Tri eksredaktoroj deziras pli bonan revuon
Dum la julia Universala Kongreso en Havano, la malnova estraro de UEA decidis ne plilongigi la kontrakton de la nuna redaktoro de la revuo Esperanto, Stano Marček, sed aranĝi malferman konkurson pri la redaktora tasko. Grava kialo por la decido estis malkontento pri la enhavo de la revuo, kaj la malmultiĝo de pagantaj abonantoj.
Sub la gvido de eksprezidanto Renato Corsetti, komitatanoj protestis kontraŭ la decido, kaj igis la novan estraron de la asocio modifi sian decidon. La 6-an de septembro la estraro de UEA informis la komitaton, ke ĝi baldaŭ ellaboros proponon pri nova redaktopolitiko por la eldonaĵoj de UEA, laŭ la postulo de la grupo gvidata de Renato Corsetti.
La kontrakto de la nuna redaktoro, kiu devis finiĝi jarŝanĝe, estis longigita je duonjaro. Ankaŭ poste la nuna redaktoro rajtos plu havi sian taskon, se li akceptos la novajn gvidliniojn, promesis la estraro. Poste ĉio haltis.
Anstataŭ proponi por akcepto de la komitato novajn redaktajn gvidliniojn, la estraro fine post kvinsemajna silento afiŝis en la komitata diskutlisto... la malnovajn redaktajn gvidliniojn por la revuo Esperanto, ellaboritajn kaj aprobitajn en julio 1994.
Tiam mirinde evidentiĝis, ke Renato Corsetti, unu el la ĉefaj aktivuloj de la grupo, kiu postulis ellaboron de novaj redaktaj gvidlinioj, havis nenian ideon pri tio, kio estas skribita en la nun validaj gvidlinioj. Li supozis, ke la teksto dissendita de la estraro estis skizo de novaj gvidlinioj, kaj trovis la tekston aprobinda:
- Mi rigardis ĝin kaj unuarigarde ĝi ŝajnas bona. Ĉu vi povas resendi al ĉi tiu listo la antaŭan version de tiu dokumento aŭ indiki kie ĝi legeblas?
Se ne pli frue, do tiam iĝis evidenta, ke la postulo pri novaj gvidlinioj tute ne temis pri la enhavo de la gvidlinioj, sed estis finta manovro por malhelpi ŝanĝojn.
Fine, ŝajne frustritaj de la mankanta diskuto, tri eksaj redaktoroj de la revuo Esperanto, kiuj ĝis nun silentis, decidis eldiri siajn vidpunktojn pri la nuna stato de la aferoj.
István Ertl, kiu redaktis la revuon dum dek jaroj, konstatis, ke estas multe pli grave havi bonan redaktoron ol bonajn gvidliniojn por redaktado.
- Redaktopolitikaj gvidlinioj ne estas io malbona en si mem, sed, kiel regularoj ĝenerale, ili rilatas al la vera redaktado kiel la trafikreguloj al la reala trafiko. Okazas multaj akcidentoj, li skribis en la listo uea-membroj.
Analizante la nunan enhavon de la revuo, li konstatis, ke ĝenerale mankas redaktado.
- La redaktoro ŝajne ne multe ŝanĝas la ricevitajn tekstojn. Tio havas la bonan flankon eviti eventualan arbitrecon, sed ne ĉiam plibonigas la legindecon de la tekstoj, kaj malutilas al konstruado de bone strukturita numero. Frapa ekzemplo de tiu neintervenismo estas la recenza rubriko.
Per statistikaj ekzemploj li montris, ke la averaĝa amplekso de tekstoj en la revuo pli ol duobliĝis post kiam ekoficis la nuna redaktoro. La ciferoj laŭ li klare indikas, ke la tekstoj ne estas prilaborataj, koncizigataj kaj redaktataj, sed simple enmetataj en la kajeron.
Aparte rimarkinda István Ertl opiniis la malaperon de la grava sed laborpostula sekcio Loke-Fake-Persone, kiu en konciza formo donis superrigardon pri aktualaj okazaĵoj.
Poste, en la komitata diskutlisto, intervenis ankaŭ Mark Fettes, kiu redaktis la revuon de 1986 ĝis 1991. Li plene konsentis pri la vidpunktoj de István Ertl.
- Ni devas ne subtaksi la ŝlosilan rolon, kiun la revuo ludas en la kreo kaj nutrado de bildo pri UEA kaj pri la farto de la movado ĝenerale. Eĉ en ĉi tiu reta epoko, mi pensas ke ĝia influo restas granda, ĉu por bono, ĉu por malbono, Mark Fettes opiniis, kaj esperis, ke la asocio trovos novan vizion kaj strategion por la revuo.
Kiel tria eksredaktoro (1984-86) en la komitata diskutejo elpaŝis Geoffrey Sutton, kiu trovis la vidpunktojn de siaj du posteuloj saĝaj, aparte tiujn de István Ertl pri la malaperinta rubriko Loke-Fake-Persone.
