Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Tri eksredaktoroj deziras pli bonan revuon

Tri eksredaktoroj deziras pli bonan revuon

de Redakcio Laste modifita: 2010-11-16 21:06
La estraro de UEA aŭ tute ne okupiĝas pri ŝanĝoj en la redaktopolitiko de la revuo Esperanto, aŭ tute ne povas konsenti pri tio, kiel ŝanĝiĝu la revuo. Simile sintenas la komitato de la asocio. Tion eblas konkludi laŭ la magraj reagoj al la vidpunktoj de tri eksaj redaktoroj en retaj diskutejoj. La estraro eĉ ne povas diri, en kiu monato eventuale pretos la delonge promesita skiza dokumento pri nova redaktopolitiko.

Dum la julia Universala Kongreso en Havano, la malnova estraro de UEA decidis ne plilongigi la kontrakton de la nuna redaktoro de la revuo Esperanto, Stano Marček, sed aranĝi malferman konkurson pri la redaktora tasko. Grava kialo por la decido estis malkontento pri la enhavo de la revuo, kaj la malmultiĝo de pagantaj abonantoj.

Sub la gvido de eksprezidanto Renato Corsetti, komitatanoj protestis kontraŭ la decido, kaj igis la novan estraron de la asocio modifi sian decidon. La 6-an de septembro la estraro de UEA informis la komitaton, ke ĝi baldaŭ ellaboros proponon pri nova redaktopolitiko por la eldonaĵoj de UEA, laŭ la postulo de la grupo gvidata de Renato Corsetti.

La kontrakto de la nuna redaktoro, kiu devis finiĝi jarŝanĝe, estis longigita je duonjaro. Ankaŭ poste la nuna redaktoro rajtos plu havi sian taskon, se li akceptos la novajn gvidliniojn, promesis la estraro. Poste ĉio haltis.

Anstataŭ proponi por akcepto de la komitato novajn redaktajn gvidliniojn, la estraro fine post kvinsemajna silento afiŝis en la komitata diskutlisto... la malnovajn redaktajn gvidliniojn por la revuo Esperanto, ellaboritajn kaj aprobitajn en julio 1994.

Tiam mirinde evidentiĝis, ke Renato Corsetti, unu el la ĉefaj aktivuloj de la grupo, kiu postulis ellaboron de novaj redaktaj gvidlinioj, havis nenian ideon pri tio, kio estas skribita en la nun validaj gvidlinioj. Li supozis, ke la teksto dissendita de la estraro estis skizo de novaj gvidlinioj, kaj trovis la tekston aprobinda:

- Mi rigardis ĝin kaj unuarigarde ĝi ŝajnas bona. Ĉu vi povas resendi al ĉi tiu listo la antaŭan version de tiu dokumento aŭ indiki kie ĝi legeblas? 

Se ne pli frue, do tiam iĝis evidenta, ke la postulo pri novaj gvidlinioj tute ne temis pri la enhavo de la gvidlinioj, sed estis finta manovro por malhelpi ŝanĝojn.

Fine, ŝajne frustritaj de la mankanta diskuto, tri eksaj redaktoroj de la revuo Esperanto, kiuj ĝis nun silentis, decidis eldiri siajn vidpunktojn pri la nuna stato de la aferoj.

István ErtlIstván Ertl, kiu redaktis la revuon dum dek jaroj, konstatis, ke estas multe pli grave havi bonan redaktoron ol bonajn gvidliniojn por redaktado.

- Redaktopolitikaj gvidlinioj ne estas io malbona en si mem, sed, kiel regularoj ĝenerale, ili rilatas al la vera redaktado kiel la trafikreguloj al la reala trafiko. Okazas multaj akcidentoj, li skribis en la listo uea-membroj.

Analizante la nunan enhavon de la revuo, li konstatis, ke ĝenerale mankas redaktado.

- La redaktoro ŝajne ne multe ŝanĝas la ricevitajn tekstojn. Tio havas la bonan flankon eviti eventualan arbitrecon, sed ne ĉiam plibonigas la legindecon de la tekstoj, kaj malutilas al konstruado de bone strukturita numero. Frapa ekzemplo de tiu neintervenismo estas la recenza rubriko.

Per statistikaj ekzemploj li montris, ke la averaĝa amplekso de tekstoj en la revuo pli ol duobliĝis post kiam ekoficis la nuna redaktoro. La ciferoj laŭ li klare indikas, ke la tekstoj ne estas prilaborataj, koncizigataj kaj redaktataj, sed simple enmetataj en la kajeron.

Aparte rimarkinda István Ertl opiniis la malaperon de la grava sed laborpostula sekcio Loke-Fake-Persone, kiu en konciza formo donis superrigardon pri aktualaj okazaĵoj.

Poste, en la komitata diskutlisto, intervenis ankaŭ Mark Fettes, kiu redaktis la revuon de 1986 ĝis 1991. Li plene konsentis pri la vidpunktoj de István Ertl.

Mark Fettes- Ni devas ne subtaksi la ŝlosilan rolon, kiun la revuo ludas en la kreo kaj nutrado de bildo pri UEA kaj pri la farto de la movado ĝenerale. Eĉ en ĉi tiu reta epoko, mi pensas ke ĝia influo restas granda, ĉu por bono, ĉu por malbono, Mark Fettes opiniis, kaj esperis, ke la asocio trovos novan vizion kaj strategion por la revuo.

Kiel tria eksredaktoro (1984-86) en la komitata diskutejo elpaŝis Geoffrey Sutton, kiu trovis la vidpunktojn de siaj du posteuloj saĝaj, aparte tiujn de István Ertl pri la malaperinta rubriko Loke-Fake-Persone.

- Mi forte surpriziĝis, kiam ĝi malaperis. Mi heredis tiun rubrikon de Victor Sadler kaj Simo Milojević. Ĝi estis brila invento de Victor, kaj mi trovis ĝin ege utila por mallonge prezenti preskaŭ kion ajn. Mi plenkonscie daŭrigis ĝin. Mi fortege dubas pri la hipotezo, ke ĝi nuntempe estas malfacile plenumebla. Kiam mi ekredaktis kvaronjaran britan bultenon, mi tuj enkondukis tian rubrikon, kiu ankoraŭ perfekte funkcias por bildigi la bunton de la nacia kaj monda movadoj.

Geoffrey SuttonGeoffrey Sutton konstatis ankaŭ, ke la multjara provleganto Rob Moerbeek nun ŝajne parte laboras vane.

- Klaras, ke oni almenaŭ certagrade neglektas liajn konsilojn kaj ĝustigojn. Tio estas eraro ĝustigenda. Lige kun tio, mi reeĥas ankaŭ la komenton pri malforta redaktado. 

La nuna redaktoro mem neniel komentis la vidpunktojn de siaj tri antaŭuloj. Kiam Libera Folio rekte skribis al li por peti lian opinion pri la kritiko, venis nenia reago.

Libera Folio turnis sin ankaŭ al la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, por ekscii, kiam finfine estos prezentita al la komitato la promesita propono pri nova redaktopolitiko. Li ne trovis tempon respondi, sed plusendis la demandon al vicprezidanto Claude Nourmont. Ŝi respondis jene:

- Estas anoncita, ke ‘komence de 2011’, sed ni evidente ne povas doni precizan daton, eĉ precizan monaton. Ne temas nur pri redakto-politiko, kiel izolita afero, sed pri repripenso de nia tuta informpolitiko.

La respondo demonstras, ke la estraro jam mem forgesis, kion ĝi promesis al la komitato. Unue la estraro devis formuli novan redaktopolitikon, kiu estu "subigita al la konsulto de la komitato". Post tiu "konsulto", elirante el la nova redaktopolitiko, la estraro planis difini "skemon por la redaktado de la revuo Esperanto".

Ĝuste tiu skemo devis esti prezentita en la komenco de la jaro 2011, por ke restu sufiĉe da tempo por revizii la kontrakton de la redaktoro kaj vidi, ĉu eventuale estos necesaj novaj kunlaborantoj.

Se iam komence de 2011, en ankoraŭ nekonata monato, estos prezentita nur la nova redaktopolitiko, apenaŭ restos tempo por ellabori la promesitan "skemon por la redaktado de la revuo Esperanto" antaŭ la livero de la julia-aŭgusta numero, kiam finiĝos la nun valida kontrakto de la redaktoro.

Tio ŝajnus montri, ke efektive la estraro intencas nenion ŝanĝi rilate la redaktadon de la revuo. Mirinde tamen estrarano Amri Wandel samtempe jam komencis serĉi kandidatojn por nova "redakta komisiono", kiu anstataŭu la nunan redaktoron.

La ideo pri tia komisiono estis proponita de ekskomitatano Johan Derks, sed mankas ajna decido pri ĝi, kaj la vicprezidanto evidente ne konscias, ke flanke de aliaj estraranoj jam okazas sondadoj pri eventualaj anoj de la "redakta komisiono":

- Ni ne diskutas pri redakta teamo, antaŭ ol ni estos difinintaj la redaktopolitikon, ŝi respondas al tiutema demando de Libera Folio.

Rilate la revuon la estraro ŝajnas bone sekvi la instruon de Jesuo: la maldekstra mano ne scias, kion faras la dekstra.

arkivita en:
fjmoleon
fjmoleon diras:
2010-11-11 12:39
Ankorau gapanta... oni siatempe kri(ch)postulis pluteni la nunan redaktoron k starigi gvidliniojn (kvazau gvidlinioj estus panaceo), supozeble por gvidi la kompatinde laborsupershutatan laboranton, kies laborrezulto ne estas kontentiga sendube k sole nur pro manko de gvidlinioj - k oni ech ne konis la nuntempe ekzistantajn gvidliniojn. Plua gapado.

Gvidlinioj estas garantio de nenio (superbaj gvidlinioj pri uzo de martelo ne utilos al homo sen brakoj), sed almenau tiu chi anekdoto, au skandaleca anekdoto, pruvas, ke la kri(ch)antoj havis nur la celon teni la nuna redaktoron, k chio alia estis al ili sekundara. Kauzoj por voli teni lin? Supozeble diversaj: persona shato (tiun mi opinias plej probabla), sincera shato de la revuo (???), "morala" devo ne lasi "samideanon" sen posteno... Kiel ajn, la kri(ch)antoj venkis jam antau longe. La revuo plu estos tia, kia ghi estas. K tia, kian la membraro meritas.

Min mirigas ankau, ke fojfoje iu relevas la demandon ekz. en la listo uea-membroj, k ke post kelkaj pli malpli viglaj reagoj... formorta silento. Cetere, mi trovas la agmanieron de la nuna redaktoro tre inteligenta k konsilinda: neniel reagi. Li bone scias, ke chiam, chiam, post shtormo venas trankvilo.

Kaj ke neutrale, k trankvile, iras plu la karavano.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-11 17:36
El tiu shajne senelira situacio nenio tauga povas kreighi.
Persone mi kredas, ke iamaj redaktoroj ne plu devus sin anonci chirilate, kvazau ili implicus, ke ili faris kaj farus chion pli bone. Tia impreso neeviteble aperas, despli ke de ili oni legas neniujn vere saghajn ideojn kaj proponojn.

La estraro havis 3 jarojn tempon por formuli novan redaktopolitkon kaj solvi la problemojn - sed la sola je kio ili estas kapablaj estas danci chirkau la kacho. Nu ili estis chiuj reelektitaj, kial do klopodi kaj bruligi al si la fingrojn por aferoj, kiuj persone ne koncernas ilin. Ghuu ili ankorau siajn plej lastajn jarojn kiel estraranoj de UEA (kaj post ilia demisiado oni esperas, ke oni neniam plu reaudos de ili ion ajn).
bkolker
bkolker diras:
2010-11-11 20:09
> iamaj redaktoroj ne plu devus sin anonci chirilate, kvazau ili implicus, ke ili faris kaj farus chion pli bone.

