu elektata? Kiujn kompetentojn kaj celojn ĝi havu?
esperanto
esperanto diras:
2010-01-09 02:00
Ankau Fettes sendube fiaskos kun tiu plano, char li ne komprenis esencan aferon:
Li fiaskos a) pro la rigida kontraustaro kaj b) pro la pasiveco de la nuntempe ekzistantaj strukturoj, kiuj vershajne restos, se oni ili ne "perforte" estas forigitaj.

Nur unu rimedo povas eventuale konduki al nova estonteco:

La totala likvido de malnovaj strukturoj kaj de malnovaj koterioj, kiuj de 50 jaroj influas la aferojn de UEA kaj de la Eo-movado. Fettes mem apartenas al tiu koterio, sed eventuale li povos ilin forigi kaj fondi novan strukturon. (Mi persone chiam diris, ke Fettes vershajne avancos au estos avancigita al prezidanteco de UEA, sed kiel personeco por tiu posteno li estas tro malforta, krom se mi eraras. La intelekta menso kaj la fizika forto de Fettes por reprezenti UEAn en la mondo estas tro mallargha. Liaj argumentoj estas tradiciaj kaj kontrau-anglismaj. Tion la nova Eo-movado ne bezonas). Do, kun Fettes che la pinto de UEA la Eo-movado probable atingos nenion novan. Chi tiu pala figura ech 1 procenton de la karismo de Lapenna ne havas kaj eble nur 5 procentoj de la karismo de Tonkin posedas.
Tiu disbato de la malnovaj strukturoj inkluzivas la forigon a) de la nuna estraro, b) de la nuna komitato, c) de la nunaj influaj strukturoj, d) de la nuna konsisto ekzemple de la Akademio de Esperanto kaj anstatauo de komplete nova konsisteco e) kaj analoge.
Nur se la nuntempaj strukturoj de UEA kaj de la tradicia Eo-movado estas komplete disbatitaj, oni povas diskuti pri nova estonto de la Eo-movado (kvankam tia estoneco kiel oni tradicie ghin perceptas vershajne ne ekzistos. La jaro 1989 signifis la definitivan finon de la tradicia Eo-movado, kiel ghi reale ekzistis ekde 1974).
En la tuta transforma proceduro la Centra Oficejo de UEA devus konservi la chefan influon - chio alia estas superflua, inkluzive de la membroasocio de UEA, kiu estas nur balasto por UEA. Monon necesas serchi aliloke, ne plu de la membraro de UEA. Tiu monpotencialo estas tro malgranda. Por efike promocii Esperanton necesos milionoj de dolaroj, euroj, frankoj ktp.
En Havano oni havos la okazon diskuti pri tiuj problemoj, sed nur kondiche ke estos elektita nova estraro kaj nova komitato.
Mi longe atendis diri tion, sed atendis konvenan momenton. Tia momento povas esti la elpasho de Fettes.
Kion Fettes diras en la intervjuo estas tro afabla, sed almenau li sentas kaj publike diras, ke io devas shanghighi. Li tute ne kritikas la nunan etraron, kiu estas nura balasto. La komitato ne estas tro malgranda, ghi ech devus esti duoble pli granda por esti reprezenta. Pri la hazardeco de elektitaj membroj oni povas parte konsenti, sed ne tute. En la komitato trovighas kelkaj elstaraj e-istoj, sed oldaj kaj elcherpitaj, kiuj ial ne tro volas angaghighi kiel komitatanoj (kiel montras la retlisto UEA-komitato).
Do, alispeca analizo devus esti farita. La analizo de Fettes estas tro "tradicia". Mi malkovras neniun novan aspekton en tiu kritiko, sed nur la volon de konata e-sito, ke io devus shanghighi en la Eo-movado, se ghi volas havi novajn perspektivojn (kiuj nuntempe ne estas videblaj).
Oni bezonas tute novajn homojn, kiuj, ne apartenas al la koterioj de la lastaj 50 jaroj. Nur tiel eblos savi UEAn kaj la tutan Eo-movadon.
Nun aperas la demando: chu novaj strukturoj kaj novaj homoj ekzistas: Mi longe neis tiun demandon, sed post plurjara korespondado kun multaj e-istoj, kiuj jes kaj ne apartenas al la UEA-sistemo, mi estas pli kaj pli konvinkita ke ili ekzistas (ili "kashighas"), sed tiuj novaj strukturoj realighus nur sub certaj kondichoj (pri kiuj mi eble alifoje rakontos).
miramaro
miramaro diras:
2010-01-09 13:39
La analiza klarigo de Kuenzli estas klara kaj prava. Mi plene subskribas gxin.
Tiaj drastaj modifoj ne estas realigeblaj, almenaux dum la venontaj dek jaroj. Nek la Estraro, nek la Komitato, kaj des pli la Centra Oficejo povas aux intencas permesi tion.
Kaj krome.... kun kiu personoj Mark supozas starti la "kampanjon"? Mi ne sukcesas trovi tauxgajn ulojn por tia laboro en la nunaj movado kaj situacio.
La sola persono, kiu povus ion fari tiu rilate, ne disponeblas, ankaux pro la fakto ke oni bezonus fortan kaj kapablan stabon cxar unu homo povas malmulton malgraux karismo, kapablo, ktp, do....
Kore,
Edvige Ackermann
javergara
javergara diras:
2010-01-09 03:03
Mi varme salutas ke Mark Fettes kandidatighos. Temas pri ghojiga novajho, char ja ni bezonas liajn inteligenton, prudenton kaj malfermajn ideojn, por daure serchi novajn manierojn kompreni la ekzistokialon mem kaj la agadvojon de la Esperanto-movado kaj ghia organiza brancho UEA en la nuna, komplete shanghighinta epoko.

Li prave malfidas je simplaj kritikoj kaj receptoj, tiom oftaj kaj lautaj en niaj malgrandaj rondoj de individuistoj.

Jose Antonio Vergara

esperanto
esperanto diras:
2010-01-09 15:37
Antau ol fondi novajn strukturojn, prezentu unue detalan kaj konkretan analizon pri la nuntempaj problemoj kaj bezonoj de la Eo-movado kaj prezentu konkretajn solvoproponojn - sed ne lau la abstrakta intelekta eburtura fikcio de iu Manifesto de Prago, kiun vi povas trankvile jheti en la rubujon, char preskau neniu referencas al ghi, krom la anoj mem de la koterio.
Mi tion jam plurfoje postulis, ekzemple en miaj pasintjaraj kontribuajhoj en la retlisto de UEA-membroj, kie mi menciis amason da diskutpunktoj. Sed tie mi sentis enorman kontraustaron falnke de la "tradiciistoj" - kaj grandan silenton flanke de la regantaj respondeculoj (kiuj vershajne sentis sin atakitaj kaj kiuj che tia drasha kritiko timas la perdon de sia influo), tiel ke sub ilia premo mi eksighis el tiu listo, kompreninte la vanecon de miaj klopodoj.
Novaj strukturoj chiam servas al unuopuloj ankau por povi regadi. La elpashon de Fettes oni povas konsideri kiel provon de agento de la malnovaj koterioj savi kaj daurigi la tradician regadon. Kion la Eo-movado bezonus, estus tute aliaj aliroj al la problemoj. Vere inteligentaj kaj prudentaj estas tiuj, kiuj proponos esence novajn ideojn, kiuj diferencighas de la malnovaj, ne forlasante la esencon de la ideo kiu nomighas Esperanto au planlingvo.
Kelkfoje mi havas la impreson, ke homoj kiel Fettes fermas siajn okulojn kaj orelojn antau la tuta problemaro, kiu karakterizas la Eo-movadon kaj kiel sola reago de tempo al tempo elpashas, por ne farighi forgesataj de la publiko, kun iuj "sensaciaj" ideoj. kiujn oni poste naive aplaudas. Estas speco de misiistoj, kiuj tenas la supon varmeta, sed evitas, ke ghi bolu.

En sia libro LINGVO KAJ POPOLO kaj ankau en pluraj artikoloj Humphrey Tonkin aludis sufiche da temoj kaj problemoj de la Eo-movado. Vershajne li mem estas iom chagrenata, ke oni pli malpli ignoras liajn sugestojn. Mi ie legis, ke la libro elcherpighis. Do, lau mi tiu libro devus esti reeldonata kaj ghi povus au devus farighi, en Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj en lokaj kluboj, anstatau kartludoj au aliaj stultaj kvizoj, bazo por la diskuto pri solvo de problemoj en la Eo-movado. Mi estas konvinkita, ke el tiu bazo efektivighus vigla diskuto, sed se oni volas eviti tiun diskuton, la iniciatintoj de tiaj duskutoj ne kulpas, sed ili rezignos kaj mem farighos indiferentaj kaj cinikaj. Pro tiu situacio kulpas tiuj, kiuj rigide kontraustaras chian diskuton kaj tiuj, kiuj diskutas la la sensenca maniero kiel en programero "La Estraro respondas", kvankam ghi havas nenion por respondi.
Niko
Niko diras:
2010-01-09 19:34
Mi estas sufiĉe nova membro de UEA. Kiel kaj kiam oni voĉdonas?
esperanto
esperanto diras:
2010-01-09 20:04
Pri kio vi volas vochdoni? Lau mi pri nenio oni devas vochdoni, sed komenci verki detalan analizon pri la situacio de Esperanto en la mondo, kaj tiun anlizon poste diskuti en Komitato, Estraro, laborgrupoj, ktp. kaj eltiri la ghustajn konsekvencojn Sed mi dubas, chu tiuj komitatoj, estraroj ktp. entute komprenas pri kio temas. Pli diletantan diskuton ol en la retlisto de la Komitato mi ne vidis en la pasintaj 30 jaroj. Oni preferas verki strangajn Strategiajn Labroplanojn, kiuj restas dekomence makulaturo, kiun oni povas jheti en la rubujon, kiam ili aperas, char neniu interesighos pri tiuj laborplanoj. Do, sama sorto kiel Manifesto de Prago kaj multaj aliaj similaj fushnaskitaj dokumentoj. Kaj la autorojn de tiuj agadoj oni poste laudas kaj aplaudas ghis la chielo, char ili havas konatan nomon en E-ujo kaj kiuj gurde argumentas lau la "mainstream" de la finvenkistoj. Jen tia estas la Eo-movado. Sed intertempe mi komprenis, ke al e-istoj oni povas doni neniajn konsilojn. Char ili estas konsil- kaj kritik-rezistaj.
Eble oni devus transdoni la Eo-movadon al neesprantistaj profesiuloj, kiuj savas tiun movadon, au almenau ghian produkton Esperanto (char pri la movado mem oni povas pli kaj pli rezigni). Ekzemple al Ernst & Young, al PriceWaterhouseCoopers au McKinsey au al iu kompanio, kiu estas malpli kosta. Sed tiaj firmaoj ja estas la chefaj malamikoj de e-istoj, kiuj preferas Fidel Castro au la prezidantojn de kanajlaj shtatoj, kiuj fajfas pri homaj rajtojn, ktp., chepinte kun la nuna prezidanto de UEA. Se vi daurigas vian diletantan agadon kiel ghis nun, vi povos nur atendi ghis la lasta korifeo au gravulo de la Eo-movado mortis kaj nenio restos. Persone mi timas tiun scenaron. Eble vi volas vochdoni pri ghi.
Niko
Niko diras:
2010-01-10 05:13
Nu, pardonu min se mia simpla demando kolerigis vin. Idiotaj "diletantoj" kiel mi verŝajne ne parolu, por ne ofendi saĝulojn kiel vin.
Esperantst
Esperantst diras:
2010-01-10 22:55
Niko, certe la reago estis iom forta al via simpla demando. Se vi estas membro de UEA vi havas aliron al la reta jarlibro de UEA (Vidu ĉe http://reto.uea.org/). Tie vi trovas la konsiston de la komitato kaj vi povas sendi ankaŭ demandojn al la diversaj komitatanoj. Min vi ekzemple trovas ĉe komitato kaj poste ĉe Germanio (Martin). Tie vi povas rekte kontakti min kaj mi volonte respondos al vi. La komitato konsistas el tri partoj kaj ĝi estas unu el la organoj de UEA. En ĝi estas la tiel nomataj A-komitatanoj (senditaj de la landaj asocioj; kelkfoje elektita de la membroj de Landa Asocio kaj kelkfoje elektita de la estraro de la koncerna LA), la B-komitatanoj, kiujn elektas la individuaj membroj de UEA kiel vi kaj la C-komitatanoj, kiujn elektas la A- kaj B-komitatanoj en iu komitata kunsido. Nun la kandidatoj prezentas sin kaj poste ĉiu UEA-membro ricevos leteron kun la diversaj proponoj kaj voĉdonilo. Oni povas nun voĉdoni kaj resendas la voĉdonilon al UEA. Bv. skribi al mi se vi volas havi pliajn informojn. Amike, Martin
javergara
javergara diras:
2010-01-10 22:59
Ech se en sia forta argumento kvazauresponda al vi (sed ne vere responda) Andy uzis la pronomon "vi" en la du lastaj frazoj, mi certas ke almenau en la unua el ili li tre energie ech kolere sin adresis al la tuta movado kaj aparte al la estraro de UEA.

