Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Kriantoj defendis la redaktoron de la revuo

Kriantoj defendis la redaktoron de la revuo

de Redakcio Laste modifita: 2010-07-23 21:41
La decido de la eliranta estraro de UEA ne longigi la kontrakton de la redaktoro de la revuo Esperanto Stano Marček iĝis la ĉefa temo de la ĵaŭda kunveno de la legantoj de la revuo dum la Universala Kongreso en Havano. Unue Stano Marček mem prezentis la revuon kaj helpe de enketrezultoj volis montri, ke la plej multaj legantoj ja kontentas pri ĝi. La plendojn pri mankanta redakcia linio kaj mankanta redaktado li redirektis al la kritikantoj per la vortoj "facile estas kritiki, sed malfacile helpi". Poste la parolon kaptis laŭtvoĉaj subtenantoj de Stano Marček, kiuj postulis, ke anoncita konkurso por la redaktora posteno estu nuligita, kaj Stano Marček plu redaktu la revuon.

La lasta duono de la kunveno "Legantoj de Esperanto", okazinta ĵaŭde posttagmeze, fariĝis interkriado inter defendantoj de la ĝisnuna redaktoro kaj la ĝenerala sekretario de UEA, Barbara Pietrzak, kiu defendis la estraran dedicon pri la nedaŭrigo de la kontrakto de Stano Marček. Ĉefaj porkriantoj estis du italinoj: Michela Lipari kaj Edwige Tantin-Ackerman.

Komence de la kunsido Stano Marček prezentis sian revuon kun la montro de la pasinta numero. Li ankaŭ defendis sian redaktopolitikon, ankoraŭfoje prezentante la rezultojn de du enketoj faritaj inter la legantoj de Esperanto. La plej lasta estis farita fine de la jaro 2006 kaj ĝi montris ke la respondintoj al la enketo estis ĝenerale kontentaj pri la revuo. Stano Marček finis sian parolon dirante: "Facile estas kritiki, sed malfacile helpi".

Sekve Anna Löwenstein legis kritikan mesaĝon, kiun ŝi jam pli frue sendis al la retlisto UEA-membroj. En la teksto de sia mesaĝo ŝi menciis lastatempan kritikan artikolon pri la revuo aperintan en Libera Folio, kiun ŝi supozis rilata al la estrara decido, ĉar ŝi laŭ siaj propraj vortoj "...neniam aŭdis iun ajn kritikon pri Marĉek kiel redaktoro de la revuo, ĝis tiu artikolo aperis en Libera Folio kvazaŭ fulmo el blua ĉielo".

Poste Anna Löwenstein anoncis, ke ŝi jam komencis kolekti subskribojn por defendi la nunan redaktoron. Ĝis la kunsido ŝi ricevis kvindekon da subtenantoj. La preskaŭ 80-membra publiko akceptis tion per aplaŭdo, tamen ne de ĉiuj partoprenantoj. La kunsidon partoprenis almenaŭ tri nunaj estraranoj el la kvin kiuj ĉeestas la kongreson, inkluzive de la prezidanto.

Michela Lipari rakontis pri sia plendletero, kiun ŝi donis al estraro de UEA okaze de la malferma tago. En la letero ŝi esprimis sian kritikon pri tio, ke en la revuo ne aperis du raportoj pri italaj aranĝoj, sed ke ŝi ne celis ke la letero estu uzata kontraŭ la redaktoro.

La defendantoj de Marček krie postulis, ke la nova estraro nuligu la dedicon, kiun ili nomis "maldungo" de la nuna redaktoro. Edwige Tantin supozis, ke devas ekzisti iu speciala kaŝita kialo, pro kiu la decido estis farita de la malnova estraro, kaj ne lasita al la nova.

Barbara Pietrzak, kiu defendis la decidon, diris ke neniel temas pri "kampanjo" nek pri subita decido, sed ke la estraro jam longe diskutis pri la redakcia politiko kaj neceso ŝanĝi ĝin. Laŭ ŝi necesas, ke la malnova estraro lasu al la nova plej eble klaran staton de aferoj, kaj ne lasu nefinitajn aferojn al la nova estraro.

La fino de la kunsido fariĝis plena de krioj, kaj manko de tempo necesigis fini la diskton. Martin Schäffer tamen havis eblon paroli kaj asertis, ke la kresko de kategorio "salajro" por la buĝeto por la venonta jaro jam montras ke estas planite ke nova redaktoro laboru en Roterdamo. Laŭ Pietrzak neniu pensis aŭ postulas ke la nova redaktoro, eĉ se tiu ne estas Marček, laboru en Roterdamo.