Tute prave. En du jxusaj televidaj intervjuoj de George Bush pri lia libro li estis demandita, kion li opinias pri la laboro de Prezidento Obama. Evidente, Bush havas opinion. Sed li evitis ajnan komenton. Jen tio estas etika konduto.
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-12 06:31
Lau reta fonto, Bush diris jene:
"I didn't like it when people criticized me," Bush said. "And so you're not going to see me out there chirping away (at Obama). And I want our president to succeed. I love our country."
Bonshancege, mi ne estas Bush, sed mi povus parafrazi lin jene: "Mi volas ke nia redaktoro sukcesu. Kaj mi shatas mian UEA."
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-11-11 15:46
Kiel pli ol 50-jara ESPERANTISTO, mi legis la revuon de cxiuj kvar redaktoroj.
Ili estis pli malpli bonaj.(ankaux "Trabant" estis bona, se ni ne havis alian)

Tamen por esti tre bona estas necesa

- bona, talenta kaj sperta redaktoro
- havi bonajn kunlaborantojn pri interesaj temoj
- havi ion interesan por sciigi. Estas tamen malfacile, se niaj organizajxoj
  pli aux malpli dormas kaj akceptas cxiun agadon de EU, kiel sagxa kaj sava.
- eltrovi cxiam ion sensacian (ekzemple EU-parlamentanoj ekzamenas lingvan
  kapablecon dum UEA-Kongreso)
- la revuo kaj redaktoro devas esti tute libera por povi ankaux libere doni,
  aperigi ankaux kritikan vorton.

Nenion hepos unuaj punktoj, se la lasta ne estos plenumita, cxar por kontentigi la salajranton cxiam radaktos laux ties gusto kaj glorigos lin.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2010-11-11 16:24
> se niaj organizajxoj... akceptas cxiun agadon de EU, kiel sagxa kaj sava

Niaj organizoj faras tion?

> havi bonajn kunlaborantojn pri interesaj temoj

Estas tasko de la redaktoro serchi k trovi (bonajn) kunlaborantojn. Nur bonshanco portos bonan kunlaboranton al la redaktoro, k oni ne povas simple atendi, ke la bonshanco agos.

> eltrovi cxiam ion sensacian

Nek eblas, nek indas aperigi chiam ion sensacian.

> cxar por kontentigi la salajranton cxiam radaktos laux ties gusto kaj glorigos lin.

Chu vere la nuna redaktoro kontentigas la salajranton k redaktas lau ties gusto k glorigas lin? Shajne dum la pasintaj monatoj ni legis malsamajn tekstojn, au malsame interpretis ilin, char ghuste la malan impreson mi havas.

> Tamen por esti tre bona estas necesa bona, talenta kaj sperta redaktoro

Fine ni konsentas pri io.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-11-11 22:05
Dankon kara samideano!

Eble nun vi skribis veran kauxzon kial devus esti sxangxita la redaktoro, kiel vi konstatas, ke en lastaj monatoj li ne suficxe glorigis siajn sinjorojn!
Do, almenaux en du punktoj mi pravas.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2010-11-11 23:01
Se li ne sufiche glorigas siajn sinjorojn k krome -sendepende de tio- produktas maltaugan revuon, tiam la kauzoj por forigo multighas.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-18 23:06
Mi eksciiis, ke ekde 2011 Stano Marcek estos nova redaktoro de Esperanto-aktuell, organo de GEA.

Granda surprizo. Gratulon.
bkolker
bkolker diras:
2010-11-19 17:05
Do Esperanto-aktuell havas sxancon farigxi bona gazeto.
bkolker
bkolker diras:
2010-11-11 20:17
> Frapa ekzemplo de tiu neintervenismo estas la recenza rubriko.

Dum 15 jaroj mi redaktas la librorecenzojn por MONATO. Mi zorgas precipe pri la lingvajxo kaj teknikajxoj. Sed interveni en la enhavon de la recenzoj? Ne. La recenzo estas opinio de la auxtoro. Se mi trovas la recenzon tre malbona, mi devas malakcepti gxin (tio okazis al mi unu- aux dufoje). Tamen mi ne arogas al mi rajton enmiksigxi en la enhavon. Do tio estas senbaza akuzo kontraux la nuna redaktoro.

fjmoleon
fjmoleon diras:
2010-11-11 23:19
Tamen.

Mi konsentas, ke redaktoro ne devas enmiksighi k "korekti" au tranchi recenzon, kiu, kiel vi prave atentigas, estas la opinio k kreajho de la autoro (nur evidentaj lingvaj eraroj korektendas).

Sed la redaktoro ja povas nerekte influi la recenzon au ties longon, sen ech tushi la tekston (sendube aliaj revuoj faras tion, mi certas ne esti havinta genie originalan penson): oni limigas la longon de la recenzo _antau_ ol la recenzanto verkas ghin. Redaktoro sciigas la recenzonton, ke la recenzo ne rajtas havi pli ol ekz. 1000 vortojn, au ke ghi ne rajtas okupi pli ol kvaronpaghon/duonpaghon/... K la redaktoro starigas tion kiel gheneralan regulon, tiel ke se li ricevas spontanan recenzon, la recenzanto konscias, ke la redaktoro rajtos mallongigi ghin. Eble tamen jam ekzistas tia regulo, sed la limo estas ekstreme alta, 10 000 vortoj au tri paghoj??

Estas mil manieroj atingi celon. Oni bezonas nur pensi. Kaj agi.
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-12 06:48
FJM trafe priskribas manierojn atingi bonan, koncizan recenzo-tekston. Che la revuo Esperanto nuntempe, se mi ne eraras, la mendanto de la recenzoj estas Ionel Onet, la libroservisto. (Unu el la konsekvencoj de la ekster-CO-igo de la revuo.) Tamen ne li, sed la redaktoro fine respondecas pri la kiomeco kaj kiaeco de la recenzoj.

Recenzoj ricevu, ankau lau mi, malsaman trakton ol aliaj artikoloj. Ili ja estas, en ideala kazo, mem beletraj verkoj. Do, che bona autoro oni shanghu ech ne joton. (Kaj che la plej bonaj oni ech ne starigu limigon longecan.) Sed che malpli bonaj autoroj, des pli se ili ne respektas antaudifinitan longon, bona redaktoro ja intervenu, ekz. por forigi au mallongigi senutile ripetatajn ideojn. Antau la aperigo, li sendu la rezulton de sia redaktajho al la autoro, kiu (mal)aprobu ghin. Post diskuto, la kompromisa rezulto kontentigos same la redaktoron kiel la autoron. (Plus la leganton...)

Redaktoro devas, evidente, korekti frapajn faktajn erarojn (ekz. ke temas ne pri dua sed tria romano de la autoro, au ke liaj poemoj estas ne sonetoj sed hajkoj...) kaj shanghi erarojn en citajhoj el recenzata verko. Oni ne kredus kiom ofte ech tute bonaj autoroj malkapablas fidele kopii el libro...

Kiel mi jhus priskribis, ghuste tiel ni/mi agas nun che la recenza, kaj che aliaj, rubrikoj de Beletra Almanako, kies plej fresha numero (reklampauzo!) jhus aperis:

http://katalogo.uea.org/index.php?inf=8505

http://www.beletraalmanako.com/

amike
Istvan Ertl

pistike65
pistike65 diras:
2010-11-12 06:34
... pro Via redaktado de la recenzoj en Monato. Tiu rubriko estas por mi la plej leginda en Monato. Kaj mi shatus se ekz. ankau la rubriko de noveloj (re)atingus saman bonan nivelon.

amike
Istvan Ertl
Jorge
Jorge diras:
2010-11-11 21:31
Ekzemple, oni arbitre ŝanĝis la landnoman sufikson -ujo al la abomeninde ekstersistema finsilabo -io en recenzoj, kiujn mi sendis al la revuo Esperanto. Ne komprenante la motivojn por tia nerespekto de neerara lingva prefero, sendinte la lastan recenzon de mi ŝuldatan al tiu revuo mi plej probable ne plu recenzos por ĝi, krom se tia mispraktiko iam ŝanĝiĝos.
mbavant
mbavant diras:
2010-11-11 22:07
Ankaŭ mi povas atesti pri tio, kvankam tio okazis antaŭ kelkaj jaroj. Oni ja ŝanĝis mian "forgesti" (ja ne tre ofta verbo, mi konfesas) al "forgesi", kiu ne donis sencon al la koncerna frazo. Mi tamen konsideras lingvan "glatigon" necesa en ajna publikigaĵo.
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-12 06:51
Certe, Marc, lingvan glatigon oni ne forges(t)u.

amike/amoke
Istvan Ertl
fjmoleon
fjmoleon diras:
2010-11-11 23:06
Tamen agnoskendas, ke la tekstoj ja devas respekti la gvidliniojn de publikajho. Ekz. mi, decida uzanto de -io, devis kiel iama redaktoro de la Jarlibro de UEA engluti, ne tre volonte, miajn ideojn k akcepti, ke la Jarlibro ujas, char tia estis siatempe la lingva JL-politiko (diskuteblas, chu tia politiko estis ghusta au malghusta).

Sed al mi ne klaras, chu revuo Esperanto havas ian tian gvidlinion.
Jorge
Jorge diras:
2010-11-12 16:14
Sed kial en la revuo Esperanto ĉiuj ujo/io-landnomoj finiĝu je -io? Kial oni ne respektas firme motivitan decidon? Mi nomus tion lingva cenzuro.

En Beletra Almanako (BA) ni respektas ĉies preferon uzi -ujo aŭ -io por landnomoj; ankaŭ la elekton inter minusklo kaj majusklo por lingvo- kaj landano-nomoj: angla/Angla, svedo/Svedo ktp. Ni faras tion ĉar ne ekzistas plena konsento inter la parolantaro de nia lingvo pri la uzindeco de nur unu formo. Nur en redaktejaj tekstoj ni sisteme uzas nur -ujo (kaj resp. minusklon).

Cetere okazas lingva polurado de la tuta enhavo de la revuo, interkonsente kun la aŭtoroj, por forigi ĉion konsidereblan erara aŭ neklara. Al ĉi lasta kategorio -ujo tutcerte ne apartenas.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2010-11-12 16:18
Kompreneble ja la gvidlinio de la revuo povas esti la respekto de la autora prefero.
Sten
Sten diras:
2010-11-19 13:40
Mi plene konsentas kun Francisco kaj Jorge. Plej gravas al mi, ke oni nenion ŝanĝu sen kontakto kun la aŭtoro. Kiam mi antaŭlonge kunlaboris en Monato, oni amase ŝanĝis sen tiaj kontaktoj. Pro tio mi fine ĉesis kontribui, post pluraj petoj, ke oni ja kontaktu min pri la redaktado. Hazarde mi ĵus retrovis leteron, kiun mi sendis al Monato en 1997, kune kun recenzo. Kompreneble oni neglektis miajn plendojn. Vidu sube mian leteron. La reviziantoj de Monato estis anonimaj, do mi ne scias, kiu traktis miajn tekstojn.

Mi volas uzi la okazon komenti la lingvan reviziadon de Monato. De dek unu jaroj mi kontribuas al Monato, kaj mi alkutimiĝis al tio, ke en ĉiu mia kontribuaĵo oni faras 20 - 30 lingvajn ŝanĝetojn. Delonge mi vidis neniun korekton de lingva eraro; temas nur pri ŝanĝoj de stilo kaj persona prefero. La lingva revizianto trudas al miaj tekstoj sian stilon. Iufoje mi trovas ŝanĝon bona, iom pli ofte malbona, kaj kelkfoje preskaŭ indiferenta. Oni forigas mian uzon de memstara "ĉi", kiu jam de preskaŭ jarcento estas parto de la vivanta lingvo. Oni forigas mian uzon de "foje", kiu same uzatas de multaj eminentaj stilistoj. Oni anstataŭigas mian "dank' al" per "danke al" (bonŝance ke LLZamenhof ne kontribuas al Monato!) Oni aldonas nebezonatajn "la", aŭ - malpli ofte - forigas iun "la" kiun mi trovis natura. Oni kaprice alŝutas komojn, el kiuj kelkaj, laŭ mia persona gusto, pli ĝenas ol helpas fluan legadon. (Ekz. kie mi skribis "li eble plej multe ludas" oni ŝanĝas al "li, eble, plej multe ludas".) Oni interŝanĝas vortojn laŭ ies persona gusto. Kaj kian strangan ideosinkrazion havas Monato kontraŭ la vorto "avara"? En mia recenzo pri "La ludanta lumo" oni ŝanĝis "avaro" al "fantazio" - kies signifokampo troviĝas pli proksime al "malavaro" ol al "avaro"! Kaj en mia recenzo pri Dekamerono oni ŝanĝis "pli avara" al "malpli malavara". Tiu ŝanĝo ja estas absurde komika. Bedaŭrinde la legantoj ne povas kompreni la komikon, sed nur konstatas malbonan stilon de "Sten Johansson"!
Mi tre bone komprenas ke la redaktoprincipoj de Monato ne lasas sin influi de mia amara plendado. Tamen, mi devas iam mesaĝi al vi, kiel mi rigardas ilin. Mallonge: via lingva reviziado de miaj tekstoj ne plaĉas al mi.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-11-19 17:47
Estas iom malfacile prijuĝi la valoron de la revizioj, ne havante ĉemane la tutajn tekstojn. Tamen, "danke al" anstataŭ "dank' al" simple estas parto de la stilgvidilo de Monato. Oni ne turnas sin al la aŭtoro en tia okazo.