Pardonon ke nur nun iu respondas vian tute atentindan demandon pri la vochdona proceduro, kaj mi dankas ke vi alighis al UEA. Post kelkaj semajnoj, la Ghenerala Direktoro distribuos balotilon kaj informilon pri la kandidatoj. Chiu individua membro de UEA rajtos vochdoni favore al iom da ili kaj resendi perposhte sian balotilon al la CO de UEA en Roterdamo.

Vi rimarkos ke pro la nekontentiga stato de la Esperanto-movado en la nuna mondo, iom oftas che ni kelkaj vochoj kiu foje akratone serchas kulpulojn tie au aliie al kiuj senkompate kritiki ke chiuj niaj (realaj) mankoj kaj multnombraj problemoj, au aliaj kiuj opinias sin la solaj kiuj scias kion vere ni nepre faru por sukcesigi la tutan aferon, ktp. Vole-nevole, tio ankau estas parto de nia Esperantujo. Lau mia opinio, ni ja nepre estu memkritikaj, sed precipe toleremaj. Tio, kion nia kolektiva, plurgeneracia strebado atingis ne estas rubajho sed io valora. Jes ja ni restas (ankorau) marghenaj, dum plejparte la homoj ignoras ech ke Esperanto ekzistas kaj tamen ni estas tie. Sed la ideo estas bela kaj inda.

Amike,

José Antonio Vergara (Chilio)
estrarano de UEA
esperanto
esperanto diras:
2010-01-11 00:00
Òni ne scias, chu oni devas ridi au plori se oni legas tiujn liturgiojn de kompato kaj simile.
Char la Leistungsausweis de la Komitato de UEA estas gleich null, oni devas protekti homojn kiel Niko K., ke ili skribas leterojn al unuopaj komitatanoj. Char la respondoj, kiujn ili ricevos, egalos proksimume al la nivelo, kiun oni trovas en
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/?tab=s

Eble vi komprenas pli bone mian koleron kaj kial mi rekomendas likvidi la nunan komitaton kaj estaron de UEA. La sola problemo estas, ke oni ne scias kun kiuj homoj anstataui tiujn instancojn. Pro la stagno de la movado kulpas unuavice Komitato kaj Estraro de UEA plus la landaj kaj fakaj koterioj ligitaj kun tiuj instancoj, kiuj fakte bremsas iun ajn novan progreson de Eo. Kaj ech pli ol la Estraro kaj Komitato la kulpas sensencajhoj, kiujn tiuj instancoj konstante skribas kaj diras publike. Belaj ekzemploj de tiu sensenceco estis la leteroj al diversaj shtatprezidantoj, kiujn diversaj samideanoj dissendis.
jayloganlf
jayloganlf diras:
2010-01-11 23:44
Estimata sinjoro Kuenzli,

kvankam mi respektas viajn opiniojn (kiuj verŝajne ne estas tute senkialaj) kaj vian liberon esprimi ilin, mi ne povas respekti ilian histerian karakteron respondante al sincera demando, kiu en si mem certe ne povas ofendi iun ajn. Mi volas esperi ke Esperanto meritas pli profesian konduton, certe al novinteresataj. Mi ne povas kredi ke ne ekzistas aliaj, pli celtrafaj kaj efektivaj manieroj per kiuj esprimi viajn frustrojn. Kaj mi ne volas kredi ke vi ne povas trovi kaj uzi ilin.

Ankaŭ mi estas relative nova esperantisto, kaj mi ne povas imagi eĉ unu bonan efekton de tia respondo, je nek la demandinta, nek la akuzataj, nek vi mem, nek la kaŭzo (iel ajn isma) de Esperanto, eĉ se eble vi pravas.

Se UEA akiros pli bonajn estraranojn laŭ via rigardo, oni povas nur esperi ke ili scias pli taŭge respondi al demandoj ol vi. Laŭ mia eta sperto ĝis nun la nunaj servantaj tion ja jam faras.

Mi ŝatas operon, tamen laŭ mia impreso vi nek primadone ploru, nek same ridi, sed iomete pensu antaŭ tiel ĉirkaŭen vomi. Eble tiam via mesaĝo, kiun mi opinias aŭdinda, eble eĉ aŭdenda, pli klare kaj pensige audiĝus. Krome, eble tiam ankaŭ Esperanto profitus, kio certe estas tion, kion vi intencas, ĉu ne?

Civilizeco kaj diplomatio ne ĉiam eraras.

Sincere via,
Hannes van Loggerenberg, Nederlando
javergara
javergara diras:
2010-01-12 09:43
Andy sin demandas "chu oni devas ridi au plori se oni legas tiujn liturgiojn de kompato". Nu, estis necese respondi al homo kiu faris konkretan demandon, char li maljuste ricevis frapan, neatenditan miksajhon de frustrigho, malafablo kaj fortaj kritikoj al la nuna stato de nia movado, anstatau la klarigon kiun li bezonis. Mi do reagis ne pro kompato, sed pro la simplaj afablo kaj respekto kiujn chiu el ni rajtas ghui.

Mi ne nur komprenas sed fakte kundividas multon el la kritika sinteno de Andy, kaj pri tio ni ofte interese diskutis private. Sed mi bedauras ke foje li publike kolerighas, kio vershajne ne helpas konsciigi la homojn sed male.

Amike,

José Antonio Vergara

mtfettes
mtfettes diras:
2010-01-12 00:09
Mi legis kun intereso la komentojn al mia intervjueto. La situacio kiam mi estis redaktoro de la revuo Esperanto ne esti esence alia. Al mi shajnas evidente, ke ne utilas kulpigi unuopajn homojn pri organiza stagno kiu daŭras jam jardekojn. Aliflanke, radikalaj kritikoj ne sufichas por arigi homojn amase ĉirkaŭ io nova. Necesas pozitiva programo kiu vekas entuziasmon kaj stimulas kunlaboron.

Kompreneble oni povas tro ligiĝi al tradicio. Aliflanke, oni ne subtaksu ĝian forton por la kuntenado de homoj kaj la nutrado de profunda sento de aparteno. Laŭ mi, preferindas elserĉi kaj modernigi la radikalan tradicion de UEA mem, ĉar ĝi estis tute radikala iniciato en la komenco, kaj tiu DNA, se tiel nomi ĝin, daŭre restas tie, preta por reaktivigo.

La ideoj en "Lingvo kaj popolo" de Tonkin estas tute bonaj, kaj ne mankas aliaj promesplenaj analizoj kaj proponoj. Kio mankas, tio estas strukturoj por efike diskuti, disvolvi kaj realigi ilin. Ĝuste tia kunideado kaj kunagado estis la baza prioritato de Hodler en la unua "ora" epoko de UEA, kaj mi ne vidas, kial - kun la disflorado de moderna komunika teknologio - la nuna UEA ne povas refari tion sia prioritato.

Frustriĝo ĉiam elvokas la deziron forigi ĉion kaj komenci denove. Laŭpaŝa transformado tamen ŝajnas al mi pli promesplena vojo.
esperanto
esperanto diras:
2010-01-13 01:21
Estas nur malplenaj vortoj. Oni imagu UEA-prezidanton, kiu disvastigas. ekzemple en al jaro 2015, nur malplenajn vortojn, nome samajn kiel en 1979 au 1988 au 2001 (hazarde elektitaj datoj). Ech pli terure ol la nuna prezidanto, kiu disvastigas nur nebulon.

UEA kaj la cetera Eo-movado montris en la pasintaj 20 jaroj post 1989 sian malkapablon transformighi, inter alie char oni klopodis konservi la malnovajn receptojn (nostalgiante pri la bona pasinteco ktp.) kaj ghi pruvis ankau, tra siaj aktivuloj, sian malkapablon prezenti novajn perspektivojn, kiuj povus helpi al Esperanto pluekzisti en la 21a jc. Eble ekzistas iuj individuoj, kiuj havas "revoluciajn" ideojn, sed tiuj personoj shajne ludas nur efemeran rolon en la movado kaj char la "publiko" ne estas interesata ekzameni tiajn ideojn.

