Togolanda ”establo” eliras el la Civito
La aliĝo de la Tietti-Instuto al la Civito kaj la kandidatiĝo de ĝia gvidanto Gbeglo Koffi al posteno en la Civito antaŭ kvin jaroj estis inter la kialoj, kiuj gvidis al la skismo inter UEA kaj la rondo ĉirkaŭ la tiama Afrika Oficejo de UEA. La Afrika Oficejo tiam fizike troviĝis en la lernejo Instituto Zamenhof, kun kiu UEA havis financan kontrakton pri la prizorgado de la oficejo. La Instituto Zamenhof siavice estas gvidata de Tietti-Instituto (TIETo).
Pro la konflikto UEA ĉesigis sian kunlaboron kun Gbeglo Koffi, kaj movis sian afrikan oficejon al Benino. La rondo ĉirkaŭ Instituto Zamenhof kaj TIETo siaflanke intensigis la kontaktojn kun la Civito, sed ankaŭ tiuj kontaktoj ne restis tute senproblemaj. La problemoj iĝis evidentaj plej laste en aprilo 2010, kiam la Esperanta Civito nuligis sian Jubilean Afrikan Kongreson (JAK), anoncitan en decembro 2008 kaj planitan por la fino de la jaro 2010.
La oficiala klarigo de la nuligo estis, ke la Togolanda Esperanto-Kongreso, kiu devus okazi tuj antaŭ la tutafrika aranĝo, povus ĝeni la organizadon de JAK. La organizantoj en Togolando miras pri la decido, kaj atentigas, ke la Togolanda Esperanto-Kongreso devis esti antaŭkongreso de JAK. La nuligo de JAK koincidis kun la fondo de nova tutafrika Esperanto-organizaĵo de Gbeglo Koffi, kiu anoncis planojn pri propra tutafrika kongreso.
Fine de septembro 2010 en la retejo de la Civito aperis la unua signo pri la planata eliro de la togolanda rondo, per alineo komprenebla nur por inicitoj:
La 17an de septembro 2010 la establo TIETo el Togolando sin turnis al la Kortumo por aktivigi la artikolon 10, literon b, de la Pakto. La aktisto preparis la dosieron kaj transdonos ĉi-semajne la dokumentojn al la Kortumo. Temas pri la unua kazo kiam la Kortumo estos efektive vokita al verdikto, dum la lastaj du jaroj. La verdikto probable pretos jam en oktobro.
La koncerna artikolo de la tiel nomata "Pakto" temas pri la kondiĉoj, kiuj devas esti plenumitaj, por ke "establo" aliĝinta al la Civito povu eliri. Laŭ la teksto, la aliĝintaj instancoj ne havas la rajton propravole eliri el la Civita rondo. Eksiĝo eblas nur post "verdikto de la arbitracia instanco (Kortumo), kiu ekzamenis la peton de la koncerna establo".
En la sama komuniko la Civita redaktoro atentigis, ke la "kortumo" jam pli frue "verdiktis" pri afrikaj aferoj, interalie pri financa konflikto kun rilato al TIETo.
Post kelkaj tagoj la afero iĝis tute klara, kiam TIETo en komuniko pri "staba kunsido" anoncis, ke ekde la 1-a de oktobro la instituto ne plu konsideros sin aliĝinta al la Civito. "La kunvenantoj rimarkis, ke la sendependiĝo de TIETo estas tre grava, por ke ĝi tre facile moviĝu ĉiudirekten kaj partoprenu en la sendependiĝo de Afrika Agado", klarigis la komuniko.
Laŭ la sama komuniko, TIETo ĝenerale ne plu restos aliĝinta al aliaj asocioj, sed ne klaras, en kiu asocio ĝi entute membris. "Ĝi tamen havu kunlaborajn rilatojn kun la E-organizaĵoj, kiuj tion volas, kaj pli, daŭrigos siajn laborojn pri instruado kaj ekzamenado, kiujn ĝi faras kunlabore kun la Esperanta Civito, kun kiu ghi povas havi aliajn interkonsentojn pro/por laboroj Esperantaj. Plie ĝiaj membroj plurestas Civitanoj, ĝis ili mem decidos eksiĝi", la komuniko precizigas.
Libera Folio skribis al Gbeglo Koffi, la ĝenerala sekretario de TIETo, por demandi, kial la instituto ne plu volas resti en la Civito. Responde Gbeglo Koffi atentigis, ke la decido neniel aparte rilatas al la Civito:
- Ĉu estu aliaj kialoj krom tio kio estas menciita en la protokolo? Estas neniu problemo inter la Esperanta Civito kaj TIETo. La kunlaboro okazas tute glate. Vi legis en la protokolo, ke TIETo sendependiĝas de chiuj E-organizaĵoj. Kial nur pri la Esperanta Civito vi demandis? Tian diskriminacion ni neniam aprobas en TIETo.
Do, el kiuj aliaj organizaĵoj eliras TIETo?
-Tio ne gravu kaj restu afero nur de TIETo.
Ĉu vi havas indikon, ke la Civito sendemande akceptos la eksiĝon?
- Tio estas kaj restu afero inter la Esperanta Civito kaj TIETo.
http://www.planlingvoj.ch/Recenzo_Homarane.pdf