Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Sezonoj ricevis la plej grandan premion en Esperantujo

Sezonoj ricevis la plej grandan premion en Esperantujo

de Redakcio Laste modifita: 2010-10-15 23:04
Aleksandr Korĵenkov kaj Halina Gorecka, la fondintoj de eldonejo Sezonoj, ricevis la plej grandan kulturpremion en Esperantujo, la FAME-premion.

La premio FAME estas aljuĝata ĉiun duan jaron de fondaĵo starigita de Franz-Alois Meiners en 1988, kaj ricevis sian nomon laŭ la fondinto. La celo estas distingi personojn aŭ organizojn, kies plurjara engaĝo antaŭenigis internacian kompreniĝon.

La solena transdono de la premio, kiu valoras tri mil eŭrojn, okazas ĉiun duan jaron en la urba biblioteko de Aalen, kun subteno kaj ĉeesto de urbaj aŭtoritatoj.

Laŭ artikolo aperinta en la regiona gazeto Schwäbische Post, Aleksandr Korĵenkov kaj Halina Gorecka ricevas la premion pro sia elstara laboro dum du jardekoj, rezultinta en publikigo de pintaj verkoj de la monda literaturo en Esperanto, kaj la konstanta aperado de la revuo La Ondo de Esperanto.

arkivita en:
Johanno
Johanno diras:
2010-10-15 17:36
La decido de FAME-fondajxo premii la geedzojn GORECKA-KOJXENKOV certe estis gxusta laux mi. Simila artikolo devus aperi ne nur en la sxvaba regiono de Aalen, sed en multaj regionaj kaj superregionaj gazetoj kaj aliaj amaskomunikiloj tutmonde. Sxajne ne funkcias kontaktoj al amaskomunikiloj, tiuj de la E-movado kaj ekstermovadaj, aux tiuj lastaj ne opinias la aferon gravan por publikigi. Temas pri la plej granda kulturpremio en Esperantujo kaj mencias gxin nur la gazeto "Schwäbische Post" kaj "la Libera Folio". Nepre devas sxangxigxi tiu situacio kaj cxar LL havas multajn legantojn kaj skribemaj, mi esperas je iliaj ekagoj. Mi mem ne starigis kontaktojn al amaskomunikilojn, ne nur pro tempomanko nun, sed ankaux, cxar siatempe mi kunhelpis starigi la E-kulturpremion. Mi persone bone konas Franz-Alois Meiners kaj liajn meritojn por E-movado. Cxar li estis fakulo pri financoj kaj ne malricxa persono, ni havas la prestigxan premion, kiun jam ricevis pliaj personoj aux grupoj, kiuj indis tion.
Post du jaroj denove estos nova kandidato elektita, certe denove iu, kiu meritis. Ni informu vaste, por ke la agantoj de kulturo en E-movado ricevu iun honorigon por ilia ofte malfacila
agado. Dankon al la dauxra laboro de FAME-fondajxo, al la homoj malantaux gxi!
Johanno
Johanno diras:
2010-10-15 19:45
En mia kontribuo pro misklako estas LL anstataux LF por Libera Folio. Mi pardonpetas. Espereble la legantoj tuj rimarkos la eraron ne celitan.
Estis por mi kiel germano interese, ke la redakcio de LF en la "novajxeto" "mencias" artikolon
germanlingve skribitan. Min interesus scii, cxu la LF-redakcio uzis kiel fonton "Schwäbische Post". Gxojas min, ke per LF jam estas reago el Pollando kaj espereble baldaux iu el Rusio.
pistike65
pistike65 diras:
2010-10-16 12:14
Pri la artikolo en Schwäbische Post
http://www.schwaebische-post.de/service/archiv/514934/
mi atentigis la redaktoron; mi mem trovis informon en iu Esperanta diskutlisto.
Intertempe plia artikolo en en Schwäbische Post tushas Esperanton:
http://www.schwaebische-post.de/service/archiv/515370/

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-10-15 23:40
Chu nur 3000 euroj ? Ridinda sumo, kvazaua ofendo por Korjhenkov-Gorecka, kompare kun fieraj 35000 euroj por edukado.net, kiuj grandparte estas vershajne forjhetita mono.

