Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Togolanda ”establo” eliras el la Civito

Togolanda ”establo” eliras el la Civito

de Redakcio Laste modifita: 2010-10-06 18:59
La instrufako de la landa asocio de UEA en Togolando, la Tietti-Instituto (TIETo), anoncis sian eksiĝon el la Esperanta Civito. La celo de la eksiĝo laŭ TIETo estas la sendependigo de afrika Esperanto-agado. Laŭ la reguloj de la Civito, la eksiĝo tamen estos valida nur, sed la Civita "kortumo" aprobos ĝin. La fina verdikto atendeblas dum oktobro, laŭ informo aperinta en la retejo de la Civito.

La aliĝo de la Tietti-Instuto al la Civito kaj la kandidatiĝo de ĝia gvidanto Gbeglo Koffi al posteno en la Civito antaŭ kvin jaroj estis inter la kialoj, kiuj gvidis al la skismo inter UEA kaj la rondo ĉirkaŭ la tiama Afrika Oficejo de UEA. La Afrika Oficejo tiam fizike troviĝis en la lernejo Instituto Zamenhof, kun kiu UEA havis financan kontrakton pri la prizorgado de la oficejo. La Instituto Zamenhof siavice estas gvidata de Tietti-Instituto (TIETo).

Pro la konflikto UEA ĉesigis sian kunlaboron kun Gbeglo Koffi, kaj movis sian afrikan oficejon al Benino. La rondo ĉirkaŭ Instituto Zamenhof kaj TIETo siaflanke intensigis la kontaktojn kun la Civito, sed ankaŭ tiuj kontaktoj ne restis tute senproblemaj. La problemoj iĝis evidentaj plej laste en aprilo 2010, kiam la Esperanta Civito  nuligis sian Jubilean Afrikan Kongreson (JAK), anoncitan en decembro 2008 kaj planitan por la fino de la jaro 2010.

La oficiala klarigo de la nuligo estis, ke la Togolanda Esperanto-Kongreso, kiu devus okazi tuj antaŭ la tutafrika aranĝo, povus ĝeni la organizadon de JAK. La organizantoj en Togolando miras pri la decido, kaj atentigas, ke la Togolanda Esperanto-Kongreso devis esti antaŭkongreso de JAK. La nuligo de JAK koincidis kun la fondo de nova tutafrika Esperanto-organizaĵo de Gbeglo Koffi, kiu anoncis planojn pri propra tutafrika kongreso.

Fine de septembro 2010 en la retejo de la Civito aperis la unua signo pri la planata eliro de la togolanda rondo, per alineo komprenebla nur por inicitoj:

La 17an de septembro 2010 la establo TIETo el Togolando  sin turnis al la Kortumo por aktivigi la artikolon 10, literon b, de la Pakto. La aktisto preparis la dosieron kaj transdonos ĉi-semajne la dokumentojn al la Kortumo. Temas pri la unua kazo kiam la Kortumo estos efektive vokita al verdikto, dum la lastaj du jaroj. La verdikto probable pretos jam en oktobro.

La koncerna artikolo de la tiel nomata "Pakto" temas pri la kondiĉoj, kiuj devas esti plenumitaj, por ke "establo" aliĝinta al la Civito povu eliri. Laŭ la teksto, la aliĝintaj instancoj ne havas la rajton propravole eliri el la Civita rondo. Eksiĝo eblas nur post "verdikto de la arbitracia instanco (Kortumo), kiu ekzamenis la peton de la koncerna establo".

En la sama komuniko la Civita redaktoro atentigis, ke la "kortumo" jam pli frue "verdiktis" pri afrikaj aferoj, interalie pri financa konflikto kun rilato al TIETo.

Post kelkaj tagoj la afero iĝis tute klara, kiam TIETo en komuniko pri "staba kunsido" anoncis, ke ekde la 1-a de oktobro la instituto ne plu konsideros sin aliĝinta al la Civito. "La kunvenantoj rimarkis, ke la sendependiĝo de TIETo estas tre grava, por ke ĝi tre facile moviĝu ĉiudirekten kaj partoprenu en la sendependiĝo de Afrika Agado", klarigis la komuniko.