Se Esperanto ankorau volus havi iun shancon por ludi iun pli gravan rolon, por esti adoptita kaj por pluekzisti, ghi povos tion nur SEN MOVADO. Kion tio konkrete signifu, mi eble alian fojon rakontos, char mi mem ankorau havas malklaran bildon. Jen nur tiom:
Se ni volas tiri konkludon post 120 jaroj da Eo-movado, oni devas diri, ke plej vershajne la movado mem, kiu okupighis pri plej diversaj strangajhoj (ni menciu nur la multnombrajn strangulojn kaj la nemalmultajn fikciajn instancojn), estis malhelpo por la progreso de Esperanto, char Esperanto deflankighis de la neutraleco kaj apogis plej diversajn sociajn movadojn: religiajn, politikajn, kulturajn, k.a. Per tio la Esperanto-movadanoj kredis, ke ilia movado kreskos kaj ke pli kaj pli da homoj alighos. Chi tio estis nur shajno, iluzio. Hodiau la Eo-movado vershajne estas elcherpita, char en la mondo post 1989 preskau ne plu estas loko por ghi, krom eble en Kubo kaj Vjetnamio, sed nur pro turismaj kaj propagandaj interesoj de la tieaj registaroj (la liberan okupighon pri Eo ili ja malhelpas pere de sia komunisma cenzuro, pro tio la Eo-.movado tie estas nur fasado kiu laudas la reghimon). Estas treege bedaurinde, ke UEA kunludas tiun ludon.
La Esperanto-"movado" de la estonteco estos do movado sen movado. Tio signifus, ke Esperanto estus aplikata nur kiel lingvo, kiel interlingvo, sen ajna -ismo au "interna ideo", sen ajna socia au kultura signifo (fervojismo, biciklismo, samseksemo, radioamatoroj, bahaismo, ktp.), sed eble pli kun certa formo de politiko. Ekonomie grava ghi farighus nur, se ghi ludus rolon en ekonomio. Politiko kaj ekonomio estos la du plej chefaj pilieroj de la mondo en la 21a jarcento, malpli kulturo, malpli socio en la tradicia senco. (Necesus une fari analizon de la monda socio en la 21a jarcento kaj poste adapti Esperanton al ghi. Bedaurinde e-istoj tion ne faras).
Do, shancon Esperanto povus havi nur, se ghi ludus ekzemple la rolon de teknika traduklingvo, ekzemple en Europa Unio, SEN IUJ AJN ALIAJ AMBICIOJ (ekzemple: la dua lingvo por chiuj). Mi ech dirus, ke la "homa faktoro" de Esperanto devus esti elshaltita, en la senco, ke Eo ne estus la lingvo de certa socia tavolo, kiu kunvenas en societoj kaj turismaj kunvenoj, parolas kaj kartludas en pli malpli primitiva Esperanto, sed de teknika utiligo, kiu altnivele utiligus Eon. Do, en tiu senco mi parolis pri "likvido" de la malnovaj strukturoj. Nature, oni povas al neniu malpermesi esti e-isto au aparteni al iu Eo-organizo, char finfine ni ne (plu) trovighas en la stalinismo au komunismo au alia totalisma sistemo, kiuj malpermesis al la homoj chion ajn. La tro libera(la) demokratio aliflanke kauzas ankau anarkion kaj kaoson. Sed char iu ajn totalismo ne povas esti nia modelo, do restas nur la liberala demokratio (kiu bedaurinde estas pli kaj pli leghe reguligita kaj kondukita al la absurdo, ekzemple parte en Svislando).
Chu tiu apliko de Eo, kiun mi jhus priskribis, povus esti reala opcio au chu temas nur pri naiva fantazio, mi ankorau ne scias. Necesus prilabori la projekton kaj vidi kiu reagos kiel. Tiu nova pensmodelo "Esperanto sen movado" povus funkcii nur, se en la Eo-movado, do inter la e-istaj individuoj, komencighus MENSA, SPIRITA transformo, se enradikighus forta disciplino, en kiu ne plu ekzistus stultaj esperantistoj, kiuj skribas stultajn leterojn al shtatprezdiantoj, ktp. (sed kiu diktus aliflanke tian disciplinon ?- neniu e-isto obeus).
Tian transformon en la kapoj de la homoj mi ne vidas.
Nuntempe neniu interesighas pri Esperanto krom la e-istoj. Do, necesus konstrui tute novtipan argumentaron plede por Esperanto. Por tio tradiciismaj aktivuloj kiel Mark Fettes por tiaj celoj vershajne ne taugos, krom se ili radikale shanghus siajn pensojn.
Alia demando estas, chu Esperanto kiel lingvo taugas.
La chefa eraro de Esperanto estis vershajne, ke ghi volis ighi kvazau-etne-uzata lingvo. Do, ghi kopiis pli malpli chion, kio estas propra al etnaj lingvoj. Vershajne tio estis la esenca eraro (char la hoamro ne akceptis tiun koncepton de "artefarita lingvo" sen historio kaj kulturo (ech se la e-istoj asertis, ke Eo havas historion kaj kulturon kaj ke ili estas, krom movado, ankau komunumo, ktp.). Chi tio servis nur por la propra propagando kaj parte havis nenion komunan kun la realeco. Ekzemple la historio de la Esperanto-movado estas esence la historio de Esperanto-kongresoj kaj Esperanto-kunvenoj, ankau de la Esperanto-gazetaro, eble -literaturo kaj -instruado. Mi dubas, ke ekzistas historio de la Eo-kulturo. Lau mia scio ghi ankau neniam estis skribita, certe ne lastatempe - mi memoras neniun librotitolon (sed mi ne konas chiujn librojn).
La e-istoj chefe stulte propagandadis sian aferon kaj ne rimarkis, ke ili diskreditis sin mem antau la okuloj de la monda publiko. Oni foje sin demandu, kial preskau neniu politikisto au signifa intelektulo de la mondo aprobas au uzas Eon. Tio estas giganta malsukceso por tiu projekto, kiu konsideras sin supera al chio cetera.
Ke iu Mark Fettes kun siaj tedaj klarigoj kapablas kompreni la tutan dimension de la "katastrofo" de Esperanto, mi dubas. Ankau li estas idee elcherpita.
Vershajne oni povas turni la aferon kiel oni volas, la jaro de la elcherpigho de Esperanto estis 1989 - post tiu jaro definitive neniu plu bezonis chi-lingvon (ne nur pro la dominado de la angla).
Kiel sciate, la diskuto pri Eo iom aktualis en la 20aj, 50aj kaj 70aj jaroj pere de iom sensaciaj elpashoj che internaciaj organizoj kiel Ligo de Nacioj kaj Unesko. Sed kio restis de tiu Unesko-apogo? Preskau nenio. Kiu kulpas ? Chu la naivaj e-istoj, kiuj estis trompitaj de politikistoj kun belaj vortoj (Tito, Jonas, M'Bow, ktp.). Ili ne helpis al la Esperanto-movado, por ke la ideo venku. Sed kion signifas "venku" ?
Shajnas, ke dekomence Esperanto havis neniun shancon, char ghi ne posedas shtaton, armeon kaj ekonomion. La duan eraron faris la e-istoj mem kun sia stulta propagando. La gravuloj de UEA shuldas al la naiva publiko unu respondon al la demando: Kial Eo malvenkis ? Chi tiu publiko ne komprenas kial.

Do, restas nur unu plej lasta opcio: Propagandi Esperanton sen Esperanto-movado. Kiel forjheti la Eo-movadon mi ne scias, plej vershajne post plena elcherpigho ghi iom post iom malaperos de si mem (lau la malnovaj strukturoj). Ni vidu post 10-20-30 jaroj, kio restos de ghi, kiam ankau la plej lastaj korifeoj, kiuj sentis sin ankorau respondecaj pri tiu kovado, forlasis nin. Al la nuna generacio de e-istoj mi ne fidas, ke ili pretas vere transpreni respondecon, char ili mem ne plu kredas je Esperanto - pro tio estas tiom malfacile trovi posteulojn de estraranoj, komitatanoj, akademiamnoj, ktp. ktp. ktp.
Jen en tiu direkto la analizo de la Eo-movado devus iri lau mi. En tio oni ne heztiu tushi tabuojn.
Jorge
Jorge diras:
2010-01-13 09:57
Andy skribis: "Ekzemple la historio de la Esperanto-movado estas esence la historio de Esperanto-kongresoj kaj Esperanto-kunvenoj, ankau de la Esperanto-gazetaro, eble -literaturo kaj -instruado. Mi dubas, ke ekzistas historio de la Eo-kulturo."

Mi konsentas kun li pri tio ke ne ekzistas esperanta kulturo, sed nur (inter)kulturo en esperanto. Koncerne la literaturon originake verkitan en esperanto, estas nenia problemo nomi ghin esperanta au esperantlingva literaturo -- sed pri kulturo, miaopinie, estas alie. Tial mi uzas la esprimon "E-kulturo" nur metafore, kiel mi kurte klarigas en la Prezento al la n-ro 6 de Beletra Almanako.
esperanto
esperanto diras:
2010-01-13 15:33
Ghis nun oni povis legi en Esperanto nur platajn kaj subjektivajn difinojn pri kulturo. Ekzemple Blanke, kiu nek produktas kulturon, nek okupighas pri kulturo (eble nur konsumas) ghin, esprimighis pri kulturo el vidpunkto de lingvisto, sen reflekti la diskuton de la nacilingva fakliteraturo.
La problemo estas, ke e-istoj ne reflektas en Esperanto la nacilingvan literaturon pri la temo "Kio estas kulturo ?". Entute ili nenion reflektas, kio estas diskutata nacilingve por povi eltiri iujn konkludojn al la kazo de Esperanto.
Do, antau ol paroli iel ajn pri kulturo, necesus unue science reflekti la temon, kaj poste oni povas fari analizon pri demandoj de kulturo en Esperanto.
La Esperanto-movado restos primitiva tiom longe, ke ghi mem inventas iujn difinojn sen reflekti la esencajn diskutojn nacilingvajn.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-01-13 19:09
Laux mia opinio Esperanto havas kulturon. Gxi estas juna kaj ankoraux malricxa.
Esperanto ekzistas 123 jaroj, do ni ne povas kompari kun nacia kulturo, kies linvo estas miljaraj.
La kulturo de Esperanto estas tipe esperanta sed ankaux internacia. Estas bone , ke la tipe esperanta kulturo ne estas signifoplena, cxar tiel pli facile povas formi interkulturon, kiu intergrigxos aliajn kulturojn kiel plej bela florbukedo.
Cxiu popolo povos aktive kunmeti gxin.Tio povas okazi sur cxiuj kontinentoj kaj kontinentoj arangxos mondan bukedon,ke cxiu vidu en gxi propran identecon.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-01-13 10:45
Estimata s-ro Kuenzli,
eble vi jam rimarkis, ke mi ankaux apartenas al kritikantoj kaj ne cxio placxas al mi. Kune kelkaj viaj rimarkoj mi povus ankaux amikigxi, sed gxenerale , pardonu sed mi devas esprimi, estas vomita via kolero en agonio.

Vi kredas, ke vi eltrovis la oran solvon, vi estas tiu kiu gvídus la popolon al "promesita lando". Bedauxre viaj tro radikalaj pensoj timigas min kaj certe aliajn.
Jam estis en la historio tiaj "grandaj gvidantoj" kiel Hitler cxu Stalin kaj certe de tiu totalismo, radikalismo kiu limas kun sxovinismo la popolo iom lernis.

Mi estas certa , ke ankaux EU pli aux malpli frue (ju pli frue des pli bone estus ) komprenos, ke faris epokan eraron kun "multlingveca solvo", kiu estas nur kamuflita politiko de imperialisma lingva politiko por la totala uzado de angla lingvo.Uzado de unu komuna neutrala lingvo estas pli grava ol komuna neutrala mono.Por cxiu popolo la samaj rajtoj!

Se via opinio estas, ke UEA ne rezulte agas, vi povas aktive agi en EEU aux EDE, sed ankaux tie vi devus konduti sin kiel kultura homo kiu respekti povas ankaux alian opinion.
esperanto
esperanto diras:
2010-01-13 15:19
Oni amuzighas, se oni legas tiajn fushnaskitajn komentojn, kiuj pruvas unu fojon pli, ke certaj e-istoj estas senesperaj fanatikuloj kaj fundamentalistoj. Mi devas diri, ke mi ne tro konsciis pri tio antaue (kvankam dekomence mi chiam taksis e-istojn kiel strangulojn kaj fanatikulojn), sed kiam mi lanchis mian publikan "polemikon", la dormintaj hundoj vekighis kaj komencis boji. Tio estas por mi fakte nova sperto, char mi subtaksis antaue la fanatikecon kaj fundamentalismon de certaj e-istoj (sed kiam antau kelkaj jaroj mi lanchis enketon inter la delegitoj de UEA pri la demando "cxu vi kredas je la fina venko", shajne du trionoj respondis jes. Tiu estis la momento, kiam mi definitive shokighis pri e-istoj.)

Mi ne konas landon au organizon, kiu tiom fanatike krias kontrau la angla lingvo, vershajne oni ech en Norda Koreio kaj Kubo tion ne (plu) faras. La e-istoj estas shajne la solaj, kiuj tion faras en la mondo, cetere lau sufiche primitiva maniero. Por eviti plian mokadon far la monda publiko, mi rekomendus, ke oni kondutu iom pli normale (pragmate).

