Ne nur Senmova: Esperanto logas filmistojn
Antaŭ iom da tempo mi verkis artikoleton en la hispana pri la uzo de Esperanto en filmoj, kiun mi ĵus publikigis ankaŭ en la angla. Mi trovas ke ĝi vekas pli da atento en eksteraj rondoj ol tekstoj pri literaturo kaj traduko. En la artikolo mi komence agnoskis la malfacilojn kiujn ĝis nun trafis la esperanta kinoarto, kaj finis per la esperesprimo ke tio parte solviĝos danke al la novaj formoj de distribuado, ĉefe pere de la reto.
La prognozo ne estis riska, ĉar jam tiam vidiĝis elmontroj de tiu evoluo, sed de la tempo de la unua verkado, evidentiĝas forta progreso, ankoraŭ hezitema, sed esperiga. Pli rimarkinde estas ke daŭras tendenco jam malnova: tre ofte pri la uzo de Esperanto interesiĝas neesperantistoj, multokaze por doni specialan efekton al sia verko. La lasta ekzemplo estas filmeto de turkia reĝisoro, Tuğçe Sen, kun la origina titolo Senmova, tute parolata en Esperanto, kun subtekstoj en la angla.
Esperanto estas ofte konsiderata kiel libreca lingvo. Homoj tradicie lernis kaj praktikis la lingvon per libroj, kaj literaturo fariĝis la pinto de la esperanta kulturo. Evidente ĉiam troviĝis manieroj flegi la parolan lingvon, en kluboj, renkontiĝoj kaj kongresoj, sed en tiu kampo nur la radio ebligis regule doni ekzemplon de voĉa kulturo. Kiel Esperanto povas fariĝi populara kulturilo en mondo kie la libro perdas relativan gravecon inter la kulturformoj?
Ĝis antaŭ dudek jaroj, la diseco de la movado malhelpis regulan flegadon de aliaj artmanieroj kiel muziko kaj filmo. Sed la teknikaj progresoj, kaj ĉefe la reto, kiu tiom faras por kreskigi la evoluon de ambaŭ formoj, ĝis la punkto ke ili fariĝis ĉieestantaj ĉe la junuloj, ankaŭ donas al ni ŝancon por ne postresti. Pri la muziko ni ne devas timi: la evoluo estas rimarkinda, kaj la plua disvolviĝo dependas nur de la talento de niaj muzikistoj kaj la preteco de nia publiko.
Pri la kino la paŝoj estas pli malstabilaj. La kanaloj pri Esperanto en Jutubo (Youtube), Vimeo, kaj aliaj retejoj jam enhavas sufiĉe da materialo, kvankam la kvalito de la filmetserio Esperanto estas... ŝajnas pli escepto ol regulo. Multe pli rimarkindas la iniciato de la retejo Filmoj.net, kiu kolektas filman materialon ne nur en Esperanto, sed ankaŭ subtekstigitan kaj eĉ dublitan, preskaŭ ĉiam kun rimarkinda kvalito.
Subtekstigado estas nun forta tendenco en la reto. Ekzemple, Guglo ĵus anoncis ĝeneralan amasan subtekstigeblon de filmoj en Jutubo. Aŭtomataj tradukiloj ankoraŭ ne bone traktas Esperanton, kaj do nia lingvo foras el tiu iniciato, sed ne estas eksterreale revi pri baldaŭa uzo de nia lingvo. Por tio necesas pli da tradukita materialo en la reto, kaj tian povas doni nur la volontula agado, ekzemple de la skipoj malantaŭ la subtekstigado en la prelegoj de TED aŭ en la retejo Subtekste.
Jutubo kaj similaj retejoj estas ankaŭ bona loko por montri la plej pure movadan aktivadon. La plej konata estas la kanalo kreita de UEA mem, UEA viva. Antaŭ nelonge, la hispania verkisto Liven Dek lanĉis alvokon por tie publikigi tiajn materialojn kiuj tro ofte restas perditaj en personaj arĥivoj, kiuj multajn pli interesos surekrane ol sur paĝoj de revuo. Kelkaj el ili povas interesi ne nur movadanojn, sed ankaŭ eksterulojn.
Sed por tiu ĉi lasta celo plej ofte necesos specifaj teĥnikoj kaj profesiuloj. Libera Folio jam rakontis pri la dokumentfilmo de Sam Green, Utopio en kvar movimentoj. Nun la Eldona Fako Kooperativa de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT-EFK) anoncis publike la iniciaton por la preparado de specifa filmo, por kiu estis dungita profesia filmisto, Dominique Gautier. La projekto estas tre ambicia, kaj la reĝisoro jam filmis en diversaj Esperanto-aranĝoj. Pri ĝi eblas informiĝi kaj helpi en la retejo Esperantofilmo.com.
Esperanto havas kvazaŭ allogon por filmistoj. Nu, por esti pli modestaj, foje temas simple pri la ebleco doni specialan atmosferon pere de fikcia lingvo, kaj ekzemploj abundas pri tio, kiel eĉ kreado de tute speciala lingvo (Avatar estas la plej lasta sukcesa ekzemplo pri tio).
Kiel mi rakontis en la menciita artikolo, la uzo de Esperanto povas aldoni nuancon de universaleco (La granda diktatoro), fremdeco (Nokto de la Galaksia Fervojo), utopieco (La pedalaŭto), multlingveco (Blade: Trinity), estonteco (Gattaca), neŭtraleco (Ĝuo de idioto), ekzoteco (La vojo al Singapuro), anarkiistemo (La bruligita urbo), aŭ mistero, kiel en la filmo plej funde ekspluatanta tiun rolon, Incubus, ofte citata pro la rolo de William Shatner, kiu estas kvazaŭ ikono en iuj usonaj subkulturoj.
Tiajn nuancojn ekspluatas ankaŭ modernaj filmoj, kiel la televidserio Casarosa, la norvegia Que será, será, la hispania filmeto Mondo.
Sed unu el la plej interesaj estas ĝuste la nuna Senmova. Temas pri dekkvarminuta filmeto, finita en 2009 kaj prezentita de tiam en pluraj festivaloj de dokumentaloj. Laŭ la priskribo, la filmo temas pri du infanaĝaj amikinoj, la politike aktiva Ismene kaj la nepolitika kaj naiva Effie en totalisma reĝimo en nedifinita tempo, kie oni parolas Esperanton. “Ni estas liberaj elekti, ĉu fariĝi aktivulo aŭ ne, sed ĉu ni povas determini la konsekvencojn de niaj elektoj?”
La filmo estas tute parolata en Esperanto, kun sufiĉe bona prononco, malgraŭ la neesperantisteco de la membroj de la skipo. Kiel “Esperanto-konsultanto” aperas en la finaj titoloj Jim Ryan. Sed la elekto pri la lingvo ja ŝuldiĝas al la (ankoraŭ) neesperantista reĝisoro Tuğçe Sen. Libera Folio kontaktis ŝin, kaj publikigas en aparta artikolo ŝiajn respondojn al niaj demandoj.
Toño del Barrio