- Mi forte surpriziĝis, kiam ĝi malaperis. Mi heredis tiun rubrikon de Victor Sadler kaj Simo Milojević. Ĝi estis brila invento de Victor, kaj mi trovis ĝin ege utila por mallonge prezenti preskaŭ kion ajn. Mi plenkonscie daŭrigis ĝin. Mi fortege dubas pri la hipotezo, ke ĝi nuntempe estas malfacile plenumebla. Kiam mi ekredaktis kvaronjaran britan bultenon, mi tuj enkondukis tian rubrikon, kiu ankoraŭ perfekte funkcias por bildigi la bunton de la nacia kaj monda movadoj.
Geoffrey Sutton konstatis ankaŭ, ke la multjara provleganto Rob Moerbeek nun ŝajne parte laboras vane.
- Klaras, ke oni almenaŭ certagrade neglektas liajn konsilojn kaj ĝustigojn. Tio estas eraro ĝustigenda. Lige kun tio, mi reeĥas ankaŭ la komenton pri malforta redaktado.
La nuna redaktoro mem neniel komentis la vidpunktojn de siaj tri antaŭuloj. Kiam Libera Folio rekte skribis al li por peti lian opinion pri la kritiko, venis nenia reago.
Libera Folio turnis sin ankaŭ al la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, por ekscii, kiam finfine estos prezentita al la komitato la promesita propono pri nova redaktopolitiko. Li ne trovis tempon respondi, sed plusendis la demandon al vicprezidanto Claude Nourmont. Ŝi respondis jene:
- Estas anoncita, ke ‘komence de 2011’, sed ni evidente ne povas doni precizan daton, eĉ precizan monaton. Ne temas nur pri redakto-politiko, kiel izolita afero, sed pri repripenso de nia tuta informpolitiko.
La respondo demonstras, ke la estraro jam mem forgesis, kion ĝi promesis al la komitato. Unue la estraro devis formuli novan redaktopolitikon, kiu estu "subigita al la konsulto de la komitato". Post tiu "konsulto", elirante el la nova redaktopolitiko, la estraro planis difini "skemon por la redaktado de la revuo Esperanto".
Ĝuste tiu skemo devis esti prezentita en la komenco de la jaro 2011, por ke restu sufiĉe da tempo por revizii la kontrakton de la redaktoro kaj vidi, ĉu eventuale estos necesaj novaj kunlaborantoj.
Se iam komence de 2011, en ankoraŭ nekonata monato, estos prezentita nur la nova redaktopolitiko, apenaŭ restos tempo por ellabori la promesitan "skemon por la redaktado de la revuo Esperanto" antaŭ la livero de la julia-aŭgusta numero, kiam finiĝos la nun valida kontrakto de la redaktoro.
Tio ŝajnus montri, ke efektive la estraro intencas nenion ŝanĝi rilate la redaktadon de la revuo. Mirinde tamen estrarano Amri Wandel samtempe jam komencis serĉi kandidatojn por nova "redakta komisiono", kiu anstataŭu la nunan redaktoron.
La ideo pri tia komisiono estis proponita de ekskomitatano Johan Derks, sed mankas ajna decido pri ĝi, kaj la vicprezidanto evidente ne konscias, ke flanke de aliaj estraranoj jam okazas sondadoj pri eventualaj anoj de la "redakta komisiono":
- Ni ne diskutas pri redakta teamo, antaŭ ol ni estos difinintaj la redaktopolitikon, ŝi respondas al tiutema demando de Libera Folio.
Rilate la revuon la estraro ŝajnas bone sekvi la instruon de Jesuo: la maldekstra mano ne scias, kion faras la dekstra.
Gvidlinioj estas garantio de nenio (superbaj gvidlinioj pri uzo de martelo ne utilos al homo sen brakoj), sed almenau tiu chi anekdoto, au skandaleca anekdoto, pruvas, ke la kri(ch)antoj havis nur la celon teni la nuna redaktoron, k chio alia estis al ili sekundara. Kauzoj por voli teni lin? Supozeble diversaj: persona shato (tiun mi opinias plej probabla), sincera shato de la revuo (???), "morala" devo ne lasi "samideanon" sen posteno... Kiel ajn, la kri(ch)antoj venkis jam antau longe. La revuo plu estos tia, kia ghi estas. K tia, kian la membraro meritas.
Min mirigas ankau, ke fojfoje iu relevas la demandon ekz. en la listo uea-membroj, k ke post kelkaj pli malpli viglaj reagoj... formorta silento. Cetere, mi trovas la agmanieron de la nuna redaktoro tre inteligenta k konsilinda: neniel reagi. Li bone scias, ke chiam, chiam, post shtormo venas trankvilo.
Kaj ke neutrale, k trankvile, iras plu la karavano.