La problemoj de multlingvismo au multlingveco en Europa Unio estas konataj. Sed la lingva politiko de EU respegulas la multlingvan situacion en Europo, kiun oni ne povas aboli, ech se certaj e-istoj pro sia fanatikeco tion shatus. Tiuj fanatikuloj cetere tute ne konas la verkaron de Zamenhof, kiu neniam polemikis kontrau multlingveco au simile. Zamenhof estis granda amiko de chiuj lingvoj kaj li shatis chiujn lingvojn. La malamo de la reala situacio en lingvaj rilatoj en Europo kaj aliloke fontas el la malamo kontrau chio europa, chio okcidenta, chio usona, chio kapitalisma. Tiu chi estas la esenca problemo de multaj e-istoj, ech kleraj kaj inteligentaj.

Cetere dank al la lingva politiko de EU, aro da malgrandaj lingvoj de Orienta Europo, ne nur estona, latva kaj litova, kiuj antaue estis ekziste minacataj pro la sovetiiga kaj rusiga politiko, spertas nuntempe novan prosperon, ech se oni tradukas la sensencan formalan, juran kaj teknikan terminologion de EU. Mi ne legis ghis nun, ke e-sitoj mencias tiun fakton. Lau mi e-istoj estas politike tendencaj kaj ideologie unuflankaj, pro tio al ili mankas ajna objektiveco kaj kredindeco, se ili argumentas kiel s-ro Esperantoluna (shajne tiu anonimulo jam aperis antaue en la retlisto de UEA-membroj kiel tre malagrabla tipo kaj malkashis sin kiel specon de stalinisto au maoisto). Pro tio ech ne indas respondi al tiaj e-istoj, despli ke ili kashas sin malantau pseudonimoj.

Se vi volas kompari min kun Hitler kaj Stalin, nur char mi faris radikalajn proponojn rilate la Esperanto-movadon (vershajne vi reagis al mia vorto "likvido de la Eo-movado"), cetere tute ne por konduki ghin al la promesita lando, sed por montri eblajn vere alternativajn viziojn kiel oni povus "savi" la LINGVON Esperanto (pri la Esperanto-movado oni povas fajfi lau mi, char ghi ne nur elcherpighis, sed produktas chefe stultajhojn kaj senvalorajhojn, do ju pli frue oni "likvidas" ghin, des pli bone), tio montras, ke via repertuaro je argumentoj estas tre mallargha kaj primitiva.

Cetere, komuna lingvo kaj komuna mono havas nenion komunan. Pro tio la leteroj de Dasgupta al la brikaj prezidentoj estis absurdajho. En via elpasho vi klare montras vian kontraukapitalisman sintenon. Ankau mi mem estas kritikanto de la kapitalismo (kaj la historion de la kapitalismo, kaj de la stalinismo kaj hitlerismo, mi vershajne konas pli bone ol vi), sed mi provas utiligi realajn argumentojn anstatau primitivismon, kiun vi kaj multaj e-istoj de via speco aplikas.

Je EEU kaj EDE mi ech malpli fidas ol je UEA. UEA povus reatingi signifon, se la ghustaj kaj mense sanaj personoj ghin gvidus.

Fine mi ankoraufoje volas substreki, ke Esperanto ne bezonas la Esperanto-movadon kaj la esperantistojn por "venki". Tio estas la konvinko, kiu naskighis en mi dum tridekjara observado de la movado. Plej multe al Esperanto la e-istoj mem damaghis, pro sia eterna stulteco en propagando kaj malkompetenteco en informado kaj agado. Tio kauzis, ke la Eo-movado estas nuntempe sufiche subevoluinta movado (por ne diri primitiva), kiu havas, krom kelkajn turismajn servojn, kiujn oni povas ricevi ankau nacilingve (prefere), reale nenion intelekte valoran por oferti - diversaj dumkongresaj "diskutoj" pruvas tion (pro tio chiam alpli da intelektuloj partoprenas tiajn kongresojn, kie cetere de jardekoj chiam la samaj personoj elpashas kaj dominas - do iliaj eterne samaj /tedaj/ argumentoj ne plu interesas min). Oni devas nur atentigi je la furorlistoj de libroservoj por kompreni, ke ajna nacilingva infano (au malklerulo) achetus pli inteligentajn librojn ol tion faras averaghaj e-istoj. Cetere estas ege embarase publikigi tiajn furorlistojn, kaj oni povas nur esperi, ke la "ekstera mondo" ne vidas ilin por informighi pri la achetkutimoj de e-istoj dumkongrese kaj aliokaze.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-01-13 18:53
Unue ni konstatu, ke neniu estas al mi konata grupo kiu konas pli da linvoj ol esperantistoj.(eble nur grupo de tradukistoj). Do kara, esperantistoj certe ne estas kontraux lernado de aliaj lingvoj. Tute kontrauxe kono de Esperanto estas propedeuxtiko por aliaj lingvoj.
Dankon, ke vi klasifikas min kiel fundamentalisto, certaparte vi pravas, homo devas havi firman fundamenton. Novajxo estas por mi , ke mi estas stalinisto, komunisto...(mia profesoro sxatas diri;"lasu hundon boji...")
Por via informo; mi estis tiu kiu organizis en lerneja tempo, ke tuta klaso strikis kontraux lernado de la rusa lingvo (tiame mi ankoraux vivis en Pollando).
En iama GDR mi estis sur la listo de sxtata asekuro, cxar mi tre kritikis la registraron kaj havis vastajn E-kontaktoj en okcidento.Mi konas, do pli la situacion en Pollando kaj en Germanio. Mi estas ankaux pli longe esperantisto kiel vi kaj ne nur kritikis, sed edukis novajn. Oni opiniis min fervora esperantisto, sed neniam mi auxdis fanatikulo.Nur en GDR provis nomi nin "talpoj" pro uzo de vorto "samideano" kaj pro "interna ideo".
Kiel longjara esperantisto mi estas konvinkita, ke uzado de nacia lingvo por internacia celo ne povas okazi. Jam hodiaux oni rimarkas, ke en naciaj lingvoj mankas naciaj terminoj. Vi estas blinda, se vi tion ne vidas kaj ne antauxvidas rezultojn en malonga estonteco.
Vi pravas, ke estona, litova, latva post la stalina tempo revivigxas, sed tio ne estas nur momenta kaj sxajna. Plej frue post tri generacioj la situacio estos ne pli bona ol antauxe, mi supozas pli malbona.
Mia prapatro estis devigita lerni la francan, mia patro la germanan, mi rusan kaj miaj infanoj la anglan, cxu vi opinias, ke tio estas solvo racia? Post certa tempo granda ondo formigxos kontraux tiu solvo, kiu dangxerigos la ekziston de EU.
Laux mia opinio, nek vi nek mi povos doni bonajn respondojn. Tiu tasko estas por lingvistoj, futurologoj,ekonomistoj, kiuj eble en komisio de EU ellaboros science la konsilojn.
Kaj, ke vi ne pensu, ke mi kasxigxas post mia pseuxdonimo, jen mia nomo kaj retadreso; Stanislaw Rynduch, "s.rynduch@gmx.de" kaj cxion bonon por vi.
esperanto
esperanto diras:
2010-01-13 19:54
Okazas tre stranga afero, nome:
se mi skribas tiun chi mesaghon, sur tiu chi pagho aperas strangaj nomoj kiel senditoj de la mesaghoj: "Esperantoluna" kaj "esperanto" ekzemple en mia mesagho "Pli stalina ol Stalino".
Sed se mi vokas tiun paghon lau la sinsekve aperantaj mesaghoj en la menuo, aperas nomoj kiel St. Rynduch, mia nomo ktp.
Kiam mi verkis mian respondon, mi celis s-anon Esperantoluna. Chu tiu estas identa kun s-ro Rynduch ?
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-01-13 22:13
Cxu mi devas ankaux numeron de mia legitimilo doni? Se ne suficxas, mi volonte donos al vi. En Ipernity vi povas min viziti kaj ecx mian foton rigardi. Vian mi jam pritraktis antaux du jaroj.
Eble mi skribu pri mia vivo? Nu, ne havu problemon. Dormu bone. Via nukso "Esperantoluna" alias Stanislaw Rynduch
esperanto
esperanto diras:
2010-01-13 23:07

Jen denove aperas Esperantoluna ktp. Jen vidu
Cxu ne suficxas?
Afiŝita de Esperantoluna je 2010-01-13 22:13
Cxu mi devas ankaux numeron de mia legitimilo doni? Se ne suficxas, mi volonte donos al vi. En Ipernity vi povas min viziti kaj ecx mian foton rigardi. Vian mi jam pritraktis antaux du jaroj.
Eble mi skribu pri mia vivo? Nu, ne havu problemon. Dormu bone. Via nukso "Esperantoluna" alias Stanislaw Rynduch
esperanto
esperanto diras:
2010-01-13 23:30
Shajne mi komprenas: Che Esperantoluna ktp. shajne temas pri unu el la pasvortoj de la listano, se tiu volas eniri Liberan Folion por verki propran kontribuon. Char esperanto estis unu el miaj pasvortoj por tiu chi Libera Folio, ghi aperas en certaj momentoj. Kaj la duan pasvorton mi ne malkashos :-)))))
mtfettes
mtfettes diras:
2010-01-14 05:41
Ĉu ankoraŭ necesas argumenti, ke ne eblas kompreni la E-komunumon, nek UEA-n, konsiderante ĝin nur socia movado?
Esperanto estas kerne kaj ide(ar)o kaj lingvo, strebado ŝanĝi la mondon kaj senplia kunvivado en ĝi. Konsideri ĝin el nur unu el tiuj vidpunktoj ĉiam misgvidas.
Kompreneble ĉiu iom pensema homo deziras pli efikan movadon, pli riĉan kulturon ktp. Sed tion oni ne atingas per frustritaj batalkrioj kaj anatemoj.
esperanto
esperanto diras:
2010-01-14 16:39
Shanghi la mondon per Esperanto - kia stultajho. Ech se vi mondvaste enkondukos Esperanton, la mondo ne shanghighus. Studu historion, politologion, ekonomikon, filozofion kaj vi certighos pri tio.
Jes bedaurinde oni atingas nenion en la Eo-movado, kie svarmas rigiduloj, kiuj a) de jardekoj rakontas la samon, b) ne deziras okupighi pri shanghoj - eble de la paradigmoj mem.
Do, ili daure naghu en sia malklara sauco kaj trankvile observu la agonion. Eble Fettes kiel prezidanto de UEA povos gvidi la funebran ceremonion kiam oni devos entombigi Esperanton. KAj tie li diros, ke la e-istoj volis (is) shanghi kaj plibonigi la mondon, sed krom la e-sitoj neniu alighis al iliaj ideoj.
Che Fettes kaj similaj tipoj oni vidas absolute neniajn novajn ideojn, sed nur regurdadon de malnovaj sloganoj, kiuj, videble, kondukis Esperanton en la sakstraton. Kaj tio en tono endormiga kaj teda.
Mi pretas diskuti nur se aperos novaj kaj raciaj argumentoj. De tempo al tempo ili aperas, sed nur malofte kaj che homoj, kiuj havas malmulte komuna kun la Eo-movado, au la UEA-sistemo, kies sola celo shajnas al mi varti pri la konservado de la propraj koterioj, sed ghi faras nenion por alporti Esperanton al novaj dimensioj de progreso. LA rilatoj kun Unesko k.s. estas nur fasado kaj intershangho de diplomatiaj afablajhoj.
Sed shajnas ke mi skribis tion jam plurfoje kaj ankau mi komencas gurde ripetadi min mem. Mi uzu tiun tempon por pli gravaj taskoj ol vane klarigi al surduloj en si mem gravajn aferojn.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-01-14 18:20
Cxi foje mi devas diri, ke Andreo pravas. Esperanto ne povas dialektike sxangxi la mondon. Certagrade gxi povas iom plibonigi, sed por sxangxi sisteme tute maltauxgas kaj kiu tion kredas nur revas.