Mi mem estas revizianto de Monato, kaj ne ĉiuj el la gvidlinioj plaĉas al mi, precipe mi ne ŝatas ke "prezidanto" estu uzata ankaŭ en la senco de "prezidento". Sed mi ankoraŭ pli malŝatus se oni senĝene malobservadus la endomajn regulojn, do ankaŭ mi korektas la "e" al "a" se mi renkontas ĝin.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-19 20:36
Komence de la 90aj mi estis respondeca redaktoro Monato pri politiko.
Mi memoras, ke maksimume 10 procentoj de la ricevitaj artikoloj estis utiligeblaj, la resto estis forjhetinda au resendota al la autoro (kelkaj furiozis).
La laboro estis tro temporaba, do mi rezignis.

Ekzempe, mi memoras, ke unu el la reguloj estis, ke autoro povas verki nur pri sia lando.

Mi komprenas, ke iuj lingvaj gvidlinoj necesas por ke ne regu plena kaoso en tiu revuo.
Tamen la supra priskribo faras la impreson, ke la revizia praktiko konsistas el kruda aroganteco.

Cetere estus urgha tempo fondi novan similspecan Eo-revuon. Sed mi dubas, chu la stagnanta Eo-merkato tion digestus. La tro konservativaj e-istoj ne volas rezigni pri sia "Monato", pri sia "Heroldo", pri sia "Esperanto", pri sia "Ondo", pri sia "Lit. Foiro", ktp. Necesus krei tute novajn Eo-publikojn. Sed kiuj modernaj homoj volus aboni tiajn malmodernajn kaj tedajn revuojn, se ili estus redaktitaj lau la stilo de la supre menciitaj periodajhoj ?
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2010-11-20 07:54
Unu el la paradoksoj de redaktado estas, ke profesiaj verkistoj akceptas redaktorajn ŝanĝojn pli ol amatoraj verkistoj.
 
La recenzo de _La ludanta lumo_ estas ĉe http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/llum.html . Ŝajne la frazo kie oni ŝanĝis "avaro" al "fantazio" estas tiu ĉi: "Mi bedaŭras tion, ĉar parto de la dua novelo en tiu ĉi libro pruvas, ke kun iom pli da fantazio kaj koncentriĝo, li povus krei ion legindan."

Mi ne komprenas, kiel "avaro" (supozeble devus esti "avareco") taŭgus anstataŭ "fantazio" en tiu ĉi frazo. Ĉu eble la celita senco estis "ŝparo" aŭ io tiel?
Sten
Sten diras:
2010-11-20 16:00
Yves Bellefeuille: > Unu el la paradoksoj de redaktado estas, ke profesiaj verkistoj akceptas redaktorajn ŝanĝojn pli ol amatoraj verkistoj.

Kvankam neprofesia ankaŭ mi certe akceptus multajn ŝanĝojn, se oni proponus ilin. En la kazoj, kie mi ne akceptus, mi helpus trovi ion komune akcepteblan. Kio ne plaĉis al mi, tio estis la anonimaj ŝanĝoj sen kontakti min. Kiel mi skribis en mia letero, kelkaj el tiuj ŝanĝoj estis fuŝigoj, kiuj koruptis la sencon.

Yves Bellefeuille: >Mi ne komprenas, kiel "avaro" (supozeble devus esti "avareco") taŭgus anstataŭ "fantazio" en tiu ĉi frazo. Ĉu eble la celita senco estis "ŝparo" aŭ io tiel?

Nu, pasis dek kvin jaroj, do ne facilas memori mian penson, Sed la antaŭa frazo estas: ”Laŭ la kovrila teksto, Vermeiren verkis ducenton da libroj, ĉefe por gejunuloj.” Do, supozeble mi volois diri, ke se li koncentrus sian verkadon, do verkus malpli multe, li eble atingus verki pli altnivele. Certe eblus diri tion pli bone ol per ”avaro”, sed ”fantazio” kondukas la penson en tute alian direkton. Bona redaktoro kontaktus min, kaj ni povus interkonsenti pri io. Tiel funkcias ekz. la hodiaŭa redaktado de Beletra Almanako, al kiu mi – neprofesie – kontribuas.

Jorge
Jorge diras:
2010-11-21 16:53
Sten: "Kvankam neprofesia ankaŭ mi certe akceptus multajn ŝanĝojn, se oni proponus ilin. En la kazoj, kie mi ne akceptus, mi helpus trovi ion komune akcepteblan. Kio ne plaĉis al mi, tio estis la anonimaj ŝanĝoj sen kontakti min."

Precize tiun senton mi havadis kaj havas kiel verkisto, kaj ĝuste tian sistemon ni havas en Beletra Almanako (www.beletraalmanako.com), respektante la lingvopreferojn de la aŭtoroj ankaŭ koncerne -ujo/-io kaj Landano/landano.
edmundo
edmundo diras:
2010-11-12 17:40
Mi ne scias. Eble ne necesas unuecigi ĝuste tiun aspekton, sed ne estas frenezaĵo unuecigi la lingvaĵon en unu gazeto. Nacilingvaj ĵurnaloj havas siajn stilgvidilojn. Oni ne permesas al aŭtoro uzi usonan literumon en brita ĵurnalo aŭ inverse, kaj aŭtoro ne rajtas mem elekti inter "e-mail" kaj "email", "AIDS" kaj "Aids", ktp, kvankam ne ekzistas plena konsento inter la parolantaro de la lingvo. Efektive, iuj ĵurnaloj insistas pri unu formo, dum aliaj insistas pri la alia. Kompreneble, beletra revuo estas alia afero ol novaĵmagazino kiel Monato. Ĉe Monato eble estas problemo, ke oni havas unu konvenciaron por ĉiuj rubrikoj. Eble devus esti aliaj reguloj por noveloj ol por raportoj. Cetere, mi ĝenerale spertis, ke oni bone redaktis miajn kontribuojn al Esperanto, BA kaj Monato - eble parte pro tio, ke mi mem celas neŭtralan stilon, sen idiosinkrazioj, kaj cetere mi estas kunaŭtoro de la konvencioj de Monato.

(Boris, mi ne tre ŝatis la komon, kiun vi aldonis en mia frazo "La oranĝoj temas pri unu frapa sceno, spertita dum trajnvojaĝo", ĉar al mi ĝi ŝajnas doni iomete alian signifon al la frazo, sed mi ne havas fortan opinion pri tiu detalo, kaj mi tre dankas, ke vi korektis mian eraron pri refleksivo, eĉ antaŭ ol la teksto iris al la reviziantoj. Kiel revizianto mi ŝatas pritrakti la tekstojn en via rubriko, ĉar ili estas jam bone redaktitaj.)
esperanto
esperanto diras:
2010-11-11 23:36
Ha - ankau tiun (absurdan) temon oni ne devus forgesi en la redaktaj gvidlinioj... :-)

Mi komprenas: Por iu, kiu insistas pri ujo, por tiu nature aperas gravega problemo kun la io-skolanoj.

Tamen, se Georgo ne estus anoncinta la aferon, neniu estus vershajne rimarkinta ghin (krom eble Istvano, kiu konas la ujo-manion de sia hispana amiko).

Sed se en la Eo-movado ekzistas nenio pli grava... Eble pro la ridinda ujo-io-antagonismo eksplodos la Tria Mondmilito, elde Madrido-Roterdamo, kaj esperantistoj ghin kauzis.
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-12 06:53
Efektive, Andy, tiu batalo estas ridindega. Sed, char ili ne kapablas atingi la Finan Venkon, esperantistoj batalas Ersatz-militojn: inter si, kaj prefere perlingve, prilingve.

Lingvo estas armilo - eblas per ghi ech suicidi.
Plia memreklamo:

http://pistike65.wordpress.com/2010/11/10/lingvo-kaj-vivo/

amike
Istvan Ertl
mbavant
mbavant diras:
2010-11-12 11:03
Duŝtupa reklamo, fakte. Alloga komenco, mi agnoskas.

Ĉar ĉi-artikole temas pri redaktado kaj reviziado, ĉu mi povus sugesti (ne "sugesi") lingvan glatigon de "Malantaŭa sia vitro"?
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-12 06:50
En mia tempo, autoroj povis uji au ii en siaj tekstoj, sed en la redakciaj partoj ni uzis ion. Ankau apud la nomo de la autoroj. Probable tial, en sia belguja periodo, Camacho igis min indiki ke li estas el: Bruselo...

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-11-12 19:41
Mi sugestas eldoni du apartajn eldonojn de La Revuo: unu kun ujo kaj alia kun io. :-)
redakcio
redakcio diras:
2010-11-12 07:47
Kontraŭe al la asertoj en la artikolo, la estraro de UEA teame kaj intense kunlaboras, i.a. pri la redaktopolitiko, ekde ĝia elektiĝo en Havano. Kiel diris la vicprezidanto, la estraro ne diskutas personajn aspektojn antaŭ ol difini la redaktopolitikon, sed tio neniel signifas, ke unuopaj estraranoj ne rajtas ekesplori eventualajn eblecojn. Kiel ni lastatempe skribis en la komitata listo, la estraro bonvenigas la intervenojn de tri eksredaktoroj, sed samtempe traktas/os la revuon kadre de pli vasta kunteksto.
 
Claude Nourmont-Moon kaj Amri Wandel.
annalowenstein
annalowenstein diras:
2010-11-12 10:56
Reta persekutado (angle: Cyber-bullying) estas la fenomeno, laŭ kiu unuopulo aŭ grupo de homoj utiligas modernajn komunikrimedojn, ne nur Interreton sed ankaŭ telefonajn mesaĝetojn, por ripeti ataki alian homon.

Ĝenerale tiu fenomeno okazas inter gejunuloj, sed povas okazi ankaŭ ĉe la laborejo. Interesatoj povas legi jenan kaj la postan paragrafon en la angla vikipedio: http://en.wikipedia.org/[…]/Cyber-bullying#Adults_and_the_workplace. Mi citas precipe unu frazon: “Persekutantoj utiligas retafiŝojn, forumojn, blogojn kaj aliajn interretajn rimedojn por prezenti viktimon laŭ falsa kaj malflata lumo.” La celo povas esti persona malŝato, sed ankaŭ deziro mem profiti per forigo de la viktimo el ties posteno k.s.

La intensiva kampanjo kontraŭ la redaktoro de revuo Esperanto certe estas motivata de deziro peli lin el lia posteno. Tiu kampanjo komenciĝis pasintan julion per artikolo en Libera folio, kaj verŝajne estis unu el la faktoroj, kiu konvinkis multajn esperantistojn esprimi solidarecon kun li. Se efektive necesus ŝanĝi la redaktoron, la maniero fari tion estus per konfidencaj diskutoj inter la estraranoj, ne per publika atakado en retaj forumoj.