Dum la kunsido oni eksciis ankaŭ, ke la decido pri nedaŭrigo de la kontrakto estis farita en kunsido al kiu Marček mem ne estis invitita. En ceteraj okazoj la redaktoro rajtis ĉeesti la kunsidojn de la estraro, kio evidente malfaciligas la eldiradon de kritikaj vidpunktoj.

La oficistoj de UEA havis pli facilan taskon en la programero Centra Oficejo respondas ĵaŭde matene, ĉar ili aŭdis preskaŭ nur laŭdojn por la laboro farita de oficistoj. La iamaj plendoj kaj kritikoj preskaŭ tute mankis. Ĝenerala direktoro Osmo Buller siavice laŭdis kubajn organizantojn de la kongreso, dirante, ke ili lernis multon dum 20 jaroj, ĉar preskaŭ ne estis problemoj en la kongresaj aranĝoj.

Al demando pri tio, kial mankas esperanta flago ĉe la kongresejo, Clay Magalhães respondis, ke temas pri malfruo aŭ tempomanko en la komenco de la kongreso. Krome flago laŭ li ĉiukaze ne havus apartan informan valoron, ĉar la kongresejo situas flanke de la urbo kaj la flagon praktike vidus nur personoj kiuj laboras en la kongrsejo.

Alia novaĵo de la ĵaŭda kongresa tago estis, ke iĝis konata la valoro de kupono, kiun kubanoj ricevis por libroservo. Ĝi valoras 33 eŭrojn, la sumon ricevitan surbaze de donacoj de individuaj membroj. La libroservon poste plenigis kubanoj kiuj aĉetis unuavice lernolibrojn.

Granda parto el la kubaj kaj aliaj latinamerikaj kongresanoj estas gejunuloj, kio donas al la kongreso iom nekutime junan aspekton. La 999-a kongresano estis registrita merkrede, kaj kredeble la nombro de aliĝintoj jam superis milon. Tamen ne ĉiuj aliĝintoj ĉeestas la kongreson.

Aliflanke, ne ĉiuj nomoj de aliĝintoj iĝas publike konataj. El usonanoj en kongresa libro aperis nur tri nomoj de personoj, kiuj ricevis oficialan permeson de la usona registaro vojaĝi al Kubo, aŭ kiuj havas alilandan pasporton. Tamen efektive partoprenas la kongreson almenaŭ deko da usonanoj.

El Havano raportis Jukka Pietiläinen

arkivita en: ,
esperantogo
esperantogo diras:
2010-07-23 13:04
Franca esprimo estas "les femmes font et défont le foyer". Tion mi tradukis per "La hejmon faras kaj malfaras la virinoj". Chu pli trafan tradukon iu povas montri tie chi ? Estus granda nuanco tie chi, char mi shatus uzi FONT kaj DEFAIT, kies finajho en Esperanto estas sama AS. Kial mi shatus uzi FONT kaj DEFAIT ? Vidu !

Kion defendas Barbara Pietrzak pri la decido de Osmo BULLER eksigi Stanon ? Mi iomete estu eksterma.
Nun en nia lando kreskas fungece eklezioj kristanaj. Tiel multighas pastoroj. Tiuj chi asertas, ke la nomo donita al niaj infanoj influas sur ilin. Tial ili malpermesas nomojn, kiel KUMEDINA (Mi naskis lin, ke li mortu), DOGHI (Esperu), EKLU (sklavo), ktp. Se iuj el tiuj pastoroj estus sekvinta la konduton de UEA-estraranoj kaj cheestus la defendadon de Barbara Pietrzak, ili tuj konsilus al shi shanghi la nomon BARBARA, char tio estas BARBARO-a. Do tie chi tute konvenas la finajho franca AIT che DEFAIT, dum ONT che FONT koncernas tri aliajn virinojn.

Bone, mi shatus diris, ke 3 FONT dum 1 DEFAIT. Tri virinoj, nome Michela Lipari, Edwige Tantin-Ackerman kaj Anna Löwenstein FARAS la hejmon, dum unu, Barbaroa malfaras ghin. La tri virinoj ne subtenas la decidon de Osmo BULLER, kaj ili tute pravas. Kion Barbaroa shatus montri al la popolo UEA-membra. Se io estas malbona, ghin oni rekonu tia. Oni ne defendu la nedefendeblan. La elimina strategio de Osmo BULLER neniel utilas al la asocio. Certe ankau Renato nun ne konsentas, kaj ghuste tial li ne malhelpis sian edzinon Anna, kiu nun estas inter la homoj, kiuj FONT la hejmon.

