Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Pinta esperantisto en GDR kunlaboris kun Stasi

Pinta esperantisto en GDR kunlaboris kun Stasi

de Redakcio Laste modifita: 2010-05-15 08:16
La lasta prezidanto de la landa Esperanto-Asocio en GDR, la konata lingvisto Ronald Lötzsch, dum jardekoj sekrete kunlaboris kun la ministerio pri ŝtata sekureco, Stasi. La informo iĝis vaste konata en Germanio meze de marto, lige kun la kandidatiĝo de lia edzino Gesine Lötzsch al alta posteno en la Maldekstra partio de Germanio. Laŭ informoj de germanaj gazetoj, Ronald Lötzsch dum pli ol dudek jaroj havis entute pli ol cent renkontiĝojn kun kunlaborantoj de Stasi, ĉefe por transdoni informojn pri siaj kolegoj.

Ronald Lötzsch naskiĝis en 1931 kaj lernis Esperanton junaĝe, sed ekpraktikis ĝin nur en la 1980-aj jaroj, pli proksime al la fino de sia informista kariero.

Post la popola leviĝo en Hungario en 1956, la politika kontrolo en la plej multaj orienteŭropaj landoj striktiĝis, kaj en 1957 Ronald Lötzsch estis arestita pro aparteno al kontraŭstalinisma grupo, kiun oni akuzis pri strebo al depostenigo de la partiestro de GDR, Walter Ulbricht. En decembro Ronald Lötzsch estis kondamnita je trijara malliberigo. Li estis antaŭtempe liberigita en novembro 1960.

Post la liberigo li rajtis daŭrigi sian laboron kiel slavisto, sed interŝanĝe li ŝajne estis devigita liveri informojn pri siaj kolegoj al  Stasi. Dum multaj jaroj li laboris en la Centra Instituto por Lingvistiko ĉe la Akademio de Sciencoj de GDR.

Laŭ manskriba deklaro farita en marto 1962 li promesis, ke li "plenumos ĉiujn ricevitajn taskojn konscience kaj honeste raporti al la Ministerio pri ŝtata sekureco". Li ankaŭ devis certigi, ke kun neniu li parolos pri sia kunlaboro kun Stasi, kun neniu persono eĉ nur alude". En la jaro 1964 la informo pri lia puno estis forigita el la registro, kaj en 1969 li rajtis remembriĝi en la partio.

Roland LötzschLaŭ indiko de lia ĉefo, Lötzsch devis prilabori ĉefe lingvistojn. La koncerna oficiro kompletigis siajn notojn per la konfeso, ke li devis prispionadi ankaŭ slavistojn el Pollando, Sovetunio kaj aliaj socialismaj landoj, "kiuj montras negativan politikan sintenon". La dokumentaro, kiun la sekreta servo de GDR arkivigis en aŭgusto 1985, ampleksas 457 paĝojn.

Mankas klaraj indikoj pri tio ĉu, kaj kiugrade, Lötzsch raportis al Stasi pri aliaj esperantistoj. Oficialan rolon en la Esperanto-movado de GDR li ekhavis nur en 1981, kiam li iĝis membro de la centra estraro de Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR, ofte nomata simple GDREA. Ŝajnas ke en 1990, kiam li elektiĝis prezidanto de GDREA, lia akto ĉe Stasi jam de kelkaj jaroj ne estis tuŝata.

Li estis amiko de multaj pintaj esperantistoj en GDR, kaj la informo pri lia kontakto kun Stasi estis malagrabla surprizo por tiuj. Plej bone lin konis Detlev Blanke, kiu tamen ne volas publike diri ion pri sia persona sinteno al la novaĵo. Responde al demando pri la rolo de Lötzsch en la Esperanto-movado li kurte resumas ties karieron:

- D-ro Lötzsch komence de 1990 elektiĝis prezidanto de GDREA ĝis pentekosto 1991, kiam GDREA en Munkeno unuiĝis kun GEA. Fakte GDREA (ni restis ĉe la mallongigo) ja ankoraŭ ekzistis unu jaron, kiam GDR ne plu ekzistis. D-ro Lötzsch  ĝenerale ĝuis altan reputacion kaj estimon, ne nur en GDR, kaj multon faris por Esperanto, ne laste per prelegoj kaj publicaĵoj en lingvistikaj medioj. Li estis aktiva en lingvistikaj medioj, nur dum la 80-aj jaroj.

István ErtlIstván Ertl, kiu, eĉ se malrekte, persone spertis la atenton de komunisma sekreta servo en Rumanio, ne estas surprizita, ke estis minimume unu esperantisto inter la informantoj de Stasi.

- Kiel ni nun scias, la sekurservo Stasi tre dense kaj altgrade ĉeestis, eĉ enestis, ĉiujn aspektojn de la vivo en GDR. Estus do neimageble ke esperantistoj restu ekster ĝia atingopovo.

Multaj emas tuj morale kondamni personojn, kies kontaktoj kun sekurservoj iĝas publike konataj, sed István Ertl atentigas, ke la afero ne estas tute simpla:

- Kiam subite aperas asertoj, kaj pruvoj, pri ies kunlaboro kun komunisma sekurservo, la bildo malofte estas tranĉ-konture nigra-blanka. Ofte temis pri ĉantaĝo, pri cirkonstancoj kiujn ni hodiaŭ malfacile imagas. Oni pensu nur ke profesoro Lötzsch pasigis tri jarojn de sia junaĝo en la fifama malliberejo de Bautzen.