Laŭ la sama komuniko, TIETo ĝenerale ne plu restos aliĝinta al aliaj asocioj, sed ne klaras, en kiu asocio ĝi entute membris. "Ĝi tamen havu kunlaborajn rilatojn kun la E-organizaĵoj, kiuj tion volas, kaj pli, daŭrigos siajn laborojn pri instruado kaj ekzamenado, kiujn ĝi faras kunlabore kun la Esperanta Civito, kun  kiu ghi povas havi aliajn interkonsentojn  pro/por  laboroj Esperantaj. Plie ĝiaj membroj plurestas Civitanoj, ĝis ili mem decidos  eksiĝi", la komuniko precizigas.

Libera Folio skribis al Gbeglo Koffi, la ĝenerala sekretario de TIETo, por demandi, kial la instituto ne plu volas resti en la Civito. Responde Gbeglo Koffi atentigis, ke la decido neniel aparte rilatas al la Civito:

- Ĉu estu aliaj kialoj krom tio kio estas menciita en la protokolo? Estas neniu problemo inter la Esperanta Civito kaj TIETo. La kunlaboro okazas tute glate. Vi legis en la protokolo, ke TIETo sendependiĝas de chiuj E-organizaĵoj. Kial nur pri la Esperanta Civito vi demandis? Tian diskriminacion ni neniam aprobas en TIETo.

Do, el kiuj aliaj organizaĵoj eliras TIETo?

-Tio ne gravu kaj restu afero nur de TIETo.

Ĉu vi havas indikon, ke la Civito sendemande akceptos la eksiĝon?

- Tio estas kaj restu afero inter la Esperanta Civito kaj TIETo.

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2010-10-07 11:36
Recenzon pri la revuo Homarane oni trovas chi tie

http://www.planlingvoj.ch/Recenzo_Homarane.pdf
esperanto
esperanto diras:
2010-10-07 12:30
Jam de jaroj la silferuloj palavras pri aperigo de Historio de la Esperanta-literaturo.
Se oni legas chi tiujn recenzojn, oni povas kredi, ke al Silfero probable mankas la kompetenteco tion fari.
http://jorgecice.blogspot.com/[…]/enkonduko-al-literatura-kritiko.html

Tial oni povas rekomendi al Minnaja, ke li faru tiun Literaturhistorion sen Silfero, au eble kun aliaj, kiuj kompetentas pri Esperanto-literaturo, char la risko, ke ilia literturhistorio povus esti grave fushita pro civitismaj-raumismaj influoj, estas granda. Sed chu matematikisto tion kapablos ? Eble jes, se li legis la TUTAN Esperanto-literaturon kaj kapablas science kaj filologie literaturhistorii. Carlo Minnaja pruvis per sennombraj artikoloj, ke li kapablas objektive verki, kompare kun kaj diference de Silfero (kiu ekde jaroj, eble jardekoj, plej malfrue ekde sia raumisma-civitisma obsedigho, nenion plu utiligeblan liveris).

Cetere, post la apero de la grandioza kaj apenau superebla literaturenciklopedio de Sutton oni povas imagi, ke estas malfacile por aliaj autoroj, kiuj sekvas similan planon, verki ion alian kun simila ambicio au pretendo. Ankau Silfero devos referenci al ghi, se li volas resti kredinda.

Modelo de nacilingva literaturhistorio estas tiu chi pri la estona literaturo. Estontaj verkantoj de la esperanta analogo devus orientighi lau tia ekzemplo.
http://books.google.de/book[…]v=onepage&q&f=false
esperanto
esperanto diras:
2010-10-07 15:19
Mario Vargas Llosa - kaj ne Giorgio Silfer - ricevis la nobelpremion por literaturo en 2010.

Cetere mi kontrolis en TROVANTO kaj en la UEA-librokatologo, chu trovighas iu traduko pri Vargas Llosa en Esperanto, sed mi trovis nenion.