Esti viktimo de tiaj retaj atakoj estas ege vunde por la celato. Mi invitas la atakantojn mem pripensi tion kaj konsideri, ĉu ili efektive volas esti tiaj homoj, kiaj persekutas aliajn per retaj kampanjoj. Mi invitas legantojn de iliaj artikoloj ne nur silente legi sed skribi por esprimi malaprobon pri tiaj personaj atakoj kontraŭ unuopulo.
unuel
unuel diras:
2010-11-12 11:13
"Se efektive necesus ŝanĝi la redaktoron, la maniero fari tion estus per konfidencaj diskutoj inter la estraranoj, ne per publika atakado en retaj forumoj."

Interese. Se la membroj de la asocio en la reta forumo de la asocio ne rajtu diri, kion ili opinias pri la revuo de la asocio, kiel do oni eksciu pri eventualaj vidpunktoj?

La proponata proceduro solvi ĉion per "konfidencaj diskutoj inter la estraranoj" memorigas pri la leninisma principo de demokratia centralismo. Al kio tio kondukis, ni ĉiuj scias.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2010-11-12 11:36
Sanktaj dioj.

Neniu atakis la personon: ghuste kontraue, de pluraj mi audis (private), ke ghuste la simpatiemon, kiun la redaktoro ghuas en Esperantujo, estas unu el la kauzoj pri la apogo al li, sendepende de shato au malshato de la revuo. Kelkaj do shajne apogas lin, malgrau malshato de la revuo, ghuste pro shato de la homo.

La kritikantoj, inter kiujn mi klare envicighas, havas nenian atakemon kontrau la redaktoro, au ech deziron forigi lin. Ili volas simple, ke la revuo plibonighu. Se la nuna redaktoro kapablas fari tion, bonege, li pluredaktu dum pliaj dek jaroj.

Mi cetere havas persone nenian kauzon dubi, ke la nuna redaktoro estas tre afabla, bonkora k simpatia samideano, laborema, inteligenta k mensvigla homo, kiu, kiel persono, meritas chian respekton. Kion mi kritikas, tio estas la produkto de lia laboro. Tio ne estas atako al la homo, k certe ne persekutado, sed simpla kritiko, kiun mi, kiel UEA-membro k ricevanto de la revuo, rajtas esprimi. En miaj kontribuoj mi ofte tute ne citas la nomon de la redaktoro, char ja ne temas pri li persone: neniam vi legis de mi "oni devas forigi [persona nomo]"; mi kritikas la revuon, kio estas, mi ripetas unu plian fojon, tute sendependa afero de la redaktora persono.
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-12 12:07
FJM, Vi parolas el mia koro. Au almenau el mia cerbo, char mi pensas lauvorte same.

amike
István Ertl
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-11-12 14:55
Mi aliĝas al Francisco. Stano estas, kiom mi povas juĝi, ekstreme aminda persono, sed li ne estas la ĝusta persono por redakti revuon Esperanton.
 
Aliflanke, same kiel redaktaj gvidlinioj ne povas garantii bonan redaktadon, ne helpas havi talentan redaktoron se oni ne havas bonan estraron de la asocio. Krome, konkordo estu ne nur inter la estraro kaj la redaktoro, sed ankaŭ inter ili kaj la CO.
 
Al la membraro ne tiom gravas kiu koterio aktuale havas la “potencon” en UEA, se nur tiu koterio estas interne kohera. Tiam, se ĝi ne plenumas la atendojn, oni povas anstataŭigi ĝin per alia kohera koterio kaj vidi ĉu tiu
estas pli efika. Sed ju pli da interna konkordo estas inter oficejo, revuo kaj estraro, des pli la tuta asocio konkordas, kaj des pli efike ĝi laboras.
 
Cetere pli preciza traduko de “bullying” estus “ĉikanado” ol “persekutado”.

esperanto
esperanto diras:
2010-11-12 19:48
Se la Eo-movado aplikus la kutimojn kaj normojn de sukcesaj profesiaj entreprenoj de la "ekstera mondo", chiuj tiuj diskutoj tute ne estus necesaj.

La CO sub la kompetenta gvido de ghen. direktoro Osmo Buller provas apliki tiujn postulojn en sia chiutaga laboro, sed bedaurinde la reakcia estraro de UEA, apogata de la pajlokomitato, malhelpas ajnan renovighon kaj per tio evitas ajnan progreson de la movado.
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-12 12:14
Svingi la akuzan klabon de reta persekutado estas rimedo simila al akuzado pri antisemitismo au pri pedofilio - se Vi ne konsentas kun iu, anstatau argumenti, akuzu tiun pri farado de io socie forte malakceptata.

> Se efektive necesus shanghi la redaktoron, la maniero fari tion estus per konfidencaj diskutoj inter la estraranoj, ne per publika atakado en retaj forumoj.

Se mi bone komprenis kio okazis en Havano, nun Vi kontraudiras Vin mem. Chu ne estis tiel ke la antaua estraro estis konfidence diskutinta pri la demando dum sia tuta trijara mandato, kaj rezulte de tio decidis ne renovigi la kontrakton kun Stano, kaj okazigi konkurson pri la redaktora posteno? Vi tamen malrespektis la rezulton de tiu konfidenca diskutado lanchante nomkolektadon kontrau la farita decido, kvankam tiu decido ech ne signifis, ke la nuna redaktoro ne povus esti la plua?
Mi ripetas: ne temas pri la persono, temas pri lia produkto.
Amike
István Ertl
annalowenstein
annalowenstein diras:
2010-11-13 13:56
Ripetaj personaj atakoj kontraŭ unu homo estas persekutado – aŭ ĉikanado, se oni preferas tiun terminon. Modernaj komunikrimedoj igas tiajn atakojn multe pli publikaj kaj ebligas al pli da homoj partopreni. Tiel ekestis la aparta koncepto reta persekutado (“cyber-bullying”).

Mi konsentas, ke mia komento pri la estraro estis iom mallerta, sed tio estis mia provo diri, ke oni ne diskutu en publika forumo la taŭgecon aŭ netaŭgecon de dungito por difinita posteno. Se la estraro estus simple anoncinta, ke ĝi ne renovigos la kontrakton de la redaktoro, mi estus bedaŭrinta, sed mi ne estus reaginta. Estis ĝuste la atako en Libera folio antaŭ la kongreso, kiu atentigis min, ke temas pri intenca kampanjo de misfamigo – kaj neniu estas sufiĉe naiva por supozi, ke tiu artikolo nur hazarde aperis tuj antaŭ la anonco pri nerenovigo de la kontrakto. Tial mi trovis la aferon maljusta, kaj reagis kontraŭ ĝi. Se oni uzas publikan forumon por ataki homon, ne surpriziĝu se aliaj uzos la samajn rimedojn por defendi lin.

Kompreneble oni uzu la reton por diskuti, kion oni volus vidi en la revuo. Tio ne estas sama, kiel ataki la laboron de la redaktoro. Mi mem plurfoje verkis artikolojn proponante ŝanĝojn en la organizado de la kongresoj, sed neniam mi kritikis la Kongresan Sekretarion, kies laboron mi alte taksas.

De jaroj UEA perdas membrojn, kaj malpli da homoj iras al la kongresoj. (UK en Havano en 1990 havis 1617 kongresanojn, ĉi-jare oni malfacile atingis mil.) Pluraj aspektoj de UEA bezonas reformon; kial direkti tiom da galo ĝuste kontraŭ la revuo kaj ties redaktoro? La malmodereco de la atakoj suspektigas, ke malantaŭ la afero kaŝiĝas ia persona malamo aŭ intereso.

Mi ja opinias, ke la revuo devus transformiĝi, sed en la kadro de multe pli ĝenerala reformado de la tuta UEA. Pri tio mi verkis en mia artikolo “Kia estonteco por UEA?” kiu estas legebla ĉe: http://www.bonalingvo.org/[…]/Kia_estonteco_por_UEA%3F. En tiu artikolo mi proponis profundajn ŝanĝojn, sed mi certe ne kritikis la nunajn oficistojn. Se oni ja realigus kelkajn reformojn, mi atendus, ke oni faru ĉion eblan por reteni la samajn homojn, eventuale kun aliaj funkcioj.


esperanto
esperanto diras:
2010-11-13 15:06
Libera Folio tute prave agis, char temas pri diskuto pri unu el la chefaj PUBLIKAJ figuroj kaj temoj de la Eo-movado, kiun la gazetaro DEVAS trakti, lau mia kompreno - tiel tio funkcias en demokratia strukturo (sed la Eo-movado havas bedaurinde nur pseudodemokratian strukturon, inter alie char tro da komunistoj influas kaj regas ghin). Alikaze oni devus senti sin kiel en Kubo, Chinio au Norda Koreujo - maldemokratiaj kaj maltransparentaj landoj ja ege shatataj de diversaj eurokomunistoj, inter kiuj nemalmultaj betonaj e-istoj el Italio ktp.

Ankau mi de jaroj ne plu vizitas kaj ne plu vizitos UKn, char ili estas por mi tro malinteresaj. Ilin partoprenas chefe turistoj el Germanio, Francio, Japanio kaj Italio, plej ofte malbone parolantaj Eon. Tia publiko ne povas esti utila por la progreso de la afero.

Cetere la tuta "afablokulto" tedas min. Necesas paroli tachles.
Pro tio mi alvokas je formigho de forta opozicio. Se Löwenstein, kaj ech shia edzo Corsetti, kiu ja ne estas konata kiel shafo, volas alighi - bonvenon.
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-14 07:55
Kara Anna,

pri tio kio estas chikanado, demandu al Renato, kiu en 2001, kun prez. Enderby, ne nur ne malhelpis plej achan chikanadon al oficisto, sed ech rajdis dorse de tiu chikana ondo.
Bone, ni revenu al 2010. Ne plachas al mi ke Vi parolas pri kampanjo de misfamigo fare de Libera Folio. Tre ofte, kiam LFolio kritikas ion, oni reage akuzas ghin anstatau rigardi la esencon de la kritiko. ("Mortpafu la mesaghiston.") Lau mia percepto Libera Folio simple insiste (kiel jam en 2005 kaj 2008) revenis al kritikindajho. Vi ofendas LFolion asertante ke neniu estas "naiva por supozi, ke tiu artikolo nur hazarde aperis tuj antaŭ la anonco pri nerenovigo de la kontrakto". Kion Vi imagas? Kial tiu komplot-teoriemo? Mi esperas ke la LFolia redaktoro reagos pri tiu punkto.
Paralela situacio: antau jaro Vi kaj mi diskutis en la revuo Esperanto pri Via bizara, persekut-mania ideo ke "poetoj detruas Esperanton". Tre surprizas min ke homo multrilate talenta kaj sobra, mem bona verkisto, povas havi tiel ekstravagancajn ideojn - sed tio igas min nur argumenti, ne ataki Vin persone, nek imagi ke Vi komplotas kun la redaktoro por disvastigi ideojn pri "la simpla lingvo"! Ni chesu jam en chi tiu malgranda komunumo serchi komplotojn kaj ataki personojn - ni rigardu la esencon, la faktojn, ne fantaziojn.
Fakto estas ke la revuo estas nun malbone redaktata. (Oni povas kvalifiki tiun aserton kiel opinion, sed mi, kaj intertempe aliaj, subtenis ghin per multaj objektivaj argumentoj.) Mi pensas ke kolego Stano Marchek havas la kapablon kaj volon tiri la konkludojn el la multflankaj kritikoj, kaj plibonigi la revuon, por nia komuna kontento.
amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-11-14 14:24
Chio tute prave. Mi ghojas, ke Istvan finfine parolas tachles, char mi jam timis, ke li fordrivis nur en ironiecon pri chiuj tiuj temoj.
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-14 07:58
Cetere, Anna, kial ne afishi Vian artikolon ankau che Libera Folio, por doni al ghi pli grandan konatecon?

amike
Istvan
msandelin
msandelin diras:
2010-11-14 12:36
La artikolo "Kia estonteco por UEA?" de Anna Löwenstein estas interesa kaj atentinda. Jen la ĝusta adreso http://www.bonalingvo.org/[…]/Kia_estonteco_por_UEA%3F
dennis
dennis diras:
2010-11-14 14:33

Mi opinias ke, la surreta artikolo de Anna Lowenstein pri la Estonteco de UEA estas nemalhavebla skribajho por chiuj niaj estroj kiuj okupighas pri strategio. La artikolo troveblas che: http://www.bonalingvo.org/[…]/Kia_estonteco_por_UEA%3F

Anna klarvidas la multflankajn problemojn de monda asocio kaj starigas plurajn demandojn pri kiuj ni povas pripensi.