Istvan Ertl atentigas ke ekzistis ankaŭ esperantistaj viktimoj de la Honecker-reĝimo.

- En februaro 1988 mi ricevis koverton de mia konato, unu el la maloftaj membroj de Pasporta Servo en GDR, la tiam 30-jara Uwe Kaiser el Altenburg. La koverto enhavis priskribon de "la eventoj ĉe Zionskirche" kaj publikan leteron al la partiestro Erich Honecker, subskribitan de li kaj amiko lia. Sekve de tiu ĉi letero, kaj eble pro aliaj opoziciaj agadoj, kiel la eldonado de la samizdataĵo Der Leichenbrenner, li estis baldaŭ poste enprizonigita.

La lasta salajrata oficisto de GDREA estis Ulrich Becker, kiu nun loĝas en Usono. Li bone konis Ronald Lötzsch, kaj samkiel István Ertl, ankaŭ li ne emas tuj morale kondamni tiun:

Ulrich Becker- Kelkfoje tiuj akuzoj montriĝas multe pli poste malĝustaj, ofte tamen ĝustaj. Oni tamen ankaŭ ne forgesu ke tiu ĉi historio pri Ronald Lötzsch estis publikigita dum elekto-kampanjo de la edzino de Lötzsch, kiu estas tutlande konata maldekstra politikistino. Kaj la ĵusaj elektoj en okcidentgermana federacia lando, kun la relative granda sukceso de la Maldekstra Partio, refoje montris kaj reprovokis la frustracion de multaj pli konservativaj aktivuloj pri la maldekstraj politikistoj el la oriento de Germanujo.

- Koncize, mi ne juĝas sen koni detalojn kaj aŭdi ambaŭ flankojn -- kaj mi komprenas ke eĉ ĉi tiu eldiro estos malfacile komprenebla al la plej multaj eksteruloj. Eble helpas citaĵo el la populara germana revuo "Die Zeit" (16-a de marto 2010) kun eldiro de konservativa germana politikisto pri la temo ĝenerale:

...La ĵurnalisto Tom Strohschneider citis el parolado de la Saksuja ĉefo de la registara "Oficejo pri Stasi-pasinteco", Michael Beleites, el 2008, pri la rolo de la "neoficialaj Stasi-kunlaborantoj" (t.e. la sekretaj informantoj - UB). Laŭ li, "la Stasi plejofte selektis homojn, kiuj montris certan distancon al la politika sistemo. Ofte tiuj homoj estis pli-malpli forte premitaj aŭ eĉ draste ĉantaĝitaj kaj trompitaj, por akcepti kunlaboron kun la Stasi." -- "Estus interese eltrovi ĉu tio ankaŭ rilatas al la kazo de Lötzsch", diris Strohschneider. Li aldonis, tamen, ke tiu esploro nur eblus, se la homoj "estus jam pli nuanckapablaj pri tiaj aferoj".

- Resume, pri la homo Ronald Lötzsch, mi ripetas kion mi skribis antaŭe: Li estis kaj estas bona amiko al multaj, ekstreme kompetenta pri multaj aferoj, tre aktiva kaj respektata en lingvistikaj kaj interlingvistikaj rondoj en GDR kaj en la posta Germanujo, kaj ankaŭ internacie, kaj ankaŭ tre aktiva kaj engaĝita dum la jaroj de la transiro de la orientgermana komunisma partio al pli socialisma (fakte pli-malpli maldekstre-socialdemokratieca) partio. Mi ĉiam tre respektis lin, kaj daŭre respektas.

Ronald Lötzsch mem post la disvastiĝo de la informo pri lia kontakto kun Stasi ne estis kontaktebla por komento.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-05-11 12:52
Kiel pola civitano kaj esperantisto, kiu kiel turisto edzigxis al germana esperantistino kaj fine sukcesigis kunigxon de la familio, veninte al GDR , estis intensive prilaborita kaj observita de Stasio-aparato.

Post la kunigxo de Germanio, mi havis eblecon tre malgrandan parton, nur por iomete min kontentigi legi miajn aktojn.Estas eble nur interese mencii, ke gdrundo de mia observado estis; "...Li reprezentas revisionismajn teoriojn (speziala vojo de Pollando k.t.p.) Per liaj Esperanto-interesoj havas okcidentajn
kontaktojn, precipe en Okcidenta Germanujo kaj Francujo..."
Do mi estis observata de cxiuj flankoj. En la fabriko (kvankam mi estis edukisto-instruisto, mi ne rajtis..)en najbareco, en E-asocio, ecx en hxoro.
Mi bone komprenas cxi tempojn.
Estas tro malfacile prijugxi, se iu ne vivis cxi tie en tiu tempo. Por Esperanto povu ekzisti, oni devus iel sin arangxi, do, estraro estis devigita pli aux malpli "kontroli" aux kontroligi proprajn membrojn.
Mia "amiko" ecx mem jesis tiun agadon.Li havis taskojn "recenzi" niajn korespondajxojn.Li jxuris, ke cxiam provis agi en intereso de geesperantistoj.
Ankaux sur cxiuj stufoj oni klopodis iun havi, kiu prilaborus aliajn kaj precipe skribu raportojn.
Dum nia ideologia-lingva simpozio en kadroj de la Kulturligo esti cxiutage vespere kunsido de partianoj, kiuj analizis diskutojn de la partoprenantaro. Tiujn analizojn ili sendis pluen kaj kun personoj, kies diskuto ne estis konvena laux la direktivoj... estis gviditaj personaj klerigaj predikoj.
Bedauxre, komence, kiam mi ankoraux ne ekkomprenis, estis ofte tiu objekto.
Fine mi devis fudamente promesi min sxangxi, se mi volus estis E-instruisto, cxu grupestro. Do, ni ludis katon kaj muson.
Mi ankaux ricevis hejme viziton por pristudi mian bibliotekon kaj ecx devis redoni librojn pri sennaciismo. Mi provis ankaux esti peranto de E-gazetoj, pro kio mi ankaux ricevis problemojn...
Kompreneble kiel cxiam , estis homoj kaj homoj.Estis partianoj 50%, 100% kaj ankaux 150 procentaj. Ankaux tiuj estis ankaux inter esperantistoj, kiuj ecx faris por stazi pli ol oni postulis. Precipe du personoj restis tre "karaj".
Tamen, mi devas diri, ke ne pensu, ke vi vivas en lando en kiu simila ne okazas. Cxiu sxtato zorgas pri propra asekuro, kaj kiam jam ne ekzistas estas facile jugxi kaj kritiki.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-11 14:45
Vershajne temas pri la pinto de la glacimonto.