Pri kritiko de UEA ni tre diferencigxas.Mi ofte pasintjare kritikis UEA, cxar mi opinias, ke ili nur oficas kaj havas zorgojn por gardi la segxojn cxe bela skribotablo.Mi dezirus, ke ili gvidu la popolon al la batalo kun veko.Sub tiel nomata neutraleco alprenas konformecon anstataux agi sur kampo, protesti cxu kontrauxstari.

Andreo laux eble detruus la domon kaj konstruus novan. Tute radikale.Radikalismo povas esti, kiel jam ofte en la historio okazis,
esti tre dangxera. Mi proponus al Andreo, kiu povas esti havas bonajn intencojn pli subteni kaj agadi en EDE, kie oni pli klare povas ecx ataki kaj kritiki malraciajn lingvajn solvojn de EU.

Mi ankau malkonsentas kun agado de EEU, kiu fakte aprobas la multlingvan politikon kaj almozpeti kelkajn euxrojn anstataux protest kaj kontrauxstari. Estas ja klare, ke probabla multlinveco gvidas nur por hegemonia monopola regado de la angla. Kontrauxdiroj, ke Esperanto ne havas landon, cxu kuturon estas nur plej grandaj stultajxoj. Euxro ankaux ne apartenas al iu lando.

Jam baldaux oni rimarkos, ke trovigxas en la blinda strato.

Andi, jen mia nomo; sincere Stanislaw Rynduch
esperanto
esperanto diras:
2010-01-14 19:06
Mi ne dirus, ke la CO-anoj "nur oficas kaj havas zorgojn por gardi la segxojn cxe bela skribotablo". Tio estas tro polemika, tro simpla, tro maljusta pritakso. Kial?
Unue: iu devas efektivigi la laborojn en UEA, kaj tion faras chefe la CO en Roterdamo, sub la gvido de Osmo Buller. Se tiu profesia infrastrukturo ne ekzistus, UEA estus grandparte senhelpa kaj senpova kaj vivus nur de la varmaaero, kiun disshrpucas ghia estraro (pri la komitato ni tute ne parolu, ghi estas pli malpli superflua, sed pro demokratia formalismo ghi devas ekzisti, kaj kelkaj personoj ja tre volonte pasigas sian tempon en komitatkunsidoj dum UK).
Due: Pri unuopaj oficistoj de la CO oni povas havi apartan opinion. Vizitinte la COn en novembro 2008, mi vidis, ke la unuopaj oficistoj serioze plenumas sian taskon, lau siaj povoj, spertoj kaj kapabloj. Preskau 20 jarojn mi ne plu vizitis la CO-, sed chifoej mi ricevis la impreson, ke temas pri serioza afero. Kompreneble oficeja laboro estas grandparte ligita kun sidado che skribotablo ktp. Sed la kondichoj en la CO ne estas tiom luksaj, la salajroj relative malaltaj kaj la vivo en Roterdamo multekosta, urbo lau mi terura. La domo de UEA estas TUTE nepraktika por labori - mallarghaj chambroj, malmulte da spaco, teruraj (kaj tre dangheraj) shtuparoj. Cetere en kvartalo ne tro romantika (sed la situacio shjane plibonighis kompare kun la tempo de antau 20 jaroj). Labori tie ne estas tioma plezuro kiel iuj povus imagi. Cetere, la unuopaj oficistoj ofte laboras pli ol necese, ekzemple kiam necesas organizi Malferman Tagon au aliajn eventojn.
Oni do povus diskuti pri translokado de la CO al alia urbo. Chu por shpari elspezojn, chu pro aliaj kialoj. Pasintjare mi relanchis la diskuton pri tiu translokado, sed rimarkis, ke enniu de UEA volas serioze respondi tiajn demandojn. En Roterdamo shajne ekzistas iuj avantaghoj (haveno, okcidenta Europo, ktp.). Aperis la propono Vilno, sed persone mi ne favoras tiun opcion, char la politika kaj ekonoia situacio en orienteuropaj landoj estas malpli stabila ol ekzemple en Nederlando.
Kvare: Oni povas diskuti pri diversaj elspezoj. Supozeble oni povus diskuti pri seriozaj elspezoj por estraranoj, kiuj veturas de aliaj kontinentoj (Hindio, Chilio) por decidi, ke en 2012 la UK okazu en Hanojo. Certe oni povs decidi tion rete au telefone, sed supozeble la estraranoj, kiuj lau mi estas tre vojaghemaj, havas ankorau aliajn aferojn por diskuti.
Kvine: de tempo al tempo Osmo Buller veturas al potencialaj UK-landoj por trakti la kondichojn. Li do tute ne sidas nur apud la skribotablo.
Resume: Persone mi opinias, ke la CO devus ludi ech pli gravan rolon en la Eo-movado. La CO devus funkcii kiel chefa centralo, kiu farus ankorau iom pli ol nur ofici, administri, vendi kaj organizi. Lau mi la tuta UEA-aparato inkluzive de estraro, komitato, membraro, Landaj kaj Fakaj Asocioj estas nur balasto. Ankau finance ili ne plu estas indaj. Do, oni devus diskuti, chu UEA farighu organizo sen membraro, do nur kontaktcentralo de la Eo-movado, kiu utiligas sian infrastrukturon kaj siajn spertojn por reprezenti Esperanton.
Sed lige kun tio kaj sub la nunaj kondichoj de Esperanto la tuta koncepto de propagando kaj informado devus esti rediskutata - DE KOMPETENTAJ PERSONOJ kaj ne de fantaziuloj, fanfaronuloj kaj diletantoj. En tio la CO ricevus pli altan statuson, sed ricevus ankau novajn taskojn, kiujn oni devus difini. Lau mi chio dependus de la memdifino de Esperanto, kiu eble devus esti reviziita.
Do, en tio konsistas miaj ideoj pri disbatado kaj likvido de la malnovaj strukturoj. La vortoj sonas radikale, malagrable kaj stalinisme. Samtempe estas ideoj pri REKONSTRUADO - kaj por ne tro shoki la homojn, oni uzu prefere pozitivajn terminojn kiel rekonstrado, kaj malpli negativajn kiel likvido kaj detruado. Sed kelkfoje necesas utiligi polemikajn terminojn por veki la dormantajn bestojn. LA merito de Stanislaw Rynduch estas, ke li reagas kaj provas alporti raciajn argumentojn al la diskuto. Che Fettes mi ne vidas tion. Tio kondukas min al la konsideru, chu ni bezonas oportunistajn, politike korektajn funkciulojn, kiuj pro sia akademia kariero en universitatoj ne kuraghas esti pli kuraghaj, au chu ni bezonas kvazau la alternativecajn "anarkiistojn", kiuj a) bone komprenas la problemojn de la movado, b) kuraghus elpashi kun novaj ideoj, c) pretas rezigni pri tradiciismaj konvinkoj, d) pretus transpreni iom da respondeco. Kiel jam plurfoje dirite, la nuna sistemo, ne nur en UEA, estas tro ligita al koterioj, kiuj ekzistas jam de jardekoj, kaj kiuj lau mi bremsas la tutan evoluon, char ili sentas sin bone kun la nuntempa status quo. Tiuj aktivuloj prosperis chefe en la 70-80aj jaroj, sed post 1989 iliaj ideoj praktike elcherpighas. Oni aplaudas ilin nuntempe kiel korifeojn kaj vershajne supertaksas ilian rolon, char la rezulto de Esperanto ja estas videbla (nu, kompreneble, ili ne solaj kulpas pro tio).
Do, oni povus aldoni ankroau mutlajn aliajn konsiderojn, sed miaj mesaghoj kutime jam estas tro longaj. (Mi ne relegas chi-mesaghon por koontroli erarojn, certe trovighas mistajpoj).
pistike65
pistike65 diras:
2010-01-14 21:57
La celaro kaj agado de EEU efektive ne estas tute klara; vidu mian eseon
http://www.liberafolio.org/2010/esperanto-kaj-europa-unio-cu-mirago-cu-perspektivo/
kaj la postan diskuton.

Interesa anglalingva diskuto pri "lingvo por Euxropo" cxe:
http://www.opendemocracy.net/article/daniele-archibugi/european-parliament-language-diversity
Tie mi komentis:
Real multilinguism might even be (or already is starting to be) a major economic incentive in Europe. Why should we always consider the presence of translators and interpreters as a handicap? Assuring that people can use their own languages and nevertheless understand each other can create workplaces while Europe specialises in managing multilingualism.
We do not need ONE lingua franca,neither English nor Esperanto. Both are useful when put to good use, but Babel is better.
(resume: multlingveco povas esti ekonomie motora agadkampo; unusola pontlingvo ne konvenas, kiu ajn lingvo gxin estu.)
amike
Istvan Ertl
eumacko
eumacko diras:
2010-01-19 17:40
Se iu gxis nun ne komprenis kio estas „negativa dialektiko“ (pri Adorno gxi devus positive finigxi) devas legi la suprajn, suficxe abundajn tekstojn de Andreas Kuenzli (de komence gxis la fino). En lia lasta polemiko li kontrauxis la kritikon de Stanslav Rynduch, kiu antauxe mem kritikis la CO. Nun Kuenzli alprenas la rolon de la apologo kaj sekve ni povas „gxoji“ lian lauxdon.

Nur la problemo estas, ke post 1945 ni fakte ne plu povas permesi al ni, tiun ludon serioze „gxoji“ en la realeco, (ankoraux nur en la arto) pro tio okazis la sxangxo 1989, (kion Kuenzli ofte rimarkas) ne revolucie, (kion Kuenzli proponas cxe la UEA) sed tute modeste, pripensante la retirigxon al pozitivaj faktoj.

Jes, la tempoj sxangxigxis (tie pravas Kuenzli), sed gravas kompreni „kiel“. De lia parolmaniero sekvante, li mem „nenion komprenis“(kiel li antauxe al esperantistoj riprocxis). Kaj se ni okupigxas kun esperanto, estas rimarkebla ke, tiu novo kiu rekonstruis la mondon post 89, kiu ankaux ebligis la EU, jam estas trovebla en la origino de esperanto, kion eble mem nur malmultaj esperantistoj rimarkis, pro tio la inversigxo la esencon en la „fina venko“.

Pli bone ni restu cxe tio kaj eliru de tie kion ni havas, ansxtataux fari grandajn dirajxojn pri korifeoj. Eble estas inter ni multe da idiotoj, psike perturbitaj stranguloj, sed eble gxuste tio estas eksterordinare humana cxe esperanto, ke ankaux tiuj homoj povas esti bezonataj kaj ili ecx multe efektivigis (kiel Piron atentigis). Sed la cetera mondo ne estas pli bona, ecx malpli.

Pro tio ansxtataux songxi pri superinteligenta gvidantaro, kiu kondukas nin heroe batalante al la fina venko, pli bone resti sur la tereno de faktoj kaj uzi komune niajn averajxajn kapablojn. Se ni sukcesas kunigi la fortojn ankaux de la ekstera mondo, kie largxe trovigxas la politika intereso pri la ankoraux cxiam aktuala celo de la lingva demokratio, ni jam multe atingis. Ni ne devas cxion akurate antauxvidi kaj decidi por la estonteco, suficxas nur se ni tion faras kio nuntempe necesas. Sed tion ni bonvole faru, ne nur fanfaronu kaj kritiku.