Multe el ni nun timas, ke alia, granda krizo de UEA povas rapide alproksimighi. Se la membraro daure falas, baldau niaj gvidantoj devas decidi kiujn servojn forigi, kiujn kunlaborantojn maldungi kaj kiam forlasi relative multekostan oficejon por iri al malmultekosta loko, eventuale al malmultekosta lando.

Ech se la membraro ne falas, oni devas decidadi pli pri kiamaniere antauenigi Esperanton ol pri komfortigi dumvivajn membrojn (ekzemple, min). Legante la artikolon de Anna povas helpi al ni centrigi kaj pliefikigi nian amikan debaton.

Mi eble estis iom pesimista pri la nuntempa Esperanto-Movado, sed pli kaj pli en la paghoj de Libera Folio estas homoj kiuj finfine klare vidas, ke profundaj shanghoj bezonatas se ni volas helpi la antauenigadon de Esperanto (Andreas, Jose Antonio, Martin, Anna, Istvan, , Ian, Germain, Martin, Lu, Jose Antonio del Barrio, Stansilaw, Mark kaj aliaj).

Shajnas al mi, ke Libera Folio nun faras tion kion dek jaroj de la reta forumo de UEA ne kapablis: malfermi niajn okulojn kaj mensojn por pripensi pli raciajn kaj efikajn strategiojn por antauenigi Esperanton en la EKSTERA mondo.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
esperanto
esperanto diras:
2010-11-14 14:40
Mi iom citas el ti "nemalhavebla" artikolo:

"Kaj kia estu tiu novstila asocio? ... Kiujn celojn ili antaŭvidus por tiu nova asocio?:
1) Gvidi, kunordigi kaj subteni Esperantajn agadojn ĉie tra la mondo;
2) Aktive disvastigi Esperanton;
3) Plenumi servojn por la esperantistaro (revuo, libroservo, organizado de kongresoj ks);
4) Reprezenti la esperantistojn ĉe oficialaj instancoj."

Tiuj ideoj, kiuj kongruas kun la malnovaj tradiciaj strategioj, estas tro banalaj kaj nesufichaj. Löwenstein ekzakte mem scias, ke ili kondukis la Eo-movadon en sakstraton.

En la revuo Spegulo estis prezentitaj pli malpli radikalaj alternativoj.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-14 15:01
http://www.esperantio.net/index.php?id=1510

Finfine HeKo komprenis la saghecon de la kontribuoj kaj serioze konsideras la rolon de de la novaj dioj kaj mesioj Lib. Folio, Buller, Ertl kaj Künzli. Gratulon.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2010-11-14 16:20
Kia skandalo! Mia nomo ne aperas inter la komplotantoj... Evidente mi devas pli peni por veki la atenton, amon k admiron de Esperantio.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-14 18:11
Ja, evidente vi ankorau ne estas sufiche konata, char vi tro malmulte skandalis.
Klopodu unue esti drashita de HeKo kaj vi farighos fama ankau en Lib. Folio (au inverse).
:-)
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-14 18:21
Tiucele, mi povas malkashi ke antau 18 tagoj, 3 horoj kaj 2 minutoj mi renkontis FJM en la chefurbo de ne-nomota europa granddukejo. Dum 113 minutoj ni interparolis pri temoj de komuna intereso, en lingvo ne komprenata de iu ajn chirkau ni. La postan tagon mi flugis al chefurbo de balkana lando, de kie mi revenis kun pluraj skatoloj da nenomota substanco.

Kio estas komploto se ne chi tio?

amike
Istvan Ertl
dennis
dennis diras:
2010-12-02 15:50

Istvan Ertl rekomendas, ke la artikolo de Anna Lowenstein KIA ESTONTECO POR UEA estu afishita che Libera Folio. Maria Sandelin trovas la ideojn de Anna interesaj kaj atentindaj. Robert Chamberlain favoras publikigon ankau, kaj substrekas shian diskuton pri LERNU, per kiu Robert mem lernis parton de Esperanto.

Andreas trovas kelkajn ideojn en la artikolo tro tradiciaj kaj preferas pli profundajn shanghojn en UEA. Tamen, se mi bone legis la artikolon de Anna, ghi restas multflanka kaj malferma, kaj chefe servas por enkadrigi eventualajn diskutojn kaj debatojn.

Ankau mi pensas, ke estus speciale interese vidi tiun artikolon en Libera Folio. Estos duoble interese vidi alternativajn skizojn de vojoj por UEA. La debato profundigos niajn konojn kaj konceptojn pri kiaj venontaj strategioj bonas por UEA. En chi tiu momento de risko de venanta tertremo en nia organizo, ni bezonas klarajn, novajn ideojn. Ni bonvenigu la enkadrigan artikolon de Anna.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
Chainy
Chainy diras:
2010-11-14 15:02
Kara Ana Löwenstein,

mi ankaŭ trovis vian artikolon tre interesa. Mi ankaŭ petas vin, ke vi afiŝu ĝin ĉe Libera Folio.

Mi tute konsentas, ke UEA devus subteni retpaĝarojn kiel Lernu! - Mi mem lernas Esperanton pere de ĝi (kiel multaj aliaj). 'Lernu!' estas bonega retpaĝaro kaj kun plia subteno ĝi povus fariĝi ankoraŭ pli bona!

Mi pensas, ke se la UEA subtenus Lernu!, tiam multaj el ĝiaj uzantoj volus fariĝi membroj de UEA. Multaj diras, ke UEA bezonas allogi novajn membrojn - jen estas bona ŝanco por fari tion!

Ĉe Lernu! estas bonaj kursoj por komencantoj, kie lingvohelpantoj konsilas ilin - nuntempe, la plej altnivela kurso estas "Kio Okazas?", sed estus bone, se estus ankaŭ aliaj kursoj por pregresantoj ĉe pli alta nivelo - Oni povus, ekzemple, uzi la kursojn "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj "Paŝoj al Plena Posedo". Povus esti, ke kun plia subteno, tio povus esti ebla. Kaj tiam, pli da spertaj Esperantistoj eble volus partopreni kiel lingvohelpantoj.

Amike,

Robert Chamberlain.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-11-15 19:28
Kiam oni blufas, ke UEA estas la tegmenta asocio en Esperantujo, oni
nenion konkretan faras ke estu tiel. Male, la agoj de gvidantoj de UEA
kontruas tiun chi tendencon. Raniere Clericci estis vicprezidanto de
UEA kaj tiam taskis al si labori ke UEA gardu sian pozicion de tegmenta
asocio en Esperantujo. Chu li ion atingis, antau ol demisii ? Kiu scias
precize la kialon veran de lia demisio? Chu ne nur li ?. Iu
E-organizajho povas esti la tegmenta asocio en Esperantujo. Tio estas
ne en la vortoj de la gvidantoj sed en ties agoj. Se UEA shatus esti
tia, multon ghiaj gvidantoj devas korekti kaj ech pardonpeti al aliaj
E-organizajhoj. Ni vidu !


Kiam naskighis SAT en 1921 kiel reagis la tiamaj gvidantoj de UEA ?
Tiam naskighis vera konflikto inter ambau organizajhoj. La sekvoj nun
pluestas. Kaj poste devis naskighi la Esperanta Civito. Chiuj scias la
reagoj kaj kio pluokazas nun. Eble ni vidu ekzemplon en Togolando.
UTE estas la vera tegmenta asocio en Togolando. Iam esperantistoj
diris, ke estos UTE bis. Tiam gvidantoj tuj diris, ke tio neniel
okazos, kaj ghis nun tio ne okazis. Chu oni scias kiel kondutis la
tiamaj estraranoj de UTE ?

Kiam naskighis UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko), iuj
diris, ke estos alia asocio tutafrika. Tio povas ne esti ne vera. Mi
tuj reagis, ke tio dependas de la konduto de la gvidantoj de UETA.
Kion nun faras UETA tiusence ? Ni vidu !

Ghi rilatas kun chiuj esperantistoj kaj E-grupoj afrikaj. Ne chiam la
respondoj estas afablaj, sed UETA neniam reciprokas. Ghi celas veran
unuighon de chiuj esperantistoj afrikaj kaj tial pretas suferi chion.

Tial la gvidantoj tute ne estu ego(t)ismaj au malhumilaj. Male, ili estu
tre toleremaj kaj pretas kompreni chiujn. Chu ne ion tian faru ankau la
asocio, kiu sin volas asocio tegmenta en Esperantujo ?

Chiuj vidas kiel UEA-gvidantoj reagis al la fondigho de SAT. Chiuj
scias, kiaj estas la rilatoj inter la Esperanta Civito kaj
UEA-gvidantoj. Multaj scias, kiel kondutas UEA-gvidantoj al afrikaj
esperantistoj, kiuj rifuzas pensi per iliaj kapoj. Chu iu audis pri
reago de UEA-gvidantoj kiam naskighis UETA ? Tra la tubo Libera Folio
de UEA-gvidantoj aperis vortetoj moke al UETA. Asocio kiu sin volas
tegmenta en Esperantujo ne tiel kondutu.

Rekonindas, ke nun UEA estas la plej grava tendenco en la
Esperanto-movado. Ghi povus farighi la tegemento, sed ghi havus
gvidantojn ne orgojlajn. Kion devus fari UEA por strebi al tio ?
Estas nur unusola AFERO : UEA amindumu al chiuj naskighantaj
E-organizajhoj/iniciatoj ke estu vera kunlaboro kun ili. Se estus tiel :
- ne UEA-homoj solaj organizu la Ukojn
- UEA-gvidantoj jam etendus au akceptus kunlaborajn manojn de aliaj
E-organizajhoj
- UEA-gvidantoj apogu kaj ech financu chiujn iniciatojn vere disvastigantajn Esperanton
- UEA-homoj ne kampanj(ig)u kontrau organizajhoj au esperantistoj kun agadkampo malsama ol ilia
- UEA-korifeoj ne chiel ajn traktu membrojn de UEA surtretante iliajn
rajtojn.
- UEA-gvidantoj adaptigu UEA-n al la nuna erao kun ties diversaj iloj
modernaj,
-ktp
esperanto
esperanto diras:
2010-11-15 22:02
Vi skribis
"Kiam naskighis SAT en 1921 kiel reagis la tiamaj gvidantoj de UEA ?
Tiam naskighis vera konflikto inter ambau organizajhoj. La sekvoj nun
pluestas. Kaj poste devis naskighi la Esperanta Civito."

Oni tamen konservu ghustan imagon pri al relacioj: La Ea Civito kvante kaj ankau kvalite neniel povas esti metita en la samranga listo kun UEA (kiu organizis ghis nun 95 Universalajn Kongresojn) au SAT (kiu ekzemple eldonis PIV). La Ea Civito estas virtuala intelekta fikcio en la cerbo de manpleno da megalomaniaj personoj, hodiau komparebla kun loka klubo (ech ne), kiun de tempo al tempo vizitas iuj personoj en Svislando kaj eksterlando en la t.n. KCE (kie lau mi okazas nek kulturo, nek trovighas vera centro, eble ech ne nur esperantista). (Vi vidas, ke mi serchadas chiam pli kaj pli trafan difinon).

gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-11-16 06:16
Mi tute ne konsentas kun la supra verkinto. Ghuste tia sinteno mortigas la asociojn. Anstatau kulpigi iujn, estus pli bone helpi tiujn. La sola vojo por atingi tion estas la sincera kaj honesta kunlaboro.

Ech se temas unupersona klubo, la asocio kiu taskas al si esti la tegmenta devas alproksmimighi al ghi por scii kion ghi faras kaj kiel povas okazi la kunlaboro. Ni tute ne ludu kun grandeco de io.