Interesa estas ankau la klarigo de Jörg Birkefeld sur tiu chi pagho
http://www.nnz-online.de/news/news_lang.php4?ArtNr=61948

Die Verdächtigung und Verfolgung von Esperantisten ist eines der dunkelsten Kapitel des „real existierenden Sozialismus“ In der DDR wurde das sowjetische Verbotsdekret von 1949 erst 1961 wieder aufgehoben. Die DDR-Esperantisten waren danach im Kulturbund organisiert und wurden auch in gewissem Maße auch gefördert, aber insbesondere ihre Auslandskorrespondenz wurde vom MfS – wahrscheinlich lückenlos – überwacht. Die Stasi hatte mit den Esperantisten auch alle Hände voll zu tun. Als ehemals aktiver Esperantist weiß ich, dass einige Mitglieder mittels Esperanto-West-Kontakten ihre Flucht teilweise erfolgreich organisieren konnten. In fast jeder Esperanto-Gruppe gab es mindestens einen IM.


La referencaj ligoj al la germana gazetaro pri la kazo Lötsch cetere estas:

http://www.welt.de/die-welt[…]partei-Chefin-Loetzsch.html

http://www.welt.de/die-welt[…]partei-Chefin-Loetzsch.html

http://www.welt.de/[…]/Gesine-Loetzsch-hat-ein-Stasi-Problem.html

http://www.zeit.de/[…]/linkspartei-loetzsch-stasi

http://www.superillu.de/akt[…]er_Stasi-Falle_1611009.html

http://www.handelsblatt.com[…]te-ins-stasi-milieu;2519747

http://www.tagesspiegel.de/[…]/1720326.html

Mi pensas, ke plej malfrue nun venis la momento konsulti la koncernajn aktojn de la Birthler-instanco pri GDREA kaj la Esperanto-movado en GDR, kaze ke ili ekzistas kaj ke GDREA ne detruis ilin antaue. La analoga tasko validas por la aliaj eksaj soclandoj.

Mi ne certas, chu Lötzsch povis esti tiom bona amiko al multaj, se samtempe li estis IM, kiel asertas Ulrich Becker. Tio estas paradokso.

Bedaurinde Blanke neniam tushis tiun temaron en siaj defendaj enciklikoj. Chu li sciis multon au nenion - diablo scias. Ckiukaze dudek jarojn poste oni multon forgesis.
uxbecker
uxbecker diras:
2010-05-12 05:28
Kara Andreas Künzli, via netradukita germana citaĵo, bedaŭrinde, estas plena de asertoj sen iuj fontoj. Se, laŭ la citaĵo, senescepte ĉiuj internaciaj korespondaĵoj de GDR-esperantistoj estis malfermitaj kaj legitaj de la Stasi, kiel do eblus (en la sekva frazo de via citaĵo) ke GDR-esperantistoj, dank' al siaj internaciaj kontaktoj, sukcese organizis sian fuĝon en GDR? Ĉu la Stasi fermis siajn okulojn en la kazo de fuĝontoj?

Kaj la lasta frazo ŝajnas tute absurda al mi: ĉiu unuopa esperantista grupo havis almenaŭ unu Stasi-kunlaboranton? Kie estas la pruvo? - Nu, mi scias ke la Stasi enpenetris multajn sferojn de la socio kaj ja provis kontroli ĉion - sed ni ne fariĝu ridindaj en niaj senpruvitaj kaj eble senpruveblaj supozoj.
La unua esperantista grupo en GDR en kiu mi membriĝis, estis eta junulara grupeto en Berlino, en la okdekaj jaroj, konsistanta unue el tri homoj, poste el kvin, poste el sep, kaj ni ĉiam renkontiĝis en restoriacio. Mi kuraĝas aserti ke neniu el inter ni estis Stasi-spiono. Kaj verŝajne la sama validis por multaj aliaj similaj iniciatoj. Ni ne fariĝu stultaj pro blindiga fanatikeco. Mi kredas faktojn, ne kalumniojn.

Eble, fine, vi pravas, ke estas tempo malfermi kaj legi ĉiujn aktojn de la Stasi koncerne Esperanton. Tie estus la pruvoj.

