Pinta esperantisto en GDR kunlaboris kun Stasi
Ronald Lötzsch naskiĝis en 1931 kaj lernis Esperanton junaĝe, sed ekpraktikis ĝin nur en la 1980-aj jaroj, pli proksime al la fino de sia informista kariero.
Post la popola leviĝo en Hungario en 1956, la politika kontrolo en la plej multaj orienteŭropaj landoj striktiĝis, kaj en 1957 Ronald Lötzsch estis arestita pro aparteno al kontraŭstalinisma grupo, kiun oni akuzis pri strebo al depostenigo de la partiestro de GDR, Walter Ulbricht. En decembro Ronald Lötzsch estis kondamnita je trijara malliberigo. Li estis antaŭtempe liberigita en novembro 1960.
Post la liberigo li rajtis daŭrigi sian laboron kiel slavisto, sed interŝanĝe li ŝajne estis devigita liveri informojn pri siaj kolegoj al Stasi. Dum multaj jaroj li laboris en la Centra Instituto por Lingvistiko ĉe la Akademio de Sciencoj de GDR.
Laŭ manskriba deklaro farita en marto 1962 li promesis, ke li "plenumos ĉiujn ricevitajn taskojn konscience kaj honeste raporti al la Ministerio pri ŝtata sekureco". Li ankaŭ devis certigi, ke kun neniu li parolos pri sia kunlaboro kun Stasi, kun neniu persono eĉ nur alude". En la jaro 1964 la informo pri lia puno estis forigita el la registro, kaj en 1969 li rajtis remembriĝi en la partio.
Laŭ indiko de lia ĉefo, Lötzsch devis prilabori ĉefe lingvistojn. La koncerna oficiro kompletigis siajn notojn per la konfeso, ke li devis prispionadi ankaŭ slavistojn el Pollando, Sovetunio kaj aliaj socialismaj landoj, "kiuj montras negativan politikan sintenon". La dokumentaro, kiun la sekreta servo de GDR arkivigis en aŭgusto 1985, ampleksas 457 paĝojn.
Mankas klaraj indikoj pri tio ĉu, kaj kiugrade, Lötzsch raportis al Stasi pri aliaj esperantistoj. Oficialan rolon en la Esperanto-movado de GDR li ekhavis nur en 1981, kiam li iĝis membro de la centra estraro de Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR, ofte nomata simple GDREA. Ŝajnas ke en 1990, kiam li elektiĝis prezidanto de GDREA, lia akto ĉe Stasi jam de kelkaj jaroj ne estis tuŝata.
Li estis amiko de multaj pintaj esperantistoj en GDR, kaj la informo pri lia kontakto kun Stasi estis malagrabla surprizo por tiuj. Plej bone lin konis Detlev Blanke, kiu tamen ne volas publike diri ion pri sia persona sinteno al la novaĵo. Responde al demando pri la rolo de Lötzsch en la Esperanto-movado li kurte resumas ties karieron:
- D-ro Lötzsch komence de 1990 elektiĝis prezidanto de GDREA ĝis pentekosto 1991, kiam GDREA en Munkeno unuiĝis kun GEA. Fakte GDREA (ni restis ĉe la mallongigo) ja ankoraŭ ekzistis unu jaron, kiam GDR ne plu ekzistis. D-ro Lötzsch ĝenerale ĝuis altan reputacion kaj estimon, ne nur en GDR, kaj multon faris por Esperanto, ne laste per prelegoj kaj publicaĵoj en lingvistikaj medioj. Li estis aktiva en lingvistikaj medioj, nur dum la 80-aj jaroj.
István Ertl, kiu, eĉ se malrekte, persone spertis la atenton de komunisma sekreta servo en Rumanio, ne estas surprizita, ke estis minimume unu esperantisto inter la informantoj de Stasi.
- Kiel ni nun scias, la sekurservo Stasi tre dense kaj altgrade ĉeestis, eĉ enestis, ĉiujn aspektojn de la vivo en GDR. Estus do neimageble ke esperantistoj restu ekster ĝia atingopovo.
Multaj emas tuj morale kondamni personojn, kies kontaktoj kun sekurservoj iĝas publike konataj, sed István Ertl atentigas, ke la afero ne estas tute simpla:
- Kiam subite aperas asertoj, kaj pruvoj, pri ies kunlaboro kun komunisma sekurservo, la bildo malofte estas tranĉ-konture nigra-blanka. Ofte temis pri ĉantaĝo, pri cirkonstancoj kiujn ni hodiaŭ malfacile imagas. Oni pensu nur ke profesoro Lötzsch pasigis tri jarojn de sia junaĝo en la fifama malliberejo de Bautzen.
Istvan Ertl atentigas ke ekzistis ankaŭ esperantistaj viktimoj de la Honecker-reĝimo.
- En februaro 1988 mi ricevis koverton de mia konato, unu el la maloftaj membroj de Pasporta Servo en GDR, la tiam 30-jara Uwe Kaiser el Altenburg. La koverto enhavis priskribon de "la eventoj ĉe Zionskirche" kaj publikan leteron al la partiestro Erich Honecker, subskribitan de li kaj amiko lia. Sekve de tiu ĉi letero, kaj eble pro aliaj opoziciaj agadoj, kiel la eldonado de la samizdataĵo Der Leichenbrenner, li estis baldaŭ poste enprizonigita.