Certe oni audis pri la lukto inter Davido kaj Goliato. La prezidento eksa de Togolando diris :"La grandeco de lando trovighas ne en ghia vasteco, sed en tio, kion ghi faras". Kiam li festis sian 70-jarighon, Prof. Humpphrey TONKIN laudis la laborojn de Giorgio SILFER. Nun ne pluestas la momento ataki sed pensi kiel ni povas uzi la flankojn bonajn kaj malbonajn de chiuj, ke Esperanto de tio profitu por atingi chiujn angulojn de la mondo. Tia estas la celo de la homoj, kiuj fondas Unuighon de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA).

Siamaniere iras sian vojon UETA. Ghi certe estos la ekzemplo de tegementa asocio en Afriko. De ghi gvidantoj de grandegaj asocioj kiel UEA lernos multon, se ghis tiam ili ne rekonos siajn erarojn por reiri.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-12 19:39
Ekzistas nenia persekutado kontrau la redaktoro de la revuo Eo. Ekestis nur la provo pli kritike trakti la demandojn chirkau la La Revuo de UEA, kiun oni volis plibonigi, kaj prave lau mi.

Se iu havis la ideon nuligi la kontrakton kun la nuna redaktoro de La Revu(j)o, tio estis lia rajto kaj eble devo. Sed poste La Koterio sukcesis eviti tiun scenaron, char ili ne sciis, kiu onte redaktos la revuon kaj rifuzos aperigi la fatrason, kiun tiu koterio sendadas al la redakcio.

La ghenerala tenoro de la kritiko estas, ke la nuna redaktoro ne redaktas, sed kompilas la revuon, eble sen tro zorgi pri la enhavo (tio jam estus serioza riprocho). Redakti gazeton estu io alia ol nuntempe praktikate. Sed char oni ne scias, kio okazis malantau la kulisoj (kaj tiuj kiuj scias ne volas paroli publike), estas mafacile pritaksi la aferojn.

La sinteno de Löwenstein estas la tipa "Gutmensch-" au "good mind"-sindromo, kiu bedaurinde estas vaste aplikata en la Eo-movado kaj kiu malhelpas chian iom pli kritikan kaj racian pritrakton de la problemoj, kio siaflanke malhelpas la Eo-movado pluprogresi. La Gutmensch-sindromo konsistas en tio, ke oni preferas simpatian homon anstatau altnivelan laborprodukton.

Tonyo
Tonyo diras:
2010-11-12 23:17
Ciberĉikanado estas tute alia koncepto, sufiĉe grava por ke oni komparu kun tio, kio okazas ĉikaze. Tia persekuto povas okazi kiam la kritikoj estas ripetaj kaj anonimaj en publikaj lokoj, aŭ rektaj celataj al la persono, aŭ profitantaj kondiĉoj de povo. Neniel tio okazis tie ĉi: la homoj kiuj kritikis neniel celis la personon, ne kaŝis sin, kaj ne utiligis personan povan postenon.

Ĉu ni esperantistoj ne kapablas elteni profesian kritikon? Kiel do ni povas lerni?
esperanto
esperanto diras:
2010-11-12 23:58
Tute prave, damn'.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-11-12 13:51
Estus inde pripensi kio estus pli gxusta?

- plibonigi strategion de UEA, kio plibonigus certe enhavon de la revuo, cxu
- plibonigi redaktadon de la revuo, kio plibonigos la strategian agadon de UEA?

Cxu ne estus pli gxuste ripari la domon, antaux ol ni petros gxin?
brilanto
brilanto diras:
2010-11-12 18:20
Kio estas petri?
edmundo
edmundo diras:
2010-11-12 18:42
.
brilanto
brilanto diras:
2010-11-12 21:40
Ĉu alia strategia plano aŭ redaktogvidlinioj estas simpla refarbigo de ekstera fasado, sen ŝanĝi ion en la internaĵoj?
Domaĝe..

Domaĝe estas ankaŭ, ke nek la estraro, komitato kaj aliaj instancoj sukcesas peri grandajn konceptojn ene de la movado, nek troveblas amaso da homoj, kiu kundiskutas por atingi iun imagon pri la irenda direkto aŭ la alstrebata celo kaj la rimedoj atingi tion.

Se la revuo kaj ĝia enhavo estas bona (tion ŝajnigas la kampanjo protekti Stanon kontraŭ fi-"persekutantoj" en Libera Folio) kaj ĉio estas en ordo en UEA - pro kio preskaŭ ĉiu diras, ke estas plibonigendaĵoj en la movado?

Se la revuo (aŭ ĝia redaktoro) kulpas pri la malkresko de abonantoj - kio alia fareblas? Malabonintoj eĉ ne rimarkus eventualajn ŝanĝojn, maksimume eblus prokrasti plian perdon, do teni la nivelon..
esperanto
esperanto diras:
2010-11-12 23:01
shajnas, ke la rugha negro post kvin minutoj estis nauzita kaj forlasis tiun debilan kunvenon
http://www.ipernity.com/home/97850
Tio ja estas pli terura ol Scientology International
fjmoleon
fjmoleon diras:
2010-11-13 01:29
> maksimume eblus prokrasti plian perdon

Tio en si mem estus atentinda atingo: haltigi la membroperdon ne estus banalaĵo por UEA. Eble eĉ vivesence.

> Malabonintoj eĉ ne rimarkus eventualajn ŝanĝojn

Tamen jes: legantoj rimarkas k bonan k malbonan revuon - k volonte disvastigas tiun informon publike k private. Malaboninto ne nepre tranĉis ĉiujn alligajn ŝnurojn al la E-movado (egaligi ambaŭ aferojn donas tro da nemeritita gravo al unu revuo, kvazaŭ malaboni ĝin implicas faktan forlason de la movado, kio estas evidente absurda). Se la revuo signife pliboniĝus, tion sendube ankaŭ la nunaj kritikantoj -ĝoje- distrumpetus al la mondo. K pluraj perditaj ŝafoj, inter kiuj verŝajne kelkaj el la kritikintoj, revenus al la stalo.


FJM
bkolker
bkolker diras:
2010-11-13 03:01
Dankon al Istvan kaj Edmund pro la bonaj vortoj. Dum 15 jaroj mi redaktis por MONATO proksimume duonmilon da recenzoj. Inter ili estis bonaj, kontentigaj kaj malfortaj. Nu, mi devas kontentigxi pri tiuj, kiuj venis. Sed mi sxatus inviti por kunlaboro pliajn recenzantojn el diversaj landoj, kiuj konscias, ke ili povas verki bone. La verkintoj ricevas la recenzitan libron kaj honorari(et/eg)on. Skribu al mi: libroj@monato.net .
Filarete
Filarete diras:
2010-11-13 10:43
Dum ni diskutas pri la enhavo de la plej disvatigata revuo en la lingvo, jen ĉi tie denove toneloj da kvereloj pri landnomo. Kompatinde! Miaflanke mi ĵus finlegis (postulas nur unu horon aux eĉ malpli da tempo) la freŝan (se mi povas tiel diri) numeron de Esperanto. Vere kaj nekredeble post la longaj someraj rebatoj eĉ ne unu komo ŝanĝiĝis. Eble ĉar mi nur jam unu jaron abonas la revuon, mi ankoraux ne alkutimiĝis, sed tamen kelkajn varmajn reagojn mi povus liveri. Post interesa (nur) unupaĝa prezento pri eduka retejo, komenciĝas la festivalo! Dupaĝa kolora turista reklamo pri Danio, kompreneble eĉ ne pagata de dana turisma oficejo. Kaj oni volas venigi nin al Kopenhago? Eĉ ne unu frazo pri esperanto en la lando aù pri aferoj kiuj kutime interesas esperantistojn kiel lingvaj aferoj. Pri la kongreso temo, nenio ! Mi neniam partoprenis UK-on, sed ĉu temas nur pri turisma renkontiĝo? Pri la kongresa temo, oni poste alvokas universitatajn docentojn kontribui pri “dialogo kaj interkompreno”. Ĉu oni ne elĉerpis la temon ĉi-jare kun “interproksimigo de kulturoj”? Verŝajne ne, kiam oni vidas la fotojn de manpleno da dormemaj kongresanoj kiuj diskutis la temon en Havano. Iom vekiĝu samideanoj! Tralegante la revuon Esperanto, tamen ne mankas la temoj diskutendaj. Ekzemple vidu la nunan diskuton pri Israelo / Palestino. Ĉu unu el la eblaj temoj por UEA ne estus “Kio estas neùtraleco en la 21-a jarcento”? Mi tamen daùrigis la legadon … Denove, io interesa, unu paĝeta raporto pri la sesioj en la Universitato de Poznan. Interesa sed vere tro konciza. Samrange pritaktita kiel turismaj aranĝoj en Katalunio aux Litovio... Ĉu nur malmultaj konscias ke lingvo sen universitato estas mortonta lingvo? Legante la lastan recenzeron pri la festlibro al Tonkin, oni konscias ke ne ĉiam estis tiel. Sed tiu estas verko de malnovaj generacioj, ĉu post 15 jaroj estos ripetebla same ampleksa kaj kvalita festlibro en nia lingvo? Sen universitato, sen klerigaj centroj, supozeble ne. Kaj nun venas la plej bona ero de la revuo : la literaturaj rekomendoj. Unue pri “belartaj konkursoj”. Kvankam oni povus sin legitime demandi chu ankoraù validas nuntempe divido inter “prozo/poezio/teatro”, ni spektas grandan ploradon pri la manko de teatraj konkursantoj. Kaj kelkaj rekomendoj konsternas min. Aùdu bone : “teatraĵo enhavu intrigon kiu drame evoluas”. Kiu diris tion? Mi pensis ke post Pirandello, rakonteco ne plu estis nepra kriterio de teatro, sed tamen por esperantistoj plu validas. Vera novaĵo! “Teatraĵo uzu naturan parollingvon” kaj jen dua novaĵo, teatro kaj vivo paralelas! Tiuj rekomendoj memorigas al mi letero antaù nelonge publikigita en Beletra Almanako en kiu oni alvokis esperantistojn interesiĝi pri videblaj artoj kaj pli specife pri “portretoj” ! Kaj kial ne pri verdaj steloj kaj zamenhofaĵoj? Chiam kompreneble en tre artisma stilo! Kulturaj absurdaĵoj tamen ne finiĝhis en tiu-ĉi numero de Esperanto. Jen oni provizas la analfabetan leganton kun listo de “plej legindaj tradukoj”... Jes vi bone legis, listo! N°8, n°37, n°98 ktp! Kia kapturniĝo! Tuj aspirinon mi petas! Jam ni spektis antaù nelonge en Libera folio “diskuton” pri supereco de tradukaĵoj super originalaĵoj (pardonu mi trinkas kafon KAJ teon, se tio ne ĝenas vin), nun oni donas al ni la liston de tiuj elstaraj tradukoj! Ion mi ne bone komprenis aù pretertrafis: kulturo neniam konstruiĝis kun listoj, nek en iu ajn lingvo nek en esperanto. Sed tamen al neniu mi bondeziras deprimigan legadon de nia plej legata revuo!
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-11-13 12:31
Unu mi nur scias, se tiel estus skribitaj artikoloj (senfine, sen pauxzo, sen distanco), certe neniu volus legi.

Tiel skribi povas nur virino.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-13 12:58
Jen tio estas vere sagha - kaj tute prava - komento...kompare kun antauaj, kie oni kvalifikas sagha, char iu plendis, ke oni forigis la rubrikon Loke-Fake-Persone k.s.

Mi pensas, ke la simplaj anoj komencas travidi la farojn de la koterio, au kiel oni nomu la bandon de UEA-"respondeculoj", kiu lasas sin elekti en estrarojn POR NENION FARI (vd. la retliston de la komitato).

Lau mi devus nun formighi forta opozicio por anstataui tiujn dolce-far-niente- kaj manana-ulojn per respondecaj kaj altnivelaj figuroj.

La nivelo de niaj "universitatoj" estas ne pli ol duagradaj lernejoj, eble gimnazioj. La Akademion de Esperanto oni povas forgesi.

Sed kiu estas filarete ? Mi alvokas la redakcion de Lib. Folio, ke estu allasataj nur mesaghoj, kies autora identeco estas klare konata.
msandelin
msandelin diras:
2010-11-13 14:46
Dankon, Filarete, pro via vigla, amuza, lerte verkita komento! Vi igis min malfermi la lastan numeron de la revuo.