Poste vi skribas: "Mi ne certas, chu Lötzsch povis esti tiom bona amiko al multaj, se samtempe li estis IM, kiel asertas Ulrich Becker. Tio estas paradokso." - Ĉar vi ne vivis en GDR, mi malkaŝas sekreton al vi: Ni vivis en paradoksa ŝtato! kaj homoj agis psikologie multfacete kaj multtavole; almenaŭ la plejmulto. Por multaj homoj, unu ago estis la oficiala, la alia estis la persona, interhoma, vere grava kaj signifa. Bedaŭrinde la paradoksa socio en GDR, kiu estis gvidata de plejmulte nekapablaj kaj koruptaj individuoj, devigis multajn - je la nomo de transvivo - al duobleca parolo kaj agado. Tio estas trista fakto, sed tio estis ankaŭ la ĉiutago en tiu epoko. Kaj mi ne povas troe juĝi la homojn pro tio; ne ĉiu estas naskita heroo.
Sed kial mi diras tion al vi? Vi neniam vivis en tia socio, kaj verŝajne neniam komprenos eĉ unu vorton skribitan pri ĝi. Sume, vi, kiel historiisto, ja devus esti iom pli nuanckapabla. Se vi ne provas kompreni la soci-psikologiajn problemojn en socio kiel la iama GDR, prefere tute ne skribu pri ili. De-ekstere ĉiam estas facile krii.

Kelkfoje mi havas la impreson, ke eble nur post cent jaroj eblos objektive juĝi la individuajn vivojn kaj agadojn en la eksaj "socialismaj" landoj (se tiam la homaro ne jam estos droninta en oleo-maroj de British Petroleum k.s. profitavidaj firmaoj).
dieter
dieter diras:
2010-05-12 12:17
Ankau en demokratia svislando ekzistis spionado, en malgranda grupo de trockistoj mi estis denuncata al sekreta servo de svislando. ( legebla en mia akto de shtata sekureco) tiam regis la tiel nomata malvarma milito
En nuntempa okcidenta germanio tute ne estas legebla aktoj pri spionantaj esperantistoj, char deklarita shtata sekreto.
Nur estas vaste propagandata la fiagoj de Stasi.
Tre konata estas ankau la fiagoj de nia " s-ano Soros" kiu financis la disidentojn en orienta europo- legebla informo en Vikipedio . estas li kiu savis provizore la bankan sistemon el kolapso, li estas la plej sukcesa spekulaciisto en Usono. Chu iaj aktoj estas legeblaj ?
La iaman GDR mi tre bone konis, char chiujare mi vizitis parencojn : ardan komunistan onklinon kaj fratinon.
Ni vivas sur unu mondo, kaj eblas prijughi chian vilaghon - chu kompetente au malkompetente
pistike65
pistike65 diras:
2010-05-13 07:18
Kara Dieter, mi ne klare komprenas: chu ankau "financi disidentojn en Orienta Europo" Vi konsideras fiago?

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-05-13 23:52
Se Dieter Rooke tiom bone konas GDRn, kial li ne verkas pri tiu temo ?

Tre tauge pri GDR verkis ekzemple la tuluza esperantisto Robert Pontnau, kies teksto aperis en aparta broshuro (en Ido) kaj en Spegulo. Chi tiu teksto plenumas la nivelon de beletrajho en nacilingvo. Ghi meritus premieton. Baldau en Spegulo aperos cherpajho de la teksto pri Kubo, kies originalo aperis en grava publikajho franca.

Tiel oni devas verki kiel verkas tiu valora praktikanta interlingvisto - apud Don Gasper cetere unu el la plej lastaj post la kabeo de Carlevaro.

Cetere Robert Pontnau tute ne estas fanatika anitkomunisto au fanatika amanto de la okcidenta sistemo, sed ekvlibirita persono kun tre ampleksaj scioj kaj konoj. Li bone konas chiuspecajn Pappenhejmerojn en la esperantista kaj idista movadoj.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-13 00:28
Kara Ulrich Becker, chiuj kiuj argumentas kiel vi, mem riskas esti suspektataj kiel kunlaborintoj de la sekreta servo en GDR en tiu au alia formo, antau ol ili ne povas pruvi la malon.

Cetere la supra germanlingva citajho evidente ne devenas de mi, sed de homo, kiu evidente mem vivis en GDR. Do, demandu lin, kaj demandu eventuale aliajn personojn, kiuj eble povus ion scii kaj memori, ekzemple Lennartz, Bartos kaj chiuj tiuj, kiuj estis siatempe delegitoj de UEA en GDR.

En la lastaj jaroj mi legis dekon da tre bonaj kaj interesaj analizaj libroj pri GDR (ne nur tiaj verkitaj de shajnaj Besserwisser-okcidentgermanoj), por pli bone kompreni kiel tiu sistemo funkciis, ekzemple tiu de Stefan Wolle, Die heile Welt der Diktatur, kaj la brilega literaturhistorio de Wolfgang Emmerich - neniu GDR-esperantisto kapablis verki tiajn inteligentajn kaj superajn librojn, sed ankau librojn de S. Prokop pri A. Neumann, de Schabowski ktp.). Plurfoje mi traveturis GDRn en la 80aj jaroj kaj en 1986 estis en orienta Berlino kaj nur iomete flaris la tiean etoson. Cetere estis por eksterlandanoj tre malfacile enveturi al GDR por pli longe restadi tie. Mi ripete petis vizon por viziti korespondamikojn en GDR, sed chiufoje la GDR-ambasadejo en Berno starigis tiajn groteskajn kondicojn, ke mi libervole rezignis. Krome dum multaj jaroj mi abonis Neues Deutschland kaj mendis librojn el GDR. Do rilate GDRn kaj la orienta bloko mi ne estas kompleta analfabeto. Tra tiuj kanaloj almenau multaj nomoj de la politika kaj kultura elito de GDR estas al mi bone konataj. Krom tio mi vizitis CHIUJN socialismajn landojn ekde 1981 plurfoje sinsekve kaj vivis du semestrojn en Sovetunio (1988-98), kie mi faris vastajn vojaghojn (nu vi diros ke SU oni ne povis kompari kun GDR, k.s.). Do, estas tro facile diri, "char vi ne vivis tie, ktp. .... " Pri chi tiu tipo de "klarigo" oni jam povas oscedi.