En la rubujon jxeti la „Pragan manifeston“ signifas neniigxi la evoluhistorion de esperanto. Kiel fari analizon (kiun Kuenzli ankaux volas) por plupasxi, se historiaj faktoj estus nuligitaj. Ni jam havas spertojn en la historio kio okazis post tiu. El nenio nenio ekestas, kaj ecx malpli post la detruo, cxar tiam ecx la ruboj devas esti forprenitaj. Mi proponas al Kuenzli denove legi, (sed ne nur selektive) la libron de H. Tonkin „Lingvo kaj popolo“ kaj atenti al la metodo, la „kiel“ de la proponita sxangxo en la esperanto movado.

Kuenzli esprimis, ke li tamen fidas al UEA, (li nefidas al EEU kaj EDE) kun iujn kapablajn junulojn el la malantauxeco. Tre bone, sed bonvolu instigi tiujn kapablajn homojn por ekstari, montrigxi kaj motivigu ilin labori por UEA. Konkrete nenio helpas nur diri; se estus tiel. Aux estas, aux ni lasu, alie estas la kritiko inversa kaj memdetrua. (Aux li opinias sin mem? Sed tiam estas lia taktiko tro sendiplomata.)

Sen spertoj neniu geniulo povas el la mlantauxeco ion ajn fari. Dileti cxiam helpas cxe ekesto de novo. Gxenerale ni havas en esperantujo suficxe da diletantoj, sed por konkreta kreado cxiam devas ankaux iel esti ellernita la la farado. Alie ni reprenus denove tion kiun ni volas foriri, ecx pli malbone. (Por tiu kazo ni ankaux havas suficxe da ekzemplojn en la historio.)

Tiel mi tute ne komprenas la kritikon pri „koterioj“. (Cxu estas nur hazarda la proksimeco al la vortsignifo de koto?) Cxu la postenoj en la estraro de UEA valoras por iuj mafiozaj konspiroj? Jes, esperantistoj gxenerale kaj ankaux la membroj de UEA volas, inter multe miloj da ankaux aliaj humanaj asocioj helpi iun konkretan problemon de la mondo solvi, sed gxis nun, sen iu ajn deviga povo (versxajne ankaux pli bone tiel). Mi ne vidas la grandan financan profiton, signifaj al koterioj.

Pro tio mi ne vidas pli bonan solvon por evoluigi la strukturon de UEA, ol jam de Humphrey Tonkin proponite. Kiel mi komprenis: Akcepti la historion kaj originon de esperanto kun la membraro tiel kiel gxi estas kaj samtempe cxiam klopodi lernante mondvaste el la tuteco, aktualigi la en la tempo rigidigxintajn organizajn kaj burokratiajn strukturojn.

Cxu ekzistas konkretaj proponoj ankaux de aliaj aspirantoj, kiel rekonstrui la strukturojn de la UEA, ol nur de Mark Fettes? Diskuti cxiam indas, sed kruda ktiko ne suficxas. Necesas ankaux realigeblaj proponoj post la kritiko, ke la publiko povus formi sian opinion kaj poste decidi cxe la balotoj. Fettes certe estus (pri mia opinio) bona solvo ecx en la plej altaj postenoj de UEA, (sed gxis nun mi ne konas pli bonan metodon por iu decido en similaj asocioj, ol la demokratian, ecx se estus kontraux mia opinio). Pro tio estus instiga se kandidatigxus ankaux kelkaj aliaj kapablaj junaj homoj por tiuj postenoj kun iliaj proponoj renovigi la strukturon de UEA.




esperanto
esperanto diras:
2010-01-19 22:42
Ankau chi tiun softan komenton eblas trankvile jheti tra la rubujon. Ghi montras ke la komentanto komprenis nenion de la nuntempaj problemoj de la movado kaj ke li kredas, ke la Eo-movado devas esti "tolermea" al plej diversaj status-quo-ajhoj.
La Esperanto-movado trovighas en ghia plej granda sakstrato iam ajn spertita. Kulpas pro tio la generacio de aktivuoj, kiuj daure argumentas kiel antau 1989.
Povas esti ke H. Tonkin proponis kelkajn gravajn ideojn, sed ankau li devis kompreni, ke neniu interesighas pri ilia konkreta transformo. Realigeblaj reform-proponoj estis de diversaj flankoj formulitaj, sed neniu interesighas pri ili.
UEA kaj la cetera Eo-novado ekzistas nur por konservi sian propran ekziston, sed por la progresigo de Esperanto mem ili faras nenion, krom diskrediti ghin per siaj stultaj argumentoj che la mondaj organizoj kaj en la publiko.
eumacko
eumacko diras:
2010-01-20 00:45
En la reago de Kuenzli al la „softa komento“ li menciis ke: „Realigeblaj reform-proponoj estis de diversaj flankoj formulitaj, sed neniu interesighas pri ili.“ Bonvolu, cxu li povus indiki kie estas tiuj „proponoj“ legeblaj?
esperanto
esperanto diras:
2010-01-20 13:32
Multegaj esperantistoj esprimis sin pri la situacio de la Eo-movado
de Silfer ghis Wunsch-Rolshoven
de Gbeglo ghis Kniivilä
de Carlevaro ghis Camacho
de Tonkin ghis Dasgupta kaj la siatempaj irananoj
por nomi kelkajn spontanajn nomojn, ne nur europajn, kiujn mi konas.
Multaj e-istoj opinion pri tio kaj jeno, sed malgrau tio nenio shanghighas esence. Char regas pasiveco, indiferenteco kaj inerteco. La vivo estas pli facila sen shanghoj anstatau kun shanghoj.
Vershajne la problemoj solvoghos de si mem, kiam diveraj organizoj ne plu ekzistos. Tion oni bone povis observi ekzemple en Svislando (IFEF, TEL, KCE, lokaj grupoj, vershajne baldau SES, CDELI ktp.)
Pro tio mi ripete diris, ke la malnovaj strukturoj ne plu taugas, same ne la iluzio, ke Unesko au iu ajn membroshtato helpos al la Eo-movado realigi ties revon.
Mi atendas de la e-istoj realisman kaj firman opinion kaj kontribuon en la solvado de tiuj demandoj. La plej unua kaj plej esenca demando estos: Kion oni povos ankorau fari (por "savi" Esperanton) ?
Se mi observas la praktikon en la movado, mi konstatas, ke regas ghenerala senhelpeco, kaj oni faras ankorau iomete lau la ebloj - oni kunvenas kaj kunsidas, oni eldonas revuon, oni iomete turismas, oni fanfaronas kaj laudas kaj citas unu la aliajn (koterioj), oni iom kverelas kaj malkonsentas. Sed nenio grava kaj interesa okazas, kaj Esperanton neniu bezonas. Tio certe estas la komenco de la fino.
eumacko
eumacko diras:
2010-01-21 15:29
Oni povas legi precipe nur kritikon, sed malmulte konkretan solvoproponon. Ecx post kelkaj analizoj venas nur palaj indikoj.
Fakte tiuj problemoj speciale riprocxitaj por esperantujo, plejparte devenis el la gxenerala mondo (memturniteco, idiota individualismo, koterieco, ktp.) kaj la esperantistoj volonte esti modernaj adaptigxis tiujn. Sed movigxi tempe, ne signifas cxion nuntempan alpreni kaj adapti, sed evoluigxi lernante el la historio de la tradicio. Tio kio portas esperanton jam pli ol 120 jaroj ne estas la moda akomodigxo, sed la forto kiu radias gxenerale el sia origina principo (dialogika inter-komprenigxemo), kiu en nia historia situacio estigxis tre aktuala.
Travivi, ne estas nur la problemo de UEA, sed en la mondo entute. Ke tiu principo (jam en la origino de e-o) necesas al la travivo de la homaro, estis 1945 ekkonata, ekde de tiu tempo retirigxas nia, gxis tiam idiot-absot-heroa pricipo de la fina venko. Post 1989 okazis unufoje en la historio de la homaro la turnigxo. Granda laboro estas tiun konsciigi kaj pluevoluigi.
Kaj mirigxu esperantistoj! Tiu pricipo kusxas jam en la fundamento de esperanto. Cxu vi ne ekkonis tion? Tiam batalu plue, faru nenion konkretan por esperanto, eble poste vi alvenos al la konvinko de la heroa memdetruigxo kaj eble vi ecx kredos ke tio necesas por eniri en la paradizo.
En nia mondo estis nuntempe multe dirita kaj skribita, sed plejofte, ankaux la t.n. „geniaj ideoj“, terigxas en rubujoj, gxis la „idiotaj geniuloj“ eble mem ekkonas, ke ni jam havas suficxe da ideojn, nun necesas ion konkrete fari.
Sur antauxaj pagxoj cxi tie estis vortumita pri la „savo de la mondon per esperanto“. Ne per esperanto mem, sed la principo kiu ja staras malantaux esperanto, jes, jam solvis kelkfoje la mondon en la pasinteco de la memdetruo. Nur beduxrinde tio ne estas suficxe gxenerale ekkonata. Tiun devus lerni la esp-istoj (se ili volas nomi sin esperantisto, cxar per e-o ili staras proksime de tiu principo) kaj pludoni, propagi, disvastigi, konsciigi en la cetera mondo.
Ankaux ne suficxas cxiam denove ripetigxi, ke la esp-movado volas plibonigi la mondon, sed devas fari ion konkretan, ankaux ekster de esperantujo. Ne nur en si mem kongresumi, sed eliri antaux la pordoj el la kongresejoj, malfermi la busxon kaj montri flagon por la gxenerala publiko sur la strato. Uzi la demokration, minimume en la landoj kie oni havas gxin kaj en la EU ni havas, ekde ne longe, pro tio ni ankaux scias kio signifus gxin perdi. Pro tio ni devas gxin ankaux defendi.
Mi fine tamen pardonpetas por mia esprimmaniero kelkloke, kiun mi alprenis dank` al A. Kuenzli. Sed vere en la hodiauxa mondo oni devas nur krii, alie oni ne havas sxancon por auxdo.
hermes
hermes diras:
2010-01-20 18:01
La diraĵoj de Andy estas gravaj. Li montras ke la movado devas aliiĝi. Dum multaj jaroj, la eoparolantoj montris ke la lingvo povis funkcii. Sed dume, oni devas absolute plikreskigi la nombron de eoparolantoj kaj ĈEFE la ilojn por uzi la lingvo.

Laŭ mi, oni devus uzi la eoasociojn kiel piramidon. Ekzemple la asocioj nacia por eolernantoj kaj temoj naciaj kiel lernejo, leĝo. La asocioj kontinentaj kiel EEA povos esti uzi por temoj Eŭropaj, sed mi pensas ke ili estas utilas unike por Eŭropo, Afriko kaj Sudamériko. UEA por laboro internacia. Aktuale tiu estas konfuza inter la asocioj.

Alia Ekzemplo kiam on kotizas pour UEA oni estas ano de la asocio nacia kaj kontinenta, eble UEA redonas al la associo nacia kaj kotinenta la monon de la kotizo nacia kaj kotinenta.

Se mi ne forgesis, la anoj de UEA ne kreskas, oni estas ĉirkaŭ 7000 anoj en UEA. Kial la anoj ne kreskas? Tio volas diri, laù mi, ke UEA ne funkcias bone, ke ĝi ne proponas sufiĉe por anigi eoparolantoj kaj ĉefe novaj parolantoj.