Tamen ekzistas artikolo en la esperanta vikipedio pri li
http://eo.wikipedia.org/wiki/Mario_Vargas_Llosa

kie oni aparte atentigas, ke li transiris de maldekstremaj opinioj al la defendo de la novliberalismo.

Do, apriorie tiu nobelpremiito devas esti konsiderata kiel malamiko de certaj esperantistoj. Sed char de Vargas Llosa nenio ekzistas en Esperanto, Vargas Llosa kaj liaj admirantoj vershajne chiukaze fajfas pri la opinio de esperantistoj.
pistike65
pistike65 diras:
2010-10-08 10:18
Tamen, por Nobel-premio antauaj kontaktoj kun civitaj rondoj estas antaukondicho:
"Mario Vargas Llosa havis longan interparolon kun c-ino Perla Martinelli, okaze de la PEN-mondkongreso en Edinburgo, aŭgusto1997".

http://www.esperantio.net/index.php?id=1478

amoke
István Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-10-08 12:15
Chu vi povus kontroli, chu raporto, ekzemple en LF, pri tiu "longa interparolado" aperis au chu temas nur pri blufo ?
(Mi ne estas abonanto de LF)
reiesperanto
reiesperanto diras:
2010-10-08 14:21
Mi imagas P. Martinelli senspire postkurantan M. Vargas Llosa por havi kun li "longan interparoladon". Eble io tia okazis ankaŭ dum la mondkongreso de PEN en Santiago de Compostela, kie G. Silfer havis la honoron longe interparoli kun la mondfama brazila verkisto Jorge Amado, unu el la apogintoj de la aliĝpeto de la Esperanta PEN-Centro.



esperanto
esperanto diras:
2010-10-10 13:19
http://www.esperantio.net/index.php?id=1482
Chi tiu elsendo memoras la stultan charlatanan shtatan propragandon de la china komunismo. Pura misuzo de la lingvo Esperanto kiel en la belaj komunismaj tempoj. Averagha europa spektanto povas senti nur abomenon, malgrau la charma china anoncistino Helena.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-11 19:44
Kun intereso mi legis tion chi:
http://www.esperantio.net/index.php?id=1484

Al mi ne estas klare, kion la Esperanta Civito celas per la aperigo de tiu letero kaj chu ghi apogas la proteston de Pekino kontrau la atribuo de la Nobelpremio pri paco al Liu Xiaobo. (La shlosilo por la klarigo shajnas trovighi en la Rimarko de la redakcio (sen la aprobo de la Konsulo).
Unu klarigo de mi estas: La Civito, kiu sentas sin principe alparolata de la temo (nobelpremio, homaj rajtoj, Chinio, ktp.), estas embarasita kaj ne scias kiel reagi kaj kiun vidpunkton alpreni.

Kion ajn tiu disidento en 1989 diris au ne diris, li estas stigmatizita de la china registaro, char li partoprenis la proteston en 1989 sur la placo Tiananmen. Tio estis sakrilegio, kiun ech la "modernaj" komunistoj ne pardonos al li.

En Vikipedio trovighas kelkaj linioj pri li, sed la nacilingvaj versioj estas pli longaj.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Liu_Xiaobo

La reagon de la china registaro kontrau tiu povra disidento, respektive kontrau la atribuo de la nobelpremio al li, simple ne indas komenti. Ghi parolas por si mem. Oni povas nur esperi, ke tiuj praktikoj en Chinio kontrau kritikantoj baldau chesos.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2010-10-12 01:05
Du detaletoj, eble ne konataj al la ĉina verkinto:

1. Pri blasfemo: tuj post la morto de Alfred Nobel, lia dramo "Nemeza" estis kaŝata - ĉar blasfema.

2. Pri separatismo: kiam Nobel lasis komitaton de la norvega parlamento decidi pri la pacpremio, li per tio apogis la norvegan separatismon kontraŭ Svedio. Dum la sved-norvega unio, la norvega parlamento ne rajtis decidi pri eksterlandpolitikaj aferoj.