Chiuj kiuj hodiau silentas kaj bagateligas la pasintecon de tiuj politikaj sistemoj, mem iusence farighis potencialaj komplicoj de unu el la plej kruelaj shtataj reghimoj, kiuj ekzistis en la historio de la mondo, au almenau ne pretas kontribui al la objektiva esplorado de la historia pasinteco. Tio estas mia "credo", kaj mi ne estas la sola. Cetere mi tute ne estas advokato de iuj ajn malbonfarantoj au viktimoj de tiuj sistemoj, sed kiel historiisto mi provas kompreni, kio okazis en tiu historia periodo, kaj mi legis pri tiu historio centojn da sciencaj verkoj, vershajne mi estas unu el malmultaj esperantistoj-fakuloj kun tiu scio. Sed mi tute ne celas fanfaroni kaj blufi kaj jes vi pravas, ke tiuj teoriaj konoj ne anstatauas la praktikan chiutagan vivosperton en tiuj landoj. Sed kun iom da teoriaj konoj kaj praktika imagopovo plus iom da vojaghado tra tiuj landoj oni ankau povas veni al iuj konkludoj.

Cetere al Blanke mi kredas ech ne unu vorton, kion li skribadis en siaj defendaj kaj pravigaj encikliloj pri GDR. Chio estas pura hipokriteco kaj grandparte denova propagando. Kaj la esperantistaro kiel Toth kaj similaj naivuloj, kiu laude recenzis la libron de Blanke, kiun oni povus nomi "socialismo au muerte", antau kelkaj jaroj en LA GAZETO, ne povas pretendi la kredindecon, kiu estus necesa por heligi la aferojn, same iuj rusaj autoroj, kiuj bagateligas la krimojn de Stalino (kiel Krasnikov).

Kiam antau du jaroj mi pretigis por SPEGULO la grandan intervjuon pri la sovetia Eo-movado, mi ree spertis kiom malfacile estis akiri fidindajn informojn, char plej ofte la homoj ne plu bone memoris, se temis pri tiklaj demandoj.

Pli ne indas aldoni al tiu chi afero, kaj sincere dirite mi jam perdis la paciencon por atentigi la esperantistaron pri kelkaj aferoj. Oni rikoltas nur la decidan kontraustaron kaj reakcion de tiuj homoj. Ili faru kion ili volas, ghenerale mi tuj mem konstatas, kiuj personoj estas utiligeblaj kaj fidindaj (nu oni povas erari) pri certaj temoj kaj kiujn homojn oni prefere ne tushu au konsultu, char de ili revenas nur malplenaj, nebulaj kaj distorditaj frazajhoj. Do kiel historiisto mi kontribuos lau mia maniero lau plej bona sci(enc)o kaj konsci(enc)o, kiel diras germanlingvanoj, kaj mi certe demandos nek vin, nek d-ron Blanke, nek Lötzsch, chu tio, kion mi skribas kaj diras estas ghusta au ne.

Min chefe interesas tiu historio por eviti, ke homoj, kiuj ludis certan rolon en la sistemoj de tiuj soclandoj, ne ricevu denove la okazon ludi rolon en la novaj socioj, kie ili eventuale denove infiltrados ilin kaj ne hezitos daurigi siajn ludojn.

Post 1945 centoj da eksaj nazioj ludis gravan socian rolon en Federacia Respubliko Germanio (vd. la libron de Ernst Klee, Das Personenlexikon zum Dritten Reich). Do, oni evitu, ke la stazianoj de la socialismaj landoj (pri kiuj cetere ankau ekzistas listoj kaj leksikonoj) denove ricevu la okazon ludi influan rolon en la postkomunismaj socioj, inter alie ankau en la Esperanto-movado. Temas esence nur pri tio, kaj pri tio mi volas atentigi la esperantistaron. Ne pli. Vi certe riprochos al mi, ke mi kiel negermano enmiskighas en la internajn germanajn aferojn. Sed mi tute ne volas esti misiisto en tiu chi rilato. Mi postulas nur sincerecon kaj honestecon kaj la veron de tiuj koncernataj personoj-esperantistoj.

Ke Lötzsch kaj Blanke ne deziras publike reagi kaj klarigi la aferon, estas kompreneble, sed parolas por si mem. Por Blanke la konsekvenco el tiu skandalo devus esti, ke ankau li forlasus chiujn postenojn, kiujn li ankorau havas en la Esperanto- kaj interlingvistika movado, malgrau liaj meritoj kiel lingvisto. Krom tio li baldau estas 70-jara. En tiu agho mi ne plu altrudus mian opinion al la homoj.