Laŭ mi, UEA devus pli kunordigi projektojn internaciajn, ekzemple la filmoj verdaj ( subtektoj en eo) aŭ reto por lernejo, retvorlibro de sama valoro ke retvorlibro angla.Kompreneble, ĝi daŭras sia rilato kun UNESKO kaj ONU.

Sed, laŭ mi Andy faras eraron, UEA ne devas mortiĝa, ĝi devas ŝanĝi profunde kaj tre rapide , pli rapide ke la ŝanĝoj rapidaj de la mondo.

Eble mi pravas? Mi ne scias? Sed sen provo, oni ne scios.




esperanto
esperanto diras:
2010-01-20 18:50
Mi estas kontenta, ke ia diskuto komencighas post miaj drastaj kaj certe ne chiam "afablaj" intervenoj (de sviso oni atendas afablecon, chu ne), kaj ke novaj nomoj aperas en tiu diskuto. Sed kien tiu diskuto kondukos? Mi timas ke nenien.
Estis miskompreno: Mi ne celas mortigi UEA-n, sed komplete transformi ghin al alia tipo de organizo, nome al organizo sen membraro, sen Landaj kaj Fakaj asocioj, sed estraro kaj komitato kiel nuntempe ekzistantaj. Sed shajnas al mi, ke oni ne estas preta akcepti tiajn ideojn, char oni estas multe tro konservema kaj preferas la status quo. Chu miaj ideoj estas realismaj - tio estas denove alia demando. Sed kelkfoje bezonatas iom "revoluciaj" kaj herezaj ideoj por veki la dormantajn bestojn.
Pro tio, unue necesus vasta analizo de UEA kaj de la Eo-movado por malkovri, kio estas ebla kaj kio estas malebla. Bedaurinde mi ne povas malkovri tian klopodon. Tiom longe, ke vera ekzista premo sur iujn organizojn ne okazas, nenio efektivighas. Oni povas timi, ke tiuj organizoj mortos de si mem, se montrighos, ke ilia ekzisto ne plu estas pravigebla. En la kazo de UEA tiu procezo certe povos ankorau longe dauri, sed oni konsciu, ke sian monon oni vane elspezas sub la nunaj kondichoj.
Mi kredas, ke komplete novaj homoj devus transpreni UEAn, t.e. homoj, kiuj havas spertojn a) en Esperanto, b) en gvidado de asocioj, c) en kontaktoj kun institicioj de la ekstera mondo, d) freshaj homoj pragmataj kaj senideologiaj. Chi tiaj homoj certe ekzistas, ech se ili eble ne tiom bone parolas Esperanton (sed tio eble ne tiom gravas). En tiu tuta procezo oni certe povus utiligi la spertojn de la spertaj malnovaj generaacianoj, sed oni devas ignori tie, kie ili farighas ideolgiaj kaj revemaj.
Sed tute unue de tiu procezo oni devus sin demadi KION ENTUTE EBLAS FARI PER ESPERANTO, chu ankorau indas teni la projekton lau la ghisnuna formo, au chu oni devas fari ion alian. Do, necesas ellabori diversajn strategiojn kaj scenarojn.
Malgrau tio,la afero restus malfacila, char ekzemple en la homaj organizoj konstante shanghighas la personaroj kaj respondeculoj, tiel ke foje iu apogas Esperanton, foje malapogas, foje restas indiferenta. Tiujn problemojn oni devas serioze konsideri.
Rilate Esperanton, che certaj temoj necesus rekomenci, ekzemple rilate la tutan instruadan kaj informadan politikon, au praktikon.
Tio estas treege longa vojo, sed ghi povus esti mallongigita, se la kocneraj efikaj homoj transprenus la respondecon kaj gvidos la asocion kaj movadon en iom alian direkton.
ktp. ktp.
hermes
hermes diras:
2010-01-20 20:02
"Estis miskompreno: Mi ne celas mortigi UEA-n, sed komplete transformi ghin al alia tipo de organizo, nome al organizo sen membraro, sen Landaj kaj Fakaj asocioj, sed estraro kaj komitato kiel nuntempe ekzistantaj." Mi pensis kiel asocio Britich concil aŭ Alliance francaise, ke UEA iĝos. Sed pri membraroj kaj landoj, sen anoj kiuj kotizas kaj sen lokoj en diversaj landoj, tio ne estas ebla ŝajne, laŭ mi.

Laŭ mi, la asocioj pensas pri eo sed fogesis per eo. Per eo estas por mi, uzi, uzadi et uzegi eon. Kaj UEA la unua forgesis tion.
Por uzado, la kreado de reto inter lernejoj povus permesi ligilon inter urboj de malsamaj landoj, gazeto internacia en esperanto kaj radio internacia, trebonega retvorlibro, helpo por verda filmo, ktp ktp
hermes
hermes diras:
2010-01-20 20:41
Por min moki de UEA, se ĝi havas 7000 anojn kaj se ekzistas 2 millionoj de eoparolantoj. UEA estas 0.35% de la eoparolantoj. Do UEA ne esprimas la eoparolantojn. La eoparolantoj ne havas asocion, kiu ilin esprimas. La tre plej granda de la parolantoj povas pensi ke UEA ne esprimas iliajn ideojn.
esperanto
esperanto diras:
2010-01-21 01:05
Mi komprenas, kion Hermes volas esprimi.
UEA eble ne forgesis siajn membrojn kaj ne faras nenion PER Esperanto, sed UEA maltauge propagandas kaj informas pri Esperanto. Necesas nur legi la revuon Esperanto (sed ne nur tiun revuon), kie oni renkontas amason da STULTAJ enhavoj, precipe tiuj partoj, kiuj devenas de la nuna UEA-estraro (tio simple grandparte estas fatraso). Se gravuloj de UN, EU ktp. komprenUS tiujn artikolojn, ili ne nur ridus, sed ankau harhirtighus kaj ekmokus. Nu simple ili ne konsiderus Esperanton serioza afero. Nu supozeble ONI klarigas al ili la enhavon de raportoj pri Eo-kunvenoj ktp.
Se UEA volus farighi vere serioza asocio, tiukaze ghi devus distancighi de la turisma dimensio, krom se temus pri iom altnivela turismado, char turismi per Esperanto shajne farighas pli kaj pli mallaloga kaj precipe interna afero de e-istoj. Samtempe turismo shajnas esti ankorau unu el la malmultaj sektoroj, kiuj iom proemsas enspezojn, ekzemple pere de realigo de UK. Sed chu ekzemple UK en Kubo estas tiom profitdona, mi dubas, krom se aperas iu eksterordinara enspezo.
ktp.
British Council kaj Alliance Francaise estus interesaj ekzemploj, kies konceptojn necesus studi por la kazo de la Esperanto-movado.
La amasmovadon oni devus kanalizi tra aliaj kanaloj, por ke ghi ne ghenu la seriozan propagandon kaj informadon. Grandparto de Landaj kaj Fakaj Asocioj estas malaltnivelaj babilejoj precipe de maljunuloj (mi havas nenion kontrau maljunuloj), kiuj pasigas iomete sian libertempon kaj traktas sufiche malseriozajn aferojn, krom se de tempo al tempo aperas interesaj prelegantoj (kiel Germana Eo-Asocio ankorau klopodas fari dum siaj jarkunvenoj, eble iuj aliaj). En Svislando preskau nenio interesa plu okazas pere de Esperanto, kaj se foje Claude Gacond ne plu estos - estos finite.
Pri la kotizo de 7000 membroj oni povas en principo trankvile rezigni. Chi tiuj kotizoj utilus maksimume por iuj malgrandaj (help)fondusoj. Por reale propagandi Esperanton necesus milionoj da USD, euroj, frankoj. Unu miliono estas malalta sumo en la nuntempa mondo por promocii gravajn projektojn.
Do, pripensu iomete.
hermes
hermes diras:
2010-01-21 07:41
"Pri la kotizo de 7000 membroj oni povas en principo trankvile rezigni. Chi tiuj kotizoj utilus maksimume por iuj malgrandaj (help)fondusoj. Por reale propagandi Esperanton necesus milionoj da USD, euroj, frankoj. Unu miliono estas malalta sumo en la nuntempa mondo por promocii gravajn projektojn."

La mono estas la kerno de preskaŭ ĉiu projekto. La eolingvo havas bezonon tre egan por pli disvastiĝi. Sed la kelkaj projektoj, ke mi diris, povas esti farata kun preskaŭ neniu mono. Sed juste UEA devas trovi freâ mono ĉiu tago, kaj novanoj povus helpi tion iomete.

"Do, pripensu iomete. "
Kiu? Mi aŭ ĉiuj? Unu ci^^ povus helpon en certaj momentoj.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-01-31 11:31
Elektoj ofte estas nur formalaj. Chu ne estus bone, ke CO mem elektu homojn sen vochdonado, kiu perdigas tempon kaj malshparigas monon. La Sufera Forto la Mondon Reganta (SoFoMoRo) ege helpis, ke en 2007 estis nur iom da tempoperdo kun preskau neniom da mon-malshparo, char ne povis okazi la elektado de B-komitatanoj de UEA.

Kiam estas okazinta la vochdonado, chu la elektokomisiono kontrolas la balotilojn en CO ? Certe ghi ne povas, char ghi konsistas el homoj kiuj loghas ne en sama lando kaj tre for de CO en Nederlando. Jen do revenas al CO vochnombri. Elektighos homoj lojalaj al CO. Kaj kio pri la elekto de la estraro de UEA?

Kiam CO elektas mem siajn lojalulojn B-komitatanojn, la elekta komisiono decidas kiujn elekti kiel la estraranojn. Ghi pretigas listojn de homoj, kies kapoj plachas al ili. Kaj vershajne ankau en tio kashe intervenas CO.

Estraro konsistanta el tiaj homoj ne povas ne sekvi nur la elektantojn (CO kaj elekta komisiono). Se hazarde unu el tiuj estraranoj rifuzas "shafi", li trovas neniun subtenon che la aliaj estraranoj, kiuj silentas antau chio. Eble al multaj estraranoj plachas sidi che podio dum UKo au viziti Roterdamon en rondo familia. Ni ne parolu pri la komitato, kies rolo tute neniighas, kiam oni analizas la intervenon de komitatanoj dum diskutoj en komitataj listoj. UEA-komitato scivole legu intervenojn de diskutlistoj de SAT, MAS kaj de la Esperanta Civito. Ili tuj rimarkos kiom malaltnivelaj estas intervenoj de plejparto de komitatanoj. Tio chi estas tute komprenebla kiam oni scias kiel elektighas tiuj komitatanoj.

La landaj asocioj, el kiuj multaj apenau funkcias, proponas siajn A-komitatanojn. Al tiuj chi aldonighas B-Komitatanoj prenitaj de CO. Nur la elekto de C-komitatanoj estas iom pli serioza. Tamen la influo de la korifeoj de UEA ne mankas. Kiuj komitatanoj kuraghas kontraui la proponon de la chiopova, chieesta Renato CORSETTI ?

Lau mi, nun tute ne necesas perdi tempon kaj malhspari monon por la elektoj en UEA, char nur CO kaj Renato CORSETTI faras chion. Tial, jam, kvankam ne aperis la listo de kandidatoj oni sentas, ke Jean CODJO, la benina esperantisto loghanta en Kanado estas kandidato por la estraro, kaj certe elektighos. Li nun respondecas pri la virtuala Afrika Oficejo en Benino. Sentighas ankau, ke de Benino tiu Afrika Oficejo iros al Burundio kaj loghos en la kontruajho, kiun Johan DERKS kaj ties edzino klopodas havigi al burundiaj esperantistoj.