Pliaj virinoj aldonighu al tri jam cititaj, ke ili bone zorgu pri la hejmo, kiu estas la tuta asocio UEA.
esperanto
esperanto diras:
2010-07-23 14:06
Post la legado de tiu raporto, oni ricevas la impreson, ke en tiu UK "nicht alles mit rechten Dingen zugeht".
Char che Krause mankas koresponda traduko, necesas mem inventi ghin: Ke en tiu UK multaj aferoj estis nebulaj kaj kuriozaj, eble ech malveraj kaj mensogaj.

Kial B. Pietrzak ne "ribelis" kontrau S. Marcek pli frue ? Chu la longe sub la tapisho tenita malnova pola-slovaka malamo aperte eksplodis nur nun ?

Lau mi chiuj tiuj ekssocialismaj aktivuloj ne plu estas tolereblaj, pro diversaj kialoj.

esperantogo
esperantogo diras:
2010-07-23 22:32
.... ties agojn oni laudas. Mi vetas, ke Barbaroa havas nenion kontrau Stano, sed nur blinde sekvas la mastron Osmo. Tiel faras plejmulto el la komitatanoj. Mi certas, ke iam ili komprenos kiel Osmo Buller sinkigas UEA-n.
Peter
Peter diras:
2010-08-14 13:19
"Post la legado de tiu raporto, oni ricevas la impreson, ke en tiu UK "nicht alles mit rechten Dingen zugeht".
Ĉar ĉe Krause mankas koresponda traduko, necesas mem inventi ĝin: Ke en tiu UK multaj aferoj estis nebulaj kaj kuriozaj, eble eĉ malveraj kaj mensogaj."

Ne traduko, sed priskribo el la vidpunkto de unuopulo. La fakto, ke eble "ne ĉio okazis laŭregule", kiel oni tradukus la de Vi cititan germanlingvon parolturnon, ne estas jam certe bazo por la konkludo, ke iu de la envolvitaj personoj neglektis la regulojn pro malicaj motivoj.

***************************************

"Kial B. Pietrzak ne "ribelis" kontrau S. Marcek pli frue ? Ĉu la longe sub la tapisho tenita malnova pola-slovaka malamo aparte eksplodis nur nun?"

Ĉu la posteno de estrarano nepre inkludas la decidpovon pri la sorto de unuopa dungito de UEA aŭ ĉu ne ĉe UEA validas finfine la samaj demokratiaj kaj juraj reguloj, kiel en la cetera mondo?
Pro tio Via demando estas ne sensenca: se post longaj jaroj, dum kiuj Stano Marĉek jam redaktas la revuon, unuopa okazintaĵo en la proksima pasintecon malebligas nun daŭran kunlaboron kun li, ĝi devas esti tiel eminenta, ke apenaŭ ekzistas kaŭzo, lasi la legantojn de la revuo nesciantaj ĝin.

***************************************

"Lau mi ĉiuj tiuj ekssocialismaj aktivuloj ne plu estas tolereblaj, pro diversaj kialoj."

Do Vi postulas ekstermi ĉiun esperantiston el la movado, kiu loĝas en aŭ devenas de la ekssocialismaj landoj kaj havas aĝon de pli ol 35 jaroj?
Kiel Vi pravigas antaŭ Vi Vian ideon, konsoli vortaron verkita de tia persono por skribi respondon en Libera Folio?
Peter
Peter diras:
2010-08-14 12:16
"Barbara Pietrzak, kiu defendis la decidon, diris ke neniel temas pri "kampanjo" nek pri subita decido, sed ke la estraro jam longe diskutis pri la redakcia politiko kaj neceso ŝanĝi ĝin. Laŭ ŝi necesas, ke la malnova estraro lasu al la nova plej eble klaran staton de aferoj, kaj ne lasu nefinitajn aferojn al la nova estraro."

**********************************************

El diversaj ceteraj mesaĝoj konkludeblas, ke Barbara Pietrzak proklamas kontraŭon de tio, kion la estraro fakte faris. Anstataŭ desegni publikigan strategion de la asocio kaj lokigi en ĝi la paperan informilon, la rolon, kiun ĉi devas plenumi kaj sekve la gvidlinion por kiu ajn redaktoro, oni maldungas la nunan redaktoron. Tiel ili postlasis al la nuna estraro ne nenian, sed senpripense eĉ du damaĝlokojn, kiuj postulas urĝan riparon.

Oni ja pripensu, ke la redaktoro de la revuo Esperanto estas laŭleĝe dungita persono de en la Nederlandoj registrita asocio kaj ke validas por ties laborkontrakto la samaj leĝaj kondiĉoj, kiel por ĉiu ajn nederlanda laboristo. Kvankam mi ne konas la koncernajn leĝojn en tiu lando detale, mi supozas, ke ili ne tiom multe diferencas de tiuj validaj ekzemple en Germanio. Kaj en Germanio eblas maldungi laboriston el ĉefe du specoj da kialoj:

Unue el kialoj, kiuj estas en la persono de la dungito mem.