Sed mi mem demandas min kaj vin, chu la homoj, kiuj vivis en la protektita kaj hermetike fermita spaco nomata GDR, entute komprenis ion ajn pri la okazajhoj en sia lando, char la tuta informado en GDR bazighis sur falsaj, manipulataj, neobjektivaj kaj mensogaj informoj kaj onidiroj kaj duonscioj de la popolo, kiu cinike rilatis al chio. La resto konsistis el sekretoj. Kaj kial pli ol centmilo da homoj fughis el GDR ? (Kurioze estas, ke dekmiloj da okcidentgermanoj "fughis" al GDR). En 'der esperantist', jaro 1990, Blanke mem konfesis, ke li ne sciis, ke li estis regata de kliko de krimuloj - temis esence pri la anoj de la politburoo. Hahahaha, chu oni rajtas ridi pro tia neimageble plata eldiro ? Char mi tute ne konsideras Blanke idioto, mi neniam kredis, kion li tie kaj alie diris. En okcidento oni estis bone informita pri kiuj tipoj regis en GDR, do kial Blanke, unu el la plej kleraj homoj de GDR, kiuj rajtis vojaghi al eksterlando, kie chiu speco de informoj estis konsulteblaj, ne povis tion scii ? Sed vershajne li ja tamen sciis kaj uzis tiun "konfeson" por pravigi siajn farojn kaj eventualajn "erarojn", au chu li estis blinda, ne havis tempon, ne interesighis pri politiko, ne deziris havi problemojn kaj volis havi sian pacon, profesian kaj privatan por ne endagherigi la la karieron. Prave. Saghe. Same aliaj GDREAanoj.

La plej bonan servon al la Esperanto-historiografio Blanke farus, se li verkus ampleksan memuraron pri sia laboro kiel sekretariod e GDREA, kun chiuj detaloj. Kaj Mondial povus ghin eldoni. Sed shajnas, ke la volo por tio ne ekzistas. Domaghe, gravaj scioj perdighas pro tio.

Do, tiuj estas miaj personaj konsideroj. Se vi emas akuzi min antau la tribunalo pro kalumnio au simile, kiel minacis min antau kelkaj jaroj la polo R. Dobrzynski lige kun simila diskuto, faru.

Mi esperas, ke Kniivilä, kiu lastatempe cenzuris plurajn el miaj mesaghoj (sed alitemajn, char li ne komprenas humuron kaj interesighas esence nur pri esperantistajhoj), ne forcenzuras chifoje tiun chi intervenon.

Hierau mi decidis defintitive forlasi Liberan Folion kaj chiujn samtipajn esperantistajn diskutforumojn, kaj mi escepte aldonas nur tiun chi mesaghon kaj observos, kiuj stranguloj ankorau kontribuos en tiu chi rubriko.

Kaj plej laste, eble vi ne kredas, sed estas tiel: En la 80aj jaroj mi mem estis viktimo de la svisa sekreta polico kadre de la t.n. Fichenaffäre, char mi studis slavistikon, veturis al la orientaj landoj, korespondadis kun homoj el tiuj landoj kaj mendis librojn el tiuj landoj. Pri tio mi raportis en la svisa enciklopedio, kaj mi havus nenian skrupulon skribi libron en Esperanto pri tiu temo. Sed mi tute ne celas altigi mian valoron, char pri tiu incidento hodiau neniu plu interesighas.

Koncerne la demandon, kiam eblos objektive jughi individuajn vivojn kaj agadojn en eksaj soclandoj, kiel skribas Becker, la homoj, kiuj ludis iun rolon en la sistemoj de tiuj landoj, vershajne tion shatus post 100 jaroj, char tiam neniu el ili plu devos transpreni la respondecon pri pasintaj "pekoj".

pistike65
pistike65 diras:
2010-05-13 07:32
Kara Andy,

estus tre bona ideo efektive verki libron pri la Fichenaffäre! Eble Mondial eldonus. Miaflanke, mi konsideras kiel ege lumigan pri chi tiu temaro la eseon "Nia povra, povra Sascha Anderson" (1992) de Péter Nádas, kiun mi tiam komencis esperantigi sed perdis la rezulton.
Bibliografio sub
http://www.dfmk.hu/nadas/1712.htm
Pri Sascha Anderson:
http://de.wikipedia.org/wiki/Sascha_Anderson
bedaurinde mi ne trovas ajnalingvan rete legeblan version de la eseo. Aliajn verkojn de Nádas tamen jes:
http://www.babelmatrix.org/[…]=authorPage&auth_id=142

amike
Istvan Ertl
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-05-13 08:27
Kara Andi,

en multaj rimarkoj vi pravas, tamen mi volas aldoni, ke Detlev Blanke ne estis tiel malbona.
 
Mi suficxe multe, dum multaj jaroj estis en pli aux malpliofta rilato kun li. Li estis, kio por mi ege valoris, estis unue esperantisto kaj poste partiano, oficisto.Kompreneble, kiel inteligenta homo li uzis eblecon por pli bone vivi kaj pli multe fari por Esperanto.Mi havis oftaj privataj interparoloj kaj pro tio mi garantias, ke unue li estis esperantisto kaj certe restos.
Li estis pli aux malpli devigita reprezenti oficialan gvidliniojn de partiaj direktivoj,sed ne tiel trude kaj fanatike.

Estis tamen pli "bonaj", kiuj tre publike kvazaux "esxafotis" geesperantistoj pro uzado de vorto "samideano", kontrauxbatalis "internan ideon", skribis "kontrauxtalpajn artikolojn" malhonorigante honestajn esperantistojn. Ili agis ecx pli ol estis postulite por ebligi al si delegitecon por venonta kongreso...