Mi lasos ĉion ceteran, sed volas komenti la artikolon "Danio, la venontjara kongreslando".

Vi pravas ke ĝi aspektas simple kiel turisma reklamo, eble ĝi eĉ estas traduko de iu konvencia turismbroŝuro? Mi opinias malĝojige ke oni ne penis pli interese priskribi la venontan kongreslandon- kaj urbon al eblaj kongresanoj en la revuo de la asocio mem.

Grandaj urboj, ĉefurboj, urboj de milionoj da loĝantoj estas allogaj, sed la allogeco malofte speguliĝas en konvenciaj turismaj frazoj kaj bildoj. Tiaj restas supraĵaj. Kio donas al specifa urbo ĝian specifan koloron, vivon, dinamikon? Tion mi ŝatas iom kompreni se mi planas vojaĝon al nova urbo kaj lando.

En la koncerna artikolo ni povas legi ke en Danio loĝas 5 534 738 personoj. Dankon pro tiel perfekte ĝisdatigita informo :-)Cetere temas pri kliŝoj kaj surfaco, ekzemple ke "Komuna karakterizo de danoj estas ironio", ke Danio havas la plej malnovan monarkion en la mondo kaj ke la urbo Kopenhago estas fame konata kiel "mirinda Kopenhago". Ĉio estas bone en Danio, laŭ la artikolo, kaj interalie Danio "akiras altan internacian nivelon kiam temas pri evoluhelpo al malpli evoluintaj landoj". Jes, bone tiel, sed al la bildo ankaŭ apartenas la ksenofoba partio Dansk Folkeparti, kiu havas ĉiam pli da influo al dana politiko jam de 15 jaroj. Interalie. La realo mem estas kutime sufiĉe interesa por ne plibeligi.

Do venu al Kopenhago, pro ĝia grandeco, bunteco kaj multflankeco, pro ĝia malfacile elparolebla lingvo, la ruĝaj kolbasoj, la biero, la konservativeco kaj avangardeco, la kultura vivo, la malvarma vetero, en kiu tamen foje la suno brilas, precipe somere. Venu al lima regiono, al urbo ĉe ponto.

La supra lf-artikolo temas pri la revuo kiel tuto, sed la Dania artikolo povas bone roli kiel ekzemplo pri la ripetiĝanta amatoreco en la revuo kaj Esperantujo kiel tuto. Eble estas nenio por fari :-(

Al Stanislaw, kiu skribas pri la komento de Filaret ke "Tiel skribas nur virino", mi diras simple ??????

Maria Sandelin, kiu loĝas sur la alia flanko de la ponto.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-11-13 15:06
Dankon Maria, mi povis bone sekvi vian komenton.

(Felicxe mi ne skribis CXIU virino).
esperanto
esperanto diras:
2010-11-13 15:14
Kontrau turisma reklamo en si mem en Esperanto oni povas havi nenion, male oni devas ghin apliki kiel eble plej ofte. Sed kiel UEA aplikas ghin estas tro primitive. En UEA neniu vere interesighas pri Kopenhago au Danlando. Chio estas pura formalajho.

Ankau la kopenhaga UK alportos nenion por la afero de Eo. Ghi estos rutina kongreso kiel Bergeno, Roterdamo, Havano, k.s. sen interesa enhavo, ech se la biero abunde fluos (sed la plimulto de e-istoj shajne estas abstinentuloj kaj vegetaranoj :-) Kaj en Kopenhago ankau neniuj danoj atentos tiun kongreson, kiu kelkajn tagojn post sia fino jam estos forgesita.

Por ke tia scenaro ne okazu, la LKK, la dana LA kaj UEA devos klopodi.
Betty
Betty diras:
2010-11-13 18:57
Saluton mi estas Betty Chatterjee. Ĝis nun mi jam estis nur unu el la silentemaj legantoj de Libera Folio. Tamen legante la lastajn komentojn pri la artikolo 'Danio, la venontjara kongreslando', mi decidis 'malfermi la buŝon.'

 Ne plaĉas al kelkaj el vi la enhavo de la artikolo verkita de Ileana Schrøder. Laŭ via opinio Filarete tiu estas seninteresa kaj similas al turisma reklamilo.

<Dupaĝa kolora turista reklamo pri Danio, kompreneble eĉ ne pagata de dana turisma oficejo. Kaj oni volas venigi nin al Kopenhago? Eĉ ne unu frazo pri esperanto en la lando aù pri aferoj kiuj kutime interesas esperantistojn kiel lingvaj aferoj. >

Ileana kiel ĉefa gastigonto prezentis al vi informojn pri nia lando, pri nia ĉefurbo kaj pri nia kulturo.
Eĉ esperantistoj interesiĝas pri tiaj aferoj, kaj mi havas la impreson, ke sufiĉe multaj esperantistoj partoprenas kongresojn ĉefe pro la turismaj avantaĝoj.

@ Maria Sandelin. Vi opinias, ke la enhavo estas supraĵa, ĉar i.a. mankas al ĝi informoj pri la influo de la Dana Popolpartio ktp. Ĉu vi opinias, ke iu ajn povas serioze pritrakti (laŭ mi) tian gravan problemon per mallonga artikolo, kies celo estas ĝenerale informa?

vi cetere skribis: < la Dania artikolo povas bone roli kiel ekzemplo pri la ripetiĝanta amatoreco en la revuo kaj Esperantujo kiel tuto. >

La aktivuloj en la movado ofte estas amatoroj, kaj oni senpage laboradas nur pro la fakto, ke oni ege ŝatas/amas la lingvon kaj jam havis neforgeseble bonajn travivaĵojn pere de Esperanto. Se oni havus la monon, oni povus dungi pli da profesiaj ĵurnalistoj ktp.

Kelkaj el vi jam skribis, ke oni devus akcepti kritikon pri siaj agadoj kaj projektoj ktp. Kompreneble vi pravas; konstruktivaj reagoj bonas. Tamen oni ne ĉiam bone toleras kritikon, kiam la kritiko estas akra kaj persona.
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-14 14:44
Jhus mi legis ghin, kaj mi persone trovis ghin sufiche lau mia gusto - dankon al Ileana.
Tamen, mi atentigu ke pli frue la kutimo estis dedichi al la kongreslando bukedon da pluraj artikoloj kaj akompana materialo (ekz. librolistoj) el diversaj vidpunktoj, sur 3-6 paghoj, en iu el la vintraj numeroj. Tia metodo ebligus paroli ankau pri la Dana Popolpartio, pri dana literaturo en Esperanto (Zam.-tradukoj el Andersen!) kaj Esperanta literaturo fare de danoj (Thorsen!) ktp. Mi memoras ke Stano provis ion similan en 2008, prezentante la lingvojn de Nederlando.
Do, la vintraj numeroj estas ankorau antau ni, eble ni havos okazon relegi pri aliaj aspektoj de la kongreslando.
amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-14 18:17
esperanto
esperanto diras:
2010-11-14 19:58
Venis la tempo verki seriozan libron pri Danlando, en Eo. Au almenau tradukon el la nacilingvo, sed prefere originalan (lau la ekzemplo de La Fenomeno Svislando de A. Baur en 1979 - tia ekzemplo devus esti imitita au ripetita chiujare).
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-11-14 21:39
La ideologioj pri lingvo en Danio estas simple tro trista temo. La publiko ĝenerale opinias ke la Dana estas malgranda lingvo formortanta, kvankam ĝi fakte tre prosperas. La maldekstro ofte praktike eĉ aprobas malrapidan formortadon de la nacia lingvo, dum la dekstro estas pli zorgema ĉikani la parolantojn de la Turka kaj de la Araba ol subteni la lernadon de la najbaraj kaj aliaj fremdaj lingvoj krom la Angla. Similaj tendencoj multloke ekzistas en malpli ekstrema formo, sed Danio multe postrestas al la aliaj Skandinaviaj landoj koncerne lingvan konscion. Tio ankaŭ influas la Esperantomovadon negative, kvankam tiu same kiel ĉie aliloke estas parto de klopodo por lingva plikonsciigo.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-14 23:52
Nu, nu, nu, ne estus tiom nihilisma.
Unue la dana lingvo estas interesa fenomeno - kaj plej bone povus fakverki pri ghi nia famkonata moskva samideano N.S. Kuznecov.
Due, menciu almenau La Skolon de Kopenhago, Brøndal kaj Hjelmslev.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Louis_Hjelmslev
Krom tio oni povus mencii Søren Kierkegaard.
Chiuj tiuj nomoj devus esti menciitaj en serioza artikolo pri la danaj socisciencoj, ech se la granda filozofo kiel Jens S. Larsen ankorau ne povis respondi la demandon "kio estas lingvo".
Do, Danujo tute ne estas tiom trista kaj dezerta (kiel ghia Eo-movado).
Klarigu chu ekzistas danaj dialektoj, ekzemple (pri tio mi mem scias malmulte).

Krom tio en aparta artikolo devus esti prezentitaj la chefaj e-istoj en la historio, kiel landa kontribuo al la "iam kompletigota Esperanto-enciklopedio"...
ktp. Farendas sufiche.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-11-15 14:39
NE NIHILISMA???? EL ĈIUJ HOMOJ, ĜUSTE ANTI KÜNSTLICH AKUZAS MIN PRI NIHILISMO??????

Jen la ŝerco de la jaro!


Unue, ne ekzistas interesaj kaj neinteresaj lingvoj. Sugesti alion estas aŭ kaĵolado aŭ rasismo. Samideanon Kuznecov mi bedaŭrinde neniam renkontis.

Due, la “Kopenhaga skolo”, same kiel la tuta strukturismo, estis sakstrato en la historio de lingvistiko. La nuntempe reganta tendenco nomiĝas “Dana funkciismo” (aŭ Dana funkcia gramatiko aŭ Dana funkcia lingvistiko). Ĝi nomiĝas “Dana” ĉar oni ne akceptas ĝin aliloke, sed neniu vidas la ironion de tio.

Krome, Kierkegaard miascie neniam okupiĝis pri lingvistiko, sed oni ja ĉiam povas mencii lin. Aktuale oni multe diskutas la novan libron de filozofo kaj Kierkegaard-specialisto Peter Tudvad, kiu karakterizas lin kiel antisemiton.

Mem mi ne scias kiel granda aŭ malgranda filozofo mi estas, ĉar miascie neniu alia Esperantisto serioze okupiĝas pri la historio de lingvistiko. Se vi ekscias pri iu, bonvolu informi min, tiel ke ni povos mezuri la longecon de niaj kacoj.

Fine, ne diktu al mi ĉu la Esperantomovado aŭ la lingvistika medio Danaj estas la pli dezerta. Mi vivas ĉi tie kaj spertas ambaŭ.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-15 21:02
La kripla moknomo kiun vi inventis estas vere genia, pri kiu mi multe ridegis.

Cetere mi forgesis mencii Otto Jespersen, pri kiu oni povus verki apartan artikolon.

Lau mia scio strukturismo daure diversspece influas la lingvosciencoajn diskutojn kaj instruata en la universitatoj, ja shajne ke krom strukturismo nenio plu alia ekzistas (Sed mi perdis la kontakton kun la lingvistiko kaj ne scias kio estas modo. Nur se mi rigardas la titolojn de prelegoj en universitatoj, mi komencas oscedi kaj konvinkighi, ke tie ghenerale nenio interesa okazas, eble kun iuj esceptoj, kiun oni (au mi) ne konas. Strukturalismo dissplitighis en plej diversajn sendependajn disciplinojn kiel socilingvistiko, psikolingvstiko, eurolingvistiko, lingvokulturologio (A. Melnikov), ktp. Iam modis kibernetiko, ech en la orienta bloko. Kaj tiel diversaj stranguloj flegas sian ghardenon, plej ofte for de chia realeco kaj realismo, do en la eburturo. Sed ech se oni konsideras strukturalismon stultajho au teda, indus verki libron pri ghi en Eo. En la Ea Vikipedio hontinde trovighas nur kelkaj magraj linioj prie http://eo.wikipedia.org/wiki/Strukturismo.
Krom la futurologojn ankau la historiistojn do atendus granda laboro.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-11-16 11:04
Strukturismo estas nihilismo kaj ne indas la penon. Necesas rigardi la lingvon kiel naturan fenomenon, se oni volas kompreni kio ĝi estas.
aldone
aldone diras:
2010-11-16 12:06
Por mi lingvo estas soci-teknika fenomeno: Ĝi estas socia, servas al komunikado inter la homoj kaj ĝi estas teknika, nome ĝi bezonas teknikon: la parolteknikon pere de la parolorganoj kaj iun organizan sistemon ekz. gramatikon, semantikon.