Ĉar supozeble Stano Marĉek havas tempe ne limigitan kontrakton kaj la postenon dum pluraj jaroj, kelkaj bazaj kaŭzoj pormaldungo ne plu utiligeblas. Stano Marĉek ne trompis la dunginton pri siaj kapabloj plenumi la taskojn kaj la dunginto ne plu povas aserti, ke li el aliaj kialoj erare taksis ilin. Post kelkaj jaroj ne plu eblas aserti, ke la persona karaktero ne harmonias kun la klimato en la entrepreno. La t. n. "provtempo",kiu en Germanio estas destinita, por ke la ambaŭ kontraktintoj testu unu la alian, estas limigita al ses monatoj kaj delonge for. Se Stano Marĉek estus neglektinta la rulojn de la laborreĝimo aŭ plenumus siajn taskojn objektive ne kontentige, maldungo el tiaj kaŭzoj eblus en Germanio nur post plurfoja skriba kaj klara admono enhavanta precisajn detalojn pri la plibonigendaĵoj. Ofte, por ne diri eĉ kutime, maldungo fiaskas el jura vidpunkto pro la manko de tia admono. Kaj fine estas la kaŭzoj, kiuj rajtigus la dungiton al la plej akra reago, senprokrastan maldungon sen antaŭa admono: krimoj de la dungito kontraŭ la persono aŭ la posedaĵo de la dungito aŭ agadoj de la dungito, kiu severe damaĝas la publikan reputacion de la dunginto. Se tiaj kaŭzoj estus la bazo de la maldungo, ni supozeble scius pri ili.

Due kaŭzoj, kiuj troveblas en la entrepreno de la dunginto mem:
La entrepreno ĉesis ekzisti. La entrepreno ĉesis aperigi la ĵurnalon KAJ ne havas iun ajn eblecon, doni al la redaktoro alian taskon. UEA ne estas malfondita kaj oni serĉas alian redaktoron. Sekve ne ekzistas "entrepren-bazitaj" kaŭzoj maldungi Stano-n Marĉek.

Ĉu tio signifas, ke Stano Marĉek estus ĉi tie maldungebla?
Fakte ne. Sed la maldungo ne estas kvazaŭ elekto de alia ĉemizo. Aŭ la ambaŭ kontraktuloj trovas komunan interkonsenton, finigi la kunlaboron. Tiu vojo estas preskaŭ ekzkludata, se la dungito fariĝos senlabora kaj devos peti vivtenadon el la por-senlaborula asekuro, ĉar tiu rezignas pri pagoj dum la unuaj tri monatoj, se la dungito kaŭzis parte aŭ entute la senlaborecon (jam konsenti kaj ne resisti kontraŭ la maldungo signifas kvazaŭ konfeson de propra misago kaj tiel, "kaŭzi" almenaŭ parte la senlaborecon).
Pro tio la dungito kutime malkonsentas kaj plendas kontraŭ la maldungo ĉe speciala juĝejo por laborkontraktaj problemoj. Ne malofte tiaj procesoj finas per la konkludo, ke la maldungo estis kontraŭleĝa kaj nuligita kun la konsekvenco, ke la entrepreno ŝuldas al la dungito salajron dum la tempo, dum kiu ĝi malakceptis ties laboron. Sed ofte ankaŭ la rilatojn inter dunginto kaj dungito estas tiomgrade amaraj, ke la dungito ne plu deziras reveni al sia laborloko. Ne nur en tiaj kazoj la entrepreno kutime devas pagi al la maldungato rekompencmonon por la perdo de siaj enspezfonto.

Kiel dirite, mi nek konas la leĝajn kondiĉojn en la Nederlando, nek la personajn preferojn de Stano Marĉek. Sendube li povas peti subvencion kiel senlaborulo en Roterdama aŭ en slovaka laborofico kaj verŝajne li ne devas sendiskute akcepti la maldungon. Sed li ankaŭ povas akcepti ĝin kaj tiel lasi UEAn ĉe la laŭ la kontrakto plej proksima tago sen redaktoro.

Tio estus tutcerte io tute alia ol la de Barbara Pietrzak proklamita aserto, "ke la malnova estraro lasu al la nova plej eble klaran staton de aferoj, kaj ne lasu nefinitajn aferojn al la nova estraro." Unue estas ĉiam ne tro brila ideo, forĵeti iun ne absolute maltaŭgan kaj superfluan dungiton antaŭ ol havi pli bonan. Kaj due apenaŭ iu ajn havos ŝancon esti "pli bona" dungito de entrepreno, kiu ankoraŭ ne profunde pripensis kaj detale fiksis la de li supozatajn laborrezultojn.