Estus interese tion kolekti por historio de unu E-cxapitro, sed pli por scio ne por kalumnio, cxar tio ne helpas al nia movado.
 
Pli valore estus strebi sercxi solvojn kaj novajn vojojn por antauxpusxi nian movadon. Kvereli pli iu ecx pasinta fakto, esprimo, cxu probabla malestima vorto ne antauxenigos nin, ne kunigos. Se ni eluzos nian energion por batali kontraux esperantistoj ne havos fortojn por diskonigi Esperanton.

Ni jugxu pli laux intenco kaj rezulto ne laux probablo!
esperanto
esperanto diras:
2010-05-13 16:10
Min ghenas chefe la kompleta manko de kapablo je memkritiko, la tendenco de formala pseudokritiko (por shajnigi sin kritika) kaj la intenco bagateligi gravajn aferojn kaj la rigida kaj unuflanka ideologia pravigo kaj sindefendado. Tio havas tradicion en la Eo-movado, ne nur che GDRanoj kaj certaj orienteuropanoj, kiuj en la komunimaj reghimoj shajne perdis sian "spiritan patrujon" kaj por kiuj estus tro embarase sincere paroli pri la pasinteco. Sed feliche aliaj faras tiun kritikon, grandparte ekster la Eo-movado, tiel ke oni tute ne dependas de la blindigaj kaj nebuligaj klopodoj de tiuj (eks)ideologoj.

Min komplete maljukas, chu iu estas komunisto au marksisto au ateisto au dekstrema patrioto au konservativa kaj pia katoliko au kapitalisto. Mi farighas lia malamiko, se aperas perforta fanatikeco kaj sistema rifuzo de aliaj ideaj vidpunktoj fare de tiuj homoj, kiuj opimias sin pravaj.

Chiuj mizeroj de la mondo okazis pro la ideologia fanatikeco de homoj kaj pro la distordo de la aferoj. En la Eo-movado tiuj sektemaj tendencoj estas evidentaj (UEA, Civito, SAT).
dmalkoc
dmalkoc diras:
2010-05-14 13:32
Vi "decidis defintitive forlasi Liberan Folion kaj chiujn samtipajn esperantistajn diskutforumojn". Ĉu vi povas diri kiam vi realigos tiun decidon?
esperanto
esperanto diras:
2010-05-14 23:37
Lau via deziro.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-13 10:05
Andreas Künzli:

<< Min chefe interesas tiu historio por eviti, ke homoj, kiuj ludis certan rolon en la sistemoj de tiuj soclandoj, ne ricevu denove la okazon ludi rolon en la novaj socioj, kie ili eventuale denove infiltrados ilin kaj ne hezitos daurigi siajn ludojn. >>

Ili ja ludis ne _sian_ ludon. Ili ludis la ludon de la aktuala socia sistemo. Iliaj ideoj ne estis, nek estas danĝeraj. Danĝera estas kaj estos sole la senideeco de ili kaj de ni aliaj Esperantistoj. Se vi legis "Eichmann en Jerusalemo" de Hannah Arendt, vi ne tiris el ĝi la lecionon pri la banaleco de la malbono.
javergara
javergara diras:
2010-05-13 03:31
Mi havas la privilegion ghui la amikecon kaj esti plurfoje rimarkinta la sindonan homecon de Detlev kaj Wera Blanke, kaj de Ulrich Becker, eksaj civitanoj de GDR. Mi profunde respektas ilin kaj admiras iliajn lerton, kuraghon kaj inteligenton por persiste, sukcese labori por Esperanto malgrau tre malfacilaj kondichoj, trovante taugajn nichojn por klopodi vivantigi la movadon, en nelibera socio serioze fremdigita de shtato gvidata de "plejmulte nekapablaj kaj koruptaj individuoj", kiel Ulrich trafe kaj sendube kun doloro priskribas.

Mi profunde respektas la fakton ke malgrau la serioza elrevigho de iliaj honestaj esperoj, pro la tordita maniero lau kiu tiu malvenkinta socipolitika kaj ekonomia sistemo false proklamis la realigon iujn idealojn, ili tamen ne ighis amaraj cinikuloj, sed restas lojalaj al aspiroj de socia justo kaj homa emancipigho.

José Antonio Vergara


uxbecker
uxbecker diras:
2010-05-15 06:43
Kara Andreas Künzli,

vi skribis:

"Mi farighas malamiko, se aperas perforta fanatikeco kaj sistema rifuzo de aliaj ideaj vidpunktoj fare de tiuj homoj, kiuj opinias sin pravaj. Chiuj mizeroj de la mondo okazis pro la ideologia fanatikeco de homoj kaj pro la distordo de la aferoj."

Verdire, al mi ŝajnas, ke ĝuste en tiu kampo (kiun vi kondamnas) vi vivas. El vi parolas nur blinda fanatikeco, neniu speco da objektiva analizemo.
uxbecker
uxbecker diras:
2010-05-15 07:07
Kara Andreas Künzli,

nur ĵuse mi legis tion de vi:

"Kara Ulrich Becker, chiuj kiuj argumentas kiel vi, mem riskas esti suspektataj kiel kunlaborintoj de la sekreta servo en GDR en tiu au alia formo, antau ol ili ne povas pruvi la malon."

