Osmo Buller ricevis vjetnamian medalon
Laŭ la novaĵo aperinta en oficialaj vjetnamiaj amaskomunikiloj, Osmo Buller ricevas la medalon pro siaj "valoraj kontribuoj subtene al Vjetnamio dum la milito kontraŭ Usono, kaj al la Esperanto-movado en Vjetnamio.
La oficiala vjetnamia novaĵ-agentejo skribas, ke Osmo Buller dum siaj studentaj jaroj partoprenis en la "finnlanda popola movado kontraŭ la milito de Usono en Vjetnamio". Aldone la novaĵ-agentejo konstatas, ke Osmo Buller donis atenton al la tiutempaj esperantlingvaj publikaĵoj de Vjetnamio, kaj helpis mobilizi finnlandan subtenon al Vjetnamio.
Dum la transdona ceremonio, Osmo Buller "esprimis sian plezuron je la atingoj de Vjetnamio dum pli ol dudek jaroj de nacia renoviĝo, kaj promesis aktive kunlabori kun Vjetnamia Esperanto-Asocio por prepari la 97-an Universalan Kongreson de Esperanto, okazontan en Vjetnamio en 2012."
Responde al demando de Libera Folio, Osmo Buller rakontis, ke li estis kortuŝita ricevi la medalon:
- La vjetnama milito grave markis la vivon de mia generacio. Kiel gimnaziano mi estis sekretario de la FNL-grupo de Oulu, kiel nia aktivula kerno de la solidareca movado estis nomata (laŭ la Fronto por Nacia Liberigo de Suda Vjetnamio). En la akcepta paroladeto mi menciis pri maljunulo, kiu venis al mi dum iu monkolektado por sendi medikamentojn al Vjetnamio, dirante: "mi donas ne pro politiko, ĉar mi ne estas politika homo, sed pro homeco, ĉar mi estas homo." Tiun scenon mi ne forgesas. Pro simila motivo ankaŭ mi aliĝis al la agado por Vjetnamio; politike mi tiam ankoraŭ ne pensis.
Kia estis la rilato de tiu agado al Esperanto?
- Esperanto estis por mi grava fonto de informoj pri Vjetnamio, ĉar ĉiaspecaj Esperanto-eldonaĵoj el Vjetnamio abundis, dum en la finna apenaŭ estis literaturo pri Vjetnamio krom gazetartikoloj. Mi ankaŭ tradukis kaj kopiis fragmentojn, la ege interesan libron "Unu jarcento da naciaj luktoj" preskaŭ komplete. Mi ne scias, kiugrade en la asigno de la medalo tiu junaĝa agado pezis apud mia posta esperantista agado. Ĉiukaze estas agrable, ke kvar jardekojn poste Vjetnamio denove grave rolas en mia vivo pro la preparado de la 97-a UK en 2012.
Kvankam la supra artikolo postlasas la impreson, ke Osmo Buller persone ricevis tiun medalon, ne estas klare, chu la vjetnamoj donis (altrudis) ghin al li ankau en lia funkcio kiel ghenerala direktoro de UEA, char kiel tia li vizitas tiun landon. Persone mi kredas, ke oni ne devus akcepti tiun medalon kiel reprezentanto de UEA kaj en la nomo de UEA, char ekzistas la danghero, ke la vjetnamoj (t.e. la vjetnamaj komunistoj) povus malkonvene instrumenti Esperanton kaj UEAn por siaj politikaj celoj, kiel tion siatempe uzurpe faris la sovetkomunistoj en la orienta bloko. Tio povus kompromiti Esperanton kaj UEAn en Okcidento kaj en la malkomunisma mondo.
Post Kubo ni havos do novan Kubon en formo de Vjetnamio.
Sed se tiuj landoj sentas la bezonon danki al la Esperanto-movado, ili tion faru lau sia maniero. Mi kiel individua membro de UEA sentas absolute nenian komunecon kun tiuj honorigoj kaj medaloj kaj distancighas de tio en plena formo.
La plimulto de la demokrate pensanta esperantistaro devus distancighi de tiaj provoj uzurpi Esperanton flanke de cinikaj politikaj reghimoj, kie unuopaj potenc-klikoj subpremas tutajn popolojn kaj kie la homaj rajtoj en largha skalo baze estas malrespektataj. (Cetere mi havas la impreson, ke mi estas la sola homo en la tuta Eo-movado, kiu publike atentigadas pri tiu problemo).
Chiu milito estas terura afero, sed la tiama usona milito kontrau Vjetnamio ne povas kaj ne rajtas koncerni Esperanton. Despli post la fino de la Frida Milito.
Alia problemo estas, ke post tiaj honorigoj al centraj funkciuloj de UEA, ili ne plu povos esti liberaj kaj sendependaj post la akcepto de tiaj medaloj kaj estos devigataj iusence apogi la politikajn reghimojn de tiuj landoj.
Aliflanke estas ekster chia dubo, ke Osmo Buller plej digne reprezentas la Esperanto-movadon el chiuj nuntempaj funkciuloj de UEA.
Do, shajnas ke kun tiaj kontraudiroj ni devos daure vivi.