La lasta salajrata oficisto de GDREA estis Ulrich Becker, kiu nun loĝas en Usono. Li bone konis Ronald Lötzsch, kaj samkiel István Ertl, ankaŭ li ne emas tuj morale kondamni tiun:
- Kelkfoje tiuj akuzoj montriĝas multe pli poste malĝustaj, ofte tamen ĝustaj. Oni tamen ankaŭ ne forgesu ke tiu ĉi historio pri Ronald Lötzsch estis publikigita dum elekto-kampanjo de la edzino de Lötzsch, kiu estas tutlande konata maldekstra politikistino. Kaj la ĵusaj elektoj en okcidentgermana federacia lando, kun la relative granda sukceso de la Maldekstra Partio, refoje montris kaj reprovokis la frustracion de multaj pli konservativaj aktivuloj pri la maldekstraj politikistoj el la oriento de Germanujo.
- Koncize, mi ne juĝas sen koni detalojn kaj aŭdi ambaŭ flankojn -- kaj mi komprenas ke eĉ ĉi tiu eldiro estos malfacile komprenebla al la plej multaj eksteruloj. Eble helpas citaĵo el la populara germana revuo "Die Zeit" (16-a de marto 2010) kun eldiro de konservativa germana politikisto pri la temo ĝenerale:
...La ĵurnalisto Tom Strohschneider citis el parolado de la Saksuja ĉefo de la registara "Oficejo pri Stasi-pasinteco", Michael Beleites, el 2008, pri la rolo de la "neoficialaj Stasi-kunlaborantoj" (t.e. la sekretaj informantoj - UB). Laŭ li, "la Stasi plejofte selektis homojn, kiuj montris certan distancon al la politika sistemo. Ofte tiuj homoj estis pli-malpli forte premitaj aŭ eĉ draste ĉantaĝitaj kaj trompitaj, por akcepti kunlaboron kun la Stasi." -- "Estus interese eltrovi ĉu tio ankaŭ rilatas al la kazo de Lötzsch", diris Strohschneider. Li aldonis, tamen, ke tiu esploro nur eblus, se la homoj "estus jam pli nuanckapablaj pri tiaj aferoj".
- Resume, pri la homo Ronald Lötzsch, mi ripetas kion mi skribis antaŭe: Li estis kaj estas bona amiko al multaj, ekstreme kompetenta pri multaj aferoj, tre aktiva kaj respektata en lingvistikaj kaj interlingvistikaj rondoj en GDR kaj en la posta Germanujo, kaj ankaŭ internacie, kaj ankaŭ tre aktiva kaj engaĝita dum la jaroj de la transiro de la orientgermana komunisma partio al pli socialisma (fakte pli-malpli maldekstre-socialdemokratieca) partio. Mi ĉiam tre respektis lin, kaj daŭre respektas.
Ronald Lötzsch mem post la disvastiĝo de la informo pri lia kontakto kun Stasi ne estis kontaktebla por komento.
Post la kunigxo de Germanio, mi havis eblecon tre malgrandan parton, nur por iomete min kontentigi legi miajn aktojn.Estas eble nur interese mencii, ke gdrundo de mia observado estis; "...Li reprezentas revisionismajn teoriojn (speziala vojo de Pollando k.t.p.) Per liaj Esperanto-interesoj havas okcidentajn
kontaktojn, precipe en Okcidenta Germanujo kaj Francujo..."
Do mi estis observata de cxiuj flankoj. En la fabriko (kvankam mi estis edukisto-instruisto, mi ne rajtis..)en najbareco, en E-asocio, ecx en hxoro.
Mi bone komprenas cxi tempojn.
Estas tro malfacile prijugxi, se iu ne vivis cxi tie en tiu tempo. Por Esperanto povu ekzisti, oni devus iel sin arangxi, do, estraro estis devigita pli aux malpli "kontroli" aux kontroligi proprajn membrojn.
Mia "amiko" ecx mem jesis tiun agadon.Li havis taskojn "recenzi" niajn korespondajxojn.Li jxuris, ke cxiam provis agi en intereso de geesperantistoj.
Ankaux sur cxiuj stufoj oni klopodis iun havi, kiu prilaborus aliajn kaj precipe skribu raportojn.
Dum nia ideologia-lingva simpozio en kadroj de la Kulturligo esti cxiutage vespere kunsido de partianoj, kiuj analizis diskutojn de la partoprenantaro. Tiujn analizojn ili sendis pluen kaj kun personoj, kies diskuto ne estis konvena laux la direktivoj... estis gviditaj personaj klerigaj predikoj.
Bedauxre, komence, kiam mi ankoraux ne ekkomprenis, estis ofte tiu objekto.
Fine mi devis fudamente promesi min sxangxi, se mi volus estis E-instruisto, cxu grupestro. Do, ni ludis katon kaj muson.
Mi ankaux ricevis hejme viziton por pristudi mian bibliotekon kaj ecx devis redoni librojn pri sennaciismo. Mi provis ankaux esti peranto de E-gazetoj, pro kio mi ankaux ricevis problemojn...
Kompreneble kiel cxiam , estis homoj kaj homoj.Estis partianoj 50%, 100% kaj ankaux 150 procentaj. Ankaux tiuj estis ankaux inter esperantistoj, kiuj ecx faris por stazi pli ol oni postulis. Precipe du personoj restis tre "karaj".
Tamen, mi devas diri, ke ne pensu, ke vi vivas en lando en kiu simila ne okazas. Cxiu sxtato zorgas pri propra asekuro, kaj kiam jam ne ekzistas estas facile jugxi kaj kritiki.