Kvankam ankaŭ tion ĉi mi metos en la kategorion "blinda fanatikeco" kaj "kalumnioj", mi tamen ankaŭ helpas vin reverki vian frazon:

"Kara Andreas Künzli, chiuj kiuj argumentas kiel vi, mem riskas esti suspektataj kiel kunlaborintoj de la sekreta servo en Svislando en tiu au alia formo, antau ol ili ne povas pruvi la malon."

Spion-amike,
Ulrich
esperanto
esperanto diras:
2010-05-15 16:47
Kion nia kara Ulrich Becker chi tie inverstordas, estas kompreneble pajace stulte, kaj li nur ridindigas sin mem, char al li komplete mankas raciaj argumentoj rilate al tiu tikla temo.
Sed al tiaj kretenaj reagoj flanke de esperantistoj mi jam alkutimighis.
Kaj mi rimarkis, ke pluraj eksGDRanoj (kaj aliaj orienteuropanoj) kutimas reagi iom infanece al certaj temoj. Nu, se oni estis flegata de la SED-reghimo de mateno ghis vespero, estas klare, ke oni neniam povis farighi plenkreska kaj plenagha.

Sed en la kazo de Ulrich Becker mi volas kredi, ke li shercis.

La situacio de GDRanoj kaj svisoj estis inversa. En GDR en la 80aj jaroj chirkau 1 (unu) procento de la popolo estis t.n. "informaj kunlaborantoj" (IM) de Stasi, do tio estis chirkau 170'000 personoj, kiuj kvazau "hobie" prispionis 17 au 18 milionojn da enloghantoj por havigi informojn al MfS. En Svislando esence temis pri kelkaj oficistoj-burokratoj de la ministerio pri internaj aferoj de la Federacia Polico kaj de la kantonaj policoj kaj de la dogana administrado kaj de la svisa poshto, kiuj diligente prispionadis chirkau cent mil civitanojn, kiuj estis maldekstruloj, iel publike protestantaj intelektuloj, kritikaj verkistoj, au kiuj havis iujn kontaktojn kun la "Oriento", inter ankau kun GDR mem, au pro alia kialo.

Mi povas trankviligi vin, ke mi ne estis kaj ne estas kunlaboranto de la svisa sekreta polico (ech se mi verkis la svisan enciklopedion planlingvan kaj tiucele fosadis en diversaj arkivoj). Sed efektive mi jam plurfoje havis la ideon farighi dungito de la Svisa Sekreta Polico, char pere de tiu kanalo oni eble povus ekscii la veron pri certaj esperantistoj, kiuj al mi shajnas suspektindaj jam de 30 jaroj kaj pri kiuj mi ankorau ne vere komprenis, pri kiaj personoj vere temas.

Jen la objektiva analizo, kiun Ulrich Becker deziris ricevi de mi.

Nun estas lia vico kun objektiva analizo pri GDR, MfS, Stasi, GDREA k.s.
ghis
esperanto
esperanto diras:
2010-05-15 22:01
Mi proponas al Ulrich Becker - au Detlev Blanke- esperantigi tiun chi libron al Esperanto
http://www.humanistische-aktion.de/maaz.htm

kaj eldoni ghin en la eldonejo Mondial.

Tiam eble la esperantistoj en Kubo povos ghin legi.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-15 23:08
Ĉu estas ia kaŭzo antaŭsupozi ke GDR kaj Kubo pli intersimilas ol, ekzemple, Kanado kaj Italio?
esperanto
esperanto diras:
2010-05-15 23:27
La gazetaro jhus diskonigas la komunikon, ke Gesine Lötzsch, la edzino de Ronald Lötzsch, estis elektita kiel nova kun-prezidanto de la germana partio DIE LINKE, kiel postulo de Lafontaine/Bisky.

http://www.nzz.ch/[…]/lafontaine_linkspartei_1.5725773.html

Kiel en iama GDR, au kiel daure en Norda Koreio, Kubo kaj Turkmenistano, s-rino Lötzsch ricevis
92,8 % de la vochoj.
Sendube tio estas granda (kaj lau mi hontinda) triumfo por chiuj tiuj, kiuj tendencas bagateligi la Stasi-pasintecon de sia propra popolo kaj granda bato por chiuj, kiuj dum jardekoj luktas por rehonorigi la Stasi-viktmojn.

Kiel Haupenthal en iu privata mesagho lige kun la Stasi-Lötzsch-skandalo rimarkigis: la cirklo fermighis.

Tiel malpura la politiko povas esti...
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-05-28 19:09
Jes ja, István pravas, ke la "kunlaboro" povis esti rezulto de minacoj kaj ĉantaĝo.

Tamen oni forgesu pormomente la neforgeseblan pasintecon.

Rigardu, en kiu partio membras la menciita sinjoro? Ĉu ne en tiu, kiu estas rekta heredanto de la ideoj kaj metodoj de la orientgermana diktaturo? Nun neniu ĉantaĝas aŭ minacas lin, ĉu ne?
esperanto
esperanto diras:
2011-09-20 23:09
Torsten Bendias jhus publikigis sian studon pri la Eo-junularo en GDR.

http://www.lit-verlag.de/isbn/3-643-11291-0

Certe tre interesa temo. Estus bone, se en Libera Folio povus aperi intervjuo kun la autoro kun prezento de la esenco de la enhavo de la libro.

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-09-13 00:28
Al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri GDR, mi rekomendas spekti jenan DVDn:

http://www.bol.de/shop/boc_[…]3A10%3A1&jumpId=1465551