Konklude, chio jam estas fiksita de la korifeoj de UEA, kaj tial tute ne necesas perdi tempon kaj monon por diskuti tie chi. Ni nur WAIT AND SEE.
aleks
aleks diras:
2011-02-16 19:02
Saluton Koffi,
vi skribis :
> UEA-komitato scivole legu intervenojn de diskutlistoj de SAT, MAS kaj de la Esperanta Civito.
> Ili tuj rimarkos kiom malaltnivelaj estas intervenoj de plejparto de komitatanoj.
> Tio chi estas tute komprenebla kiam oni scias kiel elektighas tiuj komitatanoj.

Bona ideo, certe. Cxiam utilas kompari sin kun aliaj organizajxoj. Sed rimarku gravan aferon: retlisto de la Komitato de UEA estas publike legebla, de cxiuj. Cxu eblas samon diri pri retlistoj de SAT, MAS kaj la Esperanta Civito ? Cxu same travideblaj ili estas ?

(...)
> Tial, jam, (...) oni sentas, ke Jean CODJO, (...) estas kandidato por la estraro, kaj certe elektighos.

Pri prognozoj estas konstato, ke tre (plej?) ofte ili eraras.

> Sentighas ankau, ke de Benino tiu Afrika Oficejo iros al Burundio kaj loghos en la kontruajho,
> kiun Johan DERKS kaj ties edzino klopodas havigi al burundiaj esperantistoj.

Plia prognozo, cxu pli gxusta ?
esperanto
esperanto diras:
2010-03-08 18:09
Estas konate, Silferoj relative rapide operacias per terminoj kiel "skizofrenia" au "mensmalsanulo", kiam necesas denunci la farojn de aliaj. Ankau mi mem evidente trovighas che ili en simila kategorio, kaj ili ne hezitis tion ripete konfirmi al mi (kaj supozeble, en privataj mesaghoj, ankau al aliaj).

Fakte nocioj kiel "skizofrenia", "paranoja", "mensmalsana" k.s. estas jam trouzitaj (inflaciaj) vortoj, farighis tedaj kaj shokas neniun plu. La uzado de tiaj vortoj montras, ke al la uzantoj elvaporighis la lingva fantazio kaj ke ili falis sur la plej malaltan intelektan nivelon.
Analogan vortuzon oni cetere ja konas el la Praga Manifesto, kie efektive kaj objektive eblas diagnozi komencon de skizofrenio (au almenau paranojo - kiu estas la diferenco?) de ghiaj autoroj (homa emancipigho pere de Esperanto kaj similaj strangajhoj).

Sed anstatau uzi vortojn kiel "skizofrenio" kaj "paraonjo" ktp. oni povus ankau uzi vortojn kiel "troigo", "fanfaronado", "blufado" ktp., per kiuj oni dirus proksimume la samon, kaj terminoj el la psikiatrio, kiuj estas uzataj chefe polemik-cele, farighas superfluaj.

Do, imagu, se oni volus procedi kiel Silfero, oni povus ripeti la saman ekzercon chiutage kaj skribi po kelkajn tiajn mesaghojn kaj anstatau mencii Korsetojn kaj Dasguptojn multajn aliajn nomojn de e-istoj, kiuj eble pli meritus tiun epiteton.

Due:
Chu Korsetoj au Dasguptoj
kiel eblas legi en la plej nova elshprucajho de HeKo
http://www.esperantio.net/index.php?id=1212
estas pli skizofreniaj ol Silferoj, necesus ekzameni kaj diskuti - sed inter fakuloj.

Se oni ekzemple legas la bruselan paroladon de La Konsulo de 26.7.2008 publikigitan sur
http://www.esperantio.net/index.php?id=614
oni povas inter alie trovi la jenan frazon:
"Kiel Esperantaj Civitanoj ni ne povas resti indiferentaj pri tio. Ni devas alporti nian kontribuon al la procezo de reformo de Unuiĝintaj Nacioj."

oni vere devas sin demandi, kiu estas pli skizofrenio - chu la finvenkistoj au la raumistoj, kiuj volas reformi Unuighintajn NAciojn.

Sincere dirite, inter Korsetoj, Dasguptoj kaj Silferoj mi mem ne vidas grandan diferencon, kvankam chiu havas sian nuancitan stilon (kaj persone al mi Korsetoj kaj Dasguptoj estas centoble pli simpatiaj ol Silferoj - sed mia subjektiva opinio ne ludu rolon). Chiukaze chiuj tri menciitaj "korifeoj" estas enorma gheno por la reputacio de Esperanto, kaj nemezureble grandega hipoteko por la nuntempo kaj estonteco de Esperanto. Do oni povas nur esperi, ke ili tre baldau forlasos la Esperanto-scenejon, en kiu ili postlasis ne nur amason da fatraso, sed chefe amason da frakaso (germane Scherbenaufen), por transdoni la torchon al malpli distorditaj ideologoj.

Cetere mi ne pensas, ke Korsetoj kaj Dasguptoj asertas, ke Eo estas nur komunikilo, sed certe ili ankau diras, ke ghi estas arta perilo kaj identigilo.
Cetere la rilato inter komunikilo au arta perilo kaj identigilo unuflanke kaj politika neutraleco aliflanke ne estas tre evidenta kaj nova elpensajho de Silferoj. Nu, principe oni povas vidi rilaton inter chio.

Che la skribajhoj de Silferoj aperas ofte jena impreso: Silferoj legis diversajn aferojn, kiuj iras tra iliaj kapoj. Post kelkaj eble maldormaj noktoj au koshmaraj songhoj la salato malbone digestighas en iliaj cerboj kaj aperas nova salato, multe pli terura, kiun ili poste prezentas kiel pseudointelektan metamorfozon sur la paghoj de HeKo.

Aliflanke Silfero alparolas la gravan demandon de certaj strategioj kaj nocioj uzataj en UEA. Sed tiu temaro estas malnova, kaj kiel ni povis observi, la esperantistoj ne deziras diskuti pri tiaj temoj, char ili revas pri la oficialigo de esperanto, kiun la raumistoj konsideras malvershajna. 1:0 por la raumistoj.

En postaj interpretoj la raumistoj (t.e. Silferoj) (mis)uzadis Zamenhofon por klarigi la esencon de la raumismo kiel armilo kontrau la finvenkismo, same kial la orientblokaj komunistaj e-istoj siatempe misuzis liajn pacideojn kaj entute Esperanton por la kontrauokcidenta propagando (kvankam lau dimensio ambau fenomenoj kompreneble ne estas kompareblaj). Hazarde trovighas teorie iuj ideaj kongruoj inter la zamenhofa esperantismo kaj la Manifesto de Raumo. Sed nur hazarde, char lau mia memoro (sed mi ne tute certas) la pensado de Zamenhof ne ludis rolon en la verkado de la Manifesto de Raumo. (Eble oni demandu Jouko Lindstedt pri tio). La Manifesto de Raumo estis reago al la UEA-strategio (tonkina neutralismo) kaj al la konstato, ke la oficialigo de Esperanto estas malvershajna, ktp., sed lau mi havis nenion komunan kun Zamenhof. En la Manifesto de Raumo mankas kaj la vorto "esperantismo", kaj "interna ideo", ekzemple. La Manifesto de Raumo ekestis en la etoso de la fino de la 70aj, komenco de la 80aj jaroj. Kvankam iuj ideoj en tiu Manifesto validas iusence ghis nun, ech inter la finvenkistoj (ekzemple la celaro listigita sub punkto 3)la Manifesto de Rauma kiel aparta ideologia esprimilo mem perdis sian sencon, ghuste char la t.n. finvenkistoj grandparte mem sekvas la samajn celojn kiel la raumistoj, kaj despli ke ghi estis reinterpretita fare de la Esperantaj Civitanoj. Neniu plu hodiau parolas pri Freinet-metodo au pri TEJO-semianrio en Strasburgo en 1980.
Eble validas ankorau punkto "5. Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion — ion kulture originalan kaj internacie valoran."
Bedaurinde la esperantistoj apenau diris ion kulture valoran kaj internacie valoran PER ESPERANTO, kiu estus sentebla en la hodiaua mondo kiel tia (la meritoj de la e-istoj estas iomete aliaj), kaj shajnas, ke ili faras tion malpli kaj malpli, pro alispecaj interesoj, pro malkapablo diri ion kulture kaj internacie valoran kaj pro manko de autohtona publiko. Fakte necesus reagi al tiu problemo, pere de nova Manifesto, kaj ne remachi konstante la malnovajn aferojn, kiel tion faras Korsetoj, Dasguptoj kaj Silferoj, char ili serchas iun personan pravigon de la praveco de siaj dubindaj teorioj.

Do, anstatau perdi nian tempon per similaj sensencaj meditadoj (mi inkluzivas min mem), ni koncentru niajn fortojn eble al pli utilaj aferoj kaj faroj.
dennis
dennis diras:
2010-04-18 06:54
Mark,

Mi volas starigi al vi demandon pri via konvinko, ke la Movado povas KUNLABORI kaj LERNI de aliaj internaciaj organizoj, speciale de la tiel nomataj INRO-j, (internaciaj neregistaraj organizoj).

Pri la KUNLABORADO, multe da aliaj kandidatoj konsentas kun vi. Barbara Pietrzak mencias la kunlaboradon kun organizoj kiuj pritraktas lingvajn rajtojn. Probal Dasgupta skribas pri aliancoj kun internaciaj agantoj kiuj volas konservi lingvan diversecon. Tomasz Chmielik kredas kaj agas je la ”malfermigho al la ekstera mondo.” Je tiu sama aktivada sinteno trovighas Amri Wandel, kiu volas varbi tiajn partnerojn kaj organizojn. Finfine, antau kelkaj horoj en Liberafolio, Jose Antonio Vergara listigas ses kategoriojn de eblaj partneroj, samtempe substrekante la gravecon de la plibonigado de la interna sinteno de la Movado kiel bonvena antaukondicho.

Sed, vi donas novan nuancon al tiu kunlaborado. Vi mencias, ke ni movadanoj devas PRISTUDI tiajn internaciajn organizojn, iliajn strukturojn kaj iliajn strategiojn, kaj tiamaniere LERNI de ili. Mi pensas, ke la aliaj kandidatoj konsentos kun vi pri tio, au almenau ne kontrauos. Sed, kiamaniere, lau vi, ni povos pristudi aliajn internaciajn organizojn? Kiamaniere ni povas lerni de ili? Kiu farus tion? Chu internacia teamo? Vi mem? Individuoj? Chu vi rekomendus monon el budgheto por tio?

Danke,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
esperanto
esperanto diras:
2011-02-14 22:24
Inter UK 10 kaj UK 11 la duono de la tempo pasis. Kie estas unuaj provizoraj rezultoj de la Komitato de UEA?
Jughante lau la aktuala evoluo de la "diskutoj" en la retlisto de la Komitato de UEA, oni devas konstati, ke la aferoj stagnas.

Bedaurinde ech unu el la multaj temoj, kiuj estas diskutataj en Libera Folio, ne estas traktataj de la Komitato. Krom se la traktado okazas sekrete, pri kio mi tamen dubas. Vershajne okazos tiel, ke en la venonta UK kreighos denove iu ad hoc-laborgrupo, kiu faros kaj rakontos la samon kiel dum la pasinta UK - nome nenion.