Se mi bone memoras Gacond siatempe ricevis de FAME 10000 germanajn markojn.
Johanno
Johanno diras:
2010-10-16 00:43
Se 3000 euroj estas ridinda sumo, tio dependas de la vidpunkto, ekz. lando en kiu iu vivas, kiom salajras, kiom ricxajn gepatrojn havas ktp... Se tiu sumo estus por Sezonoj ridinda, ili versxajne ne estus akceptinta gxin. Geedzoj Gorecka-Korjxenkov estas kuragxuloj profesie laborantaj por E-kulturo kaj per tiu laboro ricxigxi ankoraux ne eblas, alie mi jam estus ricxa pro vendo de libroj el ilia eldonejo. Por ili la premio krome estas honorigo de ilia laboro, tiom ofte malfacila, se mono mankas, cxar ne suficxe da personoj acxetas de ili eldonitajn librojn aux ne suficxe da personoj abonas "La Ondon de Esperanto". BEDAUXRINDE!
La fondajxo FAME havas siajn regulojn kaj eblojn. Certe estus la sumo pli alta, se la fondajxo havus pli da mono, kiom mi imagas post cxeesto de kelkaj kunsidoj de la F-fondajxo. Siatempe KCE (reprezentita per Gacond) ricevis pli altan sumon, cxar tiam ankoraux la loka Sparkasse aldonis monon al la premio, laux mia memoro. Krome la FAME-f. subtenis/-as ankaux aliajn agojn laux gxia statuto. Sed cxio-tio estas afero de la gvidantoj de la fondajxo.
La komparon kun "edukado.net" mi trovas mislokigita.
Mi ne multe vojagxis tutmonde, pro manko da mono kaj versxajne en lernejo ankaux malatentis dum geografilecionoj kaj pro tio mi ne scias kie estas Absurdistano kqj kiujn rilatojn gxi havas al Esperanto-kulturpremio 2010. Absurda estas laux mi la afisxo de "esperanto je 2010-10-15 23.40".En Absurdistano, kie sxajne la auxtoro de afisxo vivas, sxajnas esti normo.
katalin25931
katalin25931 diras:
2010-10-16 12:43
Mi tutkore gratulas la premiitojn kaj esperas, ke ili rajtos kaj utiligos la premimonon por si mem kaj ne nepre por labori kaj laborigi aliajn por novaj projektoj.
Kompare al premimono la sumo kiun havis edukado.net kolektis, estis donacita de individuoj kaj ecx unu grosxo ne estas el tiu sumo kiun mi mem, la redaktoro povos kaj volos uzi. Ĝi entenas eĉ ne unu eŭon por mia salajro, aŭ honrario, nenion por mia laboro aŭ persona uzo. Kaj tio estas granda diferenco, Andy.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-16 14:10
Do, mi bedauras. Miaj provokaj mesaghoj shajne kelkfoje malkovrigas interesajn detalojn.
En tiu kazo iu alia ruza komercisto enkasigis la monon.... :-)))) Ankau tio apartenas al la novajhoj el absurdistano, chu ne.... kaj mi devas repreni mian aserton, ke vi havas pli bonajn komercajn talentojn ol mi.... :-))))))
Sed mi devas konfesi, ke ankau unufoje mi estis trompita en iu klienta retprojekto, kiam mi faris la laboron kaj kie alia programisto faris al mi fakturon....

Sed ni lasu la shercojn - kaj la monon - flanke, char iu povus veni al la ideo, ke mi envias la homojn, kiuj ricevas tiun monon. Tio certe ne estas la kazo.
La situacio estas kiel ghi estas kaj ne shanghebla, sed eble oni devintus antaue pensi ol fari.
En la supra kazo min nur mirigis la drasta misproporcio de la financoj inter FAME kaj edukado.net, kvankam temas pri du tute diversaj kazoj vershajne ne kompareblaj.

