Tuğçe Sen: ”En mia koro kaj menso mi naskiĝis esperantisto”
Libera Folio: Kiu estas via rilato al Esperanto, kaj kial vi decidis fari la filmon en tiu lingvo?
Tuğçe Sen: Kiam ni devis decidi pri mia kariero pri kino (mi estas ankaŭ arkeologo), mi havis nur unu barieron en mia vojo, nome la lingvon! Mi estas kontraŭnaciista homo, kaj mi ĉiam konsideris min mondcivitano, eĉ kiam mi estas 13-jara.
Kiam mi verkis la scenaron de Senmova, mi decidis krei artan lingvon kaj forte klopodis (kiel Bergman faris en unu el siaj filmoj), sed tiam mi memoris pri Esperanto. Mi ĉiam amis la ideon de tiu lingvo, kaj ĉiam kredis ĝiajn purajn celojn kaj ĝian profundan signifon. Je tiu momento mi decidis ke mi estos filmisto kiu faras filmojn en Esperanto!
Mi scias pri la esperantista movado, mi ne scias kial mi ne estas parto de ĝi “oficiale”, sed en mia koro kaj menso mi naskiĝis esperantisto, certe!
En la finaj titoloj aperas la nomo de Jim Ryan kiel “Esperanto-konsultanto”. Kiaj estis la cirkonstancoj de via kunlaboro?
Kiam mi studis en Usono, mi serĉis tradukiston por mia scenaro, kaj retpoŝtis plurajn homojn. Jim Ryan afable kaj malavare akceptis kaj tradukis ĝin en nur unu tago. Mi neniam lin renkontis persone, mi tre ŝatus esti tion farinta, sed li tiam loĝis en Vaŝingtono kaj mi en Cincinnati. Mi ja esperas ke mi iam renkontos lin, certe.
La prononco estas sufiĉe bona, konsiderante ke la aktoroj ne estis esperantistoj. Kiel vi laboris pri tiu aspekto?
Mi multe provludis kun la aktoroj, baze ili imitis mian prononcadon, ili studis la signifon de ĉiu vorto, por scii kie fari la ĝustajn paŭzojn, ktp. Ĝi estis iom malfacila procezo, sed ne malebla. Tiu ĉi estis mallonga filmo, ni vidos kiam mi provos fari alian, pli longan. Mi ĝojas ke ni ne faris gravajn erarojn, mi estis zorgoplena, sed nun pli trankvila.
Laŭ la informoj, la filmo estis finita en 2009, sed ŝajnas ke nur nun la Esperanto-movado eksciis pri ĝia ekzisto. Kial tio okazis?
Jes, mi faris la filmon pasintjare, sed mi sendis ĝin al neniu esperantista komunumo, ŝajnas ke mia kapo ne funkcias laŭ tia maniero. Mi dankas al mia profesoro en Usono, kiu ja sendis ĝin. Nun mi estas tre feliĉa kaj emociita.
Kia estis la reago de la spektantaro al la fakto ke la filmo estas en Esperanto?
La reago de la spektantaro estis tute diversa! Ili tute ne komprenis kiu estas la lingvo, kaj provis diveni, kio estis amuza afero. Kelkaj tre ŝatis ĝin, ili diris ke tio sonas kvazaŭ greke, hispane, ktp. Multaj homoj ne sciis kio estas Esperanto, kaj tial mi enmetis mallongan eksplikon en la afiŝojn de la filmfestivaloj kie Senmova estis projekciita, kaj ankaŭ en la broŝurojn kaj DVDojn.
Ĉu vi intencas fari aliajn filmojn en Esperanto, aŭ ekhavi alian rilaton kun nia lingvo aŭ movado?
Jes, mi faros filmojn en Esperanto, ĉar miaj filmoj temos pri homaj estaĵoj, ekzistismo, sen limoj landaj, tempaj, lingvaj, nacipolitikaj ktp. En tiu ĉi momento mi laboras pri la scenaro de mia longdaŭra filmo, kiu estos tradukita en Esperanton kiam ĝi estos finita.
Cetere, mi ja vere volas lerni Esperanton. Mi nun loĝas en Turkio, sed serĉas kiel translokiĝi, al loko kiel Kanado aŭ simile. Multaj aferoj estas ja problemaj tie ĉi en Turkio nun, kaj des pli por mi kiel ne-islamana, ne-naciista homo. Ne estus eblo trovi tie ĉi produktiston kiu donus al mi la ŝancon filmi en Esperanto... Ni vidos, la vivo estas stranga.
Intervjuis Toño del Barrio
(La filmo spekteblas en la retejo de Tuğçe Sen)