Do por mi lingvo troviĝas en la sama kategorio kiel entreprenoj. Lingvo funkcias tute simile. Dum mia studado de entreprena mastrumado mi lernis regi entreprenon. Do tio helpis al mi regi lingvon. Kaj mi spertis ke Esperanto estas ege taŭga lingvo por esti regata. Tamen necesas okupiĝi multe pri la lingvo por atingi altan regadon. Sed male al aliaj lingvoj eblas bonege progresi kaj senti multe da ĝojo pri tio.

La Esperanto-movado estas la entrepreno ĉirkaŭ la lingvo Esperanto. Bedaŭrinde plej multaj altrangaj movadanoj nenion komprenas pri gvidado de entrepreno kaj pro tio ne kapablas gvidi la movadon. Por tiuj kiuj tamen iom komprenas mi volas mencii la kibernetikan mastrumadon. Mi jam skribis ĉi tie pri kreskofaktoroj.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-16 19:13
La Esperanto-movado ne estas kaj vershajne ne povas funkcii kiel entrepreno en via senco.
Do, estas dubinde, chu la Eo-movado lasus sin pli bone gvidi kaj stiri pere de la ekonomia merkata apliko, char tio signifus, ke ghi devus farighi profitdona, por ne bankroti. Tiuj estas la chefaj ideoj de la entreprena kaj merkata ekonomio, chu ne, almenau en la kapitalismo.

La plimulto de la Eo-organizajhoj estas submetitaj al la asocia juro. Ili ekzemple entreprenas librotenadon, diversnivelan.

Sed vershajne vi volis diris, ke indus apliki en la Eo-movado iujn elementojn el la entreprena kaj merkata ekonomio, ekzemple elementoj el la merkatiko. Tion oni provis ekzemple en Svislando antau jaroj (Marco Picasso), sed la e-istoj ne multe interesighis pri liaj rekomendoj.

En Svislando la grandentreprenisto kaj chefpopulisto Blocher volis stiri la registaron kiel komercan entreprenon. Li estis elektita en la registaron kaj post 4 jaroj eljhetita, char li fiaskis. Montrighis ke la politiko ne lasas sin stiri lau la reguloj de la entreprena ekonomio. SImile estas che organizajhoj, se ili ne konsideras sin profitcelaj, kaj lau mi la Eo-movado estas tia organizajho. La Centra Oficejo en Roterdamo eble estas ioma escepto, char prefere ghi ja estu profitdona por povi ekzisti. Sed la Centra Oficejo estas integra parto de UEA, en kies statuto ech mankas "neregistara", "neprofitcela" k.s. Nui ghi vivas el koritzoj de individuaj membroj kaj aligitaj asocioj. Paragrafo 45 pri la CO nenion diras, ke la CO devas esti profitdona.

Do, kun viaj scioj pri entreprena ekonomio vi eble povus komenci che la Statuto de UEA.

Inter e-istoj pri kibernetiko okupghis prof. H. Frank, sed nun mi ne scias, kiu ankorau okupighas pri tio.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-16 19:22
kompreneble nun kaj kotizoj.
shajne mia komputilo amokas, char mi certe ne skribis koritzoj.
Tiaj kazoj oftighis lastatempe. Mi suspektas, ke germanlingva kaj Esperanta ortografio intermiksighis. Eble necesus vishi iujn datumojn au instali novan word-programon.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-11-14 21:12
Venos pliaj artikoloj pri la kongreslando - unu pri la Esperantomovado verkis mi, kaj ĝi aperos Decembre. Mi ankaŭ estis petita skribi ion pri la literaturo por Januaro, sed tiun mi ankoraŭ ne komencis.
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-14 21:18
Bonege! Do, la trakto de la kongreslando entute shajnas (au shajnontas) laud-merita.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-11-14 21:35
Bv. ne forgesi mencii la skandalon chirkau la Mohamed-karikaturoj de Jyllands-Posten. Tio ja estas esenca temo, kiun e-istoj povus interesi en la kunteksto de la interpopola konduto.

Despli ke en la Esperanta Vikipedio karakterize mankas artikola versio
http://da.wikipedia.org/wiki/Muhammed-tegningerne
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-11-14 21:52
Hmja, la UK ja ŝatus havi pozitivan atenton ankaŭ de Jyllandsposten, kaj ĝi efektive donis multe da spaco al nia jubileo antaŭ du jaroj ...
esperanto
esperanto diras:
2010-11-15 00:02
Se oni normale kondutas en rilatoj kun redakcioj de gravaj gazetoj kaj proponas al ili temojn, kiuj interesas ilian legantaron (ne nur bulvardon), tiam oni certe ricevos ilian atenton. Despli bone, se antau du jaroj jam aperis artikoloj pri via jubileo.

Cetere kion signifas 'pozitivan' atenton ? La gazeto mem decidos kio interesas ghin. Do se la e-istoj ne faras kaj diras stultajhojn, sed serioze kondutas, tiam ili ricevos la adekvatan kaj decan atenton. Sed ne atendu tro. KAj inter la jhurnalistoj ankau trovighas stultuloj. Se tia aperas, oni devus ne timi rifuzi akcepti lin au shin au doni intervjuon.

Al mi shajnas, ke la e-istoj malmulte lernis al siaj eraroj de la pasinteco, kiujn ili chiam denove faris en rilato kun jhurnalistoj. Pro tio jhurnalistoj chiam denove mokis pri Eo, kio kondukis finfine al NEGATIVA impreso pri la afero. Se vi do volas, ke estu pozitiva impreso, vi devas eviti ajnan stultan propagandon, ekzemple, au la manieron lau la modelo de s-ino Ileana Schrøder.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-11-15 14:44
Fakte mi kaj Ileana ofte provlegas la tekstojn unu de la alia. Ŝajnas al mi ke rezulte la tekstoj de ni ambaŭ ricevas multe pli larĝan akcepteblon.
unuel
unuel diras:
2010-11-13 16:41
Dankon al Filarete kaj Maria Sandelin, kies komentoj devigis min fosi el iu stako la okulfrape flavan numeron de la revuo de UEA. Pli frue mi nur trafoliumis, konstatis ke mankas ajno interesa, kaj flankenmetis.

La tri eksredaktoroj ŝajnas pravi pri tio, ke la revuo ne plu estas redaktata. Aparte frapa ekzemplo estas la listo de cent legindaj tradukoj, kiun mencias Filarete. La temo en si mem povus esti interesa, sed evidentas, ke la "redaktoro" simple rezervis por la afero du paĝojn, kaj per tio opiniis sian laboron finita. Kiam alvenis la teksto de Edmund Grimley-Evans, li enverŝis la literan farĉon, kunpremis ĝin, por ke ĝi ne elfluu el la ujo, kaj garnis ĝin per kelkaj bildoj de libroj.

La tuto aspektas kiel brila ekzemplo de griza, nelegebla tipografia kretenaĵo: titoloj de cent verkoj en unu sola alineo, en alfabeta ordo. La farĉon kronas la redaktora enkonduko: "La rubrikoj 'Laste aperis' kaj 'Recenzoj' estas bona rimedo por informiĝi pri novaj eldonaĵoj, sed kiel oni eksciu pri la plej legindaj klasikaĵoj?". Ĉu la redaktoro ial pensis, ke li publikigas liston de klasikaĵoj? Kiel li faris tiun konkludon?

Redaktanta redaktoro klopodus fari ion per la listo, eble intervjui la kompilinton aŭ elekti la kvin plej popularajn verkojn kaj rakonti pli detale pri ili, kaj kontroli ĉu eventuale ili estas aĉeteblaj ĉe la libroservo de UEA. Ja tamen estas revuo de UEA, ĉu?

Se vere necesas aperigi la tutan liston surpapere, kaj ne nur rete, eblus tion fari en formo de vera listo en la dekstra aŭ suba rando de tri-kvar sinsekvaj paĝoj, dum la ĉefa spaco de tiuj paĝoj estu okupata de iuj interesaj tekstoj pri elektitaj libroj, pri la esperanta tradukarto, pri vendostatistiko, aŭ io ajn legebla, anstataŭ litera farĉo.

La cetera revuo grandparte konsistas el simila farĉo, tamen iom pli varia. Eble iu alia analizos pliajn pecojn, mi eksentas fortan dormemon... ZZZZZ...

Ha, tio memorigas min, ke komitatano Z en La Ondo de Esperanto ĵus ion verkis pri la sama temo:

http://www.esperanto.org/Ondo/Kz-2.htm#Kz-193
edmundo
edmundo diras:
2010-11-14 10:07
Jes, la listo aspektis iom malalloge en la revuo. Kiam mi sendis ĝin al Stano, estis diversaj literstiloj. Ekzemple, la numeroj kaj aŭtornomoj estis dikliteraj. Eble tiu distingo perdiĝis dum konvertado, aŭ eble necesis forigi ĝin por ŝpari spacon. Bonŝance, en la reto oni ne devas ŝpari paperon. Eble vi trovos jenan version pli facile legebla: http://esperanto.net/literaturo/tradukita/legindaj.html

En la komenco de la reta versio de la listo, Sten Johansson invitas kontribuojn. Do jen via ŝanco por rakonti pli detale, se vi volas, kaj havas tempon por tio.

Pri la demando, ĉu indas kompili tian liston, oni povus longege diskutadi, kaj iuj homoj eble trovus tiun diskuton pli interesa ol la listo mem. Tamen, mi preferas liston, kiun mi povas rapide finlegi, kaj poste mi preferas legi iujn verkojn el la listo. Tri el la libroj, kiujn mi legis en la pasintaj kelkaj semajnoj, estis elektitaj sub influo de la listo, aŭ de mia laboro pri ĝi.
aldone
aldone diras:
2010-11-16 20:24
Respondo al komento de Andreas Künzli

Via komento bone montras la tre limigitan scion pri ekonomio. Financa profito ne estas necesa kondiĉo por sukcesa funkciado de entrepreno, ĝi estas ofte nur agrabla kromefiko. Sed ĉiu entrepreno devas havi enspezojn kiuj kovras la kostojn de la agado. La arto de entreprenado estas atingi maksimumon de enspezoj ĉe minimumo de elspezoj kaj samtempe atingi plej bone la entreprenan celon.

En la kazo de nia movado la celo estas plivigligi la aplikadon de la lingvo en la laŭcelaj sektoroj resp. iniciati la aplikadon de la lingvo en novaj sektoroj. Eblas rekta agado (rekte instigi homojn lerni kaj uzi la lingvon) kaj nerekta agado ĉefe ĉe politikaj instancoj pri enkonduko de Esperanto en publikaj medioj (ekz. lernejoj).

Dum en la pasinteco regis la nerekta agado, nun en la epoko de la interreto la rekta agado havas pli da potencialo ĉe malaltaj kostoj. La strukturo de la ekzistantaj E-organizaĵoj estas kaduka kaj ne taŭgas por rekta agado. Tiu rekta agado ja okazas ekster la tradiciaj organizaĵoj en la interreto, sed povus esti multege pli da sukceso se la energio nun elspezata por senfruktaj kvereloj servus por atingi sinergiajn efikojn.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-16 21:44
Kara antau deko da jaroj mi studis ekonomikon en iu profesi-akompana kurso dum pli ol 1 jaro kaj trovis la temojn (chirkau 13 fakoj) interesaj kaj defiaj, sed tamen mi ne farighis ekonomikisto... kaj vershajne forgesis la plimulton kion mi tiam lernis. La ciferoj kaj kalkuloj ne estas mia mondo.