Sed anstatau paroli pri mono, kio kondukas nin al neniu sagho, mi volus aldoni al la temo pri registrado de diplomlaborajhoj ankau jenan penson:

Mi ankau hezitis konformi vian peton pri tuja registrado de la indikoj pri mia diplomverkajho, char
1. Ghi estas malnova (1992)
2. Ghi estas verkita en la germana lingvo
3. Ghi ne estis eldonita.
4. Ghi ne estas elektronike disponigebla.
5. Ghi estas konservita en kelkaj ekzemlpleroj en Zuriko (centra biblioteko), La Chaux-de-Fonds (CDELI), Roterdamo (BHH), persone che mi en Berno kaj do malfacile alirebla.

(Eble vi ne sufiche konsciis pri tio - sed eble estu starigitaj kriterioj por la akcepto de indikoj pri diploverkajhoj, char via kapacito chion registri en viaj datumbankoj estas limigita.

Do, oni povus serioze sin demandi, chu indas registri tian diplomverkajhon en edukado.net. Mi inklinas al la opinio, ke ne, pro la supre indikitaj kialoj.

Eble estus ankau pli utile registri pli da aktualaj verkoj, ekzemple miajn du lastatempe aperintajn librojn, la svisan enciklopedion kaj la Z-biografion (en kiu multo el la diplomverkajho aperas en prilaborita kaj aktualigita formo). Krom tio oni povus eventuale registri kelkajn aktualajn artikolojn de mi lastatempe verkitajn - kelkajn el ili oni ech povus disponigi en interreto, char ili ekzistas en elektronika formo. Sed en viaj datumbankoj mi gajnis la impreson, ke tie reproduktighas amaso da malnova fatraso kaj diversaj efemerajhoj (kiujn oni hazarde trovis).

Krom tio ekzistas la danghero, ke vi faras la duoblan kaj trioblan laboron, post kiam biografiado de diplomverkajhoj estis farita jam antaue, despli ke GIL tenas aktualan interlingvistikan biografion (ghin necesus elektronike reprodukti por solvi la problemon de tiuj antaudiluvaj bultenachoj kaj kajerachoj eldonitaj de Blanke) kaj despli ke chiujn tiujn bibliografiajn indikojn oni fidinde trovas ankau en TROVANTO, parte eble en ankau RERO.

La mono estu prefere investita al la elektronigo de la katalogo de BHH - tio multe pli helpus progresigi la profesian laboron, ankau por Eo-instruistoj. Tio estus vere grava kaj sencohava projekto.

Sed mi ne volas doni konsilojn por via projekto kaj ankau tute ne damaghi vian entuziasmon. Personoj kun doktoraj titoloj kiel vi certe havas la taugajn ideojn kiel fari plej bone.
katalin25931
katalin25931 diras:
2010-10-16 14:25
Nu, enle ni bablias ne en la ĝusta loko pri la aferoj de edukado.net.
Vian grandiozan libron necesus prezenti en la Katalogo de libroj, inter la aliaj pli ol 400 jam prezentitaj. Estis ĝis nun nur unu sola malhelpo fari tion. Mi ne trovis ankoraŭ monon en la familia buĝeto por aĉeti ĝin, kvankam min eĉ la enhavo interesas. En tiu sekcio estas listigitaj nur tiuj verkoj, kiujn mi mem posedas. Tiel mi ĉiam povas doni informojn se iu petas tion pri detalaĵo. (Jen, denove financa kialo.)
La artikoloj, ne disertacio, ĉiam havas lokon en la Dosieruju, se ili rilatas al esperantologio, interlingvsitiko, instruado aŭ metodiko, pedagogio. Mi volonte aldonas ilin se la auxtoroj donacas ilin al edukado.net au konsetas pri la publikigo tie.
Ĉar vi agadas en la temoj listigitaj supre, nur de vi dependas, ĉu viaj artikoloj, studoj aperas tie au ne. Bv. kontakti min, se vi vere konsentas.
Alia temo: eĉ malnovajn diplomlaboraĵojn ni listigos en la koncerna sekcio, malgraŭ tio ke kelkfoje mankas konrketaj datumoj. Gravas scii pri kiuj tempoj estas jam verkitaj studoj kaj en kiuj universitatoj ili estas retroveblaj. Ĝis nun la plej malnova tia studo venas el 1902 kio vere estas surpriziga.
pistike65
pistike65 diras:
2010-10-16 17:48
Eh, Andy, ne hezitu! Kiom ajn obskura, bone kashita kaj musofeka eventuale estas Via diplomverko, Esperantujo rajtas scii pri ghi. Vidu, kiam Kati kontaktis min, mi registris che shi mian umon pri Tarkony, kvankam ghi estas pli diplomsterko ol diplomverko, haste kunjhetita en februaro 1989, kaj eble estus pli bone kashi ghin... malgrau tio, se iu petos min, mi ech sendos ghin al la petanto en Word-dosiero. (Danke al amiko Nicola Ruggiero, kiu ne hezitis sindone elpaperigi ghin.)

