AIS ne aranĝos ĉeestajn studojn en 2012
Dum la Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago Amri Wandel, la estrarano de UEA pri scienca agado, iniciatis diskuton pri la stato de Akademio Internacia de la Sciencoj, kiu laŭ interna raporto citita de li troviĝas rande de pereo. Artikolo pri la temo en Libera Folio kondukis al vigla diskuto ne nur en Libera Folio mem, sed ankaŭ en diversaj retpoŝtaj listoj.
En vaste dissendita mesaĝo, Boĵidar Leonov, bulgara AIS-aktivulo kaj prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio, protestis kontraŭ la priskribo de la situacio:
- Mi pardonpetas, ke mi tiel malfrue aliĝas al disputo pri AIS, sed bedaŭrinde pro financaj kialoj mi ne povis partopreni la Kongreson en Kopenhago kaj mi ne estas informita pri la diskutoj, kiuj okazis tie kunlige kun AIS kaj la faka scienca agado… Mi ne povas konsenti kun tiuj, kiuj strebas al likvido de AIS, de ĝia aŭtoritato, multflanka scienc-eduka agado!
En la plua diskuto polaj AIS-aktivuloj asertis, ke kadre de AIS daŭre okazas multe da aktivado ne nur en Bulgario, sed ankaŭ en Rumanio kaj Pollando, kaj proponis, ke taŭga monsubvencio povus bone efiki.
Al tio respondis Humphrey Tonkin, la prezidanto de Esperantic Studies Foundation (ESF), granda sendependa fondaĵo kiu en lastaj jaroj subtenas multajn perspektivajn Esperanto-projektojn. En retmesaĝo sendita al pli ol tridek ricevantoj li konstatis, ke la ĉefa problemo de AIS ne estas la manko de mono, sed la manko de akademiaj valoroj kaj normoj:
- Necesas draste altigi la kvaliton de instruado kaj de superrigardo de la studentoj. Necesas klare prezenti la studprogramojn de AIS. Necesas strebi engaĝi la plej alte kvalifikitajn profesorojn kaj ilin prizorgi. Pardonon – sed AIS tro amatore, tro sendiscipline agas. Se vi volas ricevi monon, vi devas havi klaran kaj travideblan planon de agado. Kie estas tiu plano? Mi ne vidis ĝin. Unue prizorgu do viajn valorojn kaj nur poste serĉu monon surbaze de ili.
Kelkajn tagojn poste okazis en Rumanio la 32-a "Sanmarineca Universitata Sesio" de AIS, dum kiu devis esti elektitaj la novaj gvidorganoj de la asocio. Du anoj de la kvinmembra senato eksiĝis: la prezidanto, Fabrizio Pennacchietti, kaj la vicprezidanto, Carlo Minnaja. La senato estis kompletigita per alelekto de du ĝistiamaj vicmembroj, sed nova prezidanto ne tuj troveblis.
- La kvin senatanoj elektas inter si prezidanton. Kaj ĉar nur tri el tiuj kvin ĉeestis en SUS 32, ili opiniis, ke la afero estu diskutata inter ĉiuj kvin, do ili prokrastis la elekton. Ĝis la fino de 2011 ankoraŭ deĵoras la malnova prezidanto, prof. Pennacchietti, do la afero ne urĝas, klarigas Reinhard Fössmeier, unu el la ĉeestintaj tri senatanoj.
La estonteco de AIS estis diskutita dum la ĝenerala forumo de AIS, kiu kontraŭis proponojn pri nuligo de ĉeesta instruado "se tio estas iel evitebla". Tamen almenaŭ en la venonta jaro ne okazos la kutimaj studsesioj de AIS, rakontas Reihard Fössmeier.
- Tio ja estas redukto kompare al la pasintaj jaroj, kiam ĉiujare io okazis.
Rilate la svagajn ideojn iel vigligi la agadon de AIS helpe de financa subteno Reinhard Fössmeier komplete konsentas kun Humphrey Tonkin.
- Fakto estas, ke nia gvidantaro maljuniĝas kaj ke kelkaj junaj kolegoj ja interesiĝas pri AIS, sed ne pretas aŭ povas dediĉi al ĝi tiom da tempo, kiom necesas por konstanta kunlaboranto. Tio estas komprenebla; tiu tempo mankus por la personaj kariero kaj interesoj, kaj ĝuste kapablaj homoj havas aliajn interesojn krom subteni akademion, eĉ se ili opinias ĝin subteninda. Pri mono AIS ne estas en vera krizo. Ĉar nun ĉiuj kunlaborantoj estas volontuloj, la elspezoj ne estas altaj. Povus esti utile havi salajratan sekretarion; por tio nia mono nun ne sufiĉas, sed aliflanke necesus ankaŭ trovi taŭgan personon. Do mi ne dirus, ke mankas al ni mono; mankas laborforto.
Libera Folio: Kiel vi mem vidas la estontecon de AIS?
- Mi ne estas tre optimisma pri la estonteco de AIS, almenaŭ en ties nuna formo. Sed tio miaopinie ne signifas, ke nia laboro en la lastaj 25 jaroj estis vana.