Disaj impresoj pri IJK ne nur misa
Unue, pri la kongresejo. Ĝi ja evidente ne estis plej bona. Iuj eksterlandanoj plendis, ke ĝi troviĝas iom for de la centro, tamen, laŭ mi tio estis la plej malgranda problemo. La loĝkondiĉoj estis sufiĉe bonaj, kvankam la manko de kontaktilingoj en la ĉambroj estis iom perpleksa eĉ por tiel hardita sovetia homo, kiel mi. La plej evidenta miso estis manko de granda halo - en la najbara lernejo ja estis, sed oni uzis ĝin nur 2-foje: por mia koncerto kaj por la prezentado de iuj ukrainaj muzikaj grupoj.
La ceteraj amasaj kunvenoj okazis en mezgranda ĉambro preskaŭ sen seĝoj (oni sidis surplanke), kiu povis akcepti maksimume 100 homojn (sub la kondiĉo, ke ili premiĝas unu al la alia). La drinkejo estis nur vendejo de alkoholaĵoj - tute senetosa. Gufujo simple mankis eĉ malgraŭ la fakto, ke iun vestibleton oni ja baptis gufujo.
Apud la kongresejo estis mezgranda stadiono, sed ĝi estis tiel neprizorgita kaj denskovrita de herboj, ke la sola programero, kiu okazis tie, estis la prezento de la ukrainaj popolaj ritoj kaj fajra spektaĵo (la anoncitan futbalan matĉon inter Ukrainio kaj la Cetera Mondo oni okazigis sur alia ludkampo, tamen ties kvalito estis ne multe pli bona).
Feliĉe, almenaŭ la duŝejoj en la domo funkciis seninterrompe, kvankam sen varma akvo, kio estis ŝoko por multaj eksterlandanoj. Nu, mi tute ne zorgis pri tio, ĉar la terura kieva varmego devigis min kelkfoje tage fari nur malvarman duŝon.
Plia miso estis tio, ke en la domo, kie okazis la kongreso, loĝis ankaŭ multaj flankaj personoj, kiuj rifuzis kredi, ke apud ili okazos io vere grava. Pro tio, ke la neoficiala "nokta" programo daŭris minimume ĝis la 3a horo, kelkaj malkontentuloj eĉ provis aranĝi konfliktetojn (unufoje oni eĉ vokis policon), tamen, ŝajne, malsukcese. Do, neniu suferis, sed la etoso estis iom fuŝita.
Koncerne la programon. Unuavide ĝi estis sufiĉe riĉa, tamen por mi mem (mi konfesu!) tiu ĉi kongreso estis la plej loza el ĉiuj vizititaj. Krom la vesperajn koncertojn mi vizitis preskaŭ nenion, do ne povas adekvate pritaksi la programon. Dum la ekskursa tago mi havis mian propran programon, do mi ne povas diri, ĉu la ekskursoj estis bone organizitaj kaj aranĝitaj.
Tamen ja nepras diri, ke la organizantoj evidente sukcesis pri la koncerta programo - la aranĝon partoprenis sufiĉe multaj interesaj kaj popularaj kantistoj - jOmO, Martin Wiese (de Persone), Platano (de Pafklik), Ĵomart kaj Nataŝa, Mikaelo Bronŝtejn, Sergeo Straŝnenko, Helena Melnikova... Nu, ankaŭ mi kaj Paŭlo Grebenjuk ne estis troaj en tiu kompanio. Do, indas diri sinceran dankon al la organizantoj minimume pro tiu stelula partoprenantaro.
Nu kaj laste - iom da galo. La surloka organizado estis ja fuŝa. La organizantoj estis perfekte nevideblaj (sufiĉas nur diri, ke la tutan organizan teamon oni povis ekvidi nur en la lasta ferma vespera koncerto). La registriĝo komenciĝis nur en la dua tago de la kongreso. En la unua tago la vespermanĝo estis prokrastita je preskaŭ unu horo pro iu organiza fuŝo. La program-tabulo estis neklara kaj ĉiam ŝanĝis sian aspekton.
Sed la plej tranĉa (por mi!) fuŝo okazis dimanĉe, kiam devis okazi mia komuna koncerto kun Paŭlo Grebenjuk. Sabate vespere mi kontrolis, ke en la programo estis indikitaj koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa je la 20-a horo kaj la nia - je la 22-a; en ordo. Sed dimanĉe vespere je la 20-a horo mi, Ĵomart, Nataŝa kaj Martin Wiese eksciis (unu de la alia, NE de la organizantoj!) ke ni ĉiuj koncertos samvespere. Estas la unua fojo, kiam mi mem estis devigita skribi la anoncon por la programtabulo pri tio, ke okazos koncerta maratono kun mia persona partopreno (komence koncertis Ĵomart kaj Nataŝa, poste Martin, kaj poste - ni).
Kompreneble, nia koncerto pasis iom malpli energie, ol mi esperis (kaj ni, kaj la publiko estis jam lacigitaj), sed tamen ni pli-malpli sukcesis.
Sur la insulo Saaremaa (Estonio), kie mi pasigis miajn feriojn, ekzistas pli altnivelaj kondichoj, kun bela maro, bela naturo, bonaj manghajhoj, kontrau pageblaj prezoj, altaj temperaturoj (33 gradoj en la kongresa semajno) ktp. ktp.
Sed mi memoras, ke chiujn IJKjn kiujn mi partoprenis, estis en iom primitivaj kondichoj, plej akcepteblajn eble en Eringerfeld, Swanwick kaj Loveno. La manghoj estis tiom abomenaj, ke oni devis manghi ekster la kongresejo.
Kiam venos la tempo, kiam la e-istoj kongresos en normalaj kaj dignaj kondichoj????? La situo de la kopenhaga kongresejo shajnas al mi simila fushplanado.
Do, ekstreme tedaj programeroj kaj malkonvenaj kongresejoj faras la taugan sintezon por la decido entute rezigni pri partopreno de io ajn tia esperantista.
La novajho pri la koratako de Lineckij estas kompreneble ege shoka kaj amara. Mi esperas, ke li fartas intertempe pli bone.