amike
Istvan Ertl
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-10-15 18:48
Agi por idealo kaj kulturo ne estas en kapitalisma mondo demandata kaj profitdona afero.
Preskaux cxiu aktiva esperantisto konas geedzojn Gorecka+ Korjxenkov, kiuj en trankvila sed konstata kaj dauxra laboro kontibuas al Esperanto-kulturo.
Pro tio mi gxojas kaj gratulas al ili, cxar vere la premio trovis gxustajn adresintoj.

Samtempe mi dankas al responeculoj pro bona kaj gxusta elekto.
Gerrit
Gerrit diras:
2010-10-15 21:32
Ankau mi ghojas ke la FAME-premion ricevis homoj, kiuj plene meritas ghin. Gratulon al ambau!
Persone mi ege esperas, ke la atentindan monsumon (kiu akompanas la gravan honorigon) ili utiligos por ree daurigi la interrompitan eldonadon de gravega serio da verkoj de Dostojevskij. Aperis volumo 1: Blankaj noktoj -kun aliaj tekstoj-; planitaj estis siatempe volumo 2: reeldono de Krimo kaj Puno, - volumo 3: Idioto, - vol. 4: Demonoj, - vol. 5: Fratoj Karamazov; - kaj laste, eksterserie, ech volumo kun publicistaj tekstoj de Dostojevskij: Taglibro de verkisto, Noticoj el la domo de morto, ktp.
Richigi nian publikon per novaj elstaraj tradukoj el tiu Rusa kultura giganto estos grandega plia merito! Espereble tio sukcesos.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-16 18:41
Bedaurinde en la retujo de la FAME-fondajho
http://www.fame-stiftung.de/eo/kulturpremio.html

strange mankas unue la indiko pri la atribuo de la premio al Sezonoj (kvankam shajne jam antau monatoj estis konate, kiu chijare ricevis la premion)

Due oni volonte shatus legi inter alie la laudacion - same en la kazo de la aliaj premiitoj.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-16 19:41
Per mia interveno pri tiu chiu temo mi simple celis atentigi, ke la Eo-movado bone pripensu kaj decidu por kiuj (prioritataj) celoj ghi elspezu sian monon, ankau tiun de donacintoj kaj sponsoroj. Principe mi tute ne estas kontrau elspezado de mono, ech de grandaj sumoj, sed oni unue difinu la prioritatojn kaj promesplenajn celojn.

Kompreneble, oni tute ne povas malhelpi al iuj ajn privatuloj elspezi la monon, kiun ili havas je sia dispono. Chu la celitaj esperoj povos esti atingitaj, tio estas tute alia demando.

Krom tio, anstatau krei novajn projektojn, oni eble unue plibonigu la malnovajn. Konstruejoj en nia movado ekzistas sufiche multaj, ne plej laste se temas pri retprojektoj. Lige kun tio necesus unue profesiigi la informadon. Se ekzemple de semajnoj mi legas chiam la saman plej novan informon (ekzemple sur la hejmpagho de uea.org), mi venas al la ideo pensi, ke tiu organizajho dormas kaj havas nenion alian por informi.

Antau jaroj mi proponis, ne nur unufoje, mian kunlaboron al GIL por plibonigi ties retujon. La respondo estis: ni faras tion mem. La rezulto estas videbla.

ktp.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2010-11-03 10:42
Mi ghojas, ke FAME aljughis la premion al Sezonoj. Korjhenkov kaj Gorecka vere faradas aprezindan laboron, kiu jam donis al mi multajn horojn de ghuo. Ili apartenas al miaj plej shatataj "Esperanto-herooj", antau kiuj